Uzanto-Diskuto:ThomasPusch

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pliaj, unuopaj temoj laŭ jaroj:[redakti fonton]

  • arkivo 2007 kun temoj
    • Kategoriaj alidirektiloj
    • Landaj ŝablonoj
    • Ŝablono:KategorioGeografioLaŭLando
    • Azova maro kaj Nigra maro
    • Ĉu du apudaj adjektivoj en nomo?
    • Mapo de Eŭropo
    • Administranto
    • Helpalvoko por germana vikipedio
    • Informkesto por artikoloj


  • arkivo 2008 kun temoj
    • Ŝablono:KategorioMontaroEnLando
    • forviŝo de malplena kategorio
    • "Ŝablono:Ligo el bildo"
    • Naskiĝjaro kaj aĝo
    • flagoj svg
    • Binet
    • Valdorfa pedagogio
    • ebla nova portalo (pri psikologio)
    • Ŝablono:Plurtone
    • Vlaggen
    • Informoj sur bildaj paĝoj
    • diskutejo...
    • Nekonscia tajpado
    • Wikipedija:Hornjoserbšćina
    • Plibeligo de informkestoj
    • Skandinavistiko kaj Nederlandistiko
    • Granda Nordia Milito
    • Situo sur mapo Moldavio
    • Les Halles (Parizo)
      • Marko sur bildo
    • Neris
    • Ĉu vi ne volas/pretas kandidati kiel administranto?
    • Pariza Regiono


  • arkivo 2009 kun temoj
    • Resonkorpo
    • Zoo de Londono
    • Valo Owens
    • Helpo bezonata
    • Kato sur varmega ladotegmento
    • Korono
    • Okulvitra strigo
    • Metropoliteno
    • Kolonaj ordoj
    • Homaj respondecoj
    • Ĉapulteko
    • Bertha Benz Memorial Route
    • Vikifontaro


  • arkivo 2010 kun temoj
    • Timo Boll
    • Dosiero:Navaro-dum-1037.png
    • Avatar: The Last Airbender
    • Na'via lingvo
    • Kriaj koloroj
    • Laura Chinchilla
    • Ĝermoj
    • olimpika tabelo
    • Ĉu vi ne volas fariĝi administranto?
    • Administraj rajtoj
    • Tarator
    • Bonan resaniĝon!
    • Peto
    • Kotdivuara Esperanto-Asocio
    • Vulkanologio
    • Informkesto pro blazonoj?
    • Helpopeto
    • Translation request
    • Navigilo2
    • Forigitaj kategorioj
    • Saluton, sorry to bother you
    • Heiner Keupp
    • Ĝemelaj urboj
    • Futbala mondĉampionado
    • Internacia Junulara Kongreso
    • Aldono de kodo
    • Puĉo
    • Provlegado
    • Uzantobloko kaj lingva demando
    • Ŝablono:Informkesto televida kanalo
    • Monunuoj
    • Defio
    • "Rekuperi"
    • "Por deletigi?"
    • Alinomado de artikoloj pri gubernioj de Japanio
    • "Anekti"


  • arkivo 2011 kun temoj
    • Stivardoj
    • mw:Template:Languages
    • SVG-Flagoj
    • Leysin
    • Ŭ kaj v
    • Rufa kaj Ruĝa haro
    • 2011 Board Elections
    • artikolo "Tutmondiĝo"
    • VIAF 47453644
      • Nurembergo, la 10-an de septembro 2011
    • Anstataŭo de la ŝablono projekto per la ŝablono projektoj
    • Statuto de la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj kaj de la Eŭropa Centra Banko
    • Distrikta reformo en Meklenburgio-Antaŭpomerio
    • Tonalta lingvo
    • Helle Thorning-Schmidt
    • Oŭrenso
    • Ŝablono:Informkesto sciencisto
    • Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj
    • Grandurbo


  • arkivo 2012 kun temoj
    • Kuujjuaq (Kebekio)
    • Schwarzbach (Majno)
    • Litovaj personaj nomoj
    • Robert
    • Esperanto-Asocio de Rumanio
    • Cite web
    • Ŝablono:Informkesto kanada provinco-teritorio
    • Kanada konfederacio
    • Kiel alinomigi ĝin?
    • Listo de Meksikaj ŝtatoj
    • Ŝablono:Flageto
    • Ŝablono:Priskribo
    • Gemeinsame Normdatei (GND)
    • Berlin-Lichtenberg kaj rilataj artikoloj
    • Ekzekut(iv)o?
    • Forigita dosiero
    • Usona problemo
    • Sebastian Giovinco
    • Forbaro
    • Malgranda problemo
    • Provincnomoj
    • Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion
      • refaktorigita
      • Forbaro
    • Afiksoj en Esperanto
    • Signifoplena kaj ne ekspresiva
    • Cleopatra Stratan
    • Article translation/collaboration request
    • Pavel Stratan
    • en la aŭ dum?
    • Ŝablono "el"
    • Ŝablono:El
    • Subpaĝoj
    • Foto
    • Birdoj
    • Tradukpeto
    • Hans Georg Link
    • Sinagogo
    • Ŝablono:Informkesto germania komunumo
    • A380
    • Bildoj pri Tibor
    • Fuŝado de artikoloj en la germana vikipedio
    • "Vadmaro (ĝenerale)" estis alidirektita al "Flusejo"


  • arkivo 2013 kun temoj
    • Vikipedia diskuto:Ĉefpaĝo
    • Top Gear
    • Flago de Ĝibutio
    • Ruĝaj ligiloj
    • Mondoñedo
    • Esperanto-movado en Vigo
    • Inkludigado de balotpaĝo pri elstarigo
    • Citŝablonoj
      • Misfunkcio
      • Parametroj en citŝablonoj
    • Diskuto:Alpakao
    • Diskuto pri neliberaj dosieroj
    • licenco pri foto
    • Hungaroj
    • Kukuhorloĝo
    • Artikolo Sudorienta Kvartalo de Essen
    • Ŝablono:Informkesto nuklea centralo
    • Trepanado
    • Artikolotitoloj pri provincoj de Italio
    • Pri diskuto:Titoloj de artikoloj
    • Ŝablono:Informkesto lingva familio
    • Scorpions
    • 2012-W37
    • Forigitaj bildoj
    • Star Trek oficistoj
    • Justa uzo
    • Aleksandro Galkin
    • Gaviedoj
    • Skalo de Mercalli
    • Forigitaj dosieroj en Komunejo
    • Alinomigado kaj forigado de alidirektiloj
    • Uzanto:毛澤東的智障孫子毛新宇‎
    • Ŝablono:Bildo de la Tago2/208
    • Hispana literaturo de la Klerismo
    • Germana Muzika Arkivo
    • Plena informo pri justa uzo
    • Unue belan kristnaskon
    • diskuto pri pedofilio
    • Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio


  • arkivo 2014 kun temoj
    • Kalumnio kontraŭ la administranto DidiWeidmann fare de uzanto Pangea – ĉu forbari?
    • Paroleraro
    • Nomoj de meksikaj komunumoj
    • Pangea plu misatentas la admonojn kaj atakas
    • Landnoma interkonsento ĉe la Aŭstruja Popola Partio
    • Ŝablono:Distrikto Cuxhaven
    • Kion vi pretus fari por portalo pedofilio?
    • Realŝuto de viaj bildoj al Komunejo
    • Averto
    • Georg Sauerwein‎‎
    • Amasa alinomigado
    • Re:Rebonvenon
    • Ĉefkatedralo
    • Ektopia gravedeco
    • Esperantaj prefiksoj en la germana vikipedio
    • San Pedro
    • Svisa instituto de esplorado pri eksterlando
    • Neliberaj dosieroj
    • Jenő Kuncz
    • Santo Domingo Petapa
    • Absurda batalo kun KuboF
    • Ŝablono:El
    • Amt Schenkenländchen‎‎
    • Ŝablono:Citaĵo el la reto
    • Por ADLS
    • Dankon pro la novaj kategorioj pri sportoj
    • Kirko
    • Katedralo de Brno
    • Modulo:Portalo/bildoj/alternativaj nomoj‎‎
    • Kontakto
    • Tekstaj librokovriloj
    • po
    • Eraro/ĝisdatigo Amri Wandel
    • Pri resumo
    • Weyhusen
    • Tahirih
    • Kemia ŝablono
    • Liv and Maddie
    • Kirko
    • Big Hero 6 (film)
    • Preĝejo Sankta Marteno (Laives)


  • arkivo 2015 kun temoj
    • Paulo Casaca
    • Tradukpeto por meta-vikio
    • Subpaĝo de uzanto
    • Eraro "zoologia ĝardeno">"bestoscienco"
    • Tonlingvo
    • Malŝalto de la x-sistemo
    • Graflando/duklando
    • Frank Christoph Schnitzler
    • Vestfalia Paco
    • Termina problemo
    • Deletion request
    • Jonas Marx
    • Lingvoj de okcidenta Afriko
    • Kotafonua lingvo
    • Nudbrankuloj
    • Du kategorioj pri unu tempo / redirektiloj al kategorioj
    • Ŝablono {{nombro|{{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Baden-Virtembergo|081260020}}}}
    • Fotoj pri teatraĵoj de Anton Ĉeĥov kaj Pavel Ŝumilov
    • Artikolo de la semajno
    • {{Lang-en}} en Encyclopedia of Judaism‎‎
    • Ĉu kunigi?
    • Mario Puzo
    • Fermo de proponoj por elstaraj artikoloj
    • Helpaj ŝablonoj
    • Investitura kontroverso
    • Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj ...
    • Chantal Gacond
    • Reinfeld en Latvio
    • Francaj arondismentoj kaj kantonoj
    • Turingio
    • Ans (Belgio)‎
    • Artikoloj pri la provincoj de Belgio kaj pri ties municipoj
    • Henegovio



Saluton Thomas,

Mi nuntempe klopodas iom prilabori kaj ordigi la temon de videoludaj ĝenroj. Mi proponas alinomi tiun ĉi artikolon al Unuapersona pafa videoludo, kiu ŝajnas al mi pli simpla. Kion vi opinias ? Amike Thomas Guibal (diskuto) 07:04, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

@Thomas Guibal: Mi ne havas fortan opinion pri la du proponoj kaj bone povas vivi kun ambaŭ, kvankam ŝajnas al mi ke "unua persono" en la senco de "mi" jam subkomprenigas akademian konon de lingva gramatiko - kio estas "mi", klaras al ĉiu, kaj la vorto "perspektivo" ankaŭ. Kaj kvankam la nova propono ŝajnas iom pli konciza, ĉar konsistanta nur el tri vortoj, ĝi fakte konsistas el sama nombro de silaboj, do fakte ne pli koncizas. Do ĉu ĝi pli simplas, estas subjektiva demando de perspektivo. Sed kompreneble mi ne havas referencon pri iu ajn el la proponoj, kaj supozeble ankaŭ vi ne. Mi supozas ke mi ne inventis la vortumon "Pafa videoludo el mi-perspektiko", sed simple bluigis iun ruĝan ligilon el alia artikolo, sed tio kompreneble ankaŭ ne estas forta argumento. Kaj kompreneble mi nun ne plu memoras, kiu kaj kie origine proponis ĝin. Ĉiukaze la vortumo "unuapersona pafa videoludo" ŝajnas al mi esti same prava alternativo, ambaŭ restu en la unua frazo kaj en alidirektiloj. Sed se vi volus mian personan opinion, mi je 52% estus por "...el mi-perspektiko" kaj je 48% je "unuapersona...", kaj tial proponus ŝanĝi la unuan frazon por inkluzivigi ĝin anstataŭ la komplikema klariga vortumo "pafa videoludo el perspektiko de unua persono". Krome ankoraŭ pripensindas, ke en la praktiko la nomo en artikoloj ĝenerale uziĝos kiel "...serio de plur-ludantaj mi-perspektivaj pafaj videoludoj..." aŭ alternative "...serio de plur-ludantaj unuapersonaj pafaj videoludoj...", daŭre sama kvanto da silaboj, sed daŭre subjektiva juĝo, kiu el la du alternativoj pli simplos. Ĉu vi ankoraŭ havus ideon por ekstera referenco? ThomasPusch (diskuto) 08:27, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via detala respondo. Ankaŭ mi ne havas fortan preferon, kvankam tiu uzado de "mi-" ja unue perturbis min kiel franclingvanon (mi malĝuste ekkomprenis tion kiel "duon-perspectivo", kaj bezonis iom da tempo por korekti min). Tio kompreneble ne estas valida argumento.
Mi ĵus rimarkis, ke la nuna titolo havas mistajpaĵon ("perspektiko" anstataŭ perspektivo). Do mi alinomas ĝin al la korekta formo "Pafa videoludo el mi-perspektivo" kaj mi kontentiĝos pri simpla alidirektilo el "Unuapersona pafa videoludo" (kiun mi verŝajne daŭre uzos en miaj estontaj artikoloj). Pro kohereco, ĉu oni ankaŭ devus traduki "Third-person shooter" (ankoraŭ neekzistanta en Esperanto) al Pafa videoludo el li-perspektivo ? Denove dankon pro via helpo, Thomas Guibal (diskuto) 10:30, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus ankoraŭ adaptis la formon "unuapersona pafa videoludo" en la unua frazo, kaj jes, se iu volos fari paĝon pri "Third-person shooter", tiam oni povos fari same: titolo "Pafa videoludo el li-perspektivo" kaj alidirektilo plus mencio de "triapersona pafa videoludo" en la unua frazo. ThomasPusch (diskuto) 12:09, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Komunumoj de Francio[redakti fonton]

PS: Cetere, mi substreku ke mi tre ĝojas pri via reveno al Vikipedio post longa paŭzo, kvankam mi ne nomus tion "dekjara neaktiveco", sed ses jaroj vere estis... Vi vidas, ke en via forestotempo mi kreis ĉiujn artikolojn pri francaj arondismentoj (krom en la transmaraj departementoj kaj regionoj), adaptis multajn vikidatumarajn erojn de francaj kantonoj prepare al kreoj de pli da francaj komunumoj, kaj ankaŭ kreis multegajn paĝojn pri francaj komunumoj, kiujn nun eblas krei tre komforte, sed tamen kompreneble estas multe tro da kreindaj paĝoj por unu homo (kaj mi daŭre forlogiĝas prefere adapti senesperajn robote faritajn paĝojn de italaj komunumoj), sed ŝajnas al mi ke paĝoj de nur duonfrazo kaj fuŝita informkesto kaj sen ŝablono pri "ĝerma artikolo" estas pli embarasaj ol simple neniu paĝo.... Tamen mi ankaŭ ripete revenas al Francio kaj provas ataki kreojn de 200-300 artikoloj de certa arondismento. Tre mi ĝojis ke en pasinta aŭgusto la uzanto Aidas helpis krei multajn paĝojn pri Ĝirondio, sed ankaŭ en via hejmregiono Nordo-Kaleza Markolo estas ankoraŭ multaj nepretaj paĝoj - tie mi aparte sukcesis pri la arondismentoj Lille/Rijsel, Avesnes-sur-Helpe/Avenne aan de Helpe, Cambrai/Kamerijk, Dunkerque/Duinkerke kaj Valenciennes/Valencyn, sed Douai/Dowoai estas ankoraŭ nefinita, kaj la tuta teritorio Kaleza Markolo ĉiukaze ne. Do se vi volos iam plugi vikipedion en via hejma ĉirkaŭaĵo, vi estos tre bonvena. ThomasPusch (diskuto) 12:53, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Koran dankon pro tiu (re)bonvenigo ! Jes, mi vidis ke francaj komunumoj spertis rimarkindan progreson. Fakte mi unue intencis pluverki ilin kaj rimarkis, ke pluraj vikipediistoj daŭre okupiĝas pri tio. Ni certe povus disdoni la laboron. Mi unue volontas pritrakti la kantonojn kaj komunumojn de mia hejma Pas-de-Calais. Amike, Thomas Guibal (diskuto) 05:51, 7 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Thomas Guibal: Mi momente - krom umi en centra Italio kaj iom en Aŭstrio - estas en Seine-Maritime, Normandio, kaj tie antaŭ kelkaj minutoj plenigis novan tekston pri Boos (Seine-Maritime): Se vi prenas la unuan savon, vi havas bonan modelon por similaj komunumoj. Mia truko estas a) fari ĉiujn tekstojn de sama arondismento unu post la alia, tiel ke oni ne devas unuope elserĉi la arondismenton (en arondismento Rouen estas listo pri ĉiuj jam bluaj kaj ankoraŭ ruĝaj komunumoj), kaj b) tute ne fari tekstojn pri la kantonoj, sed simple meti kantono = ''{{#invoke:Wikidata|claim|P7938}}'', kio, se oni minimume antaŭpreparis vikidatumojn, mem enprenas la aktualan kantonon. Mi estis iom frustita, kiam en 2015 amplekse novorganizis ĉiujn kantonojn kaj tiam povis forĵeti ĉiujn esperantajn tekstojn, kiuj ĝis tiam jam fariĝis, kaj proponas tiel iom ŝpari unu tavolon de administrado, koncentriĝante pri la regionoj/departementoj/arondismentoj kaj komunumoj, la bazaj unuoj, traktante la kantonojn en la komunumaj tekstoj per la vikidatuma parametro P7938 kaj aldone tute prisilentante la komumumarojn (intercommunalité). Tiam rezultas kruda teksto kiu aspektas terura ĝis oni vikidatume ligas ĝin al la koncerna franca teksto - post tio la nova paĝo mirinde bonaspektas, kaj restas nur du tasketoj: c) vidi ĉu en vikidatumoj notiĝis oficiala ligilo (foje ĝi simple ne estas, se estas malpli ol 300 ĝis 400 loĝantoj, tiam eblas vidi kiel ĵus en Butot ĉu eblas iom improvizi, en Butot guglo apenaŭ ion proponis, sed tiun "apenaŭ" ankoraŭ eblas utiligi, aŭ oni povas gugli la veran komunuman retejon, aldoni ĝin fine de la ŝablono * {{Oficiala retejo|http://www.ekzempla-retejo.fr}} ({{fr}})) kaj se oni estas anĝelo, povas ankoraŭ noti ĝin en vikidatumoj, ke postaj lingvoj havu pli facilan vivon; kaj ĉ) fine necesas pripensi ĉu eblas iun duan foton meti en [[Dosiero:pliabildo|eta|maldekstra|300ra|{{centre|teksto}}]]: foje estas bonaj fotoj, kiel en Boos, foje estas tute nenio, kiel en Butot - tiam streki la malplenan kadron pri plia bildo aŭ kaŝi ĝin inter <!-- kaj -->. Tiel eblas relative tempoŝpare krei bonajn artikolajn ĝermojn, kaj poste, se oni emas, povas ankoraŭ individue aldoni aferojn aŭ dekori. Cetere: Notu ke mi ĝenerale antaŭvidas suban navigilon kiel {{arondismento Rouen}}, sed provizore simple malvidigis ĝin per kodo " " en la navigilo, ĝis estos ĉiuj paĝoj pri la arondismento: en Italio, mia dua nuna laborejo, eblas jam ekz. en la paĝo Nespolo vidi kiel aspektos kiam ĉiuj paĝoj estos. Se ĉiuj estos, navigilo estos tre utila, ĉar neniu paĝo kiu havas tian navigilon iam estos en danĝero esti orfa artikolo, do teksto al kiu atentigas neniu aŭ nur malmultaj aliaj paĝoj. Nun, sen navigilo, kutima nova teksto kiel Butot ligiĝas nur el du listaj paĝoj (kontrolebla en la maldekstra kolumno per "Iloj" "Ligiloj ĉi tien") - kaj "2" estas "malmultaj". Mi rekomendas al vi ankaŭ unue rezigni pri farado de propraj paĝoj pri kantonoj kaj komunumaroj - se post kreado de ĉiuj komunumoj de difinita teritorio restas tro da energio, oni ankoraŭ povos alfronti tiun taskon, sed ankaŭ facile eblas vivi sen ili... ThomasPusch (diskuto) 18:30, 7 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
PS Mi ĵus vidis, ke vi hodiaŭ matene jam faris konsiderindan kvanton da novaj kantono-paĝoj. Se tiel estas, tiam ili kompreneble restu, kaj en la informkesto kaj teksto tiam simple anstataŭ ''{{#invoke:Wikidata|claim|P7938}}'' indikiĝas [[kantono Ikso]]. Tiam ankoraŭ indas montri liston de la kantono-paĝoj en en la pli alta administra tavolo - mi jam faris tion en arondismento Arras. Sed kompreneble oni ne povas fari ĉiuj paĝojn samtempe, ekzemple ĝis kantono Lumbreskantono Saint-Omer vi ankoraŭ ne progresis, kaj tio ne necesas, eĉ kiam arondismento Arras havas ĉiujn 8 kantono-paĝojn... ThomasPusch (diskuto) 18:35, 7 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
PPS, vidu: en arondismento Calais kaj en la aliaj 5 arondismentoj de Pas-de-Calais jam estas la listo de komunumoj, nur ĝi publike ankoraŭ ne videblas, ĉar estas tiom multege da senesperigaj ruĝaj ligiloj. Per ŝanĝo de la unua <!-- al <!- kaj premo de "antaŭrigardi" eblas vidigi ĝin por si mem, kaj trovi la sekvajn blu-ig-endajn paĝojn. Kompreneble oni ankoraŭ povas fajfi pri kaŝo de la multaj ruĝaj ligiloj: ekzemple en "mia nuna" arondismento Rouen mi jam fikse afiŝis la liston, ĉar nun pli-malpli duono de la komunumoj jam bluas kaj ne plu ruĝas. Sed senprobleme oni ankaŭ povas fari la ŝanĝon de la unua <!-- al <!- kaj premon de "antaŭrigardi", ĝis ĉiuj komunumoj en la listo bluas, kaj nur tiam montri la tiam jam tute bluan liston al ĉiuj. ThomasPusch (diskuto) 18:40, 7 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton Thomas. Unue mi pardonpetas ĉar mi ne vidis viajn multajn antaŭajn mesaĝojn, pri kiuj mi ne ricevis atenton. Jes mi kreis multajn kantonojn dimanĉe. Mi uzis mian propran modelon, kiu ebligas facilan kreadon per ekstera programaro nomata Macro Express (resume la programaro petas min pri la ĉefaj informoj de la koncerna kantono, sekve redaktas la informkeston kaj artikolon aŭtomate). Mi jam uzis ĝin antaŭ pluraj monatoj por krei ĉiujn kantonojn de Ain (mi eĉ sukcese kreis ĉiujn eksajn kantonojn malaperintajn en 2015). La rezulto miaopinie estas sufiĉe bonaspekta kaj mi intencis almenaŭ kompletigi la liston por Pas-de-Calais pro kohereco. Pri la aliaj departementoj ni certe povus diskuti, sed ne ĝenus min pritrakti ilin sammaniere.
Mi vidis vian trafan komenton ĉe Dieppe kaj simple deziris atenti, ke la nomo de la urbestro estas unu el al la eroj en Vikidatumoj (referenco P6). Mi ne scias, ĉu estas la kazo por ĉiuj komunumoj. Do teorie eblus aldoni ĝin kaj aŭtomate ĝisdatigi ĝin post ĉiu baloto. Mi redaktis Dieppe kiel ekzemplon. Amike, Thomas Guibal (diskuto) 13:16, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
PS : Ankaŭ dankon pro la atentigo rilate al arondismentaj paĝoj. Mi malkaŝos la informojn post la bluigo de la ligiloj. Thomas Guibal (diskuto) 13:26, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
@Thomas Guibal: Unue pardonpeton, ke mi ne metis ŝablonan atentigon por vi: mi mise konjektis, ke vi ĉiukaze vidos ĝin pensante ke ĉiuj notoj okazis en via diskutpaĝo, sed ne, mi misis - estis sur mia diskutpaĝo, ne via, kaj pri tio vi kompreneble ne ricevos atentiĝon.
Vi pravas pri P6, kaj mi aliloke multfoje uzis tiun informon el vikidatumoj. Tamen pri komunumoj de Francio estas escepto ke P6 havas informon. Mi ofte iom ĝeme notas eksteran ligilon pri franca komunumo en vikidatumoj, aŭ aktualigas bildon, kiun iu metis en 2006, kiam ne estis pli bona bildo (aŭ escepte mi antaŭ horo metis kantonon=balotan distrikton, kiun oni forgesi noti en vikidatumoj), sed intertempe post 18 jaroj en multaj, ne ĉiuj, komunejaj kategorioj estas multe pli bona elekto, kaj estas bone ne nur zorgi pri niaj propraj paĝoj, sed ankaŭ pri ĉiuj aliaj lingvoj per vikidatumoj, redone al tio ke ni ja ankaŭ tre profitas se informoj estas en vikidatumoj. Cetere ĉe francaj komunumoj en vikidatumoj mi longe ĝemis ke mi kreante novajn paĝojn devis ĉiam meti e-lingvajn priskribojn al vikidatumoj. Nun mi scias kiel mi povas fari tiajn priskribojn aŭtomatigite kaj tion faris por ĉiuj nunaj francaj komumunoj, tial ekzemple pri la nova komunumo Val-de-Scie aŭtomate estas la priskribo, sed ĉe la eksa, nun delegita komunumo Auffay ne estas (sed daŭre estas la "vakua" noto sen priskribo). Do, Dieppe estas escepto pri P6. ThomasPusch (diskuto) 13:48, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ne jam havas sperton pri Macro Express kaj foje demandos vin pri trejniĝo: se bone kaj glate funkcias, estas neniu problemo ĉie meti kantonajn paĝojn, kompreneble. Ni nur atentu ne malŝpari nian valoran tempon, ne estante robotoj. Tamen, supozeble por komunumaj paĝoj tamen daŭre estos bone uzi P7938, kiun oni ja ankaŭ povas uzi en la formo de [[kantono {{#invoke:Wikidata|claim|P7938}}]]. ThomasPusch (diskuto) 13:53, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: Pri la paĝoj de arondismento Rouen mi jam pretas kaj tie, kiel mi indikis ekzemple de la itala komunumo Nespolo, ankaŭ nun vidigis la suban navigilon {{arondismento Rouen}} (videbla ekzemple en Elbeuf). ThomasPusch (diskuto) 13:58, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton Thomas, mi kompletigis la liston de kantonoj de Pas-de-Calais kaj sukcese kreis la unuajn 10 komunumojn en la kantono Fruges, uzante novan modelon per Macro Express kaj elementojn de via propra modelo. Mi intencas krei artikolojn de (almenaŭ) mezbona kvalito por ĉiu komunumo de la departemento (espereble po 10 artikoloj ĉiutage). Mia procezo estas nur duonaŭtomata kaj iom kompleksa, do mi ne pensas, ke ĝi taŭgus por amasa kreado.

La programaro aŭtomate verkas la informkeston, la enkondukon kaj la geografian sekcion. Mi devas uzi apartan modelon por aldoni la liston de urbestroj el la ege kompleksaj ŝablonoj de la franclingva vikipedio al pli klasika, facile redaktebla tabelo. Mia provo al modelo tamen restas fuŝa kaj ankoraŭ bezonas ampleksan manan finpretigon en ĉiu artikolo.

Koncerne la demografian tabelon, mi kopias la enhavon de la franclingvan tabelon al ChatGPT kaj petas ĝin aŭtomate restrukturi ĝin laŭ formato, kiun mi antaŭe klarigis al ĝi. Fine mi klopodas mane aldoni kelkajn informojn pri la koncerna komunumo kiam eblas (vidindaĵoj, historio...). Amike, Thomas Guibal (diskuto) 09:23, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

@Thomas Guibal: Bone, mi tre scivolemas vidi viajn unuajn 10 komunumopaĝojn en la kantono Fruges (ĝis nun mi tie nur vidas ruĝajn ligilojn, do la paĝoj ŝajne ankoraŭ ne publikiĝis - pri tio poste). Tamen jam nun mi volas atentigi vin duonminuton halti kaj pripensi ĉu vere en paĝoj de pli malgrandaj komunumoj, kiuj ne provizas komunumestron per parametro p6 el vikidatumoj, estos sence publikigi konkretan nomon de estro: eĉ se vi kiel verkinto sukcesas sufiĉe komforte meti tiun informon, estas la demando kiel aspektos la paĝo post 10 jaroj konsiderante kiom multegaj francaj komunumoj ekzistas. Mi en mia prilaboro trovis (bonŝance ne tro multajn) paĝojn kiuj metis en la informkeston nomon de komunumestro, kaj preskaŭ ĉie kie mi vidis tiun informon nun en 2024, ĝi estis de 2001 - do intertempe jam estis novaj elektitoj en 2008, 2014, 2020 - kaj nun jam la venonta baloto de 2026 alproskimiĝas. Laŭ mi estas tre frustrige vidi tiajn paĝojn kiuj simple por la estonteco antaŭvidas pli da sindediĉo ol nia komunumo sukcesas oferti (ne ke en la mondo mankus esperantistoj, sed 99,99 % el ili simple neniel interesiĝas kvazaŭ roboto aktualigi milojn da informkestoj ĉiujn ses jarojn). Sekve laŭ mia juĝo aldono de komunumestro utilas nur per subteno de vikidatumoj (tie kie la datumoj kompletas) kaj per uzo de [[{{#invoke:Wikidata|claim|P6}}]]. ThomasPusch (diskuto) 09:56, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Hm, mi iom miras ke ekzemple la paĝon Coupelle-Vieille vi jam metis, sed tamen la koncerna ligilo en la listo de kantono Fruges ankoraŭ estas ruĝa - kaj tio malgraŭ mia premo al la retkrozilo malplenigi la kaŝmemoron. Tamen mi nun jam vidis unu el viaj novaj komunumotekstoj. Mi rekomendus ankoraŭ enmeti prononcojn kaj tradukojn de la regiono kaj departemento, kiel mi faris en Nord, do skribi ...estas franca komunumo en la departemento Pas-de-Calais ([pad(ə)kalɛ], Esperante: Kaleza Markolo) kaj en la regiono Hauts-de-France (aŭ Norda Francio, [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio") - oni povas ankoraŭ kiel en Dunkerque plidetaligi la regionon al Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) - indikoj pri malplimultaj lingvoj ĉiam aspektas tre esperantecaj. Mi mem nun en Normandio rezignis pri tiuj prononcindikoj, ĉar mi iom reduktis la postulojn al mi mem, vidante ke nur en arondismento Dieppe min alfronis 343 kreendaj paĝoj, sed tamen aldono de la prononcoj de regiono kaj departemento eblas tre facile, multe pli facile ol elserĉi la prononcon de konkreta komunumo, kiu kompreneble eĉ pli bonvenus, sed kiun elserĉi kostas pli da energio (en Ĝirondio, ekz. Carcans, mi investis tiun energion, ankaŭ pri okcitana/gaskona nomo, sed pardoneblas tiun paŝon lasi al pli postaj redaktantoj aŭ rezigni pri ĝi). ThomasPusch (diskuto) 10:23, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon pro viaj sugestoj, mi aldonos IFA-prononcon kaj Eo-tradukon de la departemento kaj regiono al ĉiu estonta artikolo. Mi verŝajne eĉ povus aldoni IFA-prononcon de ĉiu nomo de komunumo : mi ĵus generis la prononcon de ĉiuj 52 komunumoj de la kantono Fruges ankaŭ per ChatGPT en kelkaj sekundoj ! Vere rimarkinda ilo. Mi kontrolos ilin iom post iom sed ili aspektas tute korektaj.
Mi ankaŭ rimarkis, ke la ĝisdatigo de ruĝaj ligiloj estas malrapida. Tio jam okazis je lasta dimanĉo, do mi ne zorgas. Mi rimarkis, ke eblas perforte vidi la korektan formon de la paĝo per la plenumo de blanka (senhava) redakto.
Mi komprenas vian rimarkon pri urbestroj. Tial mi ne aldonis tiun informon al la informkesto sed en aparta tabelo kiu plivole proponas historian liston de urbestroj (ĝi estos precipe interesa pri komunumoj, kiuj havas listojn ĝis la 19-a aŭ eĉ 18-a jarcento). Ĝi ankaŭ entenas averton, ke la listo ne estas kompleta (samkiel en fr). Ankaŭ pro tio la plej freŝdata urbestro estas nenie menciata kiel la "nuna" aŭ "oficianta" urbestro. Eĉ se neniu ĝisdatigas tiun tabelon post la estontaj balotoj, ĝi almenaŭ konservos historian informvaloron pri la pasintaj urbestroj de la komunumo, kaj ne aspektos fuŝe. Mi tamen ne planas morti antaŭ 2026, do eble mem ĝisdatigos ilin tiam. ;) Thomas Guibal (diskuto) 11:48, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Tre bonas ne morti ĝis 2026! Sed vi mem en via antaŭa rimarko pri Dieppe tute pravis, ke plej bonas se (tio realismas por pli grandaj komunumoj) oni instalas en vikidatumoj parametron p6, kiun tiam ĉiu vikipediano, egale el kiulingva versio, povas helpi teni aktuala. Verŝajne multaj esperantistoj eĉ ne konscias, kiom fortan influon jam nun la esperantaj vikipedianoj havas por bona aktualeco de vikidatumoj, probable multe pli grandan ol korespondas statistike al la nombro de fluaj esperantistoj tutmonde kompare al aliaj lingvoj. Sed bonas ne nur apogi sian planon al si mem aŭ al la aliaj esperantaj vikipedianoj, sed ĉerpi el (kaj doni al) la uzantoj de la kompleta projekto. ThomasPusch (diskuto) 12:10, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: Pri IFA-prononcindikoj mi cetere ankaŭ tre kontentas pri la retejo unalengua, kiu permesas senlime krei prononcindikojn kaj ne haltas post unuaj 20 signoj (kio ne estas multo), kiel faras kutimaj konkurencaj paĝoj. Krome ĝi ankaŭ penas oferti sian servon en Esperanto, kio ĉarmas kvankam ili bone elektis ĉiujn aliajn lingvojn en Esperanto sed ial anstataŭ "la franca" skribis "francoj"... sed tiu eta eraro pardoneblas. ThomasPusch (diskuto) 12:47, 14 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Kelkaj hungaraj urboj[redakti fonton]

Saluton! Mi ne povas/rajtas korekti hungarajn urbojn, bonvolu fari vi mem. Iru [1]. Tie vi trovas malsupre dekstre la hungarajn ĉapelitajn literojn. Tre ĝenas min tiu ordo. La laboro estas simpla (supozeble). Iru al Érd, poste redaktu la kategorion tiel, ke la urbo estu Erd kaj ne Érd. Poste la urbo aŭtomate hejmenvenos al E-litero kaj ne malfermos É-literon. Post Érd estas ankoraŭ 5 ĉapelitaj urboj, bonvolu same tiel agi (ne estu ĉapeloj). Crosstor (diskuto) 11:47, 9 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi komprenas la problemon, kaj teorie ĉiu ajn povas ripari tion. Ne devus esti neceso fuŝtitoligi la urbon Érd al titolo "Erd" por solvi la problemon, sed devus sufiĉi en la artikolo mem sube enigi la signaron {{DEFAŬLTORDIGO:Erd}} - mi ne scias, kiom fortan distancon hungaroj perceptas inter é kaj e, sed plej laste kiam temos pri ö, ő kaj o centprocente temas pri alia litero, do vere gravas ke Őriszentpéter daŭre nomiĝas Őriszentpéter (dirus mi eksterlandano). Sed bedaŭrindas ke tio nur estas la teorio: mi ĵus enigis {{DEFAŬLTORDIGO:Erd}} kaj {{DEFAŬLTORDIGO:Oriszentpeter}}, ĉe la kategorioj bone funkcias, sed ĉe la simplaj paĝoj ankoraŭ ne efikas la ĝusta alfabetigo. Mi proponas atendi kelkajn horojn, eble la novordigo ne tuj efikas (kvankam mi miras). Se vespere ankoraŭ ne aspektos bone, mi ankoraŭ cerbumos kun kolegoj kio povus malhelpi la ĝustan enordigon. ThomasPusch (diskuto) 12:17, 9 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas, tio estas nesolvebla. La listoj estas perfektaj, ekzemple Listo de urboj de Hungario. Estus alia solvo, meti la 6 urbojn al la pli supra subkategorio, almenaŭ ili malaperos el tiu parto. Bonvolu fari tion en kazo de Érd. Crosstor (diskuto) 05:01, 10 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Post tagoj mi iomete pasis antaŭen. Mi sukcese fari tion, ke Érd jam eniris al la subkategorioj, kie ĝi perfekte trovis la lokon sub litero E kaj ne É. Tamen Érd ne malaperis el la ĉefa kategorio (ĉe litero É).

Mi ekzamenis 2 aliajn urbojn Abony kaj Ajak. La ĉefa paĝo estas Kategorio:Urboj de Hungario. Abony aperis en la subkategorio, ankaŭ en la (ĉefa) kategorio, Ajak aperis nur en la subkategorio. La solvo estas en la urbaj artikoloj, ĉar ĉe Ajak la kategorio estas aŭtomate nur la geografia dateno, poste la redaktabla (malaŭtomata) urbonomo. Ĉe Abony post la geografia dateno videblas Urboj de Hungario. Tiu ĉi lastan mi ne povas forigi. Ĉu vi?--Crosstor (diskuto) 12:43, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

@Crosstor: Ŝajne la mistero estas en la daŭre pli aŭtomatiĝanta ŝablono "{{informkesto urbo}}". Ajak prenas nur informojn el vikidatumoj, kaj Abony havis ankoraŭ iujn loke metitajn parametrojn en ŝablono "informkesto urbo", ekzemple "lando = Hungario". Tiu meto de lokaj parametroj estas nepre konservinda, enpreno nur de vikidatumoj tre limigus la eblecojn, krome povas esti ke iu en ekzemple la bengala vikipedio ŝanĝas ion en vikidatumoj, sen kompreno kiujn sekvojn tiu ŝanĝo havas en la esperanta branĉo. Sed nun (mi ne scias ekde kiam), "informkesto urbo" aŭtomate metas kategorion "urboj de ...", se io estas notita en la parametro "lando = ...". Se oni ŝanĝas la parametron "lando = Hungario" al "lando =  Hungario", tiam entute kraŝas la kategorio, se oni ŝanĝas ĝin al "ŝtato = Hungario", tiam nenio okazas, ĉar pri ŝtato oni ne enkonstruis aŭtomatismon. Mi dirus ke la aŭtomatismo "parametro lando" > "kategorio", kvankam certe bonintence metita, ne bonas, ĉar oni havu liberecon meti ĉion al parametro "lando = ...", kion oni volas ke videblu en la informkesto, sen ke oni devas longe cerbumi kiuj nevideblaj aŭtomatismoj ankoraŭ sekrete funkcias kaj kiujn oni senintence fuŝis: La kategorion "urboj de ..." oni povas enprobleme mem meti, kaj tiam oni tuj vidas ĉu ĝi estas aŭ ĉu ne. ThomasPusch (diskuto) 13:06, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Tamen la fakto ke la paĝo Abony aŭ Érd ankoraŭ aperus en la kategorio "urboj de Hungario", kvankam ankaŭ urba subkategorio estas en la kategorio "urboj de Hungario", ne estas katastrofa - ĝi ja estas "urbo de Hungario" kaj ne malĝustas ke ĝi estas en la kategorio. Nur ĝenas ke la nevideblaj (ŝajne novaj, mi ne scias ĉu ie pridiskutitaj) aŭtomatismoj decidas kiuj metoj de parametroj en ŝablono "informkesto urbo" ankoraŭ permeseblas kaj kiuj ne, kaj ke ili havas pseŭdomisterajn efikojn, pri kiuj oni longe cerbumas, anstataŭ ion konstrue fari en Vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 13:17, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Kotikatu[redakti fonton]

Cxu en la artikolo Kotikatu oni povu mencii iuj gravaj figuroj kaj iliaj aktoroj

193.210.203.230 19:07, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Povas. ✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 21:42, 13 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Forbaro (Besozzo)[redakti fonton]

Estas porĉiam forbarenda Uzanto:PASTORA MICHAELA PORRO (CHIESA VITA NUOVA) Via Leonardo Da Vinci 4 21023 Besozzo (VA). Spamo en uzantonomo. Taylor 49 (diskuto) 00:01, 15 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Sed la kruda artikolo Besozzo aspektis tiom mizera, ke apenaŭ la vandalo povis malbonigi ĝin: mi ĵus ankoraŭ levis la teksteton al nivelo de deca artikola ĝermo. Sed dum nun la regionoj Latio, Sardio kaj Sicilio komplete prezenteblas, kaj en multaj aliaj regionoj unuopaj provincoj ankaŭ brilas, ekzemple en Apulio, Abruco kaj Kampanio, aparte en Lombardio ankoraŭ tre multaj paĝoj aspektas plorinde... ThomasPusch (diskuto) 00:28, 15 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Artikola nomoŝanĝo[redakti fonton]

Saluton, amiko. Ĉu eblas al vi ŝanĝi la nomon de la artikolo Dosiero:5-Chloro-2-ethoxy-4-pyrone 3D.png al Dosiero:5-Chloro-2-methoxy-4-pyrone 3D.png. Elkorajn dankojn. Claudio Pistilli (diskuto) 11:18, 17 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Senprobleme. Jam ✔ farite. ThomasPusch (diskuto) 11:23, 17 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
Vi estas tre efika. Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 11:43, 17 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton ... disponeblas grandega kvanto da forigenda rubo. Taylor 49 (diskuto) 14:32, 19 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49: Mi nun forigis ĉiun rubon en la kategorio, ankoraŭ adaptante la paĝon Chocolats Favoris, krom la alidirektilojn de familia nomo en majusklaj al familia nomo en minusklaj literoj. Mi mem ne estas granda ŝatanto de familia nomo en majusklaj literoj komence de artikolo, kiu sencas se lingvo ne sekvas la kutiman alilingvan formon unue meti la personan kaj poste la familian nomon (kiel en la hungara kaj korea lingvoj), aŭ kiam nomo konsistas ŝajne el tri personaj nomoj kaj la demando estas kiom da estas familiaj nomoj (ĉu Fabian Walter DANIEL aŭ Fabian WALTER DANIEL?) sed iom pezas uzi la majuskligojn ankaŭ en ĉiuj "normaj" nomoj, simple pro principo, sed mi respektas la decidon en nia vikipedio tiel fari, kaj kvankam estas dua demando kiom urĝe oni bezonas alidirektilojn de familia nomo en majusklaj al familia nomo en minusklaj literoj, tamen ĝenerale en kazo de dubo alidirektilo estu kaj restu: mi ne volas investi mian tempon nun permane forigi 70 alidirektilojn pro laŭ mi dubinda kialo "simple purigi la titolojn kaj pro principo forĵeti iujn alidirektilojn por simple havi iujn malpli". Principe ankaŭ pro tio ke mi havas neniun takson kiom da tiaj alidirektiloj eble ankoraŭ kaŝiĝas. Se, tiam oni faru principan sondadon en VP:FA pri ĉu laŭeble forigi ĉiujn tiajn alidirektilojn, kaj se plimulto de la opiniantoj estas por forĵeto, tiam oni serĉu alian administranton kiu plenumos la forĵetojn. --ThomasPusch (diskuto) 16:58, 19 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Pikku Kakkonen[redakti fonton]

Cxu vi povas aldoni artikolon Pikku Kakkonen al kategorio:Finnaj porinfanaj televidaj programoj? 193.210.192.73 02:20, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Denove pri hungaraj urboj[redakti fonton]

Laŭ via instruo mi trovis la solvon. [2] Estas tie eble plena listo, sed nun duonigita. Supre estas la subkategoria listo perfekte laŭ aboco. Malsupre estas la simplaj artikoloj en malĝusta ordo. La solvo estas simpla, sed bezonas paciencon. El malsupro mi prenis Érd al supren inter subkategorion tiel, ke mi ŝanĝis la informkeston al "Informkesto urbo|regiono-ISO=HU-PE|zomo=11". Evidente ĉiuj urboj jam estas subkategorioj. --Crosstor (diskuto) 07:54, 29 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Daŭre mi ne komprenas, kial en la "suba listo", kiu kiu rekte listigis la artikolojn, la literon É ne eblis meti en la alfabeton sub E, sed ĝi aperis post ĉio alia, ĉar baze per la ŝablono DEFAŬLTORDIGO: devus esti neniu problemo ordigi artikolojn laŭ kiu ajn elektata ordigo. Kompreneble estas alternativo (kvankam sufiĉe peza), krei propran kategorion por ĉiu urbeto (lukso kiun eĉ la hungara vikipedio ne permesas por si). Por urboj pri kiuj estas kelkaj artikoloj tio kompreneble sencas, sed por etaj urbetoj kiuj nur havas unu artikolon, aspektas iom absurde ĉar kategorio baze estas por grupigi plurajn, multajn artikolojn, ne nur doni belan "kadron" al unusola teksto. Sed kompreneble ĉiam eblas argumenti ke vikipedio ankoraŭ ne pretas, kaj povas sekvi pliuaj tekstoj, tial jes estas permesite tiel fari, nur estas granda laboro. Kaj vi ankoraŭ ne finis ĝin, vi probable mem koncias pri tio. Ekzemple rigardu la novan eron Kategorio:Nagybajom kiun vi metis hodiaŭ. Ĝi estas en averta kategorio: "Kontrolo:Commonscat ne estas en Vikidatumoj". Kaj la averto pravas. Ankaŭ se la esperanta kategorio estas la unua, kaj neniuj homoj de la hungara vikipedio jam antaŭpreparis kategorion, tiam la unua homo devas krei la vikidatuman eron. Simple klaku al la vortoj "vikidatuma ero ne trovita supre de la paĝo, kaj faru novan vikidatuman eron laŭ la modelo de aliaj tekstoj pri hungaraj komunumoj. Kaj por ke la artikolo "Nagybajom" ne estu tute sola en la kategorio, almenaŭ Preĝejo Koro de Jesuo (Nagybajom) kaj Kalvinana preĝejo (Nagybajom) devos ankoraŭ esti metataj en ĝin (se vere fari ĉion unuece, tiam ankoraŭ necesas fari propran subkategorion "Kristanaj preĝejoj en N." sed por nur du paĝoj tolereblas ankaŭ meti la du paĝojn rekte en la urban kategorion) - Se oni estas tute verva, ankaŭ bonus meti ĉiujn aliajn biografiojn menciataj en la teksto en ĝin (por grandaj urboj kun multaj paĝoj en urba kategorio sencas fari propran subkategorion "...anoj" se estas esperanta urbonomo aŭ "homoj de..." se nur estas hungara nomo) sed por etaj urboj ankaŭ bonas meti biografiojn tuj en la bazan kategorion. ThomasPusch (diskuto) 12:43, 30 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Arĥivo de VP:FA[redakti fonton]

Mi havas demandon. Kiam oni arĥivas, ĉu oni uzu la daton de malfermo aŭ la daton de fermo de la diskuto? Pardonon pri la miaj misaj arĥivigoj. —Supernabla🪰 01:23, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi havis la saman demandon kiam vi taskigis min arkivigi la materialon de (pli ol) tri jaroj en VP:AA - tie estis la sola senca ebleco arkivigi laŭ la dato de malfermo de diskuto, ĉar estis iuj eroj kiuj findiskutiĝis ene de semajno, aliaj ene de monato, aliaj en duonjaro aŭ en du jaroj aŭ en kvar kaj duono. Kaj se en VP:AA validas la regulo arkivigi laŭ la dato de malfermo de diskuto, la samo ankaŭ validu por aliaj arkivigoj, ĉar ĉio alia nur konfuzigus. Mi en VP:AA alkutimiĝis noti la daton de ekdiskuto post la titolo, por mem ne perdi la superrigardon, tion ne necesas nun postfari por ĉiuj estintaj diskutoj, sed permeseblas tiel plividigi la daton de ekdiskuto. Ne pardoninde pri viaj arĥivigoj, mi aprezas ilin ankaŭ se mi ĵus movis tri erojn de novembro al oktobro. Sed mi proponas tiel procedi kiel mi ĵus notis. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 01:33, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone bone. Dankon kaj ĝis. —Supernabla🪰 02:07, 1 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Thank you for being a medical contributor![redakti fonton]

The 2023 Cure Award
In 2023 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2024, there are no associated costs.

Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 22:25, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Baziliko[redakti fonton]

Saluton. Vi kreis Baziliko sankta Maria de la ĉiela altaro kun nur tabelo. Ĉu vi intencas plenigi ĝin aŭ ĉu mi faru tion? Ĉiuokaze mi preferus titolon Baziliko Sankta Maria de la Ĉiela Altaro.--kani (diskuto) 22:35, 5 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

@Kani: Vi pravas. Se vi volas, vi bonvenas plenigi la tekston, kaj mi ne kontraŭas la multajn majusklojn. Al mi titoloj kun multaj majuskloj ĉiam aspektas iom pompaj, kaj kvankam la baziliko eble estas pompa kaj meritas pompan nomon, estante kritikema katoliko mi ofte volus bremsi la pompon de "mia klubo"... ThomasPusch (diskuto) 22:39, 5 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Re:Redemando[redakti fonton]

Saluton. Dankon pro la memorigo. Mi memoras pri tiu temo. Hodiaŭ mi estas iom okupata, sed la ontajn tagojn mi klopodu solvi la problemon. —Supernabla🪰 13:02, 15 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

(Kial cetere ni ne havas ŝablonon {{polekson supren}}?? - nu, prefere ni ne troigu...) ThomasPusch (diskuto) 13:44, 15 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Ĵus mi kreis Sirsa, sed la informkesto donas tute falsajn informojn. Mi jam kreis tie plurcentojn, sed tiom mi neniam spertis. Post kreo mi ligis kun la samnoma angla versio, poste aperis la misajn informoj. Mi forigis la anglan ligon, poste mi iris al la angla paĝo kaj mi ligis ĝin al eo, sed la rezulto estis sama. Mi petas helpon. --Crosstor (diskuto) 12:06, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi tuj rigardos post minuto... ThomasPusch (diskuto) 12:21, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
@Crosstor: Mi vidis ke la loĝantaro en vikidatumoj per nombro de nur 1300 estis multe tro malgranda, sed mi konstatis ke en la angla vikipedio la nombro de iom pli ol 200000, laŭaserte konfirmita per ekstera referenco, estis iomete tro alta. Laŭ la oficiale ekstera referenco estis "nur" 182 000 loĝantoj - tion mi ĝustigis en la angla kaj nia vikipediaj paĝoj kaj en vikidatumoj. Kiujn aliajn problemojn vi ankoraŭ rimarkis? ThomasPusch (diskuto) 12:51, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ne kontrolas la anglan (vi kredas la germanan!), sed la mapo (almenaŭ la lasta) estas malbona. Uzu unufoje malpligrandigon, tiam malaperas la vilaĝoj. Tiam la nigra signo montras ion, sed fakte Sirsa estas pli maldekstre ĉe la limoj. Mi uzas ankaŭ alian mapon pri distancoj (ĉe fino de la Geografio atingebla, same Sirsa estas ĉe la limoj kaj ne meze. Ankaŭ la teksto diras la limojn. --Crosstor (diskuto) 13:02, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Ŝajne la vikidatuma ero estas tute fuŝita. Mi tie nun riparis la loĝantaron, nombron de hejmoj, retejon kaj komunejan kategorion, sed probable ankaŭ la koordinatoj tie estas fuŝitaj, kiel supozigas via priskribo de la mapa problemo (almenaŭ la poŝtkodo kaj areo ŝajne ĝustas, kvankam la area referenco en vikidatumoj dubindas, sed la nombro tamen ŝajnas pli-malpli realisma). Krome mi tute ne scias ĉu iel ĝustas la vikidatuma aserto ke temus pri "vilaĝo en Barato", do "kvara-nivela administra teritoria unuo" aŭ alivorte "administra divido sub la subdistrikta nivelo", se temas pri la centro de la distrikto, kial oni grupigus ĝin ´du kategoriojn sub la distrikta nivelo? Sed antaŭe ne okupiĝu pri la koordinatoj... ThomasPusch (diskuto) 13:16, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes, la koordinatoj estas tute misaj. Guglo informas, ke la urbocentro de Sirsa havas koordinatojn 29.532803015023116, 75.03230066455566, do 29° 31′ 58.09″ N, 75° 1′ 56.29″ E, tio ŝajnas eĉ iom tro detala (estas en iu malantaŭa korto), ni simpligu tion al 29°31'56.0"N 75°01'55.0"E, tiam ni estas meze de la kruciĝo de la du centraj stratoj en la pleja urbocentro, kaj ne lokigas la centron ene de iu vendejo, kion oni povus konsideri varbaĵo por tiu vendejo... ThomasPusch (diskuto) 13:36, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
La vikidatuma indiko pri "vilaĝo de Barato" estas tute sen referenco: mi povus kontesti la senreferencan informon kaj elbati la informon. Tiam la loko nur estus "municipo", kio sendube ĝustas. Kion mi pensas, ĉu mi faru tion? Cetere la gugla mapo montras, ke en la urbo tute oriente estas iu eta kvartaleto kiu nomiĝas "Sirsa kampara" (Sirsa Rural, सिरसा रुरल). La antaŭaj koordinatoj ne ĝustis por tiu loketo, sed eble tie nur vivas 1300 loĝantoj, kaj tiu kvartaleto eble konsideriĝas "vilaĝo de Barato". Ĉiukaze, por la tuta urbo Sirsa la censa folio de 2011 informas angle, ke la "level" estas "town", ne "village". ThomasPusch (diskuto) 13:50, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]
Dirite, farite: nun la vikidatuma indiko pri "vilaĝo de Barato" estas for, kaj "municipa konsilio" kun referenco al la angla vikipedio anstataŭe metata. Kompreneble tio ankoraŭ povas reŝanĝiĝi, sed tiam bonvole la ŝanĝanto argumentu per referencoj. ThomasPusch (diskuto) 14:26, 19 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Taylorbot nun forigis ĉiujn paĝojn el Kategorio:Tujforigendaj artikoloj en nomspaco NUL. Ĉu vi emas forigi la restaĵon? Eble el teknika vidpunkto mi povus fari tion mem ... Ĉu io plia estas nepre forigenda? Mi petis la stevardojn malplilongigi mian administrecon al 1 monato. Atentigo: post kelkaj horoj mi foriros kaj supozeble estos fore de interreto dum ca 7 tagoj. Taylor 49 (diskuto) 12:35, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

La malmultajn restaĵojn en Kategorio:Tujforigendaj artikoloj certe estos bone individue forigi post homa administranta konsidero ĉu la tujforigo fakte pravigeblas, ĉar kun bona sento pri tempo oni povus arbitre meti iujn ŝablonojn pri tujforigo (ankaŭ neesperantistoj sen kapablo eĉ skribi unusolan esperantan vorton ŝatas aldoni al esperantaj paĝoj anglalingvajn blokojn "template:speedydelete" kaj argumenton "spam") kaj ili tiam estos forigitaj antaŭ ol iu eĉ povos rimarki tion. Kion pri la jam reviziita parto de la "listo2"? Mi jes dirus ke la jam administrante reviziitaj alidirektiloj tie metitaj de nurmajusklaj al normalaj familiaj nomoj en la titoloj estas nepre forigindaj, sed ne urĝe. Ĉar se oni devigas iun administranton permane aldoni al ĉiu unuopa alidirektilo {{forigu tuj}} kaj tiam petus la roboton nur plian fojon malplenigi la kategorion pri tujforigendaj artikoloj, tiam en preskaŭ sama tempo la sama administranto ankaŭ povos permane forigi la paĝojn, sed tio daŭros - konsiderante ke nur la jam kontrolitaj el la alidirektiloj sole en la "listo 2" jam estas 810 (minus eble cent jam permane forigitaj, ĉiukaze restos pli ol 700 forigendaj alidirektiloj, ĉu permane ĉu aŭtomate). Nun la roboto forigis 74 alidirektilojn el la kategorio, do nur la senprobleme forigeblaj el la "listo 2" ankoraŭ estas naŭ dekonoj el la tasko (ankaŭ ilia forigo ja konsentiĝis en la sama diskuto en VP:FA). ThomasPusch (diskuto) 13:08, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi pretas ataki tion. Ĉu ĉiuj ankoraŭ bluaj paĝoj en Uzanto:RBT/Enkategoriigoj/Naskiĝintoj kaj mortintoj/Listo2 estas forigendaj? Ĉu oni antaŭe kontrolu ion (ekzemple ĉu temas pri alidirektilo)? Kion pri Uzanto:RBT/Enkategoriigoj/Naskiĝintoj kaj mortintoj/Listo1? Ene de ĝi troviĝas paĝo Ulm kiu eble ne estas forigenda. Taylor 49 (diskuto) 13:57, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Bonvolu nur forigu la 700 ĝis 800 ligilojn de A-O el listo2. Ĉiujn paĝojn sencas individue revizii, kvankam foje eĉ mi nur kompletigis aŭ riparis informojn en la koncerna vikidatumero, sed mi neniam sen tiu reviziado venintus al tiu vikidatumero (Ulm estas klare post A-O). Vi povas ekzemple elkopii la ligilojn de A-O al aparta, dumtempa paĝo, por ke la roboto klare scias ke ĉiu ligilo en tiu dumtempa paĝo estas forigenda. ThomasPusch (diskuto) 14:00, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
OK, mi forigos paĝojn el listo 2 A...O. En listo 1 mi trovas paĝon Luno kiun mi malemas forigi. Taylor 49 (diskuto) 14:04, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
La liston1 mi entute ne sukcesis trakti ĝis nun, kompreneble Ulm, Urano (dio), luno, apartigilo Aaron al Aarono kaj aliaj ne estas kandidatoj por forigo... Ni ne forgesu ke tiuj listoj de 2005 entute ne kreiĝis por la nuna kampanjo de 2024, nur estas hazardo ke bonŝance ili interalie listigas multajn apartigilojn de tutmajuskaj la normalaj literoj, kiujn ni nun serĉas.
Post filtrado postrestis 1'029 paĝoj (neniu pli longa ol 100 bitokoj) kiujn roboto nun forigadas. Atentu: kiam la laboro estos finfarita, mi malŝaltos la komputilon. Taylor 49 (diskuto) 15:03, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49: Tamen vi nun forigas ĉiujn paĝojn de A ĝis Z, de la listo 2, ĉu? Por mi sekve estos pli malfacile atingi la paĝojn ligitajn al tiuj alidirektiloj, tial por mi estus helpo se vi povus ankoraŭ bremsi vian roboton fini la laborojn post komenca litero O. Se tio ne plu eblas, tiam mi simple malbonŝancis, sed mi volus peti vin provi. Ne necesas urĝe forigi ĉiujn alidirektilojn jam nun, ne necesas hasti. Ĉi-sekunde la roboto ankoraŭ forigas paĝetojn kun komenca litero "J", do principe ankoraŭ estus ŝanci bremsi la aŭtomatismon. ThomasPusch (diskuto) 15:25, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Fino ĉe Otto_LINSE. Taylor 49 (diskuto) 15:26, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Perfekte. Amuze estis ke mi ĵus ankoraŭ kontrolis Karl_POPPER kaj ĝi ankoraŭ estis, sed post duona minuto mia komputilo komprenis ke tamen la paĝo Karl_POPPER estas for. Do la sistemo iom bezonas adaptiĝi al la grandaj ŝanĝoj. Sed fino ĉe Otto_LINSE estas tre bona. Nun mi havas ankoraŭ semajnon aŭ tri por revizii praajn paĝojn, kaj vi povos kun bona sento de farita laboro malŝalti vian komputilon kaj ĝui semajnon da viki-ferio. Bondezirojn por tio! ThomasPusch (diskuto) 15:35, 8 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Pages using WikiHiero kaj Kategorio:Paĝoj kun uzo de vikiaj hieroglifoj[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Mi hodiaŭ rimarkis, ke vi foje alinomis iun kategorion al Kategorio:Paĝoj kun uzo de vikiaj hieroglifoj kaj poste ŝanĝis alidirektilon el Kategorio:Pages using WikiHiero al ĝi. Sed la anglalingva kategorio estis difinita en MediaWiki:Wikhiero-usage-tracking-category‎‎. Tial mi ŝanĝis tie la anglan tekston al la esperanta, laŭ la esperante nomita kategorio. Tamen ŝajnas al mi, ke enestis jam artikoloj, kiuj ial ne enhavas <hiero> (do, kodon por egiptaj hieroglifoj), sed enhavas la kategorion rekte. - Ĉu la kategorio estas zorgiga kategorio por artikoloj kun <hiero> aŭ io alia? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:35, 10 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: Mi supozus ke la ago estis antaŭ 15 jaroj, ĉar mi tiom malbone memoras pri ĝi - sed ne, ĝi okazis nur pasintan novembron, nur antaŭ 4 monatoj. Mi do ne certe scias, sed mi supozas, ke mi en {{Informkesto egipta dio}} kaj {{Informkesto hieroglifoj}} vidis iun ruĝan kategorion Kategorio:Pages using WikiHiero, kiu aperis ankaŭ en ĉiuj paĝoj uzantaj tiujn ŝablonojn kaj duoble malbelis, ĉar ruĝaj kategorioj entute signas mankon de kreo pri kategorio kaj aliflanke la postulota anglasaksa kategorio entute estos en malĝusta lingvo. Ĉar mi en ambaŭ ŝablonoj ne povis rekte ŝanĝi la indikon pri postulota anglalingva kategorio, do mi simple kreis ĝin, per alidirektilo vespere la 7-an de novembro 2023 al la Kategorio "paĝoj uzante vikiajn hieroglifojn", tuj poste pripensis ke la participo sonas nenecese komplikema kaj post apenaŭ horo ŝanĝis la alidirektilon al pli bonsona nomo Kategorio:Paĝoj kun uzo de vikiaj hieroglifoj, kvankam je unu silabo pli longa, sed lingve pli simpla. Kompreneble mi kontrolis ĉu ĉio daŭre bone funkciis, alikaze mi tuj malfarintus mian provon, sed ŝajnis ke ĉiu daŭre plufunkciis, nur ke en la paĝoj nun ne estis alarmige kia ruĝa ligilo "pages using WikiHiero" sed bona kaj funkcianta blua kategorio "Paĝoj kun uzo de vikiaj hieroglifoj". Ĝuste kiel mi deziris ke estu. Mi ne trovis la paĝon MediaWiki:Wikhiero-usage-tracking-category‎‎ de kie fontas la postulata fremdlingva kategorio "Pages using WikiHiero". Se vi ŝanĝis la paĝon MediaWiki... estas perfekte. Tion mi plej volintus havi, sed mi simple ne trovis la fonton de la postulata fremdlingva kategorio "Pages using WikiHiero". Sed fakte la "posedanto" de la kategorio tute ne estis mi, sed la "tracking category" - mi nur ne volis ke pli ol 50 el niaj artikoloj havu malbelan ruĝan kaj fremdlingvan kategorioindikojn. Do estis nenio mirakla en la ago. Mi ne scias kiu paĝo uzus la kategorion sen uzi <hiero> - mi ĵus enrigardis proksimume 20 el la entute 50 paĝoj kaj ĉiuj havis <hiero> - aŭ rekte en sablokolora kesteto aŭ integrite en la informkeston. Se estus paĝo en la kategorio sen uzo de <hiero>, mi ne trovis tian, tiam la sola respondo al la demando kial tamen ĝi aperus en la kategorio estus ke iu permane metis la kategorionomon al la redaktoteksto de la artikolo. Sed mi ne scias ĉu entute estas tia artikolo: ĉu vi havas ekzempleron pri teksto sen <hiero>, kiu tamen aperas en la kategorio "Paĝoj kun uzo de vikiaj hieroglifoj"?? Krome: Se vi vere forigis el Wikimedia... la fantoman anglosaksan kategorionomon, tiam ŝajnas al mi, ke ni povas buĉi la eksan alidirekektilon. Vere nun nenio plu ligiĝas al ĝi. Mi povas forĵeti la eksan "Pages using WikiHiero", kaj eĉ ne sekundon funebros pri ĝia malapero, ĉar ĝi dekomence estis miskompreno kies fonto estis bone kaŝita ke ne facilis forigi la kategorian fantomon. ThomasPusch (diskuto) 19:31, 10 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Jam la eksa fremdlingva kategoria alidirektilo estas for, kaj daŭre ĉio ŝajnas senŝanĝe funkcii. Do: ĉu vi trovis iujn "artikolojn, kiuj ial ne enhavas <hiero> (do, kodon por egiptaj hieroglifoj), sed enhavas la kategorion rekte"??? ThomasPusch (diskuto) 19:34, 10 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Denove hungaraj urboj[redakti fonton]

Mi finis mian laboron en hungaraj urboj kaj la abozo-ordo estas perfekta. Tamen restis unusola erareto, kiun mi ne povas ĝustigi. Iru "Kategorio:Urboj de Hungario" kaj trovu Mezőkeresztes‎. Tie mankas la subkategorio, tial la ciferoj ne indikas ĝin. Se vi iras al la urbo Mezőkeresztes‎, evidente estas subkategorio. Kial? --Crosstor (diskuto) 07:30, 13 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Crosstor: Sziasztok. Laŭ via sistemo, en la paĝo Mezőkeresztes‎ devus esti subkategorio kategorio:Mezőkeresztes‎. Ĉe mi ne estis, nur estis la subsubkategorio Kategorio:Kristanaj preĝejoj en Mezőkeresztes, kiu tien meti estus ioma troigo (ĉar la subsubkategorio kun ĝustaj paĝoj pri preĝejoj ĉiukaze estas en la kategorio:Mezőkeresztes, kaj la paĝo pri la urbo ne unuavice temas pri unuopa pregeĵo), kaj en la najbaraj paĝoj ankaŭ ne estas tiel. Do mi metis kategorion "Mezőkeresztes‎", kaj formetis la subkategoriojn pri kristanaj preĝejoj, kaj nun ĉio aspektas bone. Mi supozas ke vi simple ne bone rigardis kaj ne vidis tiun evidentaĵon. Cetere laŭdindas ke vi bonorde metis adjektivon pri "kristanaj preĝejoj", ĉar estus eŭrop- kaj -kristancentrismo pensi ke "preĝejoj" se ne io menciiĝas ĉiam estus kristanaj, kaj se aliaj religioj asertus ke ili ankaŭ havas salonojn por preĝi, tiam tiujn "nenormalajn preĝejojn" oni signu per aparta nomo, do sinagogo, moskeo, budhisma, ŝintoisma aŭ bahaa templo, zoroastrisma fajrotemplo aŭ simile. "Preĝejoj" sen adjektivo ne estas aŭtomate kristanaj, sed simple estas lokoj por preĝi. Ĉu en la multaj kategorioj pri hungaraj urboj cetere ie estas paĝo pri "nekristana preĝejo"? ThomasPusch (diskuto) 15:59, 13 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
.. Pardonu mian scivoleman demandon ĵus, sen ke mi mem kontrolus. Mi jam trovis ekzemple paĝon pri moskeo de Malkoĉ en kategorio:Malkoĉ, kaj paĝon pri sinagogo de Pápa en kategorio:Pápa. Do mia demando jam estas respondita. ThomasPusch (diskuto) 16:03, 13 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
La kategorio ne estas mia merito, iu faris tion, sed ne komplete. Tial mi faris tiun laboron, ĉar la stato estis netolerebla. Se mi serĉis hungaran urbon, mi trovis ĝin supre inter subkategorioj aŭ malsupre sen subkategorio. Nun ĉio estas supre. Dankon la helpon! Crosstor (diskuto) 03:39, 14 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Navghar-Manikpur[redakti fonton]

La informkesto metis en la mapon al malbona loko de urbon Navghar-Manikpur. Supozeble la geografia situo malbonas, sed la angla traktas ĝin al decimala sistemo, ne komparebla. Mi petas helpon! --Crosstor (diskuto) 13:04, 19 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi helpis. Farite. Sj1mor (diskuto) 19:58, 19 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Crosstor kaj Sj1mor: Mi eĉ ne scias, ĉu vi vidis en iom kaŝita loko, nome mia uzantopaĝo, mian noton "Ĝis la 23-a de marto mi survojas kaj ankoraŭ ne scias ĉu aŭ kiam mi havos aliron al vikipedio. Plej malfrue la 23-an vespere mi denove konektiĝos. Thomas" Tio klarigas kial mi tute ne estis rete la 19-an de marto. Mi ne pli videble anoncis mian foreston, ĉar temas pri malpli ol semajno, kaj ankaŭ ne estas kompleta paŭzo: se mi havas bonan retaliron, mi uzas ĝin, kiel ĉi-vespere dum horeto. Sed mi tamen dumvojaĝe ne ĉiutage estas en la reto, kaj ne tuj perceptas ĉion kion oni adresas al mi. Do dankon pro la helpo! ThomasPusch (diskuto) 19:35, 21 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto urbo kaj P948[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Via ĵusa provo malaktivigi ligbutono por Vikivojaĝoj (P948) bedaŭrinde subfosis la eblon uzi la informkeston kiel subŝablonon. Do, temas pri du malsamaj aferoj. Ĉu mi riparu tion? Amike Tlustulimu (diskuto) 20:39, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

✔ Farite korekto, kiu tutcerte aspektas en la fontokodo terure kaj sufiĉe kunfuzige. Sed en la kodobloko miksiĝis la subŝablona parto, ĉar P948 en subŝablona modo malaperu. Kaj mi aldonis la novan parametron "sen banderolo" kies valoro "jes" ebligas apartan traktadon sendepende de subŝablono. Bedaŭrinde mi nun ne havis alian ideon pri la kodo. --Tlustulimu (diskuto) 20:46, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus transmetis la sufiĉe teruran kodon por banderolo P948 en apartan ŝablonon {{Banderolo-P948}}. Tio ebligas reuzadon en multaj ŝablonoj. Sed tio ankoraŭ devus esti testata, precipe la malaktiviga maniero. - Ĉar jam malfruas, mi testos morgaŭ. Ĉu bone? - Amike Tlustulimu (diskuto) 21:03, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu: Bonege. Mi ĵus ankoraŭ konstatis ke mia provo tute fuŝigis la informkeston urbo, sed tiam surprize sonoris amiko ĉe la pordo, katenis mian atenton kaj mi nur nun revenas al la komp'o. Mia sekva paŝo ĉiukaze estintus malfari mian antaŭan paŝon kaj kontakti vin. Sed tre bone, se eraroj ankaŭ tiel tuj vidiĝas kaj riparo okazas kvazaŭ aŭtomate, kiam oni ankoraŭ traktas la surprizan gaston. Mi ĵus testis, laŭ la nuna stato via "|sen banderolo = jes" tre bone funkcias ĉe mi. Sed estas bone ankoraŭ morgaŭ testi. ThomasPusch (diskuto) 21:51, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Saluton, Thomas. Mi hieraŭ vidis, ke vi ion aldonis pri sen banderolo al la dokumentado de {{informkesto urbo}}. Sed fakte tia informo jam ekzistas pli longe en konciza formo uzante la helpan ŝabloneton {{Banderolo-P948/por dokumentadoj}}. Mi uzis tiun ŝabloneton en pliaj dokumentadoj de informkestoj, tiel ke aparta plia mencio devus esti superflua. - Amike Tlustulimu (diskuto) 06:50, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi hieraŭ cerbumis, kiel ni interkonsentis subpremi banderolon per informkesta parametro. Ĉu estis " | banderolo = ne ", " | banderolo = sen " aŭ " | ĉu banderolo = ne" aŭ " | sen banderolo = jes " aŭ kiel ajn, kaj volis simple noti tiun magian parametron en la dokumentado de 'informkesto urbo'. Povas ankaŭ esti ke ĝi tie jam estas, sed mi ne vidis/trovis ĝin. Kaj mi akompanis la kreon de la ideo kaj scias kiel principe funkcias la tuto, nur ne memoris la ekzaktan vortumon kiun ni interkonsentis: Do simpla homo kiu havas tute nenian ideon laŭ mi devas havi tute simplan klarigon kaj kuir-recepton en la dokumentado kiel subpremi banderolon en wiki.eo kaj ankaŭ kiel ŝanĝi/manipuli dosieron de banderolo en vikidatumoj al pli taŭga (pli bonformata)... ThomasPusch (diskuto) 07:50, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: Mi nun vidas ke mi mem citis la ĝustan parametron en mia noto de la 24-a de marto 2024, do povintus ankaŭ tie trovi ĝin, sed hieraŭ mi eĉ ne trovis ĝin en mia propra (jam denove tro longa) diskutpaĝo. Sed ĉiukaze: ne temas nur pri mi, temas pri laŭeble forta travidebleco kaj kompreno per ĉiu ajn. ThomasPusch (diskuto) 07:55, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Provinco Beni Suef[redakti fonton]

Bonvolu nuligi la alinomadon Provinco Beni Suef, kiu samtempe estas ankaŭ Beni Suef (komprenu: ĉefurbo aŭ sidejo). Laŭ la ceteraj egiptaĵoj la ĉefurbo estu Beni Suefo.--Crosstor (diskuto) 10:36, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

@Crosstor: Jam ✔ Farite. Mi supozas, ke vi volas kaj pretas fari artikolon por la urbo Beni Suefo (d:Q394080). Bonvolu, ĉio pretas. ThomasPusch (diskuto) 10:40, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, nature mi kreos artikolon, sed iom post semajnoj, ĉar mi elektas laŭ mapo.--Crosstor (diskuto) 12:30, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Patrolantrajtoj[redakti fonton]

Saluton. Mi revenis ĉi-projekten (eble mi ne povos redaktumi ofte, eble povos). Ekde 2018 mi malofte kontribuas ĉe vikiprojektoj sub ĉi-uzantonomo (Fordaemdur). Ĉu eblas translokigi miajn patrolantrajtojn de mia malnova konto ĉi tien? Mi ĝojas reveni al Esperanta Vikipedio. Amike, Fordaemdur (diskuto) 22:04, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

@Fordaemdur: Resaluton, kara, kaj koran rebonvenon. Lasu al mi ĝis morgaŭ vespere, mi pensas ke translokigo de la malnovaj patrolantorajtoj tute ne estos problemo. Kaj principe estas tute en ordo ŝanĝi siajn vestojn. Tamen al mi ankaŭ la malnova nomo ŝajnis tute bela - mi ne bone komprenas kial vi volas komplete seniĝi je ĝi. Sed mia miro ne gravas - mi morgaŭ vespere okupiĝos pri via peto. ThomasPusch (diskuto) 22:21, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

@Fordaemdur: Eble vi jam vidis: mi ĵus translokigis viajn malnovajn rajtojn de patrolanto kaj grupano imuna de IP-forbaro al la nova konto - kvankam vi nun nur petis pri patrolantorajtoj, sed se la duan rajton vi ankaŭ havis, mi ne scius kial mi nur transportu unu el la rajtoj. Bonan redaktadon! ThomasPusch (diskuto) 19:00, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch:, koran dankon! :) --Fordaemdur (diskuto) 19:05, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
{{{1}}} TP

Malplenaj kategorioj-alidirektoj[redakti fonton]

Saluton! Mi trovis centojn de malplenaj kategorioj kiuj simple alidirektas al aliaj kategorioj. Ĉu estas bezonata forigi ilin? Aŭ ĉu ni lasu ilin? Amike, Fordaemdur (diskuto) 23:54, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Eble tiuj kategorioj uzeblas por trovi aliajn kategoriojn (kiuj plenas)? Se jes, mi simple proponos tujforigi malplenajn kategoriojn kiuj alidirektas al ankaŭ malplenaj kategorioj ĉe kriterio K1. --Fordaemdur (diskuto) 00:17, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Vi pravas ke malplenajn kategoriojn kiuj alidirektas al ankaŭ malplenaj kategorioj neniu bezonas. Mi ankoraŭ ne trovis tiajn: ĉu vi havas ekzemplon? Kaj krome foje la alidirektilo nur restis, kiam artikola titolo ŝanĝiĝis (kun alidirektilo) kaj same oni poste faris ĉe la koncerna kategorio - ekzemple "aborigenoj de Tajvano" al "indiĝenoj de Tajvano" - kvankam ambaŭ formoj teorie ĝustas, tamen la dua estas la kutima, kaj laŭ mi kategoria alidirektilo de "aborigenoj de Tajvano" al "indiĝenoj de Tajvano" ne nepre necesas - mi jam forigis ĝin. Pli komplika estas titoloj kaj kategorioj kiuj en sia nomo havas la vorton Unua aŭ Dua mondmilito - oni per pli-malpli diskuto decidis preferi la nomon kun majuskla Mondmilito. Tiu pravigeblas ĉar la vorto Dua Mondmilito estas kvazaŭ "propra nomo" aŭ "varmarko". Sed la variaĵo kun minuskla mondmilito estas same gramatike ĝusta kaj preferatas en parto de la referencoj... Tie la laso de kategoria alidirektilo estas konsilinda. Ĝenerale mi dirus, ke se kategoria nomo ne estas rekte malĝusta, tiam kategoria alidirektilo pli bonas ol riski ke homoj kreas entute fuŝajn ruĝajn, do pseŭdoneekzistajn kategoriojn. Oni ĉiukaze en la paĝoj pro klinikaj literoj vidas, ke la kategoria nomo ne estas la ĝusta, kaj estas alvokata laŭeble ĝustigi la nomon al vera kategoria nomo sube de la teksto. Do laŭ tiu pensado oni ankaŭ povintus lasi la kategorian alidirektilon de "aborigenoj de Tajvano" al "indiĝenoj de Tajvano". Ĉu oni tamen decidas ke kategoria alidirektilo ne plu necesas, estas individua juĝo. Do mi diru ke ne saĝus se aŭtomate oni forigus ĉiun kategorian alidirektilon, tuj post kiam oni certigis ke ne plu paĝo uzas la kategorian alidirektilon. Kial oni devus? Kategoria alidirektilo povas esti sensenca rubaĵo post alinomigo de kategorio, tiam ĝi foriru, rubaĵon neniu bezonas, sed povas ankaŭ havi utilon. Tiam ĝi ne doloras al iu ajn - ni NE pagas luprezon de 100 dolaroj ĉiumonate por ĉiu kategoria alidirektilo kaj tial la esperanta vikipedio bankrotos fine de la monato, ĉar ĝi entute ne havas kason... Sed, sen jam koni konkretan ekzemplon, mi dirus ke vere ĉiukaze malplenajn kategoriojn kiuj alidirektas al ankaŭ malplenaj kategorioj neniu bezonas. Mi ankoraŭ iom serĉos ĉu mi mem trovas tian... ThomasPusch (diskuto) 18:34, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Alia ekzemplo, kiam kat-alidirektiloj laŭ mia opinio ne necesas, estas se iu mise kreis kategorion laŭ singulara formo, kvankam en wiki.eo estas konate ke kutime kategorioj estas laŭ plurala formo. Foje ekzemple germanaj komencantoj faras tian eraron en kreo de paĝo, ĉar en wiki.de kontraste al la nia estas konvencio ĉiam krei kategoriojn laŭ singulara formo, do sklave laŭvorte tradukante de germana teksto al esperanta ekestas fuŝaj kategorioj. Ekzemplo por tio estas ĝemelaj fuŝaj kat-alidirektilo "amerika hundoraso" kaj "amerika hundraso" al "amerikaj hundorasoj" - tiaj erare metitaj kaj poste ĝustigitaj kategorioj laŭ singulara formo vere povas tuj foriri. Atentu ke nur en tre maloftaj kazoj estas diferencigo inter pluralo kaj singularo, ekzemple estas kaj kategorioj "lingvoj" (por ĉiaj unuopaj lingvoj) kaj "lingvo" (por la ĝenerala fenomeno de homa komunikado per sonoj kaj signoj). Sed tiaj kategorioj laŭ singulara formo ekstreme maloftas, ke se ili estas, tiam ambaŭ formoj estas intence elektitaj veraj kategorioj, ne alidirektilo unu al la alia. ThomasPusch (diskuto) 18:51, 13 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Figuroj de Itse valtiaat[redakti fonton]

En 2006 en finnlingva Vikipedio mi kreis kategorion Itse valtiaiden hahmot (figuroj de la Regantoj mem). Mi aldonis al tiu kategorio la personojn, pri kiuj estis karikaturo en la Regantoj mem. Oni voĉdonis, ĉu forigu la kategorion. Iu skribis, ke la situacio estis malfacila: ne estas aŭtomate erare, ke ekzistas tiunoma kategorio, sed je la kategorio estis tia problemo, ke ĝia nomo kaj enhavo ne respondis kun si aliaj: se ekzistas kategorio "figuroj de la Regantoj mem, devus la kategorio inkludi artikolojn pri figuroj de la Regantoj mem, sed en la kategorio estis artikoloj pri realaj personoj, ne pri figuroj de la Regantoj mem. ThomasPusch (diskuto) 08:21, 24 apr. 2024 (UTC)Iu skribis, ke se oni kreos artikolojn pri tiuj figuroj, ne estos erare rekrei tiunoman kategorion kaj aldoni tiuj artikoloj al ĝi. Iu skribis, ke tiam, kiam (se) iu sukcesos fari pri la karikaturoj de tiu serio do longajn tekstojn, ke ekzistos kialo krei tiujn artikolojn, estos pasinta en tiu voĉdono do longa tempo, ke neniu plu memoros tiun voĉdonon. Tbone skribis: "Ne en la Regantoj mem estas "figuroj" sed pri politikistoj kreitaj pentrofiguroj. Sekvante oni verŝajne inventos kategorion "saŭnaj gastoj de Kauppaneuvos Paukku" (vidu Hyvät herrat).[Respondi]

Ĉu mi Jaakko Leinonen rajtas redakti 193.210.202.223 04:25, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

En nia viko oni probable ne havus problemon enmeti la paĝojn de primokitaj politikistoj simple en kategorion "Itse valtiaat", se en la teksto estas frazo ke la politikisto estis temo en la serio... --ThomasPusch (diskuto) 08:44, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Dokumentado de Ŝablono:Informkesto geografiaĵo[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Hodiaŭ mi provis aldonon al la ĉefa Lua-modulo de {{Informkesto geografiaĵo}}. Dum testa antaŭrigardo, ĉu la dokumentado kun ne tre granda aldono ankoraŭ funkcius, ĝi subite estis tute malplena. Do, mi konservis en la modula provejo, kiu ne influas la dokumentadon. Mi pensas, ke unu el la limoj de la Vikia programaro estas nur iomete subigita de la dokumentado (tre verŝajne "Post-etenda inklud-grandeco" kun nuna valoro "2 086 879/2 097 152 bitokoj" - estas la problemo). Do, verŝajne mi devos meti kelkajn uzekzemplojn al alia loko. Sed kien? La subpaĝo {{Informkesto geografiaĵo/ekzemploj2}} jam enhavas 10 ekzemplojn kaj tial ne havas la necesan superrigardon. Ĉu mi eble kreu du aŭ tri novajn subpaĝojn nur por uzekzemploj? - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:14, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Eble eĉ ja estus bone, se vi respondus en la diskutopaĝo de la ŝablono. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:59, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
>> Mi respondis tie... TP
Saluton, Thomas. Mi ne scias, ĉu vi eble jam rimarkis mian hieraŭan partan rearanĝon de la dokumentado. Sed tre verŝajne eblos malakrigi la supre menciitan problemon, se mi post iu sekvonta ŝanĝo de la proveja ĉefa modulo enplektos la novajn funkciojn pri koordinatoj el {{Wikidata/geografio}}. Ili bezonas tutcerte malpli da Lua-risurcoj. Tamen mi ankoraŭ devos cerbumi pri la helpaj parametroj wd kaj wd-id, kiujn mi uzas en diversaj testopaĝoj. - Amike Tlustulimu (diskuto) 08:40, 26 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Bonvolu renomi dosierojn[redakti fonton]

Saluton, Thomas. Ĉu eblas al vin ŝanĝi la nomojn de la sekvaj dosieroj?
Dosiero:Isoheptyne sticks.png (malkorekta) - Dosiero:Isohexyne sticks.png (korekta)
Dosiero:Isoheptyne 3D.png (malkorekta) - Dosiero:Isohexyne 3D.png (korekta)
Mi dankas vin Claudio Pistilli (diskuto) 07:03, 26 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

@Claudio Pistilli: Senprobleme, ✔ Farite. Mi ankaŭ tute ne havus problemon pri nomoj "Izobutilacetileno bastone.png" kaj "Izobutilacetileno 3D.png" (koncize por "Izobutilacetileno tridimensie.png"). Ja kemiaj kombinaĵoj ne per si mem parolas angle... {{{1}}}. ThomasPusch (diskuto) 08:35, 26 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon, vi estas tre ĝentila Claudio Pistilli (diskuto) 11:41, 26 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Rabindranath Tagore, Rasismo, Abu Nuŭas, Afganio, Aidoso, Akva ciklo, Akvobaraĵo, Al-Ĥorezmi, Alzheimer-malsano, Amfibioj, Molière, kaj William Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 10:31, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via atentigo. Kompreneble mi faros tion. Mi konfesas ke mi jam plurajn monatojn ne kontrolis la paĝon pri kandidatoj al statuso de legindaj kaj elstaraj artikoloj, tre domaĝe, sed bedaŭrinde kompreneble ne eblas esti ĉie samtempe. ThomasPusch (diskuto) 10:36, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]