1-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de januaro estas la 1-a tago de la jaro laŭ la Gregoria kalendaro. 364 tagoj restas (365 in superjaroj).
Je la 1-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -45: Julio Cezaro enkondukis julian kalendaron
- 898: Karlo la 3-a iĝis reĝo de Francio
- 1345: Estis subskribita alianco inter: Vitelsbaĥoj, reĝo de Pollando Kazimiro la Granda kaj reĝo de Hungario Ludoviko la 4-a.
- 1438: Albreĥto la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1515: Francisko la 1-a iĝis reĝo de Francio
- 1582: En Francio, Italio kaj Hispanio oni enkondukis Gregorian kalendaron
- 1651: Karlo la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1739: Malkovro de Buvet-Insulo
- 1788: Britio: The Times aperis - la plej malnova londona gazeto
- 1801: Giuseppe Piazzi eltrovis la unuan asteroidon: Cerero.
- 1818: Ĉilio deklaris sendependecon (de Hispanio)
- 1818: Frankenŝtejno aŭ la moderna Prometeo estis anonime publikigita en Londono
- 1858: Allan Kardec kreis la unuan spiritisman revuon.
- 1858: En Granda Teatro de Varsovio okazis premiero de la opero Halka kun muziko de Stanisław Moniuszko
- 1860: En Kongresa Pollando aperis la unua pola poŝtmarko
- 1863: Usono malpermesis la sklavecon.
- 1867: Alfred Nobel inventis la dinamiton.
- 1891: Oni la unuan fojon enkondukis pensiojn (Germanio)
- 1901: Aŭstralio estiĝis
- 1919: Komunista Partio de Germanio fondiĝis
- 1925: En Libera Urbo Dancigo oni malfermis polan poŝtoficejon
- 1926: Radio kaj Televido de Irlando ekfunkciis
- 1935: Wilhelm Canaris iĝis ĉefo de germana militista spionorganizo Abwehr
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Sub la germana okupado estis 187 644 km² de la pola antaŭmilita ŝtata teritorio; ĝis tiu ĉi tago al Lodzo alvenis 20 465 germanoj, translokigitaj de polaj orientaj teritorioj, kiuj ektroviĝis sub la soveta okupado
- Tutlanda mobilizo en Britio
- 1941: Polaj rifuĝintoj en Hungario de la 21-a oktobro 1940 ĝis la 1-a de januaro 1941 ricevis de Usono materian helpon, egalvaloran al 201 243,12 dolaroj
- 1942: En Rzeszów germanoj establigis judan geton; germanaj regopovoj en Varto-Lando devigis polan loĝantaron al devigaj donitaĵoj - 20% de monata salajro kaj en Galicio forprenis de judoj senpage 130 mil de diversaj peltoj; en Varto-Lando estis 4 576 503 personoj, en tio 83,06% de poloj
- Nacia Asocio de Pollando en Usono nombris 273 384 membrojn; Pollando kun 25 aliaj ŝtatoj subskribis en Vaŝingtono Atlantikan Ĉarton
- 1943: Gestapo dum la silvestra nokto arestis en Sieradz 40 polojn, akuzitajn pri konspira agado; Kamparanaj Batalionoj en regiono de Kielce nombris 16 259 membrojn
- En Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento militservis 116 400 personoj
- 1944: Jarŝanĝe nokte en Varsovio fondiĝis uzurpa komunista Landa Nacia Konsilio kiel alternativo al pola registaro en ekzilo fondante Popolan Armeon; germana polico pafmortigis en Zosinów (distrikto Kutnowski) 9, en Wólka (distrikto Kozienicki) 6 kaj en Sosnowiec 5 personojn kaj grupo de ukrainoj pafmortigis jarŝanĝe nokte en Werbkowice (distrikto Hrubieszowski) 6 personojn; en okupata Pollando estis italaj militkaptitoj: en Cieszyn 9477, Toruń 3099, Poznań 31, Ostrzeszów 154, Szubin 226, Dęblin 7765, Chełm 2163, Przemyśl 3555, Beniaminów 2720, Siedlce 4477, Częstochowa 1646; gazeto "Kurier Białostoski" (Bjalistoka Kuriero) komencis aperi - verŝajne eldonata de germana sekureca servo
- 1945: Nombreco de Pola Armeo kaj Civitana Milico en la lando estis 316 388 personoj; 2-a Armeo de Pola Soldataro nombris 4968 oficirojn, 11 451 suboficirojn, 39 892 soldatojn kaj 742 substandardistojn; germanaj soldatoj murdis en Nieławice (distrikto Łomżyński) 56 personojn, en tio 32 infanojn en la aĝo ĝis 14 jaroj; en trudlaborejo en Płaszów apud Krakovo restis ĉi-tage 636 enprizonigitoj, en tio 183 virinoj - gardis ilin 87 gardistoj; sur liberigitaj areoj de Pollando estis 88 257 registritajn radioricevilojn
- Eldonata en Svislando "Goniec Obozowy" (tendara Kuriero) informis, ke Armeo de Savo en Sidnejo donacis al loĝantoj de Varsovio 2500 diversajn vestojn
- 1948: Italio akiris sian konstitucion.
- 1950: Pollando: en Lublin, Lodzo, Poznań, Varsovio kaj Vroclavo fondiĝis medicinaj altlernejoj
- 1951: Funkciigo de la unua kabla televido (Ĉikago - 300 abonantoj)
- 1956: Sudano sendependiĝis.
- 1957: Francio redonis Sarlandon al Germanio.
- 1959: En Kubo Fidel Castro faligis diktatoron Fulgencio Batista
- 1960: Kameruno sendependiĝis (de Francio)
- 1960: En Francio oni enkondukis francan frankon - de 2002 anstataŭis ĝin eŭro
- 1962: Okcidenta Samoo sendependiĝis (de Nov-Zelando)
- 1962: La pola urbo Sobieszów ricevis la urborajton.
- 1964: Organizaĵo por Liberigo de Palestino fondiĝis
- 1966: Jean-Bédel Bokassa post faligo de David Dacko iĝis prezidento de Centr-Afrika Respubliko
- 1969: Premiero de la soveta animea serio pri Lupo kaj Leporo
- 1973: Britio, Danio kaj Irlando aliĝis al Eŭropa Ekonomia Komunumo
- 1977: Ĉeĥoslovakio: intelektuloj publikigas manifeston Ĉarto 77, en kiu postulas respekton de homrajtoj fare de komunisma reĝimo
- 1979: Kantono Ĵuraso (Svislando) fariĝis suverena.
- 1979: Usono kaj Ĉina Popola Respubliko ligis diplomatiajn rilatojn
- 1981: Grekio aliĝis al Eŭropa Ekonomia Komunumo
- 1984: Brunejo sendependiĝis (de Britio)
- 1986: Hispanio kaj Portugalio aliĝis al EEK
- 1988: En Pollando oni finis superbruigi, post 36 jaroj dum la malvarma milito, la Radion Libera Eŭropo
- 1990: Moravia urbo Zlín revenis al sia nomo - de 1949 estis alinomita omaĝe al komunista prezidento
- 1993: Ĉeĥoslovakio disfalis; du apartaj ŝtatoj Ĉeĥio kaj Slovakio estiĝis
- 1993: Kadre de Eŭropa Komunumo oni enkondukis plenan doganunion
- 1994: Nord-Amerika Liberkomerca Interkonsento ekvalidas
- 1994: Zapatista Armeo por Nacia Liberigo komencis ribelon en Ĉiapo
- 1994: Pollando: urborajton, perditan en 1869 kadre de rusaj reprezalioj pro helpo al ribelantoj de la januara ribelo, reakiris Wąchock
- 1995: Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio aliĝis al Eŭropa Unio
- 1995: Monda Organizaĵo pri Komerco ekfunkciis
- 1999: Enkonduko de la Eŭro kiel ĝirala mono en la 11 landoj de la Eŭropa Valuta Unio.
- 2002: Enkonduko de la Eŭro kiel biletoj kaj moneroj.
- 2002: Luiz Inácio Lula da Silva enposteniĝis kiel prezidento de Brazilo.
- 2007: Bulgario kaj Rumanio aliĝis al Eŭropa Unio
- 2011: Dilma Rousseff kiel la unua virino iĝis prezidentino de Brazilo.
- 2012: Nova konstitucio de Hungario ekvalidis
- 2014: Latvio aliĝis al eŭrozono
- 2015: Litovio aliĝas al eŭrozono
Naskiĝintoj
- 1424: Ludoviko la 4-a, princo-elektisto de Palatinato (m. 1449)
- 1431: Aleksandro la 6-a, papo (m. 1503)
- 1449: Lorenzo de Mediĉo, itala politikisto kaj estro de Florenco (m. 1492)
- 1467: Sigismondo la 1-a, reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio (m. 1548)
- 1484: Zvinglo, svisa protestanto kunkreinto de kalvinismo (m. 1531)
- 1504: Caspar Cruciger la malplijuna, germana teologo kaj reformisto (m. 1548)
- 1557: István Bocskai, landestro de Hungario kaj Transilvanio (m. 1606)
- 1628: Christoph Bernhard, germana komponisto (m. 1692)
- 1638: Go-Sai, imperiestro de Japanio (m. 1685)
- 1694: Sámuel Pataki, hungara kuracisto (m. 1766)
- 1750: Frederick Muhlenberg, usona politikisto germandevena (m. 1801)
- 1767: Maria Edgeworth, angla-irlanda verkistino (m. 1849)
- 1778: Charles-Alexandre Lesueur, franca maristo, naturalisto, artisto kaj esploristo (m. 1846)
- 1782: Johann Christian Bach, germana komponisto (n. 1735)
- 1799: Andrzej Towiański, pola religia filozofo, mistikisto kaj juristo (m. 1878)
- 1822: Frederiko Kerényi, hungara poeto, advokato (m. 1852)
- 1823: Sándor Petőfi, hungara poeto (m. 1849)
- 1846: Léon Denis, franca spiritisto (m. 1921)
- 1854: James Frazer, skota antropologo, filologo, historiisto pri religioj (m. 1941)
- 1859: Thibaw Min, la lasta reĝo de Birmo (m. 1916)
- 1863: Pierre de Coubertin, franca historiisto kaj pedagogo, fondinto de Internacia Olimpika Komitato (m. 1937)
- 1864: Qi Baishi, ĉina pentristo (m. 1957)
- 1879: E. M. Forster, brita verkisto (m. 1970)
- 1882: János Adorján, hungara pioniro de aviado (m. 1964)
- 1887: Wilhelm Canaris, germana admiralo, ĉefo de la nazia kontraŭspiona organizo Abwehr (m. 1945)
- 1888: István Szombati-Szabó, hungara/romania hungara poeto, tradukisto (m. 1934)
- 1895: J. Edgar Hoover, usona juristo, fondinto kaj ĝisviva direktoro de FBI (m. 1972)
- 1903: Irma Ferch, hungara komponistino (m. 1977)
- 1904: Antoni Baraniak, pola episkopo, sekretario de polaj primasoj, torturata dum stalinisma periodo (m. 1977)
- 1906: Leonid Breĵnev, soveta politikisto (m. 1982)
- 1909: Stepan Bandera, ukraina naciisto, estro de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj respondeca pri Volinia masakro (m. 1959)
- 1909: Árpád Radó, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1943)
- 1910: Gáspár Bódis, rumania hungara kuracisto (m. 1944)
- 1912: Sándor Balogh, hungara reformita pastro, lokhistoriisto (m. 1981)
- 1912: Kim Philby, brita sekretagento kaj soveta spiono (m. 1988)
- 1919: István Kovács, rumania hungara radioraportisto (m. 2001)
- 1919: Jerome David Salinger, usona verkisto (m. 2010)
- 1026: Piroska Kusztos, rumania hungara muzikfolkloristino (m. 1992)
- 1926: András Szederjesi, rumania hungara skulptisto (m. 2006)
- 1928: Ádám Könczei, rumania hungara folkloristo (m.1983)
- 1931: József Füzi, rumania hungara botanikisto, universitata instruisto
- 1936: Vilmos Demeter, rumania hungara skulptisto
- 1937: Gábor Dezső Simon, rumania hungara-israela muzikisto, kritikisto
- 1938: Sándor Enyedi, hungara teatrohistoriisto
- 1938: Árpád Kupán, rumania hungara lokhistoriisto
- 1938: György Nagy, rumania hungara socisciencisto (m. 1998)
- 1939: Michele Mercier, franca aktorino
- 1942: Vilmos Szejke, rumania hungara pentristo (m. 1992)
- 1942: Szilveszter Mihálycsa, rumania hungara kulturorganizanto, instruisto
- 1945: István Ferenczes, hungara poeto, redaktoro
- 1945: Rüdiger Safranski, germana verkisto kaj filozofo
- 1959: Michel Onfray, franca filozofo
- 1962: Sándor Bartha, rumania hungara pentristo, grafikisto
- 1965: Margareta Handzlik, pola entreprenistino, esperantistino kaj membro de Eŭropa Parlamento
- 1973: Elek Jabab, rumania hungara pentristo (m. 2005)
- 1980: Olivia Ruiz, franca kantistino (m. 1934)
Mortoj
- 379: Sankta Bazilo, frua kristana teologo (n. ĉ. 330)
- 898: Eŭdo la 1-a, reĝo de frankoj (n. ĉ. 860)
- 1515: Ludoviko la 12-a, reĝo de Francio (n. 1462)
- 1559: Kristiano la 3-a, reĝo de Danio-Norvegio (n. 1503)
- 1560: Joachim du Bellay, franca poeto, konfondinto de poezia grupo Plejado (n. 1522)
- 1617: Hendrick Goltzius, nederlanda gravuristo kaj pentristo, reprezentanto de manierismo (n. 1558)
- 1713: Jozefo Maria Tomasi, itala kardinalo kaj sanktulo (n. 1649)
- 1748: Johann Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto, universitata profesoro (n. 1667)
- 1766: James Francis Edward Stuart, pretendanto al trono de Skotlando kaj Anglio (n. 1688)
- 1782: Johann Christian Bach, germana komponisto (n. 1735)
- 1798: Irakli la 2-a, reĝo de Kartvelio (n. 1720)
- 1809: Nikolao Petroviĉ Ŝeremetev, rusa filantropo kaj mecenato (n. 1751)
- 1817: Martin Heinrich Klaproth, germana kemiisto kaj apotekisto, malkovrinto de uranio, zirkonio kaj cerio (n. 1743)
- 1832: Mihály Székely (juristo), hungara juĝistmajstro (naskiĝjaro nekonata)
- 1881: Auguste Blanqui, franca socialisma gvidanto kaj revoluciulo italdevena, preskaŭ duonon de sia vivo pasigis en karceroj (n. 1805)
- 1894: Heinrich Rudolf Hertz, germana fizikisto, malkovrinto de elektromagneta ondo (n. 1857)
- 1925: Paŭlo Medem, litova esperantisto, kunlaboranto de Esperanto-gazetoj (n. 1862)
- 1929: János Karácsonyi, hungara historiisto (n. 1858)
- 1934: Jakob Wassermann, germana verkisto (n. 1873)
- 1936: Ernst Beermann, germana eks-volapukisto kaj lingvo-planisto (n. 1853)
- 1943: Jenő Rejtő, hungara verkisto (n. 1905)
- 1953: Hank Williams, usona kontrea kantisto (n. 1923)
- 1973: František Běhounek, ĉeĥa polus-esploristo, verkisto kaj esperantisto (n. 1898)
- 1980: Károly Tamkó Sirató, hungara poeto, tradukisto (n. 1905)
- 1981: Kazimierz Michałowski, pola arkeologo, egiptologo, historiisto pri arto (n. 1901)
- 1992: Paulo Rónai, hungara lingvisto (n. 1907)
- 1998: Sándor Benczédi, hungara skulptisto en Rumanio (n. 1912)
- 1998: Mario Sola, itala esperantisto, juristo (n. 1933)
- 2006: Zoltán Andrásy, rumania hungara pentristo, grafikisto (n. 1910)
- 2006: Árpád Szőllősy, hungara juristo, kulturorganizinto (n. 1918)
- 2007: Antal Beczásy, hungara pentristo (n. 1938)
- 2009: Johannes Mario Simmel, aŭstra verkisto (n. 1924)
Specialaj tagoj kaj festoj
- La komenco de la nova jaro por multaj kulturoj
- Tago de Publika havaĵo - neoficiala festo i.a. en Kanado, Pollando, Svislando kaj Usono
- Nacia tago en Haitio, tago de la sendependiĝo (1804)
- Nacia tago en Kubo, tago de la revolucio, Aniversario de la Revolución, Día de la Liberación (1959)
- Nacia tago en Sudano: sendependiĝo (1956)
- ebla Nacia tago en Japanio: Ĉiam la naskiĝjubileo de l' tenoo, do: plej frue la 1-a de januaro, aktuale sub Akihito: la 23-a de decembro (1933)
- ebla Nacia tago en Vatikanurbo: Ĉiam la tago de la elekto de l' papo, do: plej frue la 1-a de januaro, aktuale sub Benedikto la 16-a: la 19-a de aprilo (2005)
- Romkatolika Kalendaro:
- Oktavo de Kristnasko
- Soleno de la sankta Dipatrino Maria
- (Cirkumcido de la Sinjoro)
- (Tago de la paco en la tuta mondo)
Tagoj de semajno
La 1-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Lundo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095.