Alovera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alovera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19208
Retpaĝaro [6]
Politiko
Urbestro María Purificación Tortuero Pliego (Alternativa Alovera)
Demografio
Loĝantaro 13 407  (2023) [+]
Loĝdenso 908,94 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 3° 15′ U (mapo)40.596666666667-3.2480555555556Koordinatoj: 40° 36′ N, 3° 15′ U (mapo) [+]
Alto 644 m [+]
Areo 13,65 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Alovera (Hispanio)
Alovera (Hispanio)
DEC
Alovera
Alovera
Situo de Alovera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alovera [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Alovera estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas aloverano. La censita loĝantaro en 2016 estis de 12 407 loĝantoj kaj la denseco estas de 908,94 loĝ/km². Laŭ loĝantaro ĝi estas la tria plej granda urbo de la provinco.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alovera situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 644 m super marnivelo; je 10 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 13,65 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°35′48″N 3°14′53″Ok.

Nordokcidente: Quer Norde: Cabanillas del Campo Nordoriente: Cabanillas del Campo
Okcidente: Villanueva de la Torre Oriente: Chiloeches
Sudokcidente: Azuqueca de Henares Sude: Azuqueca de Henares Sudoriente: Chiloeches

Historio[redakti | redakti fonton]

Fiboloj de Alovera.

La historio de Alovera datas el la romia epoko el kiam oni malkovris tombon (bareltombon aŭ cupa) en 1999 dum reformado de la Preĝejo Sankta Mikaelo. Tiu ŝtono rezultis funebra monumento datita de la 1-a aŭ 2-a jarcentoj. La "cupa" estas 57 cm alta, 40 cm larĝa kaj 80 cm longa. En la supra parto, troviĝas truo tra kiu oni metis bronzan aparaton por la realigo de oferoj. La surskribaĵo de la bareltombo estis studita de historiistoj Juan Manuel Abascal Palazón kaj Armin Stylow, de la Universitato de Alcalá. Ili konkludis ke la teksto estis "(Monumento al) Pompeĝo Fusko 60-jaraĝa. Starigis ĝin al sia edzo Antonia Melusa".[1]

Krom la bareltombo, en la malsupra parto de unu de la kolonoj de la Preĝejo Sankta Mikaelo videblas bazo kiu eble apartenis al romia vilao laŭ la aspekto de la ŝtono. Oni supozas, ke tiu kolono estis en la peristilo de la vilao.

Preĝejo Sankta Mikaelo.

Oni scias ankaŭ pri la estado de visigotoj en Alovera pro la Fiboloj de Alovera, ekspoziciataj aktuale en la Nacia Arkeologia Muzeo. Temas pri du agloformaj fiboloj fabrikitaj el oro, bronzo kaj vitro pere de la tekniko de klozoneo. Ili datas el la 6-a jarcento kaj estis uzitaj kiel broĉoj por unuigi vestaĵarojn.[2]

Oni menciis Alovera en la kronikoj jam el la 16-a jarcento, kiam Alovera estis setlejo de kamparanoj kiuj kultivis la terojn de la monaĥejoj de Sankta Bartolomeo de Lupiana, Sankta Klara kaj Sankta Bernardo. En tiu periodo ĝi apartenis al la Krono de Kastilio kadre administracie kiel parto de la teritorio de Guadalajara, kvankam sen titolo de villa.

En la 16-a jarcento oni konstruis la Preĝejon Sankta Mikaelo. El 1569 al 1587 estis verko de Nicolás de Ribero, kaj poste ankaŭ kunlaboras Juan de Buega kaj Juan Ballesteros. En 1690 oni fermis la volbon kaj oni finkonstruis la templon. Tiu havas tri navojn kaj unu turon krom kovrita atrio. La ĉefa retablo estas klasika manierisma kaj oni faris poste, en la 17-a jarcento. Ĝi estis verko de la fratoj Juan González, Pedro González kaj Francisco González. Krom la ĉefa retablo estas alia pri Sankta Gregorio, realigita de disĉiploj de Johano de Burgonjo kaj Juan Correa de Vivar. Estas diversaj pentraĵoj de religia temo kaj centre iom pli granda estas tiu kiu reprezentas miraklon de Sankta Gregorio. En la sakristio estas epntraĵo pri La Pieco, kiu estas verko karaktera de flandra manierismo de la dua duono de la 16-a jarcento. Probable, ties aŭtoro estis Willem Key. Sur la tegmento de la sakristio estas volboj kun pentraĵoj de Rafael Pedrós.[3]

La reĝo Filipo la 2-a donis la titolon de villa la 30an de januaro 1626 kaj laŭ la nomo Villahermosa de Alovera. Poste li vendis la villa al Lorenza de Sotomayor por 6 525 000 maravedoj. Tiam Lorenza de Sotomayor konvertiĝis en la unua markizo de Villahermosa kaj Alovera disiĝi disde Guadalajara. Siaflanke, la kolektado de impostoj estis donita al don Carlos de Ibarra. La markizo, krom koletado de impostoj, ankaŭ nomumis la municipajn postenojn, inklude la urbestron. Aktuale ankoraŭ ekzistas la markizeco kiu apartenas al familio madrida sed kompreneble sen la nombraj privilegioj de la 17-a jarcento.[4][5]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro ne falis kiel okazis en multaj vilaĝoj de la regiono, kie okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, sed ĉe Alovera tute male.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskiĝis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.

La historia evoluo demografia de Alovera montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis malpli ol 400 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, male kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro kreskis al 800 kaj poste 900 en la fino de la 1960-aj jaroj, ĝuste kiam tute male okazis en multaj lokoj de Hispanio. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis pli ol 3 000 komence de la 21-a jarcento kaj multe pli al 12 000 lastatempe.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Lastatempe industrio.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la industria produktado kaj iom malpli sur la servoj, forlasante la agrikultura kaj brutobreda produktado, jam tre malabunda en la zono, kvankam iam vivtenis la urbon ĝis antaŭ malmultaj jardekoj.

La bierfabriko Mahou troviĝas ĉe la urbo. Multaj aloveranoj dependas el la servoj de la najbara urbo, Azuqueca de Henares.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beltran, Alfonso Lopez. «TRAIANUS: La cupa de Alovera (Guadalajara)- The cupa of Alovera (Guadalajara)». [1] Konsultita la 5an de Decembro 2017.
  2. «Red Digital de Colecciones de Museos de España - Museos». ceres.mcu.es. [2] Serĉu Alovera, Konsultita la 5an de Decembro 2017.
  3. Casado, Herrera. «Arte y color en la iglesia de San Miguel en Alovera – Los Escritos de Herrera Casado». [3] Konsultita la 5an de Decembro 2017.
  4. «Alovera». alovera.es. [4] Konsultita la 5an de Decembro 2017.
  5. «Una historia de Alovera». Alcarria.com. [5] Konsultita la 12an de marto 2016.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]