Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2008 3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Traduko de MediaWiki "Gadgets"[redakti fonton]

Kio estus la ĝusta traduko de la vorto "Gadgets"? Ĉu "iletoj" aŭ "programetoj" aŭ "vikiiloj"? (Mi bezonas tiun vorton por la tradukado de la MediaWiki interfaco ĉe BetaWiki. -- Yekrats 20:56, 29. Feb 2008 (UTC)

Mi jam proponis Aldonaĵoj, eble ne ĝusta traduko, sed laŭ mi bone respegulas pri kio fakte temas. AL @ 21:36, 29. Feb 2008 (UTC)

Blua streko[redakti fonton]

Ĉu iu scias, kial nun aperas malbelaspekta blua streko super la kadro "Artikolo de la semajno" de la ĉefpaĝo ? Mi kredas, ke ĝi ne ekzistis antaŭ du semajnoj, kaj mi ne kapablas trovi ĝian kaŭzon. Thomas Guibal 10:51, 1. Mar 2008 (UTC)

Ŝajne mi sukcesis forigi ĝin redaktinte {{ĈefPaĝaDuaKolumno}} foriginte de ĝi ne bezonataj linisaltoj. Ĉu en ordo nun ? AL @ 11:42, 1. Mar 2008 (UTC)
Tute en ordo, dankon. Thomas Guibal 13:07, 1. Mar 2008 (UTC)

"rikoltilo" kaj "serpo"[redakti fonton]

Oni bonvolu legi la diskutpaĝojn pri rikoltilo kaj serpo. Surbaze de la difinoj kaj ekzemploj en NPIV kaj Esperanta Bildvortaro, "serpo" havas la signifon de la angla "billhook" aŭ la franca "serpe", ne de la slava "srp" (esperante: "rikoltilo", kiel en rikoltilo kaj martelo). Narvalo kaj Petro miskorektas tiajn difinojn por remeti eraran, fals-amikan komprenon de tiu vortgrupo. - jc

Mi iom tralegis la disputon. Jorge ŝajnas certa pri sia kompreno de la vorto bazita sur fundamento, PIV kaj Esperanta Bildvortaro. Serpo kiel rikoltilo estus do falsa amiko, tamen en la diskuto estas menciite ke gugla serĉo aperigas oftan uzon de serpo en la signifo de rikoltilo : ŝajnas do ke tiu falsamika uzo jam iom enradikiĝis. Do ne nur Petro kaj Narvalo kulpas pri tio. Ĉu akcepti tiun "evoluon" aŭ kontraŭbatali ĝin ? Arno Lagrange  06:32, 3. Mar 2008 (UTC)
La kompromisa propono de Marcos miaopinie solvas la aferon. Ĝi baziĝas sur la preferindaj formoj, sed ankaŭ informas pri (kaj resendas al) la fals-amikaj formoj uzataj de aliaj homoj. - jc

Forpasis vikipediisto OryanW[redakti fonton]

Oni ĵus informis min ĉe la IRC kanalo #wikipedia-eo pri la forpaso de la vikipediisto Oryanw.

Li mortis la 12an de februaro. --ƒajro @ 00:32, 3. Mar 2008 (UTC)

Mi kondolencas. Foje vera vivo sin trudas en nia reta projekto kie oni povus kredi ke kunlaborantoj estas fikciaj : sed ne, vikipediisto unuavice estas homo kun travivaĵoj inter kiuj povas esti vivfino. AL @ 06:22, 3. Mar 2008 (UTC)
Mi ĉagrenas pri la morto de Bill. Li estis afabla kaj laborema membro de nia projekto. Mi proponas lasi memormesaĝon sur lia vikipediista paĝo kaj sekve protekti la paĝon, ĉar tio jam estas la kutimo de aliaj vikipedioj en tia malgaja kazo. Thomas Guibal 07:30, 3. Mar 2008 (UTC)
Omaĝe al Bill mi kreis artikolon pri li : William O'Ryan AL @ 01:19, 4. Mar 2008 (UTC)
Mi ne povas kredi tion. Ni jam tiom ofte kunlaboris kaj diskutis kun li... Alaŭdo ۩ 07:19, 5. Mar 2008 (UTC)

Post iom abunda korespondado kun Josephine O'Ryan, la fratino de Bill, mi povis ekscii iom pri li, kaj enmetis tion en la biografian artikolon pri li. Josephine emfazas ke li sen plendoj suferadis gravan malsanon de pluraj jardekoj, kaj ke tiu malsano pli kaj pli graviĝis. En tiuj cirkonstancoj Bill malkovris Vikipedion kaj abunde kontribuis precipe tradukante de la angla al Esperanto en tempodaŭro de apenaŭ pli ol unu jaro (13 monatoj). Ŝi inter alie sciigas ke "Lia kontribuado al Vikipedio kaj lia tigraja vortaro estis kialoj por plu batali ĉar li sentis ke li faras ion valoran (se mi ĝuste komprenas : His Wikipedia contributions and his Tigrinya dictionary were reasons to keep fighting because he felt he was making a difference.)" AL @ 23:15, 5. Mar 2008 (UTC)

Inter lastaj kontribuoj de Bill rimarkindas :
Nuntempe batalas viruson.
Esperas baldaŭ reaktiviĝi. --wor
Citaĵo
 Mi emas konsenti kun Kunar. Kiel komenco, mi proponas uzon de roboto por forigi ĉiun artikolon kiu enhavas malpli ol 1K da eksterŝablonaj alfabetaj literoj. Post 3 monatoj ni ŝanĝu tion al 2K da videblaj antaŭ la sekcio Vidu ankaŭ, ktp. Ni ne nesinridindigi povas konkurenci kvante. Sed ni ja certe povas konkurence kvalite en fakoj interesaj aparte al esperantologio. Bill O'Ryan 21:16, 15. Sep 2007 (UTC) 

Nova aspekto de "Lastaj ŝanĝoj"[redakti fonton]

Mi ĝisdatigis la aspekton de la paĝo Lastaj ŝanĝoj laŭ la sugesto kaj pruvo de Arno. Sendu ĉiujn plendojn al mi! :-D -- Yekrats 14:23, 3. Mar 2008 (UTC)

Alia Vikipediisto forpasis[redakti fonton]

La sinjoro Gustavo Ariza, kiu estis Kolombia Esperantisto, Vikipediisto, kaj nia amiko, forpasis la pasinta 21-a de februaro de 2008.  ::Kuartas 

Mi legas ĉi-tiun mesaĝon kun bedaŭro. Mi indikis la forpason sur la vikipediista paĝo de Gustavo kaj protektis ĝin, kiel tio estas la kutimo, kiam amiko forpasas. DidiWeidmann 18:05, 5. Mar 2008 (UTC)

Ĉu Ŝablono:Apartigilo ne estu pli logike je komenco de teksto[redakti fonton]

Karaj, ĉe apartigiloj mi vidas, ke foje la ŝablono:Apartigilo troviĝas ĉe la fino, foje ĉe la komenco de teksto. Logike estus, ke la ŝablono estu plej supre en la teksto fakte tuj videbla! Kiam la listo de la signifoj estas relative longa oni ofte ne tuj rimarkas, ke temas pri apartigilo, se la ŝabolono ne troviĝas supre! (Se temas pri tre longa listo - pli ol averaĝa ekranfenestrolongeco - tiam eventuale rekomendindas meti la ŝablonon kaj komence kaj ĉe la fino, sed ĉiukaze je la komenco ĝi estas plej necesa! Mi tial volas proponi, ke oni estonte metu la ŝablonon "Apartigilo" antaŭ anstataŭ post la tekston! Se teksto tre longas eventuale kaj kaj! Amike DidiWeidmann 17:44, 5. Mar 2008 (UTC)

Mi konsentas kun tiu ĉi propono de Dietrich. Thomas Guibal 18:18, 5. Mar 2008 (UTC)
Mi malkonsentas. Supre de la artikolo oni povas legi la enkondukan frazon, kiu iel mencias ke temas pri plur-signifa esprimo, sed foje jam aldonas aliajn informojn depende de la situacio. Komparu ekz-e la simplan enkondukan frazon de Kampo kun pli informplenaj enkondukaj frazoj de KozmiceKozmice. Se ni metus la ŝablonon ĉiam supren, ni devus elekti ĉu konservi tiujn enkondukajn frazojn aŭ ne. Se ni konservus ilin, ni havus tedan ripetiĝon ĉe la artikol-supro (dufoje sinsekve ni atentigus la leganton pri tio ke li entajpis plursignifan esprimon); se ni forigus ilin, ni forigus la utilaj informojn en la kazo de la pli informplenaj enkondukaj frazoj.
Ankaŭ la angla, germana kaj hispana Vikipedioj uzas siajn apartigil-ŝablonojn malsupre.
Aldone, min persone ĝenus tia ŝablono supre de la artikolo. Se ni metus ĝin supre, ni devus mallongigi la tekston kaj forigi la alvokon al ligil-riparado ("Se vi venis ĉi tien per ligilo en artikolo, bonvolu direkti tiun ligilon rekte al la celita paĝo"). En la malsupra pozicio la ŝablono tute taŭgas; supre ja troviĝas jam la enkonduka frazo.
Mi volas atentigi la aliajn pri tio, ke ĝis nun preskaŭ ĉiuj niaj apartigiloj havas la ŝablonon sube (mi kontrolis ĉirkaŭ 20 paĝojn ĉe Paĝoj kiuj ligas al Ŝablono:Apartigilo, kaj trovis nur apartigilojn, kie la ŝablono estas sube). Se ni ŝanĝus tiun principon, ni devus fari tre multajn ŝanĝojn al la jam ekzistantaj apartigiloj. Marcos 21:27, 5. Mar 2008 (UTC)
Malgraŭ la argumentoj de Marcos, mi emas samopinii kiel Didi.
Tamen mi ne nomus tion logiko, sed temas pri pravigebla elekto. La argumentoj de Marcos ankaŭ estas valoraj. Nur ni serĉu komunan kunsenton kaj elektu kiun politikon ni sekvu. AL @ 23:21, 5. Mar 2008 (UTC)
Rilate la ĝenon de ŝablono supre de artikolo mi volas atentigi, ke apartigilo ne estas normala artikolo, sed vojindikilo, plej ofte nur listo kun ligiloj al la veraj artikoloj. - Rilate la ŝanĝon: Tio ne estus tro prioritata unuflanke, kaj aliflanke verŝajne relative facile robotigebla. DidiWeidmann 22:04, 6. Mar 2008 (UTC)

Ligo el bildoj[redakti fonton]

Nun el la Ĉefpaĝo kaj el la paĝo Lastaj Ŝanĝoj alklako sur logobildoj de kunprojektoj aŭ ikonoj antaŭ enciklopediaj kategorioj aŭ apud listo da prizorgindaĵoj malfermas respektive la ĉefpaĝon de la kunprojekto, la rilatan enciklopedian kategorion aŭ vikipedian zorgilpaĝon dank' al ŝablono {{Ligo el bildo}} kiu uzas la etendaĵon ImageMap por krei ligilojn. .Arno Lagrange  09:35, 8. Mar 2008 (UTC)

Bonege, dankon. Thomas Guibal 12:12, 8. Mar 2008 (UTC)

Pri prefektujoj/gubernioj de Japanio[redakti fonton]

Daŭrigo de la arkivita temo [1].

La Revuo Orienta (marto, 2008), la organo de Japana Esperanto-Instituto (JEI), raportas, ke la vortouzo de la Japana mapo en la Jarlibro de UEA 2008 ŝanĝiĝos de "prefektejo" al "gubernio" laŭ propono de la internacia fako de JEI. --Vastalto 09:42, 9. Mar 2008 (UTC)

Dankon por via informo! - Ryoho 14:56, 10. Mar 2008 (UTC)
Mi ĵus aldonis vian informon al Japanaj prefektujoj#Prefektujo aŭ Gubernio. Bv. aldonu plian informon pri vortouzoj de prefektujo aŭ gubernio. - Ryoho 15:17, 10. Mar 2008 (UTC)

Usonaj "counties"[redakti fonton]

Estimatoj,

Nuntempe ekzistas ega ĥaoso en nia Vikipedio koncerne la korektan tradukon de la usonaj "counties". Mi serĉis kaj trovis la jenajn :

Mi petas, ke ni firme decidu, kiu vorto estas la plej bona, kaj sekve alinomu ĉiujn koncernitajn artikolojn. Kion vi opinias ? Thomas Guibal 07:44, 10. Mar 2008 (UTC)

Mi uzas Kantonon, sed la populara Vortaro Wells uzas gloson Konteo. Eble mi elektis tiun nomon ĉar Reta Vortaro nenie enlistigas "konteo"-n, sed listigas "kantono"-n kiel neologismon. Ĉu iu ajn havas PIV-on por kontroli tion? Mi ankaŭ preferus unuigitan solvon. -- Yekrats 09:33, 10. Mar 2008 (UTC)

NPIV: kantono 1) Teritorio, difinita per administra celo (en Francio por balotoj, en Kanado por katastro) 2) Ĉiu el la teritorioj, kiuj membras en la Svislanda federacio: ...3) Sekcio de fervojlinio, kies aliro estas regata lau ~igo: ->bloksekcio 4) Figuro en formo de malgranda ortangulo en unu el la anguloj de la ŝildo.


mia persona komento: mi ne ŝatas 3) kaj 4) ne plaĉas al mi, ĉar ili ne estas vere bezonataj. En mia propra lingvo mi ne havas ilin kaj devas en kazo de bezono klarigi per propraj vortoj. --Hans 13:56, 10. Mar 2008 (UTC) +

Ĉu "konteo" estas PIVa? -- Yekrats 15:25, 10. Mar 2008 (UTC)
Ne, “konteo” troviĝas nek en PV, nek en PIV-1970, nek en PIV-2000, nek en Wells. Mi trovis ĝin nur en Benson, kiu aldonis steleton kaj devis meti difinon kaj klarigon en aparta listo de novvortoj. Kantono ŝajnas havi sufiĉe vastan difinon por esti aplikebla ankaŭ ĉi-okaze. Sed la demando pri dividaĵoj de landoj estas ne facila, kiel montris ankaŭ la diskutoj pri administraj unuoj en Japanujo (ĉi-supre) kaj Finnlando (en la diskutpaĝo sub Provincoj de Finnlando. – Mi ne scias, kiu vorto plej taŭgas, ĉar mi ne scias, kia regiono estas "county": ĉu nur dividaĵo por statistiko, ĉu unuo de ŝtata administro, ĉu memrega distrikto kun popole elektitaj deputitaro kaj estro. --Surfo 16:41, 10. Mar 2008 (UTC)
NPIV malhavas la vorton 'konte'o sed jes enhavas distrikt'o kaj kantono, departemento, kvartalo, gubernio, provinco.

Mi esploris kelkajn el miaj vortaroj (francaj, anglaj kaj esperantaj).

  • Distrikto [1]Precize limita teritorio, havanta apartan administran unuecon. elekto~o, juĝ~o > departemento, kantono, kvartalo, gubernio, provinco. Juĝo~o Jurisdikcio.

Angla vortaro [2] difinas

  • county any of various administrative, political, or judicial subdivisions of certain English-speaking countries or states [3]
  • count
    • 1 a nobleman in any of various European countries having a rank of corresponding to that of a British earl.[4]
    • 2 any of various officials in the late Roman Empire and in the early Middle Ages < OF conte, <L comes associate, <COM- with + Ire to go [5]

Ŝajne ne plu estas rilato inter count kaj county

  • county estas tradukita al la franca comté [6]
  • comté [7] estas difinita kiel
    • <comte <L comes "compagnon", puis "attaché à la suite de l'empereur", d'où "haut dignitaire" [8]
    • 1 Domaine dont le possesseur prenait le titre de comte. [9]
    • 2 Subdivision territoriale en Grande-Bretagne et dans les pays anglo-saxons. Au Canada, Subdivision territoriale à des fins administratives et ABUSIVEMENT Circonscription électorale.[10]

La signifo de la vortoj latina comes, malnovfrancaj cuens, compte, conte, francaj comte, comté, kaj anglaj count, county do ŝanĝigis laŭ la jarcentoj.

Konklude kiel traduki la usonan "county" ? Certe ne graflando : en la franca "comté" havas la du signifojn 1-"graflando" 2-"distrikto" (en anglalingvaj landoj), sed en la angla county ne plu havas la signifon "graflando" de kiu ĝi etime fontas.

Fundamente "distrikto" tute taŭgas. Kial do uzi alian vorton ? Kio pravigas la neologisman enkondukon de "konteo" ? Ĉu usonaj distriktoj havas ion apartan kompare kun alilandaj kiu pravigus ke oni ekuzu apartan nomon en Esperanto ? Arno Lagrange  17:40, 10. Mar 2008 (UTC)

Dankon pro viaj multaj komentoj. Ŝajnas do, ke "konteo" estas nedezirinda vorto, ĉar ne menciita de plejmultaj vortaroj. La du plej taŭgaj vortoj laŭaspekte estas "kantono" kaj "distrikto". Male de Arno, mi emas favori "kantono", ĉar tiu esperanta vorto trafe difinas la rolon de "counties" en Usono. Plie jam ekzistas pluraj specoj da districts (kongresaj, lernejaj, distrikto de Kolumbio, ktp...) en Usono : vidu en:District#United_States, dum ekzistas tie neniu canton. La elekto de pli neŭtrala "kantono" do malhelpus eblan konfuzon. Thomas Guibal 18:10, 10. Mar 2008 (UTC)
Mi tute kontraŭas la uzon de distrikto, ĉar ni nepre bezonas ankaŭ vortojn kun tre ĝenerala sed precizigebla signifo. Tiaj estas precipe "regiono" kaj "distrikto", el kiuj la dua priskribas ion kun precizaj administraj limoj, dum "regiono" estas pli malprecize difinebla. Ankaŭ "teritorio" estas iam uzata ĝenerale, sed ĝi havas precipe juran (en iuj landoj) kaj biologian sencon. Kiel Thomas Guibal diris, ni povu paroli pri diversaj tipoj de distriktoj (lernejaj, balotaj, statistikaj, policaj, juraj ks., ekz tiaj de unu “county”), kaj estas ĝene, se la vorto distrikto mem jam signifas unu tipon de distrikto. La vorton regiono oni ankaŭ povu uzi tre vastasence: lando povas havi ekzemple regionojn marbordajn, ĉefurban, montaran, lagan ktp., kaj tial estas iom ĝene, ke pri Francujo oni uzas la vorton por certa tipo de administra distrikto. Por county oni elektu pli specifan vorton, ĉu kantono, ĉu iun alian. – Ĝis nun neniu klarigis, kian funkcion kaj kian administran strukturon havas county. Mi iom legis en la anglalingva Vikipedio pri Kalifornio, kaj mi ne bone komprenas, kiel county diferencas de tio, kion pluraj eŭropaj landoj nomas komunumomunicipo. Io ŝajnis indiki, ke county en Usono eĉ iel estas malo de urbo, do ia kampara distrikto? Ĉu ne iu povas klarigi, kiaj administraj unuoj ili estas, kaj kiel ili diferencas ekz. de diverslandaj gubernioj, provincoj, (francaj) regionoj, departementoj, municipoj, kantonoj kaj multaj aliaj kaj kial ili ne povas porti iun el tiuj nomoj. Fakte unu eblo estas nomi ilin "konteoj", kiu do estus preskaŭ propra nomo kun nur usona aŭ kanada uzo. -- --Surfo 19:38, 10. Mar 2008 (UTC)
Fakte, en ĉiu lando estas aparta sistemo subdividi administre la teritorion, kaj ĉiu lando havas nacilingvajn vortojn por nomi tiujn disdividojn. Povus esti temo de aparta vikipedia artikolo priskribi ĉiujn tiujn distriktojn, kun mencio de kompetentkampo, organizmaniero, estrado, ktp., nacilingva nomo kaj propno pri ĝusta esperanta vorto. La komento de Surfo pri la franca uzo de la vorto regiono atentigas ke nenio estas memkomprenebla en tiu kampo, sed ke necesas klarigoj, difinoj kaj detalaj priskriboj. Mia diro ke 'distrikto' estas fundamenta kaj eventuale sufiĉa, kaj mia demando ĉu 'konteo' estas utila estos responditaj kiam tiu klariga laboro estos progresinta.
Bazo pr tia laboro povas esti en:Template:Types of country subdivision AL @ 22:18, 10. Mar 2008 (UTC)
La propono de Arno estas bona, kaj tiel oni povus krei ion vere utilan: Administraj distriktoj tutmonde povus esti la titolo. Krom la angla ŝablono montrita de Arno, ankaŭ la paĝo en:Municipality povus doni ian gvidan ekzemplon, ĉar ĝi enhavas landoliston, kvankam ĝi pritraktas nur unu bazan distriktotipon. - --Surfo 17:31, 11. Mar 2008 (UTC)
Estas fakte tre interesa diskuto - ni ja similajn problemojn spertis kun la esprimoj "komunumo", "municipo" ktp. Etimologie fakte ankaŭ "kantono" estas parenca kun "county" kaj fakte se oni parolus pri "kantonoj" en Usono oni verŝajne ne bezonas tro da fantazio por diveni, ke temas pri "county". La vorton "distrikto" oni ne povas utiligi, ĉar tiu-ĉi vorto jam estas okupita evidente por "district" ... - ĉiukaze tiuj vortoj "distrikto", "kantono", "subdistrikto", "komunumo", "municipo" ktp. devas en ĉiu lando esti aparte difinitaj - tiel mi aliĝas al la supre proponita projekto kaj volonte kunlaboras en ĝi. Cetere ofte eĉ interne de lando tiuj esprimoj ŝanĝiĝas de regiono al regiono, precipe se temas pri federalismaj ŝtatoj kiel Usono kaj Svislando. Distrikto en Kantono Zuriko estas io tute alia ol en Kantono Ŝvico, dum en aliaj kantonoj eĉ entute ne ekzistas. Krome mi fakte jam vidis en anglaj tradukoj, ke iuj tradukis "Kantono Zuriko" per "County of Zurich" --> do evidente tiom malkorekta do la ideo utiligi "kantonon" por "county" ne povas esti. Amike DidiWeidmann 17:52, 11. Mar 2008 (UTC)

Subdiskuto : pri fakaj signifoj[redakti fonton]

Hans skribis :

mi ne ŝatas 3) [11] kaj 4) [12] ne plaĉas al mi, ĉar ili ne estas vere bezonataj. En mia propra lingvo mi ne havas ilin kaj devas en kazo de bezono klarigi per propraj vortoj.
al mi strangas tiel emi forĵeti difinojn el vortaro, pro malŝato, aŭ ĉar malplaĉas, aŭ ĉar supozeble tiuj vortoj mankus en la propra lingvo. -tio kontrolendas- Tiukaze temas pri du fakaj difinoj nome faka fervoja [13] kaj heraldika [14] . En multaj lingvoj vortoj havas iun difinon en la ĝenerala uzo kaj povas havi iuj kromajn apartajn difinojn en iuj fakoj. Tiuj difinoj neniel kolizias ĉar la kunteksto klare montras pri kio temas, kaj anstataŭ enkonduki novan radikon estas multe pli oportune akcepti kromajn difinojn por jam uzata vorto. AL @ 18:01, 10. Mar 2008 (UTC)

Por aŭ kontraŭ robotkreado de la kantonoj ?[redakti fonton]

Mi metis suban peton de sur mia disuktpaĝo ĉi-tien, esperante, ke Nick trovos tiel la helpon bezonantan. Amike DidiWeidmann 16:05, 11. Mar 2008 (UTC)

Mesaĝo por ĉiuj robotkonstruantoj:

Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).

Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!

--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)

Nia vikipedia komunumo antaŭ ne longe interkonsentis, ke ni momente ne plu amase kreu artikolojn per roboto, ĉar tia tekniko estas artefarita kaj povas difekti la bonfamon de nia sufiĉe malgranda Vikipedio (estis precipe akra debato pri miloj da robotkreitaj urboj de Germanio). Mi do konsilas atendi pli favoran periodon por tio. Thomas Guibal 16:07, 11. Mar 2008 (UTC)
Ni vere ne bezonas novajn superfluajn ĝermojn. Mi bedaŭras ke denove falas la nivelo. Narvalo 10:49, 12. Mar 2008 (UTC)

Notoj[redakti fonton]

  1. NPIV, 2002
  2. The New Collins Concise English Dictionary, 1984
  3. iu el diversaj administraj, politikaj, aŭ juraj subdividoj de iuj angle parolantaj landoj aŭ ŝtatoj.
  4. nobelulo en iuj el diversaj eŭropaj landoj havantan rangon korespndantan al brita grafo.
  5. iu el diversaj oficialuloj en la malfrua Romia Imperio kaj en la frua Mezepoko <malnovfranca conte <latina comes, asociulo <COM- kun + Ire, iri
  6. The Oxford-Hachette French Dictionary/Le Dictionnaire Hachette-Oxford, dulingva dudirekta (franca-angla/angla-franca), 1994
  7. Le nouveau petit Robert de la langue française 2007
  8. <franca comte <latina comes "kunulo", pli poste "ano de la imperiestra sekvantaro", de kie "altrangulo"
  9. Regno kies posedanto akiris la titolon grafo.
  10. Teritoria subdivido en Britio kaj en la angle parolantaj landoj. En Kanado, Teritoria subdivido administrcele kaj kontraŭreguluze : balotdistrikto.
  11. Sekcio de fervojlinio, kies aliro estas regata lau ~igo: ->bloksekcio
  12. Figuro en formo de malgranda ortangulo en unu el la anguloj de la ŝildo.
  13. Bv plu legi en NPIV post kantono :
    kantonigo Kreo, sur fervojlinio, de tiu veturadsistemo, kiu certigas sekuran senperan trajnosinsekvon cele al konservo de sama tempa intervalo inter du sinsekvaj samdirektaj trajnoj > bloksistemo
    En Harrap's Weis Mattutat, Dictionnaire Allemand-Français/Français-Allemand, 1989
    • fr canton (fervojo, veturado) : de (Strecken-)Abschnitt (eo : kantono 4)
    • fr cantonnement (fervojo) : de Raumfolgsicherung, Zugfolgstelle, Streckenblock (eo : kantonigo)
  14. bonvolu kontroli ĉu Lichteck ne estus bona traduko de kantono NPIV 4 (kaj de franca fr:wikt:canton 5 kaj angla en:wikt:canton 5.
    • Lichteck : kleines anders tingiertes Viereck im Wappenschild (Blasonierung, de:Vierung (Heraldik))
    • en:wikt:canton 5.A subdivision of a flag, the rectangular inset on the upper hoist (i.e., flagpole) side (e.g., the stars of the US national flag are in a canton).
    • fr:wikt:canton 5.En termes de Blason, il se dit d’un Quartier qui est moindre que le quartier ordinaire de l’écu. Il se dit encore des Parties dans lesquelles un écu est partagé par les pièces dont il est chargé.

Kategorio:Urboj en (usona ŝtato)[redakti fonton]

En Kategorio:Urboj de Usono ni havas 50 kategoriojn kiu ŝajne estu "Kategorio:Urboj de XYZ" anstataŭ "Kategorio:Urboj en XYZ". Kial havi kategorion "Urboj de Usono" sed ne "Urboj de *subŝtato*"? Se neniu plendas, mi alinomos ĉi kategoriojn baldaŭ per roboto. -- Yekrats 15:27, 12. Mar 2008 (UTC)

Konsentite. Thomas Guibal 15:36, 12. Mar 2008 (UTC)

Nova vesto por la diskutejo[redakti fonton]

Instigite de Fajro kaj helpe de lia laboro, mi ekpretigis novan veston por la kapo de la diskutejo kaj de ties neesperanta parto. La laboro estas nefinita. Bonvolu helpi kiu volas/ povas. Nefinitaj taskoj :

Arno Lagrange  00:58, 13. Mar 2008 (UTC)

La nova prezento estas belaspekta. Dankon al Arno. Thomas Guibal 13:18, 13. Mar 2008 (UTC)
La ŝablono estas pli bela ol antaŭa enkonduko, sed mi devas demandi. Supre en la ŝablono estas skribite: Bonvenon al la Diskutejo de la Vikipedio ! Ĉu devas tie estis dufoje artikolo "la"? (la Diskuto de la Vikipedio) Se oni mencias Diskutejon la unuanfojon, tie ne estas uzata "la" ("la" estas uzata la duan kaj pluanfojon) "Diskutejo" estas miaopinie menciata unuanfojon en la paĝo, do devus esti sen "la", kaj due, ĉu Vikipedio ne estas propra nomo de la enciklopedia projekto? Se oni skribas ĝin kun majusklo, mi komprenas, ke jes kaj antaŭ propraj nomoj oni ne skribas "la". Se Vikipedio ne estas propra nomo, poste tie devus esti skribita minusklo "v" (vikipedio). Petro@diskkont 15:34, 13. Mar 2008 (UTC)
Petro pravas. Tiun mi tuje rimarkis. Sed ĉiel ajn dankegon, Arno kaj Fajro kaj aliuloj, pro viaj senĉesa sindono al la projekto. Mi sugestas "Bonvennon al Diskutejo de Vikipedio!". Ni rimarku, ke pli sube en la plua teksto, kiam "la" povus esti uzata, ĝi ne estas. :-) Brakumojn! -- Fernando Maia Jr. 16:08, 13. Mar 2008 (UTC)
Trafan rimarkon. Mi ne certas pri "la Diskutejo" aŭ "Diskutejo", sed aŭdacis ŝanĝi "la Vikipedio" al "Vikipedio". Se mi eraris, ne hezitu nuligi mian korekton. Thomas Guibal 16:28, 13. Mar 2008 (UTC)
Mi forviŝis ankaŭ "la" antaŭ Diskutejo, ĉar ĝi estas menciata unuafojon sur tiu ĉi paĝo. Petro@diskkont 16:30, 13. Mar 2008 (UTC)
"Bonvenon al Diskutejo de Vikipedio" ŝajnas miaopinie iom stranga. Ne gravas, ke la vorto "diskutejo" estas jam antaŭe menciita : spite al tio ankoraŭ bezonas la frazo la difinitan artikolon la, kiel ekzemple "la kato de Zamenhof" aŭ "la dormĉambro de Fernando". "Bonvenon al la diskutejo de Vikipedio" ŝajnas do preferinda al mi. Ĉu ne ? Thomas Guibal 16:39, 13. Mar 2008 (UTC)
Mi korektis al "la diskutejo..." Eblas kompreni tion kiel "al la tuta diskuta paĝo". Petro@diskkont 16:50, 13. Mar 2008 (UTC)
Mi korektis ankaŭ Esperanta Vikipedio je Esperanto-Vikipedio laŭ Esperanto-Asocio. Ne estas uzata Esperanta Asocio. Petro@diskkont 16:55, 13. Mar 2008 (UTC)

Mi estus preferinda "la Diskutejo de Vikipedio", ĉar "Diskutejo de Vikipedio" povus esti komprenita kiel "ajna diskutejo de Vikipedio" apud aliaj. Sed iel majuskligo supozigas ke temas pri la Diskutejo. Sekve mi konsentas. Arno Lagrange  23:49, 13. Mar 2008 (UTC)

La nova paĝo estas bona, krom unu detalo: La centrigita aranĝo de la linioj ŝajnas al mi tre stranga, iel nervoziga, precipe se la alineo jam estas ŝovita desktren. Mi tre ŝatus normalan, rektan maldekstran marĝenon. Eĉ pli strange: nun, kiam mi premis la butonon “Antaŭrigardu”, ĉio aperas kiel antaŭe, kun rekta marĝeno. Kio okazas? - --Surfo 14:12, 14. Mar 2008 (UTC)

Davos - eta sukcestravivaĵo dank al laboro por vikipedio[redakti fonton]

Karaj hodiaŭ ni havis en la Esperanto-Librejo Zuriko viziton de ĵurnalisto el Davos, kiu volis fari en la davosa loka gazeto artikolon pri Esperanto kaj li kunportis 100-jaraĝan turisman prospekton pri la komunumo en Esperanto. Ni tiam donis al li informmaterialo kaj povis montri al li, ke en la Esperanto-Vikipedio ekzistas ampleksaj artikoloj kaj pri Davos kaj pri la Lago de Davos kaj pri la Monda Ekonomia Forumo ... (diable scias, kial antaŭ kelkaj semajnoj precipe tiujn tri artikolojn verkis respektive bone kompletigis, fakto estas, ke ĵuste ili trovis la intereso de la ĵurnalisto, kio tiel povis konstati, ke en neniu alia ne-germanlingva versio eblas tiel bone informiĝi pri Davos ol en Esperanto ...) --> Mi tion notas sur la diskutejo, ĉar tio eventuale donas kuraĝon al aliaj el inter vi verki tekstojn en la Vikipedio pri komunumoj kaj geografiaĵoj en la regiono, kie vi vivas! Amike DidiWeidmann 15:47, 14. Mar 2008 (UTC)

Dankon, Didi, por kundividi tiun informon. Ĝi certe ĝojigas nin kaj kuraĝigas nin al bonaj laboroj. :-) -- Fernando Maia Jr. 03:38, 15. Mar 2008 (UTC)

Aspekto de diskutejo[redakti fonton]

Ĝenas min, ke la artikoloj en diskutejo subite aperas centrigite anstataŭ maldekstrigite - ĉu tio havas kialon en mia navigilo aŭ en vikipedio mem? Se estas afero de la paĝa tekniko, mi petas la "kulpulon" eventuale konsideri malfari tiun-modifon, mi fakte ne scias, kie tio eblas. Amike DidiWeidmann 15:56, 14. Mar 2008 (UTC)

Mi longe sen sensukcese serĉis la kulpan redakton. Estas ŝajne problemo kun la nova enkonduka kadro de la diskutejo. Ĉu iu kapablas korekti tion ? Thomas Guibal 16:09, 14. Mar 2008 (UTC)
Mi artefarite sukcesis nuligi la centrigon de la teksto per la aldono de </center> supre de la paĝo. La fono de la paĝo tamen restas verda. Thomas Guibal 16:13, 14. Mar 2008 (UTC)
Kulpis lastaj redaktoj ĉe {{DiskutejoEnkonduko}} kiuj lasis kelkajn HTML-markilojn malfermitaj. Mi nun rearanĝis tion. Arno Lagrange  20:03, 14. Mar 2008 (UTC)
Dankon kaj gratulon al nia burokrato --> kaj evidente la komuptilo estas ĉiam la plej rigida burokrato: Unu nefermita krampo kaj ĝi kondutas pli senkompate ol ĉiuj membroj de eŭropa komisiono kune ne sukcesas ... DidiWeidmann 23:56, 14. Mar 2008 (UTC)

Mi ĵus enmetis tiun artikolon kaj ene de gi por apero en notoj estas tradukita longa citaĵo kiu ne aperas videble. Alifoje mi sukcesas vidigi citaĵon, sed ne tiukaze. Ĉu iu povas helpi?--Kanikanikani 20:55, 16. Mar 2008 (UTC)

Mi nun korektis vian ŝablon-uzadon per uzo de Ŝablono:Citgazeto. Marcos 00:01, 17. Mar 2008 (UTC)

Kion verki unue?[redakti fonton]

Estas verkitaj preskaŭ cent mil artikoloj, atendas ankoraŭ kelkaj pliaj centoj (krom polurado kaj ampleksigo...). Mi demandas min, en kiu sinsekvo ni kreu tiujn. Ebla vojo estas, ke unue ni koncentriĝu pri artikoloj, kiuj jam ekzistas en deko da lingvoj, sed ne en Esperanto, vidu Kion verki unue?. Por trovi tiajn paĝojn eble helpus speciala funkcio. Ni povus tiam havi alispecajn mejloŝtonojn: "Ĉiu artikolo, kiu ekzistas en pli ol 40/39/38... lingvoj, ekzistas ankaŭ en Esperanto" (kun almenaŭ 500 bajtoj aŭ minimume tiom kiom en la aliaj versioj).

Eble ni ankaŭ elektu relative malgrandan vikipedio-version, kies artikolojn ni provu relative komplete esperantigi.

Mi cetere per tio ne volas kritiki homojn, kiuj kreas aliajn paĝojn ekzistantajn en nur malmultaj lingvoj - mi mem (kaj eble ankaŭ aliaj) tamen ŝatus sekvi vojon proksiman al la priskribita. --Lu 21:51, 17. Mar 2008 (UTC)

Estas la listo: Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj forestas en EO/2007-08-02 kun artikoloj kiuj estas en la plej multaj lingvoj. Se ĝi estas bezonata, eblas provi fari pli novan version de ĝi. Maksim 19:36, 18. Mar 2008 (UTC)
Brile!!! Estis precize io tia, kion mi serĉis. Iom bedaŭrinde, ke la paĝo kun la listo ŝajne estis ĝis nun neniel ligita al la resto de la Vikipedio - kaj sekve ŝajne preskaŭ neniu uzis la paĝon ekde aŭgusto. --Lu 22:53, 18. Mar 2008 (UTC)
Verŝajne sufiĉas provizore la nuna versio, ĝi ja donas multajn ideojn por verki kaj pluverki en ĝermoj. Novan fari indas eble nur post tralaboro de la nuna listo. --Lu 00:51, 19. Mar 2008 (UTC)

Lu, vi atentas precipe pri kvantoj. Por mi interesaj artikoloj pleje gravas. Kelkaj artikoloj, ekz. pri iu tre eta urbeto aŭ regiono en Usono aŭ alia lando, tute ne interesas min. Sed, se tia urbeto havas specialaĵon, tiam ni aldonu tion por fari la artikolon leginda. Leginda memkompreneble en Esperanto, sed aperu (per la ligiloj al alilingvaj versioj) informo pri nia paĝo en multaj aliaj lingvaj versioj. Se nia paĝo estas pli interesa ol nacilingva, bonege!

Longeco, komplikeco. Kelkaj artikoloj en la Viki fariĝas tro longaj kaj komplikaj laŭ mia gusto. Kompaktan, tamen sufiĉe informplenan artikolon mi preferas.

Kvanton de artikoloj oni povas pligrandigi, se oni faras apartajn artikolojn pri apartaj subtemoj aŭ pri parencaj temoj. --Hans 13:47, 18. Mar 2008 (UTC)

tiurilate vidu supre "Davos".--Hans 14:00, 18. Mar 2008 (UTC)
La menciita ekzemplo pri Davos estas unu el la sekvendaj vojoj : verki iom ampleskajn artikolojn pri apartaj temoj precipe pri tiaj temoj kun mondskala dimensio kiaj la Monda Ekonomia Forumo, prefere al priskribo de ĉiuj etaj geografiaĵoj el nia vasta mondo. Alia sekvenda vojo laŭ mi estas ampleksigi bazajn ĝeneralajn artikolojn kiuj estas ĝis nun ĝermaj kiaj kulturo, antropologio kaj similaj (jen du trafaj ekzemploj, sed tre verŝajne estas centoj da ĝeneralaj temoj kiuj tute ne estas taŭge traktitaj ĉi tie). Arno Lagrange  18:28, 18. Mar 2008 (UTC)
Ĉio tre bele, ŝajne ĉiu faru laŭ sia gusto. Mi plu opinias, ke artikoloj kiel tiuj pri Reuters, publikaj rilatoj, gazetara komuniko kaj novaĵo estis necesaj por Vikipedio, ĉar tio estas temoj relative konataj. Por mezuri la konatecon laŭ mi taŭgas rigardi, en kiom da lingvoj iu artikolo jam ekzistas - se estas pli ol dek, dudek aŭ eble eĉ tridek, mi dirus, ke ni urĝe traduku, enmetu kaj redaktu almenaŭ iujn bazajn dek ĝis dudek liniojn.
Laŭ Hans mi 'atentas precipe pri kvantoj' - kvazaŭ ne gravus al mi la kvalito. (Eble rigardu mian kontribuo-liston por taksi, ĉu por mi kvanto estas plej grava.) Fakte mi faras multajn etajn korektojn, kiam mi vidas erarojn. (Kaj tio bedaŭrinde estas facile...) Sed mi certe opinias, ke ni devas krome altigi la kvanton de artikoloj. Kaj tion (laŭ mi) ni faru prefere en pripensita sinsekvo, ne simple iel-tiel, hazarde, laŭ aktuala humoro de verkanto. Mi sugestas, ke unue ni verku la artikolojn pri la plej konataj nocioj, nur poste pri la malpli konataj. Tial mi nun verkis pri 'novaĵo' kaj ne pri ekzemple Moabit (la urboparto de Berlino, kie mi loĝas; ja mi supozas, ke la unua temo havas rilaton al ĉiu uzanto de Vikipedio, la dua nur al tre malmultaj. Aŭ, alimaniere dirite, mi unue provas verki artikolojn, kiuj devus enesti en 400-paĝa esperantlingva enciklopedio; nur poste mi verkos tiujn por 5- aŭ 30-voluma.
(Mi cetere konsentas kun Hans, ke ne necesas ĉiam havi romanon kiel artikolon. Sufiĉas unue baza difino kun kelkaj aldonaj informoj. Tiel ja faras ankaŭ naciaj paperaj enciklopedioj. Pli bone dek artikoloj kun po 20 saĝe verkitaj linioj ol unu artikolo kun 200 linioj. Aŭ ol neniu artikolo, ĉar oni volas produkti ĉefverkon kaj por tio ne havas tempon. Kaj tiel ne pro la kvanto, sed pro la uzebleco de la Vikipedio.) --Lu 19:14, 18. Mar 2008 (UTC)
Fakte ĉi tie temas pri fari la unuan aferon kaj ne lasi la alian. Principe ambaŭ faktoraj gravas kaj kvanto kaj kvalito. Rekomendinda estas, ke ni ĉiuj verku prefere kaj kun prioritato pri tiuj temoj, al kiu ne havas certan afinecon aŭ pri kiuj ni havas apartajn konojn. Kiuj artikoloj plej gravas estas nature ĉiam relativa demando. Ĉiu-kaze la listo de la gravaj kaj farendaj artikoloj tiom grandas, ke laboro ne rapide elĉerpiĝos. Rilate la ekzemplon pri Davos - mi estis verkanta tekstojn pri sivsaj komunumoj, kaj kiam tiam la tuta mondo rigardis al Davos, memkompreneble, ke mi verku Davos kun prioritato al Rickenbach ZH ... sed tio ne signifas, ke mi poste ne tamen ankaŭ verkis la lastan. En la Esperanto-Vikipedio krome eventuale ankaŭ estu prioritataj tiuj urboj, en kiuj troviĝas Esperanto-Klubo. Kaj kiam mi komencis la liston de la Svisaj Federaciaj Konsilantoj memkompreneble ne eblas fari la tutan liston tuj. Do tiam oni almenaŭ verku unue la aktualajn membrojn. Principe Lu pravas, ke estas kelkfoje pli bone havi modestan artikolon, kiu povas kreski (do ĝermon) ol tute nenion. Tamen unu grandan peton: La unu-frazaj ĝermoj sen kategorioj kaj sen la indikoj de la aliaj lingvoj ne estu kreitaj (povas eĉ esti malhelpo, ĉar oni vidas, ke la artikolo jam ekzistas, kaj tiam ne ekverkas pro la granda nombro de aliaj prioritatoj - okazis al mi, ke tiujn svisajn kantonojn, pri kiuj jam ekzistis ĝermoj, mi ne verkis, dum la aliaj, kiuj mankis, nun havas ampleksajn artikolojn ..., ĉar mi havis la projekton, ke ĉiuj svisaj kantonoj ekzistu ...): Estas afero de du minutoj krei novan ĝermon kun almenaŭ minimumaj bazinformoj - do mi diru: Nova artikolo havu almenaŭ 3-5 liniojn, se iel eblas unu bildon, kategorion, kaj (se ekzistas) ligo al la alilingvaj Vikipedioj, en kiuj tiu artikolo ekzistas (tiel ke aliaj povas kompletigi facile la tekston ĉerpante el tiuj). Se oni observas tiujn-ĉi minimumajn regulojn, tiam ankaŭ la aldono de ĝermoj estas tre valora laboro. Kaj ni ne forgesu, ke la kvanto estas tamen tre prestiĝa mezurilo en la listo de ĉiuj vikipedioj. Persone mi do elektis la politikon, aldoni averaĝe almenaŭ unu novan artikolon, kiu plenumigas tamen ĉiam la minimumajn ĝermo-kondiĉojn, aliflanke kompletigi daŭre laŭ diversaj principoj la jam ekzistantajn artikolojn. Tio estas mia persona kompromiso inter la du filozofioj. Amike DidiWeidmann 13:49, 19. Mar 2008 (UTC)

Sed, se oni verkas nur kiun ekzistas en "ĉefaj" lingvoj, oni riskas kuturcentrismon. Tre interese estas verki pri niaj lokaj kulturoj, pri folkloro, pri malgrandaj religioj, pri gravaj homoj nekonataj ekster sia lando. Esperanta Vikipedio ne estu nura traduko de anglalingva Wikipedia. Al brazilano jam estas strange ke Enciklopedio ne enhavas poemojn, ĉar poemoj estas la ĉefa formo de divastigi informojn al neklerulo en Brazilo, sekve la formo de Vikipedio jam estas tro Eŭropcentra, oni ne povas fari ĝian enhavon malinternacia.Roberto 14:06, 19. Mar 2008 (UTC)

Mi pensas, ke Roberto portas tre gravan kaj interesan aspekton. Mi eĉ irus iun paŝon plu: Plej interesaj estas ĝuste artikoloj, kiuj ekzemple en la angla lingvo ne ekzistas. Mi nun verkas la serion de la svisaj glaĉeroj, pri kiuj artikoloj praktike ekzistas nur en la germana lingvo (unu kiun mi verkis Brunni-Glaĉero eĉ tute mankis ... mi tiam verkis alemanan version kiel traduko de mia esperanta artikolo) ... estas ja aparte alloga, kiam en Esperanto eblas trovi informojn, kiujn oni ne trovas en la aliaj lingvoj! Sed oni ja povas fari unu aferon kaj ne lasi la alian ... DidiWeidmann 22:22, 30. Mar 2008 (UTC)

Kiu kunhelpas fari el la teksto pri Svislando elstaran artikolon?[redakti fonton]

Karaj mi jam multon investis por ampleksigi la tekston pri Svislando, kaj laŭ grandeco (39 000 kb) ĝi jam povas sin montri, sed necesas ankoraŭ fajnlaboro, grafika plibonigo, kontrolo kaj korektoj. Mi nun serĉas ankoraŭ unu aŭ du kunlaborantojn (aŭ eĉ pli), kiuj al mi kunhelpas, ke la artikolo povas atingi la nivelon de elstareco. Ĉu iu emas? Amike DidiWeidmann 19:17, 18. Mar 2008 (UTC)

Mi konstatis ke la helpo-paĝoj en eo.VP estas ankoraŭ malmultaj kaj malalte evoluitaj. El la germana mi tradukis/adaptis jenon: Helpo:Kiel_verki_artikolon_pri_historio. Fakte al ni ankoraŭ mankas bona "Kiel verki artikolon" ĝenerale. Ĉu vi havas ideojn kion fari, por plibonigi la terenon kaj bone interligi?--Ziko 15:19, 22. Mar 2008 (UTC)

Dankon pro tia granda laboro. Koncerne vian pli ĝeneralan projekton, vidu Helpo:Kiel redakti paĝon, kiun vi aŭ aliaj uzantoj ne hezitu plibonigi. Thomas Guibal 15:52, 22. Mar 2008 (UTC)
Dankondankon! "Kiel redakti" laŭ mi estu iom pli teknika afero, dum "Kiel verki bonan artikolon" estas io iom pli enhava kaj stila. Tio ekzistas en la germana, mi faris tian en mia vikipediista paĝo: Vikipediisto:Ziko/Kielverki. Mi iom hezitas ŝanĝi ion en la helpoj - en la germana VP oni rapide batos sur viajn fingrojn. :-)--Ziko 16:26, 22. Mar 2008 (UTC)
Ĉar la helpo-paĝaro en la Esperanta Vikipedio estas ankoraŭ tre malalte evoluitaj, aparte validas ĉe ni la principo "estu kuraĝa" (kiu por la helpo-paĝaro en la germana Vikipedio ne plu necesas). Laŭ mi via teksto "Kiel verki bonajn artikolojn" jam povas eniri la helpo-nomspacon. Ja eblas ankoraŭ poste diskuti pri detaloj de ĝia enhavo kaj plibonigi ĝin; sed ĝi jam nun estas tre bona. Marcos 13:28, 23. Mar 2008 (UTC)

Bone, mi metis nun tien: Helpo:Kiel verki bonan artikolon. Eble tiu helppaĝo povos servi kiel la centra helpo por artikolverkado, ankaŭ kun teknikaj aferoj, ekzemple pri la enplekto de bildoj. Alie la helpserĉanto devus serĉi en aliaj paĝoj, parte ankoraŭ ne ekzistantaj. Ĉu iu povus verki la helpopaĝon pri formato? Helpo:Formato de artikolo.--Ziko 15:36, 23. Mar 2008 (UTC)

Teknikaj limigoj ĉe titoloj[redakti fonton]

Mi turniĝas al iu, kiu scias fari, ĉu ankaŭ tiu ĉi Vikipedio ne povus havi titolojn, kiuj komencas per minuskloj, en ordo. Ĉe alilingvaj Vikipedioj tio eblas. Vidu ekz. alilingvajn versiojn de A-haen:t.A.T.u.. Dankon. Petr Tomasovsky@diskkont 08:53, 23. Mar 2008 (UTC)

uzu {{minusklo|}} -- Ryoho 11:31, 23. Mar 2008 (UTC)
Dankon. Petr Tomasovsky@diskkont 15:32, 23. Mar 2008 (UTC)

Listo de artikoloj kiuj estas en la plej multaj lingvoj[redakti fonton]

Jen estas la nova listo: Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO/2008-03-20 kun artikoloj kiuj estas en la plej multaj lingvoj. Maksim 16:44, 23. Mar 2008 (UTC)

Per tiu listo, oni povas vidi ke "mankas" la jardekoj. Ĉu iu povas krei la unuan artikolon, tiel la aliaj vikipediistoj povos laŭliniiĝi laŭ ĝia formato. NicoRay 17:20, 24. Mar 2008 (UTC)
Jen ŝajne: 1960-aj jaroj. Maksim 18:44, 24. Mar 2008 (UTC)

Exemption doctrine policy[redakti fonton]

Hello. As you might know, the Wikimedia Foundation approved a resolution concerning non-free images more than a year ago. The resolution says that unless Wikimedia projects create an exemption doctrine policy (EDP) for non-free images, all of those images shall be deleted by March 23, 2008 (which was yesterday). We'd now like to gather information from the projects about their exemption policies in one place so we can check their validity, and if images on those projects are in accordance with the Foundation's resolution. Your project is one of these we don't have information about, so it'd be great if you could add it to the page listing all EDPs, meta:Non-free_content. If you have any questions about the page or don't have an EDP yet and want one, you can use the appropriate talkpage on Meta or just contact me directly on Meta or by e-mail (however, please note that I'm just a volunteer and therefore not in a position to give any official advice). Thanks for your cooperation! Timichal 18:10, 24. Mar 2008 (UTC)

Laŭ mia kompreno, ĉiu Vikipedio bezonas regularon pri bildoj kaj aliaj dosieroj. (Vidu en la angla.) Dosieroj devas esti aŭ LIBERAJ VERKOJ (preter kopirajto-dato, aŭ sub permesilo kiel GPL) aŭ LIMIGITA LAŬ OFICIALA REGULARO. Nia Vikipedio estis tre malstrikta pri bildoj en la pasinteco. Nun, se ni aldonus kopirajtitajn bildojn sen permeso nek regularo pri tio, ĝi estus forigita de administranto ĉe Meta. Mi provas trovi pluajn detalojn. -- Yekrats 18:39, 24. Mar 2008 (UTC)
Vi bone resumis la aferon. Mi proponas, ke ni plupermesu la uzadon de kopirajtaj bildoj se (kaj nur se) tia uzado estas rigardebla kiel "justa uzo" (angle "Fair Use"), laŭ la modelo de la angla vikipedio. Ĝi estus tre utila regularo por multaj kopirajtaj sed legitime uzeblaj bildoj (libro-kovriloj, blazonoj, poŝtmarkoj, moneroj, ktp...). Fakte jam ekzistas la jena ŝablono, kiun mi kelkfoje uzis por certaj bildoj : Thomas Guibal 19:37, 24. Mar 2008 (UTC)
Ĉi tio estas kopirajta dosiero. Sub la kondiĉo, ke ĝia fonto estu klare difinita, ĝia uzo ĉi tie estas konsiderata justa konforme al la usona leĝaro, ĉar:
  • Ĝi bildigas la pritraktitan temon kaj ne celas ian ajn komercan uzon.
  • Ĝi troviĝas enkadre de Vikipedio en Esperanto, kiu situas sur usonaj serviloj.
  • Ĝi ne malhelpas al la posedanto de la kopirajto plene profiti pro sia verko.
  • Ne ekzistas analoga libera enhavo. Se ĝi aperas, bonvolu anstataŭigi ĉi tiun dosieron per la libera.

Ajna alia uzo de tiu ĉi bildo, en Vikipedio aŭ aliloke, povas esti malrespekto de kopirajto.

ATENTU: Se dosiero ne plenumas la kondiĉojn de justa uzo, ĝi estos forigita. Bonvolu uzi la ŝablonon {{Informkesto justa uzo}}.

Mi metis en meta:Non-free_content ligon al la sablono, sed ŝajne bezonatus pli detala priskribo. Maksim 20:30, 24. Mar 2008 (UTC)
Ŝajne ni bezonas precizan (kaj striktan) regularon pri la uzo de ne-liberaj bildoj (libera bildo estas bildo, kiu aŭ ne havas kopirajton aŭ havas permesilon kiu permesas kopiadon de la bildo). Laŭ mi ni simple traduku la regularon el la anglalingva Vikipedio, kaj komencu sekvi ĝin. Marcos 21:22, 24. Mar 2008 (UTC)
Ĉu oni povas ganrantii, ke ĉiuj bildoj de la Vikipedio estas liberaj? Eble jam estas ĉi tie kelkaj bildoj (kiom?), kiujn la Vikipedio ne rajtus havi, eĉ laŭ la anglalingva regularo. --Smeira 20:21, 25. Mar 2008 (UTC)
La tiel nomita usona fair use estas problema. Usona jursistemo ne estas altrudebla al la cetera mondo. En Svislando tia fair-use jure absolute ne taŭgus. Mi preferas ne utiligi tiun-ĉi ŝablonon pro tio. Rilate blazonojn en Commons oni utiligas jure absulute maltaŭgan ŝablonon por svisaj blazonoj. Tial mi miajn blazonojn de Svislando ne alŝutis al Commons sed nur al la Esperanto-vikipedio kun propra ŝablono, kiu plenumigas jurajn kondiĉojn. Nome oni rajtas publikigi svisajn blazonojn libere por ne komercaj kaj ne-varbaj celoj kiel ekzemple en enciklopedio. Oni ankaŭ povas ilin libere meti kiel ornamaĵo sur paĝojn, sed oni ne rajtas utiligi ilin kiel markoj sur produktoj sen aparta permeso de la koncernita registaro. Tion klare difinas la svisa leĝo pri blazonoj kaj ŝtataj simboloj, al kiu mia ŝabolono ligas. Tiu-ĉi ŝablono tamen taŭgas nur kaj nur aparte por svisaj aŭtoritataj simboloj. Verŝajne por simboloj el ĉiu alia lando oni bezonas alian ŝablonon. Kiam temas pri simboloj de entreprenoj multe pli saĝa estus peti ties apartan permeson (mi tion nun jam en pluraj kazoj sukcese faris). La "fair-use" neniel estas garantio por protekto kontraŭ problemoj ekster Usono kaj tial por la Esperanto-Vikipedio verŝajne ne taŭgas. DidiWeidmann 17:21, 26. Mar 2008 (UTC)
Mi bone memoras, ke ekzakte sama argumentaro estis malnovtempe akceptita en la franclingva vikipedio (t.e. usonaj leĝoj ne ĉie taŭgas), kaj kaŭzis tie la ĝeneralan malpermeson de ĉiuj kopirajtaj bildoj. Tion mi tiam bedaŭris kiel kontribuanto de fr:, kaj mi tutsame bedaŭrus similan decidon en la esperanta vikipedio, ĉar ĝi ŝajnas al mi ekscesa. "Justa uzo" estas laŭ mi modera kaj singarda teorio, kiu koncernas nur malmultajn kategoriojn da specifaj bildoj.
Mi opinias, ke la plej unua etapo estu almenaŭ la respekto de tiu minimuma normo per la forigado de tiuj kopirajtaj bildoj, kiuj ne konformas al justa uzo. Tio sole jam estos malfacilega kaj kolosa laboro, konsiderante la nunan ĥaoson en niaj bildo-galerioj. Thomas Guibal 20:02, 26. Mar 2008 (UTC)
Mi devas forte kontraŭi la ideon de DidiWeidmann, ke ni sekvu la svisan leĝaron rilate al la svisaj blazonoj.
Retpaĝaroj devas sekvi la leĝojn de la lando, kie troviĝas la servilo. Aldone estiĝis la internacia konsento, ke se retpaĝaro celas ĉefe la publikon de lando malsama al la servil-lando, tiam ĝi sekvu ankaŭ la leĝojn de tiu lando. Tamen la Esperanta Vikipedio ne aparte celas la publikon de iu aparta lando; Esperanto ne estas la nacia lingvo de iu ajn lando, do ankaŭ per la lingvo kiun ni uzas, ni ne celas iun apartan landon. La kazo de la franca Vikipedio do estas malsama, ĉar la franca Vikipedio devas sekvi kaj la usonan leĝaron kaj la francan leĝaron (eventuale ankaŭ tiun de aliaj franclingvaj landoj).
La svisa leĝaro tute ne gravas por la Esperanta Vikipedio. Ĝia servilo ne estas en Svisujo, kaj ĝi ne aparte celas la svisan publikon.
Laŭ la usona leĝaro, kiun ni devas sekvi, "fair use" ankaŭ aplikeblas al svisaj blazonoj. Do ni ja uzu la ŝablonon "justa uzo" por tiuj blazonoj. Marcos 00:11, 2. Apr 2008 (UTC)

Mi klopodis alinomi Timbukto al Timbuktuo laŭ PIV, sed io fuŝis (eble mistajpo) kaj aperis Timbukuto tute fuŝe. Ĉu iu povas alinomi?, mi ne povas, ĉar oni respondas al mi, ke Timbuktuo jam ekzistas (kiel alidirektilo), sed devas esti la vera nomo kaj retajpi en la artikolo, ĉu ne?--Kanikanikani 18:50, 25. Mar 2008 (UTC)

Farita. Marcos 19:11, 25. Mar 2008 (UTC)

Vikifonto? Vikifontoj?[redakti fonton]

Saluton, en Fondaĵo Vikimedio kaj Vikifontoj ni parolas pri Vikifontoj, sed en la ĉefpaĝo Esperanto ĉi tie de Wikisource estas Vikifonto. Kiel estu? Cetere, ĉu ekzistas planoj pri eo-vikif? Prefere, oni dekomence havu taŭgan regularojn kaj helppaĝojn.--Ziko 23:47, 25. Mar 2008 (UTC)

Unuigita salutsistemo[redakti fonton]

ekfunkcias unuigita salutsistemo, pretigita jam de du jaroj. Ĝi ebligas la vi havi nur unu salutnomon en diversaj projektoj de Wikimedia en ĉiu ajn lingvo. Vidu en viaj preferoj je "uzulaj datumoj" estas ligilo al Prizorgu vian unuigitan konton. Arno Lagrange @ 01:31, 26. Mar 2008 (UTC) >Legu pli pri unuigita esalutado.

Mia unuigita konto nun bonege funkcias. Dankon al Arno pro la traduko de la koncernitaj paĝoj. Thomas Guibal 05:37, 26. Mar 2008 (UTC)
Mi ne povas unuigi mian konton... mi ne scias kial ne? Eb.eric 18:19, 26. Mar 2008 (UTC)
Pri la kontunuiga sistemo bv danki al Brion.
Eb.eric, bv priskribi la problemojn kiujn vi renkontas. Ĉu vi havas kontojn sur diversaj projektoj de Wikimedia kun sama salutnomo ? Ĉu vi provis unuigi ilin uzante Specialaĵo:MergeAccount ? Se jes kio okazis ? kiujn mesaĝojn vi trafis ? AL @ 21:26, 26. Mar 2008 (UTC)
Tie mi vidas: "Bedaŭrinde, vi ne havas permeson por atingi ĉi tiun paĝon." Eb.eric 21:48, 26. Mar 2008 (UTC)
Leginte la helpopaĝon mi eksciis ke la ebleco unuigi kontojn estas nun alirebla nur al administrantoj (tiaj estas Thomas kaj mi). Se vi ne estas administranto en iu Wikimedia projekto, vi ne povos uzi tiun eblecon mem. Eventuale vi povas peti ke stevardo tion faru por vi. AL @ 22:21, 26. Mar 2008 (UTC)
Dankon. Eb.eric 01:44, 27. Mar 2008 (UTC)