Villanueva de la Torre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de la Torre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19209
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Vanesa Sánchez Rebollo (Ahora Villanueva de la Torre)
Demografio
Loĝantaro 6 603  (2023) [+]
Loĝdenso 590,98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 3° 18′ U (mapo)40.584166666667-3.3025Koordinatoj: 40° 35′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 691 m [+]
Areo 11,09 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de la Torre (Hispanio)
Villanueva de la Torre (Hispanio)
DEC
Villanueva de la Torre
Villanueva de la Torre
Situo de Villanueva de la Torre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de la Torre, Guadalajara [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Villanueva de la Torre (Nova Urbo de la Turo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas villanovense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 6 554 loĝantoj kaj la denseco estas de 590,98 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villanueva de la Torre situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Gvadalaĥaro en la centr-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, lime al la Madrida Regiono, je altitudo de 691 m super marnivelo; je 18 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 4 km el Azuqueca de Henares, plej proksima urbo, je 18 km el Alcalá de Henares, alia grava urbo, kaj je 50 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 11,09 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°35′03″N 3°18′09″Ok.

Historio kaj artheredo[redakti | redakti fonton]

Villanueva estas situa en la parto de Iberio kiu en la 3-a jarcento a.K. estis zono loĝata de keltoj karpetanoj. Tiuj estis submetitaj de la romianoj ĉirkaŭ la jaro 180 a.K. La apero de romanoj en la zono montriĝis per la restaĵoj trovitaj en la najbaraj vilaĝoj (Meco, Azuqueca, Alovera), kaj en la proksimeco de la ruinoj de la antikva Complutum (Alcalá de Henares). Ĉiuj tiuj setlejoj kuŝas sur la valo de Henares, zona preferita por la romiaj vilaoj kiuj vivtenis sin el agrikulturo de cerealo kaj de vino. Oni ne trovis en la areo restaĵojn el visigotoj aŭ araboj.

La reconquista de la teritorio de Villanueva de la Torre okazis ĉirkaŭ 1085, fare de la kastilianoj de Álvar Fáñez (1047-114), kiu konkeris Gvadalaĥaron kaj ties ĉirkaŭaĵojn, kiuj enhavis inter aliaj la proksimajn setlejojn Alcolea de Torote kaj Azuqueca de Henares.[1] En la informo relaciones topográficas farita al Filipo la 2-a[2] oni menciis ĝin kiel apartenanta al la jurisdikcio de Gvadalaĥaro (1575).

La eklezia administracio enkadrigis ĝin ene de la arciprestazgo (superpastraro) de Gvadalaĥaro,[3] kiu dependis de la arkiepiskopo de Toledo.[4]

Pri arto, la ĉefa interesa vidindaĵo estas la paroĥa preĝejo, dediĉita al la Virgulino Maria. Temas pri konstruaĵo de la unua duono de la 16-a jarcento. Sude estas atrio, formita de kolonaro, kun senornamaj medalionoj sur la timpanoj, kaj simplaj konzoloj sur la ŝlosilŝtonoj de ĉiu el la ses arkoj kiuj formas ĝin. Ĝi havas kvar duoncirklajn arkojn, de aspekto tre renesanca kaj senjoreca, kaj ĝi estas ŝirmita de kasonaro de ĉizita ligno kun renesanca ornamaro. La interno estas de unusola navo kaj simpla kasonaro ligna. La interna ornamaro malaperis dum la detruo kaj rabado dum la Milito de Hispana Sendependiĝo (komenco de la 19-a jarcento) kaj la Hispana Enlanda Milito (1930-aj jaroj). La bildoj estas ĉiuj modernaj escepte tiu de Sankta Roĥo. En la nordokcidenta parto de la templo staras gracia turo el briko, kaj ŝtono kiu nomigas la urbon.

En la proksimeco de la preĝejo estas la granda ermitejo de la loka tombejo, tre malbone zorgita. Elstaras ankaŭ kelkaj domegoj restaŭritaj en la historia centro de kastilia stilo. La moderna urbodomo respektas la kastilian stilon. El la iama kastelo restas absolute nenio escpete la calle del castillo (strato de la kastelo).

Fine, unu el la allogaĵoj de la vilaĝo estas la kopio de la Venkantino de Samotrako, kiu ornamas rondkruciĝon.[5][6] Ĝi estas akompanata de du aliaj inaj skulptaĵoj de la klasika antikveco. La aro, kvankam de materialo neriĉa, estas montro de la Arto de Antikva Grekio de la klasika periodo, kio rare videblas en vilaĝoj de Hispanio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 205 loĝantoj en 1950 al 84 en 1981, tio estis oni perdis pli ol 100 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de la Torre, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Villanueva de la Torre kie oni falis al malpli ol 100. Sed poste okazis renverso.

Je la alveno de la industrio al la areo en la 1960-aj jaroj okazis unua demografia eksplodo pro la amasa alveno de laborforto ricevita de diversaj lokoj de la centro kaj sudo de Hispanio, ĉefe de la propra Gvadalaĥaro, sudo de Kastilio-Leono, Ekstremaduro, Manĉo kaj Andaluzio; zonoj tre tuŝitaj de la tiama kampara krizo, kies loĝantaro, ĉefe kamparana majoritate devis elmigri al la grandurboj kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ekde tiam, la loĝantaro kreskiĝis eksponenciale. La industria stabiligo en la zono kaj la plibonigo de servoj estis akompanataj de dua demografia eksplodo en la unuaj jaroj de la 21-a jarcento, fakto kiu tuŝis ĉefe la tutan areon de la Koridoro de Henares, kie oni ricevis loĝantaron ĉefe el la Madrida Regiono kaj de eksterlande.

La historia evoluo demografia de Villanueva de la Torre montras tiun krutan supreniron klare laŭ la ciferoj. En la komenco de la 20-a jarcento estis iom pli ol 200 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito kaj post la elmigra krizo de la ruraj areoj, same kiel okazis en aliaj setlejoj de la provinco la loĝantaro malkreskis al malpli ol 100. Sed poste la ciferoj ege pli multe kreskis ĝis pli ol 3 000 komence de la 21-a jarcento kaj multe pli al 6 000 lastatempe.

Tiu urba kaj demografia disvolviĝo konvertis Villanueva de la Torre en unu de la hispanaj lokoj kiuj plie pliigis sian loĝantaron en la lastaj jaroj. La novaj loĝantoj devenas ĉefe el proksimaj urboj kiaj Alcalá de Henares, Torrejón de Ardoz, CosladaMadrid, ĉefe junaj personoj kiuj serĉas bonajn oportunojn por loĝejoj. Villanueva estas unu de la lokoj kun plej alta procento de juna loĝantaro kaj kun ple alta naskindico.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Industrio, komerco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]