Pozba

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pozba, (ankaŭ hungare) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Pozba situas en la 4-a regiono
Pozba situas en la bluigita distrikto

Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Šurany-Levice. La lasta kaj Nové Zámky troviĝas po 26 km-ojn for.

Historio

La vilaĝo estis loĝata ekde la bronzepoko. En 896 hungaraj triboj alvenis, kiuj fondis reĝlandon en 1000. La unua mencio pri la loko devenis el 1339. La turkoj okupis la regionon en 1606, sed la vilaĝo restis viva. Incendio okazis en 1866. En 1910 loĝis tie 502 da homoj (plejparte hungaroj). La fervojo atingis la vilaĝon en 1913. Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Bars, al la distrikto de Verebély. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo retiriĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 575 da homoj (443 hungaroj, 123 slovakoj).

Vidindaĵoj