9-a de aprilo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aprilo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de aprilo estas la 99-a tago de la jaro (la 100-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 260 tagoj restas.
Je la 9-a de aprilo okazis, interalie:
Eventoj
- 37: Antioĥio estis detruita de tertremo
- 193: Septimo Severo iĝis romia imperiestro
- 1137: Dekkelkjara Eleonora de Akvitanio post morto de sia patro iĝis dukino de Akvitanio
- 1241: Malvenko de pola armeo apogata de fremdlanda kavaliraro en batalo de Legnica dum la unua invado de mongoloj al Pollando
- 1388: Svisa Ĵurkomunumo kaj Habsburgoj okazigis Batalon de Näfels
- 1413: Henriko la 5-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1440: Kristoforo de Bavario iĝis reĝo de Danio
- 1454: Milano kaj Venecio signaturis packontrakton en Lodi
- 1483: Eduardo la 5-a iĝis reĝo de Anglio
- 1486: Maksimiliano la 1-a kroniĝis en Akvizgrano kiel reĝo de Germanio
- 1555: Marcelo la 2-a iĝis papo
- 1609: Okdekjara Milito: 12-jara armistico inter Hispanio kaj ribelintaj provincoj de Malaltaj Landoj signaturita
- 1682: Du tagoj post la alveno ĉe la marenfluejo de la Misisipo La Salle postulis la landon por Francujo, kaj nomis ĝin Luiziano.
- 1770: James Cook eltrovis la golfon Botany Bay en Aŭstralio.
- 1770: Konfederacianoj de Bar anoncis en Varna detronigon de pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski
- 1782: Usona Milito de Sendependeco: komenciĝis batalo de insuloj Saintes (apud Dominiko)
- 1829: Granda ondo sur Vistulo inundis Gdańsk
- 1865: Usona Enlanda Milito: Robert E. Lee signaturis kapitulacon de konfederaciita armeo
- 1867: Usona Senato ratifis aĉeton de Alasko
- 1906: Spiritaj eventoj en Los-Anĝeleso komencis rapidan disvolvon de Pentekosta Kristanismo
- Unua mondmilito
- 1917: Nivelle-ofensivo komenciĝis; Lenino kaj liaj kamaradoj ektrajnis de Zuriko al Peterburgo en Rusio.
- 1918: Franca-germana batalo de rivero Lys (apud Ipro) komenciĝis; sub premo de okupacia rumana armeo Moldavio decidis "unuiĝi" kun Rumanio
- 1921: Juho Vennola la duan fojon iĝis ĉefministro de Finnlando
- 1931: Germana astronomo Karl Wilhelm Reinmuth malkovris asteroidon Rito
- 1934: Pollando: Poddębice reakiris urborajton
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Hans Frank apelaciis al germanaj juĝistoj en Ĝenerala Gubernio ke ili kreu en tiu parto de okupata Pollando "kolonian, imperian leĝordon"; ĝendarmoj arestis en Odolanów 21 junajn virojn, revenĝe pro skribado de anonimaj leteroj kun minacoj; de Varsovio foriris transporto kun ĉ. 500 personoj al trudlaboro en Nazia Germanio; sovetaj regopovoj komencis deporti polan loĝantaron de Orienta Malgrandpolujo; en Kopenhago kaj Oslo ĉesis ekzisti polajn diplomatejojn
- Germana invado al Danlando kaj Norvegio.
- 1941: Aranĝo T4: SS murdis en Gostynin 59 pacientojn de loka malsanulejo por mensmalsanuloj; de Krakovo foriris transporto kun 48 malliberuloj al germana koncentrejo Aŭŝvico; germanoj establis geton en Częstochowa - dum ĝia likvido en 1942 2 mil judojn pafmortigis surloke kaj 40 000 forvetuigis al pereigejo Treblinka
- Dana ambasadoro en Vaŝingtono, kiu ne agnoskis germanan okupadon de Danio, signaturis pakton kun Usono, kiu permesis al ties armeo fondi militistejojn sur Gronlando
- 1942: En Poznań germanoj gilotinis 12 polojn; nokte de la 8-a/9-a de aprilo kadre de aviada opercao surteriĝis apud Łowicz 5-persona grupo de mut-obskuruloj (paraŝutistoj), fakuloj pri flankatakaj operacoj
- Japana armeo sub komando de Homma Masaharu konkeris filipinan duoninsulon Bataan sur Luzono, kiu prezentis la lastan eblon retiriĝi al usonanoj en la batalo de Filipinoj. Pro la grandega nombro de militkaptitoj la japanoj startigis la Mortomarŝon de Bataan, kiu mortigis 16.000 usonanojn kaj filipinanojn el inter 75 mil.
- 1943: Germanaj kaj ukrainaj taĉmentoj de polico pafmortigis 2,3 milojn de judoj en geto de Zborov apud Tarnopol; en malliberejo de Katowice germanoj gilotinis 13 personojn kaj en Poznań plenumis mortpunon kontraŭ 6 poloj; en Varto-Lando germanaj kuracistoj ricevis 2 taskojn: enigon de kuraca helpo al nacieca batalo kaj utiligon ĝis fino de fremdaj nacie laboristoj; membroj de Pola Enlanda Armeo pafmortigis en Varsovio ĉefon de laboroficejo
- 1944: Volinia masakro: ukrainaj naciistoj murdis 43 polajn loĝantojn de vilaĝo Tomaszowce (nun en Ivano-Frankivska provinco) kaj grupo de Ukraina Ribela Armeo bruligis vilaĝon Rudka murdante 75 loĝantojn; dum alianca bombado de Poznań pereis aŭ mortis pro vundoj 82 civiluloj (en tio 47 poloj kaj 35 germanoj) kaj multe pli da soldatoj; germana polico bruligis en vilaĝo Ostrówek de distrikto Lubelski 18 domojn murdante 24 personojn kaj gestapo pafmortigis en vilaĝo de distrikto Nowotarski 5 personojn pro posedo de armiloj; flankatakaj grupoj de Pola Enlanda Armeo detruis ponton, kelke da fervojaj trapasejoj kaj 3 germanajn savo-trajnojn, kio kaŭzis kelkdekhoran paŭzon de la trafiko
- 1945: Polaj regopovoj arestis episkopon de Gdańsk Carl Splett pro lia kontraŭpola agado dum la germana okupado; Ruĝa Armeo konkeris Królewiec
- Estinta ĉefo de nazia-germana spionorganizo Abwehr Wilhelm Canaris, mortkondamnita antaŭan tagon, estis sufokita per piana kordo de gardistoj en koncentrejo Flossenbürg (Bavario); Aliancaj armeoj komencis batalon de Bolonjo
- 1947: Universidad del Bío-Bío fondiĝis en ĉilia Koncepciono
- 1948: Inter la 9-a ĝis la 11-a de aprilo judaj terorismaj organizaĵoj Irgun kaj Leĥi okazigis masakron de Deir Jassin; pereis pli ol 100 palestinanoj
- 1963: Winston Churchill iĝis honora civitano de Usono
- 1967: La unua flugo de la pasaĝera aviadilo Boeing 737
- 1989: En Tbiliso sovetaj specialaj fortoj atakis per gaso kaj sapeistaj ŝpatetoj sendependigan manifestacion de kartvelaj studentoj; 20 personoj pereis kaj kelkcent vundiĝis (plimulte ambaŭkaze virinoj)
- 1991: Rezulte de la disfalo de Sovetunio Kartvelio fariĝis sendependa.
- 1991: Kartvelio la duan fojon proklamis sendependecon; surbaze de tutlanda referendumo la Supera Soveto akceptis la Akton pri Restaŭro de Ŝtata Sendependeco.
- 1991: Okaze de 750-a datreveno de la batalo apud Legnica pola kaj germana poŝtoj eldonis unuan en la historio serion da poŝtmarkoj
- 1992: Sali Berisha iĝis prezidento de Albanio
- 1992: Juĝejo en Miamo konsideris estintan diktatoron de Panamo Manuel Noriega kulpa de narkotaĵ-kontrabando, trompo kaj monlavado
- 1995: Alberto Fujimori refoje iĝis prezidento de Peruo
- 2001: American Airlines aĉetis havaĵon de 75-jara Trans World Airlines
- 2002: Enteriga ceremonio de Elizabeth Bowes-Lyon, la patrino de Elizabeto la 2-a, okazis
- 2003: Invado de Irako: konkero de Bagdado; falo de reĝimo de Saddam Hussein
- 2005: Karlo, princo de Kimrujo nuptigis sian plurjaran amatinon Camilla Parker Bowles
- 2008: Tigran Sargsjan iĝis ĉefministro de Armenio
- 2008: Britio decidis ŝanĝi leĝon por enkonduki demokration kaj likvidi la lastan feŭdan sistemon en Eŭropo sur insulo Sark
- 2009: Alĝerio: oficanta prezidento Abdelaziz Bouteflika gajnis laŭvican balotadon
- 2011: Dum pafado en komerca centro de nederlanda urbo Alphen aan den Rijn 7 personoj pereis kaj 16 vundiĝis
- 2013: Uhuru Kenyatta iĝis prezidento de Kenjo
Naskiĝoj
- 1336: Timur, mongola konkeristo (m. 1405)
- 1458: Kamila Baptista el Varano, itala mistikulino kaj sanktulino (m. 1524)
- 1598: Johann Crüger, germana komponisto (m. 1662)
- 1627: Johann Caspar Kerll, germana komponisto (m. 1693)
- 1701: Andreas Elias Büchner, germana medicinisto
- 1784: Rafael del Riego, hispana generalo kaj politikisto (m. 1823)
- 1802: Elias Lönnrot, finna kuracisto, kompilinto de la epopeo Kalevala (m. 1884)
- 1821: Charles Baudelaire, franca lirikisto (m. 1867)
- 1830: Eadweard Muybridge, angla-usona fotisto (m. 1904)
- 1835: Leopoldo la 2-a, dua reĝo de la belgoj (m. 1909)
- 1855: Gyula Reviczky, hungara poeto, verkisto (m. 1889)
- 1862: Lajos Dálnoki Nagy, hungara verkisto, poeto (m. 1937)
- 1865: Erich Ludendorff, germana generalo (m. 1937)
- 1872: Thomas Shaw, brita politikisto (m. 1938)
- 1872: Léon Blum, cionisto, ĉefministro de Francio, (m. 1950)
- 1879: W. C. Fields, usona komedia aktoro (m. 1946)
- 1890: Elek Farczády, hungara historiisto (m. 1977)
- 1891: Vlasta Burian, ĉeĥa aktoro kaj teatra direktoro (m. 1962)
- 1898: Paul Robeson, usona aktoro, kantisto, verkisto (m. 1976)
- 1901: Stanisław Wigura, pola piloto kaj aviada inĝeniero, kungajninto de Challenge 1932 (m. 1932)
- 1906: Antal Doráti, hungara komponisto kaj muzikisto (m. 1988)
- 1906: Victor Vasarely, hungara-franca pentristo (m. 1997)
- 1911: Ilona Thiery H., hungara verkisto (m. 1998)
- 1912: Lev Kopelev, rusa verkisto, literaturisto kaj disidento (m. 1997)
- 1916: Endre Hegyi, hungara poeto, tradukisto (m. 1995)
- 1923: György Fáskerthy, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1977)
- 1928: Oszkár Tuduka, rumania hungara muzikkritikisto, publicisto
- 1933: Jean-Paul Belmondo, franca aktoro
- 1933: Gian-Maria Volonte, itala aktoro (m. 1994)
- 1942: Gábor Kazinczy, rumania hungara grafikisto, scenejdekoraciisto
- 1947: József Demeter, rumania hungara/hungara poeto
- 1952: Jerzy Szmajdziński, pola politikisto (m. 2010)
- 1953: László Pokorny, rumania hungara farmakologo
- 1954: Dennis Quaid, usona aktoro
- 1955: Irén Kocs, rumania hungara muzeologino, entomologino
- 1980: Clueso, germana popmuzikisto kaj repisto
Mortoj
- -585: Ĝimmu, la unua imperiestro de Japanio
- 715: Konstanteno, papo
- 1024: Benedikto la 8-a, papo
- 1483: Eduardo la 4-a, reĝo de Anglio (n. 1442)
- 1484: Eduardo de Middleham, duko de Kimrio (m. 1473)
- 1492: Lorenzo de Mediĉo, itala politikisto (n. 1449)
- 1553: Francois Rabelais, franca verkisto (n. ĉ. 1494)
- 1588: Sinan, ĉefa arkitekto de la osmanida imperio (n. 1489)
- 1613: Johannes Caselius, germana humanisto, juristo kaj filologo (n. 1533)
- 1626: Francis Bacon, angla filozofo (n. 1561)
- 1754: Christian Wolff, germana filozofo, matematikisto, juristo (n. 1679)
- 1804: Jacques Necker, franca politikisto svisdevena (n. 1732)
- 1882: René Berkovits, hungara kuracisto (mortojaro nekonata]
- 1882: Dante Gabriel Rossetti, brita poeto kaj pentristo (n. 1828)
- 1904: Isabel la 2-a, reĝino de Hispanio (n. 1830)
- 1905: Géza Kuun hungara orientalisto (n. 1838)
- 1914: Antonia De Gerando, hungara pedagogino, verkistino (n. 1845)
- 1916: Wilhelm Sauer, germana orgenkonstruisto (n. 1831)
- 1945: Dietrich Bonhoeffer, germana teologo (n. 1906)
- 1945: Wilhelm Canaris, ĉefo de nazia spionorganizo Abwehr (n. 1887)
- 1948: Jorge Eliecer Gaitán, kolombia politikisto (n. 1903)
- 1959: Frank Lloyd Wright, usona arkitekto (n. 1867)
- 1961: Zog la 1-a, reĝo kaj prezidento de Albanio (n. 1895)
- 1968: Zofia Kossak-Szczucka, pola romanistino, kunfondintino de Konsilantaro por Helpo al Judoj (n. 1889)
- 1969: Mihály Bihari, hungara ĵurnalisto (n. 1892)
- 1982: László János Écsy, rumania hungara franciskano, pastro (n. 1919)
- 2001: András Benkő, hungara muzikhistoriisto (n. 1923)
- 2006: János Kardalus, hungara instruisto, etnografia esploristo (n. 1935)
- 2010: Ottó Ádám, hungara reĝisoro (n. 1928)
- 2011: Gyula Pávai, rumanihungara instruisto, lokhistoriisto (n. 1939)
- 2012: Imre Balázs, rumania hungara pentristo (n. 1931).
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Demetrio de Tesaloniko, kristana martiro
- Tunizio: Tago de Martiroj
- Nacia tago (provizore) en Irako
- Bahaa Kredo: Festo de Jalal (gloro), unua tago de la dua monato en la Bahaa kalendaro
Tagoj de semajno
La 9-a de aprilo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.