Rusio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sencay (diskuto | kontribuoj)
Landtabelo (mankas 'religio')
Thijs!bot (diskuto | kontribuoj)
e robot Adding: cu, diq, hsb, pms Removing: mo Modifying: th
Linio 268: Linio 268:
[[cs:Rusko]]
[[cs:Rusko]]
[[csb:Ruskô]]
[[csb:Ruskô]]
[[cu:Рѡсї]]
[[cv:Раççей Патшалăхě]]
[[cv:Раççей Патшалăхě]]
[[cy:Ffederasiwn Rwsia]]
[[cy:Ffederasiwn Rwsia]]
[[da:Rusland]]
[[da:Rusland]]
[[de:Russland]]
[[de:Russland]]
[[diq:Rusya]]
[[el:Ρωσία]]
[[el:Ρωσία]]
[[en:Russia]]
[[en:Russia]]
Linio 290: Linio 292:
[[hi:रुस]]
[[hi:रुस]]
[[hr:Rusija]]
[[hr:Rusija]]
[[hsb:Ruska]]
[[ht:Risi]]
[[ht:Risi]]
[[hu:Oroszország]]
[[hu:Oroszország]]
Linio 317: Linio 320:
[[lv:Krievija]]
[[lv:Krievija]]
[[mk:Русија]]
[[mk:Русија]]
[[mo:Русия]]
[[mr:रशिया]]
[[mr:रशिया]]
[[ms:Rusia]]
[[ms:Rusia]]
Linio 332: Linio 334:
[[pdc:Russland]]
[[pdc:Russland]]
[[pl:Rosja]]
[[pl:Rosja]]
[[pms:Russia]]
[[ps:روسيه]]
[[ps:روسيه]]
[[pt:Rússia]]
[[pt:Rússia]]
Linio 351: Linio 354:
[[te:రష్యా]]
[[te:రష్యా]]
[[tg:Русия]]
[[tg:Русия]]
[[th:สหพันธรัฐรัสเซีย]]
[[th:ประเทศรัสเซีย]]
[[tk:Russiýa]]
[[tk:Russiýa]]
[[tl:Rusya]]
[[tl:Rusya]]

Kiel registrite je 01:51, 18 dec. 2006

Geografio > Azio > Rusio Geografio > Eŭropo > Rusio


Rusio
Российская Федерация
Rusia Federacio

Flago de Rusio

Blazono de Irano

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Государственный гимн Российской Федерации (Himno de la Rusia Federacio)
Rusio sur la mapo de mondo
suverena ŝtatolaika ŝtatolando • plurkontinenta lando • federacio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Moskvo (10,4 mln 2005)
Oficiala(j) lingvo(j) rusa lingvo, abaza lingvo, adigea lingvo, sudaltaja lingvo, baŝkira lingvo, burjata lingvo, inguŝa lingvo, kabarda lingvo, kalmuka lingvo, karaĉaja-balkara lingvo, komia lingvo, krime-tatara lingvo, maria lingvo, mokŝa lingvo, nogaja lingvo, oseta lingvo, tatara lingvo, tuva lingvo, udmurta lingvo, ukraina lingvo, Ĥakasa lingvo, ĉeĉena lingvo, ĉuvaŝa lingvo, erzja lingvo, jakuta lingvo, avara lingvo, agula lingvo, azerbajĝana lingvo, dargva lingvo, kumika lingvo, laka lingvo, lezga lingvo, nogaja lingvo, Rutul, tabasara lingvo, tata lingvo, Tsakhur
Uzata(j) lingvo(j) rusa, multaj aliaj
Areo 17.075.200 km²
- % de akvo 0,5 %
Loĝantaro 142.400.000 (julio 2006) (1-a de januaro 2017)
Loĝdenso 8,3 loĝ./km²
Horzono +1 ĝis +11
Interreta domajno ru
Landokodo RU
Telefona kodo 7
Plej alta punkto Elbruso
Plej malalta punkto Kaspio
Politiko
Politika sistemo duonprezidenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Vladimir Putin
Ĉefministro Miĥail Fradkov
Nacia tago 12-a de junio (tago de sendependeco)
Sendependiĝo 12-a de junio 1990 (deklaro)
26-a de decembro 1991 (malfondo de Sovetunio)
Ekonomio
Valuto rublo (RUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Rusia Esperantista Unio
vdr

Rusio (la dua oficiala formo de la nomo — Rusia Federacio, ruslingve Российская Федерация) estas federacia ŝtato, kiu konsistas de 88 egalrajtaj subjektoj, inter ili estas:

  • 21 respublikoj;
  • 1 aŭtonoma provinco (ruse - автономная область);
  • 9 aŭtonomaj distriktoj (ruse - автономный округ);
  • 7 regionoj (ruse - край);
  • 48 provincoj (ruse - область');
  • 2 federaciaj urboj: Moskvo, Sankt-Peterburgo.

Laŭ kalkulo de la jaro 1994 estas 1066 urboj en Rusio kaj 2070 urbotipaj setlejoj (malgrandaj urboj).

Respublikoj:
Adigeio, Respubliko Altaj, Baŝkirio, Burjatio, Ĉeĉenio, Ĉuvaŝio, Dagestano, Ĥakasio, Inguŝio, Kabardio-Balkario, Kalmukio, Karaĉajio-Ĉerkesio, Karelio, Komiio, Mariio, Mordvio, Nord-Osetio, Saĥa Jakutio, Tatarstano, Tuvio, Udmurtio

Aŭtonoma provinco:
Hebrea Aŭtonomio

Aŭtonomaj distriktoj:
Aga-Burjata, Ĉukĉio, Jamalo-Neneca, Evenkio, Ĥanti-Mansio, Korjakio, Nenecio, Tajmirio, Ust-Ordinska Burjata.

Regionoj:
Altaja, Ĉemara, Ĥabarovska, Krasnodara, Krasnojarska, Permja, Stavropola.

Provincoj:
Amura, Arĥangelska, Astraĥana, Belgoroda, Brjanska, Ĉeljabinska, Ĉita, Ĥabarovska, Irkutska, Ivanova, Jaroslavla, Kaliningrada, Kaluga, Kamĉatka, Kemerova, Kirova, Kostroma, Kurgana, Kurska, Leningrada, Lipecka, Magadana, Moskva, Murmanska, Niĵnij-Novgoroda, Novgoroda, Novosibirska, Omska, Orenburga, Orela, Penza, Pskova, Rjazana, Rostova, Saĥalena, Samara, Saratova, Smolenska, Sverdlovska, Tambovska, Tjumena, Tomska, Tula, Tverja, Uljanovska, Vladimira, Volgograda, Vologda, Voroneĵa.

Urboj:

Urboj de Rusio

Grandaj urboj:
En 2002 en Rusio okazis popolnombrado, laŭ rezultoj de kiu la sekvaj urboj havas enloĝantaron pli ol 1 miliono:
Moskvo (10.101,5), Sankt-Peterburgo (4.669,4), Novosibirsk (1.425,6), Niĵnij Novgorod (1.311,2), Jekaterinburg (1.293,0), Samara (1.158,1), Omsk (1.140,2), Kazanj (1.105,3), Ĉeljabinsk (1.078,3), Rostov-na-Donu (1.070,2), Ufa (1.042,4), Volgograd (1.012,8), Permj (1.000,1).

Geografio

Geografiaj Regionoj:
Norda Kaŭkazio - Siberio - Uralo - Volgio

Loko: 60 No, 1 00 Or (orienta Eŭropo kaj norda Azio)

Malkresko de rusia loĝantaro dum la lastaj jaroj

Areo: 16.995.800 km²
semotaŭga: 8%

Loĝantaro

Loĝantaro: 146.001.176 (julio 2000, takso), % urbana: 78% (2000)
homoj po kv. km: 8,6 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 107,4 (2000)
kreskanta procento: -0,38% (2000, takso)
naskoj: 9,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 13,8 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: +1,02 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 20,33 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 1,25 infanoj naskita po virino
meza longeco de vivo: 67,19 jaroj (61,96 viroj, 72,69 virinoj) (2000, takso)

Ĉefurbo: Moskvo

Etnoj de Rusio

Etnoj: 81,5% rusa, 3,8% tatara, 3% ukrajna, 1,2% ĉuvaŝa, 0,9% baŝkira, 0,8% belarusa, 0,7% mordva, 8,1% aliaj.
Religio: rusa ortodoksismo, islamo, aliaj
Lingvo: la rusa, aliaj (la adigea, baŝkira, burjata, ĉeĉena, ĉuvaŝa, finna, ĥakasa, inguŝa, jida, kabarda, karaĉaja-balkara, komia, maria, mordva, oseta, samea tatara, tuva, udmurta kaj aliaj); vidu ankaŭ la liston de oficialaj lingvoj.
alfabeta: 98% (100% viroj, 97% virinoj)

Registaro

Registaro: Rusio estas parlamenta demokratio kun forta prezidento. La rusa parlamento nomiĝas dumao.


organizoj: UNO (1945).
konstitucio: la 12-an de decembro 1993
korupteco: 2,1 CPI (10 = honesta, 0,0 = tute korupta) (2000)

Ekonomio

Ekonomio: 869 Gd (1998, takso)
po kapo: 5,95 kd (1998, takso)
kreskanta procento: 3,2% (1999, takso)
inflacio: 86% (1999, meza)
senokupa: 12,4% (1999) Valuto: 1 rublo (R)

Historio

Prahistorio

1 p.K.

En la jarcento V, slavoj komencis enmigri el la okcidento. En la jarcento IX, en nordo de rusio (Novgorodo) kaj en sudo de Rusio (Kievo) komenciĝis aperi rusaj praŝtatoj. Dum meze de jarcento IX en Novgorodo estis elektita kiel princo de Novgoroda ŝtato Ruriko (kiu, laŭ nekonfirmataj legendoj, estis el gento de "varjagoj" - skandinavoj). Dum sekva rusa princo, Oleg, al la ŝtato estis kunigita suda parto de Rusio (Kievo) kaj aperiĝis unua unueca rusa ŝtato - Rusio. La ĉefurbo estis transigita el Novgorodo en Kievo.

1000

En 1237, rusaj princlandoj estis venkitaj de la mongoloj, ankaŭ nomitaj la tataroj. El ilia ĉefurbo, Saraj sur Volgo, ili regis Rusion dum du jarcentoj, sed neniam konkeris Novgorodon kaj aliajn nordajn terenojn. En la jaro 1380 okazis Kulika batalo inter mongoloj kaj rusia armeo, unuigita de la Moskva princlando. Finfine, la rusaj nobeloj de Moskvo helpis restarigi rusan potencon kaj fine Rusio liberiĝis de mongola jugo en 1480.

1500

En 1547, Ivano la Terura fariĝis la unua caro.

1600

1700

Petro la Granda vastigis Rusion, precipe al la oriento, fondis Sankt-Peterburgon, kaj enkondukas Okcidentajn ideojn kaj eŭropecan manieron vesti sin kaj konduti. En 1721 li fondis la Rusan Imperion.

1800

Ora epoko de cara Rusio kaj de rusa literaturo: Lev Tolstoj, Fjodor Dostojevskij, ktp, floras.

1900

En 1905, Rusio batalis Japanion por Manĉurio kaj estas venkita. La malvenko kaj la fiasko de la Unua mondmilito malfortigis la potencon de la caro. Rusio iĝis parlamenta monarkio, aperis antaŭe neimageblaj liberoj (kiel pli facila eblo eldoni periodaĵon.

En 1917, la Rusa Revolucio renversis la caron kaj, post mallonge daŭranta demokratio sub Lvovo kaj Kerenskio, stariĝis registaron komunistan, la unua en la mondo, sub Lenino la 17-an de novembro 1917. Lenino aplikis la ideojn de Markso al Rusio. La Rusia Imperio fariĝis Sovetunio, de kiu Rusio estis la bazangulo.

Post la morto de Lenino en 1924, Stalino superas kaj regis Sovetunion ĝis 1953. Lia regado estis tre kruela, mortigante milionojn da homoj, sed ĝi ankaŭ transformas Sovetunion en landon industrian kaj potencan, kiu povis venki eĉ Hitleron.

En 1939, Sovetunio kaj Germanio interkonsentis dividi Pollandon kaj venkis tiun en aŭgusto.

La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion. Ili militis 1941-45. La kriza batalo estis tiu de Stalingrado (septembro 1942 ĝis februaro 1943). Post monatoj de batalado, Germanio malsukcesis kaj, dum la du sekvantaj jaroj, Sovetunio repuŝis Germanion kaj, en 1945, kaptis Berlinon. La milito inter Germanio kaj Sovetunio estis unu el la plej grandaj teraj militoj en historio. Britio kaj Usono helpis Sovetunion venki Germanio per ŝipoj kaj per atako kontraŭ Germanio el la okcidento (1944).

Kvankam Sovetunio kaj Usono estis amikoj dum la milito, poste, kiel la du plej potencaj nacioj sur la Tero, malfideco kaj malamikeco kreskis inter la du nacioj. Dum la milito Usono inventis la atombombon (1945) kaj fariĝis grava danĝero al Sovetunio. Baldaŭ Sovetunio ankaŭ konstruas atombombon kaj tiel komenciĝis la Malvarma milito (1945-91), dum kiu la du landoj konkuris konstrui la plej potencajn, avangardajn armilojn.

La plej timiga momento de la fridmilito okazis en la aŭtuno de 1962 kiam Usono eltrovis sovetajn raketojn en Kubo kaj la mondo staris ĉe la rando de la nuklea milito. Sed tiam Sovetunio eltiris la rakedojn el Kubo.

Parto de la armila konkuro inter Usono kaj Sovetunio estis la konkuro por la Luno (1957-69). Sovetunio lanĉis la unuan sateliton (1957) kaj la unuan homon en kosmo (Jurij Gagarin), sed Usono metis la unuan homon sur la Lunon (Neil Armstrong, 1969).

Je la fino de la 1970-oj, la soveta ekonomio kadukiĝadis kaj bezonis reformon.

Anstataŭ reformo, Leonid Breĵnev elektis militon: en 1979 li atakis Afganion, apogante la lokajn komunistojn. Inter la montoj de Afganio, la milito fariĝis malvenkebla kaj la malsano de Sovetunio nur graviĝis. Usono apogis la kontraŭkomunistajn fortojn, kiuj iĝis poste la fifamaj taliboj. Inter ili estis eĉ Usama bin Laden

Fine en 1987, Miĥail Gorbaĉov penis reformi kaj, en 1988 retiris la armeon el Afganio.

Sed la reformo de Gorbaĉov estis tro milda, tro malfrua. La Sovetunio estis tiel kaduka kaj malforta ke en 1989 la nacioj de Orienta Eŭropo frakasis sovetan potencon tie kaj sin liberigis. La respublikoj en Sovetunio -- ekzemple, Litovio -- rigardas la agojn de Orienta Eŭropo kaj ankaŭ penis sin liberigi.

Ĉi tio finfine frakasis Sovetunion mem en 1991. Gorbaĉov abdikis, kaj la respublikoj sendependiĝis. La plej granda el ĉi tiuj respublikoj estis Rusio. Boris Jelcin estis elektita unua prezidento de Rusio la 12-an de junio 1991.

Depost la frakasiĝo, Rusio reformis sian ekonomion kapitalisme, vendante ŝtatajn firmaojn preskaŭ senkoste al amikoj, eks-komunistoj. Komence, Jelcin elektis reformistojn al ministroj, sed tra la jaroj pasintaj, dum kiam la kontraŭ-reformistoj ade venkis potencon en parlamento (eĉ la komunistoj), la reformistoj ĉirkaŭ Jelcin simile malaperadis.

En 1994, Jelcin sendis la armeon al Ĉeĉenio, eta montara lando en la sudo de Rusio, kiu gvide de Ĝoĥar Dudajev penis sendependiĝi, sed la milito fiaskis kaj la armeo foriris en 1996, lasante la landon al lokaj armitaj grupoj dividantaj potencon.

Jelcin venkis en la balotado por prezidenteco en 1996. Sed dum 1996-2000, Jelcin malsaniĝis kaj la oligarkoj (riĉuloj kiuj profitis el la granda vendo de komunistaj firmaoj en la fruaj 1990aj jaroj) efektive regis. La ŝtato fariĝis profunde korupta kaj krimema.

2000

En 1999 Jelcin nomis sian posteulon Vladimir Putin antaŭe ne atentitan oficiston de la KGB. Putin facile venkis en la balotado por la prezidanteco en 2000. Post atako de ĉeĉenaj separatistoj al Dagestano, Putin resendis la armeon al Ĉeĉenio por protekti la trankvilon en Kaŭkazo. La armeo ne fiaskis, kiel en la unua milito kontraŭ Ĉeĉenio, sed la atakoj de separatistoj foje kun terorismaj agoj restas ĝis nun. Inter la plej kruelaj terorismaĵoj fare de internacia teroristaro, kiu postulis sendependiĝon de Ĉeĉenio okazis en Beslan (Nord-Osetio) 1-3an de septembro 2004.

En 2001, Rusio helpis kaj subtenis Usonon en ĝia milito kontraŭ la Taliboj en Afganio.

Esperanto-movado

Vidu: Historio de Esperanto en Rusio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj

greke Oficiala paĝaro de rusia registaro greke Paĝaro de la prezidento greke Paĝaro de la Ŝtata Dumao (parlamento) greke E-lingvaj Novaĵoj el Rusio greke Dokumentaj filmoj pri rusia historio, subtekstigitaj en E-o



Ŝablono:Aldonaj bildoj Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj