Universala Kongreso de Esperanto
- "UK" alidirektas ĉi tien. Por aliaj uzoj, vidu la paĝon UK (apartigilo).
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Universala Kongreso de Esperanto | |||
Regiono | Mondo | |||
Periodo | Julio / aŭgusto | |||
Organizanto | Universala Esperanto-Asocio | |||
Ekzistas ekde | 1905 | |||
Celgrupo | Esperantistoj | |||
Informa retpaĝo | paĝo pri UK | |||
Fota retpaĝo | fotopaĝo pri UK 2006 | |||
Universala Kongreso de Esperanto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Esperanto-renkontiĝo Esperanto-kongreso perioda evento | |||||
Esperanto-kongreso | |||||
Komenco | 5-a de aŭgusto 1905 vd | ||||
Lando(j) | Esperantujo vd | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de Universala Esperanto-Asocio, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas kulturfesto, tutmovada forumo, turisma festo kaj laborkunveno de la organoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-organizaĵoj. Ĝis la 8-a kongreso (1912) oni nomis ĝin "Internacia", ekde la 9-a (1913) "Universala". Simile al UEA kaj ties Universala Kongreso, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo organizas ĉiujare sian Internacian Junularan Kongreson kaj Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj organizas sian ĉiujaran ILEI-Kongreson.
Ĝeneralaĵoj
[redakti | redakti fonton]La funkcio de la UK estas ebligi, interalie: amikecojn inter Esperantistoj el diversaj lokoj, sperton de Esperanta kultura etoso, turisman sperton de la gastiga lando, helpon fare de pli spertaj Esperantistoj al pli novaj, diskonigadon de la aktivoj de organizoj, prelegojn kaj diskutojn, kaj senton de komunaj valoroj.[1]
UEA okazigas la kongreson ĉiujare en malsama lando, provante respekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado.
Pri la loko de la kongreso decidas la Estraro de UEA. Gravan rolon ludas ankaŭ la Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu subskribas la koncernajn dokumentojn, sed la ĉiutagan laboron pri la UK faras Konstanta Kongresa Sekretario, oficisto de UEA en Roterdamo. En la kongres-urbo mem agadas la Loka Kongresa Komitato kiel partnero de UEA. Foje UEA rezignas pri LKK, precipe se la kongres-urbo estas la urbo de la UEA-sidejo.
Specialaj kasoj akceptas donacojn de kongresanoj kaj aliaj Esperantistoj. Donacoj, kiuj atingas la Centran Oficejon de UEA antaŭ la somero, estas rekonataj en la Kongresa Libro. La kasoj en 2001 estis Blindula (por helpi la blindulan Esperanto-movadon), Gepatra (por subvencii la Internacian Infanan Kongreseton, Tria Mondo (por subvencii partoprenon de triamondaj esperantistoj), kaj Ĝenerala Kaso (por ĝenerale apogi la organizadon de la kongreso).
Personoj
[redakti | redakti fonton]La kongreson ekde la Interkonsento de Kolonjo en 1934 (kun ŝanĝo de la statuto de UEA) organizas kutime UEA komune kun Loka Kongresa Komitato (LKK), en interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. LKK havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj aliajn postenojn.
Flanke de UEA la ĉefa laboro estas en la manoj de la Konstanta Kongresa Sekretario (KKS), oficisto de UEA. Tamen kelkajn gravajn decidojn rezervas al si la Ĝenerala Direktoro de UEA. Krome ekzistas ofte UEA-estrarano pri kulturo aŭ kongresoj.
Honoraj oficoj estas la Alta protektanteco kaj loko en la honora komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Alta protektanto laŭeble estu la plej altranga persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatprezidanto.
Kongresano estas persono, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon.
Programo
[redakti | redakti fonton]Kvankam la programo varias de jaro al jaro, ekzistas eroj, kiuj havas tre longan tradicion, kelkaj venas jam de la unua aŭ dua kongreso.
Solenaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj solenaĵoj estas la Inaŭguro kaj la Solena Fermo. La oficialan komencon (kaj poste finon) de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiuj du solenaĵoj havas relative fiksan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.
Tradiciaj eroj de la Inaŭguro estas interalie:
- Bonvenigo fare de la prezidanto de UEA
- Bonvenigoj kaj salutoj de LKK-prezidanto kaj aliaj funkciuloj aŭ honoraj gastoj
- Festparolado, ĉu de la prezidanto aŭ de alia (kutime eminenta) esperantisto
- Landaj Salutoj, la salutado de reprezentantoj el la diversaj landoj de kongresanoj
En la Fermo ĉefas raportoj pri la kongresaj kunsidoj kaj mencioj de premiitoj, ekzemple de la Belartaj Konkursoj.
Ankaŭ la akcepton ĉe la urbestro kaj la akcepton de la membroj de Societo Zamenhof (nur por invititaj gastoj) povas esti konsiderataj solenaĵoj. Krome oni havas kelkfoje festaranĝojn, ekzemple rilate al jubileoj.
Temaj kaj fakaj programeroj
[redakti | redakti fonton]La kongreso havas temon, kiun oni priparolas en apartaj kunvenoj kaj grupoj; tio estas la daŭrigo de la "ĝeneralaj kunsidoj", kiujn la kongreso havis ĝis inkluzive 1949. Cetere estas aranĝitaj kutime prelegoj kaj prezentoj pri la kongresa lando kaj ĝia kulturo, ankaŭ lingvo-kurseto. Multaj fakaj asocioj havas dum la kongreso sian ĉefan jaran kunvenon, same kiel kunsidas la Komitato de UEA kaj la Estraro de UEA. Fiksaj programeroj tradicie estas ankaŭ la Belartaj Konkursoj, la Tagoj de la Libro, la Lernejo, la Paco kaj la libroservo.
Ekde 1925 funkcias Internacia Kongresa Universitato, kun prelegoj pri diversaj temoj je universitata nivelo, ekde 1978 la Esperantologia Konferenco, ekde 2003 Kleriga Lundo kun instruado kaj klerigado pri teknikoj kaj metodoj utilaj por Esperanto-informado kaj simile.
La Scienca Kafejo (SK) estas konstanta ero de la programo de Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK), organizita de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj ligita al la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Ĝi celas prezenti sciencajn prelegojn pli popular-nivelajn ol tiujn prezentitajn kadre de la IKU. Ĝia serio komenciĝis en la 100-a UK en 2015, en Lillo, kiam la programero kalkulis je 10 prelegoj dividitaj en du seancoj en diversaj tagoj.
La Internacia Kongresa Universitato, Scienca Kafejo, Faka Forumo, kaj Esperantologia Konferenco okazis hibride (ĉeeste kaj virtuale) por la unua fojo en 2022 dum la kovima pandemio.[2]
Kulturaj programeroj
[redakti | redakti fonton]Ankaŭ dum ordinaraj kongrestagoj okazas ekskursoj kaj artaj prezentoj, sed la ĉefa ekskursa tago estas merkredo, kaj la plej grandaj artaj prezentoj okazas vespere, kiel teatraĵoj, kabaredo aŭ muzik-koncertoj. En la dimanĉa vespero, do komence de la kongreso, oni aranĝas la Nacian vesperon, kiu prezentu la kulturon de la gastiga lando, kaj en la fina vespero Internacian vesperon.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post renkontiĝo en 1904 en la apudmarkolaj urboj Dovero kaj Kaleso, en 1905 la advokato Alfred Michaux organizis la unuan Universalan Kongreson en Boulogne-sur-Mer.
Komence la antaŭa kongreso decidis pri la okazigo de posta, kaj oni aranĝis en 1906 laŭ propono de Hippolyte Sebert Konstantan Komitaton de la Kongresoj. Ekde la Helsinko-sistemo en 1922/1923 la kongreson organizis ICK, kaj ekde 1933/1934 UEA. Dum la skismo la kongresoj estis organizataj de Internacia Esperanto-Ligo (IEL).
Jam IEL instalis konstantan kunlaboranton, kaj tiun tradicion daŭrigis UEA post la dua mondmilito. La unua Konstanta Kongresa Sekretario (KKS) estis, de 1947 ĝis 1951, Osvald T. Nicolaisen. Poste dum kelkaj jaroj UEA ne havis tian sekretarion, en la 1970aj kaj 1980aj jaroj. La lasta KKS Clay Magalhães oficis de 2003 ĝis 2022.
La kvindekjaran jubileon de la UK oni festis dum la 40-a UK 1955 en la itala Bolonjo, kiu komencis tiam urboĝemeliĝon kun Boulogne-sur-Mer. En marto 2005 okazis jubilea kongresaranĝo en Boulogne-sur-Mer kiu rememorigis pri la 1-a UK 1905 cent jarojn antaŭe. La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.
Nuligoj
[redakti | redakti fonton]Universala Kongreso de Esperanto estis nuligita nur du fojojn en sia historio. En 1914, pro la 1a mondmilito, kaj en 2020 pro la kronvirusa pandemio. En aliaj okazoj ĝi estis jen translokita jen nerealigita entute. En 1967, pro la konflikto inter Israelo kaj la ĉirkaŭaj landoj UK translokiĝis el Tel-Avivo al Roterdamo. Israelo fariĝis gastiganto de UK finfine nur en la jaro 2000. Inter la jaroj 1916-1919 kaj 1940-1946 ne okazis Universala Kongreso.[3]
Virtuala Kongreso
[redakti | redakti fonton]UEA oficiale anoncis, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro la Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. VK ne anstataŭas la Universalan Kongreson. La montreala evento, planita por 2020, okazos en 2022.[4]
Nuligo okazis ankaŭ en 2021, kiam la 106-a UK en Belfasto, Irlando estis nuligita kaj anstaŭigita per okazigo de nova eldono de VK.[5]
Listo de la ĝisnunaj kaj planitaj UK-oj
[redakti | redakti fonton]
Statistikoj[redakti | redakti fonton]
Sociologiaj esploroj[redakti | redakti fonton]Nikola Rašić en sia artikolo Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj,[20] montris rezultojn de esplorenketo farita en 2002 al esperantistoj anoj de UEA kaj aliaj partoprenantoj de lasta UKo en Brazilo pri UK-oj mem. Venis 482 respondoj, ĉefe el okcidentaj landoj, ĉefe de viroj, altedukitaj, ĉefe de maljunuloj, mezklasuloj kaj duarange soluloj, ĉefe inter virinoj, kun pluraj hobioj, ekzemple pri naturo, homoj de libroj pli ol de faroj, kaj ne multe pri fremdaj lingvoj!, kun bona lingvonivelo (propra takso) kaj aktivaj en Esperanto-movado, 87% anoj de UEA, 12% de SAT ktp., fervoraj legantoj, kiu lernis E-on en kurso (37%) kaj duarange memlerne el libro (26%), pro instigo ĉefe de konatulo. Preskaŭ duono partoprenis en almenaŭ kvar UK-oj. Kiel tialo por ne partopreno oni indikas mankon de mono kaj de tempo. Por partopreno oni indikas intereson pri la movado, kaj duarange pri praktikado de la lingvo. El la programo oni preferas tiuorde la libroservon, la inaŭguron, la nacian vesperon kaj la ekskursojn; plej malpli la Cseh-aranĝojn, la aranĝojn por aktivuloj, la komitatkunsidojn, la lingvajn kursojn kaj IKU. Oni ne volas pagi tion multe, sed oni volas konvenan kongresejon. La kvalito de helpo ricevita de la LKK kaj de la Kongresa Fako de UEA estas alte taksita, same kiel pri la informiloj, nome la du Bultenoj, sed strange oni ne demandis pri la Kongreslibro! La aŭtoro mem substrekas la kontraŭdiron inter la neceso montri Esperanton al la ekstera mondo kaj UK-oj kie oni vivas interne por la komunumo mem. Tyron Surmon en tripaĝa artikolo rakontas pri sia sperto en sia unua UK-o en Montrealo. Li ĉefe komparas la etoson de la Universalaj Kongresoj kun tiu de IJK kaj absolute preferas tiun de la junularaj eventoj.[21] Bibliografio[redakti | redakti fonton]
Galerio[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|