Vikipedio:Diskutejo/Arkivo 2007 8

El Vikipedio, la libera enciklopedio


90000-a artikolo[redakti fonton]

Baldaŭ, ni atingos nian 90000-a artikolon. Bonvolu konlabori por krei artikolon de altkvalita kaj leginda artikolo. Vidu: Vikipedio:90000-a artikolo. Bonvolu sugesti indan temon por la nova artikolo. -- Yekrats 17:50, 24. Sep 2007 (UTC)

En aliaj vikipedioj, oni kutime atendas la mejloŝtonon sen antaŭelekti iun ajn temon, kaj oni poste determinas akurate, kiu artikolo preterpasis la limon. Sekve, multaj vikipediistoj strebas por plibonigi tiun hazarde elektitan artikolon kiel eble plej bone, espereble por ke ĝi fariĝu leginda aŭ eĉ elstara. Tion ni povus fari por la 90000-a, kaj despli por la 100000-a. La koncernitaj artikoloj ekzemple fariĝu kunlaboraĵoj de la semajno. Kion opinias la aliaj ? Thomas Guibal 11:40, 25. Sep 2007 (UTC)
Pro opinio de franclingvaj kunlaborantoj, poste la 50.000 ni ne konsideris mejloŝtonojn la 60, 70 kaj 80 milaj artikoloj, eble ĉar en la franca ne estas nomoj por 60, 70, 80 kaj 90 (ekscepte en kelkaj dialektoj). Pro tio, mi pensas ke ni devas prepari jam la 100.000. Roberto 15:57, 25. Sep 2007 (UTC)
Nu bone. Ĝi ne estas tre grava mejlŝtono, tamen verŝajne estos notata ĉe Vikipedio:Listo de mejlŝtono-artikoloj kaj ĉe Meta. Eble pli grava ke ni preparos 100000-an anstataŭ la 90000-an, kaj permesos ke la 90m-a esti kreita nature. -- Yekrats 16:34, 25. Sep 2007 (UTC)
Konsentite. Sed ni faru same por la 100000-a (t.e. hazarda, natura kreado kaj sekve kolektiva plibonigo). Mi opinias, ke la nuna metodo ŝajnas tro artefarita. Thomas Guibal 16:56, 25. Sep 2007 (UTC)
Ĉu kompromiso eblas? Eble ni povas kandidatigi temon por la artikolo, tial ni ne havas "Hura! Unu alia geografia ĝermeto kiel mejlŝtono..." Jes, ĉi metodo estas duone "artefarita". -- Yekrats 17:13, 25. Sep 2007 (UTC)
Eĉ geografian ĝermeton oni povus facile plibonigi per tradukado el aliaj vikipedioj : la temo laŭ mi ne gravas. Tute kontraŭe, tre plaĉas al mi la ideo, ke la 100000-a artikolo povus temi pri malriĉa aŭ strangega aĵo, kiun ni sekve plibonigus. Vidu ekzemple la famegan milionan artikolon de la anglalingva vikipedio : en:Jordanhill railway station. Malgraŭ banala kaj malvastega temo, la artikolo fariĝis tiel grava simbolo por la anglalingvaj vikipediistoj, ke ni eĉ havas esperantan tradukon ! Nu, se neniu preferas tiun metodon escepte de mi, ni kompreneble faros laŭkutime kaj konforme al la deziro de Yekrats, sed bonvolu pripensi la metodon de mi proponitan. Thomas Guibal 19:51, 25. Sep 2007 (UTC)
Nu, plaĉus al mi ia ajn temo krom urbo, urbeto, vilaĝo, geografiaĵo aŭ astro! Ankaŭ, mi esperas ke la temo estus sufiĉe grava por traduki aŭ ampleksigi plenan, bonan artikolon. -- Yekrats 20:42, 25. Sep 2007 (UTC)

Post atingi 100000, oni devas repensi nian strategion, ĉar Ido kaj Volapuk atingis pli ol 100000 artikoloj per robota aldono. Angla Vikipedio atingis 2 milionojn da artikoloj! Eble ni devos akcepti denove kreski per ĝermetoj en venontaj monatoj.Roberto 17:32, 25. Sep 2007 (UTC)

Ni ne estas en ĝermo-farada kurkonkurso kun la Volapuka Vikipedio al pisujo! Ni povas kreski kaj kvalite kaj kvante. -- Yekrats
Vere estas du celoj de nia agado en Vikipedio: unue krei kvalitajn tekstojn kaj helpi la disvolviĝon de la lingvo, due, fari propagandon. Ĉu ni ne devas atenti al propaganda flanko de Vikipedio? Ĉu iu pensas ke el la 2 milionoj de artikoloj de Angla Vikipedio ne estas 99% da fusaĵo? Roberto 17:47, 25. Sep 2007 (UTC)
La averaĝa kvalito de la anglalingvaj artikoloj estas fakte tre alta. La angla enciklopedio kompreneble entenas kelkajn ĝermetojn, sed certe ne 99%. Thomas Guibal 19:51, 25. Sep 2007 (UTC)
Vi eraras, asertante ke ĉiuj kontribuantoj al la esperantlingva Vikipedio sekvas tiujn du celojn. Ekzistas sufiĉe multaj homoj, kiuj ĝuste ne volas "rekte propagandi", sed "montri, ke la lingvo funkcias". --Kunar 22:05, 2. Okt 2007 (UTC)

Notinda pri la "natura" elekto de mejloŝtona temo: Ekzistas la ebleco ke ruza kaj danĝera vikipediisto kun forta opinio pri vikipediaj aferoj atendos ĝis 89999-a artikolo kaj subite ekaldonos artikolon aŭ memvolan temon! -- Yekrats 14:00, 26. Sep 2007 (UTC)

Tio estas nenial kontraŭinda, kondiĉe ke tiu artikolo estas bone preparita antaŭe. Se ĝi estas pri ne tro ekzotika temo, multaj aliaj povos kontribui poste. Se la artikolo samtempe ne estas pri iu parto de la moderna popkulturo (komputila ludo, filmo, muzikgrupo, albumo...), ĝi estos sufiĉe serioza por altiri atenton. --Kunar 22:05, 2. Okt 2007 (UTC)

Renove pri la propraj nomoj[redakti fonton]

Mi ege pardonpetas pro mia persistemo (espereble, neniu akuzos min pri la vikipedia neni-farado), tamen mi daŭre estas konfuzita pri la uzado de la propraj nomoj en la E-vikipedio. Estas ege strange (kaj maloportunege!) al mi trovi en la artikolo Milla Jovovich la anglalingvan ligon The Fifth Element, kiu venigas min ĝuste al la franclingv-titola artikolo Le Cinquième Élément (ne forgesu konsideri, ke kaj la angla, kaj la franca lingvoj estas same strangaj kaj neakcepteblaj al mi, ruso, scipovanta Esperanton kaj penanta evoluigi Esperantan vikipedion). Ŝajne, tiu fikonfuzo eblas nur en la Esperanta vikipedio :(. Ĉu oni daŭre ne komprenas la neceson pri la unuecigo de ĉiuj ajn propraj nomoj por uzi ilin nure en la Esperanta formo? Kio malhelpis al la kreintoj de la artikoloj (mi ja aplaŭdas ilian laboron kaj sincere dankas pro ĝi!) nomi la filmo-artikolon simple La kvina elemento (filmo)? Mevo 01:07, 26. Sep 2007 (UTC)

Mi konsentas kun Mevo, tiom pli ke estas ege facile fari du paĝojn titolitajn respektive Le Cinqième élement (ĉar temas pri franca filmo) kaj the fifth element (ĉar la originala versio estas en la angla - almenaŭ tion mi komprenis) kiuj ambaŭ ligas al la ĉefa paĝo titolita en Eo. Ĉiuj povos tiel trafi facile laŭ tri "enirejoj"--Ssire 07:28, 26. Sep 2007 (UTC) (Flanka noto: mi frandis la titolon de ĉi paragrafo "Renove" sintezo de Ree+Denove ...)

Bonvolu atenti pri la apero de la ŝablono {{Koord}} konstruita laŭ anglalingva coord kiu ebligas elmontron de geografiaj koordinatoj entekste kaj ĉe la atikoltitoloj kun diversaj elmontreblecoj (dekume, sesdekume, kun pli malpli granda precizeco). Ĝia uzo estas simpla. Ĝi akceptas diversajn enigformatojn kaj bone rezultas. Ĝi jam estas vokita de {{Situo sur mapo}} kaj {{Akvofalo}}. Indus eluzi ĝin el ĉiuj geografiaj ŝablonoj. Bonvolu konsideri tion redaktante geografiajn temojn. Arno Lagrange  12:41, 26. Sep 2007 (UTC)

Nun eĉ funkcias la ligilo al WikiMiniAtlaso. Vi eble bezonas refreŝigi la kaŝmemoron de via komputilo kaj provu alklaki la globforman ikonon antaŭ la koordinatoj : {{Koord|43.109444|N|2.043889|O}}. Bonvolu sciigi ĉi tie ĉu vi trovis ke tio taŭge funkcias. AL @ 14:29, 26. Sep 2007 (UTC)
Bele, sed ŝajne estas ia problemeto, eble pri nuloj, rigardu ĉe Dinan (kontraŭe Plélan-le-Petit bone situas sur la mapo). Amike, --Bea 09:31, 27. Sep 2007 (UTC)
La eraro koncerne Dinan estis pri longitudo-direkto = U (estis skribite E kio signifas Oriente) Pro tio. Mi korektis. AL @ 10:18, 27. Sep 2007 (UTC)
Dankon, Arno! Do tutsimple bele! --Bea 10:42, 27. Sep 2007 (UTC)

Klarigoj por WikiMiniAtlaso legeblas nun en Esperanto. La tekstoj sur la ŝprucantaj kartoj estas baldaŭ esperantigotaj. Ankaŭ baldaŭ estos ebleco elekti datumojn el la esperanta Vikipedio. AL @ 08:57, 28. Sep 2007 (UTC)

Nun ankaŭ GeoHack havas esperantlingvan ĉefpaĝon (vidu ekzemple : 52°28'59 N 1°53'37 W). La traduko estas provizata de {{GeoTemplate}} AL @ 14:43, 3. Okt 2007 (UTC)
Kaj jen plia paŝeto la tekstoj de WikiMiniAtlaso (Montru lokigon sur interaktiva mapo, preferoj, fermu ...) estas en Esperanto. Venonta paŝo estos ebleco elekti datumojn el Esperantlingva Vikipedio. (07:14, 4. Okt 2007 (UTC)) : por tio ni devos atendi iom ĉar Dschwen devas unue reverki la softvaron uzatan por elmontro de datumoj ĉar ĝi momente postulas tro grandan memoron, antaŭ ol li aldonos esperantajn datumojn. AL @
La indikoj en la ŝablono pri koordinatoj ie ne estas legeblaj, ĉar ili kuŝas sur alia ŝablono, rekte sur literoj. Vidu ekz. Bernau am Chiemsee. Petr Tomasovsky@diskkont 16:37, 4. Okt 2007 (UTC)
La problemo fontis el tio ke el {{urbo de}} la ŝablono {{koord}} estis vokita dufoje kaj el {{Situo sur mapo}} kaj el {{koordinatoj gms}} kio rezultis ke la koordinatoj estis montritaj dufoje en la sama loko supre dekstre. Mi korektis {{urbo de}} kaj kontrolis ke estas en ordo ĉe Bernau am Chiemsee sed povas esti ke el aliaj geografiaj ŝablonoj estus similaj problemoj. Mi dankos vin ke vi sciigos tion ĉi tie : por ĉiu kazo ni trovos solvon.
Mi ŝanĝis {{Koord}} por ebligi uzi egale ĉu O kaj U ĉu E kaj W. 07:13, 5. Okt 2007 (UTC)
Cetere ĉi matene GeoHack malfunkcias, ve ! 07:13, 5. Okt 2007 (UTC) Denove funkcias AL @ 08:16, 5. Okt 2007 (UTC)
Bedaŭrinde la indikoj pri koordinatoj estas senĉese ne bone legeblaj ĉe Bernau am Chiemsee. Mi klakis sur aliajn urbojn de Kategorio:Urboj de Bavario kaj ĉie aperis la sama problemo. Nelegebleco de la indikoj. Petr Tomasovsky@diskkont 07:23, 5. Okt 2007 (UTC)
Tamen ili nun bone aperas ĉe mi (mi kontrolis hazarde en diversaj bavaraj lokoj). Eble vi provu refreŝigi la kaŝmemoron de via komputilo (Mozilla/Firefox: Shift-Stir-R, Internet Explorer: Stir-F5, Opera: F5, Safari: ⌘-R, Konqueror: Stir-R.) AL @ 08:16, 5. Okt 2007 (UTC)

Fina paŝo : la interaktiva mapo nun havas ligilojn al esperantlingvaj vikipediaj paĝoj. (Tamen vi povas elekti havi ligilojn al dekduo da aliaj lingvoj)) AL @ 13:43, 9. Okt 2007 (UTC)

WikiMiniAtlaso plene funkcianta en Esperanto (Mumbajo)
WikiMiniAtlaso en Esperanto : Eŭropo

Esperantlingva Firefox disponebla![redakti fonton]

De mallonge estas esperanta lingvopako por Firefox. Vi povas elŝuti ĝin el la :

La lingvopako estas por Firefox 2.0.0.*. La interfacon de Firefox esperantigis nia urugvaja amiko Eduardo Trápani kaj lia teamo. La traduko ankoraŭ ne estas tute kompleta, sed mankas nur kelkaj kaŝitaj tekstoj kaj bedaŭrinde ankaŭ la helpo estas ankoraŭ en la angla. La helpo necesigas multe da laboro, do povas ankoraŭ iomete daŭri. La lingvopako estas uzebla por ĉiuj platformoj. Do, multe da plezuro dum uzado de la esperantlingva Firefox kaj, se vi havas problemojn aŭ atentigojn, skribu al la retpoŝta adreso de la teamo. La adreson vi povas trovi sur la kontaktpaĝo de la retejo. Salutojn, --Michawiki 12:38, 27. Sep 2007 (UTC)

Bonege! Cetere, ĉu ĝi estos disponigata en www.getfirefox.com ? --Raoni Sousa 21:54, 27. Sep 2007 (UTC)

Mi ne precize scias tion, ĉar mi ne apartenas al la teamo. Verŝajne, ke jes. Sed, kiam tio estos, mi ne scias. Sed mi scias, ke la tradukteamo estas oficiala. Vi plej bone sendas retleteron al la tradukteamo por havigi detalojn al vi. Salutojn, --Michawiki 22:35, 27. Sep 2007 (UTC)

mi ne sukcesis elŝuti ĝin el tradukado... Ĉu ie estas stultulapta instruo/programo. --Hans 14:59, 24. Okt 2007 (UTC)

Kiun problemon vi havas precize? Ĉu vi ne sukcesis elŝuti la lingvopakon aŭ ĉu vi ne sukcesi aktivigi la lingvopako malgraŭ sukcesa instalado? Se temas pri la laste menciita problemo vi havas 2 eblecojn:
  • Elŝutu la programon Locale Switcher, kion ankaŭ la tradukteamo rekomendas, vidu Kiel instali. Tie estas ligilo, kiu nomiĝas "ĉi tie". La ligilo kondukas al ĉi tiu adreso: Locale Switcher. Per klako al ĝi la kromprogramo Locale Switcher aŭtomate instaliĝas. Memkompreneble vi povas elŝuti la dosieron per dekstra klako. La instaldosiero havas la dosiersufikson *.xpi. Malfermu la dosieron en FF per menuo File/Datei --> Open file/Datei öffnen kaj Locale Switcher instaliĝos. Startigu FF denove, eble FF ankoraŭ estas en la origina lingvo, sed iru al la menuo Tools/Extras kaj tie estas nova menuero Languages/Sprachen, kaj vi trovas tie du submenuerojn, tio estas menuero por la origina lingvo kaj por Esperanto. Klaku al Esperanto, startigu FF denove, kaj FF estos en Esperanto. La menuo Tools/Extras nomiĝas nun Iloj kaj la menuero "Lingvoj". Ekde tiam vi povas komforte ŝanĝi la lingvon laŭguste. Ankaŭ pliajn lingvojn vi povas instali kaj uzi Locale Switcher por ŝanĝi la lingvon.
  • Dua ebleco estas aldoni la programopcion -UILocale eo al la programvojo en komandlinio resp. en la programvojo sub la startbildo sur la Vindoza skribtablo (Desktop), klaku dekstre, elektu "Properties/Eigenschaften", kaj aldonu la menciitan opcion, ekz.:
    C:\\Programme\Firefox\firefox.exe -UILocale eo

La programvojo ĉi tie estas nur ekzemplo, vi povas havi alian instaldosierujon de FF. Se vi uzas ĉi tiun eblecon, ĉiam FF en Esperanto startas. Vi certe rimarkis, ke mi ĉiam nomis la anglan kaj germanan nomon de la menuoj, ĉar mi pensas, laŭ via vikipediista nomo, ke vi estas germano. --Michawiki 23:59, 25. Okt 2007 (UTC)

Troaj deziroj?[redakti fonton]

Ĉu eblas scii, kion signifas "troaj deziroj" ĉe dezirataj artikoloj? Kiu decidas kiom estas tro kaj kiuj artikoloj estas troaj? --Bea 11:03, 28. Sep 2007 (UTC)

Laŭ mi, pli ol ĉ. 15 deziroj aspektas malbele. Eble ni sarku la vortarecajn temojn, kiuj ne havas ekvivalenton en aliaj vikipedioj. Aŭ ni forigu post ioma tempo neverkitajn dezirojn? (aŭ aldonu kaŝe alilingvajn variantojn por ebligi ektradukon) Narvalo 20:22, 1. Okt 2007 (UTC)

Sen alidirektilo pro la Diskuteja serĉilo. Jen: Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/-ujo kaj -io

Informpaĝo pri normoj kaj decidoj[redakti fonton]

Lastatempe mi ofte stumblas pri la problemo, ke mi ne scias kie legi pri normoj, kiuj ekzistas en la Esperanto-Vikipedio. Al mia kapo venas la sekvaj ekzemploj:

  1. landonomoj (esperantigo aŭ ne, -ujo aŭ -io)
  2. personaj nomoj (majuskligo aŭ ne)
  3. navigilo je la komenciĝo de artikolo (eksdata)

Ĉu ekzistas paĝo, kiu informas pri bazaj normoj kaj kolektas la rezultojn de pasintaj diskutoj / voĉdonoj pri tiuj normoj (kun ligoj al ili)? Tio tre helpas por a) scii, kiel bone agi, b) montri ĉiujn respondojn facile al aliaj kaj c) ekscii pri ŝanĝoj de tiuj konvencioj. (La navigilo, kiu estis bona dum mia unua tempo ĉe la Vikipedio, nun estas maldezirata; la nomojn oni unue skribis majuskle, poste ne plu, sed ŝajne nun denove ktp. - Kiu komprenu tion?) Se tia paĝo jam ekzistas, kiel mi povintus trovi ĝin sen helpo? --Kunar 22:54, 3. Okt 2007 (UTC)

Ĉio devus troviĝi en la nomspaco Helpo (vidu Helpo:Enhavo Kategorio:Helpo). Iuj reguloj troviĝas en la nomspaco Vikipedio sed devus esti transportitaj al la nomspaco 'Helpo' kiu ne jam ekzistis en la komenco de la projekto (vidu Kategorio:Vikipedio). Vidu ankaŭ Helpo:Kiel redakti paĝon por spertuloj, Kategorio:Konsiloj al redaktantoj kaj precipe : Vikipedio:Nomoj de titoloj. Diskutojn pri reguloj vi eble povas trovi en diskuteja arkivo (vidu : Kategorio:Vikipedio:Diskutejo). Ĉio tio estas ordigenda kaj ampleksigenda : jen unu el la prioritataj taskoj en la projekto ! Arno Lagrange  08:16, 4. Okt 2007 (UTC)
Resume do io tia ne ekzistas, sed estas urĝe bezonata. Dankon pro la informo. --Kunar 00:31, 6. Okt 2007 (UTC)


Evoluo de la redaktiloj[redakti fonton]

La redaktiloj evoluis.

Redaktobutona strio[redakti fonton]

Antaŭa versio
Nuna versio
(10:38, 11. Okt 2007 (UTC))

Por uzi la butonojn lokigu la redaktokursoron en la redaktofenestro kaj alklaku la deziratan butonon. Por iuj butonoj selektado de tekstero igas ke ĝi estu enmetita en la kodaĵo. Ekzemple selektante Homoj kaj alklakante la butonon la kodo fariĝas [[Kategorio:Homoj]].

Aliaj redaktiloj[redakti fonton]

La proponitaj aldoneblaj specialaj signoj kaj vikisintaksaĵoj nun jene aspektas :


Legu pli[redakti fonton]

Komentoj[redakti fonton]

Mi volus danki al Arno por la kreigo de tiu ĉi utila paĝo, sed senĉese estas videblaj sole 19 butonoj, do la vico markita kiel Antaŭa versio. Petro@diskkont 11:32, 11. Okt 2007 (UTC)
Necesas refreŝigi la kaŝmemoron de via foliumilo por vidi la ŝanĝojn : Mozilo: alklaku Reŝarĝi (aŭ Stir-Shift-R), IE / Opera: Stir-F5, Safari: Cmd-R, Konqueror Stir-R. AL @12:13, 11. Okt 2007 (UTC)
Mi refreŝigis ĝin eĉ 3-foje, kaj nun mi havas sole 11 butonojn. Petro@diskkont 12:22, 11. Okt 2007 (UTC)
Ve ! vi nun havas la defaŭltan ilstrion kiu havas nur tiujn butonojn. Tion verŝajne kaŭzas ĵavaskripta eraro. Mi mem ŝanĝante la dosierojn Mediawiki:Common.js kaj Mediawiki:Edittools kontrolis ke tiaj ne okazu : kaj mia ĵavaskripta erarkaptilo ne trovis. Mi ne scias kiel helpi al vi. Ĉu vi havus personan common.js aŭ alia persona dosiero kiu konfliktus ? Ĉu vi elektis ion en viaj prefereoj kiuj malebligus elmontron de la novaj butonoj ? Antaŭe la butonoj estis en Mediawiki:Monobook.js‎ kaj nur elektintoj de Monobook-aspekto havis la butonojn. AL @ 13:30, 11. Okt 2007 (UTC)

En viaj "preferoj" sub "Grandeco de redakta tekstujo" estas elektoskatoleto : "Montru eldonilaron". Bonvolu marki ĝin se ĝi ne jam estas. (kaj esploru ankaŭ la sekcion "Atentaro") por kontroli kial iuj paĝoj ne foriĝas el via atentaro. AL @ 14:01, 11. Okt 2007 (UTC)

La elektoskatoleto "Montru eldonilaron" estas markita (ĝi estis markita jam antaŭe, nun mi faris kun ĝi nenion), kaj senĉese estas videblaj sole 11 butonoj. Antaŭe mi vidis 19 butonojn. Post via atentigo, ke mi devas refreŝigi la komputilon, mi refreŝigis ĝin, kaj jen - aperis sole 11 butonojn. Rilate al mia atentaro kaj mia vikipediista paĝo en mia atentaro, kiun mi ne povis malaperigi el mia atentaro, tiu malaperis tuj la sekvantan tagon, kiam vi sendis al mi vian mesaĝon kun respondo, do la 7-an de oktobro 07. Mi konsideris tion kiel aferon, kiu estis korektita el alia loko ekster mia komputilo, kiun povis korekti nek vi nek mi. Nun mia atentaro estas en ordo. Ni ekvidos, ĉu ankaŭ ĉe iu alia aperos la samaj problemoj rilate al la butonoj. Petro@diskkont 15:42, 11. Okt 2007 (UTC)

Bone, sed alidirektilo devas esti sen ":" - do

#REDIRECT [[]], sed komune

sed ne

#REDIRECT:[[]]

Maksim 19:20, 14. Okt 2007 (UTC) Mi ŝanĝis laŭ la sugesto de Maksim. Tamen ŝajnas ke same bone funkcias ĉu kun ĉu sen ":" AL @ 08:07, 15. Okt 2007 (UTC)

Nun ĝi ne tute funkcias, "[[]]" ne estas metata. Maksim 18:44, 20. Okt 2007 (UTC)

Ĉu Vikipedio cenzurata?[redakti fonton]

Ĉu Vikipedio estas cenzurata? [1] Petro@diskkont 11:14, 12. Okt 2007 (UTC)

Kiam oni devas forigi la Ĝermŝablonon?[redakti fonton]

Mi lastatempe redaktis du artikolojn ĝermetajn. Malgraŭ tio, ke ili ankoraŭ restas tro mallongaj, ili tre pliboniĝas. Unu, Diĝeriduo, nun havas 9 frazojn, 3 bildojn kaj multajn ligilojn internajn. La dua, Al-Udo, havas 8 frazojn, 1 bildon, multajn ligilojn internajn kaj ligilojn eksterajn. Ĉu mi devas forigi la Ĝermŝablonon? Oni povas klarigi al mi pri la bezonaĵoj ekzaktaj por artikolo ne plu esti ĝermo? Ĝernjo --Gerrywright 18:00, 12. Okt 2007 (UTC)

Ne ekzistas preciza limo inter ĝermo kaj "normalkreska" artikolo. Tio dependas nur de la vidpunkto de la redaktantoj (vidu tamen Vikipedio:La perfekta ĝermo de artikolo por klarigoj). La supre menciitaj artikoloj jam entenas du paragrafojn : mi do persone opinias, ke ili ne plu estas ĝermoj kaj ne plu bezonas ŝablonon, kvankam aliaj vikipediistoj eble malkonsentos pri tio. Thomas Guibal 20:56, 12. Okt 2007 (UTC)
Laŭ mia persona sento, Al-Udo troviĝas ĝuste ĉe la limo inter ĝermo kaj normalkreska artikolo kaj Diĝeriduo iomete superis tiun limon. Mi nun forigis la ĝermo-ŝablonon de Diĝeriduo. Pri Al-Udo vi libere decidu mem (eble aldonu unu plian frazon aŭ foton antaŭ forigo de la ŝablono...).

Eble ni iam pliprecizigu la kriteriojn por decidi tiujn limkazojn. Sed tio nun ne estas grava prioritato. (Multe pli gravas ekz-e krei liston de ĉiuj paĝoj, kiuj enhavas oficialajn Vikipedio-regulojn.) Marcos 15:34, 13. Okt 2007 (UTC)

Kampanjo por pli bonaj nacilingvaj artikoloj pri Esperanto[redakti fonton]

Mi imagas kampanjon en la Esperanto-movado por instigi plibonigon de Esperanto-rilataj artikoloj en nacilingvaj Vikipedioj. Fakte ofte jam ekzistas taŭgaj artikoloj en Esperanto aŭ ekz. la germana, kaj necesus ĉefe nur traduki. Tio havus gravan signifon por informado. Kiu samopinias kaj ŝatus kun-alvoki?--Ziko 14:48, 14. Okt 2007 (UTC)

Mi mem kun kelkaj ĉeĥaj esperantistaj vikipediistoj eklaboris pri drasta plibonigo de la artikolo cs:Esperanto, kun celo igi ĝin se ne tuj elstara artikolo, tiam almenaŭ leginda artikolo. La komunumo donis kritikajn komentojn post la kandidatigo, sed post kiam ni reagis al ili, dume nenio plia okazas. Tamen ankaŭ mi opinias tiun temon tre grava, des pli ĉar evidentiĝas ke eĉ pluraj novuloj ekzemple en Ĉeĥa Esperanto-Junularo unue informiĝis pri esperanto ĝuste per la nacilingva Vikipedio. Tial mi plene subtenas la iniciaton de Ziko. Aldono: Mi ĵus kontrolis kaj eksciis, ke la ĉeĥa artikolo eniris la kelkdekon de legindaj artikoloj en tiu vikipedio. Do ĉu eble kuraĝiga ekzemplo por alilingvaj vikipedioj? Marek "Blahma" BLAHUŠ 19:16, 14. Okt 2007 (UTC)

Eĉ mankas kritiko de Esperanto (kaj respondoj je tio) en nia artikolo. Narvalo 19:18, 14. Okt 2007 (UTC)

Responde al Narvalo: Ja estas la sekcio "Kritiko kaj respondoj al kritiko" en la artikolo Esperanto.
Mi tute konsentas kun Ziko kaj Blahma pri la graveco de Esperanto-rilataj artikoloj en etnolingvaj Vikipedioj. Mi mem multe laboris pri la artikolo "Esperanto" kaj ĝiaj subartikoloj en la germana Vikipedio (do kontribuis al la fakto, ke la germana lingvo havas unu el la plej kompletajn kaj tradukindajn artikolarojn pri Esperanto), kaj ekkreis la artikolon "Kiesperanto" en la svahila Vikipedio. La alvoko de Ziko certe instigos min pluverki sur ĉi tiu tereno. Mi esperas ke ankaŭ aliaj homoj (precipe parolantoj de aliaj etnolingvoj) sekvos la alvokon de Ziko. Marcos 08:25, 15. Okt 2007 (UTC)
Ĝeneralan rigardon pri la temo bv rgardi je : Artikoloj pri Esperanto en la diverslingvaj Vikipedioj. 9 artikoloj estus nun taksitaj "elstaraj" aŭ "legindaj" (cs de eo fi pl sk sv). La franca iam estis leginda sed dume estas eksigita certe pro manko da objktiveco. AL @ 08:40, 15. Okt 2007 (UTC)
Unue ni havu kvalitajn artikolojn kaj verkojn en Esperanto kaj poste pri Esperanto. Tio estu tasko de ni ĉiuj, ne de kelkaj el ni. Petro@diskkont 17:21, 15. Okt 2007 (UTC)

Ĉu problemo pri la ŝablono?[redakti fonton]

Mi rimarkas, ke estas iu problemo pri la ŝablono "Malvarma milito" (vizitu la paĝon Malvarma milito kaj rigardu sube de la paĝo) - la kaŝskatolo ne ebligas al mi malfermi sin. Mi supozas, ke la sama problemo eble okazas al ĉiuj aliaj ŝablonoj, kiuj uzas la ŝablonon "Kaŝskatolo". Ĉu iu povas klarigi, pri kio estas la problemo? Ĉu mi ion miskomprenas? Mevo 07:11, 15. Okt 2007 (UTC)

La menciita problemo rilatas al ĉiuj ŝablonoj, kiuj ligas al la ŝablono Kaŝskatolo. Pri tiu ĉi problemo estis jam disktutoj ĉi tie kaj inter kelkaj vikipediistoj. Vidu iom pli supren. La ŝablonojn ne eblas disvolvi, la aliaj ŝablonoj estas daŭre disvolvitaj sen ebleco kaŝi ilin. Tute mankas kaŝ-montru butono. Petro@diskkont 07:22, 15. Okt 2007 (UTC)
Bedaŭrinde, mi ne trovis la menciitan de vi "jaman diskuton". Sed kion do fari? Kiu bone komprenas la funkciadon de tiu "Kaŝskatolo"-ŝablono - faru ion! Kiusence produkti kaj enigi en diversajn artikolojn misfunkciantajn ŝablonojn? Mevo 10:43, 15. Okt 2007 (UTC)
Mi provis uzi diversajn foliumilojn kaj diversajn komputilojn por rigardi la supre menciitan ŝablonon - la rezulto estas la sama: la butoneto "montri" dekstre forestas, do tute ne eblas "malfermi" kaj trarigardi la enhavon de la ŝablono. Plej interesas, ke antaŭe (eble antaŭ kelkaj semajnoj) tiatipaj ŝablonoj estis montrataj normale en miaj foliumiloj. Plej interese, ke en alilingvaj vikipedioj tiatipaj ŝablonoj estas montrataj tute normale. Mi do pensas, ke estas iu problemo ene de la E-ta vikipedio... :( Mevo 18:00, 15. Okt 2007 (UTC)
Mi komprenas kiel malagrable povas esti renkonti malfunkciantajn aferojn. Tamen laŭ miaj kontroloj ĉio ĝenerale bone funkcias kun Fajrovulpo kaj same misfunkcias per Internet Explorer 6 kiu ajn estu la lingvo. Mi kun vi esploradas por klopodi solvi tion : vikipedio devus same bone funkcii kiu ajn estu la foliumilo. La afero ne estas solvita sed ni penos solvi ĝin. AL @ 18:38, 15. Okt 2007 (UTC)
Eble oni iel dekomence reverku la ŝablonon, preninte kiel bazon iun alilingvan version, ekz. la anglan? Kiel mi jam diris, en la alilingvaj vikipedioj similaj ŝablonoj aperas tute normale. Mevo 18:48, 15. Okt 2007 (UTC)
Mi penis tiusence reverki la ŝablonon "Kaŝebla listo" (listoj kun tiu ŝablono nun estas fiksitaj en montra modo manke de butono por kaŝi) laŭ la aktuala kodaĵo de la anglalingva fontoŝablono, "Collapsible list": rezulte la listoj fiksiĝis en kaŝa modo - eĉ malpli bone! (Mi malfaris la ŝanĝon.) Cetere, same kiel Mevo mi trovas ke en ali-lingvaj vikipedioj tiaj ŝablonoj funkcias tute normale (foliumante kun Internet Explorer 6), do la problemo nepre kuŝas ĉe la Esperanta vikipedio. Kanadano 05:57, 17. Okt 2007 (UTC)

Forigo de forigendaj artikoloj[redakti fonton]

Antaŭ ol ni alvenu al la 90.000 (kaj certe antaŭ la 100.000-a!) oni devus forigi jam la forigendajn artikolojn. Mi diras tion ĉefe ĉar estas multe da artikoloj en la [Kategorio:Forigendaj artikoloj] kiuj havas la ŝablonon de antaŭ multe da tempo, kaj neniu ilin forigis. Ankaŭ la listo Vikipedio:Forigendaj artikoloj daŭras tro multe. Kaj en Speciala:Shortpages estas multaj kun la ŝablono [Kategorio:Forigitaj paĝoj], kiuj fakte ne estas forigitaj.
Ni devus fari iom da purigo, antaŭ ol ni distrumpetu la 100.000-an artikolon! Tonyo 18:43, 15. Okt 2007 (UTC)

Paĝoj similaj al .dm aid, kiel mi scias, ne enkalkuliĝas en la kvanto de artikoloj. Ĉio pri kio vi skribas estas entute proksimume 100 artikoloj, do 0,1% de la tuto! Ĉu ĉi tio vere gravas? Maksim 19:41, 15. Okt 2007 (UTC)
Sed kial iu administranto ne simple forigas ilin (tiujn [[.dm aid] kaj similaj)? Mi forgesis enkalkuli la ĝermetojn, kiu estas preskaŭ ĉiuj forigindaj (laŭ la teksto kiu aperas en la skatolo), kaj kiuj sumas preskaŭ 400 nun. Krome, multaj el la plej malgrandaj paĝoj (Speciala:Shortpages) estas nenecesaj apartigiloj, kiujn mi proponus alidirektigi al unu el la celataj artikoloj. Mi konsentas ke ne temas pri eksterordinara grava afero, sed ĝi montras ian malzorgon niaparte. Tonyo 21:30, 15. Okt 2007 (UTC)

La artikoloj .dm aid estis forigita pro spamisto, sed tiu danĝero estis verŝajne pasita. Mi konsentas, ke la du-liniaj apartigiloj (kun almenaŭ unu ruĝa ligilo) estas sensencaj. -- Yekrats 01:57, 16. Okt 2007 (UTC)

Sinpropono por krei tabelojn kaj simile[redakti fonton]

Hispana vikipediisto, kiu apenaŭ parolas Esperanton, Vikipediisto:Chabi, proponis en mia diskutpaĝo ke li povas helpi, kreante ŝablonojn, tabelojn, ktp. Li petas ke ni komisiu al li tiajn taskojn. Se iu havas ideon, diru al mi, kaj mi povas traduki por li. Li verkis iom, sed mi devis korekti liajn fuŝaĵojn, do li povas nur fari teĥnikajn laborojn. Tonyo 18:49, 15. Okt 2007 (UTC)

Mi proponas ke li okupiĝu pri artikoloj pri kemiaj elementoj, prenante nombrajn fizikajn datumojn el la alilingvaj fakoj de vikipedio. Komparu ekzemple nian artikolon Kupro kaj la anglan en:Copper (temas pri granda tabelo supre dekstre).
Ankaŭ, laŭ mi, la perioda tabelo montrata ĉe ni en artikoloj pri la elementoj estas pli bona, ĝin indas konservi. Maksim 19:48, 15. Okt 2007 (UTC)

Alvoko plibonigi esperanto-rilatajn artikolojn[redakti fonton]

Mi metis en mian vikipediistan paĝaron alvokon, vd. Vikipediisto:Ziko/Alvoko. Gravas fari la aferon laŭeble praktika.--Ziko 21:31, 16. Okt 2007 (UTC)

Bona iniciato. Eble indus pli klare montri, kiam oni parolas pri Esperantaj temoj en la nacilingvaj vikipedioj kaj kiam pri ĝenerala redaktado en la Esperanta vikipedio. Do povas esti kvazaŭ du proponataj por esperantistoj labordirektoj. Slavik IVANOV

Lastatempaj forigoj[redakti fonton]

Mi atentigas, ke lastatempe oni forigis multajn ĝermojn, apartigilojn laŭ propra plaĉo. Bonvolu ne fari tion. (Ekz. P5) Narvalo 06:51, 17. Okt 2007 (UTC)

Mi tute konsentas kun Narvalo. Hieraŭ vespere eblis atingi la 90.000 artikolojn, sed iu forigis mi ne scias kiom da artikoloj. Mi koloregis ĉi-matene. Mi ne memoras, kiu diris ke plejmulte malhelpas al Esperanto la esperantistoj mem, sed ĉi tie tio ja veras! Ne estu pli reĝa ol la reĝo! La plejmultajn homojn ni ne konvinkos per kvalito, sed per kvanto. Kaj nenio malhelpos daŭrigi kvalitan laboron dume antaŭeniros kvanta laboro. Ĉu neniam vi vidis ĝermetojn en alilingvaj vikipedioj? Ofte ili eĉ ne estas markitaj kiel ĝermetoj.
Kie troviĝas la loglibro de forigitaj artikoloj - ĉu ne devus esti ligilo ĉe la paĝo "forigendaj artikoloj"? Kial ni ne voĉdonu per "por" aŭ "kontraŭ" en tiu paĝo? La nura problemo (kiu ekzistas same en nacilingvaj vikipedioj) pri ĝermetoj estas ties afiŝado kiel "hazarda paĝo" - ĉu eblus ekskludi ilin de la afiŝado?
Se vikipedio ne estas uzebla kiel reklamilo, ne indas investi tempon. Antaŭ duonjaro mi fieris pri la rezultoj, anoncis ilin en lokaj gazeto kaj kursoj - nuntempe mi ne plu volas fari tion: anstataŭ je la 16-a, Esperanto nun troviĝas je la 18-a rango, kaj baldaŭ je la 21-a. Tio ne helpas entuziasmigi homojn partopreni en redaktado! Male... Elreviĝonta vikipediisto Bea 07:39, 17. Okt 2007 (UTC)
Mi tute ne subtenas sovaĝan forigon de artikoloj, eĉ se mizere sensukaj, samgrade kiel mi ne subtenas sovaĝan perrobotan naskemon de tiuj produktoj kies esperanteco konsistas nur en uzo de tri vortoj esperantaj (inter kiuj la neevitebla "estas"). Tamen mirigas min, kara Bea, ke vi povas konsideri Vikipedion nur kiel propagandilon kiu "hitparade" funkcias; ĉu vi analoge opinias ke la diplomoj donitaj de (ekzemple) FEI valoros nur se ili estas grandkvante donitaj, sendepende de iliaj enhavo ? Mi tute ne kredas ke vi opinias inda perdi tempon nur propagandcele. Se tiel estis, vi certe ne perdus tempon pliriĉigante la artikolon pri (ekzemple) Berlina muro: per la sama tempo malŝparo vi povintus krei dekon da artikoletoj, kiel ekzemple "La transirejoj de la berlina muro", "la murmuzeo ĉe Checkpoint Charlie" ktp. kiuj ja pligrandigus la nombron tiom utila al propagando (kaj cetere, kiuj enhave pli riĉus ol la "Trifouilli-estas-franca-vilaĝo"-aj artikoloj). Kore, --Ssire 09:29, 17. Okt 2007 (UTC)
Ne, mi konsideras vikipedion ne nur kiel propagandilon, sed kiel propagandilo ĝi funkcias, ne nur, sed ĉefe laŭnombre. Bea 10:24, 17. Okt 2007 (UTC)
Se oni zorgas pri nombroj, vidu ĉi tie: s23.org. Eble pli grava ol la nombro estas la "Depth" (Profundeco) kaj "Stub ratio" (Ĝerma proporcio). -- Yekrats 13:33, 17. Okt 2007 (UTC)
Kara Bea, vi ŝajne ne scias pri la diversaj statistikoj, kiujn vikipediistoj uzas por analizi la kvaliton de Vikipedio. Via kontribuo estis la fina instigo por mi, verki artikolon pri Vikipedio-statistikoj, trompado kaj robotoj. Mi esperas, ke vi rekaptos vian perditan entuziasmon. Ankaŭ mi travivis fazojn tiajn! --Kunar 16:05, 21. Okt 2007 (UTC)

Mia kialo por tia forigado: Ĝi estas "apartigilo" kun nur ruĝaj ligiloj. Ĝi ne apartigas ion ajn. Laŭ mia opinio, almenaŭ unu aŭ du el la ligiloj en apartigilo devas esti aktuala artikolo! Eble tio estas troa opinio! Tamen, mi pardonpetas ke miaj agoj kolerigis iun. -- Yekrats 11:04, 17. Okt 2007 (UTC)

Laŭ nia reguloj pri forigado, antaŭ forigo devas esti propono sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Nur la tuj forigindaj artikoloj (klara vandalismo kaj ortografie/gramatike malĝuste titolitaj paĝoj) povas esti forigataj de administrantoj sen antaŭa diskuto sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Mi esperas ke ĉiuj administrantoj sekvos tiun regularon. Marcos 13:03, 17. Okt 2007 (UTC)

Por klarigi, miaj "forigoj" kiujn mi faris hieraŭ riparis malnovajn robot-fuŝaĵojn aŭ falsajn artikolojn:

  • Forigo de kelkaj robot-kreitaj "artikoloj de aldonaĵoj" simila al Buŝa seksumado/Aldonaĵoj kiu false kreskis la nombron.
  • Movado de pluraj ĝermo-artikoloj al ĝermo-listoj. Ekzemple: Ĝermolisto de hidraŭliko kaj Ĝermolisto de fakverkoj. La artikoloj kiujn mi movis tie ne estis ŝangitaj antuax jaroj. Kiam tia transkopio estas farita, la nombro de artikoloj malkreskos.
  • Ŝanĝo de fuŝaj robotfaritaj tri-literaj apartigilaj ĝermoj al pli ĝustaj alidirektiloj.
  • Forigo de artikoloj kiuj estis iamaj blokindaj enspamejoj, sed nun la danĝero verŝajne estas pasita.
  • Riparo de fuŝitaj alidirektiloj. Vidu ekzemplo. Ĉar falsaj fuŝitaj alidirektiloj estas nombritaj nek ĝustaj alidirektiloj, la nombro de artikoloj malkreskos.
  • Ja, tre kelkaj estis nur ne-enciklopediaj apartigiloj kiun mi forigis. Ekde nun, mi aldonos tian artikoleton ĉe Forigendaj artikoloj antaŭ forigo.

Estus mia prefero teni ĝustajn artikolojn. Ĉi tiuj ŝanĝoj estas faritaj bonkore, por plibonigi nian Vikipedion. Mi denove pardonpetas pro ĉagreno. En la estonteco mi komunikos pli bone. -- Yekrats 13:22, 17. Okt 2007 (UTC)

Mi konsentas kun tio, ke vi sen antaŭa diskuto forigis/ŝanĝis artikolojn de la unuaj kvin listeroj en via listo. Kaj mi ĝojas, ke vi estonte aldonos al Vikipedio:Forigendaj artikoloj artikolojn el la lasta listero, anstataŭ tuj forigi vin.
Do mi dankas al vi, ke vi faris tiun administran laboregon. Ne tro gravas, ke vi en kelkaj kazoj malatentis la regulojn, ĉar vi ja nun estis atentigita pri tiuj reguloj. Marcos 18:39, 17. Okt 2007 (UTC)
Mi bedaŭras, ke mia ŝtono tiom grandan plonĝis. Mi notas tie ĉi, ke mi interkonsentas pri purig-forigoj de Yekrats. Tiu agado malbonŝance trafis mian pli frue kreitan artikolon, kion mi rimarkis kaj tuj alarmis:). Ni fermu la temon. Narvalo 19:04, 17. Okt 2007 (UTC)
Kvankam ankaŭ al mi ne tre plaĉas kiam artikoloj malplimultiĝas, mi subtenas ĉi tiujn forigojn. Necesas iam puriĝi de fuŝaĵoj. Maksim 03:52, 18. Okt 2007 (UTC)
Mi tre ofte faras ĉi tiajn purigadojn. Homoj pli konstatis pro la apuda mejlŝtono. :-) -- Yekrats 09:44, 18. Okt 2007 (UTC)

Koncepto pri originala literaturo[redakti fonton]

Karaj gesamideanoj, bonvolu legi Diskuto:Vojaĝo al Kazohinio. Temas pri dubo ĉirkaŭ la vera koncepto pri originala literaturo. Kore, Fernando Maia Jr. 13:56, 17. Okt 2007 (UTC).

Kiel vi opinias: kvalito aŭ kvanto?[redakti fonton]

Lastatempe estas multe da diskuto pri la saĝeco de rapide pligrandigi la kvanton da artikoloj, eĉ se ĉi tio postulas krei multegajn ĝermetojn. Miaopinie, estus pli bone redakti la ekzistantajn ĝermetojn kaj ĝermojn, kaj tiele plibonigi Vikipedion kaj farigi ĝin pli utila al la uzantoj. Ĉu ni volas plenigi Vikipedion kun unu-frazaj artikoloj? Ĉu ni volas krei referencilon por homoj kiu bezonas informaĵon? Ĝernjo--Gerrywright 17:18, 17. Okt 2007 (UTC)

Vi tute pravas, kara Ĝernjo. Mi malmulte partoprenas je Diskutejo, tamen mia intenco estas nuntempe la pligrandigo de Vikipedio ĝis la 100.000-a artikolo. Poste mi nur laboros sur la ekzistantajn artikolojn, malofte kreante novajn. Dum tiu pligrandigo mi evitas ĝermojn, verkante artikolojn, tiaj kiaj tiuj de Barsa, Larousse kaj Britannica: ne grandegajn, tamen sufiĉe koncizajn, por ke komuniku kompletan ideon. Nuntempe ne necesas, ke ni kreu tro longajn artikolojn, kiaj tiuj de la angla Vikipedio, mi opinias. Sed, kiel vi diris, ĝermetojn ni evitu, ĉar ili estas eĉ malelegantaj. Okazas tamen, ke fojfoje kelkaj artikoloj estas nature malgrandaj, facile verkitaj kaj ne ĝermetaj. Ekzemple artikoloj pri muzikaĵo kaj KD-oj (vidu: Branĉo jiŝaja kaj Muzikpluvo). Tiaj artikoloj estas koncizaj, kaj, verkante aliajn similajn, Vikipedion oni povas plingradigi sen plenigi nia enciklopedio per ĝermetoj. Ĉu vi konsentas? Amike, Fernando Maia Jr. 17:46, 17. Okt 2007 (UTC).
Kvalito kaj kvanto estas flugiloj de sama birdo. Se ni volas krei bonkvalitan enciklopedion, sufiĉus 10 mil bonaj kaj longaj artikoloj. Sed Vikipedio ne estas bona enciklopedio en ia lingvo! Vikipedio estas loko por ĝermetoj kaj se homo vidas Esperanta vikipedio kun 100 mil artikoloj, ili pensos pri 100 mil ĝermetoj! Sekve, ni ne estu pli reĝisma ol la reĝo.Roberto 18:45, 17. Okt 2007 (UTC)
Mi tamen rimarkigas, ke la ĉefa celo de Vikipedio estas kreo de bonkvalita enciklopedio en la lingvo. Do, aldono de diversampleksaj artikoloj, kaj aldono de nova teksto en jam ekzistantaj artikoloj devas esti konsiderata ĉefe de ĉi tiu vidpunkto. Maksim 21:12, 17. Okt 2007 (UTC)
Ĝermoj estas en ordo, precipe se oni povas esperi pri posta pligrandigo. Krom tio mi ne ŝatas ĝermojn, sed mi ankaŭ ne vidas kialon tro severe persekuti ilin.--Ziko 21:16, 17. Okt 2007 (UTC)
+1. Vikipedio ne estas enciklopedio, estas nur medio por fari ĝin. Estas en ordo, ke plejmulto de materialoj estas en labora (nepreta) stato. Slavik IVANOV 08:04, 18. Okt 2007 (UTC)
Mi komprenas vian vidpunkton, sed mi opinias ke ni bezonas minimuman nivelon de kvalito por esti artikolo. Artikoloj sub la minimuma nivelo estas plibonigenda aŭ forigenda. -- Yekrats 09:34, 18. Okt 2007 (UTC)
Oni esperas trovi en vikipedio tedajn ĝermetojn pri urboj, centojn kaj milojn. Se ni diras ke Esperanta Vikipedio havas 90 mil artikolojn, homoj aŭtomate pensas pri 90 mil ĝermetoj pri urboj kaj steloj kaj diras: Esperanto estas nenio, ĉar esperantistoj eĉ ne sukcesas krei robotajn ĝermetojn. Tiujare, la internacia tendenco de vikipedioj estas senkvalita kresko. Mi pensas ke, post 2007, neniu esperos ke vikipedioj estu altkvalita enciklopedio. Mi ne povas imagi ke enciklopedio povus havi pli ol 2 milionojn da artikoloj kiel la angla wikipedia. Plejparte el ili estas stultaĵoj, sekve, tiuj, kiuj ne konas nian aferon, esperas stultaĵojn de E-Vikipedio. Eble post la 100-mila artikolo ni provos krei specon de nupedio per elekto de la 10 mil pli bonaj artikoloj, kaj meti ili sub kontrolo de fakuloj, kaj lasi Vikipedion al ĝermetoj.Roberto 16:08, 18. Okt 2007 (UTC)
Kial ni kreus Vikipedion en iu ajn lingvo se ĝi nur enhavus ĝermetojn? Ĝernjo--Gerrywright 20:18, 18. Okt 2007 (UTC)
Mi ne scias, sed volapuka vikipedio estas tute ĝermeta. Latina, ida, Biŝnuprija-Manipuria kaj interlingvaa kaj aliaj vikipedioj estas tute ĝerma. Mi pensas ke oni kreus Klingonan ĝermentan vikipedion se klingono ne estus sub kopirajto. Kiel homo kiuj ne konas la projektoj scios ke nia Vikipedio estas serioza, kaj volapuka ne? Oni povas krei vikipedian projekton "Esperanta Nupedio" per legindaj kaj elstaraj artikoloj de Vikipedio kaj lasi Viknjo kreski per robotoj. Se aperus novan bonan artikolon en Vikipedio, ĝi irus al Nupedio.Roberto 16:34, 19. Okt 2007 (UTC)
Vi intermiksas la vortojn "esperi" kaj "atendi". Mi esperas, ke la Esperanto-Vikipedio iĝos bona. Mi atendas, ke preskaŭ ĉiuj artikoloj de la Volapuko-Vikipedio restas malbonaj.
Dua eraro via estas, ke vi ne scias pri la statistikoj, kiujn aliaj kontribuantoj uzas. Ĉar tiun nescion mi ofte renkontis lastatempe, mi nun kompilis artikolon pri tio. --Kunar 16:02, 21. Okt 2007 (UTC)
Ne estas grave koni la statistikojn, estas grave vidi la rezulton. Oni povas diri, ke laŭ statistikoj ni prilaboris tiun ĉi laboraĵon kvin jarojn, sed la rezulto estas mizera. Petro@diskkont 18:36, 22. Okt 2007 (UTC)
Homoj tuj eksciis, ke la Volapuka Vikipedio estas en mizera stato: 1. Oni vidis la aktivecon de robotoj. 2. Tiom rapida kresko ne povis resti kaŝita. 3. Per klakado al "hazarda artikolo", oni nur trovis urboĝermojn. 4. La aŭtomata aldonado de ligoj al volapuklingvaj ĝermoj malkaŝis la robotajn agojn rapide en aliaj Vikipedioj. Pri la diversaj kvalitokriterioj mi ankaŭ skribis en nova artikolo. --Kunar 16:02, 21. Okt 2007 (UTC)
Mi faris artikolojn ankaŭ por kvalito (Telefono, Telegrafo, ktp) kaj ankaŭ por kvanto (hungaraj urboj, vilaĝoj). Pri telefonoj mi faris 16 da artikoloj, eble povas verki 20, sed ne plu. Kvalitaj artikoloj estas eble mil. El ĝermoj estiĝos artikoloj. Se mi faris artikolon tute novan, la titolo, aspekto, kategorio, lingvaj ligoj kaj ceteraj konsumis multe da tempo, estis pli bona fari aldonaĵojn al ĝermo. La neŝatataj komunumoj havas ĝermojn aŭ artikoletojn en la angla, germana, eĉ hungara, kial ne Esperante? La komencantoj timas fari memstaran artikolon, sed aldonaĵo estas pli facile. Ĝermo necesas duonhoron, se tio havas ankaŭ informojn, artikolo necesas semajnon. Oni rigardas la liston pri lingvoj, kiu estas ordigita laŭ kvanto kaj ne laŭ la profundeco.--Crosstor 06:33, 21. Okt 2007 (UTC)
Mi ne tute konsentas. Ja mi ne kreis multajn artikolojn, (mi ne tre spertas pri tio) sed precipe provis interveni per pliriĉigo, polurado, ktp. Mi sufiĉe rapide rezignis ĉar poluri kelkajn robotajn kreaĵojn postulas pli da tempo ol komplete reskribi ilin, kaj ĉar ili aperas lavange, oni rapide ne plu povas facile kontroli tion, kio jam poluriĝis, kio plu polurendas (krom ĉiam referenci al la "historio" kio ja tedas). Nun mi zorgas nur pri tiuj indikitaj kiel "bonkvalitiĝantaj", aŭ de tiuj, kiel vi Crosstor, kiuj petas helpon por serioza laboro. Mi do komplete fajfas pri la ĝermoj, absolute ne allogaj por plibonigado. Mi suspektas ke mi ne solas en tiu sinteno, jen kial verŝajne ĝermoj plu ĝerme statos longtempe...--Ssire 11:43, 21. Okt 2007 (UTC)
Mi konsentas kun Ssire. Komencantoj povas plej bone kontribui, se ili aldonas etajn informojn al ekzistantaj artikoloj. Tiel ili devas legi multe, kio helpas al ili plibonigi sian lingvonivelon kaj samtempe ricevi ideon pri tio, en kia lingvaĵo Vikipedio-artikoloj estas skribitaj. Mi ne emas postkuri komencantojn kaj daŭre korekti iliajn erarojn. --Kunar 16:02, 21. Okt 2007 (UTC)

Mi pensas, ke estas pli bone havi malmultajn sed trafajn informojn pri io, ol havi nenian. Se mi legas artikolon ekzemple pri verkisto kaj en ĝi estas ligo al artikolo pri malgranda urbo en kiu vivis la verkisto, kaj per tiu artikolo mi povas ekscii, kie estas la urbo kaj kiom da loĝantoj iam estis tie, tio estas jam bona afero. Oni ĉi tie demandas inter kvalito kaj kvanto, sed juĝas kvaliton grandparte laŭ kvanto... --Raoni Sousa 19:34, 23. Okt 2007 (UTC)

90 000-a artikolo pasis[redakti fonton]

Ŝajnas, ke la 90 000-a artikolo estas Jalta konferenco‎. NicoRay 08:41, 18. Okt 2007 (UTC)

Vi pravas. (mia artikolo pri Filipo la 5-a de Francio estis malbonŝance nur la 90 001-a !) Jen perfekta mejloŝtono, kiu temas pri gravega konferenco. La artikolo estas cetere bona kaj jam proponebla kiel leginda artikolo. Ĉu ni tuj proponu ĝin, aŭ ĉu ni atendu pliajn plibonigaĵojn ? Thomas Guibal 08:57, 18. Okt 2007 (UTC)

Gratulon NicoRay, pro bona kaj inda artikolo por la 90000-a. Dankon aknaŭ al Thomas kiu pretis alian indan artikolon. Mi estis timita ĉi-matene ke mi trovus "X estas vilaĝo en Y." kiel la 90mila. :-) -- Yekrats 09:28, 18. Okt 2007 (UTC)

La kreinto de la 90000-a artikolo estas fakte Mevo. ;=) Thomas Guibal 09:53, 18. Okt 2007 (UTC)
Jes, mi redaktis la 89 993-an artikolon : ASEAN, laŭ la dezirataj artikoloj. Mi nur volis nin proksimigi al la 90 000-a. NicoRay 10:11, 18. Okt 2007 (UTC)

Mia antaŭa espero realiĝis! Foje la Vikipedio tamen pozitive surprizas min. Mi ĝojas aparte pro tio, ke la artikolo estas pri ĝenerala grava historia temo, tiel ke ne necesas klarigi sian signifon, kaj pro tio, ke la 90.000a artikolo ekestis, dum samtempe oni forigis multajn ĝermojn. Tio estas bonega respondo al la amasa kreado de artikoloj. --Kunar 15:53, 21. Okt 2007 (UTC)

Aragona lingvo artokoloj[redakti fonton]

Saluton! Mi ne parolas tre bone Esparanton sed mi volas helpi hike. Mi iras fari articoloj sur aragona lingvo kaj ĝia dialektoj. Please, don't delete my articles if there are wrong. Correct it, please. Dankon pro via atencio. --Chabi 09:12, 20. Okt 2007 (UTC)

Jen korektita versio de via teksto:
Artikoloj pri la Aragona lingvo
Saluton! Mi ne parolas tre bone Esparanton sed mi volas helpi ĉi tie. Mi faros artikolojn pri la aragona lingvo kaj ĝiaj dialektoj. Bonvolu ne forigi miajn artikolojn se ili estas malĝustaj. Bonvolu korekti ilin. Dankon pro via atencio.
Mi devas averti vin: Jam multaj Esperanto-komencantoj laboris (aŭ laboras) en la Vikipedio. Spertaj esperantistoj tamen ne sentas grandan emon, postkuri ilin, ĉar tiam ili farus la tutan tagon nur tion. Mi forte rekomendas al vi, unue lerni Esperanton pli bone kaj poste komenci la artikolo-verkadon. Alternative vi povas ankaŭ demandojn homojn, kiuj interesiĝas pri viaj temoj, traduki artikolojn el aliaj Vikipedioj. --Kunar 16:10, 21. Okt 2007 (UTC)
Ne "atencio", sed "atento", karaj. Chabi, estu kore bonvena al Vikipedio Esperanta. Kunar pravas, kiam diras al vi pli studi antaŭ ol verki. Tamen vi povas verki en ia provejo, sen neceso krei novan (korektendan) artikolon, ĉu vi komprenas? Tiel oni ne forigos gramatike eraran artikolon kaj ne aperos urĝa neceso korekti viajn kontribuojn. Kiam mi eklernis Esperanton, mi uzis Vikipedion por plibonigi mian lingvo-konadon, sed antaŭ ol krei novan artikolon, Roberto ĉiam reviziis ilin. Mi do povas revizii vian verkadon, se vi volas. Verku sur provejo (vikipedia aŭ via mem, kreita ĉe via vikipediista paĝo ekzemple) kaj poste, korektita la artikolo, vi publikigu ĝin. Ĉu bone? Sufiĉas min sciigi pri via verkado. Amike, Fernando Maia Jr. 12:34, 22. Okt 2007 (UTC).

Citaj ŝablonoj[redakti fonton]

Bedaŭrinde ĉe ni aperis po kelkaj citaj ŝablonoj por la samaj okazoj. Vidu en [2]. Indus ŝajne iel kunigi kelkajn el ili, bedaŭrinde ili ĉiuj estas uzataj sed havas malsamajn nomojn de la parametroj.

Maksim 16:15, 20. Okt 2007 (UTC)

Titoloj de filmoj[redakti fonton]

Mi ne scias certe, ĉu okazis ia diskuto pri nomoj de filmoj (kaj mi ne emas serĉi eblan diskuton), sed mi devas proponi por diskuto (eble denove) tiun ĉi temon. Mi rigardis kelkajn lingvojn kun ties nomoj de filmoj kaj ĉiuj havas ilin en la nacia formo. Ĉu ne eblus pli bone, ke ni havu la nomojn de filmoj ankaŭ ĉi tie tradukitaj al Esperanto. Se unu kaj la sama filmo havas diversajn nomojn en la naciaj lingvoj, eblus ja fari alidirektilojn al la nomo en Esperanto. La tradukitaj nomoj poste estus el la originaj nomoj de filmo. Tiel ne povus okazi, ke iuj kverelos pri la nomo, kiel ekz. ĉi tie aŭ disputi pri la nomoj de filmoj, kiuj estas filmitaj en kunprodukto. Kelkaj literoj estas ankaŭ malfacile tajpeblaj, ĉar ĉiuj simple ne havas ilin en la klavaro (ekz. vjetnamaj nomoj de filmoj ks.). Mi do proponas:

  1. Ĉiu filmo havu nomon en Esperanto,
  2. Eblas fari nacilingvajn alidirektilojn

Petro@diskkont 15:27, 22. Okt 2007 (UTC)

Mi tute subtenas tiun proponon (eble eĉ pli vaste :)). La nomoj de filmoj, libroj, vers-kolektoj. muzikaloj kaj aliaj artaĵoj, se ili meritas apartan artikolon, estu plene esperantigitaj. Pri la formo de la esperantigo decidu la kreinto de la artikolo. Se li dubas, li ĉiam povas demandi onin en tiu ĉi diskutejo. Se li kuraĝos fari la esperantigon memstare kaj poste montriĝos, ke ĝi tamen estas misa kaj plibonigebla - ja ne estos granda problemo ripari tion. Ankaŭ la nacilingvaj alidirektiloj nemalhelpas, tamen ilia uzo ĉi-foje restas por mi neklara: kial veni al Esperanta Vikipedio por serĉi artikolojn per iuj nacilingvaj serĉ-petoj? Anstataŭe oni simple prizorgu bonan kategoriigon de la artikoloj, por ke ĉiu deziranto povu komence veni, ekz., al la artikolo "Filmo" kaj poste per kelkaj (nu, eble 5-10) musklakoj finfine trafi la serĉatan filmon dank' al la klara strukturo de la kategorioj. Mevo 21:33, 22. Okt 2007 (UTC)
Kompreneble, ke la esperantigo povus esti ampleksigota al aliaj objektoj, ne nur al la filmoj. Pri la nacilingvaj alidirektiloj mi pensis tiel: En la ĉeĥa estas kelkaj filmoj titolitaj iom alie ol la originalo. Ekz. la usona filmo Rush Hour estas ĉeĥe nomita Křižovatka smrti, kio laŭvorte signifas Vojkruciĝo de morto. Mi ne scias, ĉu ankaŭ en aliaj lingvoj tio estas simila (ĝenerale), tial do la nacilingvaj alidirektiloj, por ke ne estu kreataj diversaj artikoloj pri la sama filmo kaj ĉiu havus alian nomon. Kreintoj de artikoloj pri filmoj kaj aliaj aferoj devos esperantigi laŭ la origina titolo. Plibonigaĵoj estas bonvenigataj. Petro@diskkont 14:37, 23. Okt 2007 (UTC)
Kiam en nacilingvo la titolo ne estas laŭvorta traduko, ĝenerale tio ŝuldigas al la fakto ke temas pri "originala" titolo de verko alilingve adaptita. En Francio tio tre kutimas: oni titoligas adaptitajn verkojn pere de titolo, foje komplete sen rilato kun la originala. Eĉ por verkoj ne adaptita: ekzemple oni uzas la titolon "le vaisseau fantôme" ("La fantoma ŝipo") por la Varnera opero, Der fliegende Holländer ("La fluganta Holandano"). En E°, efektive nun oni devas traduki laŭ la originalo, ĉar neniu verko estis adaptitaj sub "originala" titolo (almenaŭ mi ne konas kazon). Sed oni povas supozi ke tio iam okazos. (kvakam supozeble ne en la tuja estonteco) Tiam, pli komplika estos la ligado. --Ssire 16:45, 23. Okt 2007 (UTC)
Certe oni devos ĉe kelkaj titoloj iomete cerbumi, kian nomon uzi, sed mi opinias, ke tio ne estos problemo. La alidirektiloj el la nacilingvaj formoj estos certe en ordo; ili estus utilaj pro kaŭzo, ke multaj homoj konas la filmon laŭ la nomo en sia propra lingvo kaj foje ili konas eĉ ne la originan titolon. Ekz. en la rusa vikipedio estas la titoloj nomitaj laŭ rusigo ru:Вокруг света за 80 дней (фильм, 1956) laŭ la angla titolo Around The World In 80 Days (en:Around the World in Eighty Days (1956 film)). Ĉiuj naciaj formoj de tiu ĉi filmo nomiĝas laŭ iliaj lingvo. Kial do artikolo pri tiu ĉi filmo, se ĝi estos verkita, ne povus nomiĝi ankaŭ esperante, do Ĉirkaŭ la mondo dum 80 tagoj (aŭ okdek tagoj). Mi komprenas, ke ĉiuj esperantistoj ne scios E°-ajn nomojn de la titoloj de filmoj, por tio servus nacilingvaj alidirektiloj, kiuj alkondukus ilin al la e°igita titolo. Kaj ankoraŭ, se mi skribas pri filmoj, mi pensas ankaŭ pri la titoloj de libroj ka. Rilate al listoj de filmoj en artikoloj pri personoj, kiuj havas ion komunan kun filmado (aktoroj, reĝisoroj...) eble estus bone skribi la originan titolon de filmo, kaj poste post verko de ia filmo, ŝanĝi ties titolon ankaŭ en listo. Tio estas mia opinio, sed iu povas havi pli bonan. Petro@diskkont 17:34, 23. Okt 2007 (UTC)
Ankaŭ en la rusa lingvo oni oftege uzas por la nomo de la filmo (foje eĉ libroj) la formon, kiu tute ne estas laŭvorta traduko de la originala nomo (ofte eĉ temas pri tute alia afero, neniel rilata al la originala titolo). Tio vicfoje pruvas, ke tute ne estas senco konservi la originalan (t.e.) la nacilingvan nomon por la titolo de la vikipedia artikolo - por ĉiu uzanto pli-malpli samofte la Esperanta titolo estos same nekutima, kiel la nacilingva. Mevo 14:46, 24. Okt 2007 (UTC)

Mi opinias ke la filmoj aperu kiel la originalaj titoloj, kun netradukita titolo. La tradukita titolo aperu en la korpo de la artikolo. La plej ofta kialo ke filmo-titoloj (kaj librotitoloj) estas tradukita en nacialingvaj Vikipedioj estas ĉar la filmo (aŭ libro) estis ja tradukita: revoĉigita aŭ subtekstigita. Do, se filmo aŭ libro estas tradukita al Esperanto, jes, ni uzu la Esperanto-titolon. Alikaze, ni uzu la originalan titolon. Tamen, evidente en la anglalingva vikipedio ĉiu filmo ne estas tradukita. Vidu en:Das Boot kaj aliaj. -- Yekrats 17:13, 23. Okt 2007 (UTC)

Estas ĉi tie La Mastro de l' Ringoj: La Kunularo de l' Ringo (filmo) kaj kiel videblas, neniun ĝenas la esperantigitan titolon. Almenaŭ min ne. Petro@diskkont 17:46, 23. Okt 2007 (UTC)
Tia titolo ĝenetas min. Ĝi ne estas la titolo de la filmo, kaj neniam ajn estis la titolo. La filmo nemiam estis tradukita esperante. Tamen, la romano estis plene esperantigita, do ĝi estas titolenda esperante. La filmo kaj la libro estas malsamaj.
Mi lastatempe aldonis artikolon "All Quiet on the Western Front" adaptigo el germana romano Im Westen nichts Neues, kiu estis tradukita esperanten, En Okcidento Nenio Nova. Se la nomo estas ŝanĝita, la gusteco de la originala lingvo estas perdita. Se ni faras artikolon, "La Boato" anstataŭ "Das Boot", ĉu iu estas perdita?
Ankaŭ, ofte ekzistas refarigoj de la sama filmo en apartaj landoj kaj lingvoj. La japana horor-filmo: Ringu estis refarita en usono kiel The Ring, kaj eble refarita aliloke. Nekonteblaj aliaj ekzemploj ekzistas. -- Yekrats 19:28, 23. Okt 2007 (UTC)
Jes, ekzistas pluraj refilmigoj de la samtitolaj filmoj, kiujn faris la sama lando aŭ eĉ aliaj landoj. Certe nacilingvaj vikipedioj trovus solvon por tio, ekz. precizigo en krampoj. Mi skribos alian ekzemplon pri refilmigoj: filmo Mumio estis refilmita kelkfoje, vidu Mumio (apartigilo), pri Titanic estis filmitaj pluraj filmoj, vidu Titanic (filmo) ktp. Petro@diskkont 19:48, 23. Okt 2007 (UTC)
Kial ne traduki ankaŭ la vorton Titanic al la esperanta vorto: Grandega (filmo)?
Certe vi ne pensis tiun ĉi frazon serioze.
Same kiel Yekrats, mi preferas, ke ni uzu tradukitajn titolojn nur kiam temas pri tradukita verko (ĉe filmoj ankaŭ sufiĉas ke ĝi havu Esperantajn subtekstojn, se la subtekstantoj ankaŭ tradukis la titolon). Ĉe ne-tradukitaj verkoj ni uzu la originan titolon. Tion fakte faras la plej multaj aliaj Vikipedioj. Marcos 20:58, 23. Okt 2007 (UTC)
Tre diskutebla aserto ! Mi ne kompetentas pri filmoj, multe pli pri operoj: vi povos facile konstati ke la titoloj de operoj estas indikitaj laŭ nacia lingvo (ne laŭ la originala) eĉ kiam ne ekzistas versio adaptita en la koncerna lingvo. Eĉ kiam ekzistas versio en iu lingvo, oni uzas la titolon en nacia lingvo por ambaŭ versioj: la originala kaj la adaptita. Vidu ekzemple: la opero de Prokofiev "l'amour des trois orages" (amo de la tri oranĝoj) Fr:L'Amour des trois oranges (opéra); An:The Love for Three Oranges De:Die Liebe zu den drei Orangen Suomi:Rakkaus kolmeen appelsiiniin Es:El amor de las tres naranjas Sl:Zaljubljen v tri oranže (Prokofjev) Ru:Заљубљен у три наранџе (kvankam Prokofiev verkis originale en la Franca) (mi povus aldoni ankoraŭ titoloj en la japana) Laŭ mia scio, ekzistas nur franca kaj ruslingva versioj. Tio klare montras, ke la tradicio en la diversaj vikipedioj tute ne estas kia priskribas Marcos, almenaŭ por operoj (kiuj estas ja verkoj, ĉu ne ?)
Se mi faras provon kun filmoj, mi tamen trovas similecon: ekzemple pri "Rear Window" (malantaŭa fenestro) de Alfred Hitchcock, uzas la originalan (krom la anglaj Viki) nur E° kaj Nederland, la 15 aliaj havas nacilingvajn titolojn. --Ssire 21:43, 23. Okt 2007 (UTC)
La titolo "Rear Window" aperas tradukita en alilingvaj vikipedioj pro la filmo mem estis tradukita al multaj lingvoj, sed ne en Esperanto ĝis nun. -- Yekrats 23:20, 23. Okt 2007 (UTC)
Tiu ekzemplo "Rear Window" mallertas effektive, ĉar evidente tiu fama filmo ricevis multajn adaptiĝojn en multaj lingvoj. Do mi uzu alian ekzemplon, pri kiu oni ĉie uzas la originalon, ĉar temas pri "senparola filmo", nome "un chien andalou" de Buñuel-Dali. Oni trovas artikolojn pri ĝi en 23 vikipedioj, el kiuj nur 6 uzis la orignalan titolon kaj do 17 ĝin tradukis. Tio ĉi montras klare, ke la tendenco estas en traduko, ne en respekto de la originala titolo, sendepende ĉu oni adaptis aŭ ne la verkon. --Ssire 01:41, 24. Okt 2007 (UTC)
Jes. Abundon da ekzemploj oni trovas en la artikolo pri la reĝisoro Kurosawa en la Angla Vikipedio. Por kelkaj filmoj oni en la Angla simple transskribis la Japanan titolon. Aliajn oni tradukis. La Vikipedio uzas (ŝajne) ĉiam tiun titolon, kiun la koncerna filmo havis en Anglalingvaj landoj, kun plusendado de la (transskribita) origina titolo. Vidu ekzemple la faman filmon "La Sep Samurajoj". Sed se oni provas per la aŭtentika Japanlitera origina titolo, oni tamen trovas nenion ajn en la Angla Vikipdedio. (Nun en la Esperanta Vikipedio statas alie pri tiu filmo.) Sed nin eble pli interesas tiaj okazoj, en kiuj la koncerna filmo neniam ricevis tradukon en la koncernan lingvon, ĉar tiel preskaŭ ĉiam statas rilate al Esperanto. Ĉu aliaj Vikipedioj en tiaj okazoj kreas mem tradukitan titolon? Kredeble malfacilas entute trovi artikolojn pri tiaj filmoj. Bertilow 06:16, 24. Okt 2007 (UTC)
Mi daŭre certegas pri tio, ke la uzado de la nacilingvaj titoloj (ja ne temas eĉ pri la personaj nomoj - temas pri fikciaĵoj, artaĵoj!), same kiel la uzado de nacilingvaj vortoj meze de Esperanta teksto aspektas barbarisme kaj efikas forpuŝe. Ĉu oni devas postuli de Shakespeare la atestilon pri fino de E-kurso por alnomi lin Ŝekspiro? Ĉu oni atendu la oficialan agnoskon de Esperanto fare de la Pariza urbestraro, kaj antaŭa tiu tempo ni nomu la ĉefurbon de Francio Paris? Kial oni atendu ion (tradukon, agnoskon, vastan konatecon) por nomi la filmon en Esperanto? Ni ja verkas enciklopedion PRO Esperanto (ĉar ni iam lernis ĝin), EN Esperanto (klaras :)) kaj eĉ iusence POR Esperanto (por ke la lingvo iĝu pli riĉa kaj por ke al Esperanto venu novaj homoj)! Ĉu mi malpravas? Kial do kateni la lingvon kaj stumbligi ĝiajn uzantojn? Necesas esti vera strangulo, por (ekz., en IJK) vigle paroli pri iu ŝatata filmo kun alilingva esperantisto kaj konstante uzi por la nomo de la filmo (ankaŭ de ties roluloj, aktoroj, loko de la filmado ktp) nacilingvajn formojn, eĉ se la filmo ankoraŭ ne estis adaptita al Esperanto. Ĉu tio ne estas memevidenta? Kaj kion fari, se poste la adapto de iu filmo (pri kiu jam ekzistas nacilingve titolita artikolo en la vikipedio) tamen ja aperos? Ĉu vere indos fari la superfluan laboron kaj alinomi la artikolon? Oni alkutimiĝu fine al tio, ke Esperanto estas viva, normala lingvo kaj jam ne plu bezonas la nacilingvajn lambastonojn! Ege konfuzita Mevo 14:46, 24. Okt 2007 (UTC)
Mevo, mi plene konsentas kun vi. Petro@diskkont 14:54, 24. Okt 2007 (UTC)
Mi apogas esperantigon de internacie konataj filmoj. Mi ne surprenus kuraĝon esperantigi - laŭ propra gusto - ĉiujn negravajn (eble netradukeblajn pro vortŝerco, signifosŝerco) hungarajn filmojn. Ekz. ekzistas ŝatata hungara filmo Csapd le csacsi! [ĉapd le ĉacsi] kio estas iu hungara kartludo (mi ne trovis pri tio en la reto). La esprimo Csapd le csacsi! signifas laŭvorte subfrapu azeneto, la veran signifon mi ne trovis. Kiel traduki? Alia ekzemplo estas Csinibaba [ĉinibaba], signifante laŭvorte (~) plaĉa bebo, belulino. Okaze de vortludoj, kiu kuraĝas krei E-an titolon? Narvalo 17:31, 24. Okt 2007 (UTC)
ekz. mi ne povis esperantigi la titolon Nyócker [oka distrikto], dum la angla uzis simple Distrikto. Narvalo 17:40, 24. Okt 2007 (UTC)
Kial ne "Oka distriko" ??????
Via argumentado lamas: la problemoj starigitaj (vort-ludo k.s.) povas troviĝi egale en la internacie konataj filmoj kaj en la negravaj (Cetere se negravaj, verŝajne ili ne vekos emon krei artikolojn). La problemo pri ŝerco, vortludo k.s. ne specifas al esperanto, nek al filmo. Mi ja montris ĉi supre ke la ĝenerala tendenco estas en traduko: kiel oni elmerdiĝas en tiuj kazoj en la nacilingvaj Vikipedio ? Se la nomo aspektas pli malpli kiel propra nomo, ĝenerale oni ne tradukas ĝin ekz: La traviata de Verdi, kvankam ĝi havas signifon en la itala, neniu Vikipedio tradukis ĝin (nur foje malaperas la artikolo), kaj por vortludoj, mi ne faris grandan esploron sed ŝajnas ke oni ne penas redoni la vortludon, jen oni senlude laŭvorte tradukas, jen oni uzas tute alia titolo (ekz por la romano de Frederic Dard/San Antonio la angloj uzis "Thugs And Bottles" ("banditoj kaj boteloj") por "Du brut pour les brutes" ("Jen sekega ĉampano por brutaloj", kun vortludo brut/brutes kiuj prononciĝas same). Por mi neniu hezito: artikolo pri tiu romano ne jam tradukita titoliĝu per plata traduko (la originala titolo kompreneble nestu en la artikolo mem !) ĝis kiam aperas E-traduko kun eventuala alia titolo, pli malpli lerta (kiel ekzemple "Pura ĉampano por aĉa bando" :-) Cetere vortludoj ne tre abundas. --Ssire 19:14, 24. Okt 2007 (UTC)

Do:

  • por (parte aŭ plene) esperanta titolo: Marcos, Ssire, Narvalo, Mevo, Petro
  • por nacilingva: Yekrats
  • ne decidis: Bertilow

redaktado fare de esperantistoj kun lingva nivelo 1[redakti fonton]

Oni diras, ke ĉiuj estas bonvenigataj por redakti, sed kiel videblas laŭ lastaj ŝanĝoj, multobliĝas ĉi tie redaktantoj, kies nivelo estas laŭ ili 1. Mi demandas: Ĉu ni estas en lernejo, kie oni lernas aŭ ĉu ni estas en balaaĵejo, kie ĉiu ĵetos siajn forfalaĵojn dirante al si: Ja iu korektos aŭ purigos tion. Diru sincere ĉiu, kiu el vi korektos tiujn blablaĵojn. Mi ne. Se bonaj esperantistoj hazarde venos ĉi tien, klakinte hazardan paĝon aperos al ili ekz. Sea-Monkey, Aragŭesina, hispanaj urboj kun 43 loĝantoj aŭ aliaj blablaĵoj, ili diros, ke tiu Vikipedio estas hontinda, kaj ili plu neniam venos ĉi tien. Kelkaj povas klopodi verkante longajn artikolojn kaj kelkaj abomenigas ilian laboron per siaj blablaĵoj. Restas demando: Kiel utilaj por Vikipedio estas tiuj kontribuantoj, kies nivelo estas 1? Jes, kelkaj povas oponi, ke ankaŭ mi faris tiajn blablaĵojn, sed mi multon el ili redaktis poste plu kaj reston certe redaktos, sed mi faris ilin pro kolero super la similaj blablaĵoj. Aliflanke, mi faris ankaŭ multon da bonaj artikoloj, sed ĉu oni povas atendi, ke tiuj nivelistoj kun 1 verkos iam ion pli bonan? Antaŭ ol ili eklernos la lingvon, ili finos ĉi tie. Petro@diskkont 16:58, 22. Okt 2007 (UTC)

Vi pravas, kara Petro... Fakte Vikipedio jam havas multe da fuŝaĵoj, kiuj malhelpas la laboron de aliaj volantaj fari bonan enciklopedion. Tamen tio ne malbonvenigas komencantojn, mi opinias. Komencantoj estas bonvenaj, sed iliaj kontribuoj ja ne devus aperi sen "monitorado". Ekz-e mi, kiam ekkontribuis al Vikipedio, kontaktis Roberton, por ke li reviziu miajn artikolojn antaŭ ol la publikigo. Nur poste mi publikigis sen la monitorado de Roberto. Komencantoj do devas estis rekomenditaj al certaj monitoroj kaj instruitaj por ĉiam montri siajn artikolojn al tiuj monitoroj. Mi monitoras la laboron de amiko komencanto el Amazono (brazila ŝtato), ĉiam korektante lian verkadon. Tio estas facila tasko, kaj rapide li fariĝas bona vikipediisto. Eble nuntempe, kiam Vikipedio (malgraŭ ĝiaj pli ol 90.000 artikoloj) ankoraŭ estas mezkvalita, penindas, ke monitoru almenaŭ unu komencanton ĉiu bonnivela vikipediisto. Evidente ne ĉiuj el ni faros tion pro multe da kialoj, tamen penindas, ĉar baldaŭ la komencanto iĝos bona vikipediisto. Nu, nur mia opinio! Respekte kaj samideane via, Fernando Maia Jr. 17:48, 23. Okt 2007 (UTC).


Kvankam mi plurfoje atentigis lin, [vikipediisto:Chabi] daŭre aldonas fuŝaĵojn. Se li ne ĉesos tion, mi forbaras lin pro vandalismo. Lia nivelo ne estas Eo-1, sed li ŝajnas ne postlasi la 2-an lecionon de Esperanto (Eo-0). Narvalo 17:54, 23. Okt 2007 (UTC)

Necesas diferencigi: komencanto en Vikipedia laboro (li povas esti bona esperantisto, tiaj estas bonvenigataj) kaj komencanto en la lingvo - tiaj iru prefere lerni aŭ plu studi la lingvon kaj poste ili revenu. Petro@diskkont 18:03, 23. Okt 2007 (UTC)

Apartigiloj pri nenio[redakti fonton]

Mi konstatis ke ni multe kreis mallongajn apartigilajn artikolojn kun nur du aŭ tri membroj, plejparte al ruĝaj ligiloj. (Vidu tute sentutilan apartigilon Bièvres.) En la plej malgrandaj artikoloj oni povas trovi centoj de tiuj "artikoloj". Laŭ mia opinio, tiaj apartigiloj estas preskaŭ tute malutilaj, kaj ja damaĝas la reputacion de nia vikipedio pro la malgrandeco. Ofte ili nur havas unu valida ligilo, kaj nur du entutaj ligiloj. Ĉiu ajn de tia artikolo estas nombrita kiel "ĝermaj artikoloj", sub 500 bitokoj. Ili malsuprenigas niajn statistikojn pri profundeco kaj ĝermo-proporcio. Ekzistas centoj kaj eble miloj da ĉi tiaj "artikoloj".

Se ekzistas nur unu aŭ du artikoloj, eble la uzo de "Kapnotoj" (noto ĉe la supreno de artikolo) eble estas farinda:

Vilage-nomo alidirektas ĉi-tie. Por la vilaĝo de Zanzibaro, vidu [[Vilaĝo 2]].

Tiel, anstataŭ du-ligila apartigilo, ni rekte alligas la plej grandan vilaĝon, do ekzistas 50% ŝanco ke la artikolo estas ĝusta sen alia klako. La "Vilaĝo 2" artikolo same retroligi "Vilaĝo 1". Tiel, la enciklopedio estus pli informo-densa.

Ankaŭ, ĉu unu el la artikoloj estas pli grava ol la ceteraj? Ĉu unu vilaĝo pli granda ol la ceteraj? Se jes, tiu artikolo devas ricevi la rektan ligilon. Ekzemple, urboj apud mi estas en:Paris, Illinois kaj en:Brazil, Indiana, sed ni ne volas Parizo aŭ Brazilo igi apartigilojn konkursante kun la urbego aŭ lando!

Bezonataj estus pli bonaj reguloj pri alidirektiloj. Mi volus ĝisdatigi la helpartikolon Vikipedio:Apartigiloj, sed mi volus demandi vian opinion! Kion vi opinias? -- Yekrats 20:07, 23. Okt 2007 (UTC)


Mi tute kontraŭas vian forig-manion. Bièvres estas tute akceptebla artikolo kun 5 ligiloj al aliaj lingvaj artikoloj. Tio helpas la iaman estontan redaktadon de koncernaj artikoloj. Ŝajnas al mi, ke ruĝaj vortoj efikas je vi kiel ruĝa flago (en vero la flagmoveto) je taŭro:) (Tiu lasta frazo estis ŝerco, bonvolu tiel akcepti ĝin.) Amike Narvalo 17:15, 24. Okt 2007 (UTC)

Mi nur opinias ke ni havas tro multon da forgesitaj malutilaj ĝermetoj. Eble mi tro zorgas pri la donkiĥota afero de ĝermo-artikoloj. Eble mi bezonas viki-foreston fore de ventmuelejoj por unu semajno aŭ du. Amike salutas Yekrats 19:08, 24. Okt 2007 (UTC).

Ankaŭ mi opinias ke ĉi tiaj artikoloj ne estas forigendaj. Kvankam mi mem ĉi tiajn ne faras. Maksim 16:29, 25. Okt 2007 (UTC)
Kara Yekrats, bonvolu ne konfuzi apartigilojn kun ĝermetoj. Ĝermetoj estas etaj artikoloj, kiuj eble iam pligrandiĝos, dum apartigiloj ne estas artikoloj kaj nur celas faciligi la retumadon de la legantoj. Se vere kelkaj apartigiloj entenas la ŝablonon "ĝermeto", tio estas eraro : mi fakte kredas, ke la artikoloj kun la ŝablono "apartigilo" ne nombras kiel artikoloj en la statistikoj, sed eble mi eraras.
Eĉ la apartigilo "Bièvres", kvankam ĝi nuntempe entenas nur ruĝajn ligilojn, iam montriĝos utila. Ĝi malebligas, ke iu vikipediisto redaktu la artikolon "Bièvres" ekzemple pri la belga urbo, nesciante la aliajn signifojn de la vorto : tio necesigus postan alinomadon, aŭ eĉ favorus la kreadon de duoblaj artikoloj pri la sama temo. Ni konservu apartigilojn : ili tute ne ĝenas kaj kontribuas al pli bona organizo de nia enciklopedio. Thomas Guibal 13:35, 26. Okt 2007 (UTC)
"Artikoloj" sub 500 bitokoj estas nombritaj kiel "ĝerm-artikoloj" por komputado en la "ĝermo-proporcio" statistiko. Kiam mi forigis tiajn artikolojn, la artikolo-nombro malkreskis. Tiel, mi opinias ke "kap-direktiloj" estas pli bona solvo por du similaj glosoj. Ĝi estas pli bona ol multaj mallongaj "ĝermaj" apartigiloj, pli indaj se ili havas unu el du ruĝajn ligilojn. Eble mi estas tro statistiko-mania.
Mi maltrankvilas pro la intensaj okuloj rigardantaj la volapukan vikipedion. Jes, la Esperanta estas tre pli fidinda besto. Sed la milito-tamburoj sonas kontraŭ falsa kreskado tie, kaj mi volas eviti tiun suspekton ĉi tie. Eble ĝi estas tro-utopia, nehavebla celo: mi volas densan informoplenan Esperanto-Vikipedion. Ĉi tiel la kialo de mia kampajno kontraŭ forgesitaj ĝermetoj kaj malplenaj apartigiloj kiuj nur pligrandigi nombrojn.
Do, se vi faras novan ĝermon, bonvolu provi fari ĝin almenaŭ kun 501 bitokoj kaj unu interna ligilo. Kaj se vi vidi ĝermon kun malpli ol 500 bitokoj, ampleksigi ĝin al tiom. :-) -- Yekrats 14:03, 26. Okt 2007 (UTC)
Certe, Yekrtas! Ni ĉiuj devas atenti pri tio. Tiel mi faros. --- Fernando Maia Jr. 15:09, 26. Okt 2007 (UTC)

Citi per artikol-indiko[redakti fonton]

Foje mi vidas ke iu citas el konata, ofte uzata libro, kiel "Esperanto en perspektivo". Estas komprenebla malemo ĉiam indiki la tutan libroinformaron (eldonanto, loko ktp). Ĉu estas, laŭ vi, bona solvo citi helpe de la koncerna artikolo? Do skribi ne: Ivo Lapenn k.a.: Esperanto en perspektivo. Londono / Roterdamo: CED / UEA, 1974, p. 14 sed anstataŭe: Esperanto en perspektivo, p. 14. Aŭ ĉu ni malrekomendu tiun stilon?--Ziko 19:57, 24. Okt 2007 (UTC)

Vortoj avertaj...[redakti fonton]

Iu proponis fermi la vikipedion volapukan ĉar ĝi havas tiom da ĝermoj kreitaj per robotoj (http://meta.wikimedia.org/wiki/Proposals_for_closing_projects/Closure_of_Volap%C3%BCk_Wikipedia). Ni singardu ke ĉi tio ne nin trafu. Ĝernjo --Gerrywright 15:03, 25. Okt 2007 (UTC)

Oni multon tie proponis forigi, kaj ankaŭ la ean vikipedion. Sed nun duoble pli multaj estas kontraŭ la forigo. Kaj, ĉiu partoprenanto de ĉi tiu fako, ne forgesu mem tie registriĝi kja voĉdoni. Maksim 16:30, 25. Okt 2007 (UTC)
KAj voĉdoni... sed kiel? Por fermi la volapukan vikipedion? Aŭ starigi kondiĉojn por daŭrigado?--Ziko 18:08, 25. Okt 2007 (UTC)

Ni nepre ne ŝovu nian nazon en tiun vazon. Eble iel ne tro flame partopreni la diskuton, sed voĉdoni por aŭ precipe kontraŭ la volapuka Vikio certe ne decas al Esperanto-vikipediistoj.--Surfo 20:02, 25. Okt 2007 (UTC)

La situacio pri la Volapuka Vikipedio estas tute malsama al la nia. Tie unusola roboto kreis 111.000 ĝermojn; nur estas mil artikoloj verkitaj de homo. En la Esperanta Vikipedio, la nombro de robotaĵoj estas signife malpli granda, kaj la proporcio de homaj artikoloj estas multe pli granda.
Mi povas kompreni tiujn, kiuj en tia situacio emas al forigo de la Volapuka Vikipedio. Mi persone preferas, ke oni forigu almenaŭ grandan kvanton de tiuj robotaĵoj; sed se tiu, kiu aldonis ilin (kaj kiu estas administranto ĉe la Volapuka Vikipedio) kontraŭas forigon de tiuj artikoloj, mi ne scias kion fari pri tio. (Li eluzas la fakton, ke ne estas komunumo en la Volapuka Vikipedio, kiu povus kontraŭi lin; por la ekstera Viki-komunumo estas malfacile devigi lin ŝanĝi ion; por ili pli facilas simple forigi tiun Vikipedion). Marcos 20:20, 25. Okt 2007 (UTC)
Kiom da artikoloj robotkreitaj ekzistas en la vikipedio esperanta? Ĝernjo --Gerrywright 12:25, 26. Okt 2007 (UTC)
Proksimume 35000, laŭ mia pritakso. Maksim 15:27, 26. Okt 2007 (UTC)

Mi ne kredas ke la opinio pri vo:WP dependu de la propra esperantisteco, sed pri la taktiko utiligi robotĝermojn por ŝajnigi la ejon pli granda kaj aktiva. Mi kontraŭas tiun taktikon principe, kaj mi bedaŭras ke Smeira de vo:WP ankoraŭ taksas ĝin honesta maniero propagandi por WP.--Ziko 15:55, 26. Okt 2007 (UTC)

Forigo de paĝo fare de neadministranto[redakti fonton]

La 25-an de oktobro 2007 je la 19-a horo kaj 25 minutoj Vikipediisto:Drini forigis paĝon. Kiel eblas, ke Vikipediisto:Drini povis forigi paĝon? Vidu jen: forigo de Vikipediisto:Drini Kiu li estas? Kiu donis al li administrajn rajtojn? Kie estas lia peto pri administrado? Kial ni ĉiuj ne povas forigi la paĝojn, se tiu Drini povas? Petro@diskkont 20:11, 25. Okt 2007 (UTC)

Li/ŝi estas administranto super ĉiuj vikipedioj (stevardo?) kaj rajtoj je forigo en ĉiu vikipedio. [3] Narvalo 20:18, 25. Okt 2007 (UTC)

Ekde kelkaj tagoj li ankaŭ iom administretas en la suprasoraba vikipedio. Laŭ informo de la tiea uzanto Dundak li administrantigis sin mem en diversaj vikipedioj por iomete forigi spamaĵojn: [4] Do mi proponas, ke ni lasu lin labori. Mi supozas, ke li eble eĉ maladministrantigos sin, se li pensos, ke ĉio necesa estas farita. Kore --Tlustulimu 20:42, 25. Okt 2007 (UTC)

Vere, sed vere strangaj manieroj regas nun en Vikipedio. Iu mem ie (eble en kafejo) elektos sin kiel administranto super kelkaj Vikipedioj (kiu donis la li tiun statuson, por ke li kapablu entute forigi ion; ankaŭ ni povas nin mem elekti kiel administrantoj, sed tio havos nenian efikon, se ni povos forigi nenion), Internet Explorer ne funkcias bone sole kaj nur en E-o Vikipedio (kaj programistoj aŭ posedantoj asertas, ke ĉio estas en ordo - tio estas ridinda aserto). Petro@diskkont 05:19, 26. Okt 2007 (UTC)
Stevardoj estas elektataj kune de la tuta vikipedia komunumo, kaj tiuj havas rajtojn de burokratoj en ĉiuj vikipedioj. Kutime burokratoj estas la vikipediistoj, kiuj ĝuas fidon de la tuta komunumo (ne nur unulingva). Pro tio mi ne multe zorgiĝus pri liaj forigoj. Se vi, tamen, pensas, ke tiuj forigoj estas troaj, skribu ĉi tie aŭ rekte sur lia duskutpaĝo. Alaŭdo ۩ 11:45, 26. Okt 2007 (UTC)
Se li estus prezentinta sin en E° Vikipedio, ĉio estus en ordo. Ne ĉiuj konas ĉiujn administrantojn en ĉiuj Vikipedioj, kaj sincere, mi ne interesiĝas pri nacilingvaj administrantoj. Lia forigo nur mirigis min. Petro@diskkont 17:33, 26. Okt 2007 (UTC)

Wikimania Fundraising 2007[redakti fonton]

Iu bonvolu kontrolu ĉi tiu traduko: http://meta.wikimedia.org/wiki/Fundraising_2007/Video_with_Jimmy_subtitles/Translations/eo

Dankon --Fajro 09:33, 26. Okt 2007 (UTC)

Mi ege ŝatas la reklamfilmon kaj volonte poluris la jam preskaŭ ĉiam trafan tradukon. Laŭ mi, ĝi devas esti precipe konciza kaj flue legebla, eble foje tio pli gravas ol centprocenta reprodukto de la originala teksto.--Ziko 10:15, 26. Okt 2007 (UTC)
Aldono: Ĉar hodiaŭ estas findato, bonus se kelkaj aliaj ankoraŭ kontrolus. Se vi ne volas por tio aliĝi al meta.wikimedia, vi povus atentigi pri eraro ĉi tie, kaj iu alia forigos ĝin.--Ziko 15:51, 26. Okt 2007 (UTC)

Mi korektis devas al devu (post ke).

  1. Ĉu ne devas uzi "Por ke ...." anstataŭ "Ke ..."
  2. ĉu la vorto potenca estas ĝusta? ĉu ne plie fortega aŭ gravega (ideo). Narvalo 18:00, 26. Okt 2007 (UTC)
Dankon pro la ŝanĝo 1); pri 2): Ĝusta la vorto potenca laŭ mi estas, kaj ĝi estas ankaŭ bone komprenebla. - Nu, la afero estas finita nun, sed ŝajne ankoraŭ ne praktike uzebla? Kaj, ŝajnas ke subtitoloj funkcias nur sur la paĝo mem (vd. supre), sed ne kiam oni elŝutas filmon?--Ziko 10:40, 27. Okt 2007 (UTC)
La traduko nun bezonas "copyedit", oni diras. Mi bedaŭrinde ne komprenas la indikojn tie, kaj mi kredas ke mi ankaŭ ne rajtas fari tion. Ĉu spertulo povus kontroli?--Ziko 20:05, 29. Okt 2007 (UTC)
Mi opinias la tradukon sukcesinta. Sed, la vorto breĉo iomete ĝenas min. Breĉo havas signifon de malplenaĵo, kiun oni volas (perforte) fari kaj ne forigi. Sed en la versoj 31 kaj 33 temas pri malplenaĵo, kiun oni volas plenigi aŭ ŝtopi, la senco ĉi tie estas prefere "deficito", "manko". --Michawiki 21:22, 29. Okt 2007 (UTC)

Fidindeco de E-Vikipedio falis![redakti fonton]

Saluton, karaj! Mi ne scias, se vi jam scias, sed la vikipediaro estas mezurata ne nur per iliaj nombroj da artikoloj, tamen ankaŭ per iliaj fidindecoj, nomata profundeco (angle depth) en la projekto de vikipedioj. Kaj la fidindeco de la E-Vikipedio falis! Tio malĝojgis min, tamen mi mallace verkadas. Vidu http://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias . Tie vi trovos la kolumnon Profundecon. Tiun valoron oni akiras per la jena matematikaĵo: [(redaktado-nombro/artikolo nombro)×(ne-artikolo-nombro/artikolo nombro)]/(1 - ĝermo-kvociento). Laŭ tiu matematikaĵo kiom pli granda estas la ne-artikolo-nombro, tiom fidinda estas Vikipedio. Evidente ni ne gvidos nin nur per tio, tamen estas grava, ke ni konu tiajn regulojn. Tiu ero (1-ĝermo-kvociento) estas tute nova; antaŭe ĝi ne ekzistadis. Tio faligis nian fidindecon de 18 (septembro) al 12 (oktobro).

Verki ne-artikolojn helpas nian fidindecon. Komprenu ne-artikolojn kiel diskut-paĝojn, vikipediistajn paĝojn, kategoriojn k.t.p. Do bonvole faru vian vikipediistan paĝon kaj petu fari vikipediistan paĝon al tiu vikipediisto, kiu ankoraŭ ĝin ne havas. Kreu taŭgajn kategoriojn, ĉefe tiujn, kiuj rilatas al viaj landoj kaj kulturoj (ekz-e: Kategorio:Ĉeĥa muziko, Kategorio:Brazila literaturo, Kategorio:Francaj verkistoj k.t.p. Multaj ankoraŭ ne ekzistas: Kategorio:Litova muziko, Kategorio:Ĉeĥa literaturo...). Ankaŭ ni diskutu niajn dubojn kaj bluigu la diskutajn paĝojn de pluraj arttikoloj.

Denove mi diras: evidente tion ni ne faru sencele, nur por ludi laŭ la regulo, ĉar kiel vikipediestraro mem avertas, la "profundeco" mezuras ne la akademian kvaliton, sed la vikipediecan kvaliton.

Tute amike kaj samideane, Fernando Maia Jr. 12:33, 26. Okt 2007 (UTC).

Fidindeco de ankaŭ la aliaj vikipedioj falis. Kaj, se ni agos tiel ke pliboniĝu la nombro "profundo", la rezulto de nia agado estos ĉi tiu nombro, sed ne enciklopedio. En meta:List of Wikipedias videblas ke ksh: havas tiel grandan profundon - fakte eĉ tro grandan tiel ke oni ĝin ne montras. Ili tie faris multajn alidirektilojn por artikoloj pri jaroj, vidu en [5]. Maksim 15:23, 26. Okt 2007 (UTC)
La fidindeco falis ĉar nun oni uzas ekvacion novan por kalkuli ĝin. Septembre la ekvacio estis (redaktado-nombro/artikolo nombro)×(ne-artikolo-nombro/artikolo nombro). Laŭ la malnova ekvacio nia fidindeco kreskis ĝis 19. Ĝernjo --Gerrywright 15:33, 26. Okt 2007 (UTC)
Karaj, tion la teksto, kiun mi supre verkis, jam diras... Tio, kion mi dirvolis, estas, ke ni ne gvidu nin sencele, nur por altigi profundeco-nombron, sed uzu tiun nombron por plibonigi nin mem. Nia fidindeco-mezuro estas malalta, ĉar kelkaj vikipediistoj sin ne prezentas (t.e. ili ne havas vikipediistan paĝon) kaj nia laboro estas ankoraŭ tre sen'orda (mankas multe da kategorioj). Ni altigu la profundecon, farante la certan! Samideane, Fernando Maia Jr. 20:51, 26. Okt 2007 (UTC).
Fernando tute pravas rilate al kategorioj : ilin ni povus senpene kreskigi, tiel plibonigante la profundecon de nia vikio. Vidu ekzemple la de mi faritan laboron koncerne la Kategorio:Francio : ĝi antaŭ ne longe entenis centon da ege diverskonsistaj artikoloj, kiujn mi reklasifikis en novajn, pli precizajn subkategoriojn. Estus tre facile fari same por aliaj gravaj landoj. Ĉu voluntuloj por Kategorio:Usono, Kategorio:Germanio, Kategorio:Brazilo, ktp ? Thomas Guibal 19:10, 27. Okt 2007 (UTC)

Tio estas, por plibonigi iun stultan statistikon oni malŝparu tempon aldonante (ju pli, des pli bone!) superfluajn kategoriojn. Ek! Mi ne partoprenas en tio. Oni povas plej simple aldoni kaj poste forpreni stultaĵojn per robotoj, tio ege ŝanĝus pozitive nian fidindecon:)! Ni kontaktu Maksimon. Narvalo 20:00, 27. Okt 2007 (UTC)

Ne pli ol vi mi zorgas pri tiu statistiko, Narvalo. Mi nur bedaŭras, ke nia kategorio-sistemo estas tiel plorinda kompare kun tiuj de alilingvaj vikipedioj. La kategorion "Francio" mi reorganizis jam de longe, antaŭ ol mi sciis pri "profundeco", kaj neniuj el la de mi kreitaj kategorioj estas miaopinie superfluaj. Vi mem vidu ekzemple la kategorion Usono : ĝiaj 185 rekte ligitaj artikoloj temas pri urboj, usonanoj, politikaj partioj, ŝtatoj, asocioj, institucioj... Kia ĥaoso ! Bonvolu kompari kun en:Category:United States, kiu entenas neniun artikolon, ĉar ĉiuj artikoloj rilate al Usono estas klasifikendaj en (malmultaj) subkategorioj. Ni nepre bezonas saman poluradon en Vikipedio : se tiu longa kaj neagrabla laboro plibonigos statistikojn, des pli bone. Thomas Guibal 20:50, 27. Okt 2007 (UTC)
Resaluton, gesamideanoj! Tiu statistiko ŝajnas stulta principe, sed verdire ĝi ne estas. Ankaŭ mi tiel pensis pri la profundeco-mezuro de la projekto Vikipedio. Ĝi, kiel la estraro mem diras, ne mezuras la akademian kvaliton de vikipedioj, tamen estas justa formo por helpi mezuri la vikipediecan kvaliton. La kreintoj de tiu ekvacio konsideris, ke ne-artikolaj paĝoj helpas fidindigis vikipedion, ĉar vikipediistaj paĝoj emas montri tiujn, kiuj faras vikipedion, kategorioj kiom en-ordaj estas la artikoloj, kaj diskutpaĝoj kiom prizorgas la komunumo la aferon redaktatan. Redaktado mem emas montri kontribuadon de pluraj membroj kaj konstantan plibonigon de artikolo. Emas, emas, emas... Tamen statistiko estas tio mem: emo. Do ni uzu tiun faktoron kiel helpilon, ĉar tio ĝi estas. Sed evidente, kiel ni diris kaj rediris en tiu ĉi diskuto, ni nin ne gvidu per ĝi sencele - neniu tenas defendon de mala vidpunkto ĉi tie. Amike kaj senplue, Fernando Maia Jr. 16:41, 28. Okt 2007 (UTC).


La hungara vikipedio estas tre fidinda, oni aldonis per robotoj al multaj diskutaj paĝoj sablonon de iu metiejo vidu do mem hu:Vita:Timbaland la roboto Narvalo 19:35, 5. Nov 2007 (UTC)

Scusate sono un italiano che vuole imparare l'esperanto...mi potete dare una mano^^?^

Lernu.net en la itala :-) --Ziko 17:46, 26. Okt 2007 (UTC)