Vikipedio:Alinomendaj artikoloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj estas ejo por peti la alinomigon de artikolo, ŝablono, aŭ projekt-paĝo en Vikipedio. Bonvolu legi nian artikolon pri titol-politiko kaj nian gvidlinion por alinomi antaŭ ol movi paĝon aŭ peti paĝ-movadon.

Ĉi tiu paĝo celas organizi la laŭeble sisteman alinomigon de artikoloj.

Arkivo de proponoj ne plu aktualaj troviĝas ĉi tie: Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj/Arkivo.

Por tio ekzistas ŝablono kiel markiloj pri tia propono kaj respektivaj kategorioj.

Jene sekvu listigoj pri la proponitaj paĝoj.

Aŭtora portalo
vdr

Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.

Nuntempe estas 94 alinomendaj artikoloj

Ne plu aktivaj[redakti fonton]

Ne plu aktivajn proponojn movu al /Arkivo, vidu la keston "Malnovaj diskutoj" ĉi-supre. Dankon!

Aktivaj (de 2021)[redakti fonton]

Arbo de vojaĝanto -> Ravenalo[redakti fonton]

Arbo de vojaĝanto estas nomo en nur kelkaj malmultaj lingvoj, tre poezia kaj ne scienca. Ravenalo estas ĝusta adapto de la latina scienca nomo kaj PIV-a vorto.--kani (diskuto) 23:04, 27 feb. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 23:04, 27 feb. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 28 feb. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 20:54, 28 feb. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Ne temas pri "nomo en nur kelkaj malmultaj lingvoj". Estas sume 45 diverslingvaj Vikipediaj artikoloj ligitaj al la nia. El tiuj, dudeko uzas titolon kiu signifas "arbo de vojaĝanto" aŭ "palmo de vojaĝanto", kvin titoloj iel rilatas al banano ("banana ventumilo" aŭ io simila). Kvin artikoloj estas titolitaj per la scienca nomo Ravenala madagascariensis, kursiva kaj do fremdlingva en tiu medio; tiuj plej ofte mencias en la teksto nomon similan al "arbo de vojaĝanto". La aserto, ke la nomo estas "poezia kaj ne scienca", ne povas esti serioza argumento kontraŭ arbo de vojaĝanto. Mi respektas la vortelekton de la originala aŭtoro. --Surfo 17:12, 1 mar. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Ĉu RavenaloRavenala? Mi trovas nenie la esperantigon de l'nomo, aliaj lingvoj uzas kursive la latinan nomon kiel titolon, t.e. Ravenala.--DidCORN (diskuto) 20:34, 1 mar. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: La vorto "Ravenalo" troviĝas en NPIV, kiel jam supre menciis Kani. --Tlustulimu (diskuto) 20:46, 1 mar. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mia kalkulo ne egalas al tiu de Surfo: malfacile trovas la dudekon, dum almenaŭ dektrio uzas la vorton Ravenala ĉu kiel genro ĉu kiel specio, kio ĉi tie samas ĉar temas pri monotipa genro. Kaj tio en Esperanto estas Ravenalo laŭ NPIV. Mi ne kredas, ke "poezia kaj ne scienca" nomo ne validas; tio povas esti. Mi diris nur, ke temas pri nomo "poezia kaj ne scienca".--kani (diskuto) 17:03, 2 mar. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Uzanto:Kani, mi certe ne celis decidi pri ĉi tiun afero per kvazaŭa voĉdono, nur kalkulante la signifojn de la alilingvaj artikoltitoloj. Mi nur volis atentigi pri via dubinda aserto "nomo en nur kelkaj malmultaj lingvoj". Laŭ mia kalkulo, almenaŭ ĉi tiuj lingvoj havas titolon, kiu signifas arbo (aŭ palmo) de vojaĝanto: af bg bn ca de eo fa fi fr hr hu hy is ja ka nl pt sv uz zh_ zh ar be ceb cs. Pluraj aliaj mencias en la teksto nomon similan al "arbo de vojaĝanto". Tia nomo do estas ege internacia kaj tuj komprenigas, ke temas pri arbo. Kaj nomoj "poeziaj", fantaziaj, eĉ ĉerpitaj el mitologio, aŭ simple metaforaj abundas por bestoj kaj plantoj: ekz. drakarbo, imperiestra pingveno, ursa ajlo estas titoloj de Vikipediaj artikoloj. Eĉ PIV diras: "nomata «arbo de la vojaĝanto». Mi plu defendas la titolon elektitan de la unua artikolverkinto. --Surfo 16:21, 8 mar. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Forte por Forte por: Eĉ se la uzanto Lumass bone tradukas el la angla lingvo, li ne estas botanika termina institucio kaj ne estas PIV. Tial mi pledas por uzo de la ĝusta adapto de la latina scienca nomo kaj PIV-a vorto. La alternativan, nesciencan nomon mi metis tute al la komenco de la unua frazo, kaj nepre subtenas lasi ĝin kiel alidirektilo kaj alternativa vorto en vikidatumoj, sed kiel baza vorto tamen PIV-a kaj fake botanike rekonebla vorto pli taŭgas. ThomasPusch (diskuto) 14:44, 27 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Takso[redakti fonton]

Oni vidas en Reta Vortaro kaj en PIV la difinon de akcizo, kiu estas pli taŭga ol takso.--Gpl (diskuto) 17:11, 4 mar. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: La artikolo ne estas komprenebla. Konjekte el la ligitaj alilingvaj artikoloj, ne temas pri akcizo (speco de imposto), sed ia pago aŭ kotizo por servo. Prefere oni simple forigu la tuton.--Surfo 11:54, 5 mar. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Fakte Takso estis kreita nur kiel alidirektilo al Taksado, kaj nur poste Punktor metis enhavon kaj ligis. Laŭ mi erare, kiel traduko de ekzemple hispana "tasa" kio aperas kiel tradukebla al taksado en vortaro de De Diego, sed tiu uzo rilatas al la agado de la verbo "tasar", kio rilatas ja al taksi. Resume oni havas du artikolojn takso (kiu devus esti alinomita) kaj akcizo kun simila enhavo, kiujn fakulo devus apartigi reference al la enhavo de la alilingvaj artikoloj kaj al la esperanta signifo. Takso devus esti rekonvertita en alidirektilo al taksado.--kani (diskuto) 23:51, 5 mar. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Pro la multaj signifoj de la radiko necesas krei apartigilon, kiu ligos al pli detalaj specifaj artikoloj.--DidCORN (diskuto) 20:37, 10 mar. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Karibia plato, Karibio anglalingva, Karibio ->[redakti fonton]

Saluton. Alifono hodiaŭ demandis sur Diskuto:Kariba Maro pri la ĝusta vorto. Ĉu do estu "kariba" aŭ "karibia"? Laŭ NPIV nur ekzistas "kariba". Ĉu iu eble konas fonton por "karibia"? Se ne, ni devus verŝajne alinomi Karibia plato, Karibio anglalingva. Ĉu ne? La land-noma uzo de la finaĵo -io apenaŭ devus taŭgi por la dua artikolo, ĉar temas pri grupo de landoj resp. insuloj. Ĉu ne?

Krome mi ĵus vidis, ke eĉ sur la diskutopaĝo de Karibio estas propono je alinomado, jam ekde 2015. Longharulo tiam proponis la titolojn "Kariba regiono" kaj "Karibomara regiono". Sed kiun ni uzu el ili? Mi inklinas al la unua varianto, ĉar ĝi estas pli mallonga. --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 24 maj. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Kariba Maro povas resti tiel, kongrue kun NPIV kaj la kulturaj tradicioj en aliaj lingvoj. Ankaŭ Karibio povus resti tiel, konsiderinte, ke la finaĵo -io ne nur uzatas por landoj, sed ankaŭ por landaroj aŭ landeroj, ekzemple Skandinavio, Franclingvio, Andaluzio, Okcitanio ktp. Tamen mi ne kontraŭus alinomigon al Kariba regiono; tamen la titoloj kiuj enhavus tion estus pli longaj kaj pli malfacile uzeblaj, kiel Karibregiona plato, Afrik-karibregiona popolo, ktp. Pri Karibio anglalingva, la demando estas kial ne Anglalingva Karibio? La kreinto lastatempe jam kreis aliajn artikolojn kun la adjekto fine anstataŭ la kutimo en Esperanto. Lia argumento estas, ke tiel, tajpante la substantivo jam aperas diversaĵoj. Laŭ mi, tio nek indas nek utilas.--kani (diskuto) 20:49, 26 maj. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Kani pravas ke "Kariba Maro povas resti tiel, kongrue kun NPIV kaj la kulturaj tradicioj en aliaj lingvoj. Ankaŭ Karibio povus resti tiel, konsiderinte, ke la finaĵo -io ne nur uzatas por landoj, sed ankaŭ por landaroj aŭ landeroj, ekzemple Skandinavio, Franclingvio, Andaluzio, Okcitanio ktp." Supozeble ankaŭ neniu kontraŭus alinomigon de Kariba regiono al Karibio. Sed se oni "malinventus" la vorton "Karibio" kaj rezultus estus signife pli komplekaj vortokonstruoj kiel "Karibregiona plato", "Afrik-karibregiona popolo", tiam tiujn vortojn mi neniel volus. Longharulo estas mania misiisto kiu volas purigi Esperanton je ĉiaj vortoj kun finaĵo io - supzeble li ankaŭ estas kontraŭ la vortoj Alĝerio kaj agonio. Sed pro tiu misia krucmilito, kiu tute neas la esperantan evoluon ekde la jaro 1900, krei monstrajn vortojn kiel "Karibregiona plato", "Afrik-karibregiona popolo", mi persone juĝus tragika mispaŝo. Tial mi pledas por tio tute nenion ŝanĝi. ThomasPusch (diskuto) 16:14, 27 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Haŭsiero -> Merkata tendenco[redakti fonton]

Kialo: la nuna redakto ne kongruas kun la aliaj lingvoj, sed povas resti kiel parto de pli kongrua teksto.--kani (diskuto) 16:59, 23 jun. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Arbarulo (diskuto) 03:13, 27 jun. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Jes kaj ne. Fakte la PIV-a vorto kaj la klarigo pri ĝi tute ne kongruas kun la koncepto de merkata tendenco, do necesas fari tute novan tekston, en kiu eblas flanke mencii la vorton haŭsiero kaj sian PIV-an difinon. Se alilingvaj vikipediaj artikoloj taŭgus por nia esperanta termino, tiam estus tiuj en vikidatumoj d:Q1591292 - sed ili jam priskribas tre detalan ekonomikan principon. Sincere dirite, la tesksto "haŭsiero" nun nur estas unu frazo, kopiita el PIV, kaj referenca atentigo pri ekonomika vortaro i.a. kun Esperanto. Tio ne sufiĉas por artikola ĝermo... nur sufiĉus por vortaro. Sed mi ne postulas buĉi ĝin, sed ligi ĝin al la vikidatuma ero d:Q1591292, esperante ke iu kompatos kaj elkonstruas la frazon al minimume tri, kaj alvoki ke iu kreu artikolan ĝermon, tri frazoj sufiĉas, pri merkata tendenco d:Q1004322. ThomasPusch (diskuto) 22:51, 28 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Tomba donaco => Tombohavaĵo[redakti fonton]

La ofta signifo de donaco estas ke iu donacas ion al iu. Tiuokaze la afero estas alia. Mi ne komprenas ĉiujn alilingvajn ligilojn, sed en tiuj kiujn mi komprenas ne vidas klare la koncepton donaco. Tre ofte fakte la riĉaĵoj estus posedaĵoj de la mortinto, do neniu donacas, nur tiu kunportas parton de siaj havaĵoj. Ankaŭ Tomboriĉo aŭ Tomboriĉaĵo povus taŭgi, sed ne ĉiam temas pri riĉo: foje simpla ceramikaĵo aŭ nevalora objekto povas esti grava el historia aŭ arkeologia vidpunkto. En la nova redakto oni povus nuancigi la aferon kaj konservi la koncepton donaco kiam necese.--kani (diskuto) 23:38, 2 sep. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Mi trovas edifaj kaj vojmontraj la nomon de la koncerna ruslingva termino погребальный инвентарь (laŭvorta traduko: sepulteja inventaro) kaj klarigon en la koncerna artikolo, ke temas pri arĥeologia fakvorto. -Filozofo (diskuto) 10:33, 3 sep. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Ambaŭ terminoj ŝajnas al mi pravigeblaj sed ne tute trafaj; la entombigintoj iamaniere donacis ĝin kaj la entombigito iamaniere havas ĝin, sed ne striktasence. Por nun mi ne havas pli bonan proponon. Arbarulo (diskuto) 14:41, 5 sep. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: La esprimo "tombovaroj" aperas en tri artikoloj de Vikipedio, do estas menciinda. Lingvano (diskuto) 09:17, 6 sep. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Eblas meti diversajn nomigojn al la unua frazo, sed fakte "tomba donaco" ne estas malbona - "varo" tre memorigas min pri aĉetado kaj vendado, kvazaŭ la mortinto intencas tuj vendi sian objekton en la transmondo, kio ne estas la ideo, kaj "riĉaĵo" komprenebla ankaŭ ne plene taŭgas, ĉar kiel skribis Kani, foje estas simpla ceramikaĵo aŭ nevalora objekto, nur "simbona donaĵo", kaj tion bone spegulas la vorto donaco, kiu ankaŭ povas esti nur simbola kaj ne materie valora (almenaŭ mi de miaj infanoj jam ricevis multajn materie tute nevalorajn donacojn). Do mia propono estas ne ŝanĝi la titolon, do kontraŭ kontraŭ. ThomasPusch (diskuto) 23:03, 28 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kategorio:Almanako --> Kategorio:Tagoj de la jaro[redakti fonton]

Ĉiuj aliaj lingvoj kiujn mi komprenis (35) mencias "tagojn", nur unu 365 tagojn de almanako, neniu "almanakon". En la kategorio estas nur tagoj kaj nur unu almanako, kiu eble povus formi parton de nova Kategorio:Almanakoj.--kani (diskuto) 00:34, 14 okt. 2021 (UTC)}Reply[Respondi]

Por Por: "Kategorio:Tagoj de la jaro" kaj la alia propono de Kani, t.e. ankaŭ por la kreado de nova "Kategorio:Almanakoj".--DidCORN (diskuto) 10:06, 18 okt. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Ĉu ne "Datoj" aŭ "Kalendaro" estus taŭga kategorio por la plejmulto de la paĝoj? --Surfo 20:48, 14 okt. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Diable, mi ne kontrolis, ke ekzistas ankaŭ la Kategorio:Tagoj por Memortagoj aŭ Konscitagoj. Tio komplikigas la aferon. En angla estas du kategorioj nome Day kaj Days. Konfuzige, ĉu ne?--kani (diskuto) 00:57, 15 okt. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Sekvante la ĉi-suprajn komentojn prefereblas por mi precizi tiele "Kategorio:Tagoj de la jaro" (kiel okazas pri la itala Vikipedio), kiu rilatas al Days. Krom la mankanta "Kategorio:Almanakoj", necesas krei trian kategorion "Kategorio:Tago (Tempospaco)", kiu rilatas alDay.--DidCORN (diskuto) 15:21, 15 okt. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: "Kategorio:Tagoj de la jaro" Arbarulo (diskuto) 16:06, 16 okt. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Mi kreis la necesan novan kategorion Kategorio:Tagoj de la jaro (kaj kelkajn aliajn kategoriojn pri tagoj). Mi ankaŭ aldonis ĉiujn artikolojn pri la tagoj de la jaro en ĉi tiun kategorion. Sed mi tute ne komprenas la kategorion Almanako aŭ Almanakoj. --LiMr (diskuto) 21:52, 12 nov. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: "Kategorio:Tagoj de la jaro" kaj la alia propono de Kani, t.e. ankaŭ por la kreado de nova "Kategorio:Almanakoj" (cetere: ja ekzistas ankoraŭ kategorio:Tagoj, kio kompreneble restu). ThomasPusch (diskuto) 23:20, 28 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Propono: @Kani: Estas sufiĉe da poraj voĉoj por realigi la movon de la 366 artikoloj pri la tagoj de la jaro al Kategorio:Tagoj de la jaro, kaj fakte la kategorion jam faris LiMr la 2021-11-10 kaj lia roboto ankaŭ jam metis ĉiujn 366 kategoriojn kaj la 366 tekstojn tien, do restas nur peti lian roboton forpreni la paĝojn el la malnova kategorio "almanako". @LiMr: pri tio mi petas. Mi proponas atendi ĝis la roboto faris sian laboron, kaj tiam mi ŝanĝos la kategorion "Almanako" al "Almanakoj", permane movante la malmultajn restantajn erojn, kaj ligos ĝin al d:Q5612897 ("Almanakoj"). ThomasPusch (diskuto) 23:20, 28 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Farite, la tagoj ne estas en la kategorio Almanako. LiMr (diskuto) 09:29, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Plentono / Duontono -> Plenduto / Duonduto[redakti fonton]

Kaj PIV kaj ReVo diras, ke ĉi tiu uzo de "tono" estas evitinda. Nuntempe plentono alidirektas al plenduto, kaj devus esti inverse (nur administranto povas ŝanĝi tion ĉi). Plie, Duontono kaj Duonduto estas du artikoloj kiuj devus unuiĝi. -Yehadut (diskuto) 01:59, 3 nov. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 17:51, 16 nov. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Efektive bonus eĉ tekste noti kun referenco al PIV, ke [https://vortaro.net/#duontono_kd la variaĵo duon"tono" evitindas. Se ni vere decidas sekvi vian proponon, nun estas 3 voĉoj poraj kaj neniu kontraŭa: ĉu vi tiam pretos redakte kunigi la du artikolojn Duontono kaj Duonduto? ThomasPusch (diskuto) 04:55, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Transmaraj kolektivumoj (Francio) -> Transmaraj kolektivoj (Francio)[redakti fonton]

Plejparte en Vikipedio, oni uzas la vorton "kolektivo" por collectivité, kaj mi ne trovas la vorton "kolektivumo" en vortaro. Sed se kolektivumo ja pli taŭgas, ni retenu ĉi tiun nomon de la artikolo sed ŝanĝu la vorton aliloke al kolektivumo. -Yehadut (diskuto) 08:00, 30 nov. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Fakte, tute ne temas pri kolektivoj aŭ "kolektivumoj". Kiom mi povas juĝi laŭ la vikipediaj artikoloj en pluraj lingvoj, temas pri eŭfemismo, kiu estas malpli klare aludanta pri tio, ke temas pri iamaj kolonioj. En multaj lingvoj tia nova eŭfemismo delonge estas teritorio.
Vidu, ekzemple:
Britaj_transmaraj_teritorioj
Usonaj_Virgulinsuloj
Porto-Riko
ktp
Miaimprese, tiu ĉi formo en tia senco tre bone sidas ankaŭ en Esperanto. Amike,-Filozofo (diskuto) 21:10, 3 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Resume, mi pledas Por Por: Transmaraj teritorioj (Francio) Amike, -Filozofo (diskuto) 21:10, 3 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Transmaraj teritorioj (Francio).--kani (diskuto) 20:09, 10 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: mi pensas ke ni estu tre singardaj antaŭ ol ŝanĝi ion. Ekzemple, en la franca "Territoire d'outre-mer" ―hodiaŭ― aplikeblas nur al Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj kaj ne plu al aliaj transmaraj departementoj aŭ kolektiv(um)oj. --Dominik (diskuto) 04:36, 11 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Kampurbo -> Bazarurbo[redakti fonton]

Mi iam unuflanke jam alinomis, ĉar naive komprenis, ke temas pri evidentaĵo. Samtage kaj same unuflanke Petr Tomasovsky malfaris la alinomon, surbaze sur la nuna enhavo, ĉefe pri Hungario kaj Finnlando. Dume en la alilingvaj versioj, mi trovis ses lingvojn en kiuj mi trovis la koncepton bazaro, kaj neniun en kiu mi povus kompreni la koncepton kampo aŭ eĉ ion alian; eble tio ekzistas. Kompreneble mi ne scipovas ĉiujn lingvojn de la mondo, mi scias. Ĉiuokaze, mi iom esploris la aferon. Laŭ la anglalingva artikolo la hungara vorto (the word for market town "mezőváros" means literally "pasture town") signifas laŭvorte paŝtejan urbon aŭ herbejan urbon, kaj ne precize kampurbon, eble urbo por paŝtistoj, de paŝtistoj aŭ io tia. Pri la finna vorto "Kauppala", same anglalingva artikolo indikas, ke ĝi havas saman signifon kiel sveda Köping, tio estas Bazarurbo. Tio rezultis en la fakto, ke nune en Vikipedio estas kelkaj artikoloj pri finnaj loĝlokoj, nomitaj erare kampurboj. Krome, kio estas kampurbo laŭvorte? Kontraŭdiro aŭ surogato de bazarurbo aŭ se uzi alilingvajn vortojn merkaturbo. Tion mi ne proponas, ĉar en Esperanto merkato estas alia afero. Dum la artikolo plue havas la nunan titolon, oni ne povas ampleksigi la enhavon por havi lokon por ĉio kaj oni ne povas ĝuste korespondi kun alilingvaj artikoloj.--kani (diskuto) 20:44, 10 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: La artikolo mem proponas la alterantivon foirourbo, kiu ŝajnas al mi pli komprenebla kaj taŭga.--DidCORN (diskuto) 16:36, 11 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Kiel oni nomigus setlejon, kiu estas inter urbo kaj vilaĝo. En Ĉeĥio tia setlejo nomiĝas cs:městys aŭ en en:Městys (angloj lasis la ĉeĥan nomon por la artikolo). Ĉu ni alinomos ĉiujn artikolojn kaj kategoriojn pri kampurboj en Ĉeĥio? En la ĉeĥa vorto "městys" estas nenia mencio pri bazaro aŭ foiro. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:00, 11 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Foje estis la ĉeĥa artikolo pri "městys" ligita en la intervikiaj ligiloj kun "kampurbo" en Esperanto. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:06, 11 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Kia malsimplaĵo! Ŝajne temas pri tuta aro de similaj sed ne identaj administraj unuoj en diversaj landoj. Mi volus konsideri ajnan decidon provizora, ĝis fakulo pri mezepoka Eŭropo aprobos ĝin.
Ni povus rezigni por nun pri ĝenerala artikolo, kaj havi apartajn pri la konceptoj de apartaj landoj, kiel la jam ekzistanta Foira komunumo. Eventualaj informoj pri la tut-Eŭropa evoluo de la konceptoj povus lokiĝi en sekcio de Urbeto (urbo).
Se ni preferas konservi la nun diskutatan artikolon, mi proponas titoli ĝin Bazarurbeto per vorto troviĝanta en PIV, kaj ŝajne celanta la koncernan koncepton aŭ iun el ĝiaj variantoj, kvankam ne ofte uzata. Arbarulo (diskuto) 17:56, 11 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi konsentas, ke ni havu apartajn artikolojn pri la konceptoj de apartaj landoj, ekzemple "městys". Kampurbo kaj bazarurbeto povas esti alidirektiloj al Bazarurbo aŭ inverse Bazarurbo al Bazarurbeto. Tial necesos nek ŝanĝi aliajn artikolojn nek ŝanĝi kategoriojn. Mi ĉiam sekvas PIV sed ĉiokaze la problemo estas, ke la propra koncepto de urbogrando estas tre relativa, por PIV nur "vasta". Tial mi proponas Bazarurbo. Tio ebligos disvolvigi informon pri la rilato inter periodaj bazaroj, plej ofte ĉiusemajnaj kaj pligravigo de urboj.--kani (diskuto) 23:47, 15 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Kvankam mi ankoraŭ konsideras la sufikson -et- tauga, ĉar eble la sola komunaĵo inter la diverslandaj konceptoj estas, ke bazarurb(et)o estas iel malpliranga kompare al "normalaj" urboj, mi ne konsideras ĝin esenca kaj ne insistas pri ĝi. Arbarulo (diskuto) 18:46, 19 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Pentrado --> Pentrarto[redakti fonton]

Jam en 2002, tuj post la kreado de la artikolo, iu proponis alinomi al Pentroarto en la artikoldiskuta paĝo. Ekde tiam oni kreis ambaŭ alidirektilojn, la artikolo kreskiĝis kvante, sed ne tiom kvalite, kion mi promesas solveti, kiam mi alvenos al la litero P el la litero O en listo de plej ampleksaj havendaj artikoloj. Pentrado estas tio kion mi foje faris (kaj tio ne meritas artikolon); pentrarto estas tio kion faris Velázquez, ekzemple. Plej similaĵo estas skulptarto. Ĉar ekzistas ambaŭ alidirektiloj, nur administranto rajtas alinomi. Kaj ni memoru, ke temas pri unu el mil havendaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:53, 22 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]

Malforte Por Por: . Ambaŭ titoloj ŝajnas al mi akceptindaj, sed eble Pentrarto estas la pli bona. Arbarulo (diskuto) 14:12, 31 dec. 2021 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: En Havendaj artikoloj alfabetorde mi prilaboras ĉe Pa, poste alvenos al Pe; tiam devus esti farita (se ne estas kontraŭoj) la alinomigo al Pentrarto, pli taŭga koncepto por la plibonigo.--kani (diskuto) 13:27, 14 jan. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Pasis unu monato.--kani (diskuto) 18:05, 23 jan. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi ne vidas konvinkajn kialojn por renomado. Tamen, se oni decidos renomi, mi rekomendas uzi la kutiman formon "Pentroarto", pri kiu mi atestas eĉ sen serĉado, ĉar ĝuste tiun formon mi multfoje aŭdis, dum la formo "Pentrarto" ŝajnas al mi apenaŭ uzata kaj stumbligus min. -Filozofo (diskuto) 20:17, 26 jan. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Certe temas nur pri etaj nuancoj. Pentrado temas pli pri teknikoj, hobio ktp., dum Pentrarto temas pri historiaj artepokoj, artistoj ktp. Mi kredas, ke mi povos pliampleksigi la artikolon lastkadre, kvankam ja la titolo ne tro influos super tio. Ankaŭ aliaj lingvoj fluktuas inter ambaŭ nuancoj, sed ekzemple la angla kaj hispana ne havas klaran diferencon per uzado de sufiksoj kaj radikoj kiel Esperanto. Pri konservo de la finaĵo -o aŭ ne, tio dependas multe de personaj kutimoj. Ja Filozofo, kiel bona filozofo, konfesas, ke mi... mi... mi... al mi... Kaj plej ofte tio dependas de la ĉirkaŭaj lingvoj, ĉu ili preferas plie unu formon aŭ alian. Tamen serĉilo donas tiujn rezultojn: pentro-arto 14 000, pentroarto 5 220, pentrarto 75 400; tio similas al skulptarto 8 940 dum skulptoarto 219. Pro kio mi plue defendas solvon Pentroarto.--kani (diskuto) 21:49, 28 jan. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Kaj "pentrarto" kaj "pentroarto" estas oftaj en la Tekstaro de Esperanto. Mi mem preferas uzi la eblon forlasi la finvokalon kiam ajn eblas sen malkutimaj sinsekvoj de konsonantoj. Arbarulo (diskuto) 22:31, 4 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Pasis pli ol unu monato kaj duono, neniu klara kontraŭo venis kaj mi jam prilaboras la artikolon en la senco de arto kaj ne tiom de la metio. Evidente mankas al ni administrantoj, kiuj rajtas ŝanĝi tiom al Pentrarto.--kani (diskuto) 22:01, 9 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Bv. administrantoj alinomi la paĝon. —Supernabla🪰 23:29, 15 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Aktivaj (de 2022)[redakti fonton]

Japana dolĉaĵo --> Ŭagaŝi[redakti fonton]

Pro kongruo kun ĉiuj aliaj lingvoj escepte unu. Mi ne estas fakulo pri japana kuirarto, sed supozas, ke estas aliaj japanaj dolĉaĵoj, pro kio indas lasi libera tiun nunan titolon. Ankaŭ pri japana literumado mi ne fakulas, pro kio la titolo povus esti Ŭagaŝi, Ŭagaŝo, Vagaŝi, Vagaŝio, Vagaŝo, Uagaŝi ktp. La unua aŭtoro ne aktivas ekde 2013. Mi supozas, ke indas aldoni neeŭropajn vortojn al la esperantlingva vortotrezoro, ĉefe se tiuj jam iĝis internaciaj. Japanoj opiniu..--kani (diskuto) 01:22, 19 jan. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Laŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Titoloj_de_artikoloj#Nomoj_kaj_vortoj_de_aliaj_skribsistemoj, ĝi estu Wagashi -Yehadut (diskuto) 14:36, 4 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Tiaj rekomendoj estas interpreteblaj. Tie oni ne mencias tiun vorton. Oni aludas ĉefe al propraj nomoj. Fakte la artikolo jam nomiĝis iam Wagashi kaj en 2007 post negranda debato Marcos preferis la tradukon anstataŭ la fremdan vorton neesperantan aŭ la adapton. Li montris kiel ekzemplo la germanan solvon traduki. Ĝis nuntempe ankoraŭ nur la germana sekvis tiun vojon. Ni havas nek la literon w nek la kombinaĵon sh anstataŭ ŝ, kaj havas adaptojn de konataj japanaj vortoj anstataŭ uzi la anglalingvan transliterumadon kiel suŝio, cunamo, hajko, ktp. Kial ne Ŭagaŝo? Mi bedaŭras, ke japanoj apenaŭ montriĝas ĉe Vikipedio kaj tiu afero de adapto de japanaj vortoj lamas.--kani (diskuto) 19:36, 7 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Konservu ni la titolon, ĉar la artikolo ne koncernas apartan dolĉaĵon sed multajn japanajn dolĉaĵojn, la pruvo estas la eldonita listo de ili. Do ne necesas cerbumi por esperantigi la japanan vorton, kiam (kiel klarigite en la komenco de l'artikolo) Ŭagaŝi signifas "japanan sukeraĵon".--DidCORN (diskuto) 21:20, 21 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: ĉar esperantigitaj vortoj ne indas komenci per litero Ŭ. —Supernabla🪰 11:35, 26 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Dosiero:Centro Demokrata Humanista.jpgDosiero:Centro Demokrata Humanista.png[redakti fonton]

The file extension (.jpg) doesn't match the MIME (image/png).Jonteemil (diskuto) 01:05, 28 jan. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Support Support You're right. It's a PNG image. —Supernabla🪰 08:09, 15 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Files with double extensions[redakti fonton]

Per Criterion 6: Non-controversial maintenance and bug fixes, including fixing double extensions, invalid or incorrect extensions, character handling problems, and other similar technical issues.Jonteemil (diskuto) 01:05, 28 jan. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Support SupportSupernabla🪰 08:08, 15 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kamrimeno --> Sinkrona rimeno[redakti fonton]

La alternatva propono ŝajnas pli klara. Mi kopiis ĉi-suben la iam okazintan diskuton el la diskuto-paĝo.-DidCORN (diskuto) 10:39, 19 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Mi kontraŭas (alinomi al dentrimeno") ĉar dentrimeno estas ĝenerala rimeno sen specifa funkcio, do meritas apartan artikolon. Ĉi tie estas celata la rimeno kiu sinkronigas la kamŝafto kun la krankŝafto. (angle: i.a. cambelt aŭ timing belt). --Verdulo (diskuto) 12:10, 7 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Ŝajnas prave. DidCORN devus argumenti. Male, oni devus forigi la proponon, ĉu ne?--kani (diskuto) 19:15, 7 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Jes sed ĉiu rajtas esprimi sian opinion. Verdulo (diskuto) 23:15, 7 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Mia argumento estas, ke tia rimeno havas dentojn kaj neniun kamon, do la titolo estas erarema. Se oni volas distingi tiun rimenon rilate al a ĝenerala dentrimeno, kial anstataŭe nomi ĝin sinkrona rimeno, pli klara titolo, kiun oni trovas en la franca Vikipedio?--DidCORN (diskuto) 21:00, 8 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Kamrimemo fakte estas mallongigo por kamŝaftpropulsadentrimeno. Verdulo (diskuto) 11:33, 11 feb. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Skalmodelo --> Maketo; Maketo (arkitekturo) --> Maketo[redakti fonton]

Skalmodelo volas esti alinomita al maketo. Maketo estas en PIV. La alinomadon povas fari nur administranto. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:06, 1 maj. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Krome ekzistas ĉi tie paĝo Maketo (arkitekturo), kiu devus esti kunigita kun maketo. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:37, 1 maj. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi tute ne konsentas kunigi la du artikolojn Maketo kaj Maketo (arkitekturo), la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj, al kiuj normale rilatas ĉiu el la du.--DidCORN (diskuto) 20:27, 1 maj. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Skalmodelo al Maketo jes; Maketo (arkitekturo) al Maketo tute ne: la du artikoloj ne temas pri la samaj aferoj. En aliaj lingvoj estas ankaŭ du malsamaj artikoloj. Povas temi pri ŝipo, aparato, teatra scenejo, ktp.--kani (diskuto) 11:26, 17 maj. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Tero Ekscesa Tago --> Tera tago de trokonsumo[redakti fonton]

Mi ĵus vidis, ke novulo kreis la maltaŭge nomitan artikolon Tero Ekscesa Tago. Sed al kio estu ŝanĝata ĝia titolo? Mi ne tuj havas ideon. Ĉu eble iu alia? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 28 jul. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Miakomprene temas pri io simila al trouzo. Eble do oni bazu esperantigon sur tio. Depende de la celata ekvilibro inter koncizo kaj precizo eblas diri "tago de trouzo", "komenctago de trouzo", "la tago de resurso-trouzo en 2022" aŭ simile. "Eksceso" ja estas taŭga vorto, sed ne estas klare pri kiaspeca eksceso temas (nome, pri eksesa uzado de resursoj, sed "Komenctago de ekscesa uzado de resursoj" eble estas tro longa vortumo por frapfrazo celanta ŝokon). Alivorte, "tro" kaj "ekscese" estas pli-malpli samsencaj, sed, kontraste al "trouzo", ne ekzistas oportune mallonga komunuza vortumo bazita sur "eksces-". Mi esperas, ke miaj konsideroj estas utilaj... Amike, -Filozofo (diskuto) 22:56, 28 jul. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Amikoj. Al mi venis la proponon Tago de tera superuzo. Ĉu estas la preferota? DidCORN (diskuto) 11:23, 29 jul. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Kara DidCORN,
Miapercepte, ekzistas fajna distingo inter la prefiksa uzado de "tro" (kiu signifas pli ol sufiĉe; pli ol necese; pli ol ĝustamezure) kaj "super" (kiu signifas eksceson, transpason de la normala nivelo, sed, miapercepte, ofte sen forta indiko pri nedezirindeco de tia neordinara eksceso: ekzemple, supernatura kapablo, superbela junulino, superhoma talento ks). Mi do emus preferi la formon trouzo al superuzo.
Koncerne la adjektivon "tera" mi vidas alian problemeton: ĝi povas havi aliajn sencojn ol rilata al la planedo Tero kiel tuto (tiu ci senco, verŝajne, eĉ ne estas plej ofta aŭ plej kutima), kaj do en la vortkombino "tera (tro)uzo" nenio malebligas la naturan interpreton de "tero" en iu senco simila al tiuj en "tera poto", "tera besto/planto", "tera armeo" ktp. Tiusence, la formo "de Tero" estus pli klara, kaj aldono de la indiko (agnoskeble, neoficiala) "resurso" igus la aferon eĉ pli klara. Tamen mi ne certas kian gradon de sloganeco kaj koncizeco oni celu, ja ĉiu pliprecizigo igas la esprimon pli peza.
Amike, -Filozofo (diskuto) 16:35, 29 jul. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ mi preferas la prefikson "tro". Sed ĉu ne estus pli trafa la vorto konsumo anstataŭ la tre ĝenerala uzo? --Surfo 19:25, 29 jul. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Tre bona ideo! Mi tre ŝatas la ĵusan proponon de @Surfo! "Trokonsumo" eble eĉ transdonas la tutan ideon sufiĉe klare sen mencio de Tero: "Tago de trokonsumo". Amke, -Filozofo (diskuto) 22:16, 29 jul. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Jes mi hezitis kun la termino konsumo anstataŭ uzo. Sed kiam mi rigardas la aliajn Vkipediojn mi trovas la esprimon Tago de la ekologia ŝuldo, tio aperas mallonge kaj klare, ĉu ne?.--DidCORN (diskuto) 20:29, 29 jul. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Ankaŭ mi, kiel DidCORN, konsideris formojn bazitajn sur ekologia ŝuldo, kiel en kelkaj lingvoj. Tamen mi supozis, ke la slogano kaj la tuta ideo originis en la angla lingvo, kaj, ĉar tia "traduko", kvankam tre klara kaj elvoka, estas tro malproksima (ĝis nerekoneblo) de la origina esprimo kaj estis uzita en iuj lingvoj pro ties nekapablo pli fidele traduki la anglan esprimon...
Aŭ ĉu mi eraras? Amike, -Filozofo (diskuto) 22:23, 29 jul. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Kiel alternativa titolo por tiu paragrafo mi skribis la proponon de nia amiko Filozofo.--DidCORN (diskuto) 10:03, 1 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi favoras Tera Trokonsuma TagoTera Tago de Trokonsumo.
  • Pri la traduko de overshoot mi ŝatas la proponon "trokonsumo".
  • Mi pensas, ke konservi "ter-" en la nomo estas dezirinde. Mi rimarkas, ke krom Earth Overshoot Day (Tera Tago de Trokonsumo) oni kalkulas ankaŭ Country Overshoot Days (Landajn Tagojn de Trokonsumo), laŭ la poindividua ekologia premsigno en apartaj landoj. Miskomprenebleco de la senco de "Tero" ne ŝajnas al mi nepre evitinda. La angla nomo mem tute ne estas klarsenca; la kutima signifo de overshoot estas preterpafo, kaj sen la klarigo la esprimo earth overshoot imagigas al mi iun kosmoveturilon, kiu devis ekorbiti la Teron sed preteriris ĝin tro rapide.
  • La esprimo "Tago de ekologia ŝuldo" ankaŭ fontis en la angla ("Ecological Debt Day"). Mi ne scias klare kial du nomoj ekzistas, sed supozas, ke ĉiu organizo havas proprajn preferojn. Arbarulo (diskuto) 20:59, 1 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Tago de elĉerpiĝo de teraj resursoj Taylor 49 (diskuto) 21:17, 5 okt. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Por Tera Tago de Trokonsumo RG72 (diskuto) 05:26, 15 nov. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Spiro --> Spirado, Spirado --> Homa spirado[redakti fonton]

Nun ni havas du artikolojn, kies titoloj tute ne klarigas kial. Estas simile konfuze en kelkaj aliaj lingvoj. Ŝajnas al mi, ke la precipa malsamo estas tio, ke unu rilatas preskaŭ sole al spirado ĉe homoj kaj la alia ampleksas ĉiujn vivaĵojn. Arbarulo (diskuto) 21:11, 1 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Por alinomi Spiro al Spirado necesas administranto. Arbarulo (diskuto) 20:22, 19 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Se oni volas konservi du artikolojn kun la artikolo jam alinomita Homa spirado (kiu traktas pri ĉiuj tipoj de spirado), oni devas tute reverki la du artikolojn. La artikolo Spiro ekstensive traktas pri homa spiro.--DidCORN (diskuto) 13:48, 22 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Ĉu vi pensas, ke estus bona solvo transmeti la informojn pri homa spirado de la nuna "Spiro" al la alia artikolo, kaj la informojn pri nehoma spirado (kiuj almenaŭ al mi ŝajnas malmultaj) de tiu al "Spiro"? Aŭ ĉu vi proponas distingi la artikolojn laŭ tute alia kriterio?
Post kiam mi proponis la alinomadon, mi multe poluris la lingvon kaj stilon de "Spiro", sed apenaŭ modifis la enhavon. Arbarulo (diskuto) 14:57, 23 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Jes, ŝajnas ke la du artikoloj necesas polurigadon. Pri la titoloj, la problemo originis ke en aliaj Vikipedioj estas distingo inter "spiro" ĝenerale, kaj pli aparte kiel "spirado" funkcias, kaj estas neniu artikolo pri "homa spirado". Por eviti tute reverki la nunan artikolon kun titolo Homa spirado sufiĉos rilatigi la paragrafon pri ĝenerala "spiro" al la nuna artikolo titolata Spiro. Kion pensas vi pri tiu propono?.--DidCORN (diskuto) 10:59, 24 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Rilatigi la artikolojn ŝajnas al mi bone. Pri la titoloj restas problemo. Laŭ PIV "spirado" estas la ĝenerala, ada procezaro rilata al gasa interŝanĝo, kaj "spiro" ĉe homo aŭ simila estulo estas ĉiu unuopa enlaso kaj ellaso de aero. Montriĝas el la Tekstaro de Esperanto, ke "spiro" ankaŭ povas signifi la aeron mem, kiun oni elspiras, sed ankoraŭ tio konfirmas, ke "spiro" estas la pli konkreta, malĝenerala vorto. Ambaŭ artikoloj temas pri "spirado".
La distingaj principoj en tiuj aliaj lingvoj, kiujn mi kapablas legi, ne estas unuecaj, kaj mi ankoraŭ ne estas konvinkita, ke ili helpas nin. Detale:
  • france: Ligita al Spiro: ĉiu maniero enlasi aeron aŭ akvon por gasa interŝanĝo (perpulme, perbranke, perfolie . . .), kaj ankaŭ t.n. ĉela spirado, kiu estas kemia procezo interna de la ĉeloj.
Ligita al Spirado: Perpulma spirado, aparte ĉe homoj, kvankam plejparte konsistas el ĝeneralaĵoj, kiuj validas ankaŭ por aliaj pulmohavaj bestoj.
  • angle: Ligita al Spiro: Mallonga diskuto de la sencoj de respiration kaj ĝia rilato al aliaj anglaj vortoj.
Ligita al Spirado: Perpulma spirado. La enkonduko aludas al diversaj bestoj, sed la cetero temas nur pri homoj. Nia Spirado estas parta traduko de ĝi.
  • hispane: Ambaŭ artikoloj havas preskaŭ la saman temon, enlasadon kaj ellasadon de akvo aŭ aero ĉe diversaj estaĵoj, sed tiu ligita al Spirado krome havas longan sekcion pri homa spirado.
  • germane: Ligita al Spiro: Parto pri ĉela spirado kaj parto pri difuziĝo de gasoj tra la bariero inter aero aŭ akvo kaj sango aŭ histoj de vivaĵo.
Ligita al Spirado: Perpulma spirado, ĉefe pri homoj, kun ĝeneralaĵoj almenaŭ pri aliaj mamuloj.
  • simplangle: Ligita al Spiro: Ĉela spirado.
Ligita al Spirado: Enlasado kaj ellasado de aero (nur ĉe homoj). Arbarulo (diskuto) 20:01, 24 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Pri la esprimo "malsekigita aero", kiun vi komentis en redaktoresumo ĉe Homa spirado, la aero ja estas malsekigita en la nazo antaŭ ol ĝi atingas la pulmojn. Tamen tio ne vere rilatas al la kunteksto, kie ĝi estas menciita, kaj oni povus forigi ĝin. Mi vidas, ke en la anglalingva Vikipedio la originalo de tiu tekstero estis tute ŝanĝita. Arbarulo (diskuto) 20:15, 24 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Ŝajnas, ke ni konverĝas per aludo al la alia artikolo, kiam la paragrafo traktas la ĉefan temon de la alia artikolo. Konsentite pri la forviŝo de la adjektivo "malsekigita" en Homa spirado.--DidCORN (diskuto) 20:39, 25 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Jes, mi konsentas pri via propono. Ĉu vi volas fari la redaktojn por efektivigi ĝin? Kaj ĉu vi do konsentas pri la alinomadoj? Arbarulo (diskuto) 02:17, 27 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: alinomi Spirado al Homa spirado, sen partopreni al reredaktoj de certaj paragrajoj.--DidCORN (diskuto) 14:08, 27 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Mi supozas el via ĵusa redakto al "Spiro", ke vi kontraŭas la alinomproponon pri ĝi. Ĉu vi bonvolas klarigi viajn rezonojn? En la redaktresumo vi citas ReVo, sed la difino de "spiro" tie tekstas "Ĉiu unuopa spirago," praktike same kiel en PIV. Kaj eĉ se ne estus tiel, mi ne vidas kial ĝi pravigus kontraŭdiri vortuzon efektivan, kutiman, kaj konforman kun la reguloj pri uzado de verbecaj radikoj. Arbarulo (diskuto) 18:40, 27 aŭg. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Mi ne estas kontraŭ alinomigi la artikolon Spiro al Spirado, sed mi konsideras ke la neceso fari ne superas la laboron fari.--DidCORN (diskuto) 16:02, 1 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Eble mi ne komprenas, pri kiu laboro temas. Ĉiukaze, se ĝi ŝajnas teda, proponu gvidprincipon kaj mi vole provos efektivigi ĝin. Mi supozis, ke vi kontraŭas alinomadon, ĉar vi remetis la vorton "spiro" en la unuan frazon de la artikolo kun la sama difino, kiun mi argumentas erara. Arbarulo (diskuto) 03:27, 2 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Mi iom reverkis ambaŭ artikolojn kaj transmetis grandan parton de la sekcio pri homoj en Spiro al Homa spirado, lasante resumon. DidCORN, ĉu la rezulto respondas al viaj ideoj? Arbarulo (diskuto) 20:46, 7 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Nun la afero estas fuŝa por mi. Mi nur vidas, ke la aprtigilo Spiro (apartigilo) devas esti reverkita ankaŭ.--DidCORN (diskuto) 12:32, 18 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Vi pravas pri la apartigilo. Mi ĵus modifis ĝin. Kion plu vi volas ŝanĝi? Arbarulo (diskuto) 14:11, 20 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Jes, mi bluigis terminojn kaj tiele oficialigis vian ŝanĝon pri la apartigilo -DidCORN (diskuto) 13:37, 23 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Dankon! Interese, ke vi trovis artikolon pri Gasa interŝanĝo. Eventuale oni povus pripensi kunigi Spiro kun ĝi, aŭ alimaniere dividi la temojn inter ili. Sed mi ne volas ĝeni mian cerbon pri tio nun. Arbarulo (diskuto) 13:45, 25 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Aktualigo: La ŝanĝo de Spirado al Homa spirado estis farita jam antaŭ longe, ĉar ŝajnis, ke neniu krom mi interesiĝos. La komplementa ŝanĝo de Spiro al Spirado ankoraŭ restas nefarita ĉar necesas administranto.

Historia noto: La duopo Spiro-Spirado estas faro de la jam malaktiviĝinta vikipediisto Alaudo en 2016. Tiam la artikolo, kiun mi volas nomi Spirado, efektive havis tiun nomon, kaj Spiro estis apartigilo. Alaudo alinomis Spirado al Spiro sen klarigo krom "pli ĝuste" kaj ŝajne sen konsulto, la tiaman Spiro al Spiro (apartigilo), kaj kreis novan artikolon kun la titolo Spirado (nun Homa spirado). Arbarulo (diskuto) 13:26, 11 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Ĝamuo kaj Kaŝmiro -> Ĝamuo kaj Kaŝmiro (subŝtato)[redakti fonton]

Mi ĵus legis en la germana artikolo, ke Ĝamuo kaj Kaŝmiro en 2019 malfondiĝis kaj estis disigita en du uniajn teritoriojn. Kelkaj vikipedioj jam havas eĉ apartan artikolon pri la samnoma unia teritorio. Mi proponas fari same, eble eĉ laŭ de:Jammu und Kashmir (Unionsterritorium) (tiam eble ja estus "Ĝamuo kaj Kaŝmiro (unia teritorio)"). --Tlustulimu (diskuto) 18:33, 5 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: se mi bone komprenas, ke la propono estas 1) krei novan artikolon pri la nova unia teritorio kaj 2) alinomi la jaman artikolon, por ke ĝi temu nur pri la eksa ŝtato. Arbarulo (diskuto) 03:35, 6 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Ŝablono:Smn[redakti fonton]

Mi ĵus trovis la ŝablonon {{Smn}} kaj konstatis, ke ĝia titolo kolizias kun la lingva kodo de Anar-samea lingvo. Do, kion fari? Ni havas du eblojn:

  • Ŝanĝi la titolon de la ĵus menciita ŝablono al io alia.
  • Ŝanĝi la nomskemon de la lingvoindikaj ŝablonoj sen la prefiksoj "lang-" kaj "flag-".

Ŝajnas al mi, ke la dua varianto estus eĉ pli taŭga, ĉar jam kelkfoje okazis tia sufiĉe ĝena kolizio de lingva mallongigo kun ŝablona titolo. Kun prefikso (eble "ref-", ĉar tio jam ekzistas kiel alidirektilo, ekz. {{ref-de}} al {{de}}) tio ne okazus. - Ĉu eble estas alia ideo? Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:23, 24 sep. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Tri ebloj:
  • (plej bona) forigi la 440 ... 8'000 unuopajn ŝablonojn por unuopaj lingvoj, kaj havigi unu ŝablonon kun lingvokodo kiel parametro anstataŭe
  • ŝanĝi la nomskemon de la lingvoindikaj ŝablonoj
  • (plej malbona) ŝanĝi la titolon de la ĵus menciita ŝablono
Taylor 49 (diskuto) 04:43, 7 okt. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Uzo de energio en la socio -> Energia industrio[redakti fonton]

Uzo de energio en la socio -> Energia industrioPrienergia industrio. Taylor 49 (diskuto) 23:37, 21 nov. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Kara Taylor 49 - Bedaŭrinde, la esprimo "enerigia industrio", kiun vi proponas estus misgvida kaj probable pensigus unuavice ne pri la senco, kiun vi celas, sed la sencon, kiun difinas kaj ilustras, ekzemple, la artikolo de la reta PIV:
energia. Posedanta, elmontranta energion: mi ne povas trovi sufiĉe energiajn vortojn, por esprimi mian malaprobon (Z); energia dediĉo; energia kaj senlaca laborado (Z); ne sufiĉe energia policestro (Z); la unua kaj la plej energia pioniro (Z).
Amike, -Filozofo (diskuto) 01:36, 29 nov. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Kara Filozofo, vi pravas ke PIV difinas nur unu signifon, alian ol mi celas. Tamen, la signifo "rilata al energio aŭ provizado de energio" estas multe uzata en la tekstaro. Ekzemple, la vortgrupo "energia sendependeco" donas 7 trafojn, kaj temas pri "mia" signifo, ne signifo laŭ PIV. PIV ne estas sankta. Taylor 49 (diskuto) 18:43, 3 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Kara Taylor 49 - Por eviti dubindecon kaj (ofte komikan) miskomprenadon oni havas aliajn rimedojn. Ekzemple, anstataŭ proksimume same ambigua adjektivo "varma" oni uzas kunmetaĵojn: vidu vikipediajn artikolojn Varmoradiado, Varmokondukto, Varmokapacito,Varmoizolado, Varmopumpilo ktp. -Filozofo (diskuto)
Por Por: Kaj mi kredas ke la citita alia signifo de "energia" estas ambiguiga nur teorie – en praktiko oni ja senprobleme komprenas ke temas pri "industrio pri energio", kaj ne pri "forta industrio". - Sincere, Moldur (diskuto) 20:17, 3 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: La nuna artikolo subsumigas ankaŭ la "kolektadon kaj distribuadon de brulligno, kies uzo, por kuirado kaj hejtado, estas aparte ofta en pli malriĉaj landoj" kaj nomas ĝin ankaŭ formo de industrio, kvankam laŭ mi la kolektado de ligno por propra forno ne nomeblas "industrio". Pro tio ekestis la nomigo Uzo de energio en la socio. Sed multaj landoj, en kiuj aparte redaktatas Vikipedio, estas tiom forte industriigitaj, ke mi ne kontraŭas alidirektigon al artikolo Energia industrio. ThomasPusch (diskuto) 10:42, 1 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Wabi-sabi => Ŭabi-sabi -> Vabi-sabi -> Vabisabio[redakti fonton]

Mi pensas ke ŭabi-sabi estas pli esperanta traduko Dek Mil Lagoj (diskuto) 13:19, 9 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Vabi-sabi aux Vabisabio. Litero "Ŭ" ne aperu cxe komenco de vorto. Taylor 49 (diskuto) 20:11, 9 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: La taŭga unua fonemo por ia ajn (plena aŭ neplena) esperantigo estas sendube /v/. Tamen miaopinie preferindas plena esperantigo "Vabisabio", ĉar, kiam oni ekuzas vorton en Esperanto, oni nature bezonas pluderivaĵojn ("vabisabia", "vabisabieco" ktp) - unuvorte mia argumento estas sama kiel tiu, kiu kondukis al preferindeco de, ekzemple, Vaŝingtono (formo oficiala kaj eĉ Fundamenta!) kaj la treege analoga Vasabio.
Pliajn klarigojn pri subtilaĵoj de esperantigado vidu la koncernan akademian rekomendon . Amike, -Filozofo (diskuto) 20:04, 9 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Vabisabio -Filozofo (diskuto) 20:04, 9 dec. 2022 (UTC).Reply[Respondi]
Komento Komento: Ŝajnas al mi, ke vasabio ne estas analoga, ĉar tie unu el la etimoj estas Wasabia, dum ĉi tie la etimo estas nur ŭabi-sabi. Normale oni anstataŭigas finan vokalon per O, do ricevas: vasabio kaj vabisabo (ne vabisabio). Finan vokalon oni ĝenerale konservas, nur se ĝi necesas por distingi la novan vorton de alia vorto. En Esperanto jam tro multaj vortoj finiĝas per -io; oni evitu tion, kiam eblas. Mi simile argumentus, ke estu origamo, same kiel la vortoj cunamo kaj hibaĉo ne finiĝas per teda -io. Tamen, mi ne estas konvinkita, ke necesas esperantigi la japanan vorton ŭabi-sabi; eble sufiĉas la transskribo. Lingvano (diskuto) 19:38, 11 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi ne komprenas kial la formo "Vabisabio" ne taŭgas: ĝi estas analoga al aliaj similsonaj esperantigoj (vasabio, suŝio, haŝio), kaj - eble pli grave - ĝi konservas la evidente intencan internan rimon de la origina japana formo kaj de neplena esperantigo vabi-sabi. Estas klare, ke tia resona rimeco estas parto de la ĉarmo de tiu formo. Kial do ni forĵetu ĝin? Amike, -Filozofo (diskuto) 23:17, 12 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Pro la movita akcento, mi ne multe rimarkas la internan rimon ĉe vabisabio. Se oni volas emfazi la internan rimon, prefere oni tute ne esperantigu: estu ŭabi-sabivabi-sabi. Lingvano (diskuto) 21:25, 13 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Oni trovas la vortojn (wabi, sabi) jam en la Enciklopedieto Japana de T. Nakamura en 1964- Mi citas el sub la kapvorto ĉanojo (t.e. la Japana te-ceremonio):
Citaĵo
 La simpleco en la homo venas de la simpleco en la naturo. En la ĉanojo ĝi estas nomata ŭabio (侘び). Ŭabio estas la vivo de severa povro - evito de ĉio, kio estas riĉa , pompa kaj hadea (vd.) ; ĝi venas de la homa naturo, kiu ne toleras daŭre ion tro luksan, dramecan au hiperbolan. En ĝi oni trovas au kreas la belecon, nomatan sabio (さび). Sabio estas la beleco kovrita au kaŝita, ne brila sed modesta, ne patosa sed patina; ĝi estas lasita en sekreto... 
Do, en tiu verko oni parolas pri ŭabio kaj sabio nur aparte, ne kombinite kiel estetika koncepto aŭ nomo de stilo aŭ skolo. Estus malutile forĵeti la finan vokalon i, se oni volas esperantigi la kunmetaĵon kaj ne nur pro la klara interna rimo, kiu difinas la tutan fizionomion de la vorto.
Pri la vortkomenca ŭ mi ne samopinias kun la verkinto de la Enciklopedieto, sed skribus simple vabio. Tio neniel perdigus ion, ĉar en la Japana ne ekzistas la distingo w/v.
Do. oni elektu uzi aŭ la Japanan formon en ties kutima latinliterigo wabi-sabi aŭ tut-esperantigu la vorton kiel vabi-sabio. Mi tamen preferus titoli la artikolon kaj uzi en ĝi unuavice iun kunmeton, ekz. vabi-sabi-estetiko, vabi-sabi-filozofio, vabi-sabi-skolo, aŭ simile. Kompreneble, ĉiam eblas vabi-sabia, vabi-sabieco, vabi-sabio. --Surfo 15:59, 14 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Ĉu konsentite ŝovi la vorton al esperantigita formo vabi-sabio??? Pro la meza streketo ja ankoraŭ diveneblas la origina rimo, kiun Lingvano ne volas tute perdigi, kaj la propono de Surfo provi uzi la vorton unuavice en kunmetoj kiel vabi-sabi-estetiko, vabi-sabi-filozofio, vabi-sabi-skolo, aŭ simile ankaŭ ŝajnas al mi bonvola kompromiso... Atenti ke ankoraŭ bonus adapti la tekston, por ke en ĝi videblu la rezonoj. Utilus ankaŭ kopii tiun tutan ĉapitron en la diskutpaĝon. ThomasPusch (diskuto) 09:38, 1 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Dividita fonto -> Kunhavigita fonto -> Programaro kun fontaliro -> Mikrosofta programaro kun fontaliro -> Mikrosofta programaro kun kunhavigita fonto[redakti fonton]

Dividita fonto -> Kunhavigita fonto Ne temas pri inverso de multiplikado. Taylor 49 (diskuto) 19:57, 14 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Eble Mikrosofta programaro kun fontaliroMikrosofta programaro kun kunhavigita fonto. Taylor 49 (diskuto) 15:25, 17 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ĉar dividi havas ankaŭ laŭ ReVo la signifon utilizatan en la titolo: Ricevi, preni ĉiu sian parton el komuna tuto.--DidCORN (diskuto) 18:49, 15 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: RV: La ekzemplo estas malbona. Krom tio, ne temas pri dispecigo. Se vi kunhavigas (laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe) iun sondosieron konservita en via komputilo, vi daŭre havas la tuton. La vorto "kunhavigi" multe pli bonas en Esperanto, malgraŭ ke ĝi ne disponeblas en la sveda.
   angla         sveda         Esperanto
   -----         -----         ---------
   divide    dividera, dela    dividi
   share          dela         kunhavigi
Krom tio, la artikolo temas sole pri Makrosofto. Tion nepras mencii. Taylor 49 (diskuto) 15:25, 17 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Certe, dividita fonto estas fuŝa mistraduko el la angla. Sed eble oni povus elpensi ion pli bonan ol kunhavigita fonto. Lingvano (diskuto) 19:19, 15 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Karaj - Mi rigardis la koncernan artikolon en pluraj lingvoj. La esenco de la artikolo ne estas fonto(teksto) de programaro, sed iniciato de Mikrosofto pri la skemo de provizado de programaro tiamaniera, ke oni povu laŭbezone inspekti ĝian fonto(teksto)n. Temas do, laŭsence, pri Iniciato pri provizado de programaro kun fontaliro. Se oni volas koncizigi tion ĝis kerna nocio, mi proponas la titolon Programaro kun fontaliro. Kion vi opinias pri tio ĉi? Amike, -Filozofo (diskuto) 01:48, 16 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Kun fontaliro estas multe pli bona ol kun kunhavigita fonto! Lingvano (diskuto) 16:36, 17 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Karaj, mi trovis en ReVo, ke la traduko de la angla share en tiu konteksto estas kunuzi. Tamen anstataŭ harfendi pri titoloj, mi preferus plibonigi la enhavojn de artikoloj mem.--DidCORN (diskuto) 18:20, 19 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Malgraŭ la kontribuo de ReVo, principe ĝusta, ŝajnas al mi ke la titola propono programaro kun fontaliro pli facile kompreneblas ol konstruigebla propono kunuzita fontokunuzita programaro. Ĉu estas konsento ke mi ŝovas la tekston al la propono de Filozofo kaj Lingvano? ThomasPusch (diskuto) 09:25, 1 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kabprovinco => Kablando[redakti fonton]

La nura nomo registrata en PIV estas «Kablando». En la Tekstaro:

Komento Komento: Strange! Mi ŝatus scii, de kie PIV prenis la nomon Kablando. En aliaj lingvoj estas vorto simila al provinco. Lingvano (diskuto) 09:53, 20 dec. 2022 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Tiu kabo estas la kabo por antonomazio ekde la tempo de la portugalaj esploroj. Tiaj estas ampleksa koncepto ĉe Kablando, Kaburbo, kabnavigado, kabvojo ktp. Kabprovinco estus tro restrikta koncepto se provinco iĝas distrikto, regiono, ktp., kaj krome estas pli longa vorto.--kani (diskuto) 01:59, 11 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Aktivaj (de 2023)[redakti fonton]

Maratha Imperio => Marata Imperio[redakti fonton]

Kialo: Malbona esperantigo. — Super nabla (diskuto) 10:11, 5 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Darkis123 (diskuto) 14:55, 5 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 14:37, 29 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:24, 21 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Tibeto => Aŭtonoma regiono Tibeto => Tibeto (ĉina provinco) => Tibeto (provinco de Ĉinio)[redakti fonton]

La paĝo kiun ni jam havas en la Esperanta Vikipedio temas pri Tibeto el politika vidpunkto (t.e., la politika regiono administrata fare de Ĉinio). Ni ankoraŭ malhavas en Esperanto la paĝon pri Tibeto el geografia kaj kultura vidpunkto (tiu paĝo estas eble eĉ pli grava ol la alia). Mi proponas tuj ŝanĝi la nomon, por ke ni povu separi la "du Tibetojn". —Super nabla (diskuto) 23:20, 16 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:24, 18 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 18:36, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi ne havas la rajton por alinomi. Bonvolu administrantoj alinomi la paĝon. — Super nabla (diskuto) 10:35, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
{por} "Tibeto (ĉina provinco)" (kontraŭ "Aŭtonoma regiono") 2008-07-16T13:07:03 Tlustulimu diskuto kontribuoj protektis la paĝon Tibeto (eviti vandalismon [edit=autoconfirmed:move=sysop]) Ni nepre havu paĝon pri ordinara Tibeto. Taylor 49 (diskuto) 20:33, 21 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Du eblaj problemetoj: 1. Eble estu (formale) "provinco de Ĉinio" anstataŭ "ĉina provinco". 2. Kvankam ĉe la sama nivelo kiel provinco, Tibeto estas "aŭtonoma regiono", ne "provinco". Do eble estu Tibeto (aŭtonoma regiono de Ĉinio)? Lingvano (diskuto) 07:20, 22 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: "Tibeto (provinco de Ĉinio)". La vorto "aŭtonoma" malutilas kaj misgvidas. Kaj "provinco" estas pli bona vorto por "formala parto de ŝtato kun precize difinitaj limoj", same kiel Balio (provinco) Taylor 49 (diskuto) 14:38, 22 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Tamen, laŭ mia kompreno, en la ĉinaj nomoj oni distingas inter la 22/23 省 (provincoj) kaj la 5 自治区 (aŭtonomaj regionoj). En aliaj Vikipedioj oni ne nomas la aŭtonomojn regionojn provincoj, ĉu? (Mi tamen ne esploris detale kaj ne multe scias pri Ĉinio.) Lingvano (diskuto) 18:32, 22 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kronvirusa pandemio de 2019-2022 => Kronvirusa pandemio => Pandemio de kovimo => Pandemio de KOVIM-19[redakti fonton]

Evidente la tempolimo longe estos neaktuala (almenaŭ la fina). Krome ĝis nun ne okazis aliaj kronvirusaj pandemioj, do indiki ĝian tempon ne necesas. Aliaj vikioj jam faris tiel. RG72 (diskuto) 04:07, 18 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

  • Komento Komento: Ĉaŭ @RG72. Mi konsentas kun la forpelo de la datoj. Mi ne multe ŝatas uzi la terminon «kronvirusa» en tiu titolo, ĉar laŭ mi tiu termino estas tro ĝenerala (ekz., malsama speco de kronviruso estas kaŭzo de la ordinara malvarmumo, kiu estas tre malsama malsano). Mi preferus titolon kiel Pandemio de KOVIM-19, KOVIM-a pandemio aŭ eble Pandemio de la Vuhana kronviruso. Amike, — Super nabla (diskuto) 16:02, 18 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Pandemio de KOVIM-19 aspektas konvena solvo. RG72 (diskuto) 00:57, 19 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Ĉar la komunuza vorto "kovimo" (tute analoge al, ekzemple, "aidoso") jam firme establiĝis, mi proponas transiri al lingve oportuna kaj facile legebla kaj rekonebla titolo Pandemio de kovimo. Distinga dato necesos nur se pandemio kaŭzita de kovimo re-okazos. Amike, -Filozofo (diskuto) 18:16, 21 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
  • Sindetena Sindetena: Laŭ mi, ambaŭ Pandemio de KOVIM-19 kaj Pandemio de kovimo taŭgas. Mi ŝatas iom pli la unuan el la du. — Super nabla (diskuto) 22:29, 27 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: "Pandemio de kovimo". Ĉiutaga afero, kia ĉi tiu malsano fariĝis, meritas mallongan kaj facilan nomon. Ŝajnas ke "kovimo" estos tiu nomo. Arbarulo (diskuto) 17:07, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: "Pandemio de kovimo". Amike, -Filozofo (diskuto) 17:47, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: "Pandemio de kovim". Kiu "kovim", kiel dirite de Super nabla malvarmumo estas "kovim" (akronimo de "kronvirusa malsano"). Do necesas precizigi kiu kovim estas. Ne estas pro tio ke ĝis nun neniu nova kovim-a pandemio aperis ekde 2019, ke ne aperos alian kovim-a pandemio. Do necesas indiki la daton de ĝia aperinto. Krome oni nomas akronimojn per majuskloj. Estas la kialo laŭ kiu la oficiala nomo rekomendita de UEA estas KOVIM-19 (2020-04-02, « KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciaa Raportisto », Gazetara komuniko de UEA n-ro 860). De longe la taŭga titolo estis proponita kiel pli ĝusta alternativo Pandemio de KOVIM-19 (jam blua).

Por Por: Pandemio de KOVIM-19 laŭ mia propono kaj tiu de RG72. DidCORN (diskuto) 21:29, 13 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

La radiko kovim- efektive originis de la mallongigo KOVIM-19, (KOronVIrusa Malsano de 2019). Tamen laŭ mia sperto oni ne uzas ĝin kiel sinonimon de "koronvirusa malsano", kaj mi ne pensas, ke oni devas tiel ĝin uzi. Ĝis kiom mi scias, eĉ ne estas risko de konfuzo, ĉar por aliaj koronvirusaj malsanoj kiuj ekzistis antaŭ 2019 neniu uzis mallongigojn kun KOVIM en Esperanto, aŭ kun COVID en la angla. Ekzemple, la anglaj kaj esperantaj nomoj de SARS rilatis al simptomoj, ne al la klasifiko de la kaŭza viruso. Do mi ne vidas kiel problemon, ke la radiko kovim- fariĝis sendependa de la mallongigo KOVIM-19. Certe tio estas pli bona solvo ol uzi rekte la nomon kronviruso kvazaŭ ne estas aliaj k(o)ronvirusoj, kiel oni multe faris en 2020. Arbarulo (diskuto) 02:22, 23 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por resuma klarigo: laŭ nuna vortuzo, kiun mi opinias efektive konvena, estas tuta familio da k(o)ronvirusoj (science Coronaviridae), kiuj kaŭzas diversajn k(o)ronvirusajn malsanojn, el kiuj unu subspecio estas la kovimviruso (science SARS-CoV-2), kiu kaŭzas kovimon. Arbarulo (diskuto) 14:29, 23 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Protohistorio de la Proksima Oriento => Neolitika Proksima Oriento[redakti fonton]

Pli unueca titolo kaj sen dubinda protohistorio. RG72 (diskuto) 05:51, 19 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi kontraŭas la proponon ĉar en la artikolo oni ne temas nur pri Neolitiko, sed ankaŭ pri Paleolitiko, Bronzepoko, ktp. Krome, mi estas el tiuj homoj kiuj opinias, ke la termino «Proksima Oriento» estas evitinda en Esperanto, ĉar ĝi ne estas universala. Proksima al kiu? Por la Ĉinoj la proksima oriento estas Koreio aŭ eble Japanio, dum por la Ĉilianoj la proksima oriento estas Argentino, ktp. Bv. vidi ankaŭ Mezoriento#Kritiko pri eŭropcentrismo. Laŭ mi, Protohistorio de okcidenta Azio estus pli taŭga nomo, sed ankaŭ la nuna nomo sufiĉe bonas. — Super nabla (diskuto) 23:58, 19 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Se temas pri pluraj epokoj oni povas nomi la artikolon Prahistoria Proksima Oriento, sed certe ne protohistoria. Sed ĉiuj aliaj vikioj ĉi-loke parolas pri neolitiko. RG72 (diskuto) 04:24, 20 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: @RG72, vi pravas. Do mi proponas unu inter Prahistoria okcidenta Azio (mia plej ŝatata titolo) aŭ Prahistoria proksima Oriento. — Super nabla (diskuto) 10:56, 20 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Fakte Prahistoria proksima Oriento pli kongruas al la enhavo de l'artikolo.-DidCORN (diskuto) 14:18, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Rahim Jar Ĥan => Rahim-Jar-Ĥan[redakti fonton]

Mi opinias, ke indas uzi streketojn. — Super nabla (diskuto) 14:22, 20 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Simila kazo estas, ekzemple, Los-Anĝeleso, kun streketoj. — Super nabla (diskuto) 10:37, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kategorio:Aragonlingvaj verkistoj => Kategorio:Aragonaj verkistoj[redakti fonton]

Neniu lingvo ligita konsideras tion. Tiel ne eblas aldoni la kategorion al Aragonaj verkistoj en aliaj lingvoj (plej granda parto).--kani (diskuto) 14:46, 29 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

  • Komento Komento: Ĉu ni povas konservi tiun ĉi kategorion (pri aragona-parolantoj) kaj aldoni apartan kategorion pri verkistoj kiuj loĝas en (aŭ devenas de) Aragono? — Super nabla (diskuto) 19:35, 29 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
  • Komento Komento: Eblus, sed ĝi restus orfa.--kani (diskuto) 01:26, 30 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Hinduisma templo => Mandiro ?[redakti fonton]

Bonvolu ne kritiki min tro multe pro ĉi tiu propono! Mi neniun volas ĝeni! Mi vidis ke, kvankam ni jam havas apartajn terminojn pri preĝejoj de malsamaj religioj (kirko, moskeo, sinagogo, kaj nun ankaŭ gurdvaro), ni ankoraŭ malhavas terminon por nomi la preĝejojn de hinduismo. Mi opinias, ke estu iom pedante skribi ĉiufoje ĉirkaŭfrazon kiel «hinduisma preĝejo» aŭ similajn kaj, anstataŭe, estus bona ideo trovi apartan terminon ankaŭ por tiu religio. Surbaze de mia kono de Esperanto, tiu termino ankoraŭ ne ekzistas. Kiu estas via opinio? Amike, — Super nabla (diskuto) 22:09, 29 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi komprenas tion, kion vi celas diri sed miaopinie tiu senfonta esperantigo de mandir (el la sanskrita vorto mandira signifanta templon) devus aperi nur kiel klarigo en la komenco de la artikolo. Ja estas 'malegaleco' la fakto, ke Esperanto enhavas vortojn kiel "kirko" aŭ "moskeo" dum "mandir" simple restas kiel "hinduisma templo", tamen tiun lastan formon mi preferas, ĉar tiaj vortoj estas multe pli helpaj kaj priskribaj ol ekz. "mandiro". Verdire, mi ne sciis kio mandiro estis ĝis mi guglis ĝin (se la vorto aperus sole, mi dirus ke ĝi estas diro de mano, pro la emo fari/analizi kunmetaĵojn en Esperanto), dum "hinduisma templo" tujtuje kompreneblas por ĉiu esperantisto (la ĉefa kaj fina celo de la lingvo: ebligi interkomprenon), kaj ne nur por tiuj, kiuj sci(et)as pri hinduismo. Darkis123 (diskuto) 19:38, 31 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Dankon, @Darkis123, ĉar vi partoprenis la diskuton. — Super nabla (diskuto) 23:04, 31 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: La vorto «Mandir», inter aliaj, aperas en la anglalingva vortaro de Oksfordo; vidu «mandir noun»Super nabla (diskuto) 23:07, 31 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Esperantujo ja kreis en sia tempo la neologismon Barato, kial ne nun Mandiro? Termino, kiu aperas kiel ĉefa titolo en multaj aliaj Vikipedioj. DidCORN (diskuto) 11:32, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Terkultivisto => Agrikulturisto[redakti fonton]

Agrikulturisto okupiĝas ne nur pri terkultivado, sed ankaŭ pri bestobredado ks. La artikolo klare temas pri pli vasta senco, same kiel en la aliaj vikioj. RG72 (diskuto) 01:41, 30 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Super nabla (diskuto) 20:50, 30 jan. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 15:26, 13 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: bonvolu administrantoj alinomi. — Super nabla (diskuto) 23:17, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Ŝablono:If empty[redakti fonton]

=> Ŝablono:Ĉu malplena => Ŝablono:Se malplena[redakti fonton]

Kialo: esperantigo. — Super nabla (diskuto) 14:51, 5 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Esperantigi estas bone. Sed kvankam mi ne tute komprenas la funkcion de la ŝablono, do ankaŭ ne tute la signifon de la angla titolo, mi pensas ke "if" ĉi tie signifas "se", ĉu ne? Arbarulo (diskuto) 20:47, 6 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: @Arbarulo, la ŝablono akceptas plurajn argumentojn/parametrojn, taksas ilin en ordo (unu post la alia, do: la unuan, la duan, la trian argumenton, ktp.), kontrolante ĉiufoje ĉu ĉiu el ili estas malplena (t.e., nula). La rezulto de la ŝablono estas la unua ne-malpena argumento. Ekzemple: La rezulto de {{If empty|||X||Y}} estas X (la tria argumento), ĉar tio estas la unua ne-malplena argumento (fakte, ambaŭ la unua kaj la dua argumentoj estas malplenaj) — Super nabla (diskuto) 09:38, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Do, ĉu la ŝablono helpas por ke oni sciu, ĉu argumento estas malplena? Aŭ ĉu ĝi diras kio okazu, se argumento estas malplena? Arbarulo (diskuto) 17:00, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: la ŝablono «trovas» ne-malplenan argumenton. Kelkfoje povas utili, kiam vi volas kontroli serion da opcioj aŭ variabloj kiuj povas esti ne-difinitaj. Ĝin uzas nur programistoj por skribi (aliajn) novajn ŝablonojn. Super nabla (diskuto) 22:28, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Kolego Arbarulo tute pravas: la ŝablono preskribas tion, kio okazu, se la unua (kaj, laŭ la paŝado de la algoritmo, la tiumomente konsiderata) argumento estas malplena. Kutime, post "Se X" sekvas instrukcio (kiel en tiu ĉi ŝablono) kaj la respondo al "Ĉu X?" estas la duuma "jes" aŭ "ne" (tiel ĉi-okaze ne estas). Tial, konforme al tia lingva konvencio, mi rekomendas ŝanĝi la proponon al "Se malplena". Amike, -Filozofo (diskuto) 17:40, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Konsiderante la klarigon de Super nabla, pli trafa nomo estus Ŝablono:Unua nemalplena. - Moldur (diskuto) 21:37, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: :
  • la modulo havas saman nomon
  • la ŝablono neniam estas vokata rekte el enciklopediaj paĝoj
  • mi dubas pri ĝia utilo, ŝajnas temi pri tipa redundaĵo kopiita el angla vikipedio
PS: "unua nemalplena" aŭ "transsaltu malplenajn" estus pli bona aŭ malpli malbona nomo ol "ĉu malplena" aŭ "se malplena". Taylor 49 (diskuto) 21:56, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Taylor 49, kvankam ĝi ne estas uzata rekte en encikolpediaj paĝoj, mi opinias ke indas traduki la nomon, por ke la krentoj de aliaj ŝablonoj kiuj uzas {{If empty}} povu voki ĝin per Esperanta anstataŭ ol angla nomo. La ŝablono utilas: ĝi estas uzata en la kodo de aliaj ŝablonoj. — Super nabla (diskuto) 22:13, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Mi rezignas la proponon. —Supernabla🪰 08:02, 15 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

=> Ŝablono:Unua nemalplena[redakti fonton]

Vidu la diskuton supren. La nomon proponis Moldur. 21:37, 7 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Dubante, sed tamen fine Por Por: . Ho ve, la problemo de "unua nemalplena" estas ke neniu senhezite retradukus tion al la angla, origina ŝablononomo. Ni do tre distanciĝas de la originalo. Sed se oni aldonas ankaŭ alidirektigojn de titolo "se malplena" (la rekta traduko) al "unua nemalplena", devus esti tolereble. ThomasPusch (diskuto) 11:42, 15 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

"Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj" -> "Vikipedio:Patrolantoj/listo"[redakti fonton]

"Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj" -> "Vikipedio:Patrolantoj/listo"

La paĝo "Vikipedio:Markitaj versioj" estas pli-mapli malplena. "Vikipedio:Patrolantoj" estas pli rilata kaj pli enhavoriĉa. Taylor 49 (diskuto) 15:24, 8 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Mi estas senemocia pri tiuj vortoj, sed efektive la titolo "vikipedio:markitaj versioj/reviziantoj" vere aspektas iom komplika (kompreneble post ŝanĝo ankoraŭ necesos adapti paĝojn kiel ekzemple Helpo:Markitaj versioj - aparte tiu paĝo ŝajne vere ne reflektas la nunan staton). Iom ĝene estas ke nereviziita paĝo nun havas noton [kontrolendaj redaktoj] aŭ supozeble [kontrolenda paĝo] se neniam reviziita. Laŭ tiu vortumo, "Vikipedio:Kontrolantoj" eĉ estus pli homogena vorto. Sed kompreneble, "Vikipedio:Kontrolantoj" nun estas nia (iom malklara) traduko de "Vikipedio:CheckUser", rajto kion neniu esperanta administranto havas, nur iuj neesperantaj "vikipediaj stevardoj". Kio pri la ideo, novtraduki la ekzotikan vikipedian terminon "CheckUser" kun majusklo meze de la vorto per iom pli longa sed pli klara vorto, kaj tiam havi la titolon "Vikipedio:Kontrolantoj" libera por alia uzo, ekzemple por unuecigo de "reviziantoj" kaj "patrolantoj" al nova termino "kontrolantoj"?? Pensante ke en la angla "check" pli-malpli identas al "control" kaj "verify/verification", kaj temas konkrete pri "check" de uzanto, ne de io ajn, nova traduko de "CheckUser" povus esti io kiel "veriganto de uzantokonto"/"veriganto de uzanto" aŭ eĉ per la ĝisnuna vorto "kontrolisto pri uzantokonto". ThomasPusch (diskuto) 12:53, 10 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Vi pravas. Necesas krei unuecan liston kun rajtoj Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Necesus_adapti_la_liston_de_administrantoj_al_la_nun_aktivaj.
  • sysop -> administranto
  • checkuser -> IP-kontrolanto neniu havas la rajton
  • editor (fuŝa angla termino) -> patrolanto
  • reviewer -> ?? malplenigi la bandon per forpreno de obskura rajto ??
  • autoreview -> mempatrolanto
  • bot -> roboto
Taylor 49 (diskuto) 05:35, 14 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

"Vikipedio:Aŭtomata kontrolanto" -> "Vikipedio:Mempatrolantoj" + "Vikipedio:Kontrolantoj" -> "Vikipedio:IP-kontrolantoj"[redakti fonton]

"Vikipedio:Aŭtomata kontrolanto" -> "Vikipedio:Mempatrolantoj" kaj "Vikipedio:Kontrolantoj" -> "Vikipedio:IP-kontrolantoj". Vorto "kontrolanto" estas malklara. Taylor 49 (diskuto) 05:35, 14 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Ŝablono:Trim => Ŝablono:Sen spacetoj[redakti fonton]

Kialo: Mi ŝatas esperantigi la nomojn de la ŝablonoj (ankaŭ de teĥnikaj). — Super nabla (diskuto) 22:16, 11 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Principe nenio kontraŭ tio. Tamen la helpileto estas stranga, faras nur tre malmultan laboron, kaj mi suspektas ke eble nur unu ŝablono, pri "Twitter", uzas ĝin. Se tiu ŝablono ankaŭ sen "trim" kontentige plufunkcios, tiam eblas eĉ entute rezigni pri ĝi, aŭ povas pripensi, ĉu lasi ĝin nur por iuj neesperantistoj, kiuj iam estonte volos enkopii tekstoblokojn el la angla vikipedio al tiu ĉi, sen kompreni ĉu tio teknike funkcios. ThomasPusch (diskuto) 00:53, 19 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĝi ne estas alvokata el artikoloj. Krom tio ĝi estas dubinda. Bedaŭrinde ĝi estas multe uzata do ne tuj forigebla. Taylor 49 (diskuto) 07:23, 19 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Ne farite Ne farite, ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 23:24, 21 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Ŝablono:TemplateDataKapo => Ŝablono:ŜablonoDatumojKapo[redakti fonton]

Kialo: esperantigo. — Super nabla (diskuto) 00:30, 23 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: ... kvankam la problemo estas ke ni nuntempe malhavas en Esperanto la paĝon Q13583584, do eble tiu alinomo ne vere utilus. — Super nabla (diskuto) 00:42, 23 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Mi rezignas la proponon. —Supernabla🪰 17:42, 16 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Malajala lingvo[redakti fonton]

Ĉu malajala? Ĉu malajalama? Aŭ ambaŭ? — Super nabla (diskuto) 13:08, 23 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Laŭ PIV, malajala. Ne bezonatas alinomigo de titolo sed ja alinomigo de la informkesto. - Darkis123 (diskuto) 15:17, 23 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Dankon. Ni devas atenti, ĉar en aliaj partoj de Vikipedio la vorto «malajalama» jam disvastiĝis. Vidu ekzemple la eligo de la ŝablono {{ml}} -> malajalame. — Super nabla (diskuto) 17:39, 23 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi malsukcesis trovi la rimedon kiu entenas la vorto «malajalame» (la fonto de la ŝablono). — Super nabla (diskuto) 08:39, 24 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Ĉifrovaluto[redakti fonton]

Kialo: La titolo kaj la vortoj uzataj komence de la enkonduko malsamas. La vortaro komputeko.net ne enhavas la vorton. Laŭ mi la titolo taŭgas (eble ankaŭ kriptovaluto), sed ĝi devas esti menciota en la enkonduko. — Super nabla (diskuto) 22:38, 24 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Gurumuĥi => Gurumuka[redakti fonton]

Mi suspektas, ke la esperantigo estas erara. Vidu la transskribon en la paĝo mem (ਖ --- kʰa). Vidu ankaŭ la klarigan noton pri «Sikismo/Siĥismo» en la enkonduko de la artikolo Sikismo. — Super nabla (diskuto) 10:34, 28 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Temas pri la sono /kʰ/, ne /x/ (= "ĥ"). Tiu sono plej similas al nia esperanta "k". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:21, 21 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

My Son => Mỹ Sơn[redakti fonton]

Kialo: erara skribo. — Super nabla (diskuto) 16:41, 28 feb. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Jes--DidCORN (diskuto) 11:38, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: bv. administrantoj alinomi. — Super nabla (diskuto) 23:07, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Asamo => Asamujo\Asamio\Asamlando[redakti fonton]

«Asamo» jam estas la etno (vidu ankaŭ: Asama, la lingvo). Por la regiono kie la etno loĝas, oni bezonas la finaĵon -ujo aŭ similaj. Por similaj kazoj, oni povas vidi: Ĥajber-Paŝtulando, la provinco kie oni parolas la paŝtunan; aŭ Tamilujo, la ŝtato de la tamiloj. — Super nabla (diskuto) 10:37, 1 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Jes, estu AsamioAsamlando. Lingvano (diskuto) 13:25, 1 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Jes, estu Asamio konforme al NPIV.--DidCORN (diskuto) 21:06, 1 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Bv., administrantoj, alinomi la paĝon. — Super nabla (diskuto) 09:17, 2 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Estu "Asamio". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:21, 14 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: "Asamio" -- Por Por: "Asamlando". Taylor 49 (diskuto) 21:19, 14 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Grand Orient de France => Granda Oriento de Francio[redakti fonton]

Kialo: La titolo estas tradukita en la respektivajn lingvojn en ĉiuj multaj el la lingvaj eldonoj de Vikipedio. Do, ĉi tiu titolo estas tradukinda ankaŭ en Esperanton. — Super nabla (diskuto) 23:10, 1 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Unuiĝinta Reĝlando -> Britio[redakti fonton]

1. Britio estas la normala kaj kutima nomo de la lando en Esperanto.

2. Ke Britio estas reĝlando, estas provizora stultaĵo. Iam oni forigos la monarkion, sed Britio restos Britio. (Krom se Kimrio kaj Skotlando sendependiĝus. Tamen, se nur unu el tiuj landoj sendependiĝus, kredeble oni plu uzus la nomon Britio por la restaĵo. Se nur Anglio sendependiĝus, jen teorie interesa afero, sed eĉ pli malprobable!)

3. Unuiĝinta Reĝlando estas maloportuna nomo: tre longa, oni ne povas facile derivi adjektivon, ktp.

4. Cetere, "Granda Britio" estas stultaĵo en Esperanto. Oni bezonas "Grande" en la franca por distingi inter "Bretagne" kaj "Grande-Bretagne", sed en Esperanto tiuj aferoj estas Bretonio kaj Britio, respektive: nenia "granda" necesas.

Komento Komento: Kara Lingvano - En viaj detalaj (kaj ĝenerale trafaj) eksplikoj vi neniel mencias Nord-Irlandon, kiu estas alia ekster-angluja parto de tiu ĉi regno.
Ĉu, laŭ vi, Britujo (en Esperanto) inkluzivas Nord-Irlandon?
Aŭ ĉu, simile al la tradicio en aliaj lingvoj, formale - ne, sed en nepedanta neformala uzado - jes?
Se estas tiel, kiel oni prezentu tiajn nuancojn en la koncerna(j) artikolo(j)?
Amike, -Filozofo (diskuto) 15:44, 3 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Favore. Britio kiel titolo, Unuiĝinta Reĝlando en la enkonduko. — Super nabla (diskuto) 10:00, 6 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La nuna titolo konformas kaj al la titolo de aliaj Vikipedio kaj al la difino de NPIV.-DidCORN (diskuto) 19:14, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Ankaŭ la titolo Britio kongruas kun PIV, kaj almenaŭ la ĉina kaj la rusa Vikipedioj ŝajne sukcesas nomi la landon sen fia (laŭ mi) kaj politike malneŭtrala referenco al reĝo. Lingvano (diskuto) 20:52, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: La referenco al reĝo ne estas fia 😁, sed indas uzi la nomon «Britio» ĉar ĝi estas pli simpla kaj regulara por Esperanto-parolantoj: Italio, Francio, Germanio, Belgio, .... Britio! Memkompreneble. Oni povas specifi la oficialan pompan longan nomon en la enkonduko. — Super nabla (diskuto) 13:20, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Kiel Filozofo jam aludas, Britio formale ne inkluzivas Nord-Irlandon. Ĉi-okaze mi pensas, ke ni prefere uzu la iom pli formalan nomon "Unuiĝinta Reĝlando", kaj klarigu la nuancojn inter la nomoj en piednoto en la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:16, 30 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Ne farite Ne farite ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 17:41, 16 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Agartala => Agartalo[redakti fonton]

Kialo: Ĝi estas ĉefurbo, do la O-finaĵon estas uzenda. — Super nabla (diskuto) 18:49, 3 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Guĝarato, Panĝabo, ktp. => Guĝaratio, Panĝabio, ktp.[redakti fonton]

Jen listo:

La vortoj kun simpla -o temas pri la etno kaj la vortoj kun -io pri la regionoj/provincoj/subŝtatoj (vidu ankaŭ PIV). Multaj similaj kazoj ekzistas en Sudazio, kiel ekzemple: tamilo/tamila/Tamilujo, asamo/asama/Asamio, ktp. Vidu ankaŭ la lingvojn, ekz., la guĝaratan. Min ĉagrenas, ke tiuj eraroj jam sufiĉe disvastiĝis en Vikipedio. — Super nabla (diskuto) 09:58, 6 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

mi priparolis tion al PIV-ulo, kaj li montris tion: https://vortaro.net/#Pan%C4%9Dabo_c
do PIV ja agnoskas, ke panĝabo estas loko, ĝi nur estas malkohera Galex-713 (diskuto) 17:35, 21 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Guĝaratio, Panĝabio --Crosstor (diskuto) 12:45, 15 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: -j: alinomi la subŝtatojn estas robota tasko pro la kvanto; Barato fakte estas nekutima, sed deziro de baratanoj mem kaj spegulas la originan nomon kaj ne la falsan eŭropan nomon (Baratlando superfluas, Usono, Brazilo kiun ĉagrenas?); memoru: estas simile Suomio

Komento Komento: Min ĉagrenas ankaŭ ĉefe, ke bedaŭrinde Barato (sen -io aŭ -ujo aŭ -lando) anstataŭis Hindio-n (kun -io). DidCORN (diskuto) 15:20, 14 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

@DidCORN: Tio estas iomete eksterteme ĉi tie. Ĉiukaze, la rezono pro kiu la nomo «Hindio» ne uzindas, estas ke ĝi malrespektas la baratanojn kies lingvo ne estas la hindia. Fakte la signifo de «Hindio/Hindujo» estus «lando kie oni parolas la hindian». Mi ne pensas ke la tamiloj, la teluguparolantoj, aŭ la bengaloj multe ŝatus ĉi tiun difinon. Eble, oni povintus proponi la nomon «Baratio» (kun finaĵo -io), sed tio ne okazis. — Super nabla (diskuto) 09:46, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
@DidCORN se vi anstataŭigis senpripense, vi miskomprenis: Hindujo estas la loko kie oni parolas la hindan, do ĝi entenas nur nordan parton de Barato (sed ne entenas Dravidujon, kie oni parolas la dravidajn lingvojn (ĉefe la 4 tamilan, malajalaman, kannadan, kaj teluguan)), sed ankaŭ Pakistanon (pro la urdua) kaj aliajn apudajn landojn.
Oni ne povas difini Baraton laŭ unu gentonomo ĉar ĝi estas multigenta ŝtataro, krom se oni agnoskas ke Hindoj maljuste trudas sian lingvon al homoj, kiuj ne volas ĝin (tiam jes eblas diri Hindujo… kaj artefarite alinomi la saman lingvon en aliaj landoj (urduan en pakistano kaj en nordaj dialectoj, pro uzado de la araba skribo kaj islamaneco de la homoj)), sed tiam tuta dravidujo malbone vidos vin, aŭ se oni agnoskas, ke reage la homoj eĉ la anglan plivolas kiel internacian lingvon, kaj nomi Baraton kiel iu sendependa federecaĵo de granda anglujo, kaj tiam ili simple mortigos ankoraŭ pli alkoleros vin aŭ io, mi imagas …ĝis kiam esperanto iĝas internacia lingvo (aŭ ke ili elpensas lokan planlingvon kun sanskrita vortaro kaj dravida gramatiko, samkiel esperanton kun latinida vortaro kaj hungarturkeca gramatiko) Galex-713 (diskuto) 16:47, 21 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi tre ŝatas, ke en esperantujo, oni kutimas meti la homojn antaŭ la landojn, sed en la loka lingvo mem, la panĝaba, panĝabo estas loko https://en.wiktionary.org/wiki/Punjabi#Etymology (mi ankaŭ petis al panĝabano telegrame), kaj la panĝaba, de tiu loko, aŭ pli bone la panĝabana do, estas la lingvo de la anoj de tiu loko. Ĝi ŝajne devenas el la persa por »kvin akvokuroj« (panĵ estas la vorto por kvin en la hindecaj lingvoj, kaj retroveblas iom simila en la alia hindeŭropa lingvo la rusa: pjatj (kvin)) https://en.wiktionary.org/wiki/Punjab#English, kaj do temas pri loko. Kaj do unue estis vorto pri loko, kaj poste estis etno, kiu estis nomata dehttps://en.wiktionary.org/wiki/Punjab#English aliaj, aŭ eknomis sin »kvinriveranoj«. Fakte mi eble eĉ emus skribi »Panĵabo«, ĉar por mi »nĵ« kaj »nĝ« apenaŭ malsamas (iom kiel »nc« kaj »ns«: naza malvokalo jam estas spirbloko, kaj maleko de ĝi sonas kiel bloka malvokalo (d/t en ĝ/c), kaj tio estus pli rekonebla el la angla, kiu estas tre parolata en Barato. Pri Guĝarato estas iom sama: Guĝarato ja estas loko, ne etno. SED laŭ tio https://en.wiktionary.org/wiki/%E0%AA%97%E0%AB%81%E0%AA%9C%E0%AA%B0%E0%AA%BE%E0%AA%A4#Etymology la vorto Guĝarato estas lando de la Gurĝaroj, do Gurĝarujo/Gurĝario… sed malpli rekonebla… do la demando estas: ĉu Guĝaratanoj nomas sin tiel? Iel ajn, en ambaŭ okazoj, PIV malpravas tie Galex-713 (diskuto) 16:40, 21 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

ŝajne mi malpravis, mi provis demandi pli da informoj al guĝaratano, kaj li diris, ke guĝaratano en la guĝarata estas »guĝarati«, kaj ke la loko daŭre estas »guĝarat«, do mi demandis, ĉu li iam ajn aŭdis la vorton »gurĝar« kaj li diris, ke ne, sed tuj hindino aperis kaj diris, ke jes, ke la guĝĝaroj estas helhaŭtaj paŝtistoj de la montoj aŭ io ktp. kaj poste la guĝaratano koleris dirante ke ne, kaj mi demandis ĉu gurĝaro kaj guĝĝaro malsamas kaj ĉu guĝaratanoj estas guĝĝaroj aŭ estas malsama afero (mns eble malplejmulto aŭ prauloj aŭ io) kaj li rekoleris kaj diris, ke ili pli bonas ol homoj de madjarpradeŝ kaj utarpradeŝ kaj ŝi aŭ li, mi forgesis, diris ke la guĝaratanoj estas nelegpovaj kaj malkleraj sed tre riĉaj kaj ili komencis klaĉi sed mi finfine nur komprenis, ke, ŝajne, guĝaratanoj (t.e. almenaŭ unu hazarda guĝaratano en dekstrema sociretejo) ne konsentas esti konfuzitaj kun guĝarato, kaj samtempe ne tre zorgas pri historio aŭ vortdeveno
do mi proponu, ke anstataŭ »Guĝarat/guĝaratano/la guĝarata«, oni tranĉu la pomon en du (elektu intermezon) kaj ekdiru »Guĝarujo/guĝarujano/la guĝarujana« Galex-713 (diskuto) 17:02, 21 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Provinco Ŭesko => Provinco Ŭeskio => Provinco Huesca[redakti fonton]

Kialo: la titolo kaj la nomo uzata komence de la enkonduko malsamas. — Super nabla (diskuto) 12:09, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Interese! Ĉu Huesko, Osko, Uesko, aŭ Vesko? Malavantaĝo de Osko estus la ekzisto de senrilataj oskoj kaj oska lingvo. Lingvano (diskuto) 13:26, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: La demando estas pri malkongruo inter la artikolnomo (esperantigite Ŭesko) kaj la enkonduka frazo (hispane Huesca), tute ne pri elekto de alia esperantigo. Plej simpla solvo estas lasi la artikolnomon senŝanĝe kaj adapti la enkondukan frazon. - Moldur (diskuto) 15:00, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Sed la nomo Ŭesko estas kontraŭfundamenta. Do eble oni provizore ŝanĝu al la hispana nomo. Lingvano (diskuto) 15:38, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: @Lingvano ... ĉar ĝi ekas kun litero Ŭ, ĉu ne? — Super nabla (diskuto) 16:09, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Provinco Huesca, aŭ Huesca (provinco). Lingvano (diskuto) 15:38, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Provinco Ŭeskio, ĉar ĉiuj hispanaj provincoj havas siajn nomojn esperantigitajn kaj la esperantigo de Huesca en PIV estas "Ŭeskio".--´´´´
PIV ne konas "Ŭeskio", en la artikolo erare aperis ligilo al la PIV-a vorto "Eŭskio", sed tio estas tute alia regiono... Vidu ĉi tie. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:18, 21 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Provinco Huesca Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 20:18, 21 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Provinco Huesca, aŭ Huesca (provinco), aŭ Uesko (provinco) (kontraŭ "Ŭeskio"). Taylor 49 (diskuto) 20:24, 21 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Bregenz => Bregenco[redakti fonton]

Kialo: estas ĉefurbo (de Vorarlbergo), do la nomo havo la O-finaĵon. — Super nabla (diskuto) 21:12, 16 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:21, 17 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Antarkta Teritorio pretendata de Aŭstralio => Aŭstralia Antarkta Teritorio[redakti fonton]

Pli unueca titolo, simila al Brita Antarkta Teritorio, Argentina Antarkta Teritorio ks. RG72 (diskuto) 07:37, 17 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Mi konsentas pri la nomo, sed en tiuj artikoloj, oni devas substreki — mia-opinie — ke tiuj nomoj estas nur konvencio, kaj ke la Antarkto estas posedaĵo de la tuta homaro, ne de unu aŭ de alia lando (surbaze de la Antarkta traktato). — Super nabla (diskuto) 14:46, 17 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Poitiers => Puatiero[redakti fonton]

Kialo: esperantigo laŭ PIV. (Vidu ankaŭ Batalo de Poitiers kaj paĝoj tie ligataj) — Super nabla (diskuto) 11:50, 29 mar. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 11:18, 11 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 11:44, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

{{WikidataLoĝantaro}} => {{VikidatumojLoĝantaro}}[redakti fonton]

Kialo: Esperantigo de tre ofta ŝablono. — Super nabla (diskuto) 21:44, 1 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: kompletigi duonan Esperantigon. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Tollywood => Tolivudo[redakti fonton]

Kialo: surbaze de la esperantigo de la paĝo Bolivudo. — Super Nabla🪰 20:14, 2 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Same kiel Holivudo.DidCORN (diskuto) 13:50, 3 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 18:49, 8 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 11:18, 11 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Bv., administrantoj, alinomi la paĝon. — Super Nabla🪰 18:07, 12 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Hezite por por, kvankam ni rompas niajn principojn postuli almenaŭ unu eksteran referencon, kaj nur argumentas per analogio. "Holivudo" eĉ estas en PIV, kaj "Bolivudo" menciiĝas almenaŭ en la Reta Vortaro (ReVo), en la ĉina radio e-lingva kaj en pliaj lokoj, sed pri "Tolivudo" mi el la interreto nur rikoltis la informon ke estas la genitiva formo de litovlingva nomigo Tolivudas, kaj nenio ajn pri Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 11:40, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

National Security Medal, Distinguished Service Cross (Usono), Distinguished Service Medal (Usona Armeo), ktp => Nacia Sekureca Medalo, Kruco de Distingigita Servo (Usono), Medalo de Distingigita Servo (Usona Armeo)[redakti fonton]

Kialo: La titolo kaj la nomo en la enkonduko malsamas. — Super Nabla🪰 08:27, 20 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Jes, tiajn facile tradukeblajn nomojn oni traduku. Arbarulo (diskuto) 14:54, 23 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: El lingva vidpunkto, por esprimi la deziratan sencon oni uzu la formon "distinga", ne "distingigita". Amike, -Filozofo (diskuto) 04:15, 26 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Filozofo pravas ke distingigita ne estas la plej bona traduko. Mi opinias ke ankaŭ distinga ne estas tia. La ideo estas ke per la medalo oni volas distingi la "servon", do mi tradukus kiel distingitadistinginda. Arbarulo (diskuto) 19:27, 27 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kanaŭĝ => Kanoĝ => Kannauj[redakti fonton]

Kialo: erara transliterumo. Se oni deziras esperantan skribsistemon la korekta titolo estu «Kanoĝ»; tamen mi memoras ke ni jam decidis ke la nomo restu «Kannauj». — Super Nabla🪰 07:44, 29 apr. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Laŭ mi la latinigo neniam devis esti Esperantigita disde Kannauj. Ĉiaokaze la duobla nn, kiu laŭ la angla artikolo estas prononcata tiel, devas resti. Arbarulo (diskuto) 20:14, 8 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi tiel aŭdis la originan prononcon, tial mi elektis la origine ne latinliteran loknomon Kanaŭĝ. Kannauj konvenas al la angloj. --Crosstor (diskuto) 08:20, 15 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Crosstor (diskuto) 05:14, 16 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Malforte por Malforte por: Neniu proponas ke ĝi devus esti "esperantigita", ankaŭ Crosstor ne - li nur proponis esperantan latinliterigon alternative al la internacia sistemo IAST, kiu fakte multe pli similas al angla ortografio (ekzemple ke la litero "j" reprezentas la sonon "ĝ") ol ke ĝi similus al la itala, esperanta, ni diru litova, finna, hungara aŭ hispana - sed ĝi estas la universitata normo. Tial laŭ mi estas bona kompromiso havi la titolon en IAST-maniero, meti alidirektilon kaj tuj en la unua frazo mencii esperantan latinliterigon, nur la demando estas ĉu la dua vokalo estas "o" aŭ "aŭ". Mi same kiel Crosstor aŭdas iun diftongon, laŭ mi povus esti "oŭ" aŭ "aŭ", kaj laŭ IAST mem klare estas औ = IAST au = IFA [aːu], kio en Esperanto tradukiĝas al "aŭ". Do laŭ la aŭtoritata leterigo en IAST Crosstor pravas per sia propono de esperanta latinliterigo. ThomasPusch (diskuto) 12:01, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi ne esperantigis, ja tiam estus Kanoĝo, same mi ne faris literumadon, ĉar mi ne konas tiujn literojn. Simple mi elektis laŭ mia orelo, ĉar tie povas aŭdi, en aliaj urboj ankaŭ tiu ebleco mankas. --Crosstor (diskuto) 12:47, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Jes jes, kaj mi diris ke ankaŭ mi en aŭdas diftongon, do mi baze laŭdis vian bonan aŭdadon (kaj laŭ IAST mem klare estas औ = IAST au = IFA [aːu], kio en Esperanto tradukiĝas al "aŭ"). Ĉio en ordo {{{1}}}. ThomasPusch (diskuto) 23:45, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Korveo => Servuto[redakti fonton]

Por uzi PIV-an vorton, kvankam la distingo inter ĝi kaj Servuteco ne estas tute logika. La propono fontas el diskuto en Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Arbarulo (diskuto) 20:58, 8 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Forte por Forte por: La vorto «korveo» neniam aperas en la tekstaro aŭ en PIV. Mi suspektas, ke ĝi ne ekzistas kaj ke estas forigenda el la teksto. — Super Nabla🪰 16:01, 9 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Ŝajne estas interkonsento, sed ni bezonas administranton por fari la alinomadon. Arbarulo (diskuto) 03:11, 30 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Arbaristiko => Arbarkultivo[redakti fonton]

Por uzi pli logikan esprimon kaj eviti nenecesan neologisman sufikson -ik-. La temo ŝajnas esti pli specifa ol arbara mastrumado (kaj mi volas ankoraŭ pliklarigi la distingon per traduko el la anglalingva artikolo). Ankaŭ kultivo estas pli specifa ol mastrumado. Sed arbaristiko (scienco kiun praktikas arbaristoj) devas esti samsignifa kun arbara mastrumado, aŭ eĉ malpli specifa, se oni komprenas kiel arbariston ĉiun, kiu okupiĝas pri arbaroj (ekzemple arbaran ekologon). La propono fontas el diskuto en Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Arbarulo (diskuto) 20:58, 8 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Sindetena Sindetena: Mi ne havas fortan opinion. La vortkonstruo Arbar + kultivo ŝajnas eble pli simila al kelkaj lingvoj. — Super Nabla🪰 16:06, 9 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: por kongrui kun la titoloj de la aliaj Vikipedioj.-DidCORN (diskuto) 18:48, 15 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: La aliaj vikipedioj ja referencas al kultivado, sed la nuna redakto temas ne pri la kultivado (praktiko) sed pri la scienco. Se oni alinomas, oni devus lasi arbaristikon kiel alidirektilo kaj klarigi en nova redakto la diferenco inter ambaŭ konceptoj kaj terminoj. Kiu faros tion?--kani (diskuto) 10:34, 16 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Estas tre malklare al mi kian malsamon celas la nunaj ĝermoj sub la titoloj Arbaristiko kaj Arbara mastrumado. Mi starigas la demandon pri titoloj ĝuste tial, ke mi volas traduki parton de la anglalingva artikolo, do pliklarigi la distingon laŭ la kriterio de tiu Vikipedio.
Komento Komento: Laŭ mia memoro, iam arbaristoj aktivis rilate vortfaradon kaj kreis ampleksajn vortarojn. Certe ili iel nomis ankaŭ sian fakon mem. Mi proponas serĉi tiujn ĉi vortarojn kaj/aŭ konsulti fakulojn. RG72 (diskuto) 04:13, 18 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Estas bone fari tion se iu povas. Bedaŭrinde mi ne posedas Lexicon Silvestre, nek konas koncernan fakulon tiel bone, ke mi aŭdacus konsulti, kaj preferas ne atendi eterne. Mi suspektas, ke ĝi uzus "silvikulturo", kiun PIV egaligas al "arbarkultivo" (tamen kun difino ne tiel klara kiel mi deziras). Arbarulo (diskuto) 20:08, 19 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Arbara mastrumado => Arbarscienco[redakti fonton]

Konforme al la logiko de la ĉi supera propono. Sed mastrumado ne estas scienco estas apliko de ĝi. La ligitaj intervikiaj artikoloj rilatas al scienco mem.--DidCORN (diskuto) 20:34, 25 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

La angla kaj hispana artikoloj temas pri la aplikata scienco. Kiuj ligitaj artikoloj rilatas al teoria scienco? Arbarulo (diskuto) 03:03, 30 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Aplikata scienco estas scienco, vidu la rilatantan artikolon. En la angla Vikipedio, la artikolo estas difinita kiel kaj scienco kaj mastrumado. Ne konfuzu do mastrumadon kun scienco.--DidCORN (diskuto) 11:36, 30 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
La angla artikolo komenciĝas "Forestry is the science and craft of creating, managing, planting, using, conserving and repairing . . .", t.e. "_____ estas la scienco kaj metio krei, mastrumi, planti, uzi, konservi, kaj rebonigi . . ." Krei, planti, uzi, konservi, kaj rebonigi estas mastrumaj taskoj. Jes, ĉi-kaze ili ankaŭ estas science planitaj. Sed dum ĉia mastrumado de arbaroj estas scienca (aŭ almenaŭ pretendas esti tia), multa scienco pri arbaroj ne estas mastruma, do "arbara mastrumado" estas pli specifa termino. Arbarulo (diskuto) 13:34, 30 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Operacio (programlingva) => Operatoro (programado) =>> Operacio (komputado)[redakti fonton]

La paĝo ligas al alilingvaj artikoloj pri operatoroj, kaj ankaŭ ekzistas Operacio (matematiko). Taylor 49 (diskuto) 15:55, 12 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Komputeko havas ekzemplojn kaj kun «operatoro» kaj kun «operacio», do ne helpas decidi. Mi opinias, ke la simbolo estas «operatoro» kaj ke la funkcio rilate al simbolo estas «operacio». Ekzemple, plus (+) estas la operatoro de la operacio sumo. — Super Nabla🪰 18:05, 12 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: En komputado oni uzas ambaŭ terminojn: operacio kaj operatoro, kaj ili estas malsamsencaj. En la pridiskutata artikolo klare temas pri operacioj en komputado, dum koncernaj operatoroj aperas sub alia (sinonima, sed same kutima kaj vaste uzata) nomo operacisimboloj. Ŝanĝi la titolon al "Operatoro" estus do, laŭ mi, erare. Aliflanke, mi konsentas kun kolego Taylor 49 pri tio, ke la indiko "(programlingva)" estas tro malvasta fakindiko, kaj mi proponas, ke oni uzu la fakindikon "(komputado)". Amike, -Filozofo (diskuto) 21:07, 12 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi konsentas kun la analizo de @Filozofo; mi nur volas rimarki, ke artikoloj en la ceteraj lingvoj temas ĉiam pri «operatoro», ne pri «operacio». Do eble, ankaŭ ĉi tiu artikolo devus temi pri operatoroj, aŭ ni devas ŝanĝi ligilojn en Vikidatumoj — Super Nabla🪰 21:43, 12 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Interese... Atentigite de la komento de kolego Super nabla, mi foliumis alilingvajn pagojn ligitajn al la artikolo Operacio (programlingva), kaj mi vidas, ekzemple, la ruslingvan artikolon "Операция (программирование)" (laŭvorte: Operacio (programado), kiu traktas operaciojn, dum la aliaj lingvoj, kiujn mi komprenas, uzas la vorton "operatoro" en la titolo kaj ŝajnas tradukoj de la anglalingva artikolo, kiu unuavice fokusiĝas ĝuste sur operatoroj, t.e. operacio-simboloj en programadlingvoj.
Unuflanke, estas pli prudente bazi artikolon sur la nocio "operacio", ĉar ĝi estas esenco de la afero, dum la responda operatoro estas nur sintakseca reprezento de la operacio kaj por la sama operacio (eĉ samlingve!) nemalofte ekzistas malsamaj operatoroj kaj aliaj sintaksaj rimedoj, kiuj elvokas la saman operacion.
Aliflanke, se temas pri programlingvoj, operatoroj estas pli "palpeblaj" entoj, kaj do estas pli facile trakti ilin, ol la respondajn pli abstraktajn kaj matematikecajn operaciojn.
Ĝenerale, mi ne certas kiel oni agu en la situacio, kiam interligitaj diverslingvaj artikoloj estas reciproke nekongruaj. Mi jam plurfoje stumblis je tia problemo, kaj devis (espereble, nur provizore) formeti la aferon, ĉar mi ne havas sperton pri koherigo de la ĉiulingva ĉiomo da ligitaj artikoloj. Estus bone, se tiurilate pli sperta kolego edukus nin pri la eblaj vojoj solvi tian problemon.
Amike, -Filozofo (diskuto) 22:52, 12 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Operatoro (programado) apartenas al d:Q1206110 kaj Operacio (komputado) apartenas al d:Q118352478. Taylor 49 (diskuto) 22:36, 13 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kabineto => Kabineto (registaro)[redakti fonton]

Ĉar la aliaj artikoloj ligitaj ĉi tien temas pri registara institucio, ne pri apartigilo. RG72 (diskuto) 11:45, 16 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Mi estas tre konfuzita. La paĝo ne aspektas kiel ordinara artikolo. Ne estas vera apartigilo, ĉar la punktoj (1), (2), (3), (4) nenion apartigas (kie estas la bluaj ligiloj?). La paĝo pli similas al paĝo de vortaro, kaj eble ne estas taŭga por VP. Mi opinias, ke indas forigi la supran parton kaj krei apartajn artikolojn pri la 4 signifoj. — Super Nabla🪰 15:51, 16 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Jes, nun tiu ĉi artikolo aspektas kiel vortara, do korektenda. Mi proponas krei apartigilon surbaze de ĝi kaj la nuna artikolon dediĉi sole al la registara institucio, ĉar ĝuste tion celas ĉiuj alilingvaj versioj. Kompreneble por tio necesos ĝin alinomi laŭe. RG72 (diskuto) 05:32, 17 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: alinomigo kaj alifarado al enciklopedia artikolo. Artikoloj kies enhavo estas kopiita el PIV aux ReVo estas senvaloraj, eble ecx tujforigendaj. Vikipedio:Forigendaj_artikoloj/Arkivo/2021#Substanco Taylor 49 (diskuto) 05:40, 17 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Kabineto (registaro). Amike, -Filozofo (diskuto) 20:18, 19 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Kabineto (registaro) Arbarulo (diskuto) 22:21, 20 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: multaj intervikioj, tamen neutila pagxo. Vikipedio ne estas vortaro. Sama afero som registaro. Taylor 49 (diskuto) 14:31, 22 maj. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Madison (Viskonsino)Madisono (Viskonsino)[redakti fonton]

Kialo: Estas ĉefurbo (de Viskonsino), do mi proponas la O-finaĵon. — Super Nabla🪰 18:27, 11 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Darkis123 (diskuto) 00:53, 18 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: --Crosstor (diskuto) 08:27, 15 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Kun skriba referenco estas en ordo tiel fari, sen ne. Mi ĵus aldonis la frazon "La esperantlingva nomo Madisono uzatas ekzemple en la Facebook-paĝo de la "Esperanto-Societo de Madisono", kaj en guglo-grupo pri Esperanto en la urbo" al la paĝo. La kongreslibrojn de la Landa Kongreso de ELNA en 1953 kaj la 4-a en 1956 mi mem ne havas hejme kaj ankaŭ ne havas jarkolektojn de la asocio Esperanto-USA en la bretaro, sed du referencoj sufiĉas. ThomasPusch (diskuto) 04:48, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

✔ Farite ThomasPusch (diskuto) 04:48, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Flago de Ĉina Tajpeo (Tajvano) ==> Ĉina Tajpejo[redakti fonton]

En ĉiuj alilingvaj artikoloj temas pri termino, ne pri flago. RG72 (diskuto) 04:13, 12 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Dankon pro eltrovi la eraron; tamen la nuna teksto temas pri flago, ne temas pri termino. Mi proponas kunuigi la artikolon kun Flago de la Respubliko de Ĉinio. Vidu: VP:KA. — Super Nabla🪰 10:55, 14 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Ne farite Ne farite ĉar mankas interkonsento. —Supernabla🪰 12:28, 25 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kiropteroj => Vespertoj[redakti fonton]

La nuna artikolo fontas el kunigo, por kiu oni elektis la nomon en 2007 laŭ miaopinie eraraj rezonoj. Laŭ Diskuto:Kiropteroj la teorio estis, ke "vespertoj" ekskludas la familion Pteropodidae kaj apartenas nur al la aliaj Chiroptera (tiam, sed pro kladistikaj principoj jam ne plu, klasifikataj kune en subordo Microchiroptera). La teorio baziĝis sur la tradukoj de "vesperto" en iuj etnolingvaj vortaroj. Sed fakte nur la germanlingva traduko apogis la konkludon; en la aliaj cititaj vortaroj, la traduko estas vorto uzata por Chiroptera ĝenerale.

Ne mirindas, ke estas iom da ambiguo, ĉar Esperanto estis kreita en Eŭropo, kaj en Eŭropo la diskutata familio Pteropodidae ne troviĝas. Tamen mi trovas neniun indikon en la fakta lingvuzo ke oni iam ajn uzis "vespertoj" en pli ekskluda senco ol Chiroptera, nek ke iu ajn krom vortaristoj entute uzis "K/Ĥiropteroj". Kontraŭe, la Tekstaro inkludas artikolon pri Aŭstralio en La Ondo de Esperanto, en kiu estas "granda fruktvesperto". Kaj tie preskaŭ certe temas pri pteropedo (angle fruit bat). Arbarulo (diskuto) 14:09, 18 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: Al mi, kiu ne estas fakulo pri zoologia nomenklaturo kaj taksonomio, la klarigoj kaj propono de Arbarulo ŝajnas prudentaj kaj konvinkaj. Amike, -Filozofo (diskuto) 20:58, 22 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Cetere, tiel estas en ReVo (vespertoj).--Sergio (diskuto) 16:23, 24 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Darkis123 (diskuto) 16:13, 3 jul. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Interkonsenton ni ŝajne havas, necesas administranto por alinomi. Arbarulo (diskuto) 19:24, 3 jul. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

✔ Farite, kun noto en la koncerna diskutpaĝo ThomasPusch (diskuto) 15:12, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Pri idoj[redakti fonton]

Mi proponas la jenan alinomadon:

Kialo: Certe la plej grava signifo estas la planlingvo, ĉar kiam oni serĉas informojn tajpante la vorton «Ido», normale oni ne serĉas idojn de bovinoj, katoj, ktp, sed serĉas la lingvon; do la ĉefa artikolo estu la nuntempe-nomata Ido (lingvo). La uskleco kiel en «IDO» estas erara en ĉiuj kazoj. — Super Nabla🪰 11:14, 22 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: La lingvo estas la ĉefa temo (en la senco "temo plej serĉinda en enciklopedio"). Arbarulo (diskuto) 20:40, 22 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Amike, -Filozofo (diskuto) 21:01, 22 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Prave.--Sergio (diskuto) 16:17, 24 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 10:28, 30 jun. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: --ThomasPusch (diskuto) 23:35, 31 jul. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
IDO jam estis ŝanĝita al Ido (apartigilo), ĵus mi ✔ faris la duan paĝon kaj sanĝis Ido (lingvo) al Ido (kompreneble lasante alidirektilon). Nun necesas ankoraŭ kontroli ĉu necesas ankoraŭ adapti iujn internajn ligilojn en aliaj paĝoj - ke paĝoj uzas la malnovan titolon Ido (lingvo), pro la alidirektilo ne estas problemo, sed problemaj estus frazoj kiel imagita ekzemplo "Mi havas du idojn", unu filon kaj unu filinon". Tiun kontrolon povos fari ĉiu. Mi hodiaŭ vespere komencetos trarigardi la internajn ligilojn gvidantaj al titolo Ido, sed la samon ankaŭ povas fari ĉiu ajn alia uzanto. ThomasPusch (diskuto) 14:56, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Kategorio:Municipoj de Tenerifo -> Kategorio:Municipoj de Provinco Sankta Kruco de Tenerifo[redakti fonton]

Ne temas pri simpla alinomado. Tenerifo nun estas ligita al la provinco kaj ne al la insulo; ĝi devas ligiĝi al hispanlingva Categoría:Municipios de Tenerife. Dume Kategorio:Municipoj de Provinco Sankta Kruco de Tenerifo estas ligita nur al la fantoma Winaray kaj devus esti ligita al Categoría:Municipios de la provincia de Santa Cruz de Tenerife kun la aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 21:21, 20 jul. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Por Por: La propono konvinkas. --ThomasPusch (diskuto) 23:36, 31 jul. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 11:53, 10 aŭg. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Ĉar temas pri alinomo de kategorio, mi ne scias fari tion sen ke okazu iu ebla katastrofo.--kani (diskuto) 11:07, 31 aŭg. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Bangka-Belitungo -> Bangkao kaj Belitungo[redakti fonton]

La provinco konsistas el du principaj insuloj, kiel Trinidado kaj Tobago. La indonezia nomo ja neniam mencias "kaj" kiam iu areo konsistas el du principaj subareoj; ekzemple: Kuantan Singingi (reĝenco kiu havas du grandaj riverojn fluas trae: rivero Kuantan kaj rivero Singingi), kaj Parigi Moutong (reĝenco kiu konsistas el la grandaj distriktoj de Parigi kaj Moutong).

Mi elektas Bangkao ĉar la nomo Bangko estas nomo de distrikto en la provinco de Jambi (Ĝambio). --Aryabferduzi (diskuto) 14:34, 1 aŭg. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Komento Komento: Eble jes. Mi ne certas pri la esperantigo de «Bangka». Ĉu ekzistas fontoj, ekzemple, en indoneziaj retejoj de esperantistoj?—Super nabla🪰 23:47, 5 aŭg. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Esperantigoj dependas de konvencio. Provincoj de Indonezio certe meritas esperantigon, sed se oni ne efektive faris tion en aliaj fontoj, Vikipedio prefere ne estu la provejo. (Kaj ĉiuokaze la esperantigo estu Bankao aŭ simile; laŭ mia kompreno, la indonezia literumo "ngk" indikas nur du konsonantojn.) Arbarulo (diskuto) 20:25, 16 aŭg. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
@Aryabferduzi: Ĉu vi scias, kiu estas la esperantigo de la nomo de la insuloj uzata far Indoneziaj esperanto-parolantoj? —Supernabla🪰 22:12, 15 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: En kazo de dubo prefere eĉ uzi tute indonezilingvan nomon en Esperanto, ol gaje inventi pli kaj pli esperantecajn nomojn: kun referencoj eblas ĉio, sed sen nur eblas, se ne leviĝas iu dubo. Kaj duboj jam legeblas ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 04:36, 29 nov. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Alta sangopremoTroa sangopremo -> Hipertensio[redakti fonton]

La proponita nomo estas pli logike komprenebla laŭ mi, kaj tial mi apogas ĝin. Atentu tamen, ke surbaze de la Tekstaro kaj Guglo-serĉoj, kaj Alta sangopremo kaj Hipertensio ŝajnas malpli maloftaj. Mi havas la impreson ke la tuta temo estas malofte traktita en Esperanto kaj ke neniu nomo estas vere enradikiĝinta; foje troviĝas eĉ la pli longa priskribo "tro alta sangopremo". Sed se mi malpravas kaj "alta sangopremo" aŭ "hipertensio" estas jam norma en praktiko, tiuokaze tiu nomo estas pli uzinda. Arbarulo (diskuto) 01:45, 27 aŭg. 2023 (UTC)Reply[Respondi]

Laŭ mi, "alta sangopremo" estas kompenata malgraŭ logiko, kiel paŭsaĵo de termino nacilingva. "Troa" tiusence ŝajnas pli bona, sed kiel ni nomu la malon? Ĉu "maltroa sangopremo"? Amuze, sed nesufiĉe klare. Fakte, ambaŭ estas troaj: hipertensio estas tro granda, hipotensio estas tro malgranda. "Alta sangopremo" estas duoble fuŝa:
  1. pro misuzo de alta anstataŭ granda;
  2. pro implico ke alta signifas tro alta (t.e. tro granda).
La malon ni nomas hipotensio; la sistememo do postulas ĉi tie hipertension.--Sergio (diskuto) 12:54, 8 sep. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Por Por: Alinomigo al Hipertensio. Purisma alternativo: "tro alta" kaj "tro malalta" Taylor 49 (diskuto) 17:35, 9 sep. 2023 (UTC)Reply[Respondi]
Komento Komento: Mi mem vidas nenion malklaran, aŭ amuzan, ĉe "maltroa sangropremo". Arbarulo (diskuto) 19:36, 14 sep. 2023 (UTC)