3-a de majo
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de majo estas la 123-a tago de la jaro (la 124-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 242 tagoj restas. Estas urbo en Brazilo nomata Três de Maio (3-a de majo portugallingve).
Je la 3-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
- 1469: Olomouc: Georgo el Poděbrady kroniĝis kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1512: Kvina Laterana Koncilio komenciĝis
- 1515: Portugala esploristo Afonso de Albuquerque aneksis Insulon Hormuzo en la Persa Golfo
- 1645: Tridekjara milito: sveda armeo komencis sieĝon de Brno
- 1656: Sveda diluvo kontraŭ Pollando: svedoj konkeris kastelon en Gołańcz kaj murdis ties defendantojn
- 1660: En Oliwa oni subskribis Traktaton de Oliva inter Pollando kaj Svedio, laŭ kies povo pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro cedis rajton al sveda trono kaj Pollando ricevis parton de Livonio.
- 1661: Pollando: Johannes Hevelius observis la pasadon de Merkuro
- 1720: Frederiko kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1791: Pollando: proklamo de la Konstitucio de la 3-a de Majo - la dua en la mondo kaj la unua en Eŭropo
- 1798: La unua pola legio de generalo Jan Henryk Dąbrowski eniris Romon kune kun la armeo de Napoleono
- 1808: Francaj trupoj fusilas madridanojn, kiuj ribelis la antaŭan tagon. Francisco de Goya poste pentros La tria de majo
- 1810: Angla romantikisma verkisto George Byron tranaĝis la markolon Dardaneloj por pruvi verecon de la mito pri Hero kaj Leandro
- 1815: Dum Viena kongreso Rusio subskribis kun Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio duflankajn konvenciojn pri disdivido de Varsovia Duklando kaj la triflankan pri kreo de Libera Urbo Krakovo. Oni decidis, ke la Duklando estos dividita laŭ 4 partoj:
- Aŭstra Imperio aneksas regionon de Wieliczka
- Reĝlando Prusio okcidentan parton de Granda Duklando de Poznań kaj Chełmno-Regionon
- Rusa Imperio mezan kaj orientan parton de Pola Reĝlando
- Urboŝtato - Respubliko Krakovo
- 1831: Pola natursciencisto Wojciech Jastrzębowski publikigis tekston Pri eterna paco inter nacioj, konsiderata la unua en historio projekto de konstitucio de Eŭropa Unio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: Provizora Nacia registaro fondis Polan Komitaton en Parizo
- 1863: Lasta tago de la misia deklaro de Bahá'u'lláh, la profeto fondinto de la Bahaa Kredo, en la Ĝardeno de Riḍván (Bagdado, Irako), ĵus antaŭ Lia foriro al Konstantinopolo.
- Unua mondmilito:
- 1915: Kanada milita kuracisto John McCrae verkis In Flanders Fields - unu el la plej notindaj poemoj de la unua mondmilito
- 1916: Laŭ permeso de germanaj regopovoj en Varsovio okazis la unua depost 1830 oficiala patriota manifestacio
- 1919: Slovaka sporta klubo ŠK Slovan Bratislava fondiĝis
- 1920: Bolŝevika puĉo ne sukcesis en Kartvela Demokratia Respubliko
- 1920: Mustafa Kemal Atatürk iĝis la unua ĉefministro de Turkio
- 1921: Nord-Irlando apartiĝis
- 1935: Sverdlovska provinco: Revda iĝis urbo
- 1936: Francio: parlamentan balotadon gajnas komunisma Popola Fronto
- 1937: Hispana Revolucio: Majaj Tagoj de Barcelono komenciĝis
- 1938: Balta Maro: malfermo de fiŝkaptista haveno en Władysławowo
- 1939: Sovetunio: Vjaĉeslav Molotov anstataŭis Maksim Litvinov en la posteno de komisaro pri eksterlandaj aferoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: En pluraj lokoj de Pollando aperis blankaj-ruĝaj flor-bukedoj sur tomboj de naciaj herooj kaj aliloke por memorigi gravajn eventojn en la historio; okaze de festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo polaj lernantoj en Varsovio de kelkaj oficiale ekzistantaj lernejoj ne venis lerni kaj nekonataj personoj metis florojn sur tomboj de mortfalintaj soldatoj septembre 1939; de Varsovio foriris transporto kun 1500 personoj al koncentrejo en Sachsenhausen; germanoj establis geton en Tomaszow Mazowiecki
- En Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento kaj Asocio de Armita Batalado avanciĝis ĝis brigada generalo interalie Tadeusz Komorowski kaj Stefan Rowecki
- 1941: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio decidis pretigi por germanoj dum la plej proksimaj 20 jaroj 30 mil setlejajn agrikulturajn entreprenojn
- Ĉefministro de pola registaro en ekzilo generalo Władysław Sikorski sendis noton al ĉiuj aliancitaj kaj neŭtralaj ŝtatoj pri mortigado de granda nombro de judoj sur okupataj polaj teritorioj; okaze de la 150-a datreveno de la Konstitucio de la 3-a de Majo Winston Churchill parolis al poloj en la tuta mondo alte taksante generalon Sikorski, polajn aviadilistojn, kiuj defendis Anglion, kaj polajn maristojn - fine mesaĝis al la okupata pola nacio, "kies spirito estas nevenkebla"
- 1942: Evakuo de la unua parto de Pola Armeo en Sovetunio finiĝis - ĝi ampleksis 1603 oficirojn, 24 427 suboficirojn kun soldatoj, 1159 volontulinoj kaj 1880 junulojn. Sovetunion forlasis ankaŭ 10 789 civilulojn; germana polico forveturigis de Munkeno al Lublinio 776 judojn; en Glasgow aperis pola dusemajnrevuo en la angla lingvo The Voice of Poland (anstataŭ eldonata ĝis nun en Skotlando "Ogniwo Przyjaźni" (Ĉenero de Amikeco))
- 1943: Volinia masakro: 67 personoj pereis pro atako de ukrainaj naciistoj al Kuty - pro detruoj kaj manko de municio polaj loĝantoj devis forlasi la vilaĝon; germana polico murdis en distrikto Sandomierski 73 personojn, en tio parton vivbruligis, krome ĝi pafmortigis en Łosice kaj Tryńcza 13 personojn, kaj en Bassonia 7 polojn, pro tio, ke ilia parenco iĝis partizano; en malliberejo de Królewiec germanoj senkapigis 7 membrojn de la Korpuso de Suvalkio; Krzysztof Kamil Baczyński verkis poemon "Ciemna miłość" (Sombra amo); okupaciaj regopovoj enkondukis en Varsovio elirblokadon de la 21-a vespere ĝis la 5-a matene
- 1944: Partzana taĉmento devojigis apud Błonie germanan trajnon kun libertempantaj soldatoj; nokte de la 3-a/4-a de majo pola taĉmento en varsovia aviadilejo Młociny detruis 5 Junkers Ju 52 kaj 3 damaĝis
- 1945: Kirasita divizio de pola generalo Stanisław Maczek konkeris la regionon de Westerstede; sur Golfo de Lubeko aviadiloj de RAF erare sinkigis 3 germanajn ŝipojn kun enprizonigitoj de koncentrejoj - pereis ĉ. 7,7 mil personoj; japanoj kapitulacis en Jangono (Birmo)
- 1946: En Krakovo okazis, malpermesitaj de komunistaj regopovoj, manifestacioj okaze de la festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo - intervenis milico, estis vunditaj kaj arestitaj
- 1947: Japanio postmilita akiras sian konstitucion.
- 1952: Pola filio de la Radio Libera Eŭropo komencis disaŭdigi de Munkeno
- 1960: Stokholmo: Eŭropa Liber-Komerca Asocio fondiĝis
- 1966: En Jasna Góra laŭ iniciato de la primaso de Pollando Stefan Wyszyński komenciĝis solena celebrado de la 1000-a datreveno de la bapto de Pollando - partoprenon de la papo Paŭlo la 6-a komunistaj regopovoj ne akceptis
- 1968: Eksplodo de studentaj protestoj en Parizo
- 1971: Erich Honecker iĝis gvidanto de SED; post rezigno de Walter Ulbricht
- 1982: Milita stato en Pollando: en multaj urboj okaze de la datreveno de la Konstitucio de la 3-a de Majo estis sendependaj manifestacioj organizitaj de subtera Solidareco - la komunistaj regopovoj helpe de milico forpelis ilin, en Gdańsk, Krakovo, Lublin, Szczecin, Toruń kaj Varsovio oni arestis sume 1372 personojn
- 1986: La 31-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Bergen
- 1993: Etiopio agnoskis sendependecon de sia provinco Eritreo
- 1997: La 42-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Dublino
- 1999: Skoto Stephen Hendry la 7-an fojon iĝis mondĉampiono pri snukero
- 2007: Brita reĝino Elizabeto la 2-a alvenis al Virginio por solenado de la 400-a fondodatreveno de Jamestown, la unua angla setlejo en Nordameriko
- 2009: Ricardo Martinelli iĝis prezidento de Panamo
- 2005: 15 personoj pereis kaj 40 vundiĝis en bomba atenco en stadiono en la ĉefurbo de Somalio Mogadiŝo, dum alparolado de ĉefministro Ali Mohamed Gedi
- 2011: Du tagojn post ceremonio de beatigo la ĉerko kun korpo de la papo Johano Paŭlo la 2-a estis transportita de subterejo de Baziliko Sankta Petro de Romo al tiea kapelo al Sankta Sebastiano, kie estis lokigita sub marmora altaro
- 2012: En duobla bomba atenco en la ĉefurbo de Dagestano Maĥaĉkalao 14 personoj pereis kaj 87 vundiĝis
- 2012: Pollando: malfermo kaj konsekrado, en la Klara Monto en Częstochowa, de la Epitafo de Smolensk — la reliefo memore al la pola nacia tragedio apud Smolensk
Naskiĝoj
- 1428: Pedro González de Mendoza, hispana kardinalo kaj ŝtatestro (m. 1495)
- 1455: Johano la 2-a, reĝo de Portugalio el dinastio Aviso, unu el subskribintoj de la traktato de Tordesillas (m. 1495)
- 1469: Makiavelo, itala juristo, filozofo, socia kaj politika verkisto, historiisto kaj diplomato, aŭtoro de La Princo, la traktato por regnestroj (de kio rezultis termino makiavelismo) (m. 1527)
- 1649: Johann Valentin Meder, germana komponisto (m. 1719)
- 1761: August von Kotzebue, germana dramverkisto (m. 1819)
- 1786: Jozefo Benedikto Cottolengo, itala presbitero kaj sanktulo (m. 1842)
- 1818: Flórián Mátyás, hungara historiisto (M. 1884)
- 1826: Karolo la 15-a, reĝo de la unio Svedio-Norvegio (m. 1872)
- 1849: Bertha Benz, germana pionirino de la aŭtomobil-industrio (m. 1944)
- 1849: Bernhard von Bülow, kanceliero de Germanio (m. 1929)
- 1856: Mór Szatmári, hungara ĵurnalisto (m. 1931)
- 1873: Sándor Hevesi, hungara reĝisoro, verkisto (m. 1939)
- 1880: Sándor Ziffer, hungara pentristo (m. 1962)
- 1886: Sasaki Macue, japana esperantistino (m. 1933)
- 1892: George Paget Thomson, angla nobelpremiita fizikisto (m. 1975)
- 1898: Golda Meir, ĉefministrino de Israelo (m. 1978)
- 1899: István Kovács, hungara historiisto (m. 1972)
- 1903: Bing Crosby, populara usona kantisto kaj aktoro (m. 1977)
- 1903: László Possonyi, hungara verkisto, redaktoro (m. 1987)
- 1904: Roberto Agramonte, kuba filozofo,sociologo kaj politikisto (m. 1995)
- 1905: George Bidwell, angla-pola verkisto specialiĝanta pri beletrigaj biografioj kaj historiaj romanoj (m. 1989)
- 1913: William Motter Inge, usona verkisto(m. 1973)
- 1913: Miklós Nagy, rumania hungara agronomo, redaktoro (m. 1988)
- 1914: István Csűrös, hungara botanikisto (m. 1998)
- 1922: Sándor Kerekes, rumania hungara kuracisto
- 1927: Stanley Kronenberg, pola-usona nuklea fizikisto kaj filatelisto (m. 2000)
- 1927: Endre Ráduly, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto
- 1929: Zsolt Mester, hungara kuracisto, verkisto (m. 2002)
- 1930: Károly Nagy, rumania hungara pedagogo, universitata adjunkto
- 1933: James Brown, usona soula kantisto (m. 2006)
- 1934: Georges Moustaki, franca kantisto kaj komponisto ital-grek-juddevena
- 1935: László Székely, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1941: Kornel Morawiecki, pola kontraŭkomunisto, kreinto kaj prezidanto de la subtera "Solidareco Batalanta".
- 1945: Tadeusz Rydzyk, pola redemptoristo, fondinto de Radio Maryja kaj Televido Trwam
- 1948: Kálmán Fülöp, hungara poeto
- 1951: Jan Krzysztof Bielecki, pola ekonomikisto, ĉefministro de Pollando
- 1952: Éva Benkő Szilágyi, rumania hungara pentristo (m. 1999)
- 1956: Tünde Emese Puskel, rumania hungara ĵurnalistino, redaktorino
- 1961: Béni Balogh L., hungara historiisto, arkivisto
- 1961: David Vitter, usona senatano
- 1965: Jarosław Grzędowicz, pola verkisto
- 1965: Gábor Flóra, rumania hungara sociologo
- 1968: Debora Caprioglio, itala aktorino
- 1968: Edit Czirják, rumania hungara poetino
- 1977: Zoltán Király, rumania hungara poeto
- 1983: Hajnalka László, rumania hungara pentristino, grafikistino
- 1989: Selah Sue, belga kantistino
Mortoj
- 1152: Matilda de Boulogne, edzino de Reĝo Stefano (Anglio) (n. ĉ. 1105)
- 1270: Béla la 4-a, reĝo de Hungario (n. 1206)
- 1294: Jan la 1-a, duko de Brabanto (n. 1254)
- 1410: Aleksandro la 5-a, greka kontraŭpapo (n. ĉ. 1339)
- 1459: Eriko de Pomerio, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. ĉ. 1382)
- 1481: Mehmedo la 2-a, otomana sultano (n. 1432)
- 1588 : Joachim Mynsinger von Frundeck, germana juristo (n. 1514)
- 1686: János Pósaházi, hungara filozofo (m. 1628)
- 1704: Heinrich Ignaz Franz von Biber, bohemia komponisto (n. 1644)
- 1707: Michiel de Swaen, flandra poeto (n. 1654)
- 1758: Benedikto la 14-a, papo (n. 1675)
- 1763: George Psalmanazar, franca aventuristo kaj trompisto (n. ĉ. 1679)
- 1835: Thomas Hardwicke, angla soldato kaj naturalisto loĝinta en Barato (n. 1756)
- 1848: Hans Ernst Karl von Zieten, prusa generalo (n. 1770)
- 1853: Juan Donoso Cortés, hispana verkisto, diplomato, filozofo, parlamentano kaj konservisto (n. 1809)
- 1856: Adolphe Adam, franca komponisto de operoj kaj baletoj (n. 1803)
- 1873: Stepan Rudanskij, ukraina poeto, esperantigata (n. 1834)
- 1905: Árpád Balás, hungara agrikulturisto (m. 1840)
- 1916: Pádraig Mac Piarais/Patrick Pearse, irlanda instruisto, advokato, poeto, politikisto, gvidanto de Paska Ribelo, ekzekutita (n. 1879)
- 1919: László Császy, hungara ĵurnalisto (n. 1882)
- 1932: Anton Wildgans, aŭstra verkisto kaj juristo
- 1952: György Csanády, hungara poeto, aŭtoro de la teksto de Sikula himno (1895)
- 1961: Maurice Merleau-Ponty, franca filozofo, reprezentanto de fenomenologio kaj ekzistadismo (n. 1908)
- 1973: Miklós Zsigmond, hungara, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1885)
- 1986: Endre Bálint, hungara pentristo, grafikisto (n. 1914)
- 1996: Walter Francini, brazila ĵurnalisto kaj esperantisto (n. 1928)
- 1996: Tibor Oláh, rumania hungara kritikisto, tradukisto (n. 1921)
- 1998: Raimund Harmstorf, germana aktoro (n. 1940)
- 2006: Karel Appel, nederlanda pentristo (n. 1921)
- 2008: Leopoldo Calvo Sotelo, ĉefministro de Hispanio (n. 1926)
- 2013: Ferenc Deák, hungara grafikisto (n. 1935)
- 2013: László Feszt, rumania hungara grafikisto (m. 1930)
- 2014: Dirk Kollmar, germana bierfaristo kaj sportklubestro (n. 1963)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Pollando, Litovio - Festo de la Konstitucio de la 3-a de Majo; nacia tago de la unua konstitucio (1791).
- Romkatolika Kalendaro:
- Mariavitismo: Laŭdego de la Sankta Kruco
- Tago internacia de la libereco de la gazetaro (ekde 2006).
Tagoj de semajno
La 3-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.