Interkultura edukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Interkultura lernado)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kunlaboraĵo de la semajno Ĉi tiu artikolo estas propono por Kunlaboraĵo de la semajno. Bonvolu vidi la aldonon de ĉi tiu paĝo por subteni aŭ prikomenti la proponon.
Rekreado de la karto pri kulturoj en la mondo de Ronald Inglehart kaj Christian Welzel bazita sur datumoj de la World Values Survey.
Kultura mondmapo (Inglehart-Welzel), bazita sur datumoj de la World Values Survey[1] en 2004. La klasifikado de landoj povas variadi de jaro al jaro (video). Jam distingeblis 9 grupoj : la anglalingvaj, latinamerikaj, katolikaj, protestantaj, afrikaj-islamaj, baltaj, ortodoksaj, sudorientaj,kaj konfuciaj grupoj[1].

Interkultura edukado estas konscia apliko-orientita scioperado pri kultura diverseco, antaŭjuĝoj, kaj aktiva tutmonda civitaneco. ekkoni la kulturojn de aliaj nacioj kaj popoloj kaj prezenti al ili la sian. La celo estas forigi aŭ mildigi malamikecojn kaj rasismojn, kiuj fontas el timo antaŭ nekonataj kulturoj, religioj, tradicioj. Interkultura edukado celas identigi kio estas tipa en via propra kulturo, sed malsama en aliaj kulturoj por malfermi dialogon pri interŝanĝo, lernado kaj komprenado[2]. Interkultura lernado stimulas al memreflekto. Kompreni sin mem, koni kaj klopodi kompreni la aliulon konsistigas la unuan paŝon al toleremo, amikeco kaj paco[3]. Naciaj kulturoj estas nur lokaj variantoj de tuthoma kulturo kaj komuniki inter tiuj kulturoj eblas dank'al tio kio estas komuna al ĉiuj popoloj en la mondo. Tiele literaturo eblas peri emociojn trans nacioj. La homo estas pli ol la produkto de sia propra kulturo kaj fariĝas eĉ pli homa kiam kreskas la preteco meti en persektivon hereditajn valorojn el sia propra kultura medio[4].

Interkultura praktiko devas rekoni diferencojn kaj aldoni valoron sen fokusigi sur ĉi tiujn diferencojn, ĉar tio riskas meti la similecojn en la ombro[5]. Ĉies pensado kaj agado estas determinata de la pozicio kiun ĉiu okupas rilate al aliaj personoj kaj de ĉies personaj spertoj.

Interkultureco ampleksas vastan gamon de ideoj kaj konceptoj. Tutmondiĝo bezonas interkulturan kompetentecon pri kulturoj kaj (internaciaj) renkontiĝoj [6]. Nenio fariĝas aŭ konceptiĝas same, pro la tiom abundaj kulturoj kaj valorsistemoj[7] [8] kaj bezonas interkulturan lernadon. Tial en kunteksto de nesufiĉa kono de iu kultura referenckadro, esplorindas la signifo de konceptoj, tradicioj, tagaj rutinoj, etiketoj, samkiel utilas scioj pri ideoj rilate al akurateco, taŭgaj alparolformoj, rekta aŭ malrekta komunikado, tabuoj aŭ bonkondutaj formoj en diversaj kulturaj medioj ktp, sed same grava povas esti ankaŭ ekzemple la neparola komunikado[9].

Ĉiuj konfliktoj inter homoj povas esti solvataj se oni komprenas diversajn aliajn kulturojn, niajn proprajn kaj tiujn kiuj estas fremdaj al ni. Paco kaj prospero dependas de kreskanta kapablo de homoj pensi kaj kunlabori je tutmonda kaj interkultura bazo. Ni povas krei pacon, Se ni fariĝas agentoj de kultura interkompreniĝo eblas krei pacon[10].

Interkulturaj interpretoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la (ĝisnuna) malnova interkultura koncepto, kulturo estas tro ofte limigita al iu ŝtata spaco (legu 'gravas la kulturo de la devenlando, la etna deveno aŭ la nacia kulturo') kaj individuoj estas ligitaj al tiu spaco, sed en la 21-a jarcento ni vivas en epoko en kiu ne limoj, sed ligiloj kaj retoj organizas la kulturspacon dum kiuj individuoj estas ligitaj al diversaj kulturoj anstataŭ unu kiu kuŝas sub nacia kulturo kaj dum la renkontiĝo iu individuo ne estas reduktita 'nur' al ties devenlando se li kreskis ekster la devenlando (personoj kun migrada fono), sed ankaŭ gravas aliaj sociaj apartenoj por eviti ke iu devige identiĝu kun devenkulturo malhelpante havi pli ol unu identecon. La premiso ke ni diferencas antaŭ ĉio pro nia deveno ne kontribuas al la alprokismiĝo inter homoj. Ĉiu homa socio havas propran kulturon. Homoj apartenas al pluraj kolektivoj (sociaj grupoj kiuj grupigas individuojn havante iun saman karakteristikon, ekzemple surbaze de lingvo, religio, aĝo, profesio, hobio, vivstilo, manĝkutimo, ktp). Individuoj ankaŭ estas parto de malsamaj kolektivoj, kiuj povas intertransiĝi kaj transiri en interkampo kie la fremdeco fariĝas 'konateco kun diferencoj' (transkulturismo) [11].

Lingvo ludas rolon en la maniero rigardi la mondon.[redakti | redakti fonton]

Interesa aspekto de lingva komunikado kiu influas la manieroj en kiuj ni perceptas informojn, estas la tiel nomata kadrigo per kiu oni provas influi la manieron en kiu aliaj vidas realaĵon pere de vortoj, bildoj kaj sentoj kiujn ili elvokas. La kadrigo fariĝas okulvitroj, per kiuj ni vidas iujn informojn kaj aliajn ne[12].

Interkultura kompetenteco[redakti | redakti fonton]

La interkultura kompetenteco defineblas per la kapableco povi komuniki sukcese kun homoj el aliaj kulturoj. Eblas ke tiu kapablo jam ĉeestas ekde la infanaĝo aŭ ke oni akiru ĝin metodike. Tre gravas la kapablo senti la situacion de la partnero, la t.n. empatio, la fortostreĉo por tio kaj la malfermiteco por la alia proksimigas la partnerojn[13]. Tial la bazo de sukcesa interkultura komunikado ripozas en la emocia kompetenteco kaj la interkultura sentemo. Interkultura kompetenteco precipe utilas en medioj, kies kulturoj grave diferencas kaj bezonas reciprokan klarigon. Tiucele helpas esplori kiel eksterlandanoj perceptas vian kulturon legante librojn verkitajn de eksteruloj rigardante al via kulturo tra iliaj okuloj. kiel ekzemple "Survoje al Vladivostok - malantaŭ rusaj fasadoj"[14] de la nederlanda vojaĝverkisto Herman Vuiysje, en kiu legeblas i.a. ke la vorto почему (poŝemu) ne estas populara en Rusio kaj povus facile alvoki nekomprenemajn rigardojn aŭ evitemajn respondojn, probable pro tradicie fermita kulturo, ankaŭ videbla en la reflekso ekskludi la rigardojn de eksteruloj[15] kaj preferemon al iom mallumaj renkontiĝejoj[16][17], la malo de Nederlando kie kutime eblas eĉ vespere pro manko de kurtenoj kaj lumo en la loĝĉambroj klare vidi la loĝantojn. En okcidento okulkontakto estas perceptata kiel indikilo por demokratia kunvivado[18], sed male en Rusio. Tie kaj ankaŭ en aziaj landoj kiel Japanio homoj emas eviti okulkontakton en la publika spaco (okulkontakto estas por geamikoj, evitenda kun nekonatoj)[18] [19]. Ekzemple se okcidenta profesoro demandas al studentoj ĉu iuj havas demandojn, la plimulte ne vere faras okulkontakton, nur post kiam oni alparalas iun studenton kiu ja faras okulkontakton vere volas starigi demandon[20]. Ĉu pro supremado dum multaj epokoj aŭ pro la mistika ortodoksia kredo plene de sekretaĵoj kaj bariloj por la humiloj animoj ?[21] La formala reflekso rigide respekti regulojn aŭ ekkonversacii fare de la ofte videblaj avinoj (бабушка - babuŝkoj) kiuj gvatas kaj kontrolas en muzeoj ktp, povus fortiki la impreson ke rusoj estas ne interesitaj eĉ malafablaj, stereotipo ne malofta en rusaj vojaĝimpresoj[21]. Interkultura lernado ne nur limigu la rigardon al la diferencoj, sed precipe al la komunaj homaj valoroj malantaŭ la eksteraj videblaĵoj. Aliaj libroj en la senco de interkultura lernado estas serio de libroj sub la titolo 'ksenofobiaj gvidlibroj (vidu sub 'Literaturo' ĉi sube). Alia ekzemplo estas tiu de somalianino kiu spertis post ŝia alveno en Eŭropo ke ne eblas alparoli pliaĝulojn kiel 'panjo' aŭ 'paĉjo' kiel ŝi faris en sia lando ekzemple proponante sidlokon[22].

En superdiversaj socioj, interkulturaj kontaktoj kaj rilatoj fariĝas la normo. La tutmondiĝado kreskigas la ŝancojn ke ni ĉiuj havos familian membron kun alia kultura fono aŭ vivfilozofio. Ĉi tiu diverseco ene de familioj kaj amikaroj kontribuas al pli da toleremo kaj al la normaligo de diverseco en la socio. Tutmondiĝado bezonas interkulturan kompetentecon en la dialogo de kulturoj. Interkultura kompetenteco bazita sur klerigo pri kulturaj diferencoj, stereotipoj kaj interkultura komunikado, estas hodiaŭ grava en ĉiu sektoro. Universitatoj, dungantoj kaj NROj ĉiam pli serĉas studentojn, dungitojn kaj volontulojn, kiuj havas bonan ideon pri la mondo ĉirkaŭ ili kaj kiuj kapablas interrilate kun homoj tre diversaj[23]. Precipe en interkultura decido-kunteksto, ofte malfacilaj elektoj farendas inter subtenado de propraj kulturaj konvinkoj kaj valoroj kaj prikonsideri la valorojn de la alia kulturo[24]. Ankaŭ temoj kiel tempo kaj dankesprimado estas travivataj alimaniere en ĉiuj kulturoj.

Respekto por la kultura diverseco estas pli minacata pro tutmondiĝo, ofte kondukante al kultura erozio kaj certa kultura normigo. Por konservi sian propran kulturan heredaĵon, identecojn kaj tradiciojn respektante la kutimojn kaj vivstilojn de aliaj en klimato de reciproka respekto kaj dankemo, interkultura dialogo devas fariĝi integra parto de edukado[25]. Lingvo sen ICI povas konduki al falsa kultura kompreno kaj povas fakte fariĝi malavantaĝo en komunikado[26].

"Kun la tutmondiĝo de tutmondaj merkatoj, nepras kompreni (...) la diversecon. Homoj kun malsamaj kredoj kaj valoroj povas produkteme vivi kaj labori kune, sed por tio gravas kompreni kaj aprezi kiel ili rigardas la mondon."[27]

Kulturaj stereotipoj kaj maltoleremo[redakti | redakti fonton]

Kulturaj stereotipoj kiuj servas al grupo distingi sin de 'la fremda' portas la riskon en si mem, ke la dialogo stumblas pri la diferencoj kaj ke tiu ĉi diferencoj kaŭzas maltoleremon. Kulturoj kiuj apartenas al malsamajn civilizo-tradiciojn estas speciale vundeblaj por reciprokaj stereotipoj[28]. La nuntempa kreskanta interŝanĝo inter Oriento kaj Okcidento povas konduki al adaptokonfliktoj pro interkultura lernado. Ne juĝi unu la alian sur ties fonoj aŭ religio, sed pri ies agoj kaj havi respekton por diferencoj jam estas grava paŝo al paca vivo inter homoj[29].

[redakti | redakti fonton]

Se lernado de lingvoj helpas integriĝi en fremda lando kaj kulturo, tiam unu el la plej grandaj avantaĝoj de poliglotoj eble estas senti sin ĉie hejme, povante integriĝi en iu ajn socio. En video okaze de la Internacia Tago de la gepatra Lingvo en 2017, Irina Bokova substrekis ke "ne povas okazi aŭtenta dialogo, nek efika kunlaboro internacia, sen respekto al la lingva diverseco, kio permesas al ni la veran komprenon de ĉiu kulturo. La kulturoj, la ideoj, la sentoj, eĉ la deziroj pri pli bona mondo prezentiĝas al ni unue, kaj ĉiam, en iu konkreta lingvo, per specifaj vortoj"[30].

En la prelego "La kartvela lingvo: minacoj kaj defioj" Tamar Sukhishvili[31] [32] serĉis respondojn al demandoj kiaj :

  • Kiuj estas la minacoj kaj defioj kiujn lingvoj alfrontas en la tempo de tutteriĝo, kiam progreso kaj prospero uzas la dominantan lingvon
  • Kiel malpli grandaj lingvoj povas eviti la influojn de la plej vaste parolataj lingvoj?
  • Kiel lingvoj povas partopreni en interkultura dialogo kaj konservi sian identecon samtempe?

Esperantio kiel interkulturejo[redakti | redakti fonton]

Personaj, interkulturaj spertoj estas la plej konvinka pruvo pri la valoro de Esperanto. Necesas serioze esplori, kiel plifaciligi kaj pliprofundigi tiujn spertojn kaj integri ilin en niajn metodojn instrui, informi kaj kunlabori. Tio estis unu el la emfazoj dum strategia forumo dum la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago (2011)[33].

Markos Cramer deklaris en intervjuo kun la revuo Esperanto jenon : "Se oni malinkluzivigas profesiaj kontaktoj kiel la internaciajn kontaktojn de sciencistoj kaj komercistoj, mi ne konas ne-esperantistojn kiuj tiel multe komunikadas kun alilandanoj. Kaj tia daŭra kaj senpera komunikado sur amikeca nivelo certe helpas al oni pli bone kompreni aliajn kulturojn. Pro miaj diversaj interkulturaj spertoj rilate al Esperanto, per kiuj mi lernis kiel kontentige povas esti transpasi la malfacilaĵojn de interkultura amikeco, mi iĝis ankaŭ pli persista en mia provado teni la amikecon kun miaj tanzaniaj amikoj malgraŭ fojaj malfacilaĵoj"[34].

Nederlanda firma donas trejnadon kun teorio kiun ĝi nomas 'Diferenci' menciante sur ilia retejo ke temas pri vorto en Esperanto, lingvo kiu 'celas ponti lingvajn kaj kulturajn diferencojn'[35]. Stichting Doni (Fondumo Doni), ankaŭ el Nederlando elstarigas la rolon de Esperanto kiel ponto inter diversaj kulturoj[35]. Vidu ankaŭ la artikolon sub 'rifuĝinto'.

Esperanto donas la eblecon havi interkulturajn spertojn, vojaĝi kaj trovi amikojn kun kiuj komuniki rekte en lingvo sendepende de specifaj landoj kaj politikaj sistemoj[36]. Unu el la gravaj ecoj de Esperanto estas ke ĝi proponas fenestron ankaŭ al malpli konataj landoj kaj kulturoj[37].

En Esperantujo eblas konstati la kompeksecon de internacia kunlaboro en skipo. Esperanto-parolantoj konscie aŭ ne venas al siaj propraj kulturoj kaj portas tiun ĉi kulturan riĉecon en la Esperanto-movadon.[38] Bona aliro por tiuj kulturaj diferencoj okazis dum interlingvistika sesio kaj kurso pri pragmatiko dum kiu okazis diskutoj pir kutimoj en lingvouzo (alparoloj, petoj kaj aliaj ĝentilecoformoj) serĉante normojn kaj limojn de komunaj scioj kaj eblaj supozoj en transnacia parolkomunumo kiel Esperantio[39].

Prof. Humphrey Tonkin de la Universitato de Hartford, observis ke Esperanto estas "kulture neŭtrala laŭ dezajno, ĉar ĝi intencis esti faciliganto inter kulturoj, ne esti la portanto de iu ajn nacia kulturo"[40]. Gravas aprezi ĉies kulturan identecon kiel sumo de influoj el diversaj originoj, tiel ekzemple iu povas esti samtempe esperantistoesperantiano[41], flandro, belgo, eŭropano kaj mondcivitano, jes aŭ ne influata de usona entrepreno-kulturo, japana zeno, argentina tango, orienta danco aŭ franca vino. Pro ilia edukado Esperanto-parolantoj ofte pensas ke ili pro komuna lingvo povas senprobleme komuniki. Ili devas konsciiĝi pri la diferenco inter komuna lingvo unuflanke kaj kulturo kaj nelingva komunikado aliflanke por pli efike komuniki poste[38]. Apud komuna lingvo tre gravas ankaŭ la konscio ke samvorta vortigo povas en ĉeesto de homoj el aliaj kulturaj fono tamen havi alian signifonuancon difinita de ilia kulturo, ekzemple la demando 'Kiel vi fartas' en iu kulturo povas samtempe esti salutesprimo de ĝentileco sen atendo de respodo En alia kulturo la sama demando povas esti komprenata kiel vera demando pri vi kaj via bonfarto kiu postulas respondon[38]. Do oni atentu pri la lingvo ĉar ĝi havas plurajn nivelojn, ankaŭ eksterlingvajn[38].

"Lingvoj, artoj kaj valoroj en dialogo inter kulturoj"[redakti | redakti fonton]

Lingva lernado ludas gravan rolon por plibonigi la komprenon de nia kulture diversa mondo[42]. Jam dum la unua Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer, Francio, L.L. Zamenhof per sia fama festa alporolo donis ekzemplon de la interkultura, eduka karataktero kiun havas la komuna uzado de Esperanto[43]. Dum la ILEI-simpozio La kultura heredaĵo de Esperanto (2018) en Hispanio unu el la subtemoj estis "Interkultura lernado kaj edukado per Esperanto"[44].

Projektoj kaj agadoj en la Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Dum Esperanto-kongresoj kiuj povas funkcii kiel neformalaj interkulturaj trejnejoj, la temo interkulturo regule estas pritraktita, ekzemple dum :

  • seminario pri interkulturo en Sarajevo jam dum marto 2004 al kiu partoprenis 39 personoj el 17 landoj kaj kiu restas aktuala[45].
  • vojaĝo al Japanio esperantistoj povas sperti ke interŝanĝo de nomkartoj en Japanio funkcias preskaŭ kiel rito : oni nepre devas teni la karton per du manoj kaj legi ĝin antaŭ ol formeti en specialan ujon[46]
  • la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, Kubo, en 2010 - la jaro kiun Unuiĝintaj Nacioj deklaris la jaron de interproksimigo de kulturoj[47].
  • la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en 2015 en la franca urbo Liile, sub la temo "Lingvoj, artoj kaj valoroj en dialogo inter kulturoj", en ties tago de la lernejo prelegis Prof. D-ro. Nina Daniljuk, Ukrainio, pri 'Interkultura edukado kaj komunikado en la universitata Esperanto-Centro' kaj Prof. D-ro. Mark Fettes, Kanado, pri 'Esperanto en la kadro de interkulturaj kaj tutmondecaj studoj'. Dum la Internacia Kongresa Universitato okazis ankaŭ i.a. jena prelego de D-ro Christian Lavarenne, Francio, Ĉu nur pala surogato de hilelismo kaj homaranismo? La interna ideo kiel valoro en la dialogo inter la kulturoj.
  • la simpozio de ILEI en Madrido (2018) K. Tytgat prelegis pri 'interkultura lernad
  • Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunlaboras kun Unesko eldonante ĝian oficialan organon "Unesko-Kuriero" en Esperanto, grava komunikilo por konsciigi mondskale pri la celaro de Unesko, nome plifortigi toleremon, reciprokan interkompreniĝon kaj interkulturan dialongon, cele al packonstruado per diskonigo de diversaj kulturoj kaj kurĝiga infroimprovizo por debatoj.
  • Grajnoj en Vento, programon por parigi klasojn kaj organizi kunlaboron kaj interŝanĝojn, lanĉita de Marcel Erbetta, svisa esperantisto kaj instruisto.

Per interkultura lernado eblas multe atingi por akcelli komprenemon, akceptemon kaj toleremon rilate al aliaj kulturoj survoje al pli bona interkompreniĝo. Tamen plia paŝo povus esti transkultura edukado. Interkultura kaj transkultura lernado ne estas kontraŭaj, ili ne ekskludas, sed kompletigas unu la alian. Prefere oni parolu pri universalaj valoroj ol pri ekzemple okcidentaj valoroj, ĉar kulturo celu unuigi kaj ne dividi homojn[48].

Dum lernejaj interŝanĝoj kun gelernantoj el tre malsamaj kulturoj, estas interese doni, antaŭ ĉiu interŝanĝo; ampleksan klarigon pri la kulturo de unu la alia, eblaj sentivecoj kaj interpretaĵoj, pri komunaj (antaŭ-)juĝoj kaj konsiloj por taŭgaj sintenoj kaj reagoj. Kelkaj kernaj temoj kiuj povas ludi en interkulturaj rilatoj estas ekzemple riĉeco-malriĉeco, dankemo, preni fotojn, amikeco, malsano kaj solidareco, sed ankaŭ tabuoj kiel fumi en publika loko kontraŭ fingre purigi vian nazon.

La mondo fariĝus pli homa kaj paca kiam renkontiĝas homoj kun homoj en respekto kaj dialogo. respekti sin mem kaj la aliajn kiel bunta mikso de kulturoj estas kultivejo por pacas kunekzistado.

Azio[redakti | redakti fonton]

Tipaj ekzemplo de diferenco en okcidenta kaj azia kulturo estas ke en Okcidento homoj rigardas kun individua mondrigardo al al vivo dum en Azio oni ĝin rigardas kolektive, ekzemple aziaj infanoj vidante ŝajne feliĉan infanon en grupo de malĝojaj infanoj trovas ĝin evidente ke tiu infano ankaŭ estu malĝoja, dum okcidentaj infanoj ne havas problemon vidi tiun infanon disde la grupo kaj do feliĉa (ref ?).

Afriko[redakti | redakti fonton]

En afrika socio kutima demando kiam oni vizitas iun estas 'kion vi alportis por mi? Aliflanke en okcidentaj kulturoj oni pagas impoŝtojn por socia sekureco dum en Afriko solidareco inter si pli gravas pro manko de tia 'okcidenta' sistemo. Dankante oni ofte samtempe aldonas en Afriko 'Alportu min pli, ofte kun emfazo de la jam ricevitaj donacoj' kion blankuloj komprenas kiel ne-sinceran dankemon, sed kiu fakte estus maniero esprimi fortegan socian benon al la donacinto por ke li longe vivu kaj povu ankoraŭ longe kundividi[49]. Ankaŭ ne regas en ĉiuj kulturoj la opinio ke la lingva uzo devas esti korekta kaj laŭ la reguloj, alie ĝi estus malĝusta[50].

Interkulturaj libroj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

"La ŝlosilo por kompreni aliajn kulturojn en nia mondo estas kompreni la homojn malantaŭ la kulturoj  kaj ne timi la diferencojn."

Prof. Przemysław Paweł Grzybowski en la lernolibro Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi listigas detalajn celojn por interkultura edukado en la sferoj de sintenoj, kompetencoj kaj de konscio[51].  

"Don Kiĥoto eksterlande" kaj "Don Kiĥoto en Adrajlo" estas du mallongaj rakontoj kiu aperis en la libro Karavale de Abdel Montagut, kiuj pritraktas la ne-komprenemon de aliaj kulturoj kaj aliaj lingvoj, 1997, 65 p., IEM serio "Originala Literaturo" #25., ISBN 3-901752-09-9.

En la Esperanta literaturo troveblas libretoj en kiuj eblas sperti interkulturecon legante ekzemple "La Papalagoj" [52][53] aŭ la libretojn de Jean Codjo : "Aventuro en mondo de ŝajnigado", "La paŝo senelirejen" aŭ "Dialogo inter surduloj"[54][55]. Aliaj ekzemploj troveblas en la revuo Kontakto junio 2005, paĝo 12; PDF; 65,4 kB] post kiam en 2004 projekto Interkulturo kaj la revuo Kontakto lanĉis komunan konkurson pri la plej interesa interkultura situacio[56].

La libreto "Esperantujismo" de Gbeglo Koffi atestas pri la renkontiĝo de afrikaj kaj okcidentaj mondperceptoj[57].

La libreto "La nigra fiŝeto" de Samand Behrangi legantoj ekscias ion pri la irana kulturo kiu ne permesas tro rektan, konkretan kaj klaran komunikadon, en kiu oni metafore, ambigue enŝteligas opiniojn en ĉion ajn, en literaturo, arto, vistilo ktp[58].

Interkulturaj fabloj kaj fabeloj[redakti | redakti fonton]

Rakonto kiel tiu de la leporo kaj la testudo (fablo de La Fontaine) skizas en ludema maniero pri kio temas en interkultura edukado. La preteco ŝanĝi la mensokadron por aŭdaci rigardi pli larĝe, por kunlabori en malsama maniero malgraŭ la diferencoj.

Interkultura teatraĵo[redakti | redakti fonton]

Christa Hengsbach, germana teatropedagogino, kreis biografian teatroprojekton "Begegnungen - many ways to meet different cultures" (Renkontoj - multaj vojoj por renkonti diversajn kulturojn) montras la renkontiĝon kaj interŝanĝon de homoj el multaj kulturoj. La biografia aliro ne nur rilatas al la lingvo, sed ankaŭ al iliaj diversaj spertoj, esprimformoj, iliaj tradiciaj kutimoj kaj esperoj surscenigitaj pere de kantoj, danco, recitado kaj bildoj[59].

Interkulturaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj instancoj kiel Unesko kaj A films ouverts organizas aŭ prezentas filmojn kiuj fokusas sur interkulturaj filmoj[60] kiaj "Noces", "Nha fala" aŭ "In between" (araba : Bar Bahar - hebrea : לא פה, לא שם), sed precipe ankaŭ la filmo "Gran Torino" de C. Eastwood, kiu montras la povo-ekvilibron inter diversnaciaj homoj kun komunumoj de malsamaj lingvoj kaj kulturoj kiuj ne bone interrilatas[61]. La eldiraĵo de Alfonso Cuarón okaze de la disdono de la premioj Ora Globo en 2019 por lia filmo 'Roma' kongruas tute kun la 'interkultura' idealo de Esperanto : "La plej bona cinematografio malkonstruas murojn kaj konstruas pontojn al aliaj kulturoj"[62].

Mireille Grosjean donis franclingvan prelegon en La Roche-sur-Yon, Francio, pri interkulturaj aspektoj en la instruado de lingvoj, sed ne nur kiel ekzemple relativigi sian propran kulturan kodon, havi paciencon, deziron havi kontakton kun aliaj kulturoj ktp (filmita[63]).

Interkulturaj videoj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj kaj fremdaj socioj ofte inicitas al interkulturaj miskomprenoj[64] foje en formo de gestoj, malpli neglektinda ol lingva uzo ĉar korpolingvo[65]. Sur la francllingva blogo 'Gestion des risques interculturels' (mastrumado de interkulturaj riskoj) ne nur troveblas multegaj artikoloj rilate al la temo, sed ankaŭ videoj kiuj humore ilustras la temon de interkultura inteligenteco[66]. En Esperanto kaj en la franca videblas sur YouTube ankaŭ du filmetoj pri interkulturo de Mireille Grosjean, en kiu ŝi priskribas la plusojn de la lernado de Esperanto, kiu ebligas aliron al plej diversaj kulturoj.kvardeko da esencaj demandoj[67] : por malkovri kion nin disigas kaj kion nin kunigas.

Scott David Turton faris dulingve parolatan filmeton (angla kaj Esperanto) pri lingva kaj kultura diverseco kaj Esperanto kiel ponto inter kulturoj kies titolo sur jutubo estas "#EsperantoLives and Helps Make Cultures and Languages Sustainable - English & Esperanto".

Muziko Interlingve Interkulture estas Google+ kanalo kiu pere de serio de muzikvideoj el plej diversaj landoj kaj lingvoj invitas al alikultura muziko (kutime ne konataj de eksterlandanoj) kaj la rekono kaj aprezo de ties lingva sonkoloro. La videoj havas klarigojn en Esperanto kaj helpas ion ekscii pri la kantoj.

Interkulturaj ludoj kaj kvizoj[redakti | redakti fonton]

Eduka ludo kiu baziĝas sur la (anglalingva) libro „Barnga: A Simulation Game on Cultural Clashes“ de S. Thiagarajan kaj B. Steinwachs, Eldonejo Intercultural Press (Great Yarmouth: 1990). Centrum Informatieve Spelen: Intercultural games, Jeux interculturels, Jugeos interculturels. CIS, Leuven 1998[68].

Projekto pri interkultura aŭskultado.[redakti | redakti fonton]

Ebla ekzemplo: kun voĉoj el Turkio, Eŭskio, Finnlando, Hungario, LitovioKatalunio ĉirkaŭ tablo, la partoprenantoj provas, surbaze de la lingvaj sonoj, diveni kiujn lingvojn oni parolas dum ĉi tiu poliglota kunveno. La sama eblus per aŭdigo de kantoj en diversaj lingvoj. Tiaj projektoj povas etendiĝi al arkivado de sonregistraĵoj en multkulturaj loĝkvartaloj por ekscii ĉu ĝi same sonos post ekzemple 20 jaroj[69].

Natura Semantika Metalingvo (NSM) kaj interkultura komunikado[redakti | redakti fonton]

-> pli da detaloj interkultura komunikado

Vikipedio kaj kulturdependeco[redakti | redakti fonton]

Iuj artikoloj en Vikipedio montras la aferojn el la vidpunkto de unu kulturo aŭ nacio aŭ uzas kulturdependan esprimmanieron. En la Esperanta Vikipedio ni klopodu forigi tiajn kulturdependismojn. Se vi sentas vin kapabla, internaciigu la artikolon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Plej konkretan aliron al interkultura edukado ebligas verko de la Eŭropa centro por la vivantaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo (CELV)[70] kiu per anekdotoj plej elstarigas la 'ŝokon de ideoj'

En sia libro Culture Map (kulturo-mapo), Erin Meyer, profesoro ĉe INSEAD, franca komerca lernejo, rigardas ok aspektojn de komerca kulturo: komunikadoj, agado de opinioj, persvado, gvidado kaj hierarkio, decidado, fido, malkonsento kaj fine perceptoj de tempo. Ĝi tamen ankaŭ traktas kiel akiri la plej bonan el skipo en Ĉinio? Kiel negoci en Japanio, Brazilo aŭ Saud-Arabio, kiel efike kunlaborigi teamojn de Barato kaj Usono.

La libro Cultural DNA, the Psychology of Globalisation (Kultura DNA, la psikologio de tutmondiĝo) de Gurnek Bains havas gravecon preter komercon analizante la ligon inter migrado, genetika elekto kaj la sociaj, komercaj kaj politikaj trajtoj kaj mensogoj de la aktuala loĝantaro. En la Mezoriento li identigas komercan talenton kiel la ĉefa forto de tiu regiono, kune kun ĝia profunda respekto al scio, ilustrita de la nomata islama orepoko, unu el la plej grandaj aĝoj de teknologia novigo, adaptado de ideoj kaj sistema konservado de scio. Por Ĉinio, ekzemple la libro enfokusiĝis al la koncepto Zhong Yong - la virtoj de harmonio kaj interdependado - kiuj incitis la ĉinojn serĉi la mezan vojon kaj rigardi justecon kiel pli gravan ol la literon de kontrakto[71]. Alliaj ekspertoj estas Fons Trompenaars kaj Geert Hofstede[71].

La nederlanda psikologo Geert Hofstede[71] efektivigis grandan plurnacian enketon por lia dunginto (IBM) kies rezulto estis serio de kulturaj dimensioj kiujn li resumis en kadro por komunikado trans tiuj kulturoj. Ekzemple, kiomgrade kulturo aprezas egalecon kaj kiuj kulturoj estas pli virdominataj ol aliaj ? Kiam eblas eksporti varojn, ne eblas samstile eksporti kulturojn. Tion lernis jam la brita imperio el sia kolonia historio : ne asimili sed konservi britajn tradiciojn kaj valorojn, sed samtempe adapti sin al lokaj kulturoj[71].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Fians, Guilherme (2018), La Kosmopolito kaj la Aliulo: Historiaj konsideroj pri diferenco kaj diverseco laŭ la vidpunkto de esperantistoj. En: Gotoo, Kimura and Vergara (Eds). En la mondon venis nova lingvo: Festlibro por la 75-jariĝo de Ulrich Lins. New York: Mondial. (konciza resumo en la angla kaj esperanto, ĉi tie).

Renkontoj kun Diferenculoj. Legaĵoj por interkultura edukado[72], Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków, 2011, originala libro en Esperanto (pdf), sed jam tradukoj en la persa (pdf), la pola (pdf), ...?

Maja Tišljar kaj diversaj aŭtroj, Interkultura Dialogo kaj Komunikado, la referaĵkolekto de la EEU-konferenco Alieco kiel Valoro de 2007 en Maribor (29-31.07.2007). Bruselo, EEU, 2008. 95p. La tekstoj de 10 referaĵoj estas en Esperanto kaj la denaska lingvo de la prezentinto.

(pola) Zbigniew Romaniuk & Tomasz Wiśniewski en la volumo Zaczęło się na Zielonej. O Ludwiku Zamenhofie, jego rodzinie i początkach esperanta (kun samvoluma kompleta traduko en Esperanton: "Ĉio komenciĝis ĉe la Verda. Pri Ludoviko Zamenhof, lia familio kaj la komenco de Esperanto"), Łódż, 2009, eld. Księży Młyn, ISBN 978-83-61253-61-7

Grzybowski, P., Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. (Także ty jesteś Obcym. Mały traktat o edukacji międzykulturowej i języku esperanto jako jej narzędziu), (PDF-versio, 125 p Academia.eu) , ISBN 978-83-62323-17-3, eld. Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz; 2011 estas lernolibro kiu prezentas teoriajn fundamentojn kaj historion de interkultura edukado.

(angla) Ingrid Piller[73], Intrercultural Communication - A critical introduction (Interkultura komunikado-kritika enkonduko), 2017, Edinburgh Universituy Press, ISBN 978_1_4744_1293_3

Melnikov, Aleksandro S., Rimedoj de la kulture signifa funkcio de Esperanto en la interkultura dialogo : lingvokulturologiaj aspektoj, en : Tutmondiĝado - lingvoj de malgranda disvasteco - interlingvistiko : situacioj kaj problemoj,

Agi en eksterafrikujo, konsiloj kaj sugestoj por partopreni la afrikan agadon, Hans Bakker, 20 paĝoj, 1992, eld. FAME-fondaĵo.

(pola) Interkultura edukado–gvidlibro. Nocioj, literaturo, adresoj (Edukacja miêdzykulturowa–przewodnik. Pojêcia, literatura, adresy) Oficyna Wydawnicza Impuls, Kraków 2008

(franca, angla) Comme c'est bizarre! L'utilisation d'anecdotes dans le développement de la compétence interculturelle (Kiel strange! La utiligo de anekdotoj en la disvolviĝo de interkultura kompentento). 2000, CELV (Eŭropa centro por la vivantaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo)

(germana) M. Borrelli, Interkulturelle Pädagogik im internationalen Vergleich (interkultura pedagogio internacie komparata), 1988, eld. G. R. Hoff, ISBN 3-87116-606-5

(angla) Lo Bianco, J., Liddicoat, A. J., & Crozet, C., Striving for the Third Place: Intercultural Competence through Language Education (Strebado al la tria loko : interkultura kompetenteco pere de lingva edukado), 1999, Language Australia.

(angla) Seelye, H. Ned (1994), Teaching Culture. Strategies for Intercultural Communication, Lincolnwood, Ill.: NTC Publ. Group.

(angla) Alvino E. Fantini. Intercultural Communicative Competence in Educational Exchange. A Multinational Perspective. Routledge, 2018. 338 paĝoj, Illus.

(nederlanda) Patrick T.H.M. Janssen, Interculturele competenties, Groningen/Utrecht, eld. Noordhoff, 2018, ISBN 978-90-01-86885-7

(germana) Rathje, Stefanie, Konzepte kultureller Differenz – Münchener Beiträge zur interkulturellen Kommunikation (Konceptoj de kultura diferenco - Munkenaj kontribuoj al interkultura komunikado), München 2009, Moosmüller, Alois (eld.)

(germana) Rathje, Stefanie: Multikollektivität. Schlüsselbegriff der modernen Kulturwissenschaften, in: Stephan Wolting: Kultur und Kollektiv. Festschrift für Klaus P. Hansen. S. 39-60, Berlin, 2014

(germana) Welsch, Wolfgang (1998): Transkulturalität. Zwischen Globalisierung und Partikularisierung (Transkulturismo. Inter tutmondiĝo kaj Individuigo), en: Interkulturalität. Grundprobleme der Kulturbegegnung (Interkultureco. Bazaj problemoj de kultura renkontiĝo), Mainzer Universitätsgespräche 1998, Mainz.

(angla) Gudykunst, William B.. (2003) Communicating with Strangers: An Approach to Intercultural Communication, 4‑a eldono, New York: McGraw-Hill Education. ISBN 9780071195379.

(angla) Sorrells, Kathryn (2012-03-15). Jackson, Jane, ed. The Routledge Handbook of Language and Intercultural Communication. Routledge. pp. 374. ISBN 9781136649530.

(angla) Centrum Informatieve Spelen: Intercultural games, Jeux interculturels, Jugeos interculturels (interkulturaj ludoj), CIS, Leuven/Loveno, Belgio, 1998.

(angla) Christoph Marcinkowski (2009), The Islamic World and the West: Managing Religious and Cultural Identities in the Age of Globalisation (la islama mondo kaj la okcidento : mastrumi religiajn kaj kulturajn identecojn), eld. LIT Münster, ISBN 978-3-643-80001-5, p. 312 (parte rete elirebla)

(franca) François-Xavier D'Aligny, Astrid Guillaume, Babette Nieder, François Rastier, Christian Tremblay, Heinz Wismann, Plurilinguisme, Interculturalité et employ: défis pour l’Europe, p. 329-334, Paris, L’Harmattan.

(franca) Sociologie des migrations et des relations interculturelles : Peuvent-ils cesser d’être des étrangers, quelles sont les dynamiques qui influencent leur situation ? (Sociologio pri migrado kaj interkulturaj rilatoj: Ĉu ili ĉesas esti fremduloj, kio estas la dinamiko, kiu influas sian situacion?, Wikiversité

(angla) Henrike Paepcke, Anja Drame & Gina Zerbe (2010), “Workshops on Diversity and Global Understanding”, UN Studies Association (UNSA), TermNet, Universitato de Heidelberg kaj la Universitato de Vieno.

(angla) Penelope Brown, Stephen C. Levinson, Politeness: Some Universals in Language Usage, Cambridge University Press, 1987

"Ksenofobiaj" gvidlibroj[redakti | redakti fonton]

Por doni ideon pri tiaj libroj jen retlegebla (angla) versio de 'Ksenofobia gvidlibro al belgoj'

(esperanto) Martin Solly. Ksenofobia gvidlibro al la italoj, Tradukis A. Löwenstein. Geografio, vojaĝoj. Eld. IEF, Milano, 2006, amuzstila libreto kun faktoj kaj fantazioj pri italoj

(esperanto) Rodney Bolt, Ksenofobia gvidlibro al la nederlandanoj, Tradukis S. Davies. Geografio, vojaĝoj. Eld. Bero, Rotterdam, 2008.

Ksenofobia gvidlibro al kanadanoj! ankaŭ ekzistus, sed ne konfirmita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eŭropo kaj Afriko - Ligitaj per eksterordinaj paŝoj, Kontakto, 2017:6

Klasointerŝanĝoj: eduko al interkulturaj rilatoj harmoniaj, (pdf), ILEI, Mireille Grosjean

(pola kaj Esperanto) Eŭropa Centro de Interkultura Edukado en Vroclavo, Pollando

TEJO-Akademio : Grupaj kultur-interŝanĝoj

IDEO, Interkultura Edukado, defio por Eŭropo, Grundtvig projekto listigis librojn en diversaj lingvoj iel rilate al la temo interkultura edukado (PDF-dosiero).

Interkultura lernado kaj la aldona valoro de Esperanto, K. Tytgat (video)

Etna kaj interkultura komunikado (PDF).

(plurlingva + tekstoj en Esperanto) Monda Tago por Kultura Diverseco, por Dialogo kaj Evoluo, jutuba filmeto A films ouverts

(angla) Blogo/retejo de Erin Meyer, aŭtoro de la libro 'Culture Map' (havebla en la korea, japana, ĉina, indonesian, turkan, germanan kaj francan)

(angla) International Association for Translation and Intercultural Studies (Internacia Asocio por Tradukado kaj Interkulturaj Studoj) : www.iatis.org

(germana) Scienca raporto pri interkultura kompententeco post kunlaborprojekto inter germanaj kaj svisaj studentoj. (PDF)

(germana) Kulturshaker

(angla) Tim Rettig, blogisto pri interkulturaj temoj

Muziko, interlingve, interkulture

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Interkultura komunikado

Eŭropcentrismo

Unesko Kuriero

Interkultura Centro Herzberg

Eŭropa Centro de Interkultura Edukado

Interkulturo (projekto)

Jaldao (Irano, Afganio, kurdoj, araboj)

Taarof (pri iranaj kondutmanieroj)

Guanxi (ĉina : 關係 / 关系)

Kultura ŝoko

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Alfonso Cuarón kaj Esperanto

Multkulturismo

Interpopola kompreniĝo

(germana) Transkulturelle Erziehung (Transkultura edukado)

Transkulturismo

Kultura relativismo

Kultura antropologio

Etnocentrismo

Senkulturigo

Enkulturigo

Identeco kaj lingvolernado

Senkulturigo

Senperforta komunikado

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (angla) "WVS Database", www.worldvaluessurvey.org.
  2. (angla) Blogo de Erin Meyer
  3. Literaturo porjunula kaj literaturo porpaca, HeKo 694 6-B, la 4-an de novembro 2018.
  4. (nederlanda) Maja Panajotova, Over de noodzaak van een wereldliteratuur (pri la neceso de mondliteraturo), Loveno, Letters, n-ro 4, okt-dec 1994.
  5. (nederlanda) Verschil multi-interculturaliteit, Tijd voor interculturaliteit.
  6. (germana) Interkulturalität (interkultureco), Kulturshaker.
  7. Noto : valoroj formas la bazon sur kiu homoj decidas kio estas bona, justa kaj dezirinda (aŭ la opozicio) en ilia kulturo.
  8. (eo, fr, pl, en) Guillaume Roussel, Plureco da kulturoj, diverseco da vidpunktoj, HADES, multlingva revuo uzante Esperanton kiel pontolingvo.
  9. Kristin Tytgat, Interkultura lernado kaj Esperanto kiel aldona valoro (jutuba video), ILEI-simpozio, Madrido, 2018
  10. (angla) Culturemastery
  11. (germana) Multikolektivität (multkolektiveco), Kulturshaker.
  12. (nederlanda) Jaap de Jong, "Waarom maken politici graag gebruik van 'framing’?"(Kial politikistoj ŝatas uzi enkadriĝojn?), en : Boogaard & Jansen (eld.), Alles wat je altijd al had willen weten over taal (ĉio, kion vi ĉiam volis scii pri lingvo), De taalcanon, Meulenhoff 2012.
  13. Buda B. (1992): Kommunikáció és kultúra [Komunikado kaj kulturo]. IN: Hidasi J. (red.): Kultúra, viselkedés, kommunikáció. Külkereskedõknek, idegenvezetõknek, diplomatáknak, utazóknak [Kulturo, sinteno, komunikado. Por eksterakomercistoj, fremdulgvidantoj, diplomatoj, vojaĝantoj]. Budapest: Közgazdasági és Jogi Kiadó
  14. (nederlanda) Herman Vuijsje, "Op weg naar Vladivostok - achter Russische façades", 2012, eld. Bas Lubberhuizen, ISBN 978 90 5937 300 6
  15. Vuijsje (ref 7) p. 52
  16. Vuijsje (ref 7) p. 60
  17. Vuijsje (ref 7) p. 157
  18. 18,0 18,1 Vuijsje (ref 7) p. 60
  19. Vuijsje (ref 7) p. 27
  20. (angla) Learning to read The Culture Map with Erin Meyer [The Culture Guy Podcast]
  21. 21,0 21,1 Vuijsje (ref 7) p. 52
  22. (nederlanda) Gevluchte vrouwen aan het woord (rifuĝintaj virinoj parolas), fotoekspozicio en GlobeAroma.be, Vizine; okt-dec 2016.
  23. (nederlanda) AFS in de 21e eeuw (American Field Service - AFS - en la 21a jarcento)
  24. (angla) Cheney, George, Steve May kaj Debashish Munshi. "Ĉapitro 20." The Handbook of Communication Ethics. New York: Routledge, 2011. 335 p.
  25. (angla) Mondialogo In quest of intercultural dialogue!, Iniciato de Daimer kaj Unesko, p. 5 (PDF)
  26. (angla) Vanderbroeck, Paul (2013). Leadership Strategies for Women: Lessons from Four Queens on Leadership and Career Development. Springer Science & Business Media. p. 20. ISBN 3642396232.
  27. (angla) Romani Prodi, en : Inglehart, Ronald; Basanez, Miguel; Diez-Medrano, Jaime; Halman, Loek; Luijkx, Ruud, eds., 2004, Human Beliefs and Values: A cross-cultural sourcebook based on the 1999–2002 values surveys (homaj kredoj kaj valoroj : transkultura fontlibro bazita sur superrigardoj de valoroj inter 1999-2002).
  28. (nederlanda) Investeren in culturele diversiteit en interculturele dialoog - samenvatting (investi en kultura diverseco kaj interkultura dialogo-resumo), Unesko-monda dosiero 2. (ISBN n° 978-92-3-104000-9) disponeblas en la angla, franca, hispana, ĉina, rusa kaj araba kaj tradukoj en aliaj lingvoj estas en preparo.
  29. (nederlanda) Kirsten Notten, Dag en nacht werken voor een ideaal (tage kaj nokte labori por idealo) tria parto de intervjuo kun Said Baluĉi), Zowell, la 23-an de novembro 2016, alirite la 18-an de januaro 2019.
  30. Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2017 - Mesaĝo de Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, United Nations - Esperanto - Unuiĝintaj Nacioj,YouTube-video, la 18-an de februaro 2017.
  31. Tamar Sukhishvili, "La kartvela lingvo: minacoj kaj defioj" en : Lingvopolitiko, p. 226, JKI-12-2017[1] (pdf).
  32. (angla) Tamar Sukhishvili, The Georgian Language: Threats and Challenges (la kartvela lingvo : minacoj kaj defioj), Język. Komunikacja. Informacja Ilona Koutny, Ida Stria (red./ed.) 12/2017: 25–37
  33. Mark Fettes, Fronte al grandaj ŝanĝoj, p. 174, revuo Esperanto, septembro 2011, n-ro 1250 (9), alirite la 26-an de januaro 2019.
  34. José Antonio Vergara, La Esperanto-junulo kiel konscia vojaĝanto transsocia (pdf), revuo Esperanto, majo 2011 1247 (5)
  35. 35,0 35,1 Yves Nevelsteen, Diferenci, en : "100+ merknamen in het Esperanto" (100+ markonomoj en Esperanto), eld. FEL, 2019.
  36. (angla) Katalin Kováts, Fourth Interlinguistic Symposium (kvara interlingvistika simpozio), p. 213, JKI-12-2017[1] (pdf).
  37. Don Harlow, recenzo de Aforismoj de Ŝota Rustaveli.
  38. 38,0 38,1 38,2 38,3 Kristin Tytgat, Interkultura komunikado dum FESTO 2014, Muzaiko, la 20-an de novembro 2018.
  39. UAM-studentoj ne volas beletron, Heroldo de Esperanto 2252 (2:2016), p. 4
  40. Auld, William. La Fenomeno Esperanto, Roterdamo, Universala Esperanto-Asocio, 1988.
  41. Noto : esperantistoj kiuj sentas ke ili apartenas al senŝtata diaspora lingva grupo, en akordo kun la difino trovebla en la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj, 1996, artikolo. 1, 5.
  42. (angla) Teresa Tinsley, Why everyone should learn 1,000 words in another language (Kial ĉiu devus lerni mil vortojn en alia lingvo), British Council, la 2-an de oktobro 2013.
  43. Parolado de Zamenhof en la unua universala kongreso (1905)
  44. ILEI-kongresa simpozio: La kultura heredaĵo de Esperanto, ILEI
  45. 'El la kelo de RadioZam : Interkultura seminario kiu okazis en Sarajevo (2004)', Radio Muzaiko, la 3-an de novembro 2018.
  46. Ĵenja Amis, Miaj trezoroj, Riverego, p. 4, nro 114, jaro 28, vintro 2013-2014 (PDF), alirite la 22-an de oktobro 2018.
  47. G.Greatrex: Jaro de interproksimigo de kulturoj: Ni spertiĝu pri interkulturaj rilatoj. [en:] La Revuo Esperanto, No 9/2010, p.174
  48. (germana) Plädoyer für eine transkulturelle Erziehung (Pledo por transnacia edukado), Humanistischer Pressedient, la 8-a de majo 2013.
  49. Op stap met Veerle (3), Powered by love, Lifeschool Ghana (Buipe).
  50. (nederlanda-angla) De zin van taal - Language for society, Taalmuseum, 2018, (PDF).
  51. Grzybowski, P., Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi. pp. 63-64, eld. Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz, 2011.
  52. Noto pri "La Papalagoj" (1935, unua eldono en Esperanto, sed havebla ankaŭ i.a. en la ĉefaj okcidenteŭropaj lingvoj), atribuita al indiĝeno el Samoo, satiras pri la malvirtoj kaj malfortoj de la blankuloj en moralisma sed humura stilo. Ĝi eĉ "plej taŭgas por la mondpercepto de la Esperantianoj, se ne ĉiuj Esperantistoj". Fonto : Post la absurda Beckett, jen humuraĵo, Heroldo de Esperanto, aprilo 2019, p. 2.
  53. La Papalagoj - paroladoj de oceania tribestro, traduko en Esperanto fare de F. Faulhaber, eld. SAT (elĉerptia).
  54. Heidi Goes, Recenzo de la tri libretoj, En : Esperanto en Afriko, n-ro 36, paĝoj 6-7 (PDF)
  55. Tri libroj de verkisto esperantista afrikano, recenzo, la 10-an de februaro 2019, alirite la 4-an de marto 2019.
  56. Revuo Kontakto junio 2005, paĝo 12; PDF (65,4 kB)
  57. Andreas J. Penk, recenzo pri Esperantujismo, BEJO, la 29-an de aprilo 2018, alirite la 24-an de novembro 2018.
  58. Said Baluĉi, Irana alegorio, recenzo de la ne tiom infana libro 'La nigra fiŝeto' de Samad Behrangi, eld. Behjat, 2018, p. 221, revuo Esperanto 1329 (11), novembro 2018.
  59. (germana) Faldfolio pri la teatraĵo kun kontaktadreso (PDF)
  60. Filmoj interkulturaj, IDEO, datumbazo.
  61. (franca) Jiaxing Zhou, Gran Torino (film) : immigration, plurilinguisme, contact des cultures (Gran Torino (filmo) : migrado, plurlingvismo, kontakto de kulturoj), Open Edition, la 23-an de novembro 2016.
  62. (angla) Tara Bitran, Alfonso Cuaron's 'Roma' Wins Golden Globe for Best Foreign-Language Film, The Hollywood Reporter, la 6-an de januaro 2019.
  63. (franca) Filmeto de Mireille Grosjean : "Aspects interculturels dans l'enseignement des langues"
  64. (angla) okminuta filmeto Cultural gaffes beyond your borders donas 14 ekzemplojn de kulturaj mispaŝoj.
  65. (angla) Gestures around the wordl
  66. (franca) Index Général, 8. Humour : videoj.
  67. Videoprojekto de Yann Arthus-Bertrand pri vivmanieroj en 78 landoj sur ĉiuj kontinentoj.
  68. Grzybowski, P., Ankaŭ Vi estas Fremdulo. Malgranda traktato pri interkultura edukado kaj pri Esperanto kiel ilo de ĝi, p. 60, eld. Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Bydgoszcz; 2011
  69. Phonorama, Aifoon vzw, 2017
  70. (franca, angla) Comme c'est bizarre! L'utilisation d'anecdotes dans le développement de la compétence interculturelle (Kiel strange! La utiligo de anekdotoj en la disvolviĝo de interkultura kompentento). 2000, CELV (Eŭropa centro por la vivantaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo)
  71. 71,0 71,1 71,2 71,3 (angla) Steve Royston, Cultural DNA: Digging for Gold Among the Bones of Our Ancestors, Blogo de Steve Royston, la 5-a de julio 2015
  72. Librorencenzo (pri interkulturaj rakontoj por infantoj en la aĝo inter 10-12 jaroj.).
  73. Noto : Ingrid Piller el Sydney, Aŭstralio, estas ĉefredaktoro de la internacia socilingvistika revuo Multilingua kaj prizorgas la socilingvistikan portalon Language on the Move. Ŝi amplekse verkis pri lingva diverseco kaj socia justeco, fokusante sur la lingvaj dimensioj de ekonomia malegaleco, kultura dominado kaj diferencoj de politika partoprenado.