23-a de novembro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 59: | Linio 59: | ||
* [[1946]]: Per pripafo de [[Hajfongo]] fare de [[Franca Mararmeo]] 6000 civiluloj mortis - komenco de la [[Unua Hindoĉina Milito]] |
* [[1946]]: Per pripafo de [[Hajfongo]] fare de [[Franca Mararmeo]] 6000 civiluloj mortis - komenco de la [[Unua Hindoĉina Milito]] |
||
* [[1948]]: Kadre de la unua [[Israelo|israela]]-[[araboj|araba]] milito komenciĝis sukcesa operaco kontraŭ [[Egiptio|egipta]] armeo en nord-orienta parto de la dezerto [[Negevo]] |
* [[1948]]: Kadre de la unua [[Israelo|israela]]-[[araboj|araba]] milito komenciĝis sukcesa operaco kontraŭ [[Egiptio|egipta]] armeo en nord-orienta parto de la dezerto [[Negevo]] |
||
* [[1951]]: [[Rudolf Slánský]], |
* [[1951]]: [[Rudolf Slánský]], sekretario de la [[Centra Komitato]] de la [[Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio]], estis arestita kaj [[proceso parodia|false akuzita]] je [[ŝtatperfido]] |
||
* [[1955]]: [[Aŭstralio]] transprenis superregadon de [[Kokosinsuloj]] |
* [[1955]]: [[Aŭstralio]] transprenis superregadon de [[Kokosinsuloj]] |
||
* [[1956]]: Hungara registaro sciigis ke [[Imre Nagy]] kaj liaj kolegoj forlasis jugoslavan ambasadon kaj foriris al [[Rumanio]] laŭ sia propra peto |
* [[1956]]: Hungara registaro sciigis ke [[Imre Nagy]] kaj liaj kolegoj forlasis jugoslavan ambasadon kaj foriris al [[Rumanio]] laŭ sia propra peto |
||
Linio 121: | Linio 121: | ||
* [[1911]]: [[István Simon (lokhistoriisto)|István Simon]], rumania hungara lokhistoriisto (m. [[2006]]) |
* [[1911]]: [[István Simon (lokhistoriisto)|István Simon]], rumania hungara lokhistoriisto (m. [[2006]]) |
||
* [[1918]]: [[Barna Kósa]], rumania hungara agronomo, instruisto (m ?) |
* [[1918]]: [[Barna Kósa]], rumania hungara agronomo, instruisto (m ?) |
||
* [[1920]]: [[Paul Celan]], germanlingva poeto kaj tradukisto |
* [[1920]]: [[Paul Celan]], germanlingva poeto kaj tradukisto (m. [[1970]]) |
||
* [[1922]]: [[Joan Fuster]], katalunlingva valencia verkisto (m. [[1992]]) |
* [[1922]]: [[Joan Fuster]], katalunlingva valencia verkisto (m. [[1992]]) |
||
* [[1922]]: [[Manuel Fraga Iribarne]], hispana politikisto, prezidanto de [[Galegio]] (m. [[2012]]) |
* [[1922]]: [[Manuel Fraga Iribarne]], hispana politikisto, prezidanto de [[Galegio]] (m. [[2012]]) |
||
Linio 128: | Linio 128: | ||
* [[1930]]: [[Géza Fülöp]], rumania hungara kemiisto, publicisto (m. [[2021]]) |
* [[1930]]: [[Géza Fülöp]], rumania hungara kemiisto, publicisto (m. [[2021]]) |
||
* [[1933]]: [[Ali Ŝariati]], irana sociologo kaj islama pensisto, murdita (m. [[1977]]) |
* [[1933]]: [[Ali Ŝariati]], irana sociologo kaj islama pensisto, murdita (m. [[1977]]) |
||
* [[1933]]: [[Krzysztof Penderecki]], pola multflanka komponisto |
* [[1933]]: [[Krzysztof Penderecki]], pola multflanka komponisto de moderna muziko, dirigento kaj [[muzikpedagogio|muzika pedagogo]], fondinto de [[Eŭropa Muzik-Centro]] kaj [[Arbovartejo]] (m. [[2020]]) |
||
* [[1937]]: [[Jenő Murádin]], hungara arthistoriisto kaj redaktoro, patro de [[János Kristóf Murádin]] |
* [[1937]]: [[Jenő Murádin]], hungara arthistoriisto kaj redaktoro, patro de [[János Kristóf Murádin]] |
||
* [[1938]]: [[Herbert Achternbusch]], germana reĝisoro, verkisto kaj pentristo |
* [[1938]]: [[Herbert Achternbusch]], germana reĝisoro, verkisto kaj pentristo |
||
* [[1943]]: [[Denis Sassou Nguesso]], prezidento de [[Respubliko Kongo]], prezidanto de [[Organizaĵo por Afrika Unueco]], post disfalo de [[Orienta Bloko]] sub franca premo enkondukis [[demokratio]]n |
* [[1943]]: [[Denis Sassou Nguesso]], prezidento de [[Respubliko Kongo]], prezidanto de [[Organizaĵo por Afrika Unueco]], post disfalo de [[Orienta Bloko]] sub franca premo enkondukis [[demokratio]]n |
||
* [[1944]]: [[Joe Eszterhas]], hungara-usona scenaristo |
* [[1944]]: [[Joe Eszterhas]], hungara-usona scenaristo |
||
* [[1953]]: [[Francis Cabrel]], franca kantisto |
* [[1953]]: [[Francis Cabrel]], franca kantisto, gitaristo, komponisto kaj [[kantaŭtoro]] |
||
* [[1953]]: [[Waldemar Krzystek]], pola filmreĝisoro kaj scenaristo konata de ''Eta Moskvo'' kaj televida serio pri [[Anna German]] |
* [[1953]]: [[Waldemar Krzystek]], pola filmreĝisoro kaj scenaristo konata de ''Eta Moskvo'' kaj televida serio pri [[Anna German]] |
||
* [[1960]]: [[Zsolt K. Lengyel]], hungara historiisto |
* [[1960]]: [[Zsolt K. Lengyel]], hungara historiisto |
||
Linio 168: | Linio 168: | ||
* [[1937]]: [[Jagadish Chandra Bose]], barata fizikisto, [[fiziologio|fiziologo]] de [[planto]]j, verkisto (n. [[1858]]) |
* [[1937]]: [[Jagadish Chandra Bose]], barata fizikisto, [[fiziologio|fiziologo]] de [[planto]]j, verkisto (n. [[1858]]) |
||
* [[1942]]: [[Stanisław Zaremba]], pola [[matematikisto]], reprezentanto de [[Krakovo|Krakova]] Matematika Skolo, kunfondinto de [[Pola Matematika Societo]] (n. [[1863]]) |
* [[1942]]: [[Stanisław Zaremba]], pola [[matematikisto]], reprezentanto de [[Krakovo|Krakova]] Matematika Skolo, kunfondinto de [[Pola Matematika Societo]] (n. [[1863]]) |
||
* [[1942]]: [[Stanisław Saks]], pola matematikisto |
* [[1942]]: [[Stanisław Saks]], pola matematikisto, partoprenanto de [[Sileziaj Ribeloj]], reprezentato de [[Lvovo|Lvova]] Matematika [[Skolo]], murdita (n. [[1897]]) |
||
* [[1967]]: [[Otto Erich Deutsch]], aŭstra [[muziksciencisto]], muzika [[bibliografio|bibliografo]] (n. [[1883]]) |
* [[1967]]: [[Otto Erich Deutsch]], aŭstra [[muziksciencisto]], muzika [[bibliografio|bibliografo]] (n. [[1883]]) |
||
* [[1976]]: [[André Malraux]], franca verkisto, orientalisto kaj politikisto, laŭreato de [[Premio Goncourt]], rete legebla en esperanto (n. [[1901]]) |
* [[1976]]: [[André Malraux]], franca verkisto, orientalisto kaj politikisto, laŭreato de [[Premio Goncourt]], rete legebla en esperanto (n. [[1901]]) |
||
* [[1978]]: [[Jacques Bergier]], pola-franca [[kemiisto]], [[alkemio|alkemiisto]], [[esoterismo|esoterulo]], [[spionado|spiono]], ĵurnalisto kaj verkisto |
* [[1978]]: [[Jacques Bergier]], pola-franca [[kemiisto]], [[alkemio|alkemiisto]], [[esoterismo|esoterulo]], [[spionado|spiono]], ĵurnalisto kaj verkisto (n. [[1912]]) |
||
* [[1985]]: [[Miklós Chilf]], rumania hungara komponisto, muzikinstruisto (n. [[1905]]) |
* [[1985]]: [[Miklós Chilf]], rumania hungara komponisto, muzikinstruisto (n. [[1905]]) |
||
* [[1990]]: [[Roald Dahl]], brita verkisto |
* [[1990]]: [[Roald Dahl]], brita verkisto, aŭtoro de porinfanaj libroj, publicisto (n. [[1916]]) |
||
* [[1990]]: [[Margit Szécsi]], hungara poetino, grafikistino (n. [[1928]]) |
* [[1990]]: [[Margit Szécsi]], hungara poetino, grafikistino (n. [[1928]]) |
||
* [[1991]]: [[Klaus Kinski]], germana aktoro, reĝisoro, verkisto, patro de [[Nastassja Kinski]] (n. [[1926]]) |
* [[1991]]: [[Klaus Kinski]], germana aktoro, reĝisoro, verkisto, patro de [[Nastassja Kinski]] (n. [[1926]]) |
Kiel registrite je 06:53, 24 nov. 2021
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 23-a de novembro estas la 327-a tago de la jaro (la 328-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 38 tagoj restas.
Je la 23-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
- 176: Romia imperiestro Marko Aŭrelio venkis ĝermanojn kaj sarmatojn
- 955: Edwy iĝis reĝo de Anglio
- 1174: Saladino konkeris Damaskon kaj enkorpigis ĝin sub Ajubidoj
- 1248: Rekonkero: kastilia reĝo Ferdinando la 3-a liberigis Sevilon de la islama regado
- 1471: Niccolò Tron iĝis doĝo de Venecia Respubliko
- 1499: Oni pendumis flandron Perkin Warbeck, pretendanton al trono de Anglio
- 1620: Ferdinando la 2-a abolis validecon de la moŝta letero de Rudolfo la 2-a pri libereco de konfesioj en Ĉeĥio kaj Silezio
- 1627: Jezuita Ordeno fondis gimnazion en Rijeko - la unua estis fondita en Zagrebo en 1607
- 1629: Svedoj eniris al Klaipėda kaj konkeris preskaŭ la tutan Kuronan duoninsulon
- 1636: Litovio: privilegio krei luteranan paroĥejon atribuita al Biržai
- 1644: Angla verkisto kaj poeto John Milton publikigis traktaton kontraŭ cenzuro de presataj verkoj - Areopagitica
- 1700: Klemento la 11-a iĝis papo
- 1708: Rusa Ortodoksa Eklezio anatemis hetmanon Ivan Mazepa
- 1733: Afrikaj sklavoj de Akwamu kaj Virgulininsuloj ribelis kontraŭ danoj - unu el la plej longaj ribeloj en Ameriko
- 1789: Usono: Danktago establita kiel nacia festo
- 1791: Malkovro de Insuloj Snares, kie vivas endemia forta pingveno
- 1793: Pola Sejmo de Grodno finis sian kunsidon - la lasta en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kunvokita kaj aganta sub teroro de caraj regopovoj
- 1808: Milito de Hispana Sendependiĝo: Napoleona Francio venkis Hispanion en la batalo de Tudela (apud Zaragozo)
- 1831: En Sankt-Peterburgo estis inaŭgurita Rumjancev-muzeo
- 1847: Kulmine de iliria movado la kroata lingvo oficialiĝis en Kroatio - dum kunsido de Kroata Parlamento, Ivan Kukuljević Sakcinski avertis pri la neceso enkonduki la oficialan lingvon en publikaj servoj
- 1852: En Anglio aperis unuaj poŝtkestoj
- 1863: Usona Enlanda Milito: la 3-a batalo de Chattanooga komenciĝis
- 1867: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Aretuzo
- 1889: San Francisco: oni instalis unuan diskogurdon en Palais Royale Saloon
- 1890: Luksemburgo ekhavis novan dinastion (sendependan de la nederlanda) - kun la morto de reĝo Vilhelmo la 3-a la persona unio finiĝis
- 1890: Vilhelmina iĝis reĝino de Nederlando
- 1891: Floriano Peixoto iĝis dua prezidento de Brazilo - Deodoro da Fonseca devigita rezigni prezidentecon - unuafoja Mararmea ribelo
- 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Tercidino
- 1897: Auguste Charlois malkovris Lotizon en la asteroida zono
- 1906: En Vilno aperis semajnrevuo en la belorusa lingvo "Naŝa Niva" kiel semajna soci-politika, scienc-eduka kaj literatur-arta gazeto de la nacia reviviĝo — eldonata ĝis nun en Belorusio
- 1911: En franca semajnrevuo L'Oeuvre oni publikigis amleterojn inter Marie Curie kaj Paul Langevin
- Unua Mondmilito
- 1914: Sur montpasejo en Beskidoj pola majoro Edward Rydz-Śmigły atakis rusan taĉmenton akirante pli ol 80 militkaptitojn kun ĉevaloj
- 1916: Grekio deklaris militon al Germanio kaj Rumanio
- 1917: Bolŝevikoj kreis Revolucian Kampan Stabon por Batalo kun Kontraŭrevolucio
- 1918: Dua Pola Respubliko: tagon post nomumo al ŝtatestro, Józef Piłsudski dekretis 8-horan labortagon; Ignacy Jan Paderewski ekvojaĝis al Pollando
- 1918: Armitaj fortoj de Litovio kreiĝis
- 1920: "Lernejo de Saĝeco" malfermiĝis en la germana urbo Darmstadt por krei novan homon - ĝia fondinto estas fama verkisto kaj filozofo grafo Herman Keyseling
- 1923: En Germanio oni malpermesis agadon de la komunistaj kaj socialdemokrataj partioj
- 1924: "The New York Times" publikigis pruvon de Edwin Hubble, kiu konstatis, ke Andromeda Nebulozo, pli frue konsiderata parto de Lakta Vojo, estas fakte alia galaksio
- 1932: Regno Sauda Arabio estis formita per kunfando de la reĝlandoj Naĝdo kaj Heĝazo
- 1937: Bulgario: en altmontaro Pirin frakasis aviadilo Douglas DC-2 de Polaj Aviadilaj Linioj - pereis ĉiuj 6 personoj
- 1938: Karpata Ukrainio gajnis aŭtonomion de la Dua respubliko de Ĉeĥoslovakio
- 1938: Adolf Hitler trudis 20-procentan imposton al judoj kun posedaĵo valora pli ol 5000 markojn
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana okupado de Pollando: kadre de germana Intelektul-kampanjo okazis militkrimo en Łobżenica fare de kvazaŭarmea Volksdeutscher Selbstschutz konsistanta el germana malplimulto en Pollando, kiu murdis ĉiujn 43 polajn kaj judajn malliberulojn krom unu; Varsovio: ĉefepiskopo Lade transprenis superregadon de ortodoksa eklezio en Ĝenerala Gubernio; Krakovo: Hans Frank disponis pri marko per stelo de Davido de judaj vendejoj kaj judoj ekde la 10-a vivjaro - per la stelo sur blanka rubando de la dekstra maniko; Lodzo: Mary Berg notis en sia taglibro: Germanoj malpermesis al judoj geedziĝon, sed malgraŭ tio la nombro de geedzecoj kreskas. (...) oni ne scias kiom longe hitleranoj permesos al ili vivi.; post soveta invado en Pollandon kaj anekso de la duono de ĝia teritorio Sovetunio transdonis al Tria Regno de la 24-a de oktobro ĝis la 23-a de novembro 1939 42 492 prenitajn de la Ruĝa Armeo polajn soldatojn (parte de germana nacieco), kiuj loĝis sur okupataj de germanoj polaj teritorioj; Angers: unua kunsido de la pola Konsilio de Ministroj - generalo Władysław Sikorski alvokis omaĝi ĉiujn konatajn kaj nekonatajn heroojn mortfalintaj defendante la rajton de Pollando al sendependeco; Norda Atlantiko: brita helpa krozŝipo HMS "Ravalpindi" estis sinkigita de du germanaj kirasŝipoj - 279 skipanoj pereis
- 1940: El enketa malliberejo Pawiak al koncentrejo en Aŭŝvico alvenis transporto de 300 personoj, kie germanoj murdis arestitan en Varsovio kolonelon Stanisław Gieysztor, soldato de Unua Kadra Kompanio; Nov-Jorko: "Nowy Świat" priskribis oficialan financan raporton de Amerika Ruĝa Kruco: el la tuta sumo 12 339 501 usonaj dolaroj por dek ŝtatoj tuŝitaj de la milito Anglio ricevis 7 261 000, kaj Pollando - 1 000 130 (el tio 3/4 estis donaco de la pola diasporo); en Berlino Rumanio aliĝis al la Pakto de Triopo (Germanio, Italio, Japanio); gazeto de nederlanda rezistado "De Waarheid" (Vero), posta revuo de la Komunista Partio de Nederlando, estis eldonita en 6000 ekzempleroj
- 1941: Venĝe pro ricevita anonima letero kun minacoj, de la 5-a ĝis 14-a horo germanoj bategis ĝis sveno polojn kaj polinojn en preĝejo kaj ĉirkaŭe en Krzesiny (malgranda kvartalo de Poznan); Internigitaj polaj oficiroj de Heinrichsbad (Svislando) okazigis en Herisau koncerton de pola muziko; en Londono Ĉefkomandanto pola armea generalo Władysław Sikorski subskribis instrukcion al brigada generalo Stefan Rowecki, pri konduto post eventuala invado de Ruĝa Armeo, kiu venis al adresato la 16-an de aprilo 1942; al taĉmentoj de Unua Pola Korpuso en Skotlando alvenis unua grupo de jugoslaviaj volontuloj
- 1942: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Ciechanów 13 polojn kaj en Zygmuntow 11 virojn kaj en Poznan pendumis 6 polojn; Operaco Reinhardt: en geto de Bracław (Vinica provinco, dekstraborde de Suda Bugo) germana polico pafekzekutis ĉirkaŭ 1500 judojn; Batalo ĉe Stalingrado: soveta soldataro kadre de la operaco Urano ĉirkauis la 6-an armeon de Friedrich Paulus kune kun 9 500 rumanoj kaj 20 300 perfiduloj, entute 260-270 miloj de soldatoj, kiuj kapitulacis la 2-an de februaro 1943
- 1943: Militkrimoj: germana polico pafmortigis en Lublin pli ol 20 personojn, en Biała Podlaska ĉirkaŭ 20; en Miechów germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 35 judojn kaj en Wola Filipowska apud Krakovo 42 ostaĝojn el Montelupich-malliberejo; komunisto Władysław Gomułka iĝis unua sekretario de la Pola Laborista Partio, anstataŭinte arestitan de Gestapo antaŭulon; Pola Rezistomovado: taĉmento de la Pola Enlanda Armeo transportante produktitajn en Pola Subtera Ŝtato grenadojn kunpuŝiĝis kun germana patrolo; Pacifika Fronto: bataloj de Tarawa kaj Makin (Gilbertoj) - venko de Usono kontraŭ Japanio; Orienta Fronto: en Polesio trupoj de la Belorusa Fronto ekregis Brahin (Homela regiono)
- 1944: Militkrimoj: germana polico pafmortigis 10 malliberulojn en Zebrzydowice, alveturigitajn de Krakovo, venĝe pro mortigo de germano fare de partizanoj; Okcidenta Fronto: en Alzaco franca 2-a Kirasita Divizio atingis kaj liberigis Strasburgon; Itala Fronto: germana 10-a Armeo retiriĝis malantaŭ la rivero Lamone; Hungario: ĉefministro Béla Imrédy estis mortkondamnita; Nord-Makedonio: Nacia kaj Universitata Biblioteko fondita en Skopjo
- 1946: Per pripafo de Hajfongo fare de Franca Mararmeo 6000 civiluloj mortis - komenco de la Unua Hindoĉina Milito
- 1948: Kadre de la unua israela-araba milito komenciĝis sukcesa operaco kontraŭ egipta armeo en nord-orienta parto de la dezerto Negevo
- 1951: Rudolf Slánský, sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio, estis arestita kaj false akuzita je ŝtatperfido
- 1955: Aŭstralio transprenis superregadon de Kokosinsuloj
- 1956: Hungara registaro sciigis ke Imre Nagy kaj liaj kolegoj forlasis jugoslavan ambasadon kaj foriris al Rumanio laŭ sia propra peto
- 1959: Flago de Niĝero oficialiĝis
- 1959: Charles de Gaulle skizis sian vizion pri "Eŭropo de Atlantiko ĝis Uralo"
- 1963: Premiero de la brita televida serio Doktoro Kiu - listigita en la Guinness-libro de rekordoj
- 1966: Sur Vavelo okazis scienca konferenco dediĉita al la Jarmilo de Pola Ŝtato
- 1971: Ĉina Popola Respubliko iĝis konstanta membroŝtato de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj prenante mandaton de Tajvano
- 1971: Pola Popola Respubliko: la Konsilio de Ministroj nuligis voĉdonojn de la Provizora Registaro de Nacia Unueco de la 26-a de septembro 1946, kiuj senigis je pola civitaneco 76 oficirojn de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento
- 1972: Lasta startoprovo de la soveta luna porta raketo N1
- 1974: En Vladivostoko komenciĝis dutaga renkontiĝo de gvidanto de Sovetunio Leonid Breĵnev kun usona prezidento Gerald Ford
- 1974: Etiopio: pafmortigo de 59 membroj de la registaro de Haile Selasie laŭ ordono de Mengistu Haile Mariam, enkondukanto de marksismo-leninismo
- 1981: Privata komerco iĝis permesebla en Ĉinio
- 1989: Senkomunismigo: Pola Sejmo malfondis la Oficejon pri Konfesioj kaj volontulan milicon
- 1993: Moldavio enkondukis moldavan leon kiel sian nacian valuton
- 1993: Unua slovena retpaĝo estis starigita de la teamo el la Instituto "Jožef Stefan"
- 1994: Barato: ne malpli ol 111 personoj pereis, piedpremitaj rezulte de paniko post atako de polico kontraŭ manifestantoj en Nagpur (Maharaŝtro)
- 1995: Benjamin Mkapa iĝis prezidento de Tanzanio
- 1996: Pasaĝera aviadilo apartenanta al Ethiopian Airlines estis forkaptita - pro manko de brulaĵo ĝi surakviĝis apud Komoroj sur Hinda Oceano, 123 homoj mortis, 50 saviĝis
- 2000: Malkovro de 6 el 69 lunoj de Jupitero: Erinomo, Harpaliko, Isono, Jokasto, Kaliko, Praksidiko
- 2000: Restaĵoj de Nicolae Rădescu, la lasta demokrata ĉefministro de Rumanio antaŭ komunistoj, estis repatriitaj - devigita eksiĝi, li forlasis Rumanion la 17-an de junio 1946, ekloĝante en Usono
- 2002: Tagmeze oni translokigis pollingvan vikipedion en servilon kun nova versio de programaro (de perl al PHP)
- 2003: Plena suna eklipso videbla en Antarkto, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Sudameriko
- 2003: Revolucio de la rozoj: rezulte de amasaj protestoj eksiĝis kartvela prezidanto Eduard Ŝevardnadze
- 2004: Katedralo de Tbiliso, la plej granda religia konstruaĵo en Kartvelio, estis konsekrita - unu el la plej grandaj ortodoksaj katedraloj en la mondo
- 2004: Usona kompanio Blizzard Entertainment lanĉis interretan rolan videoludon World of Warcraft
- 2006: En malsanulejo de Londono mortis venenigita de polonio 210 Aleksandr Litvinenko, estinta subkolonelo de KGB kaj FSB, kritikanto de Vladimir Putin
- 2008: Landlime de Kartvelio kaj Sud-Osetio nekonatoj pripafis eskorton, en kiu vojaĝis prezidentoj Miĥail Saakaŝvili kaj Lech Kaczyński el Pollando
- 2011: Prezidento de Jemeno Ali Abdula Saleh subskribis en Riado pacinterkonsenton - negocitan de Golfa Koopera Konsilo - redonante regopovon al vicprezidento
- 2014: Afganio: 61 personoj pereis kaj dekoj vundiĝis en bomba atenco de sinmortiganto dum matĉo de flugpilkado en Provinco Paktika
- 2021: En Moskvo komenciĝis proceso kontraŭ rusia asocio Memorial, en la 2010-aj jaroj agnoskita de la regopovoj kaj juĝejo kiel ne-registara organizaĵo plenumanta rolon de eksterlanda agento - kelkaj miloj da intelektuloj kiel Miĥail Gorbaĉov kaj Dmitrij Muratov subskribis leteron defende de la organizaĵo
Naskiĝoj
- 912: Oto la 1-a, reĝo de Germanio kaj imperiestro de Sankta Romia Imperio (m. 973)
- 1221: Alfonso la 10-a, reĝo de Kastilio kaj Leono (m. 1284)
- 1402: Johano de Dunois, franca nobelo kaj militisto (m. 1468)
- 1743: Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne, franca militisto, la unua grenadisto (m. 1800)
- 1760: François-Noël Babeuf, politika gazetisto de la franca revolucio (m. 1797)
- 1775: Clemens Wenzeslaus Coudray, germana arkitekto konata i.a. de Preĝejo Nia kara sinjorino kaj Preĝejo Sankta Kruco (m. 1845)
- 1786: František Tkadlík, ĉeĥa pentristo kaj desegnisto, unu el fondintoj de la ĉeĥa arto de la 19-a jarcento (m. 1840)
- 1792: Václav Kliment Klicpera, ĉeĥa verkisto de komedioj, kreinto de la ĉeĥa nacia dramo (m. 1859)
- 1800: Mikaelo Pogodin, rusa historiisto, verkisto, esploristo kaj profesoro, ideologo de tutslavismo (m. 1875)
- 1804: Franklin Pierce, prezidento de Usono kontribuinta al infrastrukturo, konata de la Traktato de Kanagaŭa (m. 1869)
- 1804: András Gáspár, hungara liberecbatalista oficiro (m. 1884)
- 1821: István Bartalus, hungara muzikhistoriisto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj de Societo Kisfaludy (m. 1899)
- 1837: Johannes Diderik van der Waals, nederlanda Nobelpremiita fizikisto, konata de la forto de Van-der-Waals (m. 1923)
- 1850: Carl Karlweis, aŭstra verkisto, dramisto, rakontisto (m. 1901)
- 1851: Farkas Szőts, hungara eklezia verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1918)
- 1859: Billy the Kid, fifama eksterleĝulo de Sovaĝa okcidento (m. 1881)
- 1875: Oszkár Vértes, hungara, rumania hungara kuracisto (m. 1933)
- 1876: Manuel de Falla, hispana komponisto de klasika muziko, reprezentanto de impresionisma muziko kaj novklasikismo (m. 1946)
- 1879: Ludwig Siedl, aŭstra kalkulkonsilisto populariganta Esperanton dum la unua mondmilito, organizanto de multaj kursoj, estrarano de Aŭstria Katolika Ligo Esperantista, kontribuanta al "Aŭstria Esperantisto", patro de esperantisto Suitbert H. Siedl (m. 1875)
- 1882: John Rabe, germana humanitara komercisto (m. 1950)
- 1887: Boris Karloff, angla-kanada aktoro konata kiel monstro de Frankenstein (m. 1969)
- 1896: Klement Gottwald, ĉeĥoslovaka prezidento 1948–1953 (m. 1953)
- 1898: Rodion Malinovskij, ministro pri defendo de Sovetunio, konata de la Batalo ĉe Stalingrado (m. 1967)
- 1899: Władysław Pobóg-Malinowski, pola oficiro kaj historiisto de la nuntempo, konata de la verko Plej nova politika historio de Pollando, kunkreinto kaj unu el ĉefredaktoroj de la pola sekcio de Radio Francio Internacia (m. 1962)
- 1901: Marieluise Fleisser, germana verkistino kaj dramaturgo, atakita de germanaj nazioj (m. 1974)
- 1903: Ottó Nagy, hungara pastro, verkisto, lingvohistoriisto (m. 1946)
- 1911: János Andrássy Kurta, hungara skulptisto, pentristo, verkisto (m. 2008)
- 1911: István Simon, rumania hungara lokhistoriisto (m. 2006)
- 1918: Barna Kósa, rumania hungara agronomo, instruisto (m ?)
- 1920: Paul Celan, germanlingva poeto kaj tradukisto (m. 1970)
- 1922: Joan Fuster, katalunlingva valencia verkisto (m. 1992)
- 1922: Manuel Fraga Iribarne, hispana politikisto, prezidanto de Galegio (m. 2012)
- 1925: Bernard Golden, usona-hungara arkeologo, kies filoj estas denaskaj Esperanto-parolantoj, kunlaboranto de Monato kaj multegaj revuoj, poligloto, aŭtoro de pli ol mil esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum, fakdelegito de UEA pri arkeologio, esperantologio kaj interlingvistiko, premiata en Belartaj Konkursoj de UEA, estrarano de CED, membro de la Akademio de Esperanto (m. 2008)
- 1926: Sai Baba, barata guruo konata de multaj mirakloj kaj la esperantlingva libro Kaj la plej nobla estas amo, kies organizaĵo estas en 1200 aŝramoj en 126 landoj, konsiderinta sin reenkarniĝo de Sai Baba de Shirdi kaj avataro, vegetarano, filantropo (m. 2011)
- 1930: Géza Fülöp, rumania hungara kemiisto, publicisto (m. 2021)
- 1933: Ali Ŝariati, irana sociologo kaj islama pensisto, murdita (m. 1977)
- 1933: Krzysztof Penderecki, pola multflanka komponisto de moderna muziko, dirigento kaj muzika pedagogo, fondinto de Eŭropa Muzik-Centro kaj Arbovartejo (m. 2020)
- 1937: Jenő Murádin, hungara arthistoriisto kaj redaktoro, patro de János Kristóf Murádin
- 1938: Herbert Achternbusch, germana reĝisoro, verkisto kaj pentristo
- 1943: Denis Sassou Nguesso, prezidento de Respubliko Kongo, prezidanto de Organizaĵo por Afrika Unueco, post disfalo de Orienta Bloko sub franca premo enkondukis demokration
- 1944: Joe Eszterhas, hungara-usona scenaristo
- 1953: Francis Cabrel, franca kantisto, gitaristo, komponisto kaj kantaŭtoro
- 1953: Waldemar Krzystek, pola filmreĝisoro kaj scenaristo konata de Eta Moskvo kaj televida serio pri Anna German
- 1960: Zsolt K. Lengyel, hungara historiisto
- 1962: Nicolás Maduro, prezidento de Venezuelo
- 1979: Kelly Brook, angla aktorino kaj fotomodelo
- 1983: Emma Daumas, franca kantistino
- 1992: Miley Cyrus, usona aktorino kaj kantistino
Mortoj
- 615: Sankta Kolombano, irlanda abato, misiisto, sanktulo
- 955: Edred, reĝo de Anglio 946-955, filo de Eduardo la pli aĝa
- 1407: Ludoviko de Valois, duko de Orleano (n. 1372)
- 1457: Ladislao la 1-a (Bohemio), duko de Aŭstrio, reĝo de Bohemio (n. 1440)
- 1499: Perkin Warbeck, flandra pretendanto al la angla trono, murdita (naskiĝis ĉirkaŭ 1474)
- 1572: Agnolo Bronzino, itala pentristo manierista, portretisto de Mediĉoj (n. (1503)
- 1585: Thomas Tallis, angla komponisto, aŭtoro de moteto al komunia teksto (n. 1505)
- 1590: André Thevet, franca monaĥo, esploristo, kaj verkisto, priskribinta tabakon (n. 1502)
- 1616: Richard Hakluyt, angla geografo, verkisto, kleriko kaj eldonisto de vojaĝo-priskriboj kaj de la Epoko de Malkovroj (n. 1552 aŭ 1553)
- 1682: Claude Lorrain, franca pentristo, desegnisto kaj pejzaĝisto (naskiĝis ĉirkaŭ 1600)
- 1683: Mihály Buzinkai, hungara verkisto, filozofo, teologo (n. 1620)
- 1750: Giuseppe Sammartini, itala komponisto kaj hobojisto (n. 1695)
- 1763: Antoine-François Prévost, franca pastro kaj verkisto, konata de la romaneto Manon Lescaut, rete legebla en esperanto (n. 1697)
- 1840: Louis de Bonald, franca filozofo, publicisto kaj monarkiisto, ĉefreprezentanto de tradiciismo (n. 1754)
- 1856: Joseph von Hammer-Purgstall, aŭstra orientalisto, poeto, verkisto kaj historiisto, tradukisto de Hafizo (n. 1774)
- 1866: Paul Gavarni, franca gravuristo kaj karikaturisto (n. 1804)
- 1881: Gustaw Zieliński, pola verkisto, partoprenanto de Novembra ribelo, ekzilita al Siberio, reprezentanto de la ukraina skolo de pola romantikismo (n. 1809)
- 1889: Frigyes Pesty, hungara historiisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1823)
- 1890: Vilhelmo la 3-a, reĝo de Nederlando, grandduko de Luksemburgio (n. 1817)
- 1894: Ignác Barna, hungara dentkuracisto kaj tradukisto de Horacio, Juvenalo, Vergilio (n. 1822)
- 1898: Alfons Huber, aŭstra historiisto, akademiano (n. 1834)
- 1910: Hawley Harvey Crippen, angla-usona kuracisto kaj krimulo ekzekutita helpe de sciigo per telegrafo (n. 1862)
- 1923: Urmuz, rumana juĝisto kaj avangarda verkisto, esperantigata de Ionel Oneț (n. 1883)
- 1927: Mikaelo Pro, meksika jezuito, martiro de meksika revolucio, beatigita (n. 1891)
- 1937: Jagadish Chandra Bose, barata fizikisto, fiziologo de plantoj, verkisto (n. 1858)
- 1942: Stanisław Zaremba, pola matematikisto, reprezentanto de Krakova Matematika Skolo, kunfondinto de Pola Matematika Societo (n. 1863)
- 1942: Stanisław Saks, pola matematikisto, partoprenanto de Sileziaj Ribeloj, reprezentato de Lvova Matematika Skolo, murdita (n. 1897)
- 1967: Otto Erich Deutsch, aŭstra muziksciencisto, muzika bibliografo (n. 1883)
- 1976: André Malraux, franca verkisto, orientalisto kaj politikisto, laŭreato de Premio Goncourt, rete legebla en esperanto (n. 1901)
- 1978: Jacques Bergier, pola-franca kemiisto, alkemiisto, esoterulo, spiono, ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1912)
- 1985: Miklós Chilf, rumania hungara komponisto, muzikinstruisto (n. 1905)
- 1990: Roald Dahl, brita verkisto, aŭtoro de porinfanaj libroj, publicisto (n. 1916)
- 1990: Margit Szécsi, hungara poetino, grafikistino (n. 1928)
- 1991: Klaus Kinski, germana aktoro, reĝisoro, verkisto, patro de Nastassja Kinski (n. 1926)
- 1996: Albert Lienhardt, franca interlingvisto, kreinto de Esperanto-eldonejo Nova, dumviva membro de UEA kaj de Unuiĝo Franca por Esperanto, honora membro de Franca Fervojista Esperanto-Asocio, konata de la lernolibro Amuzaj dialogoj en Esperanto (n. 1904)
- 2006: Aleksandr Litvinenko, subkolonelo de KGB kaj FSB, kunaŭtoro de libro pri bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio, kritikanto de Vladimir Putin, murdita (n. 1962)
- 2006: Philippe Noiret, franca teatra kaj kina aktoro, rolinta en filmo Reĝo Ubu (n. 1930)
- 2012: Larry Hagman, usona televida kaj filma aktoro (n. 1931)
- 2020: Klaus Heinrich, germana profesoro pri religiscienco, kunfondinto de Libera Universitato Berlino, esploranta rilaton inter estetiko kaj transcendismo (n. 1927)
- 2020: Karl Dall, germana aktoro, humuristo, kantisto kaj televida prezentisto (n. 1941)
- 2021: Ĝeon Du-hŭan, prezidento de sud-Koreio (n. 1931)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Georgo de Agriĝento, romia soldato, kristana martiro
- Sankta Klemento la 1-a, papo, martiro
- Sankta Kolombano, irlanda abato, misiisto
- Mikaelo Pro, meksika jezuito, martiro
- Tago de Fibonacci
Tagoj de semajno
La 23-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.