Tempolinio de la Dua Mondmilito (1941)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana soldato de la Afrikakorps protektita kontraŭ sabloŝtormoj.

Jen listo de la okazaĵoj de la Dua Mondmilito dum 1941:

Januaro[redakti | redakti fonton]

Februaro[redakti | redakti fonton]

Marto[redakti | redakti fonton]

Kirasŝipo Vittorio Veneto dum la Batalo de Kabo Tenaro.

Aprilo[redakti | redakti fonton]

Damaĝoj okazintaj de bombardado de germanoj en Pireo la 7-an de aprilo de 1941.
Germanaj soldatoj pretas hisi la germanan militflagon en la Akropolo de Ateno.

Majo[redakti | redakti fonton]

Junio[redakti | redakti fonton]

Germanaj trupoj de 3a Panzer Armeo survoje ĉe Pruĵani, junio 1941.

Julio[redakti | redakti fonton]

  • 1-a de julio:
    • Ofensivo de la RAF sur la Manika Markolo, Germanio kaj la nordo de Francio.
    • La ĉefurbo de Latvio, Riga, estis konkerita de la germanoj.
  • 2-a de julio:
    • Venka antaŭeniro de la Grupo de Centraj Armeoj estritaj de la marŝalo Fedor von Bock en Belorusio.
    • Japanio ordonis la listigon de unu miliono de homoj.
  • 3-a de julio:
    • Palmiro, en Sirio, estis okupita de franc-britoj.
    • Dekreto de Stalino por aplikigo de la politiko de "bruligita tero"" en la areoj kiuj estas abandonitaj.
  • 4-a de julio:
    • La RAF bombardadis Bremenon.
  • 5-a de julio:
    • La Centra Komitato de la Komunisma Partio de Jugoslavio decidis la armitan insurekcion kontraŭ la okupacion de la lando fare de eksterlandaj trupoj.
  • 6-a de julio:
    • Los británicos rompen las defensas de Beirut.
    • Rusa kontraŭatako en Belorusio, kiu estos tuj haltigita.
  • 7-a de julio: Alvenis al Islando kaj al Gronlando la unuaj usonaj marfortoj.
  • 8-a de julio: La germanoj konkeris Pskov, Rusio.
  • 9-a de julio: Soveta malvenko en Minsk, Belorusio, kiu estis konkerita de la germanoj, kiuj faris 287 000 prizonulojn.
  • 10-a de julio:
    • Startis la batalo de Tartu, en Estonio, inter estonaj partizanoj kaj sovetanoj.
    • Latvio estis totale okupita de nazioj.
    • Oni kreis en Moskvo la Alta Stabanaro de la Centra Partizana Movado, kies misio estis organizi la gerilan luktadon en la teritorioj okupitaj de la malamiko.
    • Startis la batalo de Smolensko, en Rusio.
    • Ofensivo de la Norda Armeo estrita de la marŝalo Wilhelm Ritter von Leeb al Leningrado.
    • La angloj konkeris Bejruton, en Libano.
  • 11-a de julio: La germanoj bombardadis la zonon de la Sueza Kanalo.
  • 12-a de julio:
    • Granda Britio kaj Sovetunio subskribis Pakton de Milita Helpo.
    • Montenegro deklaris sian sendependecon sub la ŝirmo de la Potencoj de la Akso.
  • 13-a de julio:
    • Okazis insurekcio en Montenegro kontraŭ la registaro kaj la italaj trupoj de okupacio.
    • Eliris el Madrido la unuaj unuoj de la Blua Divizio voje al Germanio.
  • 14-a de julio: La Registaro de Vichy subskribis en Sirio la batalĉeson kiu finigis la militemon kun Granda Britio en tiu sektoro.
  • 15-a de julio: La sovetoj kontraŭatakis en la zono de Novgorodo.
  • 16-a de julio: Smolensko falis antaŭ la germanoj, same kiel filo de Stalino, nome Jakov Ĝugaŝvili.
  • 17-a de julio:
  • 18-a de julio:
    • Bombardado de germanbj sur Hull kiu okazigis multajn civilajn viktimojn.
    • Nova registaro en Japanio de la princo Fumimaro Konoe.
    • Stalin petis al Churchill malfermon de dua fronto por malfortigi la Wehrmacht.
  • 19-a de julio: La RAF bombardadis Hanoveron.
  • 20-a de julio: La RAF bombardadis Napolon kaj Kolonjon.
  • 21-a de julio:
    • La rusoj retiriĝis trans la rivero Dnestro.
    • Aeratako de la Luftwaffe sur Moskvo.
  • 22-a de julio: La Luftwaffe faras duan bombardadon de Moskvo.
  • 23-a de julio: Brest-Litovsk, sieĝita el la 22a de junio, kapitulacis.
  • 24-a de julio:
    • La Luftwaffe bombardadis Moskvon.
    • La francaj havenoj de la Kanalo estis bombarditaj de grandaj bombaviadiloj.
  • 26-a de julio:
    • Roosevelt deklaris la staton de alarmo en la insuloj Havajo kaj samtempe malpermesis la vendadon de nafto al Japanio.
    • Blokado de la japanaj havaĵoj en Usono.
    • Japana elŝipiĝo en la Franca Hindoĉinio.
  • 27-a de julio:
    • La unuaj japanaj trupoj alvenis al Sajgono.
    • Post kelkaj semajnoj de trankvileco la Luftwaffe denove bombardadis Londonon.
  • 28-a de julio: La jugoslavaj partizanoj eniris en Užice, kaj kreis teritorion liberan de la eksterlanda okupacio.
  • 29-a de julio: Franc-japana interkonsento por la komuna defendo de Hindoĉinio.
  • 30-a de julio: Oni subskribis en Londono pactraktaton inter Sovetunio kaj la pola registaro en la ekzilo.
  • 31-a de julio:
    • La finnoj atakis en la istmo de Karelio cele al la rekonkero de la teritorioj perditaj en 1940.
    • Talino, ĉefurbo de Estonio, estis okupita de la germanoj.

Aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Septembro[redakti | redakti fonton]

Oktobro[redakti | redakti fonton]

  • 1-a de oktobro:
    • Konferenco de Moskvo por precizigi la uson-britan helpon al Sovetunio.
    • La germanoj okupis la imperian rezidejon Csarskoje Selo, en la norda zono de Leningrado.
Sovetaj kontraŭ-aviadilaj pafistoj sur la tegmento de la Moskva hotelo dum la Batalo de Moskvo.

Novembro[redakti | redakti fonton]

Italaj pafistoj ĉe Tobruko.

Decembro[redakti | redakti fonton]

La usona prezidento Roosevelt subskribas la Militdeklaron kontraŭ Japanio unu tagon post la atako al Pearl Harbor: tio markis la militan eniron de Usono en la Dua Mondmilito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]