Feldebrő
Feldebrő (feldebrO) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Eger. Fel signifas: supren, debrő estas forgesita vorto, iam havanta sencon vasta valo.
Bazaj informoj
- Areo: 27 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8145/20.2355
- Loĝantaro: 1150
- Poŝtkodo: 3352
- Telefonprefikso: 36
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, ĉe piedo de Mátra, laŭ rojo nomata Tarna, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kál-Bátonyterenye. Eger troviĝas 17, Füzesabony 19, Parád 24, Gyöngyös 28 km-ojn.
Historio
Komence la kampoj apartenis al familio Aba. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Eger. Vino kaj vinbero portas la nomon "Debrői Hárslevelű", tie produktita.
Vidindaĵoj
- romanika Preĝejo de Marteno de Tours (Feldebrő) el la 11-a jarcento, post jarcento pligrandigita
- kapelo, ankaŭ pilgrimloko
- ruinoj de fortikaĵo
- statuo de Stefano la 1-a (Hungario)