Berlino
Berlino | |||
germane: Berlin | |||
Ĉefurbo kaj federacia lando | |||
Panoramo de urbo Berlino
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Berlin | |||
Lando | Germanio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Berlino | ||
Distriktoj | 12
| ||
Historiaj regionoj | 4
| ||
Historiaj partoj | Orienta Berlino, Okcidenta Berlino | ||
Aŭtovojoj | A 10, A 100, A 103, A 104, A 111, A 113, A 115, A 117 | ||
Najbaras kun | Brandenburgio Germanio | ||
Konataj lokoj | 8
| ||
Riveroj | Spree, Havel | ||
Situo | Berlino | ||
- koordinatoj | 52° 31′ 00″ N 13° 24′ 00″ O / 52.51667 °N, 13.40000 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | 115 | ||
Plej malalta punkto | 34 | ||
Areo | 891,82 km² (89 182 ha) | ||
Loĝantaro | 3 419 623 (fine de novembro 2013) | ||
- de metropolo | 5 000 000 | ||
Denseco | 3 834,43 loĝ./km² | ||
Unua skriba mencio | 1237 | ||
Reganta urbestro | Klaus Wowereit (SPD) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 10001 – 14199 | ||
Tel. antaŭkodo | +49 (0)30 | ||
ISO 3166 | DE-BE | ||
Aŭtokodoj | B | ||
Landa Esperanto-asocio | Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB) | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Palacoj kaj Parkoj de Potsdam kaj Berlin | ||
Jaro | 1990 (#14) | ||
Numero | 532 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | i, ii, iv | ||
Situo de la urbo enkadre de Germanio
| |||
Unuopaj partoj de Berlino
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Berlin | |||
Retpaĝo: www.berlin.de | |||
Berlino (germane Berlin [berLIN]) estas la federacia ĉefurbo kaj sidejo de la registaro de Germanio. Kiel urboŝtato Berlino estas aparta federacia lando kaj estas la centro de la metropola regiono Berlino-Brandenburgio. Pro siaj ĉirkaŭ 3,4 milionoj da loĝantoj, Berlino estas la plej dense loĝata urbo de Germanio, sed ankaŭ la plej grandarea. Laŭ nombro de loĝantoj ĝi estas la dua plej granda, kaj laŭ areo la kvina plej granda urbo de la Eŭropa Unio.
- distriktoj: Berlin-Mitte, Friedrichshain-Kreuzberg, Pankow, Charlottenburg-Wilmersdorf, Spandau, Steglitz-Zehlendorf, Tempelhof-Schöneberg, Neukölln, Treptow-Köpenick, Marzahn-Hellersdorf, Lichtenberg kaj Reinickendorf.
Post disfalo de la Muro kaj unuiĝo de la orienta kaj okcidenta partoj, kun 3,4 milionoj da loĝantoj Berlino denove estas la plej granda kaj grava urbo de Germanio kaj nun estas la ĉefurbo de la unuigita lando. Ĝia aglomeraĵo, en 2000, enhavis 4,15 milionojn da loĝantoj. Berlino situas borde de la riveroj Havel kaj Spree, kaj disponas pri multaj lagoj, kiuj estas valoraj ripozejoj por la urbanoj.
Geografio
La berlina urbodomo situas je 52° 31' 6" de norda latitudo kaj je 13° 24' 30" de orienta longitudo. La plej granda etendiĝo de la urba areo de oriento al okcidento mezuras ĉirkaŭ 45 km, de nordo al sudo ĉirkaŭ 38 km. La areo mezuras 892 km². Berlino situas en la orienta parto de Germanio, ĉirkaŭ 70 km okcidente de la landlimo al Pollando kaj estas tute ĉirkaŭita de la lando Brandenburgio. La metropola regiono Berlino-Brandenburgio estas unu el la regionoj plej dense loĝataj de Germanio.
Loĝantaro
En Berlino loĝas pli ol 3 milionoj da loĝantoj kaj la nombro ankoraŭ kreskas, kvankam ne tro rapide.[1] Fino de la jaro 2008 en Berlino loĝis 470 051 da negermanoj (tio estas ĉ. 14 % el ĉiuj urbanoj). Plej multe da negermanaj urbanoj estas turkoj (24 %), de diversaj aziaj landoj devenas 15 %, 11 % de iama Jugoslavio (do de ĉiuj hodiaŭaj ŝtatoj kreitaj post disfalo de Jugoslavio), 9 % estas poloj kaj 7 % venis de eksa Sovetunio. [2]
Jaro | Nombro da loĝantoj |
---|---|
1999 | 3 386 667 |
2000 | 3 382 169 |
2001 | 3 388 434 |
2002 | 3 392 425 |
2003 | 3 388 477 |
2004 | 3 387 828 |
2005 | 3 395 189 |
2006 | 3 404 037 |
2007 | 3 416 255 |
2008 | 3 431 675 |
Pejzaĝo
La pejzaĝo de Berlino estas markita de iamaj glaĉeroj. La historia centro situas ĉe la malplej larĝa kaj tiel plej trafikavantaĝa loko de la berlina pravalo, kiu trairas Berlinon de la sudoriento al la nordokcidento kaj estas trafluata de la rivero Spree de oriento al okcidento.
La plej nordorienta parto de Berlino situas sur la altebenaĵo de Barnim, preskaŭ la duono de la areo de la sudokcidenta parto situas sur la altebenaĵo de Teltow. La plej okcidenta parto de Berlino, Spandau, troviĝas kaj ene de la berlina pravalo kaj sur la ĉefe okcidente de Berlino situanta ebenaĵo de Nauen.
La pejzaĝo de Berlino estiĝis en la glaciepoko dum la lasta glaciepoko, nomata "vistula". Antaŭ ĉirkaŭ 20.000 jaroj la regiono de Berlino estis ankoraŭ kovrita de la kelkcent metrojn alta impona skandinava glaciplato. Dum la malglaciiĝo de la glaĉero antaŭ 18 000 jaroj estiĝis la berlina pravalo, kiam la degela akvo faris al si vojon al la nuna Balta Maro.
En la kvartalo Spandau, la rivero Spree enfluas en la riveron Havel, kiu trafluas la okcidenton de Berlino de nordo al sudo. La riverujo de la Havel, fakte tunela valo, ofte similas al multlaga pejzaĝo, la plej grandaj golfetoj estas la lagoj Tegeler See kaj Großer Wannsee. La sume plej granda urba lago tamen estas la Müggelsee en la urba sudoriento, trafluata de la rivero Spree.
La plej altaj montetoj en Berlino estas la Großer Müggelberg (115,4 m alta) en la kvartalo Treptow-Köpenick, la el konstrurubaĵoj de la Dua Mondmilito kreita Teufelsberg (Diablomonto, 114,7 m alta) en Charlottenburg-Wilmersdorf kaj la montoj de Ahrensfelde (112,1 m altaj) en la naturparko Wuhletal en Marzahn-Hellersdorf. La plej malaltaj lokoj de Berlino estas tiuj de la Havel-lagoj en la sudokcidento, ili situas je 32 m super la marnivelo.
Klimato
La urbo situas en klimata zono inter oceana kaj kontinenta klimatoj. La averaĝa jara temperaturo en la urboparto Dahlem estas 8,9 °C kaj la averaĝa jara pluvkvanto 581 mm. La plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto je averaĝe 18,5 respektive 17,7 °C kaj la plej malvarmaj januaro kaj februaro je averaĝe −0,6 respektive −0,3 °C. Pluvas plej multe en julio, ĉirkaŭ 70 mm, plej malmulte en marto, 31 mm.
Oni konstatas plej ofte en Berlino nordokcidentajn kaj sudokcidentajn ventojn, aparte fortajn dumvintre. Tiuj ventoj alportas maran, puran aeron. Ventoj el sudoriento kaj oriento kaŭzas aŭ varmegajn aŭ malvarmegajn tagojn depende de la sezono.
Urbodivido
Ekzistas 12 distriktoj en Berlino, kiuj estas subdividitaj en 95 kvartalojn. La kvartaloj ne gravas por la administracio, sed estas aparte uzataj en la ĉiutaga lingvouzo, ĉar ilia deveno estas historia. Leĝo de la 10-a de junio 1998 malpliigis la nombron de distriktoj de 23 al 12.
Najbaraj komunumoj
Berlino estas tute ĉirkaŭata de la lando Brandenburgio kaj havas limojn al ok distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo. Troviĝas ĉelime la sekvaj komunumoj (holoĝdirekte kaj ekde la nordoriento):
- distrikto Barnim: Wandlitz, Panketal, Ahrensfelde,
- distrikto Märkisch-Oderland: Hoppegarten, Neuenhagen bei Berlin,
- distrikto Oder-Spree: Schöneiche bei Berlin, Woltersdorf, Erkner (uubo), Gosen-Neu Zittau,
- distrikto Dahme-Spreewald: Königs Wusterhausen (urbo), Zeuthen, Eichwalde, Schulzendorf, Schönefeld,
- distrikto Teltow-Fläming: Blankenfelde-Mahlow, Großbeeren,
- distrikto Potsdam-Mittelmark: Teltow (urbo), Kleinmachnow, Stahnsdorf,
- Potsdam (eksterdistrikta urbo),
- distrikto Havelland: Dallgow-Döberitz, Falkensee (urbo), Schönwalde-Glien,
- distrikto Oberhavel: Hennigsdorf (urbo), Hohen Neuendorf (urbo), Mühlenbecker Land, Glienicke.
Historia gravo
Antaŭ la Dua Mondmilito Berlino estis ĉefa transporta nodo, komerca centro kaj ekonomia metropolo de la lando. Eĉ dum la periodo de divido, la du partoj de la urbo estis grandaj industriaj centroj. Ĉiuj branĉoj de industrio kaj servo estas prezentitaj ĉi tie. Konataj berlinaj firmaoj estas AEG kaj Siemens, farmacia entrepreno Schering (ekde 2006 Bayer Schering Pharma) kaj gazetara giganto Springer).
Depost la disfalo de la muro Berlino forte progresas. Multaj germanaj kaj internaciaj firmaoj translokis siajn oficejojn kaj filiojn en la novan ĉefurbon. La iama urba centro, Placo de Potsdam, nun fariĝis la plej grava konstruobjekto de la lando. Aperas novaj stratoj kaj pontoj, konzernoj Daimler-Benz kaj Sony konstruas novajn oficajn centrojn[3]
Berlino eĉ hodiaŭ vivas de sia iama honoro, esti ekzemple la rezidejo de la Hohenzollerna dinastio, ĉefurbo de Prusio kaj la Germana Regno kaj unu el la eŭropaj kulturcentroj.
Historio
De la unua skribmencio
La unua skriba noto pri Berlino estas de la jaro 1244. En la hodiaŭa regiono estis tiam tie du foiraj centroj: Berlin kaj Cölln (tiu oficiale fondiĝis en 1237, Berlino en 1234). En 1307 Berlin kaj Cölln unuiĝas ankaŭ pro komuna defendo kontraŭ najbaroj. En nova, komuna urbodomo estas 12 konsilianoj de Berlino kaj 6 konsilianoj de Cölln. Ĉiu parto ja havas tamen proprajn administradon kaj budĝeton. En la jaro 1400 Berlino kaj Cölln havas ĉirkaŭ 8 500 enloĝantojn kaj 1 100 konstruaĵojn; ekzistas tie tri urbodomoj, tri malsanulejoj kaj pluraj preĝejoj kaj monaĥejoj[4].
Urbo de princoelektisto
En la jaro 1411 administrado kaj regado de la markio Brandenburgio apartenas al Frederiko la kvina, el la dinastio de Hohencolernoj. Dum 500 jaroj Berlino estos sub regado de la Hohencolernoj. En 1415 dum koncilio de la Sankta Romia Imperio en Konstanco, reĝo Sigismund iĝas princoelektisto kaj markgrafo de Brandenburgio kaj alprenas la nomon Frederiko la unua. En 1432 Berlino kaj Cölln unuiĝas. Pro la volo de reĝo Frederiko, en 1442 la du urboj denove disiĝas. 1443 – Sur insulo de la rivero Spree en Cölln ekkonstruiĝas bazoj de estonta berlina urba fortikaĵo. La fortikaĵo estis kelkfoje rekonstruita ĝis la jaro 1716. 1486 – Princoelektisto Johann Cicero igas la fortikaĵon en Cölln konstanta sidejo de la brandenburgiaj princoelektistoj de Hohencolernoj. Tio donas al Berlino pli da graveco, sed la urbo samtempe perdas iom de sia libereco.
Reĝlando Prusio
La 18-an de januaro 1791 Frederiko la 1-a iĝis reĝo de Prusio kaj difinis Berlinon sia rezidejo. Preskaŭ precize ok jarojn poste, la 17-an de januaro 1709, li konfirmis tion per edikto, kiu kunigis la urbojn Berlino, Cölln, Friedrichswerder, Dorotheenstadt kaj Friedrichstadt al la "Rega Rezidurbo Berlino" (Königliche Residenz Berlin)[5]. Malgraŭ tiu kunigo la rezidejo ne povis akcepti ĉiujn homojn, kiujn ĝi allogis; ekestis antaŭurboj ĉirkaŭe.
Kiam en 1806 Prusio malvenkis kontraŭ Napoleono en la bataloj de Jena kaj Auerstedt, la prusia reĝo foriris el Berlino, kaj ankaŭ ŝtataj aŭtoritatoj kaj riĉaj familioj forloĝiĝis. Ĝis 1808 la urbo estis sub franca okupacio. La 19-an de novembro 1808 estis decidita nova urba regularo kun konsiderindaj reformoj; en 1809 okazis liberaj elektoj de urba deputitaro kaj ĉefurbestro. Fine de 1809 la reĝo revenis al Berlino.
En 1810 estis, laŭ propono de Wilhelm von Humboldt, fondita nova Berlina Universitato, kiu evoluis kiel spirita centro de la urbo kaj allogis klerulojn. En la unua duono de la 19-a jarcento ekestis fabrikoj antaŭ la urbaj muroj; ekestis la entreprenoj AEG, Borsig, Siemens kaj aliaj kaj donis al Berlino reputacion de industria urbo. Ili provizis laborlokojn por multaj almigrantoj, kiuj kutime same loĝis ekster la kerna urbo.
Post la Marta Revolucio de 1848 la prusia reĝo devis konsenti pliajn reformojn pri civilaj liberoj kaj administracio. Sed jam en 1850 la novaj liberoj (gazetaro, kunvenoj) estis nuligitaj; triklasa balotsistemo favoris riĉulojn, la nesekreta elektado permesis influi la elektantojn. Tiu sistemo esence restis valida ĝis 1918.
En 1861 okazis aligo de pluraj antaŭurboj (Moabit, Tempelhofer Vorstadt, Schöneberger Vorstadt, Spandauer Vorstadt, Wedding) al Berlino. Pro la kreskanta influo de Prusio kreskis ankaŭ la graveco de Berlino.
Vidindaĵoj
Pro la riĉa urba historio estas arigita en malgranda teritorio granda kvanto da historiaj monumentoj, kiaj estas:
- Brandenburga pordego
- Domo de Reichstag
- Kolono de Venko
- Germana ŝtatopero
- Televida turo de Berlino
- Ruĝa Urbodomo
- Maria Preĝejo de Berlino
- Nikolaa Preĝejo de Berlino
- Nikolaa Kvartalo
- Aleksandra Placo de Berlino
- aleo Unter den Linden
- aleo Kurfürstendamm
- Berliner Dom aŭ Berlina Katedralo
- Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo
- Zoologia ĝardeno de Berlino
- Botanika Ĝardeno de Berlino
- Kastelo Bellevue
Al tio aldoniĝas mondfamaj muzeoj (Pergamon, Bode, Egipta), tri operaj teatroj, dekoj da teatroj, centoj da kinejoj, restoracioj, trinkejoj, diskotekoj, altlernejoj, universitatoj k.a. Tio atestas ke Berlino estas urbo kun monda signifo je politika, ekonomia, scienca kaj kultura mezuroj.
Esperantaj vidindaĵoj
- Esperantoplatz en la kvartalo Neukölln
- Esperanto-domo en la kvartalo Lichtenberg
Universitatoj
En la urbo ekzistas kvar ŝtataj universitatoj: la Humboldt-Universitato en Berlino, la Libera Universitato Berlino, la Teknologia Universitato Berlino kaj la Universitato de Artoj Berlino. Aldoniĝas ses ŝtataj altlernejoj, pluraj privataj altlernejoj, kvar artaj altlernejoj sen universitata statuso kaj pliaj akademioj kaj konservatorioj.
Kulturo kaj amaskomunikiloj
- La Deutsche Presse-Agentur (dpa) - germane, en Esperanto "Germana Gazetara Agentejo" - estas la plej granda novaĵagentejo de la Federacia Respubliko Germanio. La sidejo estas en Hamburgo, kaj la centra redakcio en Berlino.
Festoj
- Karnavalo de la Kulturoj estas multkultur(ism)a festo en Berlino, kiu okazas ekde 1996 ĉiun jaron proksimume ĉirkaŭ la pentekosta semajnfino en la kvartalo Kreuzberg.
Transporto
Publika transporto
Berlino havas grandan reton de publikaj transportiloj, kiun vivtenas ĉefe la firmao Berliner Verkehrsbetriebe (Berlinaj Trafikaj Entreprenoj, BVB). Tipa koloro de metrooj, tramoj kaj busoj estas flava. Berlino estas dividita en 3 tarifajn zonojn. Por tuttaga bileto (validas ĝis la tria horo matena de la sekva tago) por zonoj A kaj B plenkreskuloj pagas 6,10 €, infanoj ĝis la 14-a jaro nur 4,40 €.
Metroo
Pli da informoj troveblas en artikolo Metroo de Berlino.
Tramo
Ekzistas 22 linioj, inter ili 9 noktaj linioj. Entute la tuta trakaro ampleksas preskaŭ 190 kilometrojn [6], el tio estas 108 kilometroj da trakoj sur memstara trakejo. Entute estas 377 haltejoj dum tago, dum nokto 208 da haltejoj. La averaĝa rapideco de tramoj estas 19,2 km/h[7]. Ekzistas ankaŭ 9 linioj, kiuj veturas kiel aldonaĵo al metroo[8].
Tramoj ekzistas precipe en la orienta parto de la urbo, ĉar la okcidenta dum la tempo de la divido nuligis la traman reton.
Busoj
Ekzistas 148 busaj linioj, inter ili 65 noktaj linioj. Ĉiuj tagaj linioj mezuras entute 1 703 kilometrojn (la noktaj linioj mezuras entute 799 kilometrojn[9]). Averaĝa distanco inter du sinsekvaj haltejoj estas 480 metroj. Ekzistas ankaŭ 17 linioj, kiuj veturas kiel aldonaĵo al metroo[10]. En la zonoj B kaj C oni post la 20-a horo povas peti ŝoforon halti inter du haltejoj kaj elbusiĝi (nur tra la unua pordo)[11].
Ŝipa transporto
Berlino ofertas al loĝantoj kaj vizitantoj ankaŭ 6 ŝipliniojn (F10, F11, F12, F21, F23 kaj F24).
Fervojo
Loka fervojo
Berlino havas ankaŭ reton de regionaj trajnoj. Pri regionaj trajnoj zorgas la entrepreno S-Bahn Berlin GmbH.
Trajnkonekto
Berlino havas rektan trajnkonekton kun multaj eŭropaj urboj (Vieno, Prago, Varsovio (Berlin-Warszawa-Express), Moskvo, Zuriko, Berno, Parizo, Kievo kaj multaj aliaj). Ĉefa kaj plej granda stacidomo estas Berlin Hauptbahnhof.
Fluga transporto
Berlino hodiaŭ havas du ĉefajn flughavenojn: Tegel kaj Schönefeld. La unuan, situantan en la urbocentro (en la iama okcidenta Berlino), oni planas en la estonteco fermi kaj anstataŭe pligrandigi la flughavenon Schönefeld. Tia sorto jam en 2008 trafis la flughavenon Tempelhof.
La trakonstruo de flughaveno Schönefeld spertis gravajn problemojn en 2012, kaj necesis plurfoje prokrasti la malfermon.
Famuloj
En Berlino naskiĝis
- filozofo Friedrich Eduard Beneke
- verkisto Karl Bleibtreu
- poetino Gertrud Kolmar
- sciencisto Paul Langerhans
- pentristino Gabriele Münter
- kemiisto John Charles Polanyi
- filologo Wolfgang Schadewaldt
En Berlino mortis hungaraj dramisto Gyula Lipót Klein, literaturhistoriisto Róbert Gragger kaj arkitekto Emil Ágoston.
Esperantistaj famuloj rilataj al Berlino
- Théophile Cart tie studis.
- Raymond Schwartz tie loĝis kaj priskribas tiun tempon en sia romano Kiel akvo de l' Rivero.
- Vladimir Varankin vivis kelkan tempon en Berlino kaj uzis siajn spertojn en sia romano Metropoliteno.
- Louis Beaucaire estis ĉefo de la librovendejo en la "Domo de Francio" en Berlino.
- Jean Forge (Jan Fethke) estis esperantlingva verkisto.
- Alfred Hermann Fried, nobelpremiito en 1911, estis kunfondinto de la loka Esperanto-grupo kaj aŭtoro de Esperanto-lernolibro.
- Hermann Tautorat longe estis koro de la berlina Esperanto-vivo, iniciatinto de Espoteko, kaj gastiganto de Ĵaŭda Rondo.
- Roland Schnell estas aktivulo en diversaj kampoj, interalie iniciatanto de la Motorboato Esperanto, blogisto[12] kaj tradukanto de la libro Metropoliteno al la germana.
Futbala Mondpokalo 2006
Inter la 9-a de junio kaj la 9-a de julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, interalie en Berlino. En la plej granda stadiono de tiu turniro, la Olimpika Stadiono en la okcidenta parto de la urbo, kiu havas 66.021 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj kaj ankaŭ la 9-an de julio la finalo. Oficiala festostrato por futbaloŝatantoj estis la Strato de la 17-a de junio en la parko Tiergarten urbocentre. Sur tiu strato, kaj ankaŭ sur la placoj Platz der Republik kaj Potsdamer Platz estis ekranegoj, helpe de kiuj spekteblis ĉiuj matĉoj.
Partneraj urboj [13]
- Los-Anĝeleso en Usono
- Parizo en Francio
- Madrido en Hispanio
- Istanbulo en Turkio
- Moskvo en Rusio
- Varsovio en Pollando
- Budapeŝto en Hungario
- Bruselo en Belgio
- Ĝakarto en Indonezio
- Taŝkento en Kazaĥio
- Meksikurbo en Meksiko
- Pekino en Popola Respubliko Ĉinio
- Tokio en Japanio
- Bonaero en Argentino
- Prago en Ĉeĥio
- Vindhuko en Namibio
- Londono en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Krome ankaŭ la 12 urbodistriktoj havas multajn partnerajn rilatojn al aliaj urboj. Pri tio vidu la unuopajn artikolojn pri la urbodistriktoj.
Vidu ankaŭ
- Plej grandaj urboj laŭ enloĝantaro
- Someraj Olimpikoj 1936
- Esperanto-instruado en orienta Berlino
- Esperantaj lokoj en Berlino
- Esperanto-Ligo Berlin
- EsperantoLand
Notoj
- ↑ http://www.statistik-berlin-brandenburg.de/
- ↑ http://www.statistik-berlin-brandenburg.de/gender/kapitel/Demog_1.htm
- ↑ fonto: retejo presse.tk. Alirita ne plu atingebla.
- ↑ The medieval trading center (angle). Landesarchiv Berlin. Alirita 2013-04-16.
- ↑ Horleman, Bernd (red.); Mende, Hans-Jürgen (red.). Berlin 1994. Taschenkalender, Edition Luisenstadt Berlin, Nr. 01280 (germane).
- ↑ http://www.bvg.de/index.php/de/3901/name/BVG+Zahlenspiegel+2008.html/
- ↑ http://www.bvg.de/index.php/de/3901/name/BVG+Zahlenspiegel+2008.html/
- ↑ http://www.bvg.de/index.php/de/3718/name/MetroTram.html
- ↑ http://www.bvg.de/index.php/de/3901/name/BVG+Zahlenspiegel+2008.html/
- ↑ http://www.bvg.de/index.php/de/3719/name/MetroBus.html
- ↑ http://www.bvg.de/index.php/de/3725/name/Busstopp+auf+Wunsch.html
- ↑ Esperantoplatz (germane). Alirita 2013-04-16.
- ↑ http://www.berlin.de/rbmskzl/staedteverbindungen/index.en.html
Eksteraj ligiloj
- Panoramaj bildoj pri Berlino
- esperantaj informoj pri Berlino okaze de la UK en Berlino en la jaro 1999
|
|
|