Saltu al enhavo

Huérmeces del Cerro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Huérmeces del Cerro
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Montaro de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19295
Demografio
Loĝantaro 41  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 3′ N, 2° 48′ U (mapo)41.053888888889-2.7952777777778Koordinatoj: 41° 3′ N, 2° 48′ U (mapo) [+]
Alto 875 m [+]
Areo 20 km² (2 000 ha) [+]
Huérmeces del Cerro (Kastilio-Manĉo)
Huérmeces del Cerro (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Huérmeces del Cerro
Huérmeces del Cerro (Hispanio)
Huérmeces del Cerro (Hispanio)
DEC
Situo de Huérmeces del Cerro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huérmeces del Cerro [+]
vdr

Huérmeces del Cerro [ŬERrmezes delZEro] ("H. de la monteto") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 41 loĝantoj sur areo de 20 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,1 loĝantoj/km².

valo de la rivereto Salado

Huérmeces del Cerro situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 872 m super marnivelo; je 71 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°03′14″N 2°47′43″Ok. Najbaras la municipoj Sigvenco, Viana de Jadraque kaj Santiuste.

preĝejo de Huérmeces del Cerro
visigota fontano en Huérmeces del Cerro

Post la konkero fare de kastilianoj ĝi apartenis al la comunidad de villa y tierra de Atienza ĝis pro la kreo de la senjorio de Jadraque ĝi pasis al tiu nova jurisdikcio.

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 257 loĝantoj en 1950 al 39, tio estis oni perdis pli ol 200 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Huérmeces del Cerro, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Huérmeces del Cerro kie oni falis al la nunaj 39.

Restis kelkaj restoj de la turo Lutuero, kiu estis detruita de la trupoj de la reĝo Fernando la 1-a en la sama invado per kiu en 1059 ili konkeris portempe la lokojn Santiuste kaj Santamera al la Tajfo de Toledo, sed ili estis tuj redonitaj laŭinterkonsento inter Al-Mamun de Toledo kaj la reĝo de Kastilio.[1][2]

La interno de la preĝejo estas baroka kaj estas du ermitejoj, nome tiu de la Soledad (Virgulino de la Soleco) kaj tiu de Sankta Roĥo.

Estas rura gastejo kaj ĉe la ravinoj de la rivero Salado estas kolonio de gipoj. Survoje al Atienza kaj al la rivero Regacho troviĝas la restaĵoj de la nun senhomejo El Henazar.

Huérmeces del Cerro troviĝas sur la Lanvojo, inter Viana de Jadraque kaj Santiuste.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

  1. García de Paz, José Luis. Castillos y fortificaciones de Guadalajara. Editorial Nueva Alcarria. Guadalajara, 2007. P. 242
  2. Izquierdo Benito, Ricardo. "La taifa de Toledo", en Castilla-La Mancha medieval: II Etapa de dominio Musulmán (siglos VIII-XI). Almud. Toledo, 2007. Págs, 69-71.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]