8-a de februaro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→Eventoj: 1944-kompletigo |
→Eventoj: 1945-kompletigo |
||
Linio 43: | Linio 43: | ||
** [[1943]]: [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: trupoj de [[Voroneĵ|Voroneĵa]] Fronto liberigis [[Kursk]]; Birma Fronto: barata 77-a Infanteria [[Bataliono]] komencis [[gerilo|gerilan]] aagadon malfronte de japana armeo; [[Francio]]: [[registaro de Vichy]] ordonis "funebran minuton da silento" post detruo de la 6-a germana armeo apud [[Stalingrad]] |
** [[1943]]: [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: trupoj de [[Voroneĵ|Voroneĵa]] Fronto liberigis [[Kursk]]; Birma Fronto: barata 77-a Infanteria [[Bataliono]] komencis [[gerilo|gerilan]] aagadon malfronte de japana armeo; [[Francio]]: [[registaro de Vichy]] ordonis "funebran minuton da silento" post detruo de la 6-a germana armeo apud [[Stalingrad]] |
||
** [[1944]]: [[Varsovio]]: '''germana polico arestis 17 [[knabino]]jn pro partopreno en sekreta [[lernejo|instruado]]'''; soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]] forprenis de riparejo germanan kirasitan [[aŭtomobilo]]n, kiun kaŝis en privata [[garaĝo]]; [[Busko-Zdrój|Busko]]: taĉmento de Jan Sowa frakasis [[komunumo|komunuman]] arestejon liberigante membrojn de [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]] |
** [[1944]]: [[Varsovio]]: '''germana polico arestis 17 [[knabino]]jn pro partopreno en sekreta [[lernejo|instruado]]'''; soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]] forprenis de riparejo germanan kirasitan [[aŭtomobilo]]n, kiun kaŝis en privata [[garaĝo]]; [[Busko-Zdrój|Busko]]: taĉmento de Jan Sowa frakasis [[komunumo|komunuman]] arestejon liberigante membrojn de [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]] |
||
** [[1945]]: Soldatoj de la 1-a Ukraina Fronto komencis en [[Malsupra Silezio]] operacon kontraŭ [[Wehrmacht]]; en la tagoj 8-9-a de februaro taĉmento de [[Ukraina Ribela Armeo]] [[murdo|murdis]] ne malpli ol 56 |
** [[1945]]: Soldatoj de la 1-a Ukraina Fronto komencis en [[Malsupra Silezio]] operacon kontraŭ [[Wehrmacht]], atakante de maldekstraborda flanko de [[Odro]]; en la tagoj 8-9-a de februaro '''taĉmento de [[Ukraina Ribela Armeo]] [[murdo|murdis]] ne malpli ol 56 polojn''' en [[vilaĝo]]j Hleszczawa kaj Stadnica (nun en [[Ternopila provinco]]) |
||
** Malliberigita en [[koncentrejo]] sur la insulo [[Usedom|Uznam]], '''[[Ĉasaviadilo|ĉasaviadila]] piloto [[Mihail Devjatajev]] fuĝis de militista bazo en [[Peenemünde]] pere de [[bombaviadilo]] kun grupo de 10 personoj''' |
** Malliberigita en [[koncentrejo]] sur la insulo [[Usedom|Uznam]], '''[[Ĉasaviadilo|ĉasaviadila]] piloto [[Mihail Devjatajev]] fuĝis de militista bazo en [[Peenemünde]] pere de [[bombaviadilo]] kun grupo de 10 personoj'''; [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: en [[Alzaco]] franca 1-a armeo maldekstraborde de [[Rejno]] limigis germanan posedaĵon al 4 vilaĝoj; [[Sovetunio]]: rekonstruo de Stalingrada Fabriko de [[Traktoro]]j finiĝis; [[Paragvajo]] deklaris militon al la [[Akso Berlino-Romo-Tokio]] |
||
* [[1947]]: En [[Berlino]] pereis en [[incendio]] pli ol 100 partoprenantoj de la [[masko]]-[[balo]] |
* [[1947]]: En [[Berlino]] pereis en [[incendio]] pli ol 100 partoprenantoj de la [[masko]]-[[balo]] |
||
* [[1949]]: [[Stalinismo]]: hungara kardinalo [[József Mindszenty]] en montra proceso estis kondamnita de komunistoj je ĝismorta prizono |
* [[1949]]: [[Stalinismo]]: hungara kardinalo [[József Mindszenty]] en montra proceso estis kondamnita de komunistoj je ĝismorta prizono |
Kiel registrite je 13:39, 8 feb. 2019
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 8-a de februaro estas la 39-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 326 tagoj restas (327 en superjaroj).
Je la 8-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 1296: Apud Rogoźno dum sensukcesa provo de homforkapto pola reĝo el dinastio Piastoj Przemysł la 2-a estis murdita laŭ inspiro de la grafoj de Brandenburgio
- 1427: Pollando: Szydłowiec ricevis urborajton
- 1454: Pollando: urbanoj de Toruń konkeris kaj detruis kastelon de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1575: Nederlando: Universitato de Lejdeno fondiĝis
- 1587: Pro partopreno en komploto kontraŭ angla reĝino Elizabeto la 1-a oni senkapigis la skotan reĝinon Maria Stuart
- 1622: Jakobo la 1-a malfondis la anglan parlamenton
- 1649: Ribelo de Ĥmelnickij: batalo de Mazir komenciĝis - la duan tagon litova armeo supervenkis la kozakan
- 1676: Fjodor Aleksejeviĉ iĝis caro de Rusio
- 1693: La dua, post Universitato Harvard, usona altlernejo La Kolegio de Vilhelmo kaj Maria fondiĝis en subŝtato Virginio
- 1807: Milito de la Kvara Koalicio: Napoleono Bonaparte venkis rusan armeon de generalo Levin August von Bennigsen en la dutaga sanga batalo de Eylau (nuna Bagrationovsk)
- 1813: Napoleonaj militoj: rusa armeo konkeris Varsovion
- 1815: Viena kongreso: oni voĉdonis deklaron pri ĉesigo de sklavkomerco
- 1853: Oni kreis Vaŝingtonan Teritorion
- 1863: En Sankt-Peterburgo oni subskribis, laŭ iniciato de Otto von Bismarck, konvencion de Alvensleben, direktitan kontraŭ pola januara ribelo celanta al sendependigo de Pollando
- 1865: Dum kunsido de scienca societo en Brno, patro de genetiko Johann Gregor Mendel prezentis formulitajn de si leĝojn pri heredado
- 1867: Habsburga monarkio Aŭstrio-Hungario fondiĝis
- 1887: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Emma
- 1904: Rusa-japana milito komenciĝis - japanoj komencis torpedan atakon kontraŭ haveno Port Arthur
- 1906: Sidney Sonnino iĝis ĉefministro de Italio
- 1915: Premiero de la usona filmo La nasko de nacio reĝisorita de David Wark Griffith
- Unua mondmilito:
- 1920: Tirano iĝis ĉefurbo de Albanio
- 1920: Polaj soldatoj eniris al Kartuzy, alligante la urbon al la Dua Pola Respubliko
- 1922: Vaŝingtono: en Blanka Domo oni instalis unuan radioricevilon
- 1923: Rua arkimandrito Smaragd (Łatyszenko) faris sukcesan atencon kontraŭ ortodoksa metropolito de Varsovio kaj la tuta Pollando Jerzy (Jaroszewski), adepto de aŭtokefalio, "pro cedemo al Pollando"
- 1927: La unua transatlantika televida elsendo okazis inter Vaŝingtono kaj Novjorko
- 1932: Oni patentis polan pistolon Vis
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Intelektul-kampanjo: post internaciaj protestoj germanoj liberigis 101 polajn profesorojn, kiuj trapasis 40-an jaron de vivo - embuske arestitaj en Krakovo dum lekcio pri la germana rilato al scienco, kaj malliberigitaj en koncentrejo Sachsenhausen; germana policestro en Lodzo ordonis krei geton por judoj, tute izolitan de la urbo, al kiu estis alveturigataj judoj de Ĉeĥoslovakio kaj Okcidenta Eŭropo, la unuan geton por 160 mil judoj, kreitan en teritorioj enkorpigitaj al Nazia Germanio - trapasis ĝin 200 000 judoj, travivis 5-7 mil (la unua geto en Ĝenerala Gubernio estis kreita en Piotrków Trybunalski jam en oktobro 1939); Varsovio: diplomita kolonelo Stefan Rowecki skribis en armea raporto pri situacio de poloj sub soveta okupacio, citante onidiron, konatan en Bresto, de kamparano de Polesio, ke pola registaro dum 20 jaroj ne povis fari el ni polojn, sed bolŝevikoj sukcesis pri tio dum tri monatoj
- Nov-Jorkio: guberniestro Herbert Lehman proklamis Tagon de Pollando en la tuta subŝtato, celebrotan la 11-an de februaro; Londono: Ĉambro de komunuloj voĉdonis 100 mil da britaj pundoj kiel helpon al polaj rifuĝintoj al neŭtraj ŝtatoj, kiuj trapasis terurajn travivaĵojn; Parizo: "Głos Polski" (Voĉo de Polando) publikigis deklaron, subskribitan de "frontaj reprezentantoj de la franca intelekta elito" pro senprecedenca barbareco de germanaj regopovoj kaj armeo en enkorpigitaj okcientaj provincoj de Pollando alligitaj al Nazia Germanio, kiun interalie subskribis Georges Duhamel, Jules Romains, Paul Valéry; Manchester: "Manchester Guardian" skribis pri germana teroro en Pollando, kie verŝajne nombro de pafmortigitoj proksimiĝas al 20 000 viktimoj, ke deportadoj ankaŭ kaŭzas grandan mortecon pro malvarmo kaj malsatego; Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis, ke kardinalo Alfred Baudrillart, membro de Franca Akademio eldonis libron "Pourquoi la France aime ei aide la Pologne" (Kial Francio amas kaj helpas Pollandon); Kairo: francaj-britaj interparoloj de la generaloj Maxime Weygand kaj Archibald Wavell
- 1941: Germana polico arestis en Ĝenerala Gubernio kelkcent judojn pro neleĝa komerco
- Bukareŝto: malgraŭ protestoj de brita parlamentano kaj diplomatiejo de Ĉilio (reprezentanta polajn aferojn en Rumanio) rumanaj regopovoj transdonis al la germanaj preskaŭ 2000 internigitajn polajn soldatojn, en tio 11 generalojn kaj ĉirkaŭ 1000 oficirojn, kiuj trafas al militkaptitejo en Dorsten; Britio decidis doni militaran helpon al Grekio; al Tripolo alvenis la unua germana konvojo de Napolo
- 1942: Germana polico forveturigis de malliberejo Pawiak en Varsovio 62 virojn al koncentrejo Aŭŝvico kaj de distrikto Lubartowski sendis al koncentrejo Majdanek 49 agrikulturistojn pro ne ĝustatempa kontingenta livero de agrikulturaĵoj
- Nazia Germanio: Albert Speer iĝis ministro pri armado kaj municio; Malaja Fronto: unuoj de japana 25-a armeo alteriĝis al la insulo Singapuro; Indonezia Fronto: sur Sulaveso alteriĝis apud Makassar japana grupiĝo
- 1943: Orienta Fronto: trupoj de Voroneĵa Fronto liberigis Kursk; Birma Fronto: barata 77-a Infanteria Bataliono komencis gerilan aagadon malfronte de japana armeo; Francio: registaro de Vichy ordonis "funebran minuton da silento" post detruo de la 6-a germana armeo apud Stalingrad
- 1944: Varsovio: germana polico arestis 17 knabinojn pro partopreno en sekreta instruado; soldatoj de Pola Enlanda Armeo forprenis de riparejo germanan kirasitan aŭtomobilon, kiun kaŝis en privata garaĝo; Busko: taĉmento de Jan Sowa frakasis komunuman arestejon liberigante membrojn de Pola Subtera Ŝtato
- 1945: Soldatoj de la 1-a Ukraina Fronto komencis en Malsupra Silezio operacon kontraŭ Wehrmacht, atakante de maldekstraborda flanko de Odro; en la tagoj 8-9-a de februaro taĉmento de Ukraina Ribela Armeo murdis ne malpli ol 56 polojn en vilaĝoj Hleszczawa kaj Stadnica (nun en Ternopila provinco)
- Malliberigita en koncentrejo sur la insulo Uznam, ĉasaviadila piloto Mihail Devjatajev fuĝis de militista bazo en Peenemünde pere de bombaviadilo kun grupo de 10 personoj; Okcidenta Fronto: en Alzaco franca 1-a armeo maldekstraborde de Rejno limigis germanan posedaĵon al 4 vilaĝoj; Sovetunio: rekonstruo de Stalingrada Fabriko de Traktoroj finiĝis; Paragvajo deklaris militon al la Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1947: En Berlino pereis en incendio pli ol 100 partoprenantoj de la masko-balo
- 1949: Stalinismo: hungara kardinalo József Mindszenty en montra proceso estis kondamnita de komunistoj je ĝismorta prizono
- 1950: Oficejo por nacia sekureco Stasi fondiĝis en Germana Demokratia Respubliko
- 1951: Stalinismo: en Varsovia malliberejo de komunista Ministerio pri Publika Sekureco estis ekzekutita majoro Zygmunt Szendzielarz, unu el la plej eminentaj oficiroj de Pola Militistaro kaj Pola Enlanda Armeo, dufoja kavaliro de la Milita Ordeno Virtuti Militari (mortkondamnita fare de stalinista krimulo Mieczysław Widaj)
- 1953: Rezolucion de la Asocio de Polaj Literaturistoj subskribis 53 ties membroj el Krakovo (i.a. Sławomir Mrożek kaj Wisława Szymborska) kun aprobo de stalinismaj regopovoj, kiuj dum falsigita montra proceso mortkondamnis pastrojn kaj laikojn pro ŝajnigita spionado favore al Usono
- 1955: Ĉefministro de Sovetunio Georgij Malenkov estis devigita demisii
- 1956: En Londono okazis prezentiĝo de Londona etaĝa buso
- 1957: En Nov-Jorko oni subskribis polan-japanan pakton pri fino de la milita stato kaj ligo de diplomatiaj rilatoj
- 1963: Irako: ĉefministro Abd al-Karim Kasim senpoviĝis dum puĉo fare de partio Baazo - dum tritaga masakro pereis 5 mil irakanoj (flanke de la partio - 80 personoj)
- 1971: Novjorko: la unua elektronika borso NASDAQ ekfunkciis
- 1974: Lasta homskipo de la usona kosmostacio Skylab surteriĝis
- 1976: Premiero de la usona filmo Taksiisto
- 1982: En polaj altlernejoj refunkciis lekcioj post mezdecembra enkonduko de la milita stato - rezulte de ĝi komunistaj regopovoj maldungis ĉirkaŭ 1300 instruistojn kaj ĝis julio ankaŭ 21 rektorojn kun 51 anstataŭantoj
- 1884: La 14-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Sarajevo
- 1992: La 16-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Albertville
- 1993: Ĉeĥoslovaka krono estis anstataŭita de ĉeĥa krono kaj slovaka krono
- 2002: La 19-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Salt Lake City
- 2005: Karolos Papulias iĝis prezidento de Grekio
- 2014: Sur Antarkto komencis labori ĉina esplora stacio Taishan
- 2014: Sauda Arabio: en incendio en Medino pereis 15 homoj, ĉefe egiptanoj, 130 vundiĝis
Naskiĝoj
- 412: Proklo, novplatonisma greka filozofo, disĉiplo de Siriano, gvidanto de la Akademio de Platono, vegetarano, provanta krei sintezon de la spirita vivo de grekoj el Antikva Grekio (m. 485)
- 1291: Alfonso la 4-a, reĝo de Portugalio dum kies regado oni malkovris Kanariojn (m. 1357)
- 1405: Konstantino la 11-a, la lasta bizanca imperiestro el dinastio Palaiologidoj, mortfalinta dum falo de Konstantinopolo (m. 1453)
- 1424: Cristoforo Landino, itala humanisto, platona filozofo, verkisto, tradukisto de la Natura historio de Plinio la Maljuna, amiko de Leone Battista Alberti (m. 1498)
- 1513: Daniele Barbaro, venecia humanisto, kardinalo (m. 1570)
- 1612: Samuel Butler, angla satira poeto kondamnanta religiajn malkonkordojn dum la angla enlanda milito (m. 1680)
- 1623: Thomas Cecil, angla politikisto kaj soldato, frato de William Cecil, ĉefministro de Elizabeta la 1-a (m. 1623)
- 1700: Daniel Bernoulli, svisa matematikisto kaj fizikisto difininta la nombron e (m. 1782)
- 1718: Jean Joseph Marie Amiot, franca jezuito, ĉinologo kaj misiisto en Ĉinio, aŭtoro de la manĉura vortaro, tradukinto de La Militarto (m. 1793)
- 1720: Sakuramachi, imperiestro de Japanio, patro de regantaj gefiloj Momozono kaj Go-Sakuramachi (m. 1750)
- 1744: Karl Theodor von Dalberg, majenca guberniestro en Erfurto kaj episkopo (m. 1817)
- 1762: Gia Long, imperiestro de Vjetnamio, fondinto de dinastio Nguyễn (m. 1820)
- 1795: Friedlieb Ferdinand Runge, germana kemia analiziisto, malkovrinto de kafeino (m. 1867)
- 1805: Auguste Blanqui, franca socialisto, revoluciulo, reprezentanto de blankiismo, pasiginta 36 jarojn en karcero (m. 1881)
- 1807: Franz von Kalchberg, aŭstra juristo kaj politikisto (m. 1890)
- 1819: Otfried Mylius, germana verkisto kaj redaktoro (m. 1889)
- 1819: John Ruskin, angla socialisto kaj verkisto, kies esperantlingva La Reĝo de la Ora Rivero atingeblas rete (m. 1900)
- 1825: Henry Walter Bates, angla geografo kaj biologo priskribinta kamuflimiton ĉe bestoj (m. 1892)
- 1828: Jules Verne, franca verkisto, kunkreinto de sciencfikcio, aŭtoro de Dudek mil leŭgoj sub la maro, La verda radio, Vojaĝo al la centro de la Tero (m. 1905)
- 1830: Abd-ul-Aziz, turka sultano fondinta nacian muzeon, universiteton kaj kodekson de civila juro, murdita (m. 1876)
- 1834: Dmitrij Mendelejev, rusa kemiisto, eltrovinto de la perioda tabelo de kemiaj elementoj (m. 1907)
- 1864: Samuel Meyer, franca ŝipa makleristo, interpretisto, poligloto el La Rochelle, kie gvidis E-kurson, komitatano de Espéranto-France kaj membro de Lingva Komitato, kies traduko Estu Homo! iĝis unu el kronitaj verkoj de la Akademio (m. 1921)
- 1869: Béla Lázár, hungara verkisto, arthistoriisto, instruisto (m. 1950)
- 1877: Lajos Bíró, hungara publicisto kaj ĵurnalisto (m. 1967)
- 1878: Martin Buber, aŭstra filozofo kaj religiosciencisto juddevena, poligloto, esploristo de judismo kaj ĥasidismo, laŭreato de la Pacpremio de la germana librokomerco (m. 1965)
- 1879: Kálmán P. Szentmártoni, hungara folkloristo, popolfabekolektisto (m. 1968)
- 1880: Franz Marc, germana pentristo reprezentanta ekspresionismon (m. 1916)
- 1883: Joseph Schumpeter, aŭstra ekonomikisto kaj politiksciencisto (m. 1950)
- 1885: László Buza, hungara juristo, profesoro (m. 1969)
- 1887: Heinrich Spoerl, germana advokato kaj verkisto (m. 1955)
- 1891: Alfons Walde, aŭstra pentristo kaj arkitekto (m. 1958)
- 1892: Ralph Chubb, brita poeto, presisto kaj artisto (m. 1960)
- 1909: Kató Lomb, hungara multlingvosciulino, samptempa interptretistino (m. 2003)
- 1910: Jenő Kovács Katona, rumania hungara verkisto, redaktoro (m. 1944)
- 1910: István Zerkovitz, hungara komponisto, kies melodiojn tekstigis István Agyagfalvi Hegyi (m. 1972)
- 1911: Sándor Török, rumania hungara ĵurnalisto, poeto, novelisto (m. 1990)
- 1916: Jakov Ĥozijev, oseta poeto kaj tradukisto (m. 1938)
- 1921: Ivan Meleĵ, belorusa verkisto, aŭtoro de trilogio (m. 1974)
- 1922: Tadeusz Gajcy, pola poeto hungardevena, soldato de Pola Enlanda Armeo, reprezentanto de la generacio de Kolumbanoj (m. 1944)
- 1922: Eli Urbanová, ĉeĥa instruistino kaj poetino, partoprenantino de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj ties juĝkomisionano, laŭreatino de OSIEK-premio, kunfondintino de Esperantlingva Verkista Asocio, membrino de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA (n. 2012)
- 1925: Jack Lemmon, usona aktoro kunaperanta kun Walter Matthau, konata de filmo La apartamento (m. 2001)
- 1926: Sonja Ziemann, germana aktorino, kantistino kaj dancistino, edzino de pereinta pola verkisto Marek Hłasko
- 1928: László Fodor, rumania hungara historiisto pri laborista movado en Transilvanio
- 1929: József Székely, hungara skulptisto kaj lekciisto de porinstrua lerenjo en Odorheiu Secuiesc (m. 2006)
- 1930: Eva Strittmatter, germana verkistino, edzino de Erwin Strittmatter
- 1931: James Dean, usona aktoro rolinta en filmo Ribelanto sen kaŭzo (m. 1955)
- 1936: Ogdo Aksjonova, unua profesia dolgana poetino (m. 1995)
- 1937: Manfred Krug, germana aktoro kaj kantisto
- 1937: Géza Mihály Szőcs, rumania hungara fizikisto, pedagogo
- 1941: Vilmos Bölöni, hungara scenejdekoraciisto, pentristo, grafikisto
- 1944: Sebastião Salgado, brazila fotisto, ambasadoro de UNICEF
- 1954: Grażyna Dobroń, pola ĵurnalistino kaj redaktorino, spertulino pri psikologia romano, veganino specialiĝanta pri bonfarto, laŭreatino de Grand Prix de Internacia Radi-Televida Universitato pro disaŭdigaĵo pri surardaĵa promeno
- 1955: John Grisham, usona verkisto kaj advokato konata de siaj juro-trileroj
- 1959: Mauricio Macri, argentina politikisto, urbestro de Bonaero, alta protektanto de UK 2014, prezidento de Argentino
- 1960: Benigno Aquino la 3-a, prezidento de Filipinoj, filo de la unua virino-prezidentino Corazón Aquino en historio de Azio
- 1960: Alfred Gusenbauer, aŭstra politikisto kaj kanceliero
- 1976: János László Fazakas, rumania hungara grafikisto
- 1983: Olga Syahputra, indonezia aktoro kaj kantisto
- 1994: Nikki Yanofsky, kanada ĵaza kaj popmuzika kantistino
Mortoj
- 1265: Hulagu, mongola ĥano kaj militisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1217)
- 1296: Przemysł la 2-a, reĝo de Pollando el dinastio Piastoj, murdita (n. 1257)
- 1529: Baldassare Castiglione, itala diplomato kaj verkisto (n. 1478)
- 1537: Gerolamo Emiliani, itala ordenfondinto kaj sanktulo (n. 1481)
- 1537: Otto von Pack, saksia politikisto kaj kalumnianto (naskiĝis ĉirkaŭ 1480)
- 1587: Maria Stuart, reĝino de Skotlando, filino de Jakobo la 5-a, edzino de Francisko la 2-a (Francio), ekzekutita (n. 1542)
- 1623: Thomas Cecil, 1-a Grafo de Exeter, angla politikisto kaj soldato (n. 1542)
- 1676: Aleksej Miĥajloviĉ, caro de Rusio (n. 1629)
- 1696: Ivano la 5-a, caro de Rusio el dinastio Romanov (n. 1666)
- 1709: Giuseppe Torelli, itala komponisto kaj violonisto (n. 1658)
- 1725: Petro la Granda, unua imperiestro de Rusio, filo de caro Aleksej Miĥajloviĉ el dinastio Romanov (n. 1672)
- 1849: France Prešeren, slovena poeto, kies poemo Zdravljica iĝis nacia himno (n. 1800)
- 1871: Moritz von Schwind, aŭstra pentristo kaj desegnisto (n. 1804)
- 1876: Károly Pichler Bódog, hungara dirigento, komponisto (n. 1833)
- 1886: Samuel Kleinschmidt, gronlanda lingvisto kaj misiisto (n. 1814)
- 1899: István Bartalus hungara muzikhistoriisto (n. 1821)
- 1906: Jenő Maticska, hungara pentristo, kies talenton malkovris János Thorma (n. 1885)
- 1911: Gustaf Fröding, sveda poeto kaj verkisto, ankaŭ verkinta en la dialekto de Värmland (n. 1860)
- 1921: Petro Kropotkin, rusia sciencisto, ĉefa ideologo de anarki-komunismo (n. 1842)
- 1929: Jenő Rákosi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, membro de Societo Kisfaludy kaj Societo Petőfi (n. 1842)
- 1929: Václav Rosický, ĉeĥa astronomo, stenografo, matematikisto, poligloto kaj prezidanto de Bohema Unio Esperantista (n. 1850)
- 1934: Ferenc Móra, hungara verkisto, arkeologo kaj ĵurnalisto (n. 1879)
- 1935: Max Liebermann, germana pentristo, ĉefa reprezentanto de impresionismo en Germanio (n. 1847)
- 1936: Charles Curtis, indiano kanzadevena, usona politikisto, vicprezidanto (n. 1860)
- 1947: Jozefino Baĥita, sudana sklavino, monaĥino, sanktulino (n. 1869)
- 1951: Zygmunt Szendzielarz, pola oficiro, soldato de Pola Enlanda Armeo, unu el komandantoj de kontraŭkomunisma subtera movado, dufoja kavaliro de Milita Ordeno Virtuti Militari, ekzekutita (n. 1910)
- 1955: Béla Zsedényi, rumana jur-sciencisto, viktimo de komunista reĝimo (n. 1894)
- 1957: Walther Bothe, germana Nobelpremiita fizikisto klariginta naturon de kosma radiado (n. 1891)
- 1957: John von Neumann, hungara fizikisto, kreinto de ludoteorio, matematika fundamentinto de kvantuma mekaniko, partoprenanto de la Projekto Manhattan (n. 1903)
- 1960: Giles Gilbert Scott, angla arkitekto, filo de George Gilbert Scott la pli juna (n. 1880)
- 1966: Sándor Rideg, hungara verkisto ricevinta la premion Kossuth (n. 1903)
- 1973: Béla Balás, hungara laboratoria fakkuracisto (n. 1912)
- 1974: Fritz Zwicky, svisa fizikisto kaj astronomo, kreinto de la nocioj: malluma materio, supernovao, gravita lenso (n. 1898)
- 1987: Papuŝa, la unua cigana poetino el Pollando verkanta en la cigana lingvo, popularigata de Jerzy Ficowski kaj Krzysztof Krauze (n. 1908 aŭ 1910)
- 1990: Albert Klein, episkopo luteranisma de transilvaniaj saksoj
- 1990: Katalin Karády, hungara aktorino kaj kantistino, justulino inter la popoloj (n. 1910)
- 1995: Józef Maria Bocheński, pola logikisto, filozofo, sovetologo kaj dominikano, volontula partoprenanto de defendaj militoj (venka de poloj batalo de Monte Cassino), rektoro de la Universitato de Friburgo (n. 1902)
- 1995: Domokos Vékás, hungara diplomato, ĉefkonsulo en Kluĵo (n. 1926)
- 1998: Halldór Kiljan Laxness, islanda Nobelpremiita verkisto, kies verkoj aperis en esperantlingva "La Tradukisto" (n. 1902)
- 1999: Iris Murdoch, angla-irlanda verkistino kaj filozofino, reprezentantino de platonismo kaj ekzistadismo (n. 1919)
- 2007: Ian Stevenson, kanada biokemiisto kaj parapsikologo esploranta reenkarniĝon (n. 1918)
- 2007: Anna Nicole Smith, usona fotomodelino, popularigita de virmagazino "Playboy" (n. 1967)
- 2010: Antonio Giolitti, itala politikisto, komisaro de Eŭropa Unio (n. 1915)
- 2017: Peter Mansfield, angla fizikisto Nobelpremiita pri medicino pro kuneltrovo de magneta resonanca bildigo, profesoro de la Universitato de Nottingham (n. 1933)
- 2019: Jan Olszewski, pola advokato kaj politikisto, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, kontraŭkomunisto, defendanto en politikaj procesoj, ĉefministro kontribuinta al senkomunismigo kaj demokratiigo de Pollando, konsilanto de prezidento Lech Kaczyński (n. 1930)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Kalendaro:
- Sankta Gerolamo Emiliani, tala karitatulo
- Sankta Jozefino Baĥita, virgulino, sklavistino devenanta de Sudano
- Sankta Paŭlo alinome Paul de Verdun
- Slovenio: Slovena kultura tago - Tago de France Prešeren
- Ciganoj: abolicio de sklavismo
Tagoj de semajno
La 8-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.