Mogersdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefplaco de Mogersdorf
Mogersdorf en la mapo

Mogersdorf, hungare Nagyfalva [nadjfalva] estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Bazaj informoj

Situo

Mogersdorf situas laŭ la hungara landolimo (kontraŭe troviĝas Szentgotthárd), laŭ maldekstra bordo de Rába, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Graz.

Preĝejo de Mogersdorf

Historio

La unua mencio pri la setlejo devenis el 1187 en formo Nagyfalu. En 1664 tie okazis granda batalo inter Habsburgoj estre de Montecuccoli kaj turkoj estre de Küprili. Mortis 2-6000 kristanoj kaj 22-30 000 turkoj. En 1704 kaj post unu jaro armeo de Francisko Rákóczi la 2-a venkis la aŭstrojn. En 1910 loĝis en Nagyfalva 1107 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 Nagyfalva apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio).

Vidindaĵoj