Banská Štiavnica
Banská Štiavnica | ||
hungare: Selmecbánya, germane: Schemnitz | ||
Urbo | ||
Vido al malnova urbo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Banská Štiavnica | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Banská Štiavnica | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Hont | |
Montaro | Štiavnické vrchy | |
Memorindaĵo | Preĝejo de sankta Katarino | |
Rivero | Štiavnica | |
Situo | Banská Štiavnica | |
- alteco | 621 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 27′ 29″ N 18° 53′ 47″ O / 48.45806 °N, 18.89639 °O (mapo) | |
Areo | 46,368 km² (4 636,8 ha) | |
Loĝantaro | 10 640 (31.12.2007) | |
Denseco | 229,47 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1156 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 969 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-45 | |
Aŭtokodoj | BS | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Historia urbo de Banská Štiavnica kaj Teknika monumento en ties proksimeco | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 1993 (#17) | |
Numero | 618 | |
Regiono | Eŭropo | |
Kriterioj | iv, v | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo en Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Banská Štiavnica | ||
Retpaĝo: www.banskastiavnica.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Banská Štiavnica (pr: banskaŝtjavnica), esperantigebla kiel Banska-Ŝtjavnico, hungare Selmecbánya, germane Schemnitz estas urbo en Slovakio, en Distrikto Banská Štiavnica (Regiono Banská Bystrica), ĉ. 50 km sudokcidente de Banská Bystrica, en la vala baseno de Štiavnické vrchy (Montoj de Štiavnica) kun montoj altaj 900–1000 m. Ĝi apartenis ĝis 1918 al Hungario, al departemento Hont.
Historio
En pasinteco ĝi estis dank' al signifa minado de arĝento konata ankaŭ kiel arĝenta urbo.
Ĝi estis en la mezepoko kaj ĝis fino de la 19-a jarcento floranta minurbo kaj fama altlerneja centro, post elĉerpiĝo de la minejoj, la loĝantaro malpliiĝis kaj ĝis fino de la 20-a jarcento iĝis mallaŭta urbeto. Ĝian industrion reprezentas ligno- kaj konstrumaterialaj uzinoj, tabakfabriko.
En la ĉirkaŭo minis jam la romianoj; en la mezepoko oni mencias unuafoje la lokon en 1217. En la loko akiris minadan juron la Benedikto-ordeno en la 11-a jarcento kaj komencis ekspluati la riĉajn arĝentajn, orajn, kuprajn, plumbajn trovejojn. Post la mongola invado de Hungario (ĉ. 1245) Adalberto la 4-a setligis tien ministojn el Bavario, Saksio, Flandrio. Li deklaris urbo Banská Štiavnica unua libera reĝa minurbo de Hungario.
Tiutempe estis verkita la jurlibro de la urbo, kiu estas la plej malnova hungara urba leĝaro. La posedrajton de la minejoj akiris – post la riĉaj lokanoj – la trezoro. Banská Štiavnica formis ĝis 1863 striktan komunumon kun la proksimaj minurboj, kun la t.n. sub-hungariaj minurboj.
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:
- Körmöcbánya Kremnica
- Besztercebánya Banská Bystrica
- Bakabánya Pukanec
- Újbánya Nová Baňa
- Libetbánya Ľubietová
- Selmecbánya Banská Štiavnica
La urbo rebatis sukcese kelkajn turkajn atakojn, kaj ŝanĝis en 1549 al evangeliista kredo. Oni fondis en Banská Štiavnica, en 1735 ministan lernejon; el tiu evoluis la unua eŭropa Minada Akademio, kiun igis akademio Maria Terezia. La instituto pligrandigis en 1807 kun hortikultura katedro; en 1919 ĝi trasetlis al Sopron kaj Brno.
La interna urbo de Banská Štiavnica etendiĝas eĉ sur la montodeklivoj, konstruiĝis terase, protektita artobjekto. Al ĝiaj famaĵoj apartenas la Praa kaj Nova fortikaĵo (la antaŭa estas romanik-gotika kirko el la 13-a jarcento, kiun oni trakonstruis en la 16-a jarcento al fortikaĵo; la lasta regas la urbopanoramon kaj konstruiĝis en la 16-a jarcento. El la preĝejoj gravas la plebanio- (13-15-a jarcento), la gotika preĝejo de sankta Katarino (1491–1501) kaj la copf-stila evangelika (1796) preĝejo. La stratojn ornamas multaj eblaj gotikdevenaj, renesancaj kaj barokaj fasadoj de patriciaj domoj kaj palacoj. La urbo havas minadan muzeon kaj botanikan ĝardenon.
La urbo estas romkatolika pilgrimloko.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon - Huenenberg, Svislando
- Ŝablono:Flagicon - Moravská Třebová, Ĉeĥio
- Ŝablono:Flagicon - Ptuj, Slovenio
- Ŝablono:Flagicon - Soragna, Italio
Famuloj
- en la iama Selmecbánya naskiĝis:
- germana-hungara astronomo Miksa Hell
- hungara aktorino Elma Bulla
- hungara sciencisto, inĝeniero Géza Pattantyús-Ábrahám
- hungara kuracisto Márton Galambos
- hungara tradukisto Albin Kőrösi
- hungaraj inĝenieroj pri arbaroj Adolf Divald kaj Zoltán Fekete
- hungara verkistino Lola Réz Kosáryné
- en la iama Selmecbánya mortis:
- hungara pastro kaj dramisto Kristóf Simai
- en Banská Štiavnica mortis:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.historia.szm.sk/slovnik/uvod.htm greke http://www.bstiavnica.sk greke http://www.muzeumbs.sk
|