18-a de decembro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 18-a de decembro estas la 352-a tago de la jaro (la 353-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 13 tagoj restas.
Je la 18-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -218: Dua Punika milito: armeo de Hanibalo venkis legiojn de Romia Respubliko en batalo de Trebia - 30 000 romiaj soldatoj pereis aŭ estis malliberigitaj (aliancanoj estis liberigitaj) kaj 5 000 soldatoj kun pluraj elefantoj de Antikva Kartago
- 1118: Reconquista: Zaragozo konkerita de Alfonso la 1-a iĝis ĉefurbo de Aragono
- 1271: Kublaj-Ĥano oficiale alinomis sian imperion al Yuan, kio signifis regadkomencon de la nova dinastio Yuan en Ĉinio
- 1273: Itala urbo Potenco estis detruita de tertremo
- 1437: Albreĥto la 2-a iĝis reĝo de Hungario - elektita de nobelaro
- 1529: Sigismondo la 2-a iĝis reĝo de Pollando
- 1601: Dum la pola-sveda milito (1600-1611) pri Reĝlando de Livonio pola armeo sub gvido de Jan Zamoyski konkeris Volmar
- 1644: Kristina ekregis en Svedio
- 1787: Nov-Ĵerzejo fariĝis la 3-a ŝtato de Usono.
- 1793: Franca revolucio: respublikana armeo konkeris Toulon post sieĝo
- 1815: Slovenio: katedro de slovena lingvo estis establita en la gimnazio de klasikaj lingvoj en Ljubljano
- 1830: Pola Sejmo agnoskis la daŭrantan Novembran ribelon kontraŭ la Rusia Imperio nacia insurekcio
- 1833: Unua plenumo, post spektaklo en Bolŝoj-Teatro, de la himno de la Rusia Imperio Dio Savu la Caron
- 1849: William Cranch Bond faris unuan perteleskopan foton de la luno
- 1860: Restarigo de Bulgara grek-katolika eklezio sub la regado de papo estis subskribita en Konstantinopolo
- 1865: Usono abolis sklavecon - la 13-a Amendo al la Usona Konstitucio ekvalidis
- 1892: Sankt-Peterburgo: premiero de la baleto La nuksrompilo de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij
- 1894: Virinoj akiris la rajton voĉdoni kaj esti elektitaj en Aŭstralio
- 1897: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn: Hibriso, Nefelo kaj Pitio
- 1911: En Munkeno oni malfermis unuan ekspresionistan ekspozicion, konatan kiel La blua rajdanto
- 1912: Italio konkeris Libion kaj Dodekanesojn post subskribo de pactraktato kun Otomana Imperio
- Unua Mondmilito
- 1918: Alianca interveno en Rusio: alteriĝo de la franca 156-a Divizio en Odeso dum la Rusia Enlanda milito
- 1918: Ĉeĥoslovaka armeo okupis Opava, kiun germanoj konsideris administra centro de la provinco Sudetio
- 1920: Ukraina Soveta Socialisma Respubliko: Soveto de la Popolkomisaroj adoptis rezolucion "Pri la registrado de muzikiloj", kiu estis uzata por persekuti banduristojn
- 1923: Eŭropaj mondpotencoj deklaris neŭtrala Internacian Zonon de Tanĝero
- 1933: Dua Pola Respubliko: pola komunisto Bolesław Bierut estis kondamnita al 7 jaroj de malliberigo pro kunlaboro kun la soveta spionagentejo
- 1935: Edvard Beneš iĝis la dua ĉeĥoslovaka prezidento
- 1938: Bretona terorisma organizaĵo Gwenn ha du eksplodigis en Pontivy monumenton memorigantan bretonan-francan union
- 1938: Parlamenta voĉdonado en Slovakio
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: 52 loĝantoj de Bochnia kaj ĉirkaŭaĵoj estis pafekzekutitaj de germanoj venĝe pro pli frua atako kontraŭ la loka policejo, farita du tagojn antaŭe de membroj de Organizaĵo de Blanka Aglo (pendigitaj la venontan tagon), kaj en Balczewo apud Inowrocław 17 personojn; en Ĝenerala Gubernio aperis ordono de prezidento de Varsovio Oskar Dengel pri deviga registro de judaj havaĵoj laŭ indikitaj maniero kaj tempolimo - alikaze ili estos reprenitaj; majoro Henryk Dobrzański subordiĝis al Ĉefkomandanto de la Servo al Venko de Pollando - Michał Tokarzewski-Karaszewicz; Angers: en alvoko de la registaro al poloj generalo Władysław Sikorski prezentis "principojn kaj celojn": kiom eble plej granda armea kontribuo de Pollando al liberigo de malamika okupado, kristaneco kaj demokratio kun privilegioj al minoritatoj, kiuj batalos; 3 skadroj de Bomba Korpuso de RAF atakis Wilhelmshaven
- 1940: Gestapo arestis en Silezio ĉ. 350 polajn skoltojn; Wehrmacht transdonis de Rothenburg al Gestapo 56 pastrojn, kapelanojn kaj oficirojn de Pola Soldataro; Adolf Hitler subskribas Operacon Barbaroso (por atingi naftejojn de Kaspia maro); Albana Fronto: italaj 2 krozŝipoj kaj 4 destrojeroj pripafis grekajn poziciojn apud Lukova (Distrikto Sarandë)
- 1941: Pro perfido Gestapo arestis 456 soldatojn de la Asocio de Armita Batalado en Katowice - 3 mortfalis dum la operaco kaj plimulto pereis en koncentrejoj kaj ekzekutoj (perfiditaj de silezianino Helena Mathea); en Pszczyna oni transdonis al Gestapo 13 polojn, kiuj en personaj dokumentoj sekretigis partoprenon en Sileziaj Ribeloj aŭ antaŭmilitan politikan aktivecon; germanoj arestis polan civitanon, organizanton de flankataka-spiona grupo, Jerzy Iwanow-Szajnowicz, kiu interalie en Grekio sinkigis du ŝipojn (li sukcesis fuĝi de malliberejo)
- 1942: Operaco Reinhardt: germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Jedlnia apud Pionki 20 judojn; en Londono fondiĝis Organiza Komitato de la Asocio de Sud-Orientaj Teritorioj; prezidento de la Pola Respubliko en Ekzilo Władysław Raczkiewicz sendis leteron al papo Pio la 12-a, petante lin interveni defende de murdataj poloj kaj judoj; deklaro de Aliancanoj (Belgio, Britio, Ĉeĥoslovakio, Franca Nacia Komitato, Grekio, Jugoslavio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Pollando, Sovetunio kaj Usono) kondamnanta politikon de holokaŭsto fare de Tria Regno; Orienta Fronto: rezulte de tritaga batalo trupoj de Sud-Okcidenta kaj Voroneĵa Frontoj rompis italan-germanan defendon sur longeco de 200 km komencante postkuron; Hungario: komunista radiostacio anoncis programon de la Nacia Sendependeca Fronto
- 1943: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Varsovio 47 virojn kaj 10 virinojn, en distrikto Leżajski 10 polojn venĝe pro mortigo de gestapa konfidenculo, kaj 10 en Sandomierz venĝe pro malarmigo de ĝendarmoj; Pola Rezistomovado: taĉmento de Kamparanaj Batalionoj en distrikto Biłgorajski embuskis kontraŭ ĝendarmoj - 8 pereis, 2 vundiĝis; en Minska regiono soveta partizana brigado batalis kontraŭ brigado de la Pola Enlanda Armeo; japana aviado atakis Kunmingon; Balkana Fronto: Wehrmacht kun kunlaboristoj ekatakis norde de Sarajevo Jugoslavajn Partizanojn - la 28-an de decembro rompis ĉirkaŭigon
- 1944: Militkrimo: Gestapo pafmortigis en Klonowo apud Lidzbark 12 personojn pro nutrado de partizanoj; Pola Rezistomovado: NKVD arestis komandanton de subareo Rzeszów kiu paktis pri malliberigo de soldatoj kaj kreo de 24-a Infanteria Divizio de popola Pola Soldataro - pro manko de volontuloj estis denove arestita; nokte de la 18-a/19-a de decembro 236 aviadiloj de RAF aerbombis la bazon de Kriegsmarine en Gdynia, definitive ĝin malmovigante kun sinkigo de diversaj ŝipoj; 790 maristoj pereis kaj 80 vundiĝis rezulte de tajfun-atako al usona ŝiparo sur Filipina Maro - 3 destrojeroj, unu krozŝipo kaj 5 aviadilaj ŝipoj sinkis kaj 3 aliaj difektiĝis; Balkana Fronto: en Montenegro taĉmentoj de 3-a Sturma Divizio liberigis Podgoricon; sieĝo de Bastogne komencita
- 1944: Unua numero de la franca gazeto "Le Monde" aperis
- 1945: Urugvajo iĝis membro de Unuiĝintaj Nacioj
- 1950: Komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio: partizana gvidanto Viliam Zingor estas ekzekutita en Bratislavo
- 1956: Japanio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1958: Niĝero proklamis sin respubliko
- 1961: Indonezio atakis Nederlandan Nov-Gvineon
- 1966: Malkovro de Epimeteo, unu el satelitoj de Saturno (dum la unuaj 12 jaroj false identigata kiel Jano)
- 1970: Eŭropa konsorcio Airbus fondiĝis
- 1970: Pola laborista decembra ribelo
- 1976: Zuriko: sur aviadilejo oni interŝanĝis sovetan disidenton kaj politikan malliberulon Vladimir Bukovskij kontraŭ ĉilia komunista gvidanto Luis Corvalán
- 1978: Dominiko aniĝis al UN
- 1979: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis Konvencion pri forigo de ĉiu diskriminacia formo kontraŭ virinoj
- 1981: Papo Johano Paŭlo la 2-a direktis leteron al generalo Wojciech Jaruzelski kun apelacio pri nuligo de la milita stato en Pollando - responde la generalo sugestis, ke la militjuro estis „pli malgranda malbono” kontraste al ŝajna ekstera interveno
- 1986: Rio-grupo fondiĝis - organizaĵo por 8 landoj de Sudameriko kaj Karibio celanta plibonigi kunlaboron ene de Latinameriko
- 1987: Lanĉo de la unua versio de komputila programlingvo Perl
- 1991: En Ĝibuto armeo pripafis kolektitan homamason rezulte de kio 59 personoj pereis
- 1992: Kim Young-Sam kiel unua civilulo gajnis prezidentan baloton en Sud-Koreio
- 1994: Bulgara Socialisma Partio gajnis parlamentan baloton
- 1994: En Francio estis malkovrita groto Chauvet - Monda heredaĵo de Unesko ekde 2014
- 1997: HTML 4.0 estis publikigita de la Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo
- 1998: Pola Sejmo reĵetis vetoon de prezidento Aleksander Kwaśniewski pri la Instituto pri Nacia Memoro
- 2001: Eduard Kokojti iĝis prezidento de neagnoskita ŝtato Sud-Osetio
- 2002: Premiero de la novzelanda filmo La Mastro de l' Ringoj: La Du Turoj
- 2005: Evo Morales gajnis prezidentajn balotojn en Bolivio
- 2007: Julija Timoŝenko iĝis duafoje ĉefministrino de Ukrainio
- 2009: Premiero de la usona-brita filmo Avatar, reĝisorita de James Cameron
- 2009: En Rusio ekfunkciis grandrapida trajno "Sapsan" de RZD
- 2009: De la koncentrejo Aŭŝvico oni ŝtelis superenirejan germanlingvan skribaĵon Laboro liberigas - post retrovo la surskribaĵo estis konservita, kaj super la pordego restis kopio
- 2011: Rezulte de sinko de naftoplatformo sur Oĥotska Maro 53 personoj pereis
- 2013: Parizo: unua enplanto de "tute" artefarita koro ĉe Hôpital Européen Georges-Pompidou
- 2016: Saad Hariri la duan fojon iĝis ĉefministro de Libano
- 2017: Sebastian Kurz iĝis federacia kanceliero de Aŭstrio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Volodimir Zelenskij: dum unu tago oni sukcesis revenigi kurenton por 6 mln da homoj — la plej malfacila situacio estas en Kieva provinco, Lvova provinco kaj Vinica provinco kaj ties ĉefurboj — en Kievo revenis varmigado, en la provinco 600 mil loĝantoj sen kurento; pasinttage ukrainoj refutis rusajn atakojn en 15 lokoj de Luganska provinco kaj Donecka provinco, nokte Rusia armeo atakis 9 provincojn de Ukrainio, ne malpli o 4 civiluloj pereis; Defend-Ministerio de Ukrainio informis, ke al varmega linio "Mi volas vivi" telefonis pli ol 1,2 mln da rusoj — ĝi instruas kiel subiĝi por unuopuloj kaj taĉmentoj; en kelkaj lokoj de okupata Zaporiĵa provinco rusoj enkondukis elirblokadon; centro de Ĥersono pripafita de rusoj
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1418: Alberto la 6-a, duko de Aŭstrio (m. 1463)
- 1499: Justus Menius, germana teologo kaj reformanto (m. 1558)
- 1626: Kristina, reĝino de Svedio (m. 1689)
- 1661: Christopher Polhem, sveda scienculo, fizikisto, industriisto, mineralogo kaj mininĝeniero (m. 1751)
- 1707: Charles Wesley, kunfondinto de metodisma movado (m. 1788)
- 1714: Miklós József Esterházy, hungara nobelo kaj mecenato (m. 1790)
- 1787: Jan Evangelista Purkyně, ĉeĥa fiziologo, anatomo, biologo, poeto kaj filozofo (m. 1869)
- 1810: Sándor Asbóth, hungara oficiro partopreninta la liberecbatalon de Hungara revolucio de 1848 kaj usona generalo en la Usona Enlanda Milito, usona ambasadoro en Argentino kaj Urugvajo (m. 1868)
- 1820: Sokrates Starynkiewicz, rusa generalo, prezidanto de Varsovio (m. 1902)
- 1846: Gusztáv Kőrösmezei, hungara aktoro (m. 1940)
- 1856: Joseph John Thomson, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de elektrono (m. 1940)
- 1860: Franz Kranewitter, aŭstra dramisto (m. 1938)
- 1863: Franz Ferdinand, arkiduko de Aŭstrio, murdita (m. 1914)
- 1865: József Miletz, hungara poŝtŝparkasa oficisto kaj Pioniro de Esperanto aganta en Budapeŝto kaj Kispesto (m. 1915)
- 1866: Ilona Karay, hungara mirinfano, poetino sinmortiginta (m. 1881)
- 1866: Aleksandr Protopopov, rusa politikisto, ministro pri internaj aferoj, ekzekutita (m. 1918)
- 1870: Gyula Szentessy, hungara poŝtoficisto kaj poeto (m. 1905)
- 1871: Jan Kotěra, ĉeĥa arkitekto, pentristo kaj grafikisto (m. 1923)
- 1874: Heinrich Schmidt, germana filozofo, pedagogo, arkivisto (m. 1935)
- 1875: Lajos Kolumbán, hungara etnografo kaj instruisto (m. 1958)
- 1877: István Biás, hungara historiisto pri Transilvanio (m. 1950)
- 1878: Josif Stalin, soveta diktatoro (m. 1953)
- 1879: Paul Klee, svisa-germana pentristo (m. 1940)
- 1883: Sándor Szilágyi, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, murdita de Gestapo (m. 1944)
- 1887: Franz Schnabel, germana historiisto (m. 1966)
- 1892: Mikola Kuliŝ, ukraina verkisto, reĝisoro, dramaturgo, socia aganto, ĵurnalisto, redaktoro kaj pedagogo, unu el reprezentantoj de pafita renesanco (m. 1937)
- 1897: Fletcher Henderson, usona pianisto kaj komponisto (m. 1952)
- 1899: Peter Wessel Zapffe, norvega verkisto, filozofo kaj montgrimpisto (m. 1990)
- 1900: Nikolao Nekrasov, rusa ĵurnalisto, esperantlingva verkisto kaj tradukisto, kunfondinto de "La Nova Epoko", okupiĝanta pri kosmoglotiko, kontribuanta al la Enciklopedio de Esperanto, kunfondinto de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj kaj redaktoro de ĝia gazeto "La Nova Etapo", murdita (m. 1938)
- 1902: Imre Seidner, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1983)
- 1903: László Debreczeni, rumania hungara arthistoriisto, grafikisto (m. 1986)
- 1906: Zoltán Zelk, hungara poeto kaj verkisto (m. 1981)
- 1910: Rudolf Georg Fischer, aŭstra-germana slavisto (m. 1971)
- 1913: Willy Brandt, kanceliero de Federacia Respubliko Germanio Nobelpremiita (m. 1992)
- 1916: Franciszek Kornicki, pola subkolonelo partopreninta batalon de Anglio (m. 2017)
- 1921: Jurij Nikulin, sovetia, rusia klaŭno (m. 1997)
- 1924: Árpád Szöllősi, rumania hungara ĉefkuracisto en Epidemiafera Stacio de Distrikto Mureș
- 1931: Tibor Gyurkovics, hungara poeto, psikologo, verkisto (2008)
- 1937: Janusz Onyszkiewicz, pola politikisto, montogrimpanto, speleologo
- 1943: Keith Richards, brita gitaristo, kunkreinto de la rok-bando The Rolling Stones
- 1945: Dénes Keresztes, rumania hungara psikologo, redaktoro (m. 1996)
- 1946: Steve Biko, sudafrika kontraŭapartisma aktivulo (m. 1977)
- 1946: Steven Spielberg, usona filmreĝisoro, scenaristo kaj produktoro
- 1951: Zoltán Böszörményi, hungara verkisto, redaktoro
- 1963: Pierre Nkurunziza, prezidento de Burundo (m. 2020)
- 1963: Brad Pitt, usona aktoro
- 1968: Alejandro Sanz, hispana muzikisto, komponisto kaj kantisto
- 1971: Arantxa Sánchez Vicario, hispana tenisistino
- 1977: Axel Christofer Hedfors, sveda diskĵokeo
- 1978: Katie Holmes, usona aktorino
- 1979: Éva Bálint, hungara aktorino
- 1980: Christina Aguilera, usona popmuzika kantistino, aktorino kaj aŭtorino de tekstoj
- 1989: Ashley Benson, usona aktorino
- 2001: Billie Eilish, usona kantistino kaj kantkomponistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 1133: Hildeberto de Lavardin, franca episkopo kaj verkisto (n. 1056)
- 1399: Eckart von Pernegg, katolika episkopo de Chiemsee
- 1442: Pierre Cauchon, franca episkopo kaj diplomato (n. 1371)
- 1657: Diederich von dem Werder, germana tradukisto, militisto kaj diplomato (n. 1584)
- 1737: Antonio Stradivari, itala liutfaristo (n. 1644)
- 1751: Kilian Ignaz Dientzenhofer, bohema arkitekto (n. 1689)
- 1779: Ferenc Faludi, hungara pastro, verkisto, politikisto (m. 1704)
- 1803: Johann Gottfried Herder, germana poeto, tradukisto, teologo kaj filozofo (n. 1744)
- 1815: Dániel Crudy, slovaka luterana pastro, instruisto, superintendanto (n. 1735)
- 1829: Jean-Baptiste Lamarck, franca botanikisto kaj biologo, fondinto de la paleontologio de la senvertebruloj (n. 1744)
- 1848: Bernard Bolzano, ĉeĥa matematikisto, filozofo, logikisto, teologo, didaktikisto kaj katolika pastro (n. 1781)
- 1879: Friedrich Emmerling, germana juvelisto, urbestro, politikisto (n. 1801)
- 1892: Richard Owen, angla biologo, kompara anatomo kaj paleontologo (n. 1804)
- 1903: Augusto Elias da Silva, brazila fotisto, fondinto de Brazila Spiritisma Federacio (n. 1848)
- 1919: Horatio Parker, usona komponisto (n. 1863)
- 1932: Eduard Bernstein, germana politikisto, ideologo de la germana socialdemokratio (n. 1850)
- 1933: János Révész (Riszdorfer), hungara pastro, redaktoro, verkisto (n. 1863)
- 1959: István Ráth-Végh, hungara juristo kaj verkisto (n. 1870)
- 1965: Lajos Karádi Nagy, rumania hungara sportĵurnalisto (n. 1886)
- 1968: Stanisław Pigoń, soldato de pola-ukraina milito kaj pola-bolŝevika milito, historiisto kaj profesoro pri la pola literaturo (n. 1885)
- 1969: Pjatro Hlebka, sovetia belorusa poeto, tradukisto kaj lingvisto (n. 1905)
- 1971: Abelardo Rodrigues, brazila advokato kaj art-kolektanto (n. 1908)
- 1972: Lajos Székely, hungara ĵurnalisto kaj ekonomikisto (n. 1881)
- 1976: János Bartalis, rumania hungara poeto (n. 1893)
- 1976: Mária Földes, hungara-juda dramistino sinmortiginta (n. 1925)
- 1980: Ödön Palasovszky, hungara verkisto, poeto, reĝisoro, aktoro (n. 1899)
- 1986: László Debreczeni, rumania hungara arthistoriisto, grafikisto (n. 1903)
- 1987: Warne Marsh, usona ĵaz-saksofonisto de malpasia ĵazo (n. 1927)
- 1995: Konrad Zuse, germana inĝeniero, pioniro de informadiko, konstruinto de la unua komputilo funkcianta en la duuma nombrosistemo (n. 1910)
- 1997: Chris Farley, usona aktoro kaj komediisto (n. 1964)
- 2006: Joseph Barbera, usona kartunisto, kunfondinto de animacia studio Hanna-Barbera (n. 1911)
- 2008: Mark Felt, usona FBI-agento rolinta en la skandalo Watergate (n. 1913)
- 2011: Václav Havel, ĉeĥa dramisto, disidento, lasta prezidento de Ĉeĥoslovakio kaj unua de Ĉeĥio (n. 1936)
- 2012: Péter Mag, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1931)
- 2013: Ronnie Biggs, angla poŝtorabisto (n. 1929)
- 2014: Virna Lisi, itala aktorino (n. 1936)
- 2016: Zsa Zsa Gabor, usona aktorino (n. 1917)
- 2017: Arsenij Roginskij, sovetia, rusia historiisto, kunfondinto kaj prezidanto de Memorial, esploristo de la krimoj de stalinismo (n. 1946)
- 2018: Kazimierz Kutz, pola filmreĝisoro, scenaristo kaj politikisto (n. 1929)
- 2018: Lajos Grendel, hungara verkisto, kritikisto kaj profesoro (n. 1948)
- 2019: Marron Curtis Fort, usona-germana lingvisto (n. 1938)
- 2021: Richard Rogers, brita arkitekto (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sanktaj martiroj: tri vjetnamaj fratuloj-katekumenoj; rememoro ankaŭ la 24-an de novembro en la grupo de 117 vjetnamaj martiroj
- Nacia tago en Niĝero: proklamo de la respubliko (1958)
- Internacia tago de migrantoj - fiksita la 4-an de decembro 2000 de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
- Nacia tago de Kataro: "Tago de Fondinto", establita per dekreto de la 21-a de junio 2007.
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 18-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.