Törökszentmiklós
Törökszentmiklós (hungare turka Sankta Nikolao) estas hungara urbo en departemento Jász-Nagykun-Szolnok en orienta Hungario.
Bazaj informoj
- Areo 185 km2
- Loĝantaro: 23100
- Telefonkodo: 56
- Poŝtkodo: 5200
Situo
Törökszentmiklós situas ĉe grava fervojo kaj vojo inter Budapeŝto kaj Debrecen, krome ne tro for de rivero Tiso.
Historio
La loko estis loĝata jam en la bronzepoko. En 1552 la turkoj okupis grandan parton de Hungario, ankaŭ Sanktan Nikolaon, sekve iĝis Turka Sankta Nikolao. La turkoj konstruis fortikaĵon, kiu servis antaŭfortikaĵo de Szolnok. Törökszentmiklós refondiĝis en 1720. La komercistoj trairis la loĝlokon, ĉar tie estis vojo inter Szolnok kaj Debrecen. Inter 1738 kaj 1877 la komunumo ricevis rangon kampurbo, poste iĝis urbo en 1952. En la 19-a jarcento Törökszentmiklós perdis la riveron Tiso pro la kanaligado.
Vidindaĵoj
- Kastelo Almásy. Familio Almásy akiris tiujn kampojn post la turka epoko.
- romkatolika kapelo kun golgoto de 1761, ankaŭ pilgrimloko
- romkatolika Kirko Sankta Triunuo (Törökszentmiklós) kun 2 turoj de 1900
- Kalvinana preĝejo (Törökszentmiklós)
Famuloj
- en Törökszentmiklós naskiĝis: