15-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 15-a de julio estas la 196-a tago de la jaro (la 197-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 169 tagoj restas.
Je la 15-a de julio okazis, interalie:
Eventoj
- 1099: Unua krucmilito: armeo de krucistoj konkeris Jerusalemon, regatan de Fatima kalifujo, kaj murdis plimulton de defendantoj kaj loĝantaro
- 1149: Oni konsekris, rekonstruitan de kruckavaliroj, la Bazilikon de la Sankta Tombo en Jerusalemo
- 1174: Baldueno la 4-a kriniĝis kiel reĝo de Jerusalema reĝlando
- 1240: Armeo de Velikij Novgorod venkis svedojn en batalo de Neva
- 1381: Pendumita kaj dispecigita estis John Ball, angla popola predikisto, ideologo de kamparana ribelo de Wat Tyler
- 1410: Batalo de Grunwald - Ordeno de Germanaj Kavaliroj malvenkis dum la plej granda mezepoke batalo kontraŭ pola-litova armeo de Ladislao la 2-a - la dinastio de Jogajlidoj iĝis unu el la plej grandaj en Eŭropo
- 1490: Ĉeĥa reĝo Vladislao la 2-a Jogajlido estis elektita kiel hungara reĝo
- 1515: Viena kunveno komenciĝis, en kiu partoprenis reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a, reĝo de Ĉeĥio kaj Hungario Vladislao la 2-a Jogajlido kaj romia-germana imperiestro Maksimiliano la 1-a
- 1761: Sepjara milito: batalo de Vellinghausen komenciĝis
- 1783: Francio: la unua ŝipo, movigata de vapormaŝino, estis elprovita sur la rivero Saône
- 1799: Malkovro de la Rozeta ŝtono, kio ebligis deĉifri hieroglifojn kaj ekkoni la egiptan lingvon
- 1809: Pola-aŭstra milito: pola armeo komandata de Józef Poniatowski kun taĉmentoj de Varsovia duklando konkeris Krakovon
- 1818: Solena transdono al Senato kaj Kunveno de Reprezentantoj de la konstitucio de Respubliko Krakovo
- 1823: Romo: Baziliko de Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj bruliĝis
- 1864: Alfred Nobel ricevis patenton por nitroglicerino
- 1869: En Parizo oni patentigis margarinon
- 1870: Manitobo kaj la Nordokcidentaj Teritorioj aliĝis al la Kanada Konfederacio.
- 1890: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Felicio
- 1910: En Krakovo oni malkovris dum granda patriota manifestacio okaze de 500-jariĝo de Batalo de Grunwald la Grunwaldan Monumenton fonditan de Ignacy Jan Paderewski, komponisto kaj ĉefministro de Pollando
- 1916: Konstru-entrepreno de aviadiloj Boeing fondiĝis
- 1918: Unua mondmilito: la dua batalo de Marno (apud Parizo) komenciĝis - generalo Ferdinand Foch apud Parizo haltigis la lastan germanan ofensivon
- 1922: Japana Komunista Partio fondiĝis
- 1923: Aeroflot funkciigis la unuan internan linion Moskvo-Niĵnij Novgorod. Unu jaron pli frue oni komencis flugi eksterlanden de Moskvo ĝis Kaliningrado
- 1927: En Vieno Johann Schober sange subpremis, helpe de armeo kaj polico, laboristan proteston; pereis 89 manifestaciantoj
- 1934: Usona flugkompanio Continental Airlines ekfunkciis (kiel Varney Speed Lines)
- 1938: En Wołczyn (Belorusio) oni nokte de la 14-a/15-a de julio enterigis venigitan de Leningrado korpon de Stanislao Aŭgusto Poniatowski, la lasta pola reĝo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Al Britio sukcese alvenis laŭ diversaj vojoj ĉ. 15 mil polaj soldatoj, kiuj pli frue estis en Francio; nombro de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento post malvenko de Francio malaltiĝis al 27 614 soldatoj; regopovoj de Lodza geto limigis poŝtan komunikadon por ties loĝantoj; en Londono reaperis revuo "Wiadomości Polskie" (Polaj Sciigoj) kun subtitolo Politikaj kaj Literaturaj, aperanta pli frue en Parizo de marto 1940; Pola Ministerio pri Informado kaj Dokumentado komencis en Londono publikigi gazetaran bultenon "Polish Fortnightly Rewiew"; Pola Centro en Londono (kune kun klubo kaj restoracio) estis malfermita interalie de princo de Kent kaj generalo Władysław Sikorski fariĝante grava kunvenloko de pola elmigrantaro
- Sensukcesa operaco de britaj paraŝutistoj kontraŭ okupata de germanoj insulo Guernsey (Manikinsuloj)
- 1941: Volinia masakro: en Kostopol (en la nuna Rivna provinco) Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kun germanoj murdis 100 judojn kaj 50 polojn, apartenantaj al la loka intelektularo; membroj de Organizaĵo pri Malgranda Sabotado farbis sur kelkaj domoj kaj muroj en Varsovio signon "V" (Victoria - Venko) kaj skribis la vorton "Grunwald" por rememorigi malvenkon de la Ordeno de germanaj kavaliroj en la batalo de Grunwald; generalo Władysław Sikorski enmanigis al inspektoro de Polaj Aer-Fortoj en Swindderby (Britio) standardon broditan de polaj virinoj kaj konspire forveturigitan de la lando; en Kolno germanoj pafmortigis 16 judojn, kaj iliajn kadavrojn enterigis kune kun detruita monumento al Lenin, konstruita sur foirplaco dum soveta okupado
- Batalo de Humań (Ĉerkasa provinco) komenciĝis - ŝtatoj de la Akso Berlino-Romo-Tokio komencis sieĝon de du sovetaj aremeoj
- 1942: De varsovia malliberejo en Pawiak oni forveturigis 127 personojn al germana koncentrejo Aŭŝvico; germanoj pafmortigis en Ponary (Vilno) 80 personojn; germanaj regopovoj establis geton en Przemyśl; en Ĝenerala Gubernio laboris ĉ. 30 mil judoj por ripari uniformojn kaj ŝuojn kaj kudri peltojn por bezonoj de germanaj soldatoj en orienta fronto; en Vilno aperis dusemajna revuo "Niepodległość. Organ Ziemi Wileńskiej" (Sendependeco. Organo de Vilna Tero) en eldonkvanto de 500 ekzempleroj
- 1943: En arbaro apud Bielsk Podlaski germanaj nazioj pafekzekutis, post antaŭa traserĉo de pola intelektularo, 49 loĝantojn; en arabaro apud Grajewo germanoj pafmortigis 180 loĝantojn de la pola urbo; sur ruinaĵoj de la Varsovia geto germanaj okupantoj ekzekutis 260-300 polojn kaj judojn; en arbaro apud vilaĝo Jeziorko germanoj pafmortigis arestitajn matene 52 ostaĝojn el inter intelektularo de Łomża; germana polico pafmortigis 262 judojn el inter arestitaj en varsovia "Hotel Polski" (Pola Hotelo) kune kun kelkaj poloj el miksitaj geedziĝoj; SS deportis de Varsovio 625 judojn kun civitaneco de neŭtralaj ŝtatoj al koncentrejo en Bergen-Belsen; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Volinio pli ol 200 polojn; grupo de Popola Gvardio atakis en Varsovio marŝantan taĉmenton de SA - pereis 30 germanoj kaj multaj vundiĝis; Pola Subtera Ŝtato: Komitato de Subtera Batalado kreiĝis - dispona centro de Ĉefa Komandantaro de Pola Enlanda Armeo
- En Sendependa ŝtato Kroatio kreiĝis germana-kroata polico
- 1944: Pola destrojero "Błyskawica" (Fulmo) kune kun du britaj militŝipoj detruis germanan maran eskorton apud Lorient; Kamparanaj Batalionoj nombris en Kielce-Regiono 30 943 soldatojn kaj en Lublin-Regiono - 34 980; germanaj armitaj fortoj (ĉ. 9 mil) komencis ekstermigan operacon "Wirbelsturm" kontraŭ partizanaj taĉmentoj en arbaroj de Parczew
- 1946: Norda Borneo iĝis kolonio de Britio
- 1953: Oficialigo de nova Flago de Litova Soveta Socialisma Respubliko
- 1954: En Vaŝingtonio oni testis la unuan usonan komercan pasaĝeran aviadilon Boeing 707
- 1959: Pollando: en Sosnowiec elektristo Stanisław Jaros sensukcese atencis kontraŭ pola kaj soveta ŝtatestroj Władysław Gomułka kaj Nikita Ĥruŝĉov - unu persono vundiĝis kaj li mem poste estis pendumita
- 1961: En Pollando komunista registaro forigis el lernejoj la instruadon de religio
- 1969: Tupolev 144 kiel la unua komerca aviadilo superis rapidecon je 2 maĥoj
- 1974: La unua prezidento de Kipro Makarios la 3-a estis elpostenigita per puĉo inspirita de greka diktaturo de la koloneloj
- 1975: La unua komuna sovetia-usona kosma misio Sojuz-Apollo komenciĝis
- 1983: 8 personoj pereis kaj 55 vundiĝis en bomba atenco kontraŭ pasaĝerojn de Turkish Airlines en flughaveno Parizo-Orly, farita de armena terorisma organizaĵo ASALA
- 1994: Gyula Horn iĝis ĉefministro de Hungario
- 2003: Amaskomunikila korporacio, la dua laŭ grandeco, Time Warner likvidis aĉetitan 5 jarojn pli frue firmaon Netscape Communications, kunfonditan de Marc Andreessen
- 2005: Centro de Makao iĝis Monda heredaĵo de Unesko
- 2007: Ŝimon Peres oficiale iĝis prezidento de Israelo
- 2010: Celebrado de la 600-a datreveno de la Batalo de Grunwald
- 2012: Siria enlanda milito: batalado en Damasko komenciĝis
Naskiĝoj
- 1606: Rembrandt, nederlanda artisto (m. 1669)
- 1751: Sámuel Gyarmathi, hungara lingvisto, kuracisto (m.1830)
- 1779: Clement Clark Moore, usona verkisto (m. 1863)
- 1815: Enrique Gil y Carrasco, hispana romantikisma verkisto (m. 1845)
- 1848: Vilfredo Pareto, itala ekonomikisto, inĝeniero kaj sociologo (m. 1923)
- 1850: Francesca Saverio Cabrini, la unua italdevena usona sanktulino (m. 1917)
- 1854: Jacek Malczewski, pentristo de pola simbolismo (m. 1929)
- 1858: Emmeline Pankhurst, brita virinbalotrajtistino (m. 1928)
- 1868: Emma Ritoók, hungara verkistino, tradukistino (m. 1945)
- 1878: Arnold Mimbeck, aŭstrogermana esperantisto (m. 1930)
- 1878: Wilfrid Walwyn Padfield, angla esperantisto (m. nekonata)
- 1882: Gyula Terhes, rumania hungara tipografo, redaktoro (m. 1945)
- 1884: Agnes Bøgh-Høgsted, dana esperantistino (m. nekonata)
- 1884: Rodion Markovits, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto, (m. 1948)
- 1890: Irén Barát, hungara kuracistino (m. 1972)
- 1892: Walter Benjamin, germana filozofo juddevena, tradukisto, literatura kritikisto (m. 1940)
- 1892: István Dán, rumania hungara redaktoro (m. ?]
- 1892: Sándor Gyömrei, hungara historiisto (m. 1957)
- 1900 Uladzimir Duboŭka, belorusa verkisto kaj poeto, m. 1976
- 1900: László Passuth, hungara verkisto (m. 1979)
- 1901: Nicola Abbagnano, itala ekzistadisma filozofo (m. 1990)
- 1907: Tibor Dénes, hungara verkisto (m. 1983)
- 1908: Jenő Farkas, rumania hungara instruisto, folklorkolektinto (m. 2000)
- 1908: Henryk Zygalski, pola matematikisto kaj kriptologo, kunrompinto de la kodo de Enigma (m. 1978)
- 1916: Nur Mohammad Taraki, afgana verkisto de la paŝtoa lingvo, prezidento de Afganio (m. 1979
- 1919: Iris Murdoch, brita verkistino kaj filozofino (m. 1999)
- 1920: Zsigmond Jakab, rumania hungara amatora skulptisto, grafikisto (m. 1995)
- 1924: Maĥmud Alisultanoviĉ Esambajev, ĉeĉena dancisto, aktoro, koreografo, titolita Popola Artisto de Sovetunio (m. 2000)
- 1925: Milada Hemerková, ĉeĥa esperantistino (m. 2001)
- 1926: Leopoldo Fortunato Galtieri, prezidento de Argentino (m. 2003)
- 1928: Carl Woese, usona mikrobisto
- 1930: Jacques Derrida, franca filozofo juddevena, reprezentanto de postmodernismo (m. 2004)
- 1934: Gyula Vajda, rumania hungara redaktoro, historiisto, tradukisto (ĉinologo)
- 1935: Árpád Nits, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1938: István Tas Szász, hungara kuracisto, publicisto, redaktoro
- 1939: Aníbal Cavaco Silva, prezidento de Portugalio
- 1939: Boris Kolker, sovetia-rusia-usona esperantisto
- 1946: Hassanal Bolkiah, sultano de Brunejo
- 1949: Carl Bildt, ĉefministro de Svedio
- 1949: Sándor Krizbai, hungara pentristo, grafikisto
- 1950: Arianna Huffington, usona-greka ĵurnalistino
- 1953: Jean-Bertrand Aristide, eksa katolika sacerdoto, prezidento de Haitio
- 1954: Károly Somosdi Veress, rumania hungara poeto (m. 1993)
- 1963: Brigitte Nielsen, dana aktorino, modelino kaj kantistino
- 1970: Steffen Quasebarth, germana televidprezentisto
- 1973: Attila Bende, rumania hungara fizikisto
- 1976: Diane Kruger, germana aktorino
Mortoj
- 842: Saga, imperiestro de Japanio (n. 786)
- 1015: Vladimiro la 1-a de Kievo, granda princo de la Kieva Regno, sanktulo de ortodoksismo (n. ĉ. 980)
- 1274: Bonaventura, itala skolastikisto, doktoro de eklezio (n. ĉ. 1217)
- 1291: Rudolfo la 1-a, romia-germana reĝo (n. 1218)
- 1381: John Ball, angla kleriko, ideologo de la unua kamparana ribelo en Britio de Wat Tyler (n. ĉ. 1338)
- 1410: Ulrich von Jungingen, alta majstro de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, pereis dum la Batalo de Grunwald (n. 1310)
- 1521: Juan Ponce de León, hispana konkistadoro (n. 1458)
- 1609: Annibale Carracci, itala pentristo (n. 1560)
- 1641: Arnoldus Buchelius, nederlanda humanisto, historiisto, juristo, reformisto, antikvaĵisto, genealogiisto, erudiciulo kaj numismato (n. 1565)
- 1683: Sámuel Köleséri, hungara eklezia verkisto (n. 1634)
- 1851: Anne-Marie Javouhey, franca monaĥino, beatigita (n. 1779
- 1857: Carl Czerny, aŭstra komponisto, pianisto kaj pianopedagogo (n. 1791)
- 1861: Adam Jerzy Czartoryski, pola politikisto kaj verkisto, savanto de la pola lingvo kaj kulturo (n. 1770)
- 1885: Rosalía de Castro, hispana verkistino (n. 1837)
- 1890: Gottfried Keller, svisa verkisto (n. 1819)
- 1904: Anton Ĉeĥov, rusa verkisto (n. 1860)
- 1916: Ilja Meĉnikov, rusa nobelpremiita bakteriologo (n. 1845)
- 1919: Hermann Emil Fischer, germana kemiisto (n. 1852)
- 1929: Hugo von Hofmannsthal, aŭstra poeto kaj dramisto (n. 1874)
- 1940: Robert Wadlow, usonano, la plej alta homo en la mondo (n. 1918)
- 1948: John Pershing, usona generalo de armeoj (n. 1860)
- 1959: Billie Holiday, usona ĵazkantistino (n. 1915)
- 1961: John Edward Brownlee, kanada politikisto (n. 1884)
- 1973: Klára Bodor, rumania hungara rakontistino, porinfana verkistino (n. 1904)
- 1996: Imre Csenki, hungara komponisto (n. 1912)
- 2009: Natalia Estemirova, rusa ĵurnalistino, defendantino de la homrajtoj, murdita (n. 1958)
- 2013: László Barabási, rumania hungara historiisto, verkisto (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Monda Tago sen Poŝtelefono - anoncita de la uzantoj de Interreto
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de
- Sankta Bonaventuro, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- Anne-Marie Javouhey, franca monaĥino
Tagoj de semajno
La 15-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.