Saltu al enhavo

Tempolinio de la Dua Mondmilito (1945)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen listo de la okazaĵoj de la Dua Mondmilito dum 1945:

Usona soldato el 5an de januaro 1945 ĉe detruita tanko Jagdpanzer proksime de Rimling dum la Operaco Nordwind.[1]
Junaj germanaj soldatoj kapitulacas ĉe Schillersdorf en Alzaco en januaro (1945).
  • 1-a de januaro: La germanoj startigis surprizan ofensivon (Operaco Nordwind) en norda Alzaco.
    : Operaco Bodenplatte estis lanĉita de la Luftwaffe kontraŭ okcidentaj Aliancanaj aerbazoj en Belgio kaj Nederlando fare de elementoj de dek diferencaj flugunuoj Jagdgeschwader, kiel ĝia lasta ĉefa aerofensivo en la milito en okcidento.
    : Usonaj trupoj mortigis dekojn da militprizonuloj en Chenogne, Belgio.
  • 2-a de januaro: 46 usonaj bombaviadiloj B-29 kun bazo ĉe Kolkato, Barato, atakis fervojan ponton apud Bangkoko, Tajlando kaj aliajn celojn en la areo.[2]
    : La japanoj pli kaj pli uzis taktikojn de kamikazoj kontraŭ usonaj ŝiparmeaj alproksimiĝantaj fortoj.
  • 3-a de januaro: La Aliancanoj ekfaris ofensivon oriente de Ardenoj sed ili malsukcesis fermi la pinĉilojn (kio estus ĉirkaŭantaj grendajn nombrojn de germanoj) pere de la tankoj de Patton.
  • 4-a de januaro: Usonaj ŝiparmeaj aeratakoj kontraŭ Tajvano.
  • 5-a de januaro: La germana ofensivo Nordwind trapasis la limon al Alzaco.
    : Japanoj retiriĝis tra la rivero Iravadio en Birmo dum la trupoj de la generalo William Slim persekutis.
  • 6-a de januaro: Denova usona bombardado de B-29-oj sur Tokio.
  • 7-a de januaro: Germanoj, kiel parto de la plano por rekonkeri Strasburgon, trarompis la linion de la "Kolmara Sako", nome pontokapo al la rivero Rejno, kaj orienten.
  • 8-a de januaro: La batalo de Strasburgo estis okazanta, dum la usonanoj defendis sian ĵusan akiron.
  • 9-a de januaro: Usonanoj surteriĝis sur Luzonon.[2][3] Estis pliaj kamikazaj atakoj super la usona ŝiparo.
  • 11-a de januaro: Unua konvojo startis en Ledo (aŭ "Stilwell") ŝoseo en norda Birmo, kio ligigis Hindion kaj Ĉinion.
Milicanoj de Volkssturm en Königsberg dum la Orientprusia Ofensivo.
Usonaj trupoj en la Rizala Basbala Stadiono, Manilo, 16a de februaro 1945.
Usonaj trupoj en Intramuros, Manilo, 27a de februaro 1945.
  • 28-a de februaro: Oni establis registaron en Filipinoj.
    : Usonaj kaj Filipinaj fortoj invadis Palavanon, nome insulo de Filipinoj.
  • 3-a de marto: Manila estis tute liberigita.[2][3]
    : Batalo de Meiktila, Birmo, finis kiam la trupoj de la generalo Slim superis la japanojn; la ŝoseo al Ranguno estis uzebla.
    : La Aliancanoj klopodis detrui la bombojn V-2 kaj la lanĉekipaĵon ĉe Hago pere de grandskala bombardado, sed pro navigaciaj eraroj nur la kvartalo Bezuidenhout estis detruita, kaj mortis 511 nederlandaj civiluloj.
  • 4-a de marto: Finnlando deklaris militon al Germanio, kun reena dato de la 15a de septembro, 1944.
  • 6-a de marto: Germanoj lanĉis ofensivon kontraŭ sovetaj fortoj en Hungario.
  • 7-a de marto: Batalo de Remagen: Germanaj trupoj malsukcesis eksplodigi la ponton Ludendorff super la rivero Rejno, la Usona Unua Armeo kaptis la ponton kaj ektrapasis la riveron. Tiu Armeo ankaŭ konkeris Kolonjon, Germanio.[2][4]
    : Germanoj ekevakuis Danzig.
  • 9-a de marto: Usonanoj bombincendiigis Tokion (la atako estis kod-nomita Operaco Meetinghouse),[5] kaj okazigis grandan amason de civilulaj mortigoj.
    : Pro onidiroj de ebla usona invado, japanoj elpostenigis la registaron de Vichy de Jean Decoux kiu estis funkcianta sendepende kiel kolonia registaro de Vjetnamio: ili proklamis "sendependan" reĝimon de la Imperio de Vjetnamio, kun la imperiestro Bảo Đại kiel teoria reganto. La ĉefministro Trần Trọng Kim formis la unuan vjetnaman registaron.
  • 10-a de marto: Japanaj balonbomboj Fu-Go damaĝis la atombombejon Hanford de la Projekto Manhattan en Vaŝingtonio, sed malmulte.[6]
  • 11-a de marto: Nagojo, Japanio, estis bombincendiigita fare de centoj de B-29.
  • 15-a de marto: Rakedoj V-2 plufrapis Anglion kaj Belgion.
  • 16-a de marto: La germana ofensivo en Hungario finis per alia soveta venko.
    : Iwo Jima estis finfine sekurigita post unumonata batalado, nome la nura marbatalo en la milito kie la nombro de usonaj perdoj estis pli granda ol tiu de japanoj. Sporada luktado pluos ĉar izolataj japanaj batalantoj aperis el kavernoj kaj tuneloj.
  • 18-a de marto: La Ruĝa Armeo alproksimiĝis al Danzig (postmilite Gdańsk).
  • 19-a de marto: Forta bombado de gravaj marbazoj en Japanio, Kobeo kaj Kure.
    : Okazis masakro en Deutsch Schützen-Eisenberg, Aŭstrio, en kiu 60 judaj trudlaboristoj estis mortigitaj.
  • 20-a de marto: Germana generalo Gotthard Heinrici anstataŭis Heinrich Himmler kiel komandanto de la Armegrupo Vistula, nome armegrupo rekte opozicianta la sovetan avancon al Berlino.
    : Mandalajo estis liberigita de la Hindia 19a Infanteria Divizio.
    : Tokio estis denove bombincendiigita.
    : La trupoj de Patton konkeris Mainz, Germanio.
  • 21-a de marto: Brita aeratako al la sidejo de Gestapo en Kopenhago, Danio, en subteno de la Dana rezistomovado.
  • 22-a de marto-23-a de marto: Usonaj kaj britaj fortoj trapasis la Rejnon ĉe Oppenheim.
  • 23-a de marto: Jam estis klara ke Germanio estis sub atakoj el ĉiuj flankoj.
  • 24-a de marto: Operaco Varsity, nome brit-uson-kanada atako sub Montgomery trapasis la Rejnon ĉe Wesel.
  • 27-a de marto: La Okcidentaj Aliancanoj malrapidigis sian avancon kaj permesis al la Ruĝa Armeo konkeri Berlinon.
  • 28-a de marto: Argentino deklaris militon al Germanio, nome la lasta okcidenta lando kiu faris tion.
  • 29-a de marto: La Ruĝa Armeo eniris en Aŭstrion. Aliaj Aliancanoj konkeris Frankfurton; la germanoj estis en ĝenerala retiriĝo al la centro de la lando.
  • 30-a de marto: La Ruĝa Armeo konkeris Danzig.
  • 31-a de marto: Generalo Eisenhower radielsendis alvokon al germanoj por kapitulaco.
Feliĉaj oficiroj usona William Robertson kaj soveta Aleksander Silvaŝko antaŭ afiŝo "Oriento renkontiĝas kun Okcidento" simbolo de la historia kunigo de la Ruĝa Armeo kaj la usonaj armeoj, ĉe Torgau, Germanio la Elban Tagon.
  • 20-a de aprilo: Hitler celebris sian 56an naskotagon en la bunkro en Berlino; estas informoj ke li estas malsana, nervoza kaj deprimita.
  • 21-a de aprilo: Sovetaj fortoj de Georgij Ĵukov (1a Belorusa Fronto), Konstantin Rokosovski (2a Belorusa Fronto) kaj de Ivan Konev (1a Ukrainia Fronto) lanĉis atakojn kontraŭ la germanaj fortoj en kaj ĉirkaŭ la urbo Berlino en la malfermaj etapoj de la Batalo de Berlino.
    : Hitler ordonis al SS-Generalo Felix Steiner ataki la 1an Belorusan Fronton kaj detrui ĝin. La fuŝe improvizitaj unuoj de la "Armeo de Steiner" ne estis preparitaj por tio.
  • 22-a de aprilo: Hitler estis informit vespere ke, kun aprobo de Gotthard Heinrici, la atako de Steiner neniam estis lanĉita. Anstataŭe, la fortoj de Steiner estis rajtigitaj retiriĝi. Responde, Hitler koleriĝis furie kontraŭ supozita perfido kaj malkompetenteco de siaj milit-komandantoj nome Wilhelm Keitel, Hans Krebs, Alfred Jodl, Wilhelm Burgdorf kaj Martin Bormann. La kolero de Hitler finis per ĵuro resti en Berlino por estri la defendon de la urbo. Hitler ordonis la generalon Walther Wenck ataki al Berlino pere de la 12a Armeo, konekti kun la 9a Armeo de la generalo Theodor Busse, kaj liberigi la urbon. Wenck lanĉis atakon, sed tute malsukcese.
  • 23-a de aprilo: Hermann Göring sendis radiogramon al la bunkro de Hitler, postulante esti deklarita sukcedanto de Hitler. Li asertis, ke se li ne ricevos respondon je 10 pp, li subkomprenos, ke Hitler estas nekapabligita kaj ekhavos estrecon de la Tria Regno. Furia, Hitler rekoleriĝis, elpostenigis lin kaj forpelis lin el la Nazia Partio.
    : Albert Speer faris lastan viziton al Hitler, kaj informis lin ke li (Speer) ignoris la Neronan Dekreton por "bruligita tero".
  • 24-a de aprilo: Himmler, ignorante ordonojn de Hitler, faris sekretan kapitulacan proponon al Aliancanoj, (pere de grafo Folke Bernadotte, estro de la Ruĝa Kruco), kondiĉe ke la Ruĝa Armeo ne partoprenu. La propono estis malakceptita; kiam Hitler eksciis pri la perfido de la 28a, li ordonis Himmler pafi.
    : Fortoj de la 1a Belorusa Fronto kaj de la 1a Ukraina Fronto ligis la dekomencan ĉirkaŭon de Berlino.
    : Aliancanoj ĉirkaŭis la lastajn germanajn armeojn ĉe Bolonjo, kaj la milito en Italio fakte finis.
  • 25-a de aprilo: Elba Tago: Unua kontakto inter sovetaj kaj usonaj trupoj ĉe la rivero Elbo, proksime de Torgau en Germanio.
  • 26-a de aprilo: Hitler alvokis la feld-marŝalon Robert Ritter von Greim el Munkeno al Berlino por ekkomandi la Luftwaffe el Göring. Flugante al Berlino, von Greim estis grave vundita de soveta kontraŭ-aviadila pafado.
  • 27-a de aprilo: La ĉirkaŭo de germanaj fortoj en Berlino estis kompletigita de la 1a Belorusa Fronto kaj de la 1a Ukraina Fronto.
Lastaj germanaj formacioj retiriĝis al Norvegio el Finnlando kaj tiel la Laponia milito finis; oni hisis la finnan flagon sur la tri-landa punkto kiel celebro.
  • 28-a de aprilo: La ŝtatestro de la Itala Socia Respubliko, Benito Mussolini, tre maskita, estis kaptita en norda Italio dum klopodis fuĝi. Mussolini kaj lia amtino Clara Petacci, estis mortpafitaj kaj pendumitaj en Milano la venontan tagon. Ankaŭ aliaj membroj de lia pupa registaro estis ekzekutitaj de Italaj partizanoj kaj iliaj korpoj montritaj en Milano.
  • 29-a de aprilo: La Koncentrejo Dachau estis liberigita de la Usonoa 7a Armeo.
    : Ĉiuj fortoj de Akso en Italio oficiale kapitulacis kaj oni deklaris batalĉeson.
    : Aliancanaj aerfortoj komencis la Operacojn Manna kaj Chowhound, por havigi manĝohelpon al Nederlandos pere de batalpaŭzo kun la okupaciantaj germanaj fortoj.
    : Hitler edziĝis al sia kunulino Eva Braun.
  • 30-a de aprilo: Hitler kaj lia edzino memmortigis sin pere de kombino de veneno kaj pafo. Antaŭ morti, li diktis sian testamenton. En ĝi Joseph Goebbels estis nomumita Regna Kanceliero kaj la admiralo Karl Dönitz estis nomumita Regna Prezidento.
  • 1-a de majo: La germana generalo Hans Krebs negocis la kapitulacon de la urbo Berlino kun la soveta generalo Vasilij Ivanoviĉ Ĉujkov. Ĉujkov, kiel komandanto de la Soveta 8a Gvardarmeo, komandis la sovetajn fortojn en centra Berlino. Krebs ne estis rajtigita de la Regna Kanceliero Goebbels por interkonsenti senkondiĉan kapitulacon, kaj tiele lia negocado kun Ĉujkov finis sen interkonsento.
    : Goebbels kaj lia edzino murdis siajn filojn kaj memortigis sin.
    : La estroj de la partizanoj de Jugoslavio nome Josip Broz Tito kaj liaj trupoj konkeris Trieste, Italio. Trupoj de Novzelando ludis subtenan rolon.
    : La milito en Italio finis sed kelkaj germanaj trupoj ankoraŭ ne atentas pri tio.
    : Aŭstraliaj trupoj surteriĝis sur la insulon Tarakan ĉe la marbordo de Borneo.
Hisado de la flago de Sovetunio sur Reichstag en 2-a de majo 1945.
  • 2-a de majo: Sovetaj fortoj konkeris la Reichstag kaj hisis la flagon sur la konstruaĵo.
    : La Batalo de Berlino finis kiam la germana generalo Helmuth Weidling, komandanto de la Berlina Defendo Areo, (jam ne plu sub komando de Goebbels), senkondiĉe kapitulacigis la urbon Berlino al la soveta generalo Vasili Ĉujkov.
  • 3-a de majo: Ranguno estis liberigita.
    : La germana krozoŝipo Admiral Hipper estis sinkigita, post esti frapita de RAF en aprilo.
    : Éamon de Valera, Taoiseach (ĉefministro) de Irlando, sendis kondolencojn pro la morto de Hitler al la germana oficiraro.
  • 4-a de majo: Karl Dönitz ordonis ĉiujn U-boatojn ĉesi operacojn.
    : Germanaj trupoj en Danio, Norda Germanio kaj Nederlando kapitulacis al Montgomery.
    : La Koncentrejo Neuengamme estis liberigita.
  • 5-a de majo: Formala negocado por la kapitulaco de Germanio startis en Reims, Francio.
    : Luktantoj de la Ĉeĥa rezistomovado ordonis la komencon de la Praga ribelo kaj la sovetoj startigis la Pragan Ofensivon.
    : Germanaj trupoj en Nederlando oficiale kapitulacis; Princo Bernardo de Nederlando akceptis la kapitulacon.
    : Koncentrejo Mauthausen estis liberigita.
    : Kamikazoj havis gravajn sukcesojn ĉe Okinavo.
    : Japana incendibalono faras siajn nurajn mortigojn en usona teritorio, nome ses ekskursantoj en Bly, Oregono.
  • 6-a de majo: Germanaj soldatoj pafis kontraŭ homamaso celebranta la liberigon de Nederlando en Placo Dam. Rande de paco, 120 personoj estis grae vunditaj kaj 22 mortigitaj.[7]
    : Lasta batalado de usonaj trupoj en Eŭropo.
Frontpaĝo de The Montreal Daily Star anoncanta la germanan kapitulacon, 7a de majo, 1945.
  • 7-a de majo: Germanio kapitulacis senkondiĉe al la Aliancanoj en la Suprema Sidejo de Aliancanoj en Rheims, Francio, en la 2:41 a.t. Interkonsente kun ordonoj el la Regna Prezidento Karl Dönitz, la Generalo Alfred Jodl subskribis el Germanio.
    : Hermann Göring kapitulacis al usonanoj. Sporada pafado en Aŭstrio kontraŭ du germanaj aviadiloj.[8]
  • 8-a de majo: Tago de Venko en Eŭropo: La batalĉeso validiĝis el unu minuto post noktomezo.
    : Interkonsente kun ordonoj de Dönitz, la kolonel-generalo Carl Hilpert kapitulacigis senkondiĉe siajn trupojn en la Kurlanda Sako.
    : Germanio denove kapitulacis senkondiĉe al la armeo de Sovetunio sed tiam en ceremonio gastigita de Sovetunio. Interkonsente kun ordonoj de Dönitz, Generalo Wilhelm Keitel subskribis el Germanio.
    : La restintaj membroj de la pro-germana Slovaka Respubliko de la Prezidento Jozef Tiso kapitulacis al la 20a Korpuso de la usona generalo Walton Walker en Kremsmünster, Aŭstrio.
    : La Praga ribelo finis per negocita kapitulaco kun la Ĉeĥa rezistomovado kiu permesis al la germanoj en Prago lasi la urbon.
    : Por senarmigi la japanojn en Vjetnamio, la Aliancanoj dividis la landon en duono laŭ la 16a paralelo. Ĉinaj naciistoj venos kaj senarmigos la japanojn norde de la paralelo dum la Britoj venos kaj faros same en la sudo. Dum konferenco, reprezentantoj el Francio postulis la revenon de ĉiuj francaj antaŭ-militaj kolonioj en Hindoĉinio. Tiu postulo estis garantiita.
  • 9-a de majo: Sovetunio oficiale deklaris la 9an de majo kiel Venkotago.
    : La Ruĝa Armeo eniris en Prago.
    : La germana soldataro de la Manikinsuloj akceptis senkondiĉan kapitulacon.
    : Germanaj trupoj de Bornholm kapitulacis al sovetaj trupoj.
  • 11-a de majo: La sovetoj konkeris Pragon, nome lasta ĉefurbo en Eŭropo liberigita. Eisenhower malhelpis Patton partopreni en la liberigo.
    : Germana Armegrupa Centro en Ĉeĥoslovakio kapitulacis.
    : La milito en Nov-Gvineo pluis, kaj aŭstralianoj atakis al Wewak.
  • 14-a de majo: Nagojo, Japanio, estis tre forte bombita.
    : Luktado en sudaj Filipinoj pluis.
  • 14-a de majo15-a de majo: La Batalo de Poljana ekis kaj finis.
Du vunditaj soldatoj en la Kartvela ribelo de Teselo.
Clement Attlee, Harry S. Truman kaj Josif Stalin en la Pocdama Konferenco.
  • 24-a de julio: Truman sugestas en la Pocdama Konferenco, ke Usono havas atomarmilojn.
    : Britoj kaj usonanoj komencas la bombadon de Kure, Hiroŝimo.
  • 26-a de julio: La Laborista Partio venkegis en la Brita balotado. Clement Attlee anstataŭis Churchill kiel Ĉefministro kaj tuj flugis al la negocado en Pocdamo. Oni publikigis la tekston de la Pocdama Deklaracio.
  • 28-a de julio: La japanaj batalŝipoj Haruna kaj Ise estis sinkigitaj de aviadiloj el usona Taskoforto 38a kiam estis en neprofunda ankrado en la Marbazo de Kure.
  • 30-a de julio: La usona ŝipo Indianapolis estis sinkigita tuj post noktomezo fare de japana submarŝipo tuj post esti liveranta atombomban materialon en Tiniano. Pro malbona komunikado, la rezulto de la ŝipo estis nesciita dum kelka tempo kaj granda parto el la maristaro droniĝis aŭ estis atakitaj de ŝarkoj en la venontaj kvar tagoj.
  • 31-a de julio: Usono faris aeratakojn al la urboj Kobeo kaj Nagojo en Japanio.
Eritrea gazeto de la 15a de aŭgusto, 1945. "La milito finis".
La fungonubo de la bombo Fat Man rezultinta el la atomeksplodo super Nagasako staris 18 km en la ĉielo el la hipocentro.
  • 17-a de aŭgusto: Indonezio deklaris sendependecon el Japanio.
    : La Ĝenerala Ordono 1a por la kapitulaco de Japanio estis aprobita de la Prezidento Truman.
  • 19-a de aŭgusto: Je spontanea nekomunista kunsido en Hanojo, Ho Ĉi Minh kaj la Viet Minh akceptis la estran rolon en la movado por elpreni la povon el la francoj. Kun teoria duma japana kontrolo de Hindoĉinio, Bảo Đại akceptis en la ideo ke la Viet Minh estas kunlabore kun usonanoj kiuj garantios postan sendependecon por Vjetnamio. Poste, la geriloj de Ho Ĉi Minh okupis Hanojon kaj proklamis provizoran registaron.
    : Kontraŭstaroj inter ĉinaj naciistoj kaj ĉinaj komunistoj eksplodis.
  • 22-a de aŭgusto: Japanaj armeoj kapitulacis al la Ruĝa Armeo en Manĉurio.
  • 27-a de aŭgusto: Japanaj armeoj kapitulacis en Birmo pere de la Rangunaj ceremonioj.
  • 30-a de aŭgusto: La Brita Ŝiparmeo estre de admiralo Cecil Harcourt liberigis Hongkongon.
  • 31-a de aŭgusto: Generalo MacArthur ekkomandis super la japanan registaron en Tokio.

Septembro

[redakti | redakti fonton]
  • 2-a de septembro: La Japana Dokumento de Kapitulaco estis subskribita sur la ferdeko de la usona batalŝipo Missouri en la Golfo de Tokio.
    : La komandanto de la Imperijapana Armeo Generalo Tomojuki Ĝamaŝita kapitulacis al filipinaj kaj usonaj trupoj en Kiangan, Ifugao, en Nordaj Filipinoj.
    : Ho Ĉi Minh publikigis sian Proklamon de Sendependecon de la Demokratia Respubliko Vjetnamio, tre inspirita el la Usona Deklaro de Sendependeco el kopio havigita de la Oficejo de Strategiaj Servoj. Ho deklaris sin prezidento de la Demokratia Respubliko Vjetnamio kaj celas usonan agnoskon sed ĝi estis ripete ignorita de la Prezidento Truman.
  • 4-a de septembro: La lastaj germanaj trupoj kapitulacis en Svalbardo.
  • 5-a de septembro: Singapuro estis oficiale liberigita de britaj kaj hindiaj trupoj.
  • 6-a de septembro: La Usona Komenca Post-kapitulaca Politiko por Japanio, kiu regos politikon de Usono por okupacio de Japanio, estis aprobita de Truman.
  • 9-a de septembro: La japanaj trupoj en Ĉinio formale kapitulacis, kio estis la fino de la Dua japana-ĉina milito.[10]
  • 13-a de septembro: Britaj fortoj de la 20a Hindia Divizio de la Major-Generalo Douglas Gracey, ĉirkaŭ 26 000 homoj en tuto, alvenis en Saigonon por senarmigi kaj akcepti la kapitulacon de la Japanaj Okupacifortoj en Vjetnamio sude de la 16a paralelo. 180 000 ĉinaj naciistaj soldatoj, ĉefe malriĉaj kamparanoj, alvenis en Hanojo por senarmigi kaj akcepti la kapitulacon norde de la linio. Post rabadi vjetnamajn vilaĝojn dum sia marŝado el Ĉinio, ili venis rabadi Hanojon.
  • 12-a de septembro: Japana regado de Koreio finis post la Ĝenerala Guberniestro Generalo Nobujuki Abe demisiis.
  • 16-a de septembro: La japana soldataro en Hongkongo oficiale subskribi la dokumenton de kapitulaco.
  • 22-a de septembro: La britoj rearmigis 1 400 francajn soldatojn el la japanaj koncentrejoj ĉirkaŭ Saigono. En Saigono, la nokton de la 24a de septembro, amaso komponita el Viet-Minh militantoj kaj simpatiantoj atakis la francan kolonian administrejon kaj mortigis ĉirkaŭ 150 eŭropaj civiluloj. Tiam ĉirkaŭ 20 000 francaj civiluloj loĝis en Saigono.
  • 29-a de septembro: Usona Generalo Robert Milchrist Cannon akceptis la kapitulacon de armiloj el la soldatoj de la Japanaj Armeo kaj Mararmeo en la insuloj Mijako kaj Iŝigaki en Sakiŝima insularo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Zaloga: Operation Nordwind 1945. p. 44.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 1945 Timeline. WW2DB. Alirita 2011-02-09.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Chronology of World War Two. andrew.etherington. Arkivita el la originalo je 2012-10-26. Alirita 2015-01-19.
  4. ConflictTimeLine. onwar.com. Alirita 2015-03-09.
  5. Tony Long. Burning the Heart Out of the Enemy 9a de marto, 2011, Wired Magazine.
  6. History of the Plutonium Production Facilities at the Hanford Site Historic District, 1943–1990 Alirita la 27an de aprilo, 2007 [1] 10a de novembro, 2006.
  7. Doden op 7 mei 1945. Amsterdam City Archives. Arkivita el la originalo je 1a de oktobro 2011. Alirita 7a de majo 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-01. Alirita 2019-02-09.
  8. http://www.80thdivison.com/AfterActionReports/80th_TaskForceSmythe_Surrenderof6thGermanArmyatGarstanAustria_06-08MAY45.pdf[rompita ligilo]
  9. Stanley (1997) p. 175.
  10. Protokolo de kapitulaco, 9a de septembro 1945 (alirita la 19an de februaro 2019).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]