15-a de januaro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→Mortoj: Antonina Apollo |
→Eventoj: Batalo de Rivoli finita |
||
Linio 6: | Linio 6: | ||
== Eventoj == |
== Eventoj == |
||
* [[69]]: [[Pretoriana gvardio|Pretorianoj]] nomumis [[Oto]]n romia imperiestro |
* [[69]]: [[Pretoriana gvardio|Pretorianoj]] nomumis [[Oto]]n romia imperiestro, post murdo de [[Galbo]] |
||
* [[708]]: [[Sisinio]] iĝis papo |
* [[708]]: [[Sisinio]] iĝis papo |
||
* [[1547]]: [[Pollando]]: [[Siedlce]] ricevis [[urborajto]]n |
* [[1547]]: [[Pollando]]: [[Siedlce]] ricevis [[urborajto]]n |
||
Linio 14: | Linio 14: | ||
* [[1734]]: [[Vavelo]]: en subkatedrala tombaro okazis la tri lastaj enterigoj de polaj reĝoj: [[Johano la 3-a Sobieski]] kun sia edzino kaj [[Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio)|Aŭgusto la 2-a]] |
* [[1734]]: [[Vavelo]]: en subkatedrala tombaro okazis la tri lastaj enterigoj de polaj reĝoj: [[Johano la 3-a Sobieski]] kun sia edzino kaj [[Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio)|Aŭgusto la 2-a]] |
||
* [[1759]]: '''[[Brita Muzeo]] malfermiĝis en [[Londono]]''' |
* [[1759]]: '''[[Brita Muzeo]] malfermiĝis en [[Londono]]''' |
||
* [[1797]]: '''Dutaga [[Batalo de Rivoli]] finiĝis - ŝlosila venko en la franca kampanjo en [[Italio]] kontraŭ [[Aŭstrio]]''' |
|||
* [[1797]]: En Londono la unuan fojon sur [[kapo]]j de [[sinjoro]]j aperis [[Cilindro (ĉapelo)|cilindro]] |
* [[1797]]: En Londono la unuan fojon sur [[kapo]]j de [[sinjoro]]j aperis [[Cilindro (ĉapelo)|cilindro]] |
||
* [[1826]]: '''Franca ĵurnalo "[[Le Figaro]]" aperis''' |
* [[1826]]: '''Franca ĵurnalo "[[Le Figaro]]" aperis''' |
Kiel registrite je 12:06, 15 jan. 2019
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 15-a de januaro estas la 15-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 350 tagoj restas (351 en superjaroj).
Je la 15-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- 69: Pretorianoj nomumis Oton romia imperiestro, post murdo de Galbo
- 708: Sisinio iĝis papo
- 1547: Pollando: Siedlce ricevis urborajton
- 1559: Elizabeto la 1-a kroniĝis kiel reĝino de Anglio, la kvina kaj fina monarko de la Tudora dinastio
- 1609: En Malsupra Saksio oni komencis regule eldoni gazeton kun sciigoj
- 1708: En Germanio oni inventis eŭropan porcelanon
- 1734: Vavelo: en subkatedrala tombaro okazis la tri lastaj enterigoj de polaj reĝoj: Johano la 3-a Sobieski kun sia edzino kaj Aŭgusto la 2-a
- 1759: Brita Muzeo malfermiĝis en Londono
- 1797: Dutaga Batalo de Rivoli finiĝis - ŝlosila venko en la franca kampanjo en Italio kontraŭ Aŭstrio
- 1797: En Londono la unuan fojon sur kapoj de sinjoroj aperis cilindro
- 1826: Franca ĵurnalo "Le Figaro" aperis
- 1861: Unua eldono de "La libro de mediumoj" de Allan Kardec, la dua el la Bazaj verkoj de Spiritismo
- 1875: Operejo Garnier malfermiĝis en Parizo
- 1885: Wilson Bentley fotis neĝerojn
- 1892: En Kanado oni publikigis regulojn de korbopilkado
- 1910: Ekvatora Franca Afriko fondiĝis
- 1919: En Berlin dum Spartakisma Insurekcio estis murditaj de la soldatoj de Libera korpuso socialistoj Karl Liebknecht kaj Roza Luksemburg
- 1921: En Ĝenevo oni subskribis polan-rumanan interkonsenton pri reciproka militara helpo kaze de agreso flanke de Sovetunio
- 1925: Hans Luther iĝis regna kanceliero en Germanio
- 1928: En Vilno ekfunkciis Pola Radio Vilno, kie laboris Czesław Miłosz
- 1930: Inaŭguro de la regiona Pola Radio en Lvovo
- 1931: En Ĝenevo estis subskribita garantia traktato inter Pollando kaj Rumanio
- 1934: Barato: pli ol 30 mil personoj pereis en tertremo en subŝtato Biharo
- 1938: En nederlanda ŝipfarejo oni akvumis submarŝipon de la pola mararmeo ORP Orzeł
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En ĉeesto de guberniestro Hans Frank oni decidis krei 4 koncentrejojn en Ĝenerala Gubernio; gestapo pafmortigis ne malpli ol 5 polojn en Kurza Góra, alveturigitaj de malliberejo en Kościan; cirkulero de la oficejo de ĜG en Varsovio informas, ke gejudoj favorantaj al Sovetunio ne estu signataj; en Lvovo antaŭa pola Universitato de Lvovo likvidis interalie Teologian Fakultaton kaj enkondukis Katedron pri Marksismo kaj Leninismo
- Hermann Göring ordonis konfiski polan ŝtatan havaĵon; en Parizo aperas dusemajnrevuo "Biuletyn Informacyjny", eldonata de pola registaro en ekzilo - interalie ĝi listigis 8 anglajn kaj francajn radiostaciojn disaŭdigantaj en la pola lingvo
- 1941: Germanoj konfirmis fortan evoluon de la rezistomovado en ĜG kaj en enkorpigitaj teritorioj; en Poznań oni gilotinis 7 polojn
- Londono: solena malfermo de Pola Oficejo de Labor-Perado: brita laborministro deklaris Ni estas fieraj pro heroaĵoj kaj kuraĝo de via mararmeo, terarmeo, aviado , via komerca armeo...; pola Help-Komitato por Judaj Rifuĝintoj el Pollando dum bankedo gastis ĉefrabenon de Britio; Polan Centron en Londono vizitis "cele de ligo de kontakto kun la pola registaro kaj socio" reĝo de Norvegio Haakon la 7-a bonvenigita de pola prezidento en ekzilo Władysław Raczkiewicz kaj ĉefministro armea generalo Władysław Sikorski; "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato) informis, ke al la 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio alvenis oficiroj de ĉeĥoslovaka armeo, majoro kaj leŭtenanto (pro komprenataj kialoj ne donas nomojn)
- 1942: En ĜG aperis la unua numero de konspira juda komunista revuo "Morgenfreiheit"; de Varsovio foriris transporto de 60 personoj al koncentrejo Aŭŝvico
- 1943: De malliberejo en Sieradz foriris transporto de 528 personoj al koncentrejo Aŭŝvico; germana polico pafmortigis en Zakliczyn 5 judojn; laboroficejo en Lublin komencis varbi 180 personojn al laboro en finna arbara mastrumado
- Konsilio de Popolaj Komisaroj en Sovetunio decidis pri transpreno flanke de soveta administrado ĉiujn polajn flegejojn, subigitajn al pola ambasadejo; en Usono oni malfermis Pentagonon
- 1944 Volinia masakro: taĉmento de Ukraina Ribela Armeo masakris kadre de sia etna purigado 55 loĝantojn de pola vilaĝo Markova (Ternopila provinco); la 27-a Volinia Divizio de Infanterio komencis en Volinio operacon Tempesto; Komandanto de Naciaj Armitaj Fortoj kolonelo Tadeusz Kurcyusz ordone al soldatoj konstatis, ke eniranta en Pollandon soveta armeo devas esti traktata kiel malamiko; regopovoj de ĜG kreis stabon por organizi evakuon de germanoj; germanaj policanoj aŭ ĝendarmoj pafekzekutis en Varsovio 20 personojn, en Przemyśl 20 polojn kaj aliloke 15 personojn
- De koncentrejo en Dor foriris transporto de ĉirkaŭ mil enprizonigitoj, en tio poloj, al koncentrejo Majdanek - dum vojaĝo parto de malliberigitoj mortis pro manko de kuracista helpo aŭ nutraĵo
- 1945: Kielce liberiĝis de germana okupado post tanka batalo inter sovetoj kaj germanoj, kune kun aliaj urboj: Grójec, Koniecpol, Nowy Dwór Mazowiecki kaj Słomniki; la lasta germana ekzekuto en Krakovo de 79 personoj, kaj en Dębowiec germanoj murdis 11; ĉefo de vesta magazeno en koncentrejo Aŭŝvico raportis, ke de la 1-a de decembro 1944 ĝis la 15-a de januaro 1945 oni forveturigis de ĝi al Nazia Germanio 99 922 kompletojn da infanaj vestoj kaj subvestoj, 192 652 virinajn kompletojn kaj 222 264 virajn kompletojn - ili restis post murditaj enprizonigitoj; en la nuna Ternopila provinco nokte de la 15-a/16-a de januaro taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo kruele murdis polajn vilaĝanojn en Błyszczanka (60-68 murditaj) kaj Latacz (74-90 murditaj, 60 vunditaj) per uzo de hakiloj kaj tranĉiloj, al forkurantoj pafis
- Pola ĉefministro en ekzilo diris, ke Neniu pola registaro akceptos altruditajn al ĝi unuflanke landlimojn nek formojn de regado; en svisa Friburgo komencis aperi pollingva konservativa revuo "Pod Prąd" (Kontraŭ la Ĉeffluo)
- 1949: Ĉina enlanda milito: komunista armeo konkeris Tjanĝinon
- 1951: Nov-Jorko: Interlingua-English Dictionary aperis - Tago de Interlingvao
- 1962: Macedonio: apud Tesaloniko oni malkovris la papiruson de Derveni, la plej malnovan konservitan literaturan tekston en Eŭropo
- 1967: La unua finalo de Super Bowl pri ĉampioneco de usona National Football League
- 1967: En Moskvo malfermiĝis hotelo Rossija, tiutempe la plej granda en la mondo
- 1970: Muamar Kadafi iĝis ĉefministro de Libio
- 1970: Niĝeria Enlanda Milito finiĝis kun kapitulaco de Biafro
- 1971: Alta Baraĵo de Asuano malfermiĝis
- 1980: Esperantujo: gazeto Monato estis lanĉita de Stefan Maul, germana ĵurnalisto, teologo kaj esperantisto
- 1981: Papo Johano Paŭlo la 2-a akceptis delegitaron de Solidareco kune kun Lech Wałęsa
- 1985: Tancredo Neves elektiĝis prezidento de Brazilo, sed pro malsano ne ekoficis
- 1992: Ŝtatoj de Eŭropa Ekonomia Komunumo agnoskis sendependecon de Kroatio kaj Slovenio
- 2000: Du gardistoj provis pafmortigi prezidenton de Gambio Yahya Jammeh, sed aliaj gardistoj sensukcesigis ilian provon
- 2001: Anglalingva Vikipedio fondiĝis - fondita de Jimmy Wales kaj Larry Sanger
- 2003: Lucio Gutiérrez iĝis prezidento de Ekvadoro
- 2006: Michelle Bachelet iĝis prezidentino de Ĉilio
- 2006: Usona kosmosondilo revenis kun kosma polvo, prenita de kometo
- 2007: Rafael Correa iĝis prezidento de Ekvadoro
- 2009: Flugo 1549 de US Airways frapis amason da kanadaj anseroj dum sia komenca flugo de Nov-Jorko kaj krize surteriĝis sur la rivero Hudsono
- 2010: La plej longa ringa suna eklipso en la nuna jarmilo
- 2011: Istanbulo: malfermo de la futbala stadiono Turk Telekom Arena
- 2013: Siria enlanda milito: en vilaĝo Howajsa proksime al Homs oni trovis 150 korpojn de la viktimoj de amasaj ekzekutoj
- 2015: Post decido de Svisa Nacia Banko, kiu anoncis ĉeson de defendo de la kurzo de svisa franko, ĝi plivalidiĝis kontraste al aliaj valutoj pri kelkdek procentoj, kaj post korekto pri dekkelkaj
- 2016: En la ĉfurbo de Burkino Uagaduguo komenciĝis dutaga serio de teroristaj atakoj - 30 personoj pereis (en tio 4 atakantoj) kaj 56 vundiĝis
Naskiĝoj
- 1342: Filipo la 2-a, burgonja duko (m. 1404)
- 1432: Alfonso la 5-a, reĝo de Portugalio el dinastio Aviso (m. 1481)
- 1539: Maeda Toshiie, japana generalo fine de la Epoko Sengoku (m. 1599)
- 1622: (baptotago) Molière, franca dramaturgo kaj komediisto (m. 1673)
- 1671: Mikaelo Teleki, hungara magnato, grandbienulo, taglibristo (m. 1720)
- 1711: Sidonia Hedwig Zäunemann, germana poetino kaj feministino (m. 1740)
- 1730: Louis Dutens, franca verkisto, filologo, fakulo pri moneroj kaj historiisto (m. 1812)
- 1746: József Mártonfi, hungara katolika episkopo, eklezia verkisto (m. 1815)
- 1754: Richard Martin, irlanda politikisto, pioniro pri la bestaj rajtoj (m. 1834)
- 1767: Anders Gustaf Ekeberg, sveda naturalisto kemiisto kiu malkovris tantalon, (m. 1813)
- 1791: Franz Grillparzer, aŭstra dramverkisto, enestanta en esperantlingva Austra antologio (m. 1872)
- 1793: Ferdinand Georg Waldmüller, aŭstra pentristo de bidermajro (m. 1865)
- 1795: Sándor Bölöni Farkas, hungara ekonomia kaj politika verkisto (m. 1842)
- 1795: Aleksandro Gribojedov, rusa dramisto, muzikisto, poeto, diplomato; murdita (m. 1829)
- 1809: Pierre-Joseph Proudhon, franca politikisto, ekonomikisto, sociologo kaj ĵurnalisto, la patro de anarkiismo (m. 1865)
- 1831: Georg Sauerwein, germana filozofo, lingvoscincisto, publicisto, poeto, socia kaj kultura aganto, defendanto de minoritataj lingvoj (m. 1904)
- 1850: Mihai Eminescu, rumana romantikisma poeto kaj ĵurnalisto (m. 1889)
- 1850: Sofja Kovalevskaja, rusia sciencistino kaj matematikisto pol-germandevena, membrino de la Rusia Akademio de Sciencoj (m. 1891)
- 1858: Giovanni Segantini, itala simbolisma pentristo (m. 1899)
- 1863: Wilhelm Marx, regna kanceliero de la Vajmara Respubliko (m. 1946)
- 1866: Nathan Söderblom, sveda Nobelpremiita ĉefepiskopo (m. 1931)
- 1869: Stanisław Wyspiański, pola poeto-profeto, dramisto, pentristo, grafikisto, arkitekto, projektisto de mebloj, konata de la dramo La nupto (m. 1907)
- 1872: Arsen Kocojev, elstara osetlingva verkisto (m. 1944)
- 1877: Viktoro Polgár, franca esperantisto hungar-devena, presisto (m. 1933)
- 1882: Florian Znaniecki, pola filozofo kaj sociologo, kreinto de la pola akademia sociologio, prezidanto de Usona Sociologia Asocio, popularigata de esperantisto Tyburcjusz Tyblewski (m. 1958)
- 1897: Károly Kerényi, hungara religihistoriisto germandevena, esploristo de mitoj, patro de Grácia Kerényi (m. 1973)
- 1900: William Heinesen, feroa poeto, komponisto, pentristo (m. 1991)
- 1906: Aristoteles Onassis, greka potenculo de akva transporto (m. 1975)
- 1907: Janusz Kusociński, pola atletikisto pri longdistanca kuro, ora olimpika medalisto; murdita (m. 1940)
- 1907: Emil Kolozsvári Grandpierre, hungara verkisto, tradukisto kaj kritikisto francdevena (m. 1992)
- 1908: Edward Teller, hungara-usona fizikisto kaj inventinto de la hidrogena bombo (m. 2003)
- 1909: Gene Krupa, usona ĵazdrumisto poldevena, ĵazbandegesto, frua reprezentanto de svingo (m. 1973)
- 1911: Imre Jelenik, hungara skulptisto (m. nekonata)
- 1914: Stefan Bałuk, pola milita fotoraportisto, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, unu el 89 mutobskuruloj, brigada generalo, prezidanto de Klubo de la Kavaliroj de Milita Ordeno Virtuti Militari (m. 2014)
- 1918: Nasser, prezidento de Egiptio ŝtatiginta Suezan kanalon, kreinto de la socialisma-tutaraba naserismo (m. 1970)
- 1918: João Baptista Figueiredo, prezidento de Brazilo (m. 1999)
- 1918: Ito Kanzi, japana esperantisto, eldonisto de 43 voluma, komentita Plena Verkaro de Zamenhof, honora membro de UEA, laŭreato de FAME-premio (m. 2005)
- 1926: Maria Schell, aŭstra aktorino, fratino de Maximilian Schell (m. 2005)
- 1928: Lajos Ernő Rácz, rumania hungara kuracisto, fakverkisto pri farmacihistorio (m. 2002)
- 1929: Martin Luther King, usona preĝisto kaj ricevanto de la Nobel-premio pri paco (m. 1968)
- 1931: Frigyes Mojszesz, rumania hungara sporthistoriisto (m. 1987)
- 1936: Péter Domokos, hungara literaturhistoriisto (m. 2014)
- 1940: Károly Nagy G., rumania hungara, israela biologo, (entomologo) (m. 2003)
- 1949: Zsófia Balla, hungara poetino, filino de Károly Balla
- 1950: János Orbán, rumania hungara inĝeniero, tradukisto
- 1950: Ádám Rónai, rumania hungara violonisto, filo de Antal Rónai
- 1953: István Orbán, rumania hungara reklamfakulo, verkisto
- 1954: Attila Balázs F., slovakia hungara poeto, verkisto, redaktoro
- 1955: Andreas Gursky, germana fotisto, aŭtoro de la plej multekoste venditaj du fotoj
- 1956: Mayawati Kumari, barata politikisto, ĉefministro de Utar-Pradeŝo
- 1958: Boris Tadić, serba psikologo kaj politikisto, prezidento de Serbio
- 1962: Agnieszka Romaszewska-Guzy, pola ĵurnalistino, proparolantino de la Sendependa Asocio de Studentoj, filino de senatano Zbigniew Romaszewski, direktorino de beloruslingva Televido Belsat, vicprezidantino de la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj
- 1963: Aleksander Wojtkiewicz, pola-usona ŝakisto, fronte de la pola elo-nombro, venkinto de interreta turniro (m. 2006)
- 1977: Zsuzsa Bokor, rumania hungara etnografino publikiginta en Etnografia Asocio János Kriza
- 1996: Dove Cameron, usona kantistino kaj aktorino rolinta en situacia komedio Liv kaj Maddie
Mortoj
- 69: Galbo, romia imperiestro reganta en la jaro de la kvar imperiestroj (n. -3)
- 936: Rodolfo, reĝo de Francio el dinastio Bosonidoj (naskiĝis ĉirkaŭ 890)
- 1519: Vasco Núñez de Balboa, hispana esploristo, guberniestro kaj konkistadoro, la unua eŭropano, kiu tra istmo de Panamo atingis Pacifikon (naskiĝis ĉirkaŭ 1475)
- 1568: Miklós Oláh, hungara historiisto, poeto kaj humanisto valaĥ-devena (n. 1493)
- 1623: Leonardus Lessius, flandra jezuito kaj teologo pri moralo (n. 1554)
- 1775: Giovanni Battista Sammartini, itala malfrubaroka komponisto, orgenisto, ĥordirektisto kaj instruisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1700)
- 1813: Anton Bernolák, slovaka lingvisto kaj katolika pastro, kodiginto de la slovaka lingvo (n. 1762)
- 1855: Henri Braconnot, franca kemiisto, botanikisto, naturalisto kaj apotekisto, malkovrinto de polisakarido, pektino kaj kitino (n. 1780)
- 1909: Arnold Janssen, germana ordenfondinto de la Societo de la Dia vorto, sanktulo (n. 1837)
- 1913: Karel Macháček, ĉeĥa poŝt-oficisto vivanta en Vieno, prezidanto de Bohema Klubo Esperantista, (n. 1862)
- 1919: Roza Luksemburg, pola kaj germana ideologino de socialdemokratio kaj revoluciulino, murdita (n. 1871)
- 1919: Karl Liebknecht, germana marksisma politikisto kaj komunisto, murdita (n. 1871)
- 1934: Hermann Bahr, aŭstra verkisto, kritikisto kaj reĝisoro (n. 1863)
- 1948: Henri-Alexandre Deslandres, franca fizikisto kaj astronomo, patrona komitatano de Internacia Scienca Asocio Esperantista (n. 1853)
- 1955: Isak Samokovlija, bosnia verkisto juddevena, kies antologio estis esperantigita (n. 1889)
- 1964: Jack Teagarden, usona ĵaz-trombonisto kaj kantisto (n. 1905)
- 1965: Gábor Sárkány, ĵurnalisto en hungara-germana lingvoj, redaktoro en Temeŝvaro (n. 1878)
- 1968: Leopold Infeld, pola fizikisto juddevena, aŭtoro de laboraĵoj pri ĝenerala teorio de relativeco, teorio de kampo, klasika elektromagnetismo, kunaŭtoro de la Ekvacio Einstein–Infeld–Hoffmann (n. 1898)
- 1975: Olga Fehér, hungara, poste rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (n. 1885)
- 1983: Libor Křivánek, ĉeĥa komerc-komisiito, fondinto de Turisma Esperanto-Bazo en Zvíkov, membro de ĈEA-estraro (n. 1926)
- 1984: Jolán Bonyháti, hungara bibliografino kaj redaktorino (n. 1908)
- 1993: Antonina Apollo, estona esperantistino, poetino, tradukistino de novelaro En fremda urbo (n. 1909)
- 1999: Éva Benkő Szilágyi, rumania hungara instruistino, pentristo, grafikistino (n. 1952)
- 2001: Ben Sion Ohana, franca esperantisto servinta en Maroko kiel ĉefperanto de Tutmonda Junular-Organizo, UEA-delegito en Marakeŝo kaj Kasablanko (n. 1916)
- 2005: Victoria de los Ángeles, hispana opera kantistino (n. 1923)
- 2005: Dénes Fülöp G., rumania hungara reformita pastro, redaktoro (n. 1931)
- 2006: Sándor Széllyes, hungara kantisto, deklamisto (n. 1932)
- 2006: Ĝabir al-Ahmad al-Ĝabir as-Sabah, emiro de Kuvajto (n. 1926)
- 2007: Barzan Ibrahim al-Tikriti, duonfrato de Saddam Hussein, ekzekutita (n. 1951)
- 2007: Yamazoe Saburoo, japana esperantisto, kuracisto, verkinta Anglan-Esperantan medicinan terminaron, honora membro de UEA (n. 1908)
- 2012: Manuel Fraga Iribarne, hispana politikisto kaj diplomato, prezidento de Galegio (n. 1922)
- 2016: Andrzej Kotkowski, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1940)
- 2018: John Spellman, usona politikisto, guberniestro de Vaŝingtonio (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Nord-Koreio: Tago de Hangul, festotago pri la proklamaĵo pri la Korea alfabeto
- Egiptio: Arboplanta Tago
- Martinluterkinga Tagofesto ekde 2000 celebrata la 3-an lundon de januaro
- Vikipedio: Tago de Vikipedio: (La 15-an de januaro 2001 aperis la Anglalingva Vikipedio)
Tagoj de semajno
La 15-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.