Portugalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portugala Respubliko
República Portuguesa

Flago de Portugalio

Blazono de Portugalio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: A Portuguesa
Situo
suverena ŝtatolando • kolonia ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Lisbono
Oficiala(j) lingvo(j) portugala
Uzata(j) lingvo(j) portugala lingvo, Minderico, portugala signolingvo, miranda lingvo, galega lingvo, astura lingvo
Plej ofta(j) religio(j) kristana
Areo 92.391 km² km²
- % de akvo 0,5 %
Loĝantaro 10.524.145 (2004) (2021)
Loĝdenso 114 loĝ./km²
Loĝantoj Portugaloj
Horzono

UTC+1 (somere)

Interreta domajno pt
Landokodo PT
Telefona kodo 351
Plej alta punkto Ponta do Pico
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidento
Aníbal Cavaco Silva
Ĉefministro Pedro Passos Coelho
Nacia tago 25-an de julio
Sendependiĝo 25-an de julio 1139
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ ?
– suma $ 109 mlrd
– pokapa ?
Esperanto-movado
Landa E-asocio Portugala Esperanto Asocio
vdr

PortugalioPortugalujo estas eŭropa lando troviĝanta en sudokcidenta terlango de la kontinento, en la okcidenta parto de Iberio. Unusola ĝia najbaranta ŝtato estas Hispanio, okcidentajn kaj sudajn bordojn prilavas akvojn de Atlantiko. Al Portugalio plu apartenas kelke da insulaj teritorioj sur apudaj akvoj: Acoroj, Madejro kaj Sovaĝaj insuloj.

Nomo de la lando estiĝis el romia markigo Portus Cale. Cale estis markigo de origina vilaĝo en delto de rivero Doŭro. Tiun ĉi teritorion akiris ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ Kristo romianoj de Kartago en la paso de la dua punika milito. Visigotoj poste en mezepoko korektis nomon de la teritorio je Portucale, kiu pli malfrue donis estiĝon de nomo Portugale, do Portugalio. En la 9-a jarcento nocio Portugalio ensumigis teritorion proksimume inter riveroj Minjo kaj Doŭro. El la nomo Portugalio estis per ties mallongigo derivita ankaŭ hodiaŭa nomo de urbo troviĝanta sur la loko de la origina vilaĝo Cale, do Porto.

Portugalio gvidas longan disputon kontraŭ Hispanio pri teritorio en orienta limo kun Hispanio nomata Olivença, hispane Olivenza. Laŭ Viena kongreso el la jaro 1815 la teritorio estis aljuĝita al Portugalio kaj devigis Hispanion redoni ĝin. Sed tio neniam okazis, pri kio Portugalio regule atentigas. Olivença estas sub hispana administrado ekde la jaro 1801.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Portugalio.

Sur la teritorio de Portugalio dum lastaj 3000 jaroj alternis multe da civilizoj. Fenicoj, keltoj, grekoj, kartaganoj, romianoj kaj araboj – ĉiuj ŝanĝis kaj markis la evoluon de tiu ĉi parto de Eŭropo. En la 14-a jarcento kaj en la 15-a jarcento tio estis male portugaloj, kiuj pro siaj transmaraj malkovroj ŝanĝis la vizaĝon de la tuta mondo.

La fruaj grekaj marnavigaciintoj nomis tiun ĉi teritorion Ophiussa (greke Lando de serpentoj), ĉar lokaj loĝantoj adoris serpentojn. Post ili alnavigaciis al bordoj de Portugalio fenicianoj – ĉirkaŭ la jaro 1104 antaŭ Kristo postlasinte ankaŭ multnombrajn spurojn en la loka kulturo. Post la jaro 1000 antaŭ Kristo invadis sur la teritorion keltoj el centra Eŭropo kaj iom post iom ili kunmiksiĝis kun la origina loĝantaro.

Post la jaro 238 a.K. ekokupis la bordojn de Iberio kartaganoj. Sed je nuraj dek naŭ jaroj pli poste enpaŝis sur Iberion ankaŭ romianoj, kiuj dum la punikaj militoj forpuŝis kartaginanojn el la duoninsulo.

Romianoj ĉi tie kreis parton de Hispana regno nomita Lusitania. En la 5-a jarcento estiĝis sueva regno, kiun konkeris visigotoj, je tri jarcentoj pli poste araboj. En la 11-a jarcento estiĝis en la paso de Reconquista portugala grafolando, kiu en la jaro 1139 proklamis sin kiel reĝlando. Reconquista estis el historia vidpunkto longa armea, politika kaj civiliziga procezo de rekonkero de Iberio per eŭropa civilizo, kiu iom post iom dispartigis la t. n. kordovan ĥalifujon. Ĝi kulminis ĝuste pro estiĝo de du kristanismaj, pli precize katolikaj, reĝlandoj – Hispanio kaj Portugalio. Portugaloj rekonkeris Lisbonon reen en la jaro 1147, Reconquista estis en Portugalio finita en la jaro 1250, Granado estis konkerita per kristanoj nur en la jaro 1492.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Portugala kolonia imperio.

Portugalio fariĝis en la paso de la 15-a jarcento pioniro de transmara ekspansio, ĝi entreprenis malkovrigajn navigaciojn ĉirkaŭ Afriko ĝis Hindio akirante ampleksajn koloniajn posedaĵojn. Ekz. Orienta Timoro liberiĝis el la kolonigo nur en la jaro 1975. La plej signifaj kolonioj estadis Brazilo, Angolo kaj Mozambiko.

Portugalio estis proklamita respubliko la 5-an de oktobro de 1910. Dum la unua mondmilito Portugalio staris je flanko de Konsento. Sed la unua portugala respubliko estis skuigata pro maltrankviloj kaj ĝi tial ne daŭris tro longe – en la jaro 1926 okazis nacionalisma puĉo. En la jaro 1932 generalo Salazar enpraktikigis en la lando skuiĝanta en la krizo diktatorecon. Dum la dua mondmilito Portugalio estis neŭtrala.

Kvankam Portugalio estis ekonomie sufiĉe forta, ĝi ne sukcesis pluteni siajn koloniajn sinjorujojn. Ties disfalo komenciĝis ekde la jaro 1961, kiam Barato alligis multnombrajn teritoriojn inkluzive de Goao. Samtempe senĉese pli ofte aŭdiĝis voĉoj de pluaj, plejparte de afrikaj kolonioj (Angolo, Mozambiko, Gvineo Bisaŭa, Sao-Tomeo kaj Principeo, Kabo-Verdo). Ĝuste multekostaj kaj nesukcesaj militoj gvidis fine al falo de la reĝimo de Salazar.

Caetano, sekvanto de Salazar, estis detronigita per armeo en la jaro 1974 (Revolucio de la Diantoj) kaj Portugalio fine ekpaŝis sur vojon de plurala demokratio. En la jaro 1986 la lando enpaŝis en Eŭropan Komunumon.

Politiko

Parlamento
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Portugalio.

Prezidento estas elektata rekte por kvinjara funkcia periodo en ĝenerala baloto. Li estas ĉefkomandanto de armitaj fortoj, surbaze de rezultoj de parlamentaj balotoj li nomas ĉefministron kaj de li proponita registaron. Li havas ankaŭ plenrajton disigi la parlamenton, revoki la registaron aŭ proklami militon. Sed ili estas limigitaj pro vico da kondiĉoj, inter kiuj apartenas ekzemple devo por konsulti kun deksepmembra Ŝtata konsilantaro. Tiu servas kiel konsilanta korpuso kaj ĝi konsistas el ses eksaj civilaj oficistoj (estintaj prezidentoj) kaj dek pluaj civitanoj – kvin elektas la parlamento, kvin la prezidento mem. Abunde uzata plenrajto de la prezidento estas vetoado de leĝoj.

Respublika Asembleo (portugale Assembleia da República) estas nomo de portugala unukamera parlamento konsistanta el 230 deputitoj. Ĝi estas elektata en ĝeneralaj balotoj por tempo 4 jaroj surbaze de principo de proporcia reprezentado. Prezidanto de Respublika Asembleo reprezentas la prezidenton en la tempo de lia neĉeesto.

Plenpovon tenas la registaro frunte kun ĉefministro. La registaro devas al la parlamento prezenti sian programon. Se ĝi ne estas negociita de plimulto da deputitoj, tio signifas konfirmo de la registaro en la funkcio.

Administra divido

Portugalio havas 18 distriktojn:

Laŭ reformo el la jaro 2004 la distriktoj malaperu kaj la teritorio estu dividota en tri kategoriojn: aŭtonomaj regionoj, urbaj komunumoj, interurbaj komunumoj kaj grandurbaj distriktoj. Tiuj havos diversan nivelon de aŭtonomio depende de la nombro de loĝantoj. Nunaj regionoj estas ‎Norda, Centra, Lisbona, ‎Alentejo kaj Algarve.

Urboj (ĉefaj) de Portugalio

Lisbono, Porto, Braga , Koimbro (Coimbra), Funchal, Setúbal, Faro, Évora, Amadora, Beja,Elvas, Aveiro, Viseu, Guarda, Leiria, Ponta Delgada, Almada, Odivelas, Vila Nova de Gaia, Queluz, Póvoa de Varzim, Seia, Pinhel, Amarante, Portimão, Cascais, Covilhã, Figueira da Foz, Viana do Castelo, Castelo Branco, Maia, Matosinhos, Barreiro, Guimarães, Gondomar, Sintra, Torres Vedras, Penafiel, Amarante, Tomar, Abrantes, Fátima, Ourém, Santarém, Moura, Lamego, Chaves, Tomar, Elvas, Tavira, Serpa, Silves, Mirandela, Portalegre, Fundão, Vila Real, Valença, Angra do Heroísmo, Espinho, Peniche, Penafiel, Torres Vedras kaj Horta.

Geografio

Mapo de Portugalio
Mapo de Portugalio

Nordo de la lando estas montoriĉa, en suda parto superas plejparte ebenaĵoj kaj nealte situantaj montetoj. La plej alta punkto de kontinenta parto de la lando estas ĉe Montaro Stelo (Estrela) (1991 m super marnivelo), la plej alta punkto de la tuta lando poste situas sur AcorojMonto ''Pico'' (2351 m super marnivelo).

Acoroj kaj Madejro havas vulkanan originon, sur Acoroj estas eĉ ankoraŭ senĉese unu vulkano aktiva.

Inter la plej signifaj riveroj en Portugalio troviĝas Taĵo, Gvadiano, Doŭro kaj Minjo.

Temperaturoj en la kontinenta Portugalio moviĝas inter 11 °C vintre kaj 22 °C somere.

Ekonomio

Antaŭ plinombriĝo de EU en la jaro 2004 Portugalio apartenis inter la plej malriĉaj landoj de la grupiĝo. Longtempa izoliĝo de la lando tre difektis la ekonomion.

Agrikulturo okupigas proksimume 11 % da laboruloj. Signifa estas kulturado de tritiko, maizo, vino kaj olivoj. Portugalio estas la plej granda monda kulturanto de korko. Inter animala produktado eminentas bredado de ŝafoj.

Portugalio havas grandajn rezervojn de ercoj volframo kaj kupro. Al industrio dukas vestindustrio kaj ŝuindustrio, aŭtomobila industrio kaj produktado de cemento. Proksimume de 75 % da eksterlanda interŝanĝo de tiu ĉi lando falas al EU.

En la lando oni sukcesas evolui terenon de servoj, ĉefe turismo. Portugalion vizitos ĉiujare preskaŭ 20 milionoj da turistoj.

Loĝantaro

La lando havas proksimume 10,5 milionoj da loĝantoj. En la pasinteco vico da portugaloj elloĝiĝis en aliajn eŭropajn landojn kun pli alta vivnivelo. Hodiaŭ Portugalio iom post iom fariĝas unu el cellandoj de almigrintoj.

Laŭ nacieco tiu ĉi lando estas tre ununacieca – sole 0,5 % da loĝantoj apartenas al alia ol portugala etno. 93% da loĝantoj konfesias romkatolikan religion, proksimume 3 % konfesias evangelion.

Grandajn malfacilaĵojn faris ĉefe en la pasinteco analfabetismo, kiu eĉ hodiaŭ moviĝas ĉirkaŭ 5%, kio estas unu el la plej altaj ciferoj en EU.

Kulturo

Kandidatoj: Insuloj: Berlengas, Desertas, Selvagens.

Fama poezio kaj poetoj

Portugala eposo - La Luziadoj (portugale: Os Lusíadas) 1572 — de Luís Vaz de Camões.[1] Aliaj poetoj: Gil Vicente, Fernando Pessoa, Florbela Espanca, Miguel Torga, Bocage, Antonio Nobre, Ary dos Santos, Sophia de Mello Breyner Andresen.

Kantistoj

Amália Rodrigues, Hermínia Silva, Tonicha, Linda de Suza, Cândida Branca Flor, Lenita Gentil, Dulce Pontes, Maria da Fé, Mariza, Mísia, Manuela Bravo, Carlos do Carmo, Carlos Paredes, Zeca Afonso, Tozé Brito, Paulo de Carvalho, José Cid, Victor Espadinha, Carlos Mendes, Fernando Tordo, Paco Bandeira, Roberto Leal, Marie Myriam, Jorge Palma, Cristina Branco, Cuca Roseta.

Pentristoj kaj skulptistoj

Vieira da Silva, Amadeo de Sousa Cardoso, Soares dos Reis.

Aktoroj

Beatriz Costa, Laura Alves, Milu, Manoel de Oliveira (reĝisoro, ne aktoro).

Esperanto en Portugalio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Portugalio.

Aparte menciindas la kultura esperanto-revuo La Karavelo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. The Lusiads (1800-1882). Alirita 2013-08-31.

Aliaj projektoj

Eŭropa Unio