12-a de januaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 12-a de januaro estas la 12-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 353 tagoj restas (354 en superjaroj).
Je la 12-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
- -29: Pax Romana establiĝis kaj daŭris 207 jarojn
- 1383: Unua mencio pri uzo de artilerio en Pollando dum sieĝo de Pyzdry en Grandpolujo
- 1528: Upsalo: Gustavo Vasa kroniĝis kiel reĝo de Svedio
- 1578: Varsovio: premiero de la tragedio Resendo de grekaj delegitoj de Jan Kochanowski, rilatanta al antikva epoko kaj temanta pri la respondeco de regantoj, en ĉeesto de polaj gereĝoj Stefan Batory kaj Anna Jogajlido
- 1616: Portugaloj fondis urbon Belém en la riverdelto de Amazono
- 1779: Barato: dum la unua milito inter Maratha Imperio kaj Brita Orienthinda Kompanio la brita armeo malvenkis en batalo de Wadagaon
- 1780: En Zuriko aperis germanlingva gazeto Neue Zürcher Zeitung
- 1780: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski fondis Lublinan Komisionon Boni Ordinis por rekonstrui la urbon post kozakaj ribeloj, sveda diluvo kaj Granda Nordia Milito
- 1782: Imperiestro de Sankta Romia Imperio Jozefo la 2-a dekretis pri malfondo de ĉiuj viraj kaj inaj ordenoj ne okupiĝantaj pri lernado, zorgo pri malsanuloj kaj scienco
- 1832: Ordone de rusa caro Nikolao la 1-a, la pola Milita Ordeno Virtuti Militari estis malaltrangita ĝis rusa memorinsigno
- 1846: En Respubliko Krakovo okazis interkonsiliĝo de konspiraj agantoj de la polaj teritorioj sub gvido de Ludwik Mierosławski, aŭtoro de la plano de tutnacia ribelo
- 1853: Bahá'u'lláh, la profeto fondinta bahaismon, ekzile foriras de Teherano (Persio/Irano) al Bagdado (Irako).
- 1871: Francia-Prusia Milito: venko de prusa armeo en batalo de Le Mans
- 1895: Brita organizaĵo National Trust, okupiĝanta pri naturprotekto kaj historiaj monumentoj, fondiĝis por Anglio, Kimrio kaj Nord-Irlando
- 1898: Ito Hirobumi la trian fojon iĝis ĉefministro de Japanio
- 1910: Granda Januara Kometo aperis
- 1914: Premiero de kreita de la Societo Gardoturo religia filmo – unua prezento de movbildoj kaj koloraj diapozitivoj kune kun muzika akompanado kaj surbendigitaj komentoj ekde kreo de la universo fare de Biblia Javeo
- Unua mondmilito:
- 1915: Pola Puławy-Legio formiĝis kadre de la rusa armeo; Usona Domo de Reprezentantoj malakceptas proponon postuli de la subŝtatoj doni virinan balotrajton
- 1917: Ukraina Centra Konsilio decidis establi ukrainan milicon
- 1918: Du japanaj batalŝipoj alnavigis al golfo apud Vladivostok komencante japanan intervenon al Malproksima Oriento
- 1919: Pola-bolŝevika milito: Ruĝa Armeo ricevis odonon orientigi ĝis la riveroj Nemunas kaj Okcidenta Bugo komencante tiamaniere operacon "Celo Vistulo"
- 1926: Institut Pasteur anoncis malkovron de sero kontraŭ tetano
- 1937: Estas fondita orfaninejo Instituição Social Olímpia Belém en Rio-de-Ĵanejro.
- 1938: Rumana registaro de Octavian Goga forprenis civitanecon al rumanaj judoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Aranĝo T4: germana polico dispafis 440 nekuraceblajn pacientojn de psikiatria malsanulejo en Chełm kaj apud Gniezno finis daŭrantan de la 7-a de decembro 1939 operacon de eŭtanazio, kie murdis pli ol 1044 personojn, krome pro posedo de armiloj en Radom mortigis 10 polojn
- Ignacy Jan Paderewski iĝis prezidanto de Nacia Konsilio de Pollando en Parizo; en Nov-Jorko "Nowy Świat" skribis Rusio estis ekskluita de la Ligo de Nacioj pro agreso kontraŭ Finnlando. Pri tio, ke Rusio sen deklaro de la milito eniris Pollandon kaj detruas ĝin per fajro, revolvero kaj pendumilo la Ligo de Nacioj ne scias, krome la revuo citis fragmentojn de artikolo Heroeco de Pollando el "La Nacion", eldonata en Bonaero
- 1941: Inter arestitaj en Varsovio dum surstrata amasa homkaptado ektroviĝis Wacław Szumański, konata politika advokato - pafmortigita de germanoj en Aŭŝvico, alia arestito profesoro Kazimierz Zakrzewski, spertulo pri Bizanca Imperio estos ekzekutita en Palmiry inter 21 intelektuloj
- En Londono okazis vespero kun polaj Kristnaskaj kantoj kaj pola muziko; Londono-Glasgow: ĵurnalo "Sunday Chronicle" komencas presi dimanĉe pollingan Polan kronikon; en Aleksandrio reorganizo de pola Brigado de Karpataj Pafistoj, kiu iĝas Memstara (3 batalionoj, bataliono de pezaj mitraloj, regimento de artilerio, rekognoska regimento, 348 oficiroj kaj 5326 soldatoj); Britio: elnavigo de havenoj de la granda karavano kun helpo al britoj en Mezoriento (21 ŝipoj, 40 mil homoj); Batalo de Anglio: Luftwaffe de la 12-a/13-a de januaro atakis Londonon per 141 atakaviadiloj
- 1942: Porajmos: germanoj likvidis ciganan tendaron en Lodza geto - de la 5-a ĝis la 12-a de januaro oni forveturigis 4 300 virojn, virinojn kaj infanojn al ekstermejo Chełmno, kie ĉiuj estis murditaj; en Varto-Lando ekzistis ĉi tage 28 entreprenoj translokigitaj de Nazia Germanio
- Pola ekzila registaro voĉdonis pri danko al polaj soldatoj heroe defendantaj Tobruk kaj batalantaj pri apuda Gazala
- 1943: Germanaj policaj taĉmentoj pafekzekutis en Kitów (distrikto Zamojski) 182 personojn, en tio 40 infanojn, en Biskupice 6 suspektitojn pri kaŝo de partizanoj kaj en Dzwonowice (ambaŭ en distrikto Zawierciański) 7 polojn vivbruligis kune kun 6 kaŝitaj de ili judoj kaj en Szynkarzyzna (distrikto Węgrowski) 3 polojn kun 3 kaŝitaj ĉe ili fuĝintaj sovetaj militkaptitoj; en Varsovio soldatoj de Pola Enlanda Armeo plenumis mortpunon kontraŭ polo kiu kunlaboris kun germanoj pri deportado de la pola junularo al trudlaboro en Nazia Germanio; Pola Rezistomovado: sabota grupo de Pola Enlanda Armeo eksplodigis 5 tunojn da pulvo en fabriko de Pionki; taĉmento de Enlanda Armeo frakasis malliberejon en Łomża liberigante siajn soldatojn, arestitajn de Gestapo
- Orienta Fronto: Operaco de Ruĝa Armeo por rompi germanan Sieĝon de Leningrado komenciĝis; ĉe Volĥova kaj Leningrada Frontoj armeoj ekatakis sudborde de Ladoga sturmante konverĝe al Sinjavino por refunkciigi interligon de la urbo kun resto de la lando; armeoj de Voroneĵa Fronto ekatakis (komenco de Ostrogoĵsk-Rossoŝ-operaco, finita la 27-an de januaro)
- 1944: Amasmurdoj: germanaj policaj taĉmentoj pafmortigis en Kłodno (distrikto Limanowski) 28 ostaĝojn, revenĝe pro eksplodigo de trajno, en Lipnik 20 personojn, alveturigitaj de malliberejo en Ostrowiec Świętokrzyski, en Legionowo kaj apuda Wieliszew po 7 kaj en Tomaszów Mazowiecki 5; germanoj komencis murdon de malliberuloj en Lucko; partizanoj eksplodigis trajnon en Sadurki, apud Nałęczów
- Okcidente de apuda Novosokolniki ekatakis 3-a sturma armeo kaj la 10-a gvardia de la 2-a Balta Fronto; sur Itala Fronto komencis ataki Armea Grupo de Aliancanoj; Maroko: renkontiĝo de Charles de Gaulle kun Winston Churchill
- 1945: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Zajączki 6 virojn pro aparteno al konspira organizaĵo kaj polico sur tombejo en Żabików 12 malliberulojn, membrojn de Pola Enlanda Armeo de Leszno; SS evakuis de Libiąż filion de sia koncentrejo Aŭŝvico; Orienta Eŭropo: Ruĝa Armeo komencis ofensivon Vistulo-Odro direkte al Berlin (operaco finita la 2-an de februaro): apud Sandomierz trupoj de 1-a Ukraina Fronto rompis germanan defendon (larĝo de 35 km, profundo de 15-20 km), apud Jasło 58-a Armeo de 4-a Ukraina Fronto atakis (okcident-karpata operaco finita la 18-an de februaro)
- En Ĝibraltaro en ĉeesto de polaj kaj britaj registaranoj okazis malkovro de la memortabulo al Władysław Sikorski; Asamo: de urbo Ledo ekiris unua usona transporto al Ĉinio; registaro de Turkio malfermis markolojn por ŝipoj de Aliancanoj kun varoj al Sovetunio (kadre de Lend-Lease)
- 1948: Laŭ ordono de Stalin Ministerio pri Ŝtata Sekureco de Sovetunio murdis en Minsk prezidanton de Juda Kontraŭfaŝisma Komitato Salomon Michoels
- 1950: Stalinismo: en Sovetunio oni restarigis mortpunon pro perfido, spionado aŭ sabotado (nuligitan maje 1947)
- 1953: Pola primaso Stefan Wyszyński estis nomumita kardinalo de papo Pio la 12-a
- 1955: Oni komencis konstrui Kosmodromon Bajkonur
- 1964: Monaton post sendependeco de Zanzibaro, reganta partio de la sultanlando estis forigita de la regopovo pro puĉo - fondiĝis Popolrespubliko kaj Pemba, oktobre unuigota kun Tanganjikio
- 1969: Debuta muzikalbumo de la rok-muzika grupo Led Zeppelin aperis
- 1970: Unua regula flugo de Boeing 747 inter Nov-Jorko kaj Londono
- 1976: Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj unuafoje permesis ĉeesti dum siaj kunsidoj al reprezentanto de Organizaĵo por Liberigo de Palestino, tamen sen rajto voĉdoni
- 1980: Reprezentantoj de kontraŭnuklea energio, ekologia movado, novaj sociaj movadoj, paca movado kaj nova maldekstro fondis partion Alianco '90/La Verduloj
- 1984: Polaj montgrimpantoj unuafoje vintre eniris sur Manaslu en Himalajo
- 1986: Polaj himalajistoj Jerzy Kukuczka kaj Krzysztof Wielicki unuafoje grimpis vintre al la tria montopinto de la Tero - Kangchenjunga (8586 m super marnivelo), tagon pli frue pereis unu el la skipo
- 1986: Kostarikano kun usona civitaneco Franklin Chang-Díaz startis sur la ferdeko de la Kosmopramo Columbia en sian unuan el rekordaj sep flugoj en la kosmon
- 1990: Senkomunismigo: Rumanio kiel unua lando el Orienta Eŭropo malpermesis agadon de komunisma partio
- 1991: Usona Kongreso rajtigis prezidenton George H. W. Bush pretiĝi al likvido de la iraka okupado de Kuvajto
- 1993: Apud marbordoj de Ŝetlandaj Insuloj (norde de Skotlando), petrolŝipo Braer elverŝis 85 000 tunojn da kruda petrolo
- 1994: Prezidento de Usono Bill Clinton renkontiĝis en Prago kun prezidentoj de Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio
- 2004: RMS Queen Mary 2, kiel la plej granda porpasaĝera ŝipo, eknavigis
- 2005: Sergej Bagapŝ gajnis prezidentan balotadon en Abĥazio
- 2007: La plej brila depost 40 jaroj ne-perioda kometo McNaught transiris sian perihelion
- 2008: Vikipedio en krime-tatara lingvo fondiĝis
- 2009 George Abela elektiĝis prezidento de Malto
- 2010: Tertremo en Haitio, kun epicentro proksima al Portoprinco, kaŭzis morton de ĉirkaŭ 250-500 mil homojn, 1,5 miliono de personoj restis sen tegmento
- 2011: Moskvo: Interŝtata Aviada Komitato, konata de pluraj kontroversiaj diagnozoj, prezentis raporton pri kaŭzoj de akcidento de pola registara aviadilo TU-154M en Smolensk - pola Parlamenta Teamo por Esploro de Kaŭzoj de la Katastrofo de Tu-154M en 2010 distanciĝis de la raporto
- 2013: Miloš Zeman kaj Karel Schwarzenberg transiris al la dua etapo de prezidenta baloto de 2013 en Ĉeĥio
- 2015: Rezulte de atako de niĝeria islamista organizo Boko Haram al armea bazo en Kolofata en norda Kameruno 143 atakantoj pereis kaj unu kameruna soldato
- 2016: Apud Blua moskeo en Istanbulo 10 personoj pereis kaj 15 vundiĝis pro bomba atenco de sinmortiganto
Naskiĝoj
- 1562: Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo, duko de Savojo (m. 1630)
- 1576: Petrus Scriverius, nederlanda latinisto, filologo, humanisto, historiisto, poeto kaj erudiciulo (m. 1660)
- 1580: Jan Baptista van Helmont, flandra kuracisto, fiziologo kaj alkemiisto (m. 1644)
- 1591: José de Ribera, hispana pentristo kaj gravuristo (m. 1652)
- 1628: Charles Perrault, franca verkisto, kies Rakontoj pri Feinoj oni esperantigis (m. 1703)
- 1653: Antonio Maria Salvini, itala filologo, profesoro pri la malnovgreka lingvo (m. 1729)
- 1674: Reinhard Keiser, germana komponisto kaj operproduktisto (m. 1739)
- 1729: Edmund Burke, angla-irlanda filozofo kaj ŝtatisto (m. 1779)
- 1746: Johann Heinrich Pestalozzi, svisa pedagogo kaj verkisto (m. 1827)
- 1751: Jakob Michael Reinhold Lenz, germana poeto devenanta de germanaj baltoj (m. 1792)
- 1751: Ferdinando la 1-a, itala reganto de Reĝlando de la du Sicilioj (m. 1825)
- 1783: Erik Gustaf Geijer, sveda historiisto, poeto, filozofo kaj komponisto (m. 1847)
- 1792: Johan August Arfwedson, sveda kemiisto, malkovrinto de litio (m. 1841)
- 1812: Herkules Dembowski, itala astronomo poldevena, konata de asteroido Dembowska (m. 1881)
- 1852: Joseph Joffre, franca militisto kaj marŝalo (m. 1931)
- 1853: Gregorio Ricci-Curbastro, itala matematikisto, inventinto de tensor-kalkulo (m. 1925)
- 1856: John Singer Sargent, usona pentristo, portretisto kaj pejzaĝisto (m. 1925)
- 1863: Vivekananda, barata guruo, disĉiplo de Ramakriŝna, populariganto de filozofio de jogo kaj vedanto en okcidenta civilizo, partoprenanto de Parlamento de la religioj de la mondo (m. 1902)
- 1876: Jack London, usona verkisto, memlernanto, ŝtelĉasisto, maristo, orserĉisto, kies romanoj kiel La Fera Kalkanumo estis tradukitaj al esperanto, ankaŭ rete legebla (m. 1916)
- 1876: Ermanno Wolf-Ferrari, german-itala operkomponisto (m. 1948)
- 1878: Ferenc Molnár, hungara verkisto, dramisto kaj ĵurnalisto jud-germandevena, kies romano La knaboj de la Paŭlo-Strato estis tradukita en pli ol 40 lingvojn (m. 1952)
- 1879: Carl Wictor Sjögren, sveda asekura oficisto el Sundsvall, delegito de UEA, esperantisto (m. nekonata)
- 1885: Jenő Ernst, hungara ĵurnalisto kaj stenografisto en la hungara, germana kaj franca (m. 1944)
- 1887: Saldanha Jorge de Carreira, portugala bank-oficisto, kunfondinto de Portugala Esperanto-Asocio (m. 1970)
- 1890: Vasilij Eroŝenko, rusa blinda pedagogo, verkisto en la rusa kaj japana lingvo, esperantisto, masaĝisto, lekciisto pri la ruslingva literaturo, aŭtoro de la verko El vivo de ĉukĉoj legebla en la Vikifontaro (m. 1952)
- 1893: Hermann Göring, germana politikisto kaj estro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, kreinto de Gestapo kaj unuaj koncentrejoj, mortpunita pro krimoj kontraŭ la homeco (m. 1946)
- 1893: Alfred Rosenberg, germana ĉefideologo de naziismo devenanta de germanaj baltoj, teoriisto pri rasismo kaj vivada spaco, kontraŭjudisto, mortpunita pro militkrimoj (m. 1946)
- 1893: Géza Kandray, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (m. 1969)
- 1893: Lucien Bannier, franca bankoficisto, kunfondinto de Liberiga Stelo kaj de la Sennacieca Asocio Tutmonda, kies ĝenerala sekretario estis, redaktanto de "Sennaciulo", kontribuinta al eldono de Plena Vortaro kaj de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (m. 1986)
- 1894: Imre Kádár, hungara verkisto, tradukisto, redaktoro (m. 1972)
- 1896: David Wechsler, usona psikologo pri intelekto (m. 1981)
- 1902: Sándor Szilveszter, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (m. 1988)
- 1903: Igor Kurĉatov, soveta fizikisto, patro de la soveta atombombo (m. 1960)
- 1906: Attila Szabó T., hungara lingvisto, historiisto, literaturhistoriisto, etnografo, avo de Anna Szabó T. (m. 1987)
- 1906: Emmanuel Levinas, franca filozofo litovjuddevena, komentisto de Talmudo (m. 1995)
- 1907: Sergej Korolov, soveta konstruisto de balistikaj misiloj, flugmaŝinoj, kosmoveturiloj (m. 1966)
- 1909: József Méliusz, hungara verkisto, poeto, publicisto, tradukisto (m. 1995)
- 1916: Pieter Willem Botha, ĉefministro de Sud-Afriko (m. 2006)
- 1918: Maharishi Mahesh Yogi, barata fizikisto, guruo kaj vojaĝanta tutmonde fondinto de la movado pri transcenda meditado, kies aŝramo troviĝas sub Himalajo (m. 2008)
- 1925: Jutta Pallos-Schönauer, rumanidevena germana grafikistino
- 1929: Pál Nagy, rumania hungara pentristo (m. 1979)
- 1930: Edit Botár, rumania hungara grafikistino, pup- kaj scenejdekoraciistino, edzino de Andor Botár
- 1930: Katalin Wohl, hungara-israela aktorino
- 1931: Károly Borbáth, rumania hungara historiisto, bibliotekisto (m. 1980)
- 1936: Émile Lahoud, prezidento de Libano armendevena, maronito
- 1941: Vladimir Muljavin, belorusia muzikisto, kantisto, komponisto, fondinto kaj gvidanto de ensemblo Pesnjari (m. 2003)
- 1944: János Komán, rumania hungara instruisto, poeto
- 1949: Murakami Haruki, japana verkisto, tradukisto
- 1951: Kirstie Alley, usona aktorino kaj scientologino
- 1954: Teréz Szilágyi, hungara pentristino
- 1956: Nikolaj Noskov, rusa komponisto kaj kantisto
- 1957: Anna Fotyga, pola politikistino kaj ekonomikistino, ministrino pri eksteraj aferoj, ĉefo de Kancelario de Pola Prezidento, eŭrodeputito
- 1959: Veronika Ĉerkasova, belorusa esploranta ĵurnalistino, ankaŭ verkanta pri religiaj sektoj kaj ciganoj en Belorusio, murdita (m. 2004)
- 1959: János Juhos-Kiss, hungara poeto, novelisto
- 1964: Károly Czirják, rumania hungara lokhistoriisto
- 1966: Rob Zombie, usona ŝtonroka kantisto kaj verkisto
- 1968: Heather Mills, aktivulino, iama modelulino kaj eks-edzino de Paul McCartney
- 1977: Balázs Gergely, rumania hungara arkeologo, politikisto
- 1977: Rastislav Šarišský, slovaka informadikisto, kunfondinto de Slovakia Esperanta Junularo, membro de Slovakia Esperanta Federacio, okupiĝanta pri publika informado pri Esperanto kaj Esperanto-renkontiĝoj
- 1995: Maverick Viñales, hispana motorciklisto, mondĉampiono, uzanta motorciklon Yamaha
Mortoj
- 690: Benedikto Biscop, abato de Wearmouth kaj Jarrow, Northumbria, Anglio (naskiĝis ĉirkaŭ 628)
- 731: Berhtwald, ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio
- 1167: Alredo el Rievaulx, angla cisterciana abato, verkisto, sanktulo (n. 1110)
- 1321: Maria de Brabanto, reĝino de Francio, monaĥino (n. 1254)
- 1519: Maksimiliano la 1-a, imperiestro de Sankta Romia Imperio (n. 1459)
- 1537: Lorenzo di Credi, itala pentristo, skulptisto kaj juvelisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1459)
- 1546: Francisko de Vitorio, hispana filozofo, teologo, juristo, fondinto de politika filozofio okupiĝanta pri justa milito kaj internacia juro (n. 1492)
- 1578: Katarina de Kastilio, arkidukino de Aŭstrio el dinastio Habsburgoj (n. 1507)
- 1665: Pierre de Fermat, franca juristo kaj matematikisto-memlernanto pruvinta malgrandan teoremon de Fermat (n. 1601)
- 1674: Giacomo Carissimi, itala komponisto kaj pastro (n. 1605)
- 1705: Luca Giordano, itala pentristo kaj desegnisto (n. 1634)
- 1758: Jan Przypkowski, pola astronomo, matematikisto, eldonisto de astronomi-astrologiaj kalendaroj, profesoro de Krakova Universitato (n. 1707)
- 1765: Johann Melchior Molter, germana violonisto, komponisto kaj kapelestro (n. 1696)
- 1773: Alexis Piron, franca verkisto, aŭtoro de epigramoj (n. 1689)
- 1829: Friedrich Schlegel, germana poeto, filozofo, lingvisto, tradukisto kaj komencinto de hindeŭropaj studoj, frato de August Wilhelm Schlegel (n. 1772)
- 1839: Joseph Anton Koch, aŭstra pentristo de "heroaj" pejzaĝoj (n. 1768)
- 1856: Ľudovít Štúr, slovaka verkisto, nacia aganto, filozofo, kodisto de slovaka lingvo (n. 1815)
- 1858: Joachim Haspinger, aŭstra kapuceno, gravulo de Tirola ribelo (n. 1776)
- 1899: Sándor Szilágyi, hungara historiisto, akademiano, filo de Ferenc Szilágyi (n. 1827)
- 1909: Hermann Minkowski, germana matematikisto kaj fizikisto pol-juddevena, konata de la spaco de Minkowski trovinta aplikon en la Speciala teorio de relativeco, memorigita per asteroido Minkowski (n. 1864)
- 1917: Lajos Hatvany, hungara verkisto kreanta ankaŭ germane, mecenato (n. 1880)
- 1924: Elemér Horkay, hungara ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro el Oradea (n. 1876)
- 1925: Miklós Jakab, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1872)
- 1945: Marcell Roth, rumania hungara, hungara kuracisto (n. 1891)
- 1954: Nils Christensen, norvega gimnazia instruisto de latino, fondinto de Esperanto-klubo en Hamar "La norda stelo", poeto, tradukisto, aŭtoro de esperanlingva novelo La fingro de la diablo (n. 1883)
- 1956: István Balogh hungara pentristo de miniaturoj (n. 1890)
- 1976: Agatha Christie, brita verkistino, aŭtorino de krimromanoj, kreantino de la fikciaj figuroj de Hercule Poirot kaj Miss Marple (n. 1890)
- 1977: Henri-Georges Clouzot, franca kino-reĝisoro, scenaristo, dialogisto kaj produktoro (n. 1907)
- 1978: Teréz Nagyajtay, hungara kostumdezajnistino (n. 1897)
- 1980: Finn Ronne, usona polusulo norvegdevena, esploristo de Antarkto, konata de la Antarkta Sciencekspedicio Ronne (n. 1899)
- 1993: Józef Czapski, pola majoro, pentristo kaj verkisto, kunredaktoro de "Kultura", partoprenanto de pola-bolŝevika milito, okupiĝanta pri serĉado de "perditaj" polaj oficiroj, frato de Maria Czapska, distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1896)
- 1996: Sándor Gálfalvi, rumania hungara pedagogo, publicisto, prezidanto de la Demokratia Unuiĝo de Hungaroj en Rumanio (n. 1919)
- 2003: Leopoldo Fortunato Galtieri, prezidento de Argentino dum la Falklanda milito (n. 1926)
- 2003: Maurice Gibb, brita kantisto, membro de la muzika grupo Bee Gees (n. 1949)
- 2003: János Zsemlyei, hungara lingvisto, profesoro de la Universitato de Kluĵo (n. 1936)
- 2009: Claude Berri, franca reĝisoro, aktoro, produktoro kaj scenaristo (n. 1934)
- 2017: Maria Składanek, pola iranistino, profesoro, gvidantino de Iranistika Fako de Orientalistika Fakultato ĉe Varsovia Universitato, aŭtorino de pluraj libroj (n. 1932)
- 2017: Giulio Angioni, itala verkisto kaj antropologo (n. 1939)
- 2018: Pierre Pincemaille, franca orgenisto, komponisto kaj muzikpedagogo (n. 1956)
- 2020: Roger Scruton, angla filozofo, verkisto, komponisto, profesoro pri estetiko, konservativa intelektulo, kontraŭkomunisto, tradukata al pluraj lingvoj (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio: Benedikto Biscop, anglosaksa abato
Tagoj de semajno
La 12-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Vendredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097.