3-a de februaro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→Mortoj: Johano de Gento |
→Eventoj: provizora pakto pri landlimo |
||
Linio 23: | Linio 23: | ||
** [[1917]]: [[Usono]] rompis [[diplomatio|diplomatiajn]] rilatojn kun [[Germanio]] |
** [[1917]]: [[Usono]] rompis [[diplomatio|diplomatiajn]] rilatojn kun [[Germanio]] |
||
** [[1918]]: [[Fortikaĵo]] [[Babrujsk|Bobrujsk]] estis okupita de la taĉmentoj de Unua Pola [[Korpuso (armeo)|Korpuso]] en Rusio de generalo [[Józef Dowbor-Muśnicki]] - kun ĝi [[poloj]] transprenis kontrolon pri deponejoj kun granda nombro da militaraj materialoj |
** [[1918]]: [[Fortikaĵo]] [[Babrujsk|Bobrujsk]] estis okupita de la taĉmentoj de Unua Pola [[Korpuso (armeo)|Korpuso]] en Rusio de generalo [[Józef Dowbor-Muśnicki]] - kun ĝi [[poloj]] transprenis kontrolon pri deponejoj kun granda nombro da militaraj materialoj |
||
* [[1919]]: Provizora [[pakto]] pri pola-ĉeĥoslovaka [[landlimo]] - [[Karviná]]-[[baseno]] kaj [[Zaolzie]] restis ĉe la ĉeĥa flanko |
|||
* [[1923]]: Premiera plenumo de kanto ''L-Innu Malti'', kiu de 1945 iĝis [[nacia himno]] de [[Malto]] |
* [[1923]]: Premiera plenumo de kanto ''L-Innu Malti'', kiu de 1945 iĝis [[nacia himno]] de [[Malto]] |
||
* [[1929]]: En [[Vieno]] fondiĝis la [[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj]] |
* [[1929]]: En [[Vieno]] fondiĝis la [[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj]] |
||
Linio 54: | Linio 55: | ||
* [[1976]]: Ĉefurbo de [[Mozambiko]] ŝanĝis nomon de Lourenço Marques al [[Maputo]]. |
* [[1976]]: Ĉefurbo de [[Mozambiko]] ŝanĝis nomon de Lourenço Marques al [[Maputo]]. |
||
* [[1981]]: [[Norvegio]]: [[Gro Harlem Brundtland]] ekestis unua virina ĉefministro en la ŝtato |
* [[1981]]: [[Norvegio]]: [[Gro Harlem Brundtland]] ekestis unua virina ĉefministro en la ŝtato |
||
* [[1982]]: '''[[Komunista krimo]]''': Juĝejo de Pola Mararmeo kondamnis en [[Gdynia]] bibliotekistinon Ewa Kubasiewicz al 10-jara [[malliberejo]] kaj 5-jara senigo de [[publika juro]] pro kolportado de [[flugfolio]]j kontraŭantaj enkondukon de la [[milita stato en Pollando]] |
* [[1982]]: '''[[Komunista krimo]]''': Juĝejo de Pola Mararmeo kondamnis en [[Gdynia]] bibliotekistinon Ewa Kubasiewicz al 10-jara [[malliberejo]] kaj 5-jara senigo de [[publika juro]] pro kolportado de [[flugfolio]]j kontraŭantaj enkondukon de la [[milita stato en Pollando]] (du aliaj viroj al 9-jara mallibero) - la familion oni [[reprezalio|reprezaliis]] kune kun morto de ŝia frato en strangaj cirkonstancoj |
||
* [[1987]]: Poloj Artur Hajzer kaj [[Jerzy Kukuczka]] kiel unuaj en la mondo vintre grimpis al [[Anapurno]] |
* [[1987]]: Poloj Artur Hajzer kaj [[Jerzy Kukuczka]] kiel unuaj en la mondo vintre grimpis al [[Anapurno]] |
||
* [[1989]]: Plurjara diktatoro de Paragvajo [[Alfredo Stroessner]] estis demisiita (reganta de 1959) |
* [[1989]]: Plurjara diktatoro de Paragvajo [[Alfredo Stroessner]] estis demisiita (reganta de 1959) |
Kiel registrite je 20:21, 3 feb. 2020
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 3-a de februaro estas la 34-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 331 tagoj restas (332 en superjaroj).
Je la 3-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 382: Romia imperiestro Teodosio en Trakio setligis gotojn kiel aliancanojn de Romio
- 993: Germana episkopo Udalriko de Aŭgsburgo estis kanonizita de la papo Johano la 15-a
- 1377: Papa Ŝtato: papa soldula armeo masakris 2 mil loĝantojn de la urbo Cesena (Emilio-Romanjo)
- 1451: Mehmedo la 2-a iĝis sultano de la Otomana Imperio - liaj trupoj faligis Bizancan Imperion
- 1454: Pollando: Iława kaj Ostróda aliĝis al kontraŭteŭtona Prusa Konfederacio
- 1488: Bartolomeu Dias malkovris Mossel Bay en la suda Afriko
- 1509: Portugalio konkeris Diuon - komenciĝs 450-jara koloniigo de Barato kaj la portugala ekrego sur la sudaj maroj de orienta duonglobo
- 1783: Hispanio agnoskis sendependecon de Usono
- 1815: Unua fabriko de malmolaj fromaĝoj fondiĝis en Svislando
- 1830: En Londona konferenco mondpotencoj (Britio, Rusio, Francio) atribuis sendpendecon al Grekio, kiu proklamis sin konstitucia monarkio
- 1852: Brazila-urugvaja armeo venkis la argentinan en batalo apud Caseros (proksime al Bonaero)
- 1863: Januara Ribelo: venko de polaj ribelantoj en batalo de Węgrów (kontraŭ Rusia Imperio) - atakataj kamparanoj, en ĉirkaŭita urbeto, per militaj falĉiloj venkis 1000 rusajn soldatojn kun kanonoj - mortfalis 150, rusaj perdoj nekonataj; la heroecon disfamigis franca poeto August Barbier, Maria Konopnicka kaj Cyprian Kamil Norwid
- 1905: Pollando: en Kielce vira kaj virina gimnazioj strikis kontraŭ rusigo, postulante enkondukon de instruado en la pola lingvo
- 1916: Otavo: Kanada Parlamentejo bruliĝis
- Unua mondmilito:
- 1917: Usono rompis diplomatiajn rilatojn kun Germanio
- 1918: Fortikaĵo Bobrujsk estis okupita de la taĉmentoj de Unua Pola Korpuso en Rusio de generalo Józef Dowbor-Muśnicki - kun ĝi poloj transprenis kontrolon pri deponejoj kun granda nombro da militaraj materialoj
- 1919: Provizora pakto pri pola-ĉeĥoslovaka landlimo - Karviná-baseno kaj Zaolzie restis ĉe la ĉeĥa flanko
- 1923: Premiera plenumo de kanto L-Innu Malti, kiu de 1945 iĝis nacia himno de Malto
- 1929: En Vieno fondiĝis la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1930: Komunistaj Partioj de Hindoĉinio kaj Annam kune kun Komunista Ligo de Hindoĉinio kunfandiĝis por formi Komunisman Partion de Vjetnamio
- 1931: Usono: La stelplena standardo fariĝis nacia himno
- 1932: Santiago de Kubo estis parte detruita de tertremo
- 1933: Adolf Hitler anoncis, ke realigo de Lebensraum en Orienta Eŭropo kaj ties absoluta germanigo, estas geopolitikaj celoj de Nacisocialisma Germana Laborista Partio
- 1935: Sylvain Arend malkovris asteroidon Vavelo
- 1939: Membroj de hungara Sagokruca Partio eksplodigis la Grandan Sinagogon de Budapeŝto - nun la centro de neologa judismo
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Kadre de Aranĝo T4 germanoj komencis ekstermon de pacientoj de psikiatria malsanulejo en Gostynin; komandanto de armea areo en Poznań malpermesis al germanaj soldatoj pledi pro deportataj poloj
- Ĉina Fronto: en Gŭangŝjio japanoj atakis Naningon
- 1941: Germana polico arestis en Lublin por pafekzekutado dekkelkajn personojn (i.a. esperantiston Czesław Pruski - revenĝe pro mortigo de gestapa konfidenculo; en kelkaj lokoj de Ĝenerala Gubernio sur konstruaĵoj aperis slogano: Laboru polo malrapide
- Generalo Franz Halder skizis al Adolf Hitler planon de la Operaco Barbaroso; Itala Orienta Afriko: batalo pri Kereno komencita - trupoj de Brita Imperio intencas konkeri la urbon de italaj unuoj en Eritreo
- 1942: En distrikto Radomski germanoj fondis trudlaborejojn por poloj, kiuj ne pagis monpunon
- Rotestro Józef Czapski, respondeculo pri pereintaj militkaptitoj el la internigejoj de polaj oficiroj de Starobilsk, Kozelsk kaj Ostaŝkov, pretigis memorialon pri deportado de pola loĝantaro de la Dua Pola Respubliko en Sovetunion; prezidento de pola ekzila registaro Władysław Raczkiewicz nomumis la Duan Nacian Konsilion, 31 membroj sub gvido de Stanisław Grabski
- 1943: En Siedlce okazis manifestacia funebra ceremonio de infanoj deportitaj de germanoj el Zamość-regiono, kiuj mortis pro frostiĝo dum transporto; Ribelo de Zamość: 3-taga batalo de Kamparanaj Batalionoj (300 soldatoj) apud Zaboreczno kaj Róża (distrikto Tomaszowski) finiĝis - mortfalis 103 germanoj; en distrikto Siedlecki taĉmento de Kamparanaj Batalionoj forprenis 1500 litrojn da metanolo el brandofarejo; al areo Biłgoraj komandanto de Kamparanaj Batalionoj direktis 200-personan taĉmenton por malpezigo de batalantaj polaj partizanoj; regopovoj de ĜG ekpostulis laborigi pli da virinoj; guberniestro de ĜG Hans Frank enkondukis 3-tagan funebron post malvenko de germanoj en la batalo ĉe Stalingrado
- En koncentrejo Dachau estis murdita soraba pastro Alois Andritzki; en Berlino oni publikigis direktivon pri funebro lige al la pasinta batalo ĉe Stalingrado; Finnlando: dum politik-militista konferenco oni konkludis pri dezirata retiriĝo de la milito; Orienta Fronto: ordono de popolkomisaro de mararmeo pri kreo de Azova ŝiparo; Suda Pacifiko: japanoj evakuis parton de sia 17-a Armeo el Guadalcanal (11 706 soldatoj); SS Dorchester estis sinkigita de germana submarŝipo U-boat - nur 230 el 902 personoj travivis; nokte de la 3-a/4-a de februaro Reĝa aerarmeo atakis Hamburgon;
- 1944: Germana polico pafekzekutis en ruinoj de Varsovia geto 160 personojn - plua revenĝotago pro atenco al Franz Kutschera - en Lublin 59, kaj en Miedzechów (distrikto Grójecki) 5; Lviva provinco: memdefendaj polaj taĉmentoj defedis la duan fojon vilaĝon Hanaczów - 58 poloj pereis (ĉefe virinoj kaj infanoj), taĉmento de Ukraina Ribela Armeo perdis 30 soldatojn, krom multaj vunditoj
- Usona 8-a Aviada Armeo per 1100 atakaviadiloj atakis Wilhelmshaven; komenco de Vitebska operaco fare de Balta kaj Okcidenta Frontoj; generalo Harold Alexander fondis Novzelandan Korpuson (ankaŭ el barataj soldatoj); itala partizana brigado batalis kontraŭ germanoj apud Pizzoferrato
- 1945: Soldatoj de la 15-a SS-divizio Lettland senmovigis per drato kaj vivbruligis en Podgaje 32 militkaptitojn de Pola Armeo; sovetaj soldatoj de Ruĝa Armeo seksperfortis en Biskupiec parton de lokaj virinoj; soldatoj de 3-a Belorusa Fronto ekregis Górowo Iławeckie
- Ĉefministro de pola ekzila registaro sendis leteron al prezidanto de Usono en kiu esperis, ke la registaro de Usono ne permesos voĉdonadon kontraŭan al sendependeco de Pollando; dum aeratako de Usona Aerarmeo (937 bombaviadiloj kun sekurigo de 613 ĉasaviadiloj) kontraŭ Berlino pereis ĉirkaŭ 22 mil homoj (i.a. Roland Freisler, prezidanto de Popola Tribunalo) - 26 bombaviadiloj kaj 8 ĉasaviadiloj perditaj), kaj 400 bombaviadiloj atakis fervojaĵojn apud Magdeburgo; sanga batalo de Manila komencis liberigon de Filipinoj de la trijara japana okupado; Birma Fronto: staba direktivo pri liberigo de Birmo per lokaj armitaj fortoj kaj poste de Malajoj
- 1947: Stalinismo: verdikto en montra proceso de 10 gvidantoj de la pola sekreta kontraŭkomunista organizaĵo Libero kaj Sendependo, kies fondinto kaj la unua prezidanto estis kondamnita al 8 jaroj de mallibero
- 1958: Benelukso fondiĝis - Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo subskribis en Hago traktaton fiksantan ekonomian union
- 1959: De Kanado al Pollando revenis parto de naciaj trezoroj kiel krona glavo Szczerbiec, kroniko de Gallus Anonymus
- 1959: Katastrofoj ĉe aviado: "La tago, en kiu mortis la muziko" – en aviada katastrofo pereis 3 usonaj muzikistoj: Buddy Holly, Ritchie Valens kaj Jiles Perry Richardson
- 1962: Pollando: registaro fermis liberpensan Klubon de Kurba Rondo
- 1965: Tertremo en Alasko, unu el la plej grandaj
- 1969: Kairo: Jaser Arafat iĝis prezidanto de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino
- 1972: Sapporo: 11-a Vintra Olimpiko komenciĝis
- 1976: Ĉefurbo de Mozambiko ŝanĝis nomon de Lourenço Marques al Maputo.
- 1981: Norvegio: Gro Harlem Brundtland ekestis unua virina ĉefministro en la ŝtato
- 1982: Komunista krimo: Juĝejo de Pola Mararmeo kondamnis en Gdynia bibliotekistinon Ewa Kubasiewicz al 10-jara malliberejo kaj 5-jara senigo de publika juro pro kolportado de flugfolioj kontraŭantaj enkondukon de la milita stato en Pollando (du aliaj viroj al 9-jara mallibero) - la familion oni reprezaliis kune kun morto de ŝia frato en strangaj cirkonstancoj
- 1987: Poloj Artur Hajzer kaj Jerzy Kukuczka kiel unuaj en la mondo vintre grimpis al Anapurno
- 1989: Plurjara diktatoro de Paragvajo Alfredo Stroessner estis demisiita (reganta de 1959)
- 1990: El la muzeo de Ercolano, en la provinco de Napolo, pli ol 200 grandvaloraj artefaktoj de antikva arto estas ŝtelitaj
- 1991: Itala Komunista Partio malfondiĝis
- 2008: Boris Tadić regajnis prezidentajn balotojn en Serbio
- 2009: Internacia Kortumo de Hago verdiktis pri statuso de ukraina Serpento-insulo kun kontinentbreto en la nordokcidenta Nigra Maro - rekonita kiel insulo, sed ne roko kiel argumentis rumanoj
- 2010: Oficanta prezidento de Grekio Karolos Papulias reelektiĝis
- 2012: Hungara flugkompanio Malév bankrotis
- 2014: En Danio ekfunkciis la dua registaro de ĉefministrino Helle Thorning-Schmidt
- 2014: Moskvo: pafado en lernejo n-ro 263 kun ostaĝigo de lernantoj
- 2015: Sergio Mattarella ekoficis kiel prezidento de Italio
Naskiĝoj
- 1677: Jan Blažej Santini-Aichel, ĉeĥa arkitekto italdevena (m. 1723)
- 1697: Ferdinand August Hommel, germana juristo kaj verkisto (m. 1765)
- 1736: Johann Georg Albrechtsberger, aŭstra muzikinstruisto (m. 1809)
- 1739: György Verestói, hungara reformita pastro, natursciencisto (m. 1794)
- 1757: Pál Kitaibel, hungara botanikisto, biologo kaj kemiisto (m. 1817)
- 1795: Antonio José de Sucre, bolivia militisto kaj politikisto venezueldevena (m. 1830)
- 1809: Felix Mendelssohn Bartholdy, germana komponisto, pianisto kaj orkestrestro juddevena, reprezentanto de frua romantikismo (m. 1847)
- 1821: Elizabeth Blackwell, unua usona kuracistino (m. 1910)
- 1822: Ignác Barna, hungara poeto, tradukisto kaj dentkuracisto (m. 1894)
- 1830: Balázs Orbán, hungara etnografo, historiisto (m. 1890)
- 1832: István Zajzoni Rab, hungara poeto kaj ĵurnalisto (m. 1862)
- 1839: Martin Packness, dana eldonisto de esperantaĵoj movaduminta en Vejle, kie fondis Esperanto-klubon, Esperanto-vortaristo (m. 1914)
- 1842: Sidney Lanier, usona poeto kaj muzikisto (m. 1881)
- 1859: Herbert F. Höveler, germana kemiisto kaj metalurgo, elpensinto de propagandaj Ŝlosiloj pri Esperanto, iniciatinto de Ĉekbanko Esperantista, fondinto de Esperanto-kluboj en Londono, Madejro, Sicilio kaj en Palestino, vicprezidanto de Brita Esperanto-Asocio, membro de Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto (m. 1917)
- 1859: Hugo Junkers, germana inĝeniero, konstruisto de aviadiloj (m. 1935)
- 1871: Eugeniusz Romer, pola geografo hungardevena, kreinto de la pola moderna kartografio, profesoro kaj geopolitikisto, membro de Pola Scienca Akademio, vicprezidanto de Internacia Geografia Unio (m. 1954)
- 1874: Gertrude Stein, usona poetino kaj feministino (m. 1946)
- 1877: Endre Antalffy, hungara lingvisto, tradukisto, orientalisto kaj literaturhistoriisto (m. 1958)
- 1878: Gábor Téglás hungara ĵurnalisto, filo de Gábor Téglás (m. 1900)
- 1887: Georg Trakl, aŭstra lirikisto verkanta pri senco de ekzisto, morto, detruo kaj ŝanĝiĝo (m. 1914)
- 1889: Anton Goldmann, aŭstro-germana urbo-sekretario, esperantisto (m. nekonata)
- 1889: Risto Ryti, ĉefministro kaj prezidento de Finnlando (m. 1956)
- 1898: Alvar Aalto, finnlanda arkitekto, urbisto (m. 1976)
- 1901: Nora Gregor, aŭstra aktorino konata de la filmo La règle du jeu (m. 1949)
- 1906: George Adamson, brita naturesploristo protektanta bestojn en Kenjo, murdita (m. 1989)
- 1907: James A. Michener, usona verkisto distingita de la prezidenta medalo de libereco (m. 1997)
- 1909: Simone Weil, franca kristana filozofino juddevena, fratino de André Weil (m. 1943)
- 1920: Henry Heimlich, usona kuracisto konata de Heimlich-manovro helpanta sufokiĝantojn (m. 2016)
- 1923: Wacław Krzyżanowski, pola juristo, armea akuzisto, kolonelo, komunista krimulo mortkondamninta en justica murdo interalie 17-aĝan flegistinon Danuta Siedzikówna (m. 2014)
- 1924: Leslie Stevens, usona reĝisoro de Incubus (m. 1998)
- 1924: Andrzej Szczypiorski, pola verkisto okupiĝanta pri germana kaj juda temaro, malliberulo de la germana koncentrejo Sachsenhausen (m. 2000)
- 1925: Leon Schlumpf, svisa politikisto, aktivulo de Svisa Popolpartio (m. 2012)
- 1929: Péter Hamburg, rumania hungara matematikisto, filo de Irén Becski
- 1930: Sándor Csoóri, hungara poeto, verkisto kaj politikisto, patro de Sándor Csoóri (muzikisto)
- 1933: Tibor Nagy, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1934: András Hantz, rumania hungara kemiisto, posedanto de 25 patentoj
- 1937: Jacques Barrot, franca politikisto, eŭrokomisaro (m. 2014)
- 1938: Hu Guozhu, ĉina verkisto, tradukisto kaj esperantisto, redaktoro de "Penseo", membro de UEA kaj de la Akademio Literatura de Esperanto, honora komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo, tradukinto de kvarvolumaj La strangaĵoj de Liaozhai de Pu Songling, eldonitaj en la Serio Oriento-Okcidento kaj rete legeblaj
- 1945: István Orth, rumania hungara grafikisto, restarigisto de la Muzeo Brukenthal en Sibiu
- 1951: Blaise Compaoré, prezidento de Burkino mosidevena
- 1965: Maura Tierney, usona aktorino irlanddevena
- 1970: Katja Petrovskaja, germana-ukraina verkistino kaj ĵurnalistino, honorigita de Ingeborg Bachmann-premio
- 1971: Hong Seok-cheon, sud-korea aktoro, artisto kaj entreprenisto
- 1972: Jesper Kyd, dana muzikverkisto por komputilaj ludoj kaj filmoj
- 1977: Daddy Yankee, portorika komponisto de regetono
- 1980: András Csaba Molnos, hungara aktoro ludanta en Ŝtata Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro
- 1982: Vilmos Koter, rumania hungara grafikisto, membro de artistgrupo Terem
- 1982: Bridget Regan, usona filma, televida kaj teatra aktorino
- 1990: Sean Kingston, usona kantisto de ritmenbluso, popmuziko kaj regeo
Mortoj
- 699: Werburgh, anglosaksa abatino de Ely, sanktulino
- 865: Sankta Ansgar, franca episkopo kaj misiisto, patrono de Skandinavio
- 1014: Sven la 1-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Anglio (naskiĝis ĉirkaŭ 965)
- 1116: Kolomano, reĝo de Hungario kaj de Kroatio, konata de la Placo de Herooj (naskiĝis ĉirkaŭ 1070)
- 1399: Johano de Gento, angla princo, militistestro, ŝtatestro, filo de la reĝo Eduardo la 3-a, unu el la plej riĉaj homoj siaepoke (n. 1340)
- 1468: Johannes Gutenberg, germana inventisto kaj presisto, eldoninto de la Biblio de Gutenberg (naskiĝis ĉirkaŭ 1400)
- 1636: Petrus Kenicius, luterana teologo, ĉefepiskopo de Upsalo (n. 1555)
- 1751: Christian David, misiisto kaj verkisto germana-morava
- 1802: Pedro Rodríguez de Campomanes, hispana politikisto, juristo kaj ekonomikisto (n. 1723)
- 1820: Gia Long, imperiestro de Vjetnamio, izolismema, fondinto de dinastio Nguyễn (n. 1762)
- 1827: Johann von Kalchberg, aŭstra verkisto, historiisto kaj juristo (n. 1765)
- 1832: George Crabbe, angla poeto kaj naturalisto (n. 1754)
- 1842: Sándor Bölöni Farkas, hungara ekonomia kaj politika verkisto (n. 1795)
- 1842: Abraham Stern, pola judo, horloĝisto, mekanikisto, inventisto de mekanikaj kalkuliloj, segejo kaj draŝmaŝino, pioniro de kibernetiko (n. inter 1762-1769)
- 1858: August Alexander Kämmerer, germana geologo kaj apotekisto (n. 1789)
- 1862: Jean-Baptiste Biot, franca fizikisto, matematikisto, astronomo kaj geodeziisto, konata de la leĝo de Biot-Savart (n. 1774)
- 1871: Sándor Gálffy, hungara poeto, folkloristo (n. 1810)
- 1874: Lunalilo, reĝo de Havajo, parenco de la unua reĝo Kamehameha la 1-a (n. 1835)
- 1881: John Gould, brita ornitologo esplorinta birdojn de Aŭstralio (n. 1804)
- 1901: Fukuzawa Yukichi, japana verkisto, pedagogo, tradukisto, entreprenisto, politologo, fondinto de la universitato de Keio kaj de taggazeto "Sankei Shimbun" (n. 1835)
- 1915: Géza Nagy, hungara arkeologo kaj etnografo, laboranto de Muzeo Sikula Nacia (m. 1855)
- 1919: Edward Charles Pickering, usona astronomo kaj fizikisto, iniciatinto de prilaboro de la Henry-Draper-Katalogo (n. 1846)
- 1919: Hugo Jung, germana instruisto kaj naturscienculo, direktoro de Observatorio de la Universitato Harvard (n. 1844)
- 1924: Woodrow Wilson, Nobelpremiita prezidento de Usono, konata de la 14 punktoj de Wilson, postulinta sendependecon de Pollando, kontraŭkomunisto (n. 1856)
- 1935: Hugo Junkers, germana inĝeniero kaj entreprenisto, fondinto de la firmao Junkers (n. 1859)
- 1943: Alois Andritzki, soraba beatigita pastro, kontraŭulo de naziismo, murdita (n. 1914)
- 1944: Yvette Guilbert, franca kanzonistino kaj aktorino, ordenita per medalo de Honora Legio (n. 1865)
- 1945: Roland Freisler, germana juristo, bolŝevika komisaro, membro de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, prezidanto de Popola Tribunalo, militkrimulo (n. 1893)
- 1950: Gyula Moór, hungara jurfilozofo, prezidanto de Hungara Scienca Akademio (m. 1888)
- 1950: Karl Seitz, aŭstra politikisto, la unua prezidento de Aŭstrio (n. 1869)
- 1951: Fréhel, franca kantistino kaj aktorino bretondevena (n. 1891)
- 1959: Buddy Holly, usona kantisto, komponisto kaj rokenrola pioniro (n. 1936)
- 1959: Géza Téglás, hungara juĝisto, stenografo, filo de Gábor Téglás (n. 1883)
- 1959: Ritchie Valens, usona muzikisto meksikdevena, konata de esperantigita kanto La Bamba kaj samnoma filmo (n. 1941)
- 1960: Ferenc Delly, rumania hungara aktoro, reĝisoro (n. 1903)
- 1975: Umm Kulthum, egipta kantistino kaj muzikistino, kies funebran ceremonion partoprenis 4 milionoj de homoj (n. 1904)
- 1979: Imre Haynal, hungara kuracisto kaj profesoro, direktoro de kliniko pri la internaj malsanoj de la Universitato de Koloĵvaro (n. 1882)
- 1982: Nándor Hun, hungara kuracisto, direktoro de malsanulejo en Sânmartin (n. 1919)
- 1997: Bohumil Hrabal, ĉeĥa verkisto, kies libroj estis filmigitaj kaj tradukitaj en pli ol 25 lingvojn (n. 1914)
- 1997: Endre Szabó, rumania hungara fizikisto, radiologo, farmakologo (m. 1927)
- 1997: László Szabó, rumania hungara ĵurnalisto, vicdirektoro de la Ŝtata Hungara Operejo de Kluĵo (n. 1918)
- 1999: János Incze, rumania hungara pentristo, nomata Pieter Bruegel de Transilvanio (n. 1905)
- 2001: Imre Drócsay, rumania hungara pentristo kaj grafikisto, disĉiplo de Vilmos Aba-Novák (n. 1912)
- 2001: Zbigniew Tomanek, pola pentristo kaj pedagogo ligita kun Krasnystaw kiel membro de Naciaj Armitaj Fortoj kaj kun Elbląg kiel estrarano de Pola Esperanto-Asocio kaj posedanto de Esperanto-biblioteko, filo de pioniro de Esperanto (n. 1912)
- 2002: Arnold Mostowicz, pola kuracisto, ĵurnalisto, verkisto kaj scienca populariganto juddevena, kronikisto de Lodza geto okupiĝinta pri holokaŭsto kaj Nifo-temaro (n. 1914)
- 2004: Karlo Fajszi, hungara poŝtoficisto, granda kolektisto de esperantaĵoj, honora membro de HEA kaj UEA, honora civitano de Budapeŝto, konata de la Kolektaĵo de Fajszi, la 4-a post Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Biblioteko Butler de Esperanto-Asocio de Britio kaj Biblioteko Hector Hodler de UEA (n. 1911)
- 2005: Zurab Ĵvania, kartvela biologo, ĉefministro de Kartvelio (n. 1963)
- 2005: Reuven Zygielbaum, pola aktoro kaj verkisto juddevena, malliberulo de gulagoj, postmilite kreis en Lublin malsanulejon por judoj savitaj de la germana holokaŭsto (n. 1913)
- 2005: Ernst Mayr, germana-usona ornitologo kaj evolua biologo, filozofo, aŭtoro de la nocio kladistiko (n. 1904)
- 2009: Pavlo Zahrebelnij, ukraina verkisto okupiĝinta pri la dua mondmilito (n. 1924)
- 2011: Maria Schneider, franca aktorino rolinta en la itala filmo Ultimo tango a Parigi (n. 1952)
- 2012: Ben Gazzara, usona aktoro kaj reĝisoro italdevena, laŭreato de la premio Emmy (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Mozambiko - Tago de herooj
- Romkatolika Kalendaro:
Tagoj de semajno
La 3-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.