Henry Kissinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Henry A. Kissinger)
Henry Kissinger
Nobel-premiito
Persona informo
Henry Alfred Kissinger
Naskonomo Heinz Alfred Kissinger
Naskiĝo 27-an de majo 1923 (1923-05-27)
en Fürth, Bavario,  Vajmara Respubliko
Morto 29-an de novembro 2023
en Kent, Konektikuto,  Usono
Tombo Arlingtona nacia tombejo vd
Religio judismo vd
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Vajmara RespublikoNazia GermanioUsono vd
Alma mater George Washington Educational Campus • Urba Kolegio de Nov-JorkoUniversitato HarvardUniversitato HarvardUniversitato Harvard vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Henry Kissinger
Familio
Patro Louis Kissinger vd
Patrino Paula Stern vd
Gefratoj Walter Kissinger vd
Edz(in)o Ann Fleischer • Nancy Kissinger vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto • politikologo • diplomatoverkisto • entreprenisto • pedagogo • aŭtobiografo • entreprenistoministro pri eksteraj aferoj vd
Laborkampo internaciaj rilatojpolitika sciencopolitikoekstera politikogeopolitikodiplomatio • diplomatic history • publika servo vd
Aktiva dum 1943–1946 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henry KISSINGER [kisinĝer] (naskita Heinz Alfred KISSINGER [kisinger] la 27-an de majo 1923 en Fürth, Germanio, mortis la 29-an de novembro 2023)[1] estis germandevena usona diplomato, politika sciencisto, kaj Respublikana politikisto. Li ludis gravan rolon en usona ekstera politiko kiel Nacia Sekureca Konsilisto 1969–1975 kaj Sekretario de Ŝtato 1973-1977 sub prezidantoj Richard Nixon kaj Gerald Ford. Post la eksiĝo de Kissinger, ambaŭ postaj usonaj prezidantoj kaj aliaj mondgvidantoj petis lian konsilon. Li estas forta eksponento de realpolitik- pensado en internacia politiko. plenumaj politikaj roloj inter 1969 kaj 1977, li helpis formi la Détente-n direkte al Sovetunio, malfermis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko, kaj negocis la Parizan Pacinterkonsenton, kiu finis usonan implikiĝon en la Vjetnama milito.

Kissinger ricevis la Nobel-premion pri paco en 1973, la Prezidenta Medalo de Libereco en 1977 kaj en 1987 la Karla Premio.

Pro de li gvidita usona interveno en la militista puĉo en Ĉilio kaj bombardo en Kamboĝo, li estis akuzita je "militkrimoj, krimoj kontraŭ la homeco kaj... agoj kontraŭe al komuna juro, kutimjuro kaj internacia juro ".

Kiel judo, Kissinger fuĝis al Usono en 1938 pro naziismo. En 1954 li iĝis doktoro de la universitato Harvard. En Harvard li laboris de 1954 ĝis 1971. Lia fako estis eksterlandaj aferoj de Usono.

Li doktoriĝis pri eŭropa grandpotenca politiko en la 19-a jarcento, kaj la ekzercado de potenco kaj la potenc-ekvilibro iĝis lia speciala kampo. Post la dissolvo de Sovetunio, li avertis ke Rusio restos naciisma minaco.

Post sia ofic-tempo li verkis librojn pri la temo de internaciaj rilatoj kaj regis konsilistkompanion Kissinger Associates.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibligrafio[redakti | redakti fonton]

  • Holger Klitzing: The Nemesis of Stability. Henry A. Kissinger’s Ambivalent Relationship with Germany. WVT, Trier 2007, ISBN 978-3-88476-942-3.
  • Robert D. Schulzinger: Henry Kissinger. Doctor of diplomacy. Columbia Univ. Pr., New York 1989, ISBN 0-231-06952-9.