Ordinara galinago
Ordinara galinago | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gallinago gallinago Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Subspecioj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La ordinara galinago aŭ simple Galinago (Gallinago gallinago) estas eta sed fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.
Disvastiĝo
Ties reprodukta medio estas marĉoj, tundro kaj malsekaj herbejoj en Kanado, norda Usono, Islando, insularo de Ferooj, norda Eŭropo -norde de Alpoj- kaj Rusio kun Siberio ĝis la oceano Pacifiko. Krome estas loĝejoj en nordokcidenta Iberio.
La Nordamerika loĝantaro migras al suda Usono kaj norda Suda Ameriko. Tiuj birdoj povas loĝanti ĉe la marbordo de la oceano Pacifiko de Usono. Eŭropaj birdoj vintras en suda Eŭropo, centrorienta Afriko, kaj suda tropika Azio.
Aspekto
Plenkreskuloj estas 23-28 cm longaj kun enverguro de 39-45 cm. Ili havas mallongajn grizverdajn krurojn kaj tre longan rektan malhelan bekon -pli malhela ĉepinte-. La korpo estas brunpunktita supre kaj hela sube. En tiu malhela dorso videblas klare du helaj strioj laŭlonge de la dorso kaj sube aliaj du pli mallongaj helaj strioj; ĉiuj estas iom flavecaj. Ili havas malhelan strion tra la okulo inter du helaj kaj supre alia pli malhela kaj larĝa laŭ la krono; inter tiuj el ambaŭ flankoj estas mallarĝa hela strio ĉe la mezo de la krono. La flugiloj estas longaj kaj pintakraj. La vosto estas iom ruĝeca kaj havas du nigrajn striojn. Maskloj estas iomete pli grandaj.
Kutimoj
Tiuj holarktaj birdoj manĝas en milda koto per tuŝoprobado aŭ per bekoplukado per rigardo. Ili ĉefe manĝas insektojn kaj tervermojn kaj ankaŭ iom da planta materialo.
Maskloj ludas akrobatajn ceremoniojn kaj falflugoj dum kriado, kio estas laŭtigita per la sono de la aero inter la vostoplumoj. La nordamerica loĝantaro estis malpliigita pro troa ĉasado fine de la 19a jarcento kaj pro perdo de teritorioj. Tamen, ĝi birdo restas sufiĉe ofta.
Tiu bone kamuflita birdo estas kutime timida kaj kaŝiĝas ĉe herbaroj kaj junkejoj kiam fremduloj alproksimiĝas. Ili forflugas per serio da zigzagaj flugoj konfuzigaj pro eventualaj predantoj. Ĉasistoj de galinagoj bezonas esti sufiĉe lertaj por ĉasi tiujn birdojn kaj de la angla nomo de la birdo "snipe" kaj de la ĉasistoj -snipers- devenas militista vorto kaj angle kaj esperante, nome "snajpero".
Reproduktado
Ili nestumas en bone kaŝita loĝejo surplanke; la nesto enhavas plantan materialon. Tie la ino demetas 3 aŭ 4 brunverdecajn ovojn, kiujn ŝi mem kovas dum malpli ol 3 semajnoj. Ambaŭ gepatroj zorgas kaj manĝigas la idojn dum kelkaj tagoj. Tiuj havas kamuflan plumaron kaj elnestiĝas tuje sed revenas nesten nokte.
Subspecioj
La amerika formo, G. g. delicata, estas iom post iom konsiderata kiel separata specio, Vilsona galinago, G. delicata. Ĝi havas mallarĝan blankan bordon en la flugiloj kaj ok paroj da vostaj plumoj anstataŭ sep.
La du aliaj subspecioj estas G. g. faeroeensis en Islando, insuloj de Ferooj, Ŝetlando kaj Orkadoj, kaj G. g. gallinago en la resto de la Malnova Mondo. La lasta estas protektita de internacia traktato favore la afrikeŭraziaj migrantaj birdoj.
Bildaro
Referencoj
- BirdLife International (2005). Gallinago gallinago. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
- Bezener A. 2000. Birds of ontario. Edmonton: Lone Pine publishing. p. 149
Eksteraj ligiloj
greke Vilsona galinago de John Audubon greke Filmoj de Galinago ĉe Interreta Birdo Kolekto greke Vilsona galinago - Gallinago gallinago - Birdidentigejo Patŭent greke Informado kaj fotoj pri Vilsona galinago - Birdoj kaj Birdumo ĉe Suda Dakoto greke Informado pri Vilsona galinago - Laboratorio Cornell pri Ornitologio