Manĝebla frukto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Voboda (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 302: | Linio 302: | ||
! [[dorna flava hipofeo|hipofea bero]] |
! [[dorna flava hipofeo|hipofea bero]] |
||
! Uzata por fari [[suko]]n kaj [[marmelado]]n, tre riĉa je vit. C, la semoj donas oleon. |
! Uzata por fari [[suko]]n kaj [[marmelado]]n, tre riĉa je vit. C, la semoj donas oleon. |
||
|- |
|||
! [[Elaeagnus multiflora]] |
|||
! [[multflora eleagno]] |
|||
! ekzotika drupo |
|||
|} |
|} |
||
Kiel registrite je 10:14, 3 maj. 2020
Ĉi tie temas pri fruktoj de diversaj plantoj, kiujn la homo povas manĝi. Kelkaj lingvoj, ekzemple la ĉeĥa kaj la germana lingvoj havas kolektivan esprimon por nomi la fruktojn, manĝeblaj kaj ĝueblaj por la homo. Plej ofte oni manĝas la fruktojn krudaj, do ne kuiritaj. Sed kelktempe oni ankaŭ kuiras kaj bakas la fruktojn. Relative ofte oni preparas marmeladon, ĵeleon aŭ aliajn pli aŭ malpli dolĉajn manĝaĵojn el ili. Relative grava ankaŭ estas la konservado de fruktoj en ladskatoloj, vitraj konservujo, frostigita aŭ sekigita. La potaga konsumo de fruktoj en industrilandoj estas relative malalta. Ekzemple en Germanujo la pokapa taga konsumo de krudaj fruktoj kaj fruktproduktoj (sen fruktsukoj) ĉe viroj en 2008 estas nur 230 g kaj ĉe virinoj 278 g.
Klarigo de la esprimo
La distingo inter fruktoj kaj legomoj estas malpreciza. Laŭ la difino en la nutraĵindustrio fruktoj estas de multjaraj plantoj kaj legomoj de unujaraj plantoj. La sukerenhavo de fruktoj plej ofte estas pli alta ol ĉ legomoj. En Botaniko frukto estiĝas el fertiligita floro. Legomoj ofte devenas de aliaj plantpartoj kiel radikoj (karotoj), tigoj (asparago, folioj [spinaco], burĝonoj (florbrasiko) aŭ semoj (faboj). Kapsikoj, tomatoj, legomkukurboj aŭ "zuchini", kukurboj kaj kukumoj ankaŭ estas laŭ la botanika difino fruktoj, ĉar ili kreskas el fertiligitaj floroj. Ĉar mankas al ili dolĉa gusto kaj ĉefe la acido, oni nomas ilin fruktolegomoj. Escepte rabarbo estas folitigo, do ofte estas rigardata kiel frukto.
Rigardu ankaŭ
La sekva listo, ordigita laŭ la plantfamilioj, nur entenas sukajn fruktojn. Nuksoj aŭ aliaj fruktsimilaj sekaj manĝeblaj plantpartoj serĉu ĉi tie:
Lau la supra difino de fruktoj kaj legomoj. Serĉu la legome uzataj plantoj ĉi tie:
Listo de fruktoj laŭ plantfamilioj
Aktinidiacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Actinidia arguta | kiveo | malgranda verda frukto, tre dolĉa, |
Actinidia deliciosa | verda kivo | verda fruktokarno, pli acida ol la ora kivo |
Actinidia chinensis | ora kivo | flava fruktkarno, pli dolĉa ol la verda kivo |
Anakardiacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Mangifera indica | mango | tre grava frukto, multaj varioj |
Mangifera caesia | baŭno aŭ binjao | sinonimo: Mangifera verticillata, ne tre konata ekster sudorienta Azio |
Bouea macrophylla | gandario | malaja parenco de mango |
Spondias dulcis | ambarelo | simile: Spondias cytherea,disvastigita en la tropikaj malaltaĵoj |
Anarcadium occidentale | akaĵuo | La vera frukto estas nukso, sed la ŝvelinta pedunklo donas sukan pseŭdofrukton, tre agrabla k riĉa je vitaminoj. |
Spondias purpurea | jokoto | "jamaika ĉerizo" |
Spondias mombin | flava mombino | el Sudameriko |
Anonacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Annona macroprophyllata | ilamo | el Mezameriko |
Annona reticulata | reteta anono | similas al ĉerimolio |
Annona squamosa | sukerpomo | similas al ĉerimolio, originas en tropikaj regionoj el Sudameriko |
Annona cherimola | ĉerimolio | ŝatata tropika frukto |
Annona muricata | graviolo aŭ pikilanono | graviolon oni uzas por ĵeleo,glaciaĵo kaj trinkaĵo |
Annona senegalensis | senegala anono | ofte uzata en la tradicia medicino |
Annona x atemoya | atemojo | hibrido de anono kaj ĉerimolio |
Asimina triloba | papaŭo | similas al ĉerimolio |
Annona mucosa | biribao | tropika Ameriko |
Stelechocarpus burahol | kepelo | el sudorienta Azio |
Apocinacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Carissus cordata | karando | Hindio kaj Birmo |
Hancornia speciosa | mangabo | brazila indiĝena arbo kies fruktoj oni konsumas nature, en sukoj k.a. |
Arumacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Monstera deliciosa | serimao | ankaŭ ofta ĉambroplanto en Eŭropo |
Arekacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Bactris gassipaes | peĵibajo | el Sudameriko, eble la origina centro estas en Peruo. |
Phoenix dacylifera | daktilo | tre malnova kulturplanto, fruktoj vendataj freŝe kaj sekigite |
Salacca zalacca | salako | sinonimo: Salacca edulis, la salakpalmo havas pseŭdotrunkon same kiel bananujo |
Asteracoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Vernonia amygdalina | amarfolio | afrika arbusto, folioj estas manĝenblaj |
Bombakacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Durio zibethinus | durio | Ĝi tiom odoraĉas, ke multaj flugkompanioj ne transportas ĝin. Por multaj sudazianoj ĝi tamen estas la plej delikata frukto de la mondo! |
Matisia cordata | zapoteo | sin. Quararibea ochrocalix. Nune oni preferas ĝin en Malvacoj. Estas multaj varioj en brazila k Perua amazonio. |
Bromeliacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Ananas commosus | ananaso | La ananaso estas pluropa frukto tre ŝatata. Estas multaj aliaj specioj uzataj kiel florornamaĵoj. |
Burseracoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Dacryodes edulis | safuo | oleoriĉa frukto el Afriko. |
Dileniacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Dillenia indica | hinda dilenio | frukto el Azio, manĝebla kuirita kiel legomo. |
Ebenacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Diospyros virginiana | usona diospiro | Ĝi venas el suda Usono. |
Diospyros lotus | lotusdiospiro | Itale frutti de loti. |
Diospyros kaki | kakinoko, japania persimono | Ŝatata oranĝkolora frukto. |
Diospyros nigra | nigra sapoto | Ĝi estas tre parenca al la filipina "mabolo" (Diopyros discolor). |
Diospyros montana | montara persimono aŭ tandamo | Devenas el sudorienta Azio kaj Aŭstralio |
Eleagnacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Shepherdia argentea | bubalbero | Usonaj vakeroj spicis la bubalviandon per tiu frukto. |
Hippophae rhamnoides | hipofea bero | Uzata por fari sukon kaj marmeladon, tre riĉa je vit. C, la semoj donas oleon. |
Elaeagnus multiflora | multflora eleagno | ekzotika drupo |
Erikacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Vaccinium myrtillus | mirtelo | Arbusto kun bluaj beroj, ŝatata en Nordio. |
Vaccinium vitis-idaea | vakcinio | Uzata por fari konfitaĵojn. |
Vaccinium oxycoccus | oksikoko | En la sveda "tanbär" . |
Vaccinium macrocarpum | usona oksikoko | La pli granda "frato" de vakcinio. |
Specioj de Arbutus | arbfragoj | Tiuj fruktoj similas al fragoj |
Fabacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Tamarindus indica | tamarindo | guŝoj kun karnecaj acidetaj ariloj sur brunaj semoj |
Filantacoj
antaŭe: Eŭforbiacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Baccaurea motleyana | rambajo | Planto el Malajzio, malaja nomo "paloh". |
Antidesma bunius | bunio | Alta arbo el sudorienta Azio kaj okcidenta Australio. |
Phyllanthus acidus | groselo aŭ stel-groso | sinonimo: Cicca acida, fruktoj uzataj por siropo kaj ĉatnio en Tajlando. |
Baccaurea-specioj | 51 specioj, kiuj ĉiuj estas manĝeblaj |
Flakurtiacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Flacourtia indica | ramonĉio | La frukto venas el Madagaskaro kaj Sudazio. |
Flacourtia inermis | lovio | beroj kun 2-cm grandeco. Por fari ĵeleon, siropon kaj ĉatnion. |
Dovyalis caffra | umkokolo | El Sudafriko. |
Dovyalis hebecarpa | ketembilo | Similas al umkokolo. |
Kaktacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Opuntia ficus-indica | opuntio, nopalo aŭ figokakto | Grava frukto el la aridaj tropikaj kaj subtropikaj zonoj. |
Hylocereus undatus | drakofrukto | Kolombio produktas la plej multajn. |
Kaprifoliacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Sambucus nigra | sambuko | La fruktoj liveras bongustan siropon kaj ĵeleon. |
Karikacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Carica papaya | papajo | Grava frukto kun medicina valoro. |
Carica × heilbornii var. pentagona | babako aŭ montpapajo | Grava frukto kun medicina valoro. |
Kornusacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Cornus mas | kornusa ĉerizo | sovaĝa frukto |
Kukurbacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Cucumis melo | melono, sukermelono, mielmelono kaj multaj aliaj tipoj | Laŭ la difino (rigardu supren] melono estas legomo, ĉar la planto ne estas plurjara. |
Citrullus lanatus | akvomelono | Grava frukto ŝatata en somero. |
Sicana odorifera | sikano | refreŝiga frukto |
Cucumis metuliferus | pikilhava kukumo | refreŝiga frukto |
Kluziacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Mammea americana | mameo | Fruko el Karibio kun abrikotsimila gusto. |
Garcinia mangostana | mangostano | La arbo, kies fruktoj estas unu el la plej bongustaj, venas el Malazio. |
Garcinia intermedia | ? | sin. Rheedia edulis, el tropika Mezameriko kaj Sudameriko |
Platonia insignis | bakurio | frukto el Sudameriko, simila al papajo |
Laŭracoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Persea americana | avokado | tre malnova kulturplanto |
Malpigiacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Byrsonima crassifolia | nanco | grava frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C |
Malpighia punicifolia | acerolo | grava frukto por fari sukon kaj ekstrakti Vit. C, aŭ por miksi kun alifruktaj sukoj por kolorigi kaj aldoni vitaminon C |
Malvacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Durio zibethinus | durio | valora frukto el Tajlando |
Grewia asiatica | grevio | dolĉe-acida frukto, el la frukto oni faras la trinkaĵon |
Hibiscus sabdariffa | sabdarifo | karneca kaliko kun agrable acida gusto, uzata por fari dolĉaĵojn, limonadon, marmeladon kaj likvorojn |
Quararibea cordata | sudamerika sapoto aŭ ĉupaĉupo | frukto el sudameriko |
Meliacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Lansium domesticum | lanzono | grava fruktarbo en Tajlando, Indonezio kaj Malajzio |
Sandoricum koetjape | santolo | en Hindĉinio disvastigita arbo |
Mirtacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Myrciaria cauliflora | jabutikabo | brazila frukto kiu liveras bonegan ĵeleon. |
Myrciaria rubra | jamamono | orientazia frukto |
Eugenia brasiliensis | brazila ĉerizo | ĉerizsimila gusto, braszila endemito |
Eugenia uniflora | pitango | Fruktoj por freŝa konsumo kaj por ĵeleo, ŝorbeto kaj trinkaĵoj |
Eugenia stipitata | arazo | alia nomo: amazon-gujavo, nur loka signifo en meza kaj suda Amerikoj |
Ugni molinae | ĉilia gujavo, ĉilia mirto | Ĉilia mirta kaĉo gustas kiel miksaĵo inter pomo kaj mirtelo |
Psidium cattleianum | fraga gujavo | konata en Sudamriko, simila frukto: Psidium quineense (brazila gujavo) |
Psidium friedrichsthalianum | kostarika gujavo | kultivata en meza Ameriko kaj la karibaj insuloj |
Syzygium cumini | sizigio | La frukto estas manĝata freŝa. |
Syzygium aqueum | blanka jamboso | Ŝatata de infanoj. Uzataj por trinkaĵoj kaj siropo |
Syzygium javanicum | Java jamboso | fruktoj povas esti verd-blankaj aŭ ruĝaj. |
Syzygium malaccense | malaka jamboso, ruĝa jamboso aŭ malaja rozpomo | freŝe la frukto estas preskau sengusta. |
Syzygium jambos | jamboso | la plej ŝatata el la fruktoj de la genro Sizigio. |
Acca sellowiana | feiĵoo aŭ brazila gujavo | Feiĵoo havas guston kaj aspekton similajn al de gujavoj. |
Psidium guajava | gujavo | grava tropika frukto. |
Morusacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Ficus carica | figo | grava frukto, oni manĝas ĝin freŝe, sekigite kaj kiel konfitaĵo. |
Moruso alba | moruso blanka | flav-blanka frukto, arbo por nutri silkraŭpojn. |
Morus rubra | moruso ruĝa | ruĝa beroj. La bero estas agrable acida |
Morus nigra | moruso nigra | nigraj beroj, la plej grava morusfrukto. |
Artocarpus heterophyllus | jakvo | La gusto de la frukto estas daktilsimila. Ankaŭ vendata kiel ladskatolo |
Artocarpus atilis sin. A. incisa | panfrukto | Panfruktarbo estas ĝis 20m alta kun granda bela foliaro. |
Artocarpus sericicarpus | sericikarpo | trebongusta frukto |
Artocarpus integer | ĉempedako | frukto el la tropika Azio |
Muzacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Musa inkluzive Australimusa kaj Eumusa | banano | Multaj genroj, specioj kaj kulturvarioj. |
Muza x parasidiaca | Kuirbanano | Kutime oni kuiras ĝin sed estas manĝebla nature, |
Oksalidacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Averrhoa bilimbi | bilimbo | fruktoj riĉaj je kalio kaj vitamino A |
Averrhoa carambola | karambolfrukto aŭ stelfrukto | Tre akveca frukto,la kversekca (transversa) tranĉo aspektas kiel stelo. |
Pandanacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Pandanus tectorius | pandano | pli spicaĵo ol frukto, hejmiĝas en Afriko |
Pasifloracoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Passiflora laurifolia | akvolimono | Ekster sudorienta Azio apenau konata. |
Passiflora ligularis | Flava grenadilo | Brazilo estas la ĉefa eksportlando de la suko de tiu frukto. |
Passiflora quadrangularis | badeo, aŭ gigantgrenadilo | La plej granda pasiflora frukto. |
Passiflora molissima | kurubo | Flava oblonga frukto. |
Passiflora edulis | grenadilo aŭ marakujo | Violkolora frukto plej parte por fari siropon kaj trinkaĵon, sed ankaŭ por manĝi freŝe. |
Passiflora alata | dolĉa grenadilo | frukto preskaŭ senacida, parte por fari trinkaĵon, sed ĉefe por manĝi freŝe. |
Poligonacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Persicaria odorata | raǔramo, vjetnama koriandro, vjetnama mento, kambaĝa mento | folioj uzataj kiel legomoj kaj spicaĵoj. |
Punikacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Punica granatum | granato | Fruktoj por freŝa konsumo kaj preparo de siropo. |
Ramnacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Ziziphus mauritiana | hinda jujubo aŭ hinda daktilo | multaj kultivaroj |
Ziziphus zizyphus | jujubo | malgrandaj fruktoj |
Hovenia dulcis | Hovenio | frukto kaj rakio manĝebla, ankaŭ oramarbo en orienta Azio |
Rozacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Aronia | aronio | grava liveranto de vitamino C, precipe du specioj: Aronia arbutifolia kaj Aronia melanocarpa. |
Rosa | rozo | oni uzas rozpetaloj por prepari marmeladon kaj rozakvon. El la rozfrukto oni faras pulpon por kuiri marmeladon. |
Fragaria ananassa | frago | Fragaria vesca, la arbara frageto, ne havas komercan signifon. La multe pli granda ananasfrago estas gravega frukto. Ekzistas multegaj kulturvarioj. |
Rubus fruticosus | kultivitaj rubusoj aŭ rubuso | Ofte uzata por kuiri marmeladon. |
Rubus chamaemorus | kamemoro aŭ marĉrubuso | Ŝatata kaj multekosta sovaĝa frukto en Nordio. |
Rubus arcticus | arkta rubuso | En Nordio uzata por kuiri marmeladon. |
Rubus glaucus | anda rubuso ("Mora de Castilla") | sudamerika parenco de la nigra rubuso |
Rubus x loganobaccus | loganbero | hibrido el Rubus ursinus x Rubus idaeus |
Rubus idaeus | frambo | en Belgio oni spicas bieron per framboj. |
Rubus fruticosus x idaeus | tajbero | hibrido el frambo kaj nigra rubuso el Skotlando |
Malus domestica | pomo | Unu el la plej gravaj fruktoj de la mondo. |
Pyrus communis | piro | Multaj kultivaroj kun diveraj gustoj. |
Cydonia oblonga | cidonio | Nur kuirite manĝebla kiel ĵeleo. |
Chaenomeles japonica | japania kenomelo | Pli malgrandaj fruktoj ol cidonio, sed samgustaj. |
Mespilus germanica | germania mespilo | manĝebla nur kuirita. La "pomo" de la antikvaj ĝermanoj. |
Eriobotrya japonica | japania eriobotrio aŭ lokvato | Ofte ĝi nomiĝas nacilingve ankaŭ "lana mespilo" aŭ "japania mespilo" kvankam ĝi ne apartenas al genro mespilo |
Prunus domestica | pruno | diversaj tipo de prunoj oni povas dividi en a) ronda pruno, b) oblonga slivo kaj c) verda reneklodo. |
Prunus domestica, subspeco syriaca | mirabelo | eta, rondforma, flava pruno |
Prunus spinosa | prunelo | Nur uzebla kiel ĵeleo aŭ en likvoro. |
Prunus armeniaca | abrikoto | granda signifo ankaŭ kiel sekigita frukto. |
Prunus persica | persiko | La glathaŭtaj varioj nomiĝas Nektarino. |
Prunus avium | acida ĉerizo aŭ grioto | precipe por marmelado kaj sukoj. Ekzistas en Belgio ankaŭ griot-biero. |
Prunus cerasus | dolĉa ĉerizo | precipe por la freŝa merkato. Ofte ankaŭ en konservo. |
Rubiacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Genipa americana | genipo | nur maturaj fruktoj manĝeblaj, nematuraj fruktoj uzeblaj por fari nigran koloraĵon |
Morinda citrifolia | nonio | "reĝino de la plantoj" |
Rutacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Aegle marmelos | marmeloso | frukto uzata en hinduismo |
Citrus sinensis | dolĉa oranĝo | La multajn variojn oni povas meti minimume ene de tri grupo: umbilikaj-oranĝoj, sangoranĝoj kaj blondoranĝoj. |
Citrus X aurantium | amara oranĝo au bigarado | Uzata nur por konfitaĵo. |
Citrus limettioides | limedo | Preskaŭ senacida frukto kun senkolora internaĵo |
Citrus X aurantium (Citrus clementina ) | klementino | similas al mandarinoĝ |
Citrus X aurantium (Citrus unshiu) | mikano | similas al mandarino kaj oranĝo |
Clausena lansium | Vampio | frukto en tropika Azio |
Fortunella margarita | ovala fortunelo | la ronda formo estas Fortunella japonica, la ovala formo F. margarita |
Citrus reticulata | mandarino | Ekzistas multaj aliaj specioj tre proksimaj, ekzemple: tanĝerinoj, mikanoj, tangeloj tangoroj k.a. |
Citrus medica | cedrato | Cedrato oni nur uzas en kandita formo kiel spicaĵo. |
Citrus limon | citrono | Ofte konsumita kiel suko, raspitaĵo de ŝelo aŭ tranĉaĵoj en pladoj.La ŝelo donas valoran oleon. |
Citrus aurentium subsp. bergamia | bergamoto | el la fruktŝelo estas farata bergamotan oleon |
Citrus aurantifolia | limeo | Limeo (aŭ meksika limono) ne estas tiom granda kiel citrono. |
Citrus latifolia | Persa limono | Persa limono (komerce - Verda citrono) kaj limeo estas acidlimedoj, laŭ specialistaj kriterioj. |
Citrus grandis | pampelmuso | la "granda frato" de grapfrukto |
Citrus paradisi | grapfrukto | Supozeble,rezulto de natura krucado de pampelmuso kaj oranĝo. Lau NPIV ankaŭ "paradiza citruso". |
Citrus hibrido | mineolo | ĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino) |
Citrus hibrido | uglio | ĝi estas tangelo (=kruciĝo inter grapfrukto kaj mandarino) |
Citrus hibrido | hasakuo | japana hibrido |
Citrus ×floridana | limkvato | relative nova hibrido inter diversaj citrusoj, inter alie de kumkvato kaj alia tipoj |
Genipa americana | genipo | amerikaj tropoj |
Sapindacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Blighia sapida | akio | la arilo de la matura frukto estas manĝebla |
Nephelium lappaceum | rambutano aŭ hara liĉio | Grava índonezia frukto |
Litchi chinensis | liĉio | Grava frukto en Ĉinujo. |
Dimocarpus longan | longano | liĉisimila frukto |
Sapotacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Chrysophyllum cainito | Kainito | la genro enhavas 43 speciojn |
Manilkara sapota | sapoto | maĉguma arbo, ĉiklo |
Pouteria viridis | verda sapoto | unu el la manĝebla fruktoj de la genro Poŭterio |
Pouteria sapota | mameja sapoto | simile al Manilkara zapota |
Pouteria campechiana | kanistelo | Mezameríka arbo, riĉa je vitamino A, niacino kaj karotino |
Pouteria lucuma | lukumo | malnova kulturplanto en la Andoj, ne intermiksu ĝin kun ka greka dolĉaĵo lukumo |
Synsepalum dulcificum | miraklobero | la bero plifortigegas la gustan senton |
Saksifragacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Ribes rubrum | ruĝa ribo | La blankaj varioj ankaŭ apartenas al tiu specio. |
Ribes nigrum | nigra ribo | Ofte uzata por fari ĵeleon aŭ sukon |
Ribes grossularia | groso aŭ dorna ribo | ekzistas verdaj kaj ruĝaj varioj |
Ribes × nigridolaria | jostabero | hibrido el Ribes nigrum kaj Ribes uva-crispa |
Solanacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Solanum aethiopicum | etiopia solano | fruktoj kaj folioj manĝeblaj, ankau kuracplanto |
Lycium barbarum | goji-bero aŭ lupobero | grava ingredienco en la ĉina kuirarto |
Lycium chinense | ĉina goji-bero | tre similas al Lycium barbarum |
Solanum betaceum | tamarilo aŭ arbotomato | tomatsimila frukto, sinonimo:Cyphomandra betacea |
Solanum incanum | jeriĥo-tomato, amara pomo | fruktoj por fari kompoton, kreskas de orienta Afriko ĝis Hindujo |
Physalis peruviana | fizalido aŭ perua fizalido | Ofte ankaŭ nomata "kaba groso" |
Physalis philadelphica | meksika fizalido aŭ meksika tomato | sinonimo: Physalis ixocarpa, grava nutraĵo de la aztekoj kaj majaoj |
Solanum quitoense | luluo, "kito-oranĝo", | fruktoj estas malgrandaj kiel malgrandaj tomatoj |
Solanum muricatum | pepino | similas al malgranda melono. |
Solanum pseudolulo | pseǔdolulo | ne tre delikata frukto el la nordo de Sudameriko |
Solanum sessiliflorum | kokono | tropika flava frukto |
Solanum torvum | fruktarbusto el Ameriko | krude Kaj kuirite manĝebla |
Vitacoj
latina nomo | esperanta nomo | rimarkoj |
---|---|---|
Vitis vinifera | vinbero | blankaj kaj ruĝa/bluaj varioj |
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Franke,Wolfgang : Nutzpflanzenkunde: nutzbare Gewächse der gemäßigten Breiten, Subtropen und Tropen. 6. Auflage. Thieme, Stuttgart 1997, ISBN 3-13-530406-X
- Liebster, G.: Warenkunde Obst. Hädecke, 1999, ISBN 3-7750-0301-0
- Pierre-Marie Valat, Pascale de Bourgoing: Der Apfel und andere Früchte. Mannheim 1992, ISBN 3-411-08541-X
- Bendel,Lothar : Das große Früchte- und Gemüselexikon, Patmos, 2002, ISBN 3-491-96066-5
- Kranz, Brigitte: Das große Buch der Früchte, München 1981
- Daßler, E., G. Heitmann: Obst und Gemüse - eine Warenkunde. Berlin kaj Hamburg 1991