Driebes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Driebes
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19116
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Pedro Rincón Arce (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 349  (2023) [+]
Loĝdenso 9,29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 15′ N, 3° 2′ U (mapo)40.246111111111-3.0408333333333Koordinatoj: 40° 15′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 729 m [+]
Areo 37,91 km²
Driebes (Hispanio)
Driebes (Hispanio)
DEC
Driebes
Driebes
Situo de Driebes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Driebes [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Driebes estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Oni uzas sendistinge du diversajn literumadojn: nome DriebesDrieves.

Oni proponis diversajn klarigojn pri la deveno de la nomo, sed neniu plene konfirmita. Tre akceptata estas ke la urbonomo rilatus al deveno de reloĝantoj post la reconquista el galega areo de A Pobra de Trives (municipo de la provinco Orense).

La komenco 'Dri(e)' ŝajnas simila al la hindeŭropa radiko por la nombro 3, en ĝermana versio/asimiligo (Drei en germana). Por ekzemplo, la ekzisto de tri montoj estus Drei-Berg-. Alia lingva paralelo estus laŭ komparo kun la germana urbo Treviro (en Latino: Augusta Treverorum).

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas driebeño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 352 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,29 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Driebes situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la plej suda pinto de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 729 m super marnivelo; je 55,5 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 112 km el Toledo, regiona ĉefurbo, je 72 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 617 km el Barcelono kaj je 311 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 37,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1945, dum konstruado de la kanalo de Estremera, estis trovita en la monteto de la Virgulino de la Muela (vidu foton supre), en la sudo de la municipa teritorio, la nomita trezoro de Driebes, nome 13,8 km de juvelarataj pecoj de la 3-a jarcento a.K. kiu nun estas ekspoziciata en la Nacia Arkeologia Muzeo.[1] En 2016, arkeologa teamo, estrita de Emilio Gamo Pazos kaj Javier Fernández Ortea, plenumis intensan kaj geoteknikan arkeologian esploradon tie, kaj malkovris pere de georadaro setlejon kiu, laŭ la studoj faritaj de Jorge Sánchez-Lafuente Pérez en 1981,[2] estus Karaka.[3]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1 014 loĝantoj en 1950 al 352, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Driebes, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Driebes kie oni falis al la nunaj 352.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. .«Descubren Caraca, una ciudad romana en perfecto estado en Guadalajara». El Confidencial. 20a de februaro 2017. [1] Konsultita la 24an de novembro de 2017.
  2. SÁNCHEZ-LAFUENTE PÉREZ, J. (1982): "Nuevos yacimientos romanos en la provincia de Guadalajara", Wad-al-Hayara: revista de estudios de Guadalajara 9, pp. 103-116.
  3. Fernández Monge, Nuria (20a de februaro de 2017). «Descubierta en Driebes una ciudad romana similar a Segóbriga». Guadalajara Diario. [2] Konsultita la 24an de novembro de 2017.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]