Alba Iulia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alba Iulia
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Rumanio
Distrikto Alba
Poŝtkodo 510118
Aŭtokodo AB
Telefonkodo (+40) 02 58
Retpaĝaro http://www.apulum.ro/
Politiko
Urbestro Mircea Hava
Demografio
Loĝantaro 65,904 (2 006)
Loĝdenso 640 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°4′1″N 23°34′12″O  /  46.06694°N, 23.57°O / 46.06694; 23.57 (Alba Iulia) (mapo)
Alto 230 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 103,65 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono Orient-Eŭropa Horzono [+]
Situo (Rumanio)
Situo (Rumanio)
DMS
Situo
Situo
Situo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alba Iulia [+]
vdr

Alba Iulia [alba julja] (hungare: Gyulafehérvár [djulafehervar], germane: Weissenburg, Karlsburg) estas urbo en Rumanio en la suda parto de Transilvanio ĉe la kunfluo de rivero Mureș kaj rivero Ampoiu. Ĝi estas la ĉefurbo de la Distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi: Bărăbanț, Micești (Alba Iulia), Oarda, Pâclișa.

Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 11.616 loĝantojn, el kiuj 5.226 hungaroj, 5.170 rumanoj, 792 germanoj, 387 romaoj; en 1992 65 091 loĝantojn. En 2002 el entute 66 406 loĝantoj, 94,5 % estis rumanoj kaj 2,8 % hungaroj.

Historio

Ĝis 1919 Alba Iulia/Gyulafehérvár apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Ĝi estis rezidejo de landestroj de Transilvanio ĝis 1690. Tie rezidas la latina katolika ĉefepiskopejo (nuna ĉefepiskopo: György Jakubinyi). Grava kultura institucio estas la Biblioteko Batthyaneum. En la landestra palaco konstruigita de landestro Gabrielo Bethlen troviĝis ligna baldakeno pentrita ĉirkaŭ 1620 de János Mezőbándi Egerházi. Ĝi pereis. La 1-an de decembro 1918 la rumanoj en granda kunveno proklamis tie la unuigon de Transilvanio kun Rumanio.

Administrado

Fonto

Katedralo de Sankta Mikaelo

Ĝemelecoj

Alba Iulia ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj