Trillo (Guadalajara)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trillo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19450
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Lorena Álvarez Delgado
Demografio
Loĝantaro 1 388  (2023) [+]
Loĝdenso 8,6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 2° 35′ U (mapo)40.702777777778-2.5913888888889Koordinatoj: 40° 42′ N, 2° 35′ U (mapo) [+]
Alto 732 m [+]
Areo 161,87 km²
Trillo (Hispanio)
Trillo (Hispanio)
DEC
Trillo
Trillo
Situo de Trillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trillo, Guadalajara [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Trillo [TRIĝo] (Draŝilo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas diversaj domaroj nome Azañón, Morillejo, La Puerta, Trillo mem kaj Viana de Mondéjar.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La censita loĝantaro en 2016 estis de 1 392 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,6 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Trillo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordorienta areo de la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, tio estas en la provinca centro, je altitudo de 732 m super marnivelo (sed min.:720 msm en la valo de la rivero Taĵo, kaj maks.:1144 msm en Tetas de Viana); je 81 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, kaj je 132 km el Madrido ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 161,87 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio[redakti | redakti fonton]

La rivero Cifuentes tra Trillo.
Atomcentralo de Trillo.

Jam en romia epoko Trillo estis konata setlejo, situa sur la landlima regiono inter Karpetanio kaj Keltiberio. Ties loĝado plifirmiĝis post la Reconquista —fine de la 1-a jarcento estante monarko Alfonso la 6-a— kiam ĝi ekestis kiel parto de la teritorio Común de la Villa y Tierra de Atienza, sub regulado de ties Foruo.

En 1325, la Infanto Don Juan Manuel konstruigis la kastelon kies ruinoj ankoraŭ kronas la montopinton. Meze de la 15-a jarcento pasis al la jurisdikcio de la grafoj de Cifuentes, ĝis en 1630 Trillo estis deklarita Villa kun propra jurisdikcio. En la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejojn de Trillo, Azañón kaj Morillejo. Dum jarcentoj ĝis estis prospera vilaĝo kaj en 1580 ties loĝantaro atingis 320 loĝantojn, laŭ la censo realigita en tempo de la reĝo Filipo la 2-a.

Ĝia dekadenco alvenis komence de la 18-a jarcento kun la Milito de sukcedo. Oni forhakis montojn kaj plantejojn, oni detruis brutarojn kaj abelujojn, kaj estis bruligitaj pl iol ducent domojn, kio okazigis drastan descendon de la loĝantaro de 1 752 al 82 loĝantoj. Nur jam en la 20-a jarcento, la konstruado de la atomcentralo de Trillo, inaugurita en 1987, okazigis la revivigon ekonomie de la municipo. Aktuale ĝi estas la plej moderna atomcentralo en Hispanio.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 1950 al nur iom p1i ol 800, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Trillo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Trillo, sed el tiam estis ekonomia rekupero ĉefe pro la konstruado kaj funkciado de la atomcentralo tiele ke la loĝantaro plialtiĝis al la nunaj 1 392, do oni gajnis ĉirkaŭ 600 loĝantojn. Fakte dum la lastaj 25 jaroj oni preskaŭ duobligis la loĝantaron el 800 al 1 500.

Melchor Gaspar de Jovellanos aludis en siaj Taglibroj al la tradiciaj kamparfestoj de la patronaj festoj de Trillo kiam li povis ĉeesti unu el tiuj kamparfestoj romerías la 9an de septembro 1798.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj, konstruado kaj loĝejoj. Atomcentralo.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ene de la municipa ĉefurbo, la Preĝejo —konstruaĵo de mezo de la 16-a jarcento— estas la plej monumenta konstruaĵo. Tiu templo havas tute renesancan konstrumanieron, konstruita de grandaj ŝtonoj sabloŝtonaj, formante unikan navon kovritan per kasonaro el ligno.
  • La ponto super la rivero Taĵo estas la konstruaĵo plej simbola de la vilaĝo. Ĝia origino datiĝas el mezo de la 16-a jarcento, sed eble estis iam konstruaĵo antaŭa pli antikva. Ĝi estis eksploddetruita dum la Milito de sukcedo —kiel videblas sur sxtona skribaĵo—, kaj kvankam oni klopodis eksploddetrui ĝin en la Enlanda Milito, tiam oni sukcesis eviti la fordetruon.
  • Alia elstara konstruaĵo estas «La Casa de los Molinos» (la domo de la muelejoj), eble la plej antikva konstruaĵo de la vilaĝo, menciita la unuan fojon en serio de dokumentoj de la epoko de la regado de Fernando la 4-a (1285-1312).
  • La akvofalo al la rivero Cifuentes konstituas naturan lokon de granda altiro.
  • Ekster la urba kerno, menciindas speciale la Reĝa Banloko de Karlo la 3-a. La varmaj akvoj, situaj sur valo ĉe la maldekstra bordo de la Taĵo du kilometrojn riversupre de la vilaĝo, estis jam konataj de la antikvaj romianoj. La banejoj estis inaŭguritaj en 1778 dum la regado de Karlo la 3-a, kies busto prezidas la enirejon al la banloko.
  • Menciindas ankaŭ la ruinoj de la Monaĥejo de Sankta Maria de Óvila, sur ampleksa ebenaĵo en la dekstra bordo de la rivero Taĵo, al kiu oni alvenas laŭ bona vojo kiu ekas el la sama vilaĝo.
  • Menciindas ankaŭ la montoj nomitaj «Tetas de Viana» (Mamoj de V.) en Viana de Mondéjar, referenco geografia de La Alcarria. En 2006 la Tetas kaj ties medio estis deklaritaj Naturmonumento fare de la regiona registaro Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]