5-a de marto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→Eventoj: 1918-kompletigo |
→Eventoj: 1496-kompletigo |
||
Linio 9: | Linio 9: | ||
* [[1046]]: Persa poeto kaj filozofo [[Naser Ĥosro]] komencis 7-jaran vojaĝon tra [[Mezoriento]] |
* [[1046]]: Persa poeto kaj filozofo [[Naser Ĥosro]] komencis 7-jaran vojaĝon tra [[Mezoriento]] |
||
* [[1279]]: '''Grandduko de Litovio [[Traidenis]] supervenkis armeon de [[Livonia Ordeno]] en batalo de Aizkraukle ([[Livonio]])''' |
* [[1279]]: '''Grandduko de Litovio [[Traidenis]] supervenkis armeon de [[Livonia Ordeno]] en batalo de Aizkraukle ([[Livonio]])''' |
||
* [[1496]]: Angla reĝo donis al itala [[navigisto]] [[Giovanni Caboto]] [[patento]]n por malkovri nekonatajn teritoriojn |
* [[1496]]: Angla reĝo [[Henriko la 7-a]] donis al itala [[navigisto]] [[Giovanni Caboto]] kaj liaj filoj [[patento]]n por malkovri nekonatajn teritoriojn |
||
* [[1569]]: Reĝo [[Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)|Sigismondo la 2-a]] anoncis alligon de [[Drohiczyn (regiono Podlaskie)|Drohiczyn]]-[[vojevodio]] al la [[Krono de la Regno de Pollando]] |
* [[1569]]: Reĝo [[Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio)|Sigismondo la 2-a]] anoncis alligon de [[Drohiczyn (regiono Podlaskie)|Drohiczyn]]-[[vojevodio]] al la [[Krono de la Regno de Pollando]] |
||
* [[1603]]: Dum la pola-sveda milito pri [[Latgalio]] hetmano [[Jan Karol Chodkiewicz]] venkis [[svedoj]]n en la batalo de [[Rakvere]] |
* [[1603]]: Dum la pola-sveda milito pri [[Latgalio]] hetmano [[Jan Karol Chodkiewicz]] venkis [[svedoj]]n en la batalo de [[Rakvere]] |
||
Linio 16: | Linio 16: | ||
* [[1705]]: [[Dekreto]] pri [[varbado|rekrutado]] al [[armeo]] de Petro la Granda |
* [[1705]]: [[Dekreto]] pri [[varbado|rekrutado]] al [[armeo]] de Petro la Granda |
||
* [[1711]]: [[Caro]] [[Petro la Granda]] establis Regantan [[Senato]]n |
* [[1711]]: [[Caro]] [[Petro la Granda]] establis Regantan [[Senato]]n |
||
* [[1770]]: [[Bostono]]: '''[[Bostona masakro]] ekflamigis la [[Usona Revolucio|Usonan Revolucion]]''' |
* [[1770]]: [[Bostono]]: '''[[Bostona masakro]] ekflamigis la [[Usona Revolucio|Usonan Revolucion]]''' - britaj soldatoj mortigis 5 personojn |
||
* [[1798]]: Franca armeo komencis [[Helveta Respubliko|invadon]] al [[Svislando]] |
* [[1798]]: Franca armeo komencis [[Helveta Respubliko|invadon]] al [[Svislando]] |
||
* [[1812]]: '''[[Napoleono Bonaparte]] kreis 5-an Korpuson de la [[Grande Armée|Granda Armeo]]''', kiun eniris ekskluzive 35 mil [[poloj]]n, komandataj de generalo [[Józef Poniatowski]] - tiam Pollando [[dispartigoj de Pollando|politike malekzistis]] |
* [[1812]]: '''[[Napoleono Bonaparte]] kreis 5-an Korpuson de la [[Grande Armée|Granda Armeo]]''', kiun eniris ekskluzive 35 mil [[poloj]]n, komandataj de generalo [[Józef Poniatowski]] - tiam Pollando [[dispartigoj de Pollando|politike malekzistis]] |
Kiel registrite je 07:35, 5 mar. 2020
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 5-a de marto estas la 64-a tago de la jaro (la 65-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 301 tagoj restas.
Je la 5-a de marto okazis, interalie:
Eventoj
- 363: Romia imperiestro Juliano la Apostato ekmarŝis de Antioĥio por militiri kontraŭ persoj
- 1046: Persa poeto kaj filozofo Naser Ĥosro komencis 7-jaran vojaĝon tra Mezoriento
- 1279: Grandduko de Litovio Traidenis supervenkis armeon de Livonia Ordeno en batalo de Aizkraukle (Livonio)
- 1496: Angla reĝo Henriko la 7-a donis al itala navigisto Giovanni Caboto kaj liaj filoj patenton por malkovri nekonatajn teritoriojn
- 1569: Reĝo Sigismondo la 2-a anoncis alligon de Drohiczyn-vojevodio al la Krono de la Regno de Pollando
- 1603: Dum la pola-sveda milito pri Latgalio hetmano Jan Karol Chodkiewicz venkis svedojn en la batalo de Rakvere
- 1616: La verko de pola astronomo Koperniko De revolutionibus orbium coelestium eniris indekson de malpermesitaj libroj
- 1684: Sankta Ligo estiĝis – alianco de Pollando, Venecia respubliko, Aŭstrio kaj Papa ŝtato kontraŭ Otomana Imperio kaj tataroj
- 1705: Dekreto pri rekrutado al armeo de Petro la Granda
- 1711: Caro Petro la Granda establis Regantan Senaton
- 1770: Bostono: Bostona masakro ekflamigis la Usonan Revolucion - britaj soldatoj mortigis 5 personojn
- 1798: Franca armeo komencis invadon al Svislando
- 1812: Napoleono Bonaparte kreis 5-an Korpuson de la Granda Armeo, kiun eniris ekskluzive 35 mil polojn, komandataj de generalo Józef Poniatowski - tiam Pollando politike malekzistis
- 1849: Hungara revolucio: venko de hungara-pola armeo super la aŭstra en batalo de Szolnok
- 1860: Modeno, Parmo, Romanjo kaj Toskanio aliĝis pere de referendumo al Regno de Sardio
- 1863: Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio: pola taĉmento de Marian Langiewicz venkis en batalo de Skała
- 1868: Milano: premiero de la opero Mefistofele
- 1872: Usona inĝeniero George Westinghouse patentigis trajnan bremson
- 1888: Hungara esploristo Sámuel Teleki kiel unua eŭropano atigis lagon de Rudolfo en Afriko
- 1891: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Niko
- 1894: Franca astronomo kaj meteologo Fernand Courty malkovris asteroidon Akvitanio
- 1904: Serba elektroteknikisto kaj inventisto Nikola Tesla priskribis procezon de la formiĝo de globa fulmo
- 1912: Itala-turka milito: italoj unuafoje uzis aeroŝipojn por militaraj celoj, malantaŭ la fronta linio
- Unua mondmilito:
- 1918: Rumanio subskribis armisticon kun Centraj Potencoj, komandataj de August von Mackensen - germana influo sur la Reĝlando Pollando kreskas
- 1933: En Germanio okazis parlamenta baloto - Nacisocialisma Germana Laborista Partio akiris preskaŭ 44% de voĉoj
- 1933: Granda Depresio: prezidanto Franklin D. Roosevelt anoncis "bankan ferion", fermante ĉiujn usonajn bankojn kaj suspendante financajn transakciojn
- 1936: Britio: unua flugo de la ĉasaviadilo Supermarine Spitfire
- 1938: Hispana Enlanda Milito: komenciĝis marbatalo de kabo Palos (ĉ. 70 marmejlojn orienten de Kartaĥeno)
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Gestapo en Kalisz arestis ĝis tiu ĉi tago 734 personojn
- Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio decidis murdi 14 700 milojn de polaj militkaptitaj oficiroj el Kozelsk, Ostaŝkov kaj Starobilsk kaj 11 000 polajn civilulojn malliberigitaj sur orientaj teritorioj de la Dua Pola Respubliko - la akton de mortokondamno subskribis la plej gravaj gvidantoj de Sovetunio: Josif Stalin, Vjaĉeslav Molotov, Miĥail Kalinin, Kliment Voroŝilov, Lavrentij Berija, Anastas Mikojan kaj Lazar Kaganoviĉ. Ĉefo de la genocida operaco, komencita la 4-an de aprilo, estis nomumita generalo Vasilij Bloĥin, la ĉefa ekzekutisto de NKVD. La t.n. masakro de Katin estis internacie prisilentata ankaŭ fare de intelektuloj de Okcidenta Eŭropo; Moskvo: oficiala komuniko pri fikso de la nova soveta-germana landlimo de 1500 km - kio laŭ la pola ekzila registaro estis formala forviŝo de Pollando el ekzistantaj ŝtatoj; finna registaro petis Okcidentan Eŭropon prokrasti postulatan aferon ĝis la 12-a de marto; registaro de Britio ekblokis ŝiptrafikon kun germana karbo transportata al Italio (ĝis la 10-a de marto) - haltigante 15 italajn ŝipojn
- 1941: Lublin: laŭ oficialaj donitaĵoj en la Kastelo de Lublin estas 1861 malliberuloj
- Bulgara registaro opiniis finita mision de pola delegito en Sofio; Nov-Jorko: Krio de malespero el siberiaj arbaroj - artikolo de Piotr Yolles el "Nowy Świat" pri tragika sorto de deportitaj polaj familioj; Mediteraneo: komenco de transporto de la brita ekspedicia korpuso al Grekio - ĝis la 2-a de aprilo, ĉe minimumaj komplikaĵoj, oni transportis 58 mil homojn - 25 ŝipoj perdiĝis, kutime post elŝarĝo, kaj nur 7 kadre de konvojoj
- 1942: En Ĝenerala Gubernio ĉesis aperi juda konspira revuo "Morgenfreiheit"
- Britio: enkonduko de universala soldatservo por viroj ĝis 45-a vivjaro, kaj de labordevo por virinoj de 18-a ĝis 31-a vivjaro; Indonezia Fronto: sur Javo japanoj okupis Batavion
- 1943: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Łańcut 8 polojn; en Vroclavo germanoj senkapigis 6 aktivulojn de Pola Rezistomovado en Silezio, akuzitaj interalie pri eldonado de eksterleĝa gazetaro; Holokaŭsto: al koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) venis transporto de 1405 judoj, el kiuj 809 SS tuj direktis mortigi per gaso; Organizo de Eta Sabotado "Wawer" surmurigis en Varsovio 1500 afiŝojn kun anonco pri mortpuno verdiktita kontraŭ germanoj flanke de pola konspira Speciala Juĝejo; taĉmento de Popola Gvardio liberigis ĉirkaŭ 300 personojn en fervoja stacidomo inter Kielce kaj Częstochowa, deportataj al trudlaboro en Nazia Germanio; en Varto-Lando poloj devis akiri skriban permeson por ofice telefoni de publikaj parolejoj; distrikto Hrubieszowski: Kamparana Bataliono tuttage batalis kontraŭ germanoj kaj ukraina polico defende de 3 vilaĝoj - pereis 27 germanoj kaj ukrainoj, kaj 9 poloj, 5 vundiĝis - germanoj kaj ukrainoj retiriĝis
- Ĉefa Sekur-Oficejo de Nazia Germanio decidis marki kaj limigi personan liberecon de judoj el Nazia Germanio, ĜG kaj sur okupata parto de Sovetunio devenantaj de Pollando, Luksemburgo, Slovakio, Kroatio, Rumanio, Bulgario, Grekio, Nederlando, Belgio, Estonio, Litovio, Latvio kaj Norvegio; testoflugo de Gloster-Meteor, la unua milita jetmotora ĉasaviadilo de Unuiĝinta Reĝlando; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Essen - komenco de aera ofensivo al Ruhr-regiono
- 1944: En Edinburgo fondiĝis Fluganta Scienca Biblioteko, kies celo estis faciligo al polaj studentoj utiligi literaturon; aperanta en Novjorko "Jewish Journal" skribis pri arestado de multaj pastroj pro helpado al judoj en okupata Pollando; bataliono de Pola Enlanda Armeo tuttage batalis kontraŭ sovetaj brigadoj nome de Kirov kaj de Ĉapajev, kaj plotono de "Grom" kun 4 plotonoj de Kamparanaj Batalionoj batalis kontraŭ taĉmento de SS-Galizien en distrikto Hrubieszowski
- 8-a Aviada Armeo unuafoje atakis Berlinon; en Ĉongĉingo oni subskribis ĉinan-afganan pakton pri amikeco; Orienta Fronto: atakantaj tra Podolio trupoj de 1-a Ukraina Fronto ekregis Izasław, Ostropolon kaj trarompis fervojlinion Płoskirów-Tarnopol
- 1945: Ruĝa Armeo konkeris Białogard, Gryfice, Kamień Pomorski kaj Stargard Szczeciński - kutime 3 tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro komencis la duan sovetan okupadon (post anekso de Orientaj Limregionoj); polaj armeaj unuoj konkeris Drawsko Pomorskie
- Gestapo translokigis dekkelkpersonan gupon de polaj judinoj de koncentrejo Bergen-Belsen al Buchenwald, en Berno kunsidis Asocio de Svisa Helpo al Pollando por kunordigi ĉiun bonfarantan agadon favore al Pollando; Okcidenta Fronto: usona 3-a Armeo komencis sturmi Kolonjon, 9-a Armeo okupis Homberg; Nazia Germanio: oni soldatservigis rekrutojn el 1929
- 1946: En Usono Winston Churchill unuan fojon uzis la difinon fera kurteno, kiu dislimigis Eŭropon je orienta kaj okcidenta - malvarma milito komenciĝis (De Szczecin apud Balta Maro ĝis Triesto apud Adriatiko tranĉas la kontinenton fera kurteno)
- 1950: Ĉefa komandanto de Ukraina Ribela Armeo Roman Ŝuĥeviĉ, senpere respondeca pri la genocida Volinia masakro de poloj, pereis dum provo haltigi lin fare de soveta NKVD apud Lvovo
- 1953: Pola piloto Franciszek Jarecki fuĝis de Słupsk per ekzerca aviadilo MiG-15bis kaj alteriĝis sur dana insulo Bornholm
- 1953: Gvidanto de Sovetunio Josef Stalin mortis pro cerba sangado - respondeca interalie pri la politiko de ŝtata teroro, eksplodo de la milito kaj amasaj reprezalioj kun morto de milionoj da viktimoj
- 1957: Oni pli precize fiksis polan-sovetan landlimon en iama Orienta Prusio, en Vistula Laguno kaj Vistula Terlango
- 1960: Kuba fotisto Alberto Korda faris faman foton de fifama Che Guevara
- 1960: Prezidento Soekarno suspendis Indonezian Parlamenton
- 1961: Oni komencis konstrui Maŭritanian fervojon
- 1966: Aŭstra kantisto Udo Jürgens venkis en la 11-a Eŭrovido-Kantokonkurso en Luksemburgo
- 1969: Gustav Heinemann iĝis prezidento de la Federacia Respubliko Germanio
- 1974: Milito de Jom Kippur: lastaj taĉmentoj de israela armeo retiriĝis de okcidenta parto de Sueza Kanalo
- 1979: Usona kosmosondilo Voyager 1 preterflugis Jupiteron en la distanco de 280 mil kilometroj
- 1981: Hejma komputilo Sinclair ZX81 enmerkatiĝis
- 1992: En konferenco de ministroj pri eksteraj aferoj en Kopenhago estiĝis Ŝtat-Konsilio pri Balta Maro
- 1993: Pollando: Jarosław Kaczyński malkaŝis sekretan instrukcion de la Oficejo pri Ŝtat-Protekto pri subaŭskultado de politikaj partioj
- 2003: Oficanta prezidento Robert Koĉarjan gajnis prezidentan balotadon en Armenio
- 2004: Miĥail Fradkov iĝis ĉefministro de Rusio
- 2008: Laŭ revuo Forbes Bill Gates post 13 jaroj perdis la unuan lokon inter milionuloj favore al Warren Buffett
- 2009: Inguŝio: 6 milicanoj pereis dum malarmigo de eksplodaĵo apud Nazranj
- 2013: Kvar polaj montgrimpistoj kiel la unuaj vintre grimpis al Broad Peak en Karakorumo - revene 2 pereis
- 2015: Islama Ŝtato detruis ruinojn de Nimrud, la ĉefurbo de Asirio (de 879 ĝis 613 antaŭ Kristo)
Naskiĝoj
- 1133: Henriko la 2-a, angla reĝo, reganto de la partoj de Kimrio, Skotlando, Irlando kaj Francio, rekomendinta mortigi ĉefepiskopon de Canterbury Thomas Becket (m. 1189)
- 1234: Sankta Kinga, hungara monaĥino, fratino de Margareta de Hungario, pola princino, fondintino de monaĥejo en Stary Sącz, katolika sanktulino (m. 1292)
- 1324: Davido la 2-a, reĝo de Skotlando, filo de Roberto Bruso (m. 1371)
- 1326: Ludoviko la 1-a, reĝo de Pollando kaj Hungario, kies regado certigis mondpotencon al Hungara reĝlando (m. 1382)
- 1493: Anna Bijns, flandra poetino nederlandlingva, enestanta en esperantlingva Belga Antologio (m. 1575)
- 1512: Gerardus Mercator, flandra kartografo kaj matematikisto (m. 1594)
- 1577: Franciscus Dousa, nederlanda klasika erudiciulo, filo de Janus Dousa, disĉiplo de Justus Lipsius kaj amiko de Joseph Justus Scaliger (m. 1630)
- 1585: Johano Georgo la 1-a, germana princo el dinastio Wettin (m. 1656)
- 1637: Jan van der Heyden, nederlanda inĝeniero kaj pentristo de baroko (m. 1712)
- 1748: Jonas Carlsson Dryander, sveda botanikisto, biologo kaj bibliotekisto, disĉiplo de Karolo Lineo (m. 1810)
- 1815: Mehmed Emen (Ali paŝao), turka diplomato, otomana grandveziro (m. 1871)
- 1817: Austen Henry Layard, angla diplomato, arkeologo kaj vojaĝisto, malkovrinto de la urboj: Nimrud kaj Ninivo (m. 1894)
- 1827: Leonid Hlibov, ukraina poeto, fablo-verkisto kaj elsonisto, esperantigata de Andreo Rogov (m. 1893)
- 1830: Étienne-Jules Marey, franca fiziologo, pioniro de kino inventinta filmilon (m. 1904)
- 1871: Roza Luksemburg, juda komunistino, ideologiistino de la pola kaj germana laborista movado, murdita, esperantigata de Monda Asembleo Socia (m. 1919)
- 1873: Olav Bjaaland, norvega skiĉampiono, konkerinto de la suda poluso dum la ekspedicio de Roald Amundsen (m. 1961)
- 1887: Heitor Villa-Lobos, brazila komponisto, dirigento, pianisto (m. 1959)
- 1896: Kandrat Krapiva, belorusa verkisto, poeto, dramisto (m. 1991)
- 1898: Zhou Enlai, unua ĉefministro mandarendevena de Ĉina Popola Respubliko, diplomato (m. 1976)
- 1899: Ödön Palasovszky, hungara verkisto, poeto, reĝisoro kaj aktoro, enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (m. 1980)
- 1906: István Földes, rumania hungara sindikata publicisto (m. ?)
- 1908: Rex Harrison, brita aktoro, konata de la muzikalo Mia bela damo (m. 1990)
- 1910: Huyng Ba Duong, vjetnama poŝtoficisto kaj esperantisto aktivanta en Annamo, aŭtoro de la unua lernolibro, Esperanto-vortaristo (m. nekonata)
- 1915: Laurent Schwartz, franca matematikisto, ricevinto de la Medalo Fields (m. 2002)
- 1918: James Tobin, usona Nobelpremiita ekonomikisto (m. 2002)
- 1922: Pier Paolo Pasolini, itala reĝisoro, poeto, verkisto (m. 1975)
- 1928: Magomet Isajev, soveta profesoro pri lingvistiko, orientalisto kaj esperantologo, prezidanto de la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj, kunaŭtoro de la Lernolibro de lingvo Esperanto, priskribita en la libro Vojaĝo en Esperanto-lando (m. 2011 )
- 1933: Ferenc Sükösd, rumania hungara pentristo kaj muzeologo (m. 1972)
- 1936: Ibolya Zahoránszky, rumania hungara redaktorino (m. 2005)
- 1937: Olusegun Obasanjo, dufoja prezidento de Niĝerio, kristano jorubdevena
- 1938: Lynn Margulis, usona biologino kaj profesoro esploranta endosimbioton (m. 2011)
- 1942: Felipe González, ĉefministro de Hispanio, ĝenerala sekretario de Hispana Laborista Socialista Partio
- 1943: Christian Führer, germana pastoro konata de Lundaj manifestacioj en GDR (m. 2014)
- 1952: Fernando da Piedade Dias dos Santos, ĉefministro de Angolo
- 1958: Andy Gibb, aŭstralia kantisto kaj muzikisto kune kun siaj fratoj (m. 1988)
- 1959: Hojo Tsukasa, japana mangaverkisto, aŭtoro de City Hunter
- 1968: Attila Sántha, rumania hungara verkisto, redaktoro
- 1969: János Szántai, hungara verkisto, poeto
- 1969: MC Solaar, franclingva hiphopa artisto el Senegalo
- 1970: András Zsolt Bandi, hungara aktoro el la Ŝtata Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro
- 1970: John Frusciante, usona kantisto, muzikisto kaj gitaristo
- 1974: Martin A. Hainz, aŭstra germanistikisto, kulturfakulo, filozofo kaj literaturperisto
- 1981: Csaba Székely, hungara verkisto, parodiisto
Mortoj
- 254: Lucio la 1-a, papo, adepto de milda pentofero en kristanismo, sanktulo
- 1058: Teofano, germana abatino de Kolegiato Essen (naskiĝis ĉirkaŭ 997)
- 1410: Mateo el Krakovo, pola skolastikisto, episkopo de Worms, profesoro pri teologio en Universitato de Karolo, rektoro de Universitato de Hajdelbergo, instruisto de profesoroj el Krakova Akademio (naskiĝis ĉirkaŭ 1333)
- 1534: Antonio da Correggio, itala pentristo de freskoj el renesanco (n. 1489)
- 1609: Mikołaj Gomółka, pola renesanca komponisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1535)
- 1814: Andrej Voroniĥin, rusa arkitekto kaj pentristo, kreinto de la rusa empiro (n. 1759)
- 1815: Franz Anton Mesmer, germana kuracisto kaj astrologo, aŭtoro de la koncepto animala magnetismo (n. 1734)
- 1827: Alessandro Volta, itala fizikisto, inventisto kaj fiziologo konstruinta kondensilon (n. 1745)
- 1827: Pierre-Simon Laplace, franca matematikisto, fizikisto, geodeziisto kaj astronomo, kunkreinto de probablokalkulo, konata de la Laplaca operatoro, konverto, ekvacio (n. 1749)
- 1829: John Adams, brito, ribelanto de ŝipo Bounty, pitkarnano (n. 1766)
- 1876: Marie d'Agoult, franca grafino kaj verkistino (n. 1805)
- 1893: Hippolyte Taine, franca filozofo, psikologo, historiisto pri arto, literatura kritikisto (n. 1828)
- 1895: Henry Creswicke Rawlinson, angla diplomato kaj orientalisto (asiriologo), deĉifrinto de la Behistun-surskribo (n. 1810)
- 1895: Nikolaj Leskov, rusa verkisto, etnografo, publicisto (n. 1831)
- 1917: Ottília Wass, grafino, hungara poetino, mecenatino (n. 1829)
- 1925: Ferdinand Gerstung, germana abelbredisto (n. 1860)
- 1928: Emil Mayrisch, luksemburga ŝtal-industriisto (n. 1862)
- 1940: Cai Yuanpei, ĉina edukisto, esperantisto, rektoro de Pekina Universitato, kuniniciatinto de la Movado de la 4-a de majo, sinteziisto de la ĉina kaj okcidenta penso (n. 1868)
- 1944: Max Jacob, franca verkisto juddevena, kies poezio ligiĝas kun esoterismo kaj kabalo, pentristo (n. 1876)
- 1950: Roman Ŝuĥeviĉ, ukraina naciisto, komandanto de Ukraina Ribela Armeo, senpere respondeca pri genocido de poloj, en t.n. Volinia masakro, por la tuta Ĝenerala Gubernio (n. 1907)
- 1953: Josif Stalin, diktatoro de Sovetunio kartveldevena, kunaŭtoro de la Pakto Ribbentrop-Molotov, kiu ebligis germanan atakon al Pollando kun eksplodo de la dua mondmilito, pro ŝtata teroro respondeca pri milionoj da viktimoj (granda teroro, holodomoro, masakro de Katin, Pola operaco de NKVD) (n. 1878)
- 1953: Sergej Prokofjev, ukraina komponisto, pianisto kaj dirigento (n. 1891)
- 1955: Antanas Merkys, ĉeministro kaj prezidento de Litovio (n. 1887)
- 1960: István Asztalos, hungara verkisto, redaktoro de la revuo Rikolto (n. 1909)
- 1964: Lajos Dánér, hungara poeto, redaktoro (n. 1911)
- 1966: Anna Aĥmatova, rusa poetino kaj tradukistino, la edzino de Nikolaj Gumilov (n. 1889)
- 1967: Mohamed Mosadek, ĉefministro de Irano faligita pro puĉo farita de CIA (n. 1882)
- 1976: Otto Tief, ĉefministro de Estonio, simbolo de nacia rezistado, viktimo de komunistaj reprezalioj (n. 1889)
- 1980: Winifred Wagner, germana teatra reĝisorino britdevena, propagandistino de naziismo (n. 1897)
- 1988: Tibor Talpassy, hungara verkisto kaj poeto (m. 1904)
- 1990: Klemens Szaniawski, pola filozofo kaj logikisto, specialiĝinta pri filozofio de scienco, malliberulo de koncentrejoj Aŭŝvico kaj Mauthausen (n. 1925)
- 1998: Zsuzsa Rab, hungara poetino, tradukistino (n. 1926)
- 2000: Lolo Ferrari, franca dancistino, aktorino kaj kantistino (n. 1962)
- 2011: Alberto Granado, argentina biokemiisto kaj verkisto (n. 1922)
- 2011: Gottfried Plohovich, aŭstra komponisto, orgenisto kaj muzikpedagogo (n. 1926)
- 2013: Hugo Chávez, prezidento de Venezuelo (n. 1954)
- 2016: Nikolaus Harnoncourt, aŭstra dirigento, violonĉlisto, unu el pioniroj de la historiema koncertado (n. 1929)
- 2016: Ray Tomlinson, usona inĝeniero, inventinto de retpoŝto (n. 1941)
- 2019: Jacques Loussier, franca ĵazpianisto, kunlaboranta kun Mitteldeutscher Rundfunk (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Kornvalo: Tago de Sankta Piran, abato irlanddevena
- Pollando: Tago de Bopatrino, Tago de Eŭropa Geodeziisto kaj de Geoinformado - okaze de 500-a naskiĝdatreveno de Gerardus Mercator; Tago de Dentisto
Tagoj de semajno
La 5-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.