Bíňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bíňa situas en la 4-a regiono
Bíňa situas en la bluigita distrikto

Bíňa, hungare Bény estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Situo

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Želiezovce-Štúrovo. La lasta troviĝas 16 km-ojn for.

Historio

Pli frue loĝis tie malamikoj de romianoj kaj avaroj. La lastaj konstruis remparon. En la 11-a jarcento la hungaroj havis tie teran fortikaĵon. La unua mencio pri la loko devenis el 1135 en formo Byn. Dum la historio formiĝis 2 vilaĝoj Granda kaj Malgranda Bény. La poloj rabadis ĉi tie en 1683. En 1910 loĝis tie 1557 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Esztergom (reĝa departemento), al la distrikto de Párkány. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1438 da homoj (1289 hungaroj, 130 slovakoj).

Vidindaĵoj