Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Gvaranao -> Gvarano: korekto de == al ===
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 1 099: Linio 1 099:
: {{por}} Mi provis alinomi la paĝon mem, sed ne havas la rajtojn. - [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 19:43, 16 jan. 2021 (UTC)
: {{por}} Mi provis alinomi la paĝon mem, sed ne havas la rajtojn. - [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 19:43, 16 jan. 2021 (UTC)
:: La cela paĝo jam ekzistas kaj havas pli on unu version. Nur administranto povas. [[Uzanto:Taylor 49|Taylor 49]] ([[Uzanto-Diskuto:Taylor 49|diskuto]]) 20:00, 16 jan. 2021 (UTC)
:: La cela paĝo jam ekzistas kaj havas pli on unu version. Nur administranto povas. [[Uzanto:Taylor 49|Taylor 49]] ([[Uzanto-Diskuto:Taylor 49|diskuto]]) 20:00, 16 jan. 2021 (UTC)
:{{Farite}} [[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 03:06, 19 jan. 2021 (UTC)


=== Gvaranao -> Gvarano ===
=== Gvaranao -> Gvarano ===

Kiel registrite je 03:06, 19 jan. 2021

Vikipedio:Alinomendaj artikoloj estas ejo por peti la alinomigon de artikolo, ŝablono, aŭ projekt-paĝo en Vikipedio. Bonvolu legi nian artikolon pri titol-politiko kaj nian gvidlinion por alinomi antaŭ ol movi paĝon aŭ peti paĝ-movadon.

Ĉi tiu paĝo celas organizi la laŭeble sisteman alinomigon de artikoloj.

Arkivo de proponoj ne plu aktualaj troviĝas ĉi tie: Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj/Arkivo.

Por tio ekzistas ŝablono kiel markiloj pri tia propono kaj respektivaj kategorioj.

Jene sekvu listigoj pri la proponitaj paĝoj.

Aŭtora portalo
vdr

Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la suban butonon. Dankon.

Nuntempe estas 80 alinomendaj paĝoj

Ne plu aktivaj

Ne plu aktivajn erojn movu al Vikipedio:Alinomendaj artikoloj/Arkivo.

Aktivaj (de 2014)

Ŝablono:Ligiltabelo Listoj de francaj ministroj‎ kaj similaj

Saluton. Mi proponas ŝanĝi la nomskemon de tuta serio de ŝablonoj. Temas pri ŝablonoj, kies titoloj komenciĝas per "Ligiltabelo". Tiu parto ne nur lingve strangas, sed ne estas bone pripensita, ĉar ankaŭ en informkestoj kaj aliaj navigiloj troviĝas ligiloj. Mi proponas ŝanĝon de la koncerna nomparto al "Navigilo:", ĉar tiaj ŝablonoj jam ekzistas.

Mi jam vidis sufiĉe de tiaj ŝablonoj: [1]. Tamen tiu nomparto ne estas taŭga. La saman ŝanĝon mi proponas por la rilataj kategorioj: [2]. --Tlustulimu (diskuto) 18:52, 24 Apr. 2014 (UTC)

  1. Por Por: Navigilo estas pli kutima kaj mi dirus, ke pli taŭga, ĉar montras celon de la ŝablono, ne nur manieron. --KuboF (diskuto) 18:58, 24 Apr. 2014 (UTC)
  2. Kontraŭ Kontraŭ: Navigilo estas sinonimo de foliumilo, krozilo, kio ne estas listo de ligiloj. En la franca lingvo tio estas palestro. Jes ja temas pri ŝablonoj kun nur ligiloj, do ne kiel multaj ŝablonoj, kiuj ja havas kelkajn ligilojn sed ankaŭ multajn aliajn informojn, do "ligiltabelo" aŭ "Ligilaro" taŭgas. Eble tio fine superfluas, ni povus forigi "Navigilo" kaj "Ligiltabelo" ĉar ekzistas ankaŭ multaj nurligilaj ŝablonoj sen enkonduka vorto.--Xian (diskuto) 18:56, 7 Dec. 2014 (UTC)

Aktivaj (de 2015)

De "Franca Gviano" al "Franca Gujano"

Ŝajnas al mi ke oni ne rigardis al ekzistantaj vortaroj antaŭ ol inventi novan radikon.

En PIV estas :

  • Gujano : Regno en la okcidenta parto de Gujanoj (Georgurbo).
  • Franca Gujano : Francia departemento en la orienta parto de Gujanoj.
  • Surinamo : Regno en la centra parto de Gujanoj (Paramaribo).

En vikipedio, oni uzas la samajn difinojn kaj nomojn escepte de "Franca Gujano", kies nomo estas nun en vikipedio "Franca Gviano". Sed ankaŭ "Franca Gujano" estas uzata en vikipedio kun redirekto al "Franca Gviano".

Se ne ekzistas kialo por tio, mi proponas

  • alinomi la titolon "Franca Gviano" al "Franca Gujano", kiel en PIV.
  • krei redirekton de "Franca Gviano" al "Franca Gujano"
  • modifi la nomon de la responda kategorio. --Xian-eo (diskuto) 17:01, 13 Feb. 2015 (UTC)
Por Por: --Tn4196 (diskutoj) 20:11, 13 Feb. 2015 (UTC)
Komento Komento: "Franca Gujano" jam estas alidirektilo. --Dominik (diskuto) 21:32, 13 Feb. 2015 (UTC)
Jes ja sed la alidirektilo devus esti laŭ la bona direkto (tio estas de la malpli bona vorto al la pli bona).--Xian (diskuto) 21:34, 15 Feb. 2015 (UTC)
Komento Komento: Forigi Franca Gujano kaj alinomi [Franca Gviano]]? --Ochilov (diskuto) 14:20, 13 Nov. 2015 (UTC)
Por Por: Mi ne vidas problemon en la propono. ThomasPusch (diskuto) 08:01, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Por Franca Gujano kiel ĉefa titolo. DidCORN (diskuto) 16:31, 7 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 09:05, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite: Oni ankoraŭ bezonas ŝanĝi la nomon de kelkaj kategorioj pri Franca Gujano, kiuj uzas la vorton Gviano. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 09:05, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Restas ankoraŭ Kategorio:Franca Gviano kaj ĉ. dek du subkategorioj kiuj uzas "Franca Gviano" aŭ "la Franca Gviano" (kun "la"). Prefere iu roboto faru la alinomadojn, al "Franca Gujano" ĉie (sen "la"). - Moldur (diskuto) 08:04, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomi "Sudfranca Kanalo" al "Kanalo Midi"

La signifo de "Sudfranca Kanalo" estas "kanalo en la suda parto de Francio", do ambigua ĉar ekzistas pluraj kanaloj en tiu parto de Francio, kiel la artikolo pri tiu kanalo indikas : Apudgarona Kanalo, Kanalo de ambaŭ Maroj , ktp. Tiuj tri kanaloj estas sudfranciaj kanaloj.

En la franca nomo "Canal du Midi", jes ja "Midi" signifas "Sudo" sed en tiu kazo estas prefereble ne traduki ĝin.

"Kanalo Midi" estus pli komprenebla kaj ne ambigua, plie ĝia prononco estas simpla.--Xian (diskuto) 21:28, 15 Feb. 2015 (UTC)

Kontraŭ Kontraŭ: La signifo de "sudfranca kanalo" aŭ "sudfrancia kanalo" minuskle estas "kanalo en la suda parto de Francio", sed kun majusklaj unuaj literoj estas iuspeca propra nomo. Klaras ke francoj sen kompreno pri Esperanto pli bone komprenas la francan nomon "Canal du Midi" (=kanalo de sudo), kaj al la franca vorto ligas la francian kanalon, eĉ se eble en aliaj landoj aŭ regionoj ankaŭ estas "sudaj kanaloj". Sed en Esperanto la titoligo "Sudfranca Kanalo" multe pli bone kompreneblas ol iu "kanalo Midi" (jes, la prononco simplas, [kaNAlo MIdi]), en kio "midi" tute ne havas kompreneblan sencon, kaj eĉ se oni deduktas ke ne temas pri verba infinitivo kaj ankaŭ ne pri MIDI, kaj deduktas ke eble povus temi pri la franca vorto "sudo", tamen ankoraŭ la demando estus kion signifus "kanalo sudo". Tial la titoligo "Sudfranca Kanalo" tute praktikas. Kompreneble "Sudfrancia Kanalo" ankoraŭ pli ĝustus, aparte se oni estus seperatista subtenanto de la okcitana lingvo kaj juĝus ke la kanalo jes situas en la ŝtato Francio sed ne en la regiono de la franca lingvo (kvankam praktike oni tamen parolas la francan apud la kanalo), sed aliflanke titoligo "Sudfrancia Kanalo" tuj vekus la doloron de iuj fanatikaj subtenantoj de nur-permeso-de-landofinaĵo-ujo kaj postulon ke almenaŭ en la unua frazo menciiĝu ankaŭ alternativa vortumo "Sudfrancuja Kanalo" - do estus pli komplike kaj krome je unu silabo pli longe. Do "Sudfranca Kanalo" tute taŭgas. ThomasPusch (diskuto) 07:53, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
PS: Kompreneble alidirektilo de titolo kanalo Midi al la artikolo bonas sen problemo. TP

Artikolo "Skanseno" kaj kategorio "Skanzenoj"

La titolo de la artikolo estas "Skanseno", kio signifas "ekstera muzeo". La nomo de la responda kategorio estas "Skanzenoj".

Ĉar tio ne estas logika, mi proponas alinomi la kategorion "Skanzenoj" al "Skansenoj" laŭ la nomo de la artikolo.

Rimarkigo: Mi ne certas pri la neceso de nova radiko, aldone al "esktera muzeo" kiu estas tuj komprenebla kaj uzata de multaj lingvoj.--Xian-eo (diskuto) 09:45, 10 Mar. 2015 (UTC)

Artikolo Skanseno estas pri muzeo situanta en Stokholmo. Kategorio:Skanzenoj fakte estas pri ĉiuj subĉielaj muzeoj (tio estas kontrolebla ankaŭ per intervikioj). Do plej ĝusta alinomado estas Kategorio:Skanzenoj -> Kategorio:Subĉielaj muzeoj kun ĉefa artikolo Subĉiela muzeo; Skanseno -> Skanseno (Stokholmo) (aŭ senŝanĝe) en Kategorio:Subĉielaj muzeoj. --Dima41 (diskuto) 11:50, 10 Mar. 2015 (UTC)
Mi emas konsenti kun Dima41 pri kategorio. Sed Skanseno ne devas esti ŝanĝita. Ne estas aliaj artikoloj de Skanseno.--Salatonbv (diskuto) 11:59, 10 Mar. 2015 (UTC)
Dima41 ĉi tie pravas. Sed la uzo de vorto "Skanseno" aŭ "Skanzeno" ankoraŭ pli problemas. Pri tio vidu la diskutpaĝan noton. ThomasPusch (diskuto) 08:30, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Aromatoj

Mi proponas alinomigi artikolon al aromataj kombinaĵoj ĉar "aromataj kombinaĵoj" estas en PIV http://vortaro.net/#aromata kaj en http://www.eventoj.hu/steb/kemio/kemia-nomenklaturo-versio-2011-2.pdf Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:12, 5 Jul. 2015 (UTC)

Mekanismo

En PIV, kiel ĉefanomo estas meĥanismo do mi proponas alinomigi artikolon al meĥanismo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:08, 4 Aŭg. 2015 (UTC)

Oni devas movi ankaŭ la artikolokn mekaniko, mekanizado, mekanika inĝenierarto kaj aliajn. --Tn4196 (diskutoj) 16:28, 5 Aŭg. 2015 (UTC)
Hymmm... Mi misis. Mi nun pensas, ke mi malbone legis. meĥanismo estas alidirekto al mekanismo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:21, 5 Aŭg. 2015 (UTC)
Se la ĝusta ortografio estas mekanismo, oni ne devas movi ĉi tiujn artikolojn (pardonu, sed mi ne havas aliron al la reta PIV), sed ni movu aliajn, ekzample Meĥanismo de Antikithera, Meĥanismo de Kelvin-Helmholtz, Eŭropa Meĥanismo de Stabileco. --Tn4196 (diskutoj) 12:38, 7 Aŭg. 2015 (UTC)
En Vikipedio plaj gravaj estas referncoj. Ĉu ekzistas referncoj pri Meĥanismo de Antikithera en Esperanto? Mi pensas ke ni (Vikipedistoj ne povas krei logikon en lingvo, eble devas esti mekanismo kaj Meĥanismo de Antikithera. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:37, 7 Aŭg. 2015 (UTC)

Aktivaj (de 2016)

Vjetnamaj urboj

Mi proponas alinomi kelkajn Vjetnamajn urbajn nomojn. Se ili estus municipoj (kvin), miaopinie ili estas esperantigindaj. Ekz,

Sed, mi ne konas la tradukon de Can Tho ("Kantoo"?). Enhavante ĝin, se ne estas konata esperantigo, oni devus uzi la originan formon. Ekz,

Ĉar oni ne ellasus diakritikajn signojn el alilandaj urboj kiel BéziersHódmezővásárhely.--Salatonbv (diskuto) 11:08, 20 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi sugestas konsili Nguyễn Xuân Thu kiu estas elstara vjetnama esperantisto, fakulo pri esperantigo de la vjetnamaj nomoj.--RG72 (diskuto) 09:25, 11 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Peti konsilon de Nguyễn Xuân Thu bedaŭrinde evidente ne plu eblas ĉar li mortis en 2017. Pri ŝanĝo al "Hajfongo" kaj "Danango" pro la referencoj mi ne vidas problemon (do mi faras la alinomigon]. Sen referencoj pri fakte uzataj esperantigoj de la tri subaj urboj oni ja uzu la originan formon - mi kaj vidas utilon uzi simplan nomon de literoj en Esperanto (se tio ne kreas konfuzon), por pli bona tajpado en Esperanto, kaj same vidas utilon uzi la efektivan vjetnaman nomon kun kompare multaj diakritaj signoj ... tial mi mem kreis la tekston Can Tho sen diakritaj signoj. Alidirektiloj de ambaŭ formoj al la aliaj ĉiukaze estas kaj nepre plu ekzistu. Mi tial hezitas ŝanĝi la artikolojn al la per esperantaj klavaroj tre malfacile tajpeblaj originaj formoj Cần Thơ, Bến Tre kaj Đồng Hới. ThomasPusch (diskuto) 16:37, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Malfacileco de taj[p]ado ne estas la problemo ĉi tie. Kial vi ellasus diakritikajn signojn el la Vjetnamaj urboj, sed ne HódmezővásárhelySégur-le-Château en Eŭropo? La demando ĉi tie estas ne diakritikaj signoj sed ĉu oni esperantigu konatajn lokajn nomojn aŭ ne.--Salatonbv (diskuto) 03:24, 10 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi vere vidas problemojn tajpi vjetnamajn literojn kiel ồ, ớ, ễ aŭ ế per kutimaj latinliteraj klavaroj, kaj konsentite ankaŭ la hungara litero ő kun du diakritaj strekoj super la o ne facilas tajpi. Tial mi subtenas pli simplajn latinliterajn formojn, se kiel dirite "tio ne kreas konfuzon" por esperantlingvaj artikolaj nomoj, kaj alidirektiloj de la vere ekzaktaj nomformoj "kun kompare multaj diakritaj signoj" tien. Sed principe ankaŭ eblas la alia direkto, fari alidirektilojn de simpligita formo al artikola nomo kun ĉiuj diakritaj signoj kaj signetoj. Do se Salatonbv aŭ esperantistaj vjetnamanoj aŭ aliaj redaktantoj entuziasmas pri tio, kaj samtempe redakte plibonigas la koncernajn tekstojn, ili bonvolu fari tion sen mia protesto. Mi nur kiel en la ekzemplo de la artikolo Can Tho celis krei artikolajn ĝermojn kun limigita tempoinvesto, por baze kovri informojn pri Vjetnamio. ThomasPusch (diskuto) 16:39, 11 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus publikigis artikolon Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto surbaze de tabelo, kiun sendis al mi Nguyễn Xuân Thu. Bedaŭrinde mi ne faris tion tuj kaj poste ĉiam forgesadis aŭ prokrastadis, do ne faris dum lia vivo. Finfine farite.--RG72 (diskuto) 06:15, 12 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

@ThomasPusch: La alinom-peto de Vjetnamaj lokaj artikoloj, enhavante Cần Thơ, estis protestita ankaŭ en la Angla Vikipedio (en:Talk:Cần_Thơ#Requested_move:_Removing_Vietnamese_Diacritics). Malfacileco estas diversaj laŭ individuoj. Sed mi konsentas ke ni plibonigu artikolojn kiam ni havas tempon. @RG72: Bedaŭrinde S-ro Thu mortis, sed li ne ŝajnis havi bonan lingvan konon. Mi skribis la kialon ĉe la diskutpaĝo Diskuto:Esperantigo de vortoj el vjetnama fonto.--Salatonbv (diskuto) 21:15, 12 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ne povas juĝi, ĉu tiu eminenta vortaristo kaj akademiano havas bonajn lingvokonojn aŭ ne. Pri tio ni prefere demandu lingvistojn kaj vjetnamojn mem. Mi ne vidas ilin ĉi tie, do demandos ĉe Fejsbuk-paĝo.--RG72 (diskuto) 05:58, 13 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Ciudad Juárez

Oni devas pensadi pri alinomado al Juárezurbo aŭ simile, ja ciudad hispane estas urbo. Tio ne estas bone, se en kategorioj kaj listoj estas serio da Ciudad... ĉe litero C. Ĝis tiam jam 3 lingvoj tradukis la vorton ciudad. Mi aldonas, ke ekz. Julio Baghy en la listoj estas troveblaj ĉe B kaj ne J (aŭ G), ofte en formo Baghy, Julio aŭ Gyula. --Crosstor (diskuto) 14:02, 18 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Sed la urbo en la loka lingvo, la hispana, nomiĝas Ciudad Juárez, pronocata [sjuDAD ĥŭAres]. Tial duonhispana-duonesperanta hibrido "Juárezurbo", en Esperanto prononcata [Juarez-urbo], laŭ sono tute distordus la nomparton Juárez [ĥŭAres] (sed ĉu Ĥuares-urbo konvinkus???). Ekzistas multaj loknomaj toponimoj en la mondo, kaj ne necesas plene traduki ĉiun enhavon de loknomo al Esperanto, alikaze "Bamberg" estus "Bam-monto", "Frankfurto" estus "Frankovadejo", aŭ Niĵnij Novgorod iĝus "Suba Novurbo" ktp, ktp. Mi komprenas se Crosstor volus havi la nomon de la urbo ĉe litero J, ne ĉe C, sed tiel simple ne estas inventi esperantlingvan loknomon. Aliel estus, se esperantlingva nomo de la urbo signife enirus la esperantlingvan literaturon, kaj amase uzatus fare de la lokaj kaj landaj esperantistoj - tiam la fakta lingvouzo decidus. ThomasPusch (diskuto) 15:45, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Mi volus forigi serion Ciudad ĉe litero C. Ĝis tiam jam 3 lingvoj tradukis la vorton ciudad, kial ne Esperanto? Bamberg kaj la aliaj ne faras problemon en aboco-ordo, sed estus problemo kaze de Bergbamo, Furtfranko k. aliaj. Same ne estus problemo Juárez Ciudad. Aliaj jam inventis ekzemple Bonaero, Novkastelo.

Pri la esperantlingva literaturo: nuntempe Vp tre gravas, nur tie povas legi tiom da kemiaĵoj kaj aliaj faktemoj. Aliparte iu kontribuas en faka gazeto kemian artikolon, kiun legas malmultaj fakuloj, en VP nepre pli, se ne paroli pri la saĝtelefonaj legantoj. Aliparte ankaŭ la gazetaj kontribuantoj aperigu pli da faktemoj en Vp.--Crosstor (diskuto) 13:40, 29 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2017)

George (Novsudkimrio)

Mi proponas alinomi titolojn de artikoloj pri lago sen "lago". Ekzemple, George (Novsudkimrio) estas tre stranga, ĉar George estas homa nomo. Tio estu Lago Georgo (Aŭstralio) (estas ankaŭ "Lago Georgo (Novjorkio)") aŭ almenau "Lago George". Se la nomo havas la signifon de lago en nacia lingvo (ekz. "Müggelsee"), oni ne ĉiam devas aldoni "lago"-n al la propra nomo.--Salatonbv (diskuto) 13:04, 5 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Bertilo diras :
"Se internacie du aŭ pli da nomoj samas, oni uzu laŭ bezono esprimojn kun urbo, rivero, monto k.s. Tio estas multe pli klara: Meksikurbo, la urbo Meksiko, la federacia ŝtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la provinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo, Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo, la urbo Brandenburgo, la Roma regnoRt.130 k.t.p."[3]
Tio estu aplikata al ĉi tiu kazo. Ne nur "Lago Georgo", estas homnomo Georgo, Georgurbo, k.a.--Salatonbv (diskuto) 05:30, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi komprenas ke vi diras pri ĝeneralaj reguloj. Mi kontraŭas. Mi diras ke ni bezonas referenco(j)n pri tiu kazo. Precize: kie en esperantlingva literaturo ekzistas esperantlingva nomo de Lake George? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:14, 8 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

TatarstanoTatario

Ĉi tiu formo troviĝas en PIV, krome ĝi ankaŭ estas pli kohera kun la aliaj nomoj de ruslandaj subjektoj (Ĉuvaŝio, Ĉeĉenio, Udmurtio, kaj tiel plu). Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:23, 12 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Por Por: :Al mi estas malfacile opinii... tamen via rezono ŝajnas konsekvenca kaj saĝa. Vikiano (diskuto) 17:52, 17 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne kontraŭas la alinomon, sed la argumento pri kohereco de la nomo estas dubinda. Tatarstano nomiĝas simile al pluraj aliaj tjurklingvaj administraj unuoj: Baŝkortostano, Uzbekistano, Kazaĥstano ktp.--RG72 (diskuto) 06:23, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kaj Esperante tiuj landoj nomiĝas Uzbekio, Kazaĥio ktp. (aŭ, tradicie, Uzbekujo, Kazaĥujo ktp) laŭ la oficialaj decidoj de Akademio de Esperanto kaj NPIV. Osteologia (diskuto) 20:12, 29 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne havas ĉe mi esperantlingvan bibliotekon pri la lando, sed mi forte dubas ke la vortoj "Tatario" (aŭ "Tatarujo") estus en presitaj dokumentoj pli oftaj ol la vorto "Tatarstano", kiu rekte kopias la originan nomon tatare nomatan Татарста́н (do Tatarstan', kaj ruse, la oficiala registara lingvo de la Rusia Federacio, estas same). Do mi petus pruvon kun referencoj ke pli oftus la esperantigita vorto "Tatario" por Татарста́н, por konvinkiĝi. ThomasPusch (diskuto) 15:30, 14 jan. 2018 (UTC)[Respondi]
Por Por: Osteologia (diskuto) 12:36, 29 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ la plej aktuala vortaro de p-ro Krause "Plena Vortaro Esperanto-Germana", paĝo 1321, "Tatarstano" estas aŭtonoma respubliko en la orienta parto de eŭropa Ruslando, dum ke "Tatario" resp. "Tatarujo" eĉ estas la enazia hejmlando de la tataroj. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Azuki-faba supoHong dou tang

--🍆melongena (diskuto) 12:48, 27 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Reĝa aerarmeoReĝa Aerarmeo

Flugkapitano unue alinomis la artikolon per simpla kopiado de la artikolo. Tio estas kontraŭ reguloj pri aŭtorrajtoj, kaj jam okazis redaktomilito por malfari tiun agon. Administranto bonvolu rimarki tion dum la titoloŝanĝo, ĉar nun eble indas kunigi la historiojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:29, 13 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2018)

Usonaj ministroj kaj ministerioj ktp.

Mi proponas alinomi usonajn ministrojn, ministeriojn ktp. el la nunaj anglecaj, sed esperante malĝustaj nomoj al pli normala Esperanto, ekz-e:

kaj ĝenerale:

  • "Usona Sekretario de ..." -> "Usona ministro pri ..."
  • "Usona Departmento de ..." -> "Usona ministerio pri ..."
  • ktp.

Mi povus facile fari tion mem, sed unue mi volas certigi ĉu ekzistas ĝenerala interkonsento por tia alinomado. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:10, 15 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Por Por: --ThomasPusch (diskuto) 19:57, 14 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: - Mi atentigas ke la 21-an de decembro 2017 Uzanto:Flugkapitano jam movis paĝon Usona ministro pri eksteraj rilatoj al Usona Sekretario de Ŝtato ("Alinomis laŭ oficiala nomo"). Fakte germana vikipedio kaj kelkaj nordaj vikipedio preferas traduki la ideon (ekzemple: germane Aussenminister), male la latinidaj vikipedioj tradukas la individuajn vortojn (ekzemple: france sécretaire d'état, itale segretario di stato, hispane secretario de estado), kaj mi kredas ke ankaǔ slavaj lingvoj kaj aliaj tradukas tiel. Esperanto celas grandan kompreneblon, do eble pli taǔgas traduki la ideon ol la precizajn vortojn - sed en tiu okazo mi ne certas.--Rdelre (diskuto) 13:37, 10 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La propono estas troa simpligado de fenomeno historia kaj terminologia. Prefere estas klarigi la diferencojn anstataŭ pretendi ke vaste akceptitaj internaciaj terminoj konstituas ian malĝustan lingvaĵon. Pauchjo (diskuto) 10:25, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2019)

De "Parco" al "roĵanico, sudenico".

Saluton! Mi proponas alinomigi ĉi tiun artikolon: Parco La vorto "parco" ne estas slava, parcoj estas la roluloj de roma mitologio. Slavoj nomas tiajn estulojn "roĵanici" aŭ "sudenici". Esperantaj tradukoj de ĉi tiuj vortoj estos "akuŝulinoj" kaj "destinulinoj".

Bondezirojn, Idolano.

Komento Komento: Fakte, la situacio estas iomete pli komplika, ĉar ne temas specife pri slava mito, sed slava vario de komuna mitaro pri sortofeino(j). Kp. mojroj, parco, fr:brigit, fr:laima, kaj pli ĝenerale en:fates. Ĉi tiu tute ne estas mia fako, sed bonan sorton al kontribuontoj! Pauchjo (diskuto) 10:04, 19 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders ➝ Wiel Manders

Saluton! Mi havas demandon pri voknomoj — aŭ pli ĝenerale pri la nomoj de biografiaj artikoloj. Multaj homoj menciitaj en la Enciklopedio de Esperanto havas paĝojn en Vikipedio sub iliaj tutaj nomoj. Ekzemploj estas Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders kaj Gijsbertus Johannes Degenkamp. Aliaj homoj troviĝas per nur iliaj inicialoj, ekzemple J. R. G. Isbrücker. Tiun lastan kazon mi komprenas, ĉar Jan Isbrücker verkis librojn sub tiuj inicialoj, sed ankaŭ Degenkamp eldonis siajn librojn sub G. J. Degenkamp, do la nuna situacio ne estas regula aŭ logika.

La plejmulto de homoj en Vikipedio tamen troviĝas per iliaj voknomoj. Esperantistaj ekzemploj estas Humphrey Tonkin, Hilda Dresen, Teodor Jung, Vladimir Varankin, Ernest Drezen kaj Evža Faulhaber-Čiškovská.

Cetere ankaŭ ekzistas homoj kies paĝo ne konformas al iu kategorio, kiel Julia C. Isbrücker. Kial ne Julia Isbrücker aŭ J. C. Isbrücker?

Mia demando estas ĉu ni ne bezonas regulon por tiu ĉi afero? En tiu kazo mi voĉdonos por voknomoj. Tio estas plej persona ol inicialoj, kaj ekzemple Manders simple ne estis konata kiel "Wilhelmus Johannes Arnoldus Manders"; nek skribe nek inter amikoj. —Warddekock 18:24, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Estas bona ideo ke la artikolnomo estu tiu nomformo per kiu la homo plej kutime estas nomata. Ekz-e por verkistoj, se ili kutime estas publikigitaj per nomo kun inicialoj, tiam tio ankaŭ estu la artikolnomo. Oni ne uzu la plenan oficialan nomon por artikoltitolo se tiu ne ankaŭ estas ĝenerale uzata por tiu homo. Jen mia opinio. - Ĉiuokaze, oni ĉiam ankaŭ metu alidirektilojn el la alternativaj nomformoj al la ĉefa. - Amike, Moldur (diskuto) 20:06, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Ŝajnas ke ni sampensas! La nura komento, kiun mi havas, estas ke ni vikipediistoj devu bone formuli kiam oni estas verkisto. Tio eble ŝajnas logika, sed tio ne estas tute simpla. Ekzemple J. R. G. Isbrücker kaj G. J. Degenkamp verkis librojn, sed verŝajne ili estis plej konataj en iliaj propraj tempoj kiel organizantoj en iliaj Esperanto-movadoj. La unua kiel samideano Jan Isbrücker en la neŭralaj rondoj kaj la dua kiel kamarado Gijs Degenkamp en la laboristaj rondoj. Mi demandas: kiu rolo estu ĉefe agnoskita kaj kiun rolon ni bagateligu! Kore, Warddekock 10:56, 25 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Provincoj de Pollando

Mi proponas alinomi nomojn de provincoj el skribsistemo <Granda malgranda> al <Granda Granda> ĉar tiel rekomendas ekz. Plena Analiza Gramatiko (kvina eldono) en § 39 rimarko 1. Mi diras pri Provincoj de Pollando: Malsuprasilezia provinco -> Malsuprasilezia Provinco Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:34, 22 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu tio vere estas nepra afero? Ja tiukaze ni devoc alinomi ĉiujn artikolojn kaj kategoriojn, kiuj temas pri administraj unuoj de ĉiuj landoj. Kaj mi neniam vidis ke ekzemple rusiaj esperantistoj uzus tian sistemon. Moskva provinco abundas, Moskva Provinco ne renkonteblas.RG72 (diskuto) 16:07, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Laŭ mi jes, kankam mi komprenas ke la tasko ne facilas. Kaj mi komprenas ke mankas fortojn realigi tion, tamen en la novaj tekstoj uzu ni jam ĝustan formon. La referencoj rekomendas ĝin klare do estu laŭ la principoj de la gramatiko. Mi pensas ke oni devas korekti Vikipedio:Titoloj de artikoloj por ke ĝi estu ĝusta. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:34, 16 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Fandom => Fanaro

Mi proponas alinomi Fandom al Ŝatantaro sekvante la jaman vikipedian lingvouzon.RG72 (diskuto) 07:35, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu ekzistas esperantlingvaj referencoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:24, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi trovis eĉ ne unu kazon de la uzado de fandom; en esperanto-tekstoj.RG72 (diskuto) 16:05, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi proponas alinomi fandom al fanaro, pro la fakto, ke la termino fano ekzistas kaj en NPIV kaj en ReVo; fanaro sekvas la vikipedian lingvouzon sen krei novan neologismon; ŝajnas, ke la termino fandom estus pli internacie trovebla en aliaj vikipediaj, malgraŭ ke mi ne konis ĝin en mia propra gepatra lingvo. DidCORN (diskuto) 19:37, 12 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

S=Ĉu ne estus pli logike uzi Ŝatantaro? Jam ekzistas Kategorio:Ŝatantaroj.RG72 (diskuto) 04:50, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
ReVo  ŝati en ReVo evoluis: En la tradicia lingvouzo (tiu de Zamenhof kaj PIV) „ŝati“ indikas pli altan estimon ol „ami“; sed en la reala lingvo moderna la situacio estas inversa: „ŝati“ sence proksimas al „plaĉi“ (sed kun alia regado), estas la kialo el kiu originis la nova vorto fano.Ofte la kategorioj estas eraremaj, ne estas pro tio, ke kategorio ekzistas ke estas bona uzo de la termino. Mi plurfoje petis, ke oni ŝanĝu la titolon de iu kategorio. Ĉi tie Kategorio:Ŝatantaroj tamen taŭgus, ĉar ĝi respondas al la pli ĝenerala senco "aprezado". DidCORN (diskuto) 13:21, 13 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu ne eblas simpla esperantigo al «Fandomo»? Rigardeto en alilingvajn Vikipediojn montras, ke ĉi tiu anglaĵo jam multe disvastiĝis. Do ni povus sentime estigi neologismon laŭ la 15-a regulo. Se tio ne taŭgas, mia prefero restus kun «fanaro» anstataŭ «ŝatanaro»: ĉar «ŝatano» miaintuicie ne transdonas la nuancojn implicitajn de «fano». Ĉiuokaze, la nuna neesperantigita nomo estas forigenda. Aŭdrea 23:43, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajne, «fanaro» estas taŭga traduko. «Fandomo» ja estas egale taŭga formo. Povas esti ke «fanaro» havas pli vastan sencon, sed eĉ koncepton kia Fanklubo ne ampleksas «fanaro», ĉi tial estas necese korekti ĉu aŭ ne «fanaro» estas plena sinonimo kun «fandomo». La propono «ŝatantaro» estas simpla skizo kiu ne ĝuste priskribas la ĉi-koncernan nocion.

Se oni trovas konflikton inter la termino «fanaro» kaj alia(j) simila(j) koncepto(j), oni tiam do prefere uzu la pli internacian formon, t.e. «fandomo»; se ne, «fanaro» sin prezentas taŭga. Pauchjo (diskuto) 12:19, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: La vorton "fandomo" mi ne konas, nek legis iam ie, pri la senco priskribata en la artikolo. Krome ĝi estas misanalizebla kiel "fan-domo", kvankam tutcerte ne temas pri speco de domo. Do, prefere ni uzu la pli senprobleme kompreneblan vorton "fanaro". Mi ĵus trovis la vorton en germana listo pri A de reta vortaro, ĉe la tiea kapvorto "Anhängerschaft". Krome "Fandom" un estas eĉ nomo de retpaĝo, kiu antaŭe nomiĝis "Wikia". --Tlustulimu (diskuto) 13:06, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 10:06, 5 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 20:11, 26 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Germaniaj radiostacioj

Mi proponas revenigi ĝin al la origina nomo Germanaj radiostacioj kiel pli kongrua al la ĝenerala kategoria sistemo.RG72 (diskuto) 07:47, 26 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne tute certas, ĉu iu sistemo de nomado estas universale uzata ĉi tie. Rigardu, ekzemple: Kategorio:Radiostacioj laŭ landoj, kie troviĝas adjektivoj devenigitaj kaj de la popolnomo, kaj de la nacinomo («ĉinaj», «francaj», sed «bulgariaj», «rusiaj»). Kiel parolanto de la rusa, mi trovus pli logika uzi popolnomajn adjektivojn nur kiam temas rekte pri la popolo aŭ kulturo, kaj nacinomajn kiam temas pli proksime pri la nacio. Sed eble mi ne konscias nuancojn. Alia opcio estas eviti adjektivon, kiel oni jam faris ĉe Kategorio:Radiostacioj en Rumanio (tamen tia uzo ŝajne estas marĝena). Aŭdrea 23:28, 1 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi pensas ke la versio de Rumanio estas ideala solvo. Sed alinomi tiom da artikoloj estas laboro plej taŭga por roboto. RG72 (diskuto) 07:46, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Fakverkoj

En Kategorio:Fakaj verkoj en Esperanto ekzistas dekoj da artikoloj kun nomoj kiel:

Mi opinias tiajn nomojn maltaŭgaj, ja fakte temas pri listoj, do mi proponas alinomi ilin ekzemple al Listo de fakverkoj en Esperanto pri biologioListo de Esperanto-fakverkoj pri biologio.RG72 (diskuto) 06:18, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi mem estis unu el tiuj, kiuj aldonis artikolon al tiu kategorio! Laŭ la stilo ili plej similas liston ol artikolo, ĉefa gvido/postulo estas aldoni UDK klasifon, ne havas referencojn, kaj enhavas malmultajn internajn ligilojn. Problemo estus ŝanĝi/modifi preskaŭ 60 artikolojn! JabieroKubo (diskuto) 07:51, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Tio facile fareblas per roboto. Necesas nur elekti ĝustajn nomojn. @LiMr: ĉu vi havas ideojn?RG72 (diskuto) 09:06, 16 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Renomado de la kategorio "Slavaj demonoj"

Saluton, karaj kolegoj! Mi proponas renomi la kategorio "Slavaj demonoj" al "Slavaj spiritoj". Ŝajnas al mi ke "demono" ne estas korekta termino. En la vortaro estas skribita: "1. Dajmono, kiu ne estas bona anĝelo: en la kristana mitologio la demonoj estas kaj la ribelintaj anĝeloj, kaj la paganaj eksdioj, precipe la egiptaj, kun bestaj kapoj, aŭ kaprokruraj, kiel la greka Pajno. 2. (figure) Homo, havanta tre malican karakteron."

La termino "demono" implicas negativa senco, sed la termino "spirito" ŝajnas al mi neŭtrala.

Idolano (diskuto) 12:38, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni havas iu fonton en Esperanto pri la temo? Tiel ni povus precize citi jam uzatan vorton.
Sed via pravigo sonas bone. Tiu estuloj povas agi kaj malbone kaj bone, do "demono" (kiu agas nur malbone) ne tre taŭgas. Sed supozeble ankaŭ "dajmono" taŭgus. --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:28, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi celis la citaĵo supre? Tio ĉi estis Reta Vortaro: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/demon.html#demon.0o.diablo Kaj rilate al la termino "dajmono", en Reta Vortaro estas skribita "ofte malbona sed iam favora". (http://www.reta-vortaro.de/revo/) Do, la negativa senco konserviğas. Krome, laǔ mia vidpunkto la termino "dajmono" asociiğas kun helena mitologio kaj "genio / ğenio" - kun roma. Idolano (diskuto) 06:04, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: Spirito estas konvena formo. RG72 (diskuto) 05:48, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tamen mi ĵus rimarkis, ke en la rusa Vikipedio (kaj ĉiuj aliaj) tiu kategorio estas destinita nur por malicaj spiritoj, dum por tiuj bonaj (ekzemple hejmaj) ekzistas apartaj kategorioj. Do eble ni lasu la kategorion kiel ĝi estas aŭ alinomu al Slavaj malicaj spiritoj por distingi ilin de aliaj. RG72 (diskuto) 07:49, 18 sep. 2019 (UTC)[Respondi]


Kontraŭfaŝismo → Antifaŝismo

Pluraj artikoloj jam cedis al «anti-» anstataŭ «kontraŭ-» kiel prifikso koncerne sendispute internaciajn formojn. Ĉi tiu ankaŭ inkludas inter tiuj, specife konsiderante ke jam ekzistas paĝoj kiaj antiusonismo, antikomunismo, Antifaŝismulo de la Jaro, k.c..

Komento Komento: Ekzistas kelkaj aliaj artikoloj misaj. Oni kompetenta devas zorgi pri artikoloj, ĉu ili havu aŭ «kontraŭ-» aŭ «anti-» kiel prefikso.

«kontraŭ-» estas ĝuste uzita, ekzemple ĉe kontraŭkoncipo kaj kontraŭkulturo.

Tamen, artikoloj kiaj kontraŭimperiismo, kontraŭheroo, kaj kontraŭatomenergia movado en ĝusta lingvaĵo uzus la prefikson «anti-» Pauchjo (diskuto) 18:55, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Oni povas uzi "anti-" en tiuj vortoj, sed oni ankaŭ povas tute bone uzi "kontraŭ-" en ĝusta lingvaĵo. Ne estas iu neceso ŝanĝi la nun uzatajn formojn, ili neniel estas "misaj". - Moldur (diskuto) 20:29, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

@Moldur: «kontaŭ-» kaj «anti-» ne estas sinonimaj. En neformala situacio, oni povas senkritike miksi ilin; sed indiferente uzi unu radikon anstataŭ alian pro propra gusto –precipe en enciklopedio– ja estas mise.

Diri «kontraŭfaŝismo» estas precize sed ne ekzakte. Diri «antifaŝimo» estas kaj precize kaj ekzakte. Kp. Ekzakteco kaj precizeco. Pauchjo (diskuto) 21:00, 12 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi havas fonton por tio? Mi neniam aŭdis tion. Laŭ mia lingvokompreno ili estas sinonimaj. - Moldur (diskuto) 05:13, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En Esperanto ekzistas nur diletantaj aŭ unuopulaj opinioj. Tamen, bonvolu konsulti iun ajn profesian fonton. Preskaŭ ĉiu ajn lingvo kiu havas la samajn etimojn traktas la distingon. (Kp. ke «antaŭ-» kaj «pre-» estas plene sinonimaj. Eble tiu fakto provokas heziton ĉe heleno-latinaj etimoj...?) Pauchjo (diskuto) 09:02, 13 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Kaj ne forte anti.--kani (diskuto) 15:53, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
@Kani: contra- (Del lat. contra-) 1. pref. Significa 'contrario'. Contrainsurgencia, contranatural, contraargumentar. anti- (Del gr. ἀντι- anti-) 1. pref. Significa 'opuesto' o 'con propiedades contrarias'. Anticristo, antipútrido. Efektive, ci estas kontraŭ sed ne anti la propono; sed ci certe estas antifascista y no contrafascista.Pauchjo (diskuto) 17:14, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Esperanto estas unu lingvo kaj la hispana estas tute alia.--kani (diskuto) 17:42, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Diferencaj lingvoj kun ĉi-temaj kognatoj. Same ĉe ĉiuj lingvoj kun la samaj etimoj. Esoterismo strangas ĉe «internacia» lingvo.Pauchjo (diskuto) 18:02, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen en NPIV, jam ekzistas la vorto "antifaŝisto" (Vd en http://vortaro.net#anti- ). DidCORN (diskuto) 16:17, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: -- DidCORN (diskuto) 09:50, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Femicido => Feminicido

Ja internacia vorto, sed laŭ PIV, ĝi pli kohere formiĝus el «femin/o» kaj «-icid/». Kp. (fr.) féminicide, (es.) feminicidio (it.) femminicidio, kc. Pauchjo (diskuto) 23:17, 16 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Osteologia (diskuto) 15:19, 17 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ĉi tiu formo jam estas efektive uzata, kaj ĝi ankaŭ estas internacia. Komparu la anglan femicide, la francan fémicide, la hispanan femicidio, la germanan Femizid, la rusan фемицид (femicid), la indonezian femisida, la japanan フェミサイド (femisaido), la kartvelan ფემიციდი (femicidi), ktp. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:48, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: mi ne povas atesti pri la aliaj lingvoj, sed almenaŭ la formoj franca k hispana kiujn vi menciis estas simplaj pruntoj el la angla, kiuj mem estas alternativaj formoj –– ne la ĉefaj. Konsultu mem la tiukoncernajn vikipediajn paĝojn (aŭ, prefere, paperan vortaron ĉe via biblioteko). Mi ne ekzakte komprenas kial, laŭ vi, la angla varianto devas atuti, specife ĉar ili ĉiuj havas la samajn etimojn, al kiuj egale disponas esperanto.... Pauchjo (diskuto) 14:08, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: La afikso «-icid-» signifas "mortigi vivulojn". La radiko fem/o ne ekzistas kaj do rilatas al neniu vivulo, dum la radiko "femin/o" aperas en NPIV pri virino, kaj precize rilatas al la temo de l'atikolo. Respektu ni la regulojn de nia bela lingvo, kaj ne inventi neologismojn stulte kopitajn de aliaj lingvoj! Al Robin: en la franca la pli uzata termino estas feminicide, samekiel feminicidio en la hispana kaj itala lingvoj. DidCORN (diskuto) 09:51, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tuj vidas, ke Kani alinomis li mem sen eniri en nia diskutpaĝon al virinmurdo sen mencii la alternativan terminon feminicido, do sen respekti la regulojn de Vikipedio, laŭ kiu antaŭ alinomi artikolon oni devas lasi sufiĉe da tempo en la diskutpaĝoj. Kio povas aperi evidente por si mem povas, ne esti akceptebla al la komunumo. DidCORN (diskuto) 10:01, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas interesa punkto. Multaj latinidaj lingvoj uzas formojn de 'feminicido', sed ĝermanaj lingvoj uzas virin+murdon (komparu al 'vrouwenmoord' kaj 'Frauenmord'). Laŭ mi 'virinmurdo', 'vrouwenmoord' kaj 'Frauenmord' estas iome nespecifaj, ĉar ili laŭvorte ankaŭ povus signifi la simplan murdon de unu virino. Feminicido (aŭ femicido) pli bone kaptas la koncepton pri mizogina murdo. Warddekock 12:07, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]


Virinmurdo => Feminicido

Sekvante la antaŭan diskuton, kaj pro la fakto ke la tuj nova termino virinmurdo ne ankoraŭ neniam pridiskutitas. DidCORN (diskuto) 10:53, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Forte kontraŭ Forte kontraŭ: Mi pardonpetas, ke mi miskomprenis ke la diskutpaĝo de la artikolo estas la loko de la diskuto ankaŭ pri la alinomigo: se vi iom rigardas, vi vidos, ke la redakto de la averto estas iomete ambigua. Tie mi vidis neniun diskuton kaj pro tio mi agis, nekonscia, ke la diskuto estas aliloke. Nu, mi vidas, ke la propono Virinmurdo estas konsiderata neologismo, dum Feminicido estas konsiderata internacia vorto kaj konforme al radiko "femin/o" sed fakte la internacieco rilatas al la angla femicide, do radiko fem/ kaj ne femin/ kvankam tiu lasta estas pli ofta en la diversaj vikioj pro majoritato de latinidaj lingoj en tiu koncepto; ĝuste la nuna titolo estas Femicido, do nek konforma al NPIV nek la plej uzata inter la diversaj lingvoj kiuj estus Feminicido. Do, por eviti tiun diskuton mi proponis la absolute komprenatan Virinmurdo. Kiel Warddekock ĝuste diras "ankaŭ povus signifi la simplan murdon de unu virino", sed tute same kiel Feminicido (aŭ femicido) kaj pro tio precize li turnas sin al klarigo per koncepto "mizogina murdo". Falte la problemo en la tuta mondo ne estas ke iu simple malamas virinojn kaj pro tio tiu murdas ilin, sed male iu pro ajna tialo deziras murdon de iu preciza virino kaj pro tio murdas ŝin. Ofte ironie, eĉ ĉar tiu "malĝuste kaj maljuste" amas ŝin. Mi bedaŭras, ke mi venis malfrue al tiu debato, sed mi plue proponas la titolon Virinmurdo precize por eviti diskuton inter Feminicido kaj Femicido. La tialo de radiko "femin/o" lamas, ĉar en PIV estas nek /icido nek /cido, ja Cido kun tute alia signifo. Male, kaj virin/ kaj murdo estas tute PIV-aj.--kani (diskuto) 15:43, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Saluton Kani. Jes ŝajnas, ke vi malfruis pri la diskuron. Mi pensis, ke la diskuto estis fermita. Jes ja la sufikso -icid- ekzistas en NPIV, sed kiel sufikso indikanta substancon, kiu mortigas vivulojn; ĉitie tiu, kiu provokas feminicidon, ne estas substanco, sed homo. Tamen pro la unua paragrafo de l'artikolo, kiu vi mem skribis, ĉiuj alternativaj vortoj estas menciitaj kun taŭgaj argumentoj, kaj pro tio nenio pravigas alinomi la titolon elektitan de la pra-aŭtoro, kiu finfine restas femicido (eĉ se tio ne estas mia prefero). DidCORN (diskuto) 15:33, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: AMIKOJ, ATENTU! Estas regulo pri ĉiuj Vikipedioj: "kiam estas duboj pri la titolo de iu artikolo, oni elektu la titolon, kiu estis donata de la verkinto de l'artikolo." Tio jam okazis plurfoje pri artikoloj de tiu ĉi listo de Alinomendaj artikoloj. DidCORN (diskuto) 09:08, 2 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Tiu regulo ne ekzistas. Ĉu vi havas fonton pri la ekzisto de tiu regulo? La oficiala regulo estas, ke oni uzu tiun formon, kiu plej oftas en la lingvouzado. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:19, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi vidis ĝin en la disdutpaĝo de l'artikolo Vjetnamio::::: Mi hazarde malkovris la jenan diskuton kaj tute konsentas kun Arno kaj Narvalo. Laŭ la antaŭe interkonsentita regulo validas la prefero de personoj, kiuj plej kontribuis al artikolo. Thomas Guibal 09:06, 8 Jan. 2012 (UTC). Ĉi-kaze kiam estas konflikto pri iu titolo sen klara majoritato, prefereblas elekti la titolon de la plej kontribuanto (ne necese la unua). DidCORN (diskuto) 22:12, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
La menciita regulo ekzistas,sed ja validas nur por la elekto inter -io kaj -ujo por landnomoj, ne por elekto de artikolnomoj ĝenerale. Tio estis decidita iam en baloto pri landnomoj en Esperanto-Vikipedio. Komparu en Diskuto:Vjetnamio. - Sincere, Moldur (diskuto) 07:06, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

malikata acidomalata acido

La artikolo temas pri la organika acido C4H6O5 (IUPAK-e 2-hidroxibutandiata acido). Laŭ Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, tiu acido nomiĝu malata acido, kaj ties salo malato, kongrue kun nacilingvaj nomoj (angle malate / malic acid, france malate / acide malique, hispane malato / ácido málico ktp). (Acidoj en Esperanto nomiĝas laŭ siaj saloj: acetata acido, klorida acido ktp. Vd NPIV acetata acido, klorida acido.)

Antaŭe, la nomo "malata acido" malĝuste alidirektiĝis al maleata acido C4H4O4 (angle maleate / maleic acid, france maléate / acide maléique, hispane maleato / ácido maleico, IUPAK-e (2Z)-but-2-endiata acido; vd NPIV maleata acido). Mi korektis tion. Tamen, la artikolo pri malata acido estu ĉe malata acido, ne malikata acido. Tiu nomo ne troviĝas en neniu vortaro (ne en NPIV, nek en Reta Vortaro, ktp); la nomo "malata acido" troviĝas en NPIV (malata acido) kaj en la Germana-Esperanta Vortaro de Krause [4].

Bonvolu vidi la paĝon Diskuto:Malikata acido. Osteologia (diskuto) 08:06, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: sed ja por ŝanĝo La origina nomo de la artikolo estis Pomacido, kiun iu fuŝe ŝanĝis al "Malikata acido". Pomacido (aŭ poma acido) plu restas bona komuna nomo por la acido. Similan nomon uzas multaj Eŭropaj lingvoj kaj ankaŭ la Ĉina kaj Japana. Ne ekzistas kialo elekti alian titolon, kaj la fantazia "malikata acido" estas tuj forigenda. Kompreneble, la scienceca nomo malata acido restu menciita en la artikolo. --Surfo 08:55, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kiel alternativa nomo, "pomata acido" troviĝas en Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (pomata acido) kaj ankaŭ en la vortaro de Krause. En Esperanta Vikipedio (kaj en Esperanta fakliteraturo tradicie), la acidoj nomiĝas laŭ la saloj, pro distingo inter ekz. klorida acido (la acido, kies salo estas la klorido) kaj klorata acido (la acido, kies salo estas la klorato). En ĉi tiu kazo, la problemo pri konfuzo estas grava, ĉar ekzistas tri acidoj nomitaj laŭ la pomo: la malata, maleata, kaj malonata acidoj. Kio estu "pomacido"? Osteologia (diskuto) 19:15, 30 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi scias tion. La rilato al pomo en la nomoj de maleata kaj malonata acidoj estas parte etimologia, parte ĥemia, sed ne rekte rilata al la fruktoj de pomarbo. Pomacido kaj poma acido estas bone konata konsistaĵo de pomoj. Tion montras ankaŭ la fakto, ke nomoj traduke identaj al "pomacido" abundas en la mondaj lingvoj, dum la du aliaj acidoj portas alitipajn nomojn, plej ofte sone similajn al "male-" aŭ "malon-". Via demando "Kio estu "pomacido?" ŝajnas pure retorika parolfiguro, ĉar la respondo estas plene evidenta. (en PIV troviĝas ankaŭ "pomata acido", sed ĝi estas nebona elpensaĵo).
Komunlingva nomo bone taŭgas por acido, kiu nature troveblas en fruktoj kaj estas ankaŭ multe uzata en nutraĵa industrio. Nenio malhelpas, okaze de nepra bezono, paroli pri malata acido aŭ eĉ uzi iun el la komplikaj sistemaj nomoj ĥemiaj aŭ la strukturan formulon. Sed por paroli Esperanton oni ne bezonas unue studi ĥemion.--Surfo 16:30, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 16:50, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: DidCORN (diskuto) 21:49, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Do, karaj, jam temas fini la diskuton. Ĉu ni alinomu la artikolon kaj se jes, do al kiu nomo? RG72 (diskuto) 11:01, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Finfine la majoritato adoptis la terminon Malata acido.--DidCORN (diskuto) 15:30, 19 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

KulturvarioKultivovario

La titolo grave konfizas kulturon kun kultivo, kio estas tute alia. Mi preferas la terminon "kultivovario" tute kompreneblan de ĉiuj kaj jam troviĝas en NPIV al la konfuzebla termino kultivaro, kiu pensigi al aro da kultivoj kaj ne estas aro. DidCORN (diskuto) 13:29, 1 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 17:49, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 10:34, 5 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 07:33, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: La titolo konfuzas nenion. Temas pri kultura speco de planto, kiun kreis la homa kulturo, la kolektiva sciaro kaj kapablaro de la homoj. Tute precipe temas pri terkulturo aŭ ĝardenkulturo (tiujn vortojn bv. serĉi en PIV). Cetere, "kultivovario" estas preskaŭ neniom uzata vorto, ĉu en Vikipedio, ĉu ekster ĝi. Ekuzi ĝin signifus nur disevoluigi la lingvon, kun pliaj, nenecesaj sinonimoj, anstataŭ stabiligi ĝin uzante vortojn jam uzatajn. Se oni bezonas alternativon por "kulturvario", la sola ebla kandidato estas "kultivaro", aparta radiko sed formo ege internacia. Kultivaro restu menciita en la artikolo, kies nomo estu Kulturvario, sed "kultivovario" apenaŭ meritas lokon tie. PIV konfuzas la aferon provante diferencigi la signifojn de "kultivovario" kaj "kultivaro". --Surfo 10:36, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nia problemo originas de konfliktoj inter malsamaj esperantaj vortaroj. Kun sama difino, Speciale flegi vegetaĵojn, bestojn aŭ homojn, per plej favoraj kondiĉoj por ilia korpa evoluo. Dum ReVo proponas la verbon "kulturi", NPIV proponas la verbon "kultivi". Kiu estas sekvenda ? La klasika difino aŭ la nova pro la evoluo de la lingvo ? DidCORN (diskuto) 10:45, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu devas ni demandi kosilon al la Akademio de Esperanto? DidCORN (diskuto) 16:20, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Papilioj ---> Lepidoptera

Tiuj du artikoloj traktas ekzakte la saman temon. DidCORN (diskuto) 09:58, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 07:31, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sed kiu nomo preferindas? RG72 (diskuto) 07:31, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas konflikto inter du skoloj: pri iu skolo oni uzu komunan lingvon pri la titolo de artikolo, sed ĉikaze la komuna lingvo uzas la terminon "papilioj" pri tagopapilioj kaj ne pri noktopapilioj (tie oni kutime parolas pri "noktopapilio"), do laŭ tiu vidpunkto la titolo papilioj ne taŭgas, ĉar ĝi traktas pri ambaŭ; pri la alia skolo oni uzu sciencan terminon pro la fakto, ke Vikipedio estas enciklopedio, laŭ tiu vidpunkto la titolo Lepidoptera taŭgas, des pli, ke la plimulto de la ligitaj atikoloj de aliaj Vikipedioj uzas tiun terminon. Plie, "papilioj" neniam estis, estas, estos uzita kiel scienca termino pri la koncerna ordo; eĉ la infromkesto de la angla artikolo en:Butterfly uzas la sciencan terminon "Lepidoptera" pri la ordo, kaj ne "Butterflies". Kial ignori en la artikolo papilioj la terminon "Lepidopteroj", kiu estas la ververa esperantigo de "Lepidoptera"? Se novulo ne konas la sciencan terminon kaj konas "papilioj", kiu redirektos aŭtomate al "Lepidoptera", li tuj lernos tiun vorton, ĉu ne estas la celo de enciklopedio instrui legantojn? Do preferindas elekti la vorton Lepidoptera, kiel titolo post kunigo de la du artikoloj. DidCORN (diskuto) 21:13, 8 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 10:05, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La komento de DidCORN havas plurajn erarojn. La unua estas la aserto ke papilio egalas al tagopapilio. La dua estas la aserto "la plimulto de la ligitaj atikoloj de aliaj Vikipedioj uzas tiun terminon [t.e., titolas la artikolon Lepidoptera aŭ simile]". La tria estas la aplomba "papilioj neniam estis, estas, estos uzita kiel scienca termino pri la koncerna ordo". Krome, ĉu iu petis aŭ proponis "ignori en la artikolo papilioj la terminon "Lepidopteroj"?
Ne necesas detale argumenti pri la asertoj, sufiĉas legi difinojn, ekzemple, en PIV, kiu interalie prezentas la vortojn papilioj kaj lepidopteroj kiel sinonimojn. Aludo pri la Angla Vikipedio estas plene sensenca, ĉar en la Angla lingvo butterflies ne egalas al Lepidoptera, dum la Esperanta papilioj (aŭ la Germana Scmetterlinge, aŭ...) ja egalas.--Surfo 10:05, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
En nia Vikipedio ĉio estas simpla kaj klara pri ĉiuj tipoj de Lepidopteroj. Vortaro estas vortaro kaj enciklopedio estas enciklopedio kun iomete alia logiko. Ĉi tie sufiĉis forviŝi unu frazon, kion vi prave faris. Do kara Surfo, kun kompate, ne aliĝu al la fuŝularo de tiuj, kiuj sekvas la Leĝon de Surfo. DidCORN (diskuto) 13:40, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via sprite amuza komento. Vi diris nenion pri la nuna temo kaj, tre saĝe, ankaŭ nenion pri la eraroj en via komento. --Surfo 20:48, 9 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 20:51, 10 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Petr Tomasovsky (diskuto) 05:26, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Estas ĉi tie aliaj bestoj kun simila "problemo", "nomigo" au kiel vi volas, nome skaraboj. Se povas ekzisti artikolo pri skarabo, kie oni skribas - Neformale oni uzas la nomon skarabo por ĉiuj koleopteroj, povas ekzisti ankaŭ paĝo pri papilio kaj Lepidoptera estas alinomenda al Lepidopteroj. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:35, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Por tiuj, kiuj dubas pri miaj preferoj, mi proponas ke ili konsultu la sekvan Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. DidCORN (diskuto) 10:05, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝis nun la artikolo papilioj estas ligita al nenio, eble povus oni ligi ĝin al la angla artikolo Lepidoptera, sed nia artikolo Lepidoptera estas jam ligita al tiu internacie komprenebla artikolo (Vd la nombrajn artikolojn el aliaj Vikipedoj pro nia sama titolo). Ĉu ne sufiĉas simple redirekti la terminon "papilioj" al la artikolo Lepidoptera kiel antaŭe? DidCORN (diskuto) 10:50, 12 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Lepidopteroj (kiel tio aperas en la teksto) inkludas Rhopalocerojn (tagpapilioj) kaj Heterocerojn (noktpapilioj). Evitindas elekti la terminon Papilioj pri Lepidopteroj, ĉar estos konfuzo pri "Papilio", kiu estas genro el la familio "Papilionedoj" (ĝis nun mankantaj artikoloj). DidCORN (diskuto) 17:13, 17 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La Esperanta vorto papilioj estas samsignifa kun la sciencĵargona "lepidopteroj", t.e. d:Q28319. Tio estis plurfoje dirita dum ĉi-temaj diskutoj en diversaj lokoj en nia Vikipedio. Ekzistas nenia kialo ŝanĝi tute klaran titolon. DidCORN ŝajnas tute ne kompreni la aferon. Ke iu genro de papilioj havas la sciencan nomon Papilio neniom influas la signifon de la esperanta vorto "papilio". Kiel eventuale nomi la Papilio-genron estas alia afero kaj ne apartenas al ĉi tiu diskutotemo. Similaj koincidoj de Esperantaj kaj alilingvaj vortoj ne estas maloftaj. PIV esperantigas la genron per la vorto "papiliono", sed mi ne eniras nun diskuton pri tio, ĉu PIV elektis bone aŭ ne. --Surfo 13:13, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Rawalpindi

La urbego iam estis ĉefurbo, nun ĝi estas signifa milionurbo, de nepre meritas o-finaĵon. Kiu havas bonan ideon? --Crosstor (diskuto) 14:28, 18 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

  • w estas fremda litero, krome ebla io-finaĵo sugestas landonomon. (Ne subskribita komento de Crosstor)
Se oni volas esperantigi, tiam "Ravalpindo" estas evidenta propono. Tamen prefere ni ne inventu iun esperantigon mem, sed pli bone trovu iun ekzistantan kaj jam uzatan nomformon. - Moldur (diskuto) 07:32, 19 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2020)

Viro kiel normo => Virseksulo kiel normo => → Maskla normo

Uzanto Paculo sen antaŭe diskuti ĉi tie alinomis la artikolon Viro kiel normo al Virseksulo kiel normo. Nun Uzanto:Petr Tomasovsky alinomi ĝin reen al Viro kiel normo. RG72 (diskuto) 05:39, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉar la artikolo temas ne nur pri vortoj por viroj (adoltaj virseksaj homoj), sed por vortoj rilate virseksulojn (ajnaĝaj virseksaj homoj), la vorto "virseksulo" pli taŭgas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:39, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi demandos tiel. Kiu estas homo, kiu estas seksulo? Laŭ -ul- tio estas homo, kiu havas sekson (simile barbulo rilate al barbo, do persono kiu havas barbon). Seksulo do estas homo, kiu havas sekson, sed ne seksumanta. Ĉar seksulo estas vorto markanta viron (virino estus seksulino), kiu estas tiu, kiu estas virseksulo? Ĉu iu, kiu krom tio, ke estante viro, estas ankaŭ ankoraŭ seksulo? Petr Tomasovsky (diskuto) 17:52, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La artikolo estas ligita al du aliaj vikioj kiuj ambaŭ nomiĝas «maskla kiel normo.» Temo kaj fontoj konsiderite, la ĝusta titolo ja estus «maskla normo». Uzo de (an.) «as», (hi.) «como» kaj, el la fontoj, (fr.) «comme» estas uzataj pro filozofia konvencio imiti klasikan gramatikon, t.e. (la.) «~ qua ~», (he.) «ως». Sen predikato, tia uzo ŝajnas al mi misa en esperanto. Pauchjo (diskuto) 17:59, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
La vorto "virseksulo" estas la zamenhofa vorto por "estaĵo de la vira sekso", angle "male", neologisme "iĉo" aŭ "masklo". (El PMEG: Se oni volas paroli pri virseksaj homoj sendepende de aĝo, mankas oportuna vorto en klasika Esperanto, kio kredeble kontribuis al la populariĝo de la vorto iĉo.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 07:54, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

DactylisDaktiliso

La artikolo temas pri genro de plantoj, ekonomie grava kiel furaĝo (speciale la specio D. glomerata), ĉar ĝi kreskas facile kaj havas grandan enhavon da sukero. Pro ĝia ekonomia graveco, ĝi estis enkondukita en Aŭstralion kaj Amerikon; tamen, la genro indiĝene kreskas en Eŭropo, Afriko, kaj Azio. Pro ĝia ofteco, ĝi havas multajn vulgarajn nomojn (angle cock's-foot, germane Knäuelgras, ruse Ежа, koree 오리새 ktp.)

La genronomo troviĝas en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto kiel daktilis/o, rekta Esperantigo de la latina genronomo. Pro ĝia ofteco kaj ekonomia graveco, la nomo de ĉi tiu genro estas Esperantiginda. Osteologia (diskuto) 20:28, 16 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Dominik (diskuto) 09:52, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Se oni komencos alinomi ĉiujn titolojn kun sciencaj nomoj, ni ekigos senfinan laboron! DidCORN (diskuto) 10:18, 17 feb. 2020 (UTC)ğ[Respondi]
Mi argumentas nur pri ekonomie aŭ alimaniere speciale gravaj aŭ notindaj specioj. Tiu genro estas tiel grava. Osteologia (diskuto) 11:09, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Artileria tirilo => Artileria trenaŭto => Artileria traktoro

Nun ekzistas artikolo Artileria tirilo, kio sonas kiel laŭvorta traduko de la rusa Артиллерийский тягач. Sed mi ne certas ke tirilo estas ĝusta traduko ĉi-foje kaj ekzemple la Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev proponas trenaŭto. Do necesas decidi ĉu lasi ĉion kiel nun aŭ ŝanĝi. En lasta kazo necesos ŝanĝi la vortuzon en ĉiuj rilataj artikoloj. RG72 (diskuto) 10:02, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Temas pri traktoro, chu ne?Pauchjo (diskuto) 13:58, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Verŝajne jes. RG72 (diskuto) 15:28, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Estas la kialo, pro kiu mi proponas alinomi al Artileria traktoro. DidCORN (diskuto) 18:08, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Tirilo estas miaopinie ĝusta, ĉar tiu veturilo tiras post si kanonojn (aŭ ion alian, memkompreneble, ke ne sur ŝnureto, sed kunigita per ia kuplilo). Kaj traktoro? Certe ne. Ankaŭ tie estas ĉe bildo priskribo artileria tirilo. PIV diras pri treni: 1 Tiri post si ion kun malfacilo pro ties pezo aŭ frotiĝo sur la grundo. 2 (pp veturilo) tiradi post si motortrenŝipo, ĉareto trenata de aŭtomobilo. El tio rezultas por mi, ke treni estas tiri. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:55, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kio estas ĝusta? Ĉu - li tiris lin je la mano, por ke li iru, aŭ ĉu - li trenis lin je la mano, por ke li iru? Petr Tomasovsky (diskuto) 20:00, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Artileria traktoro Pauchjo (diskuto) 08:20, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Artileria traktoro, ĉar tia veturilo nek trenas, nek tiras, sed havas funkcion de traktoro tra iu ajn grundo, estas la kialo pro kiu la ekvivalenta vorto tractor troviĝas en aliaj Vikipedioj. DidCORN (diskuto) 14:16, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Nu, efektive ĝia destino estas treni post si kanonon aŭ haŭbizon. RG72 (diskuto) 03:03, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]


Pri Vikipedio:Kontrolebleco kaj fontindikoj

Kelkaj grandaj Vikipedioj havas tre seriozan, preskaŭ profesian nivelon. Ekzemple, en la germana aŭ sveda Vikipedio, se mi skribus la jenajn asertojn:

  • Reĝino Viktoria regis inter 1837 kaj 1901.
  • Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando.
  • La neŭtrala elemento de adicio estas nul.
  • Zlatan Ibrahimović estas fama sveda futbalisto.
  • La sildavia estas fikcia lingvo en la bildstrioj pri Tinĉjo.

...tiam tuj diskutos dek fakuloj pri la plej taŭgaj fontoj por la asertoj, ili citos el la pola konstitucio kaj el matematikaj aksiomaroj kaj el tinĉjologiaj disertaĵoj, kaj debatos ĉu la "fameco" de Zlatan estas objektive pruvebla. La rezulto estos teksto kun profesi-nivelaj fontoj kaj referencoj.

Kompare, nia Vikipedio estas manpleno da entuziasmaj amatoroj. Se vi skribas (sen fontindiko):

  • Varsovio estas la ĉefurbo de Pollando

en iu artikolo kaj revizitos ĝin post dek jaroj, vi trovos la aserton neŝanĝita kaj ankoraŭ sen fontindiko.

Postuli la saman nivelon de fontindikoj ĉe ni simple ne estas realisma. Nia Vikipedio ne estas sur tiu nivelo - kaj ĝi neniam estos.

Sincere, Moldur (diskuto) 05:49, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Pauchjo (diskuto) 20:45, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: tia polemiko, kiu havas nenion fari ĉitie sen proponi iun ajn alian titolon.--DidCORN (diskuto) 19:38, 23 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Gepatra lingvo → Denaska lingvo

Tradicie (kaj oficiale...) la vorto "gepatra" signifas "de patrino(j) kaj de patro(j)" (laŭ la Universala Vortaro, t. e. laŭ la Fundamento, la signifo de la prefikso "ge-" estas "de ambaŭ seksoj"; "gepatroj" do signifas "patrino(j) kaj patro(j)", dum "gepatro" signifas personon kiu estas samtempe kaj patrino kaj patro), sed ne "de parento(j)" ("parento" estas neologismo, signifanta "patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato"). Oni ne povas diri ke ies denaska lingvo estas "gepatra" se ĝi estas instruita nur de patrino(j) aŭ nur de patro(j) aŭ nur de neduuma(j) parento(j). https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/prefiksoj/ge.html

Mi proponas ŝanĝi la nomon de la artikolo "Gepatra lingvo" je "Denaska lingvo". Krom tio, ĉi tia nomo estas pli preciza. Ekzemple se orfoj pasigis sian fruan infanaĝon en orfejo, ilia(j) denaska(j) lingvo(j) povas esti la lingvo(j) de la vartisto(j) kaj/aŭ edukisto(j); do, de tiuj kiuj zorgadis ilin, kvankam la zorgadintoj ne estis iliaj gepatroj. Paculo (diskuto) 08:28, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Se oni konsideras, ke nia Vikipedio devas sekvi la komunan uzon, ne endas ni inventi novajn esprimojn, kiam la nunaj terminoj estas de ĉiuj esperantistoj bone kompreneblaj. En aliaj lingvoj ni trovas la ekvivalentan terminon "parrina lingvo" (franca langue maternelle, germana Muttersprache, hispana Lingua materna ktp), kiu estas uzata eĉ pri orfoj edukataj nur de siaj patroj. DidCORN (diskuto) 10:38, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
La esprimo "denaska lingvo" ankaŭ estas bone konata kaj facile komprenebla kaj, malsimle al "gepatra lingvo", ne estas tiom disputebla. Paculo (diskuto) 11:34, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Eble en aliaj lingvoj oni diras "patrina lingvo" ankaŭ pri ies denaska lingvo kiu tute ne estas patrina; sed kio tuŝas mian denaskan lingvon, la tataran, en ĝi ankaŭ estas la esprimo "ana tele" ("patrina lingvo"). Mi tamen pensas ke estas tre ofende kaj neĝentile diri "ana tele" pri denaska lingvo de tiu persono, kiu ne parolas la efektivan lingvon de sia patrino. Normale oni diras "tuğan tel" ("denaska lingvo") sendepende de tio ĉu la "tuğan tel" estis instruita de patrino(j), patro(j), neduuma(j) parento(j), infanisto(j), mamnutristo(j) aŭ iu(j) alia(j). Paculo (diskuto) 11:49, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Simpla sercho che la tekstaro: (gepatra lingvo) https://tekstaro.com/?s=5e7d07bc54c3e ; (denaska lingvo) https://tekstaro.com/?s=5e7d080d688d8 Pauchjo (diskuto) 19:53, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Fakte, por mi gepatra lingvo kaj denaska lingvo ne estas ekzakte sinonimoj. Ekzemple la gepatra lingvo de iu homo povas esti la azerbajĝana lingvo, kaj lia denaska lingvo povas esti la esperanta lingvo, kiun liaj azeraj gepatroj instruis al li ekde lia plej juna aĝo. Tielmaniere unu esprimo aŭ alia indas esti uzita laŭ la nuanco, kiun oni intencas elmontri. Ĉu valoras ŝanĝi la titolon pro tio? Plie en la referenco de Bertilow estas menciita la eblon uzi la prefikson ge- pri unu el la du gepatroj. DidCORN (diskuto) 21:24, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nu, tia ebleco tamen estas oficiale neebla (se oni konsideras, ke "ge-" signifas "de ambaŭ seksoj"). Al mi ŝajnas, ke la enhavo de la artikolo pli kongruas kun "denaska lingvo". La ĉefa kaŭzo de mia propono estas politika ĝusteco: inkluzivi orfojn, inkluzivi tiujn kiujn zorgas nur unu patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato, inkluzivi tiujn kiujn zorgas samseksa paro ktp. Paculo (diskuto) 21:33, 26 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Infanoj akiras sian unuan (foje unuajn) lingvon de la gepatroj (kaj sufiĉe ofte nur de la patrino), kelkfoje de aliaj homoj, sed neniam naskiĝas kun lingvo. En multaj lingvoj, oni parolas pri patrina lingvo. En Esperantujo, oni kutime uzas la vortumon gepatra lingvo: eble ĉar estas pli facile vortumi tiel ol ĉe aliaj lingvoj. Estas neniu kialo uzi eraran formon, malofte uzata en Esperantujo, ni do konservu la nunan titolon. Golfestro (diskuto) 19:30, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu ni do neglektu la fakton ke infano povas esti edukata de samseksa paro, de unu patrino aŭ patro aŭ neduumulo en tiu rilato, de infanisto ktp? Ĉu estas inde neglekti malplimultojn? Oni ne naskiĝas kun lingvo, sed tiu lingvo ja estas edukata denaske (tial ĝi estas "denaska"). Paculo (diskuto) 04:03, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Cetere la esprimoj "denaska lingvo" kaj "gepatra lingvo" ŝajnas esti pli-malpli egale oftaj en la moderna lingvouzo. La diferenco estas... ke ĉi tio estas du malsamaj komprenaĵoj. Mi scias multajn personojn, kiuj preskaŭ tute ne parolas lingvon de siaj gepatroj, sed ĉi tio ne signifas ke ili ne havas denaskan lingvon. [5] kaj

[6] Paculo (diskuto) 04:12, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Gepatra lingvo estas termino sufiĉe uzata. Vikipedio ne devas esti platformo por krei novan mondon, sed nur kolekto de nuna sciaro. Ge- signifas ambaŭ, sed ankaŭ en la uzado iu ajn el la sekso. Se mi diras gelernantoj, tio ne signifas ke ili estas duono viroj kaj duono virinoj, sed ke ili estas iaj ajn laŭsekse. Krome "gepatra" kongruas kun kelkaj el la alilingvaj korespondaj artikoloj; inter tiuj troviĝas ankaŭ "patrina" kaj nur en la angla "unua", sed neniu el de mi kompreneblaj titoloj estas "denaska". Anstataŭ korekti (fakte nur alinomigi) ĉion kion faris vikipediistoj dum multaj jaroj, estos pli utila pliampleksigi neplenigitajn fakojn. Korekti ja necesas, sed kredi, ke mia opinio estas pli valora ol tiuj de aliuloj ne kongruas kun la spirito de kolektiva verko kia estas Vikipedio. Ja taŭgas aparta ĉapitro kiu nomiĝu ekzemple "Denaska lingvo" kiu kolektu la koncernajn argumentojn prie ekde plej objektiva vidpunkto ebla. Utilus ankaŭ klarigo pri la aliaj nomigoj. Sed simple ŝanĝi la titolon de artikoloj laŭ preferata opinio, plaĉo aŭ gusto estas kiel konkeri jam konstruitan kastelon (aŭ insulon) dum milito kaj simple ŝanĝi la flagon.--kani (diskuto) 11:44, 22 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
La esrimo "denaska lingvo" ankaŭ estas uzata. Laŭ enketo en Telegram (kiu troveblas en la grupo "Esperantologio"), la plejmulto preferas la esprimon "denaska lingvo" (tridek kvin voĉdonoj por "Denaska lingvo" kaj nur naŭ voĉdonoj por "Gepatra lingvo"). Mi ne pensas, ke provi ŝajnigi, kvazaŭ "gepatra lingvo" estas pli kutima aŭ pli ofta, estas bone.

Laŭ mi, se aperis demando pri tio, kiun titolon havu tiu aŭ alia artikolo, ne estas tre bone peni konservi la jaman titolon nur ĉar iuj iam tiel nomis la artikolon. Ni imagu, ke la artikolo ankoraŭ ne ekzistas, kaj bone pesu la argumentojn por kaj kontraŭ "Denaska lingvo" kaj "Gepatra lingvo". Laŭ mi, idiotismaj esprimoj en aliaj lingvoj ne estas bona argumento. Ĉi-okaze temas pri "unua akirita lingvo". Ĉu tiun koncepton pli bone priskribas "Denaska lingvo" ol "Gepatra lingvo", ĉar ekzistas personoj, kies unua akirita lingvo" estis akirita ne de gepatroj, sed de infanisto aŭ edukisto. La esprimo "gepatra lingvo" klare ekskluzivas orfojn (kaj aliajn infanojn, edukitaj de personoj aliaj ol gepatroj; kaj ĝi, laŭ la tradicia, Fundamenta kaj oficiala signifo de la prefikso "ge-" ("de ambaŭ seksoj") malinkluzivas infanojn, kies unua akirita lingvo venas ekzemple nur de patrino, nur de patro aŭ de samseksa paro). Krom tio, en la moderna lingvouzo "Denaska lingvo" ŝajnas esti multege pli ofta kaj kutima ol "gepatra lingvo".Paculo (diskuto) 13:01, 29 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ŝanĝi de "gepatra" al io alia, eble "denaska". Taylor 49 (diskuto) 12:27, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Serio Oriento-Okcidento

Mi proponas alinomi {{Serio Oriento-Okcidento}} al {{SOO}}.

Kialo: tio estas pure interna help-ŝablono, uzata nur en unu tabelo en Serio Oriento-Okcidento. Ne neceas ke la nomo estu komprenebla, sed pli bonus se la nomo estus mallonga, ĉar ĝi estas uzata en linioj kiuj estas tre longaj kaj jam nun malfacile redakteblaj.

Sincere, Moldur (diskuto) 09:18, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Plue, oni eble volos iam havi alian ŝablonon kun ĝuste tiu nomo {{Serio Oriento-Okcidento}}, navigilo kiun oni enmetas en la unuopajn artikolojn de la serio. - Moldur (diskuto) 11:36, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

The Descent of Man, and Selection in Relation to Sex => La deveno de homoj kaj selektado rilate al sekso

La Esperanta nomo de libro estus pli ĝusta nomo de artikolo. --Fenikals (diskuto) 08:19, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 21:02, 2 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Marek Mazurkiewicz! Relegu kion mi jam skribis sub "Juro kaj Justeco => Prawo i Sprawiedliwość". Jen denove, por ke vi komprenu:

Mi legi. Mi esperas ke ni povas esti tiel bona kiel plej bonaj vikipedioj. Do, se ne ekzistas en esperantlingva-literaturo nomo de d:Q1165434 do ni uzu orginalan nomon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:53, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Ne ekzistas ekzaktaj, klaraj reguloj kiam traduki kaj kiam ne. Oni ankaŭ bezonas iom da ekvilibrado, prijuĝo kaj komuna prudento. En tiu ĉi kazo, kiel ankaŭ supre pri PiS, mi ja preferas traduki, ĉar la esperantigita titolo estas multe pli utila por leganto ol la originala. - Amike Moldur (diskuto) 16:38, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kurkonkurenco ==> Vetkuro ==> Kurumo

Konkurenco rilatas al komerco kaj negoco ne al sporto; plie Vetkuro aperas en NPIV kun la signifo de l'artikolo. DidCORN (diskuto) 09:35, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Organizita sporta evento, kie la sportistoj vetkuras, estas kurkonkurso. "Konkurenco" ja estas tute malĝusta vorto ĉi tie. Vetkuro estas pli bona, sed mi supozas ke la celata vorto estss kurkonkurso. Kurkonkurso jam plurloke troviĝas en Vikipedio, sed bedaŭrinde ankaŭ "kurkonkurenco", eĉ kiel nomo de (neekzistanta!) kategorio. --Surfo 10:10, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 14:47, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ĵus vidas en PIV, ke la taŭga vorto pri tiu artikolo estas kurumo = Parto de sporta konkurso en kelkaj fakoj, en kiu parto de la konkursantoj ... trakuras difinitan distancon kun kiel eble plej bona tempo-rezulto. "Kurkonkurso" traktas nur pri kurado, ne aliaj sportoj. "Vetkuro" supozas, ke oni vetas pri la konkurso, kio estas ekster la temo de l'artikolo. DidCORN (diskuto) 20:09, 21 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: "Vetkuro", sed

Por Por: Kurumo, kiel mi jam klarigis ĉi-supre. DidCORN (diskuto) 09:23, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Tridekjara milito, Dua mondmilito -> Tridekjara Milito, Dua Mondmilito, ktp.

Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj:

Citaĵo
 Majusklaj estu

La artikoloj havas nun malĝustajn titolojn. Ĝustaj estas Tridekjara Milito, Dua Mondmilito ktp. kun majuskloj.

Sincere, Moldur (diskuto) 06:33, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi konsentas. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 00:18, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 17:52, 8 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 20:24, 26 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon! - Moldur (diskuto) 20:36, 26 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

MahābhāratamMahabarato

La artikolo temas pri la eposo Mahabarato.

  1. Tiel ĝi aperas en PIV
  2. Tiel ĝi aperas en la listo de havendaj artikoloj
  3. Tiel ĝi aperas en la koncerna kategorio
  4. Tiel ĝi estas nomita en la plimulto de la artikoloj
  5. La esperantigita nomo estas sufiĉe disvastigita
  6. Tiel ĝi nomiĝas laŭ la esperantigo de vortoj el sanskrita fonto
Por Por: RG72 (diskuto) 09:31, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 10:55, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kaj ni ankaŭ menciu la varianton "Mahabharato", kiun mencias André Cherpillod en sia "Etimologia vortaro de propraj nomoj", sur la paĝo 135, kun indiko pri PIV. --Tlustulimu (diskuto) 17:48, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Certe. La varianto de André Cherpillod estas nun menciita en noto apud la ĉefa titolo. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 03:34, 30 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 08:25, 29 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 08:32, 29 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 18:06, 22 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Morico ktp. -> Maŭrico ktp.

didCORN proponas alinomi:

al "Maŭrico" anstataŭ "Morico".

Kialo: Moritz estas esperantigita per Maŭrico (Vd en Maŭrico (nomo)).

Komento Komento: Mi ne kontraŭas. Mi povas akcepti ĉu "Morico" ĉu "Maŭrico". - Moldur (diskuto) 17:06, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Same kiel pri Einstein la gemana prononco estas [ajnŝtajn] la esperantigo estas Ejnŝtejno, pri Moritz la germana prononco estas [moric] kaj la esperantigo estas Maŭrico. Do "Maŭrico" estu en la ĉefa titolo, dum nenio malpermesas uzi "Morico"-n en kromtitolo, kiu redirektos al la ĉefa titolo. DidCORN (diskuto) 13:32, 29 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --DidCORN (diskuto) 12:21, 30 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio: Dekses grandaj regnoj → Kategorio: Dek ses grandaj regnoj

La kategorio havas la numeron dek ses ligita kiel dekses.

Por Por: Moldur (diskuto) 10:01, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:02, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 15:36, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Ŝakasocio > Kategorio:Ŝakasocioj

Estas evidenta eraro (laŭ mia kompreno de kategoriaj titoloj). Ĝi devus esti multnombra do ŝakasocioj... Mi poponas aldoni (j)

  1. Por Por: JabieroKubo (diskuto) 03:39, 22 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  2. Por Por: --kani (diskuto) 12:55, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
  3. Por Por: --DidCORN (diskuto) 15:41, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Razkapulo --> Skinhead --> Razkapulo (subkulturo)

Mi proponas alinomi la artikolon pri Razkapulo al Skinhead, ĉar ĝi fakte temas pri tiu stilo. Hodiaŭ multaj homoj, kaj ne nur junaj homoj, havas neniajn harojn, ili estas simple tonditaj (aŭ razitaj) ĝishaŭte kaj malgraŭ tio ili ne konfesas vivstilon de skinhead. Razitan kapon havas ankaŭ ekz. monaĥoj en Tibeto, entreprenistoj, malsanuloj, kiuj uzas ĥemoterapion ... kaj tiu paĝo neniukaze povas rilati al ili. Bv ankaŭ rigardi la intervikiojn, kiom da lingvoj uzas nomigon Skinhead. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:03, 23 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Jes, estas la internacia netradukela termino. DidCORN (diskuto) 17:07, 23 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Skinhead ja estas iom internacia termino, sed tute ne absoluta internacia termino, kaj tute ne netradukebla termino. Akcepti ĝin estas akcepti anglismon (kaj malfacilon por prononcado, derivado ktp.), por kio Esperanto povus havi multajn eblojn, inklude adapton skinhedulo. Razkapulo estas tute komprenebla, eĉ se povas esti alitipaj kalvuloj. La diversaj ebloj kaj la diskuto povas iĝi ĉapitreto en la artikolo, same kiel por aliaj terminoj kaj ne necesas ŝanĝi la titolon.--kani (diskuto) 13:05, 30 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi opinias ke, ĝis iu neologismo estas ĝenerale akceptata kaj trovebla en vortaroj, laŭmorfema traduko estas sufiĉe klara. Osteologia (diskuto) 10:49, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Por mi "razkapulo" estas tute miskomprenebla, iu ajn kun razita kapo estas razkapulo, dum skinhead signifas anon de subkulturo. Por klarigi la aferon, endas aldoni parentezon; sekvas, ke la titolo estu Razkapulo (subkulturo). DidCORN (diskuto) 21:05, 24 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Nenecesa anglaĵo anstataŭ eo-vorto, jam aktive kaj delonge uzata. RG72 (diskuto) 03:36, 25 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En ReVo estas aŭ haŭtkapulorazkapulo kun la du signifoj: aŭ ulo sen hararo aŭ skinhead; do necesas precizigi en la titolo, ke la artikolo temas pri la subkulturo. DidCORN (diskuto) 12:14, 25 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Raŭpa ŝtupiranto --> Raŭpa ŝtupirilo

Iranto estas tiu kiu iras, dum aparatoj estas iloj. Eblus ankaŭ Raŭpa ŝtuparirilo, sed tio estus iom langorompila, kaj ne nepre necesa.--kani (diskuto) 20:19, 8 jun. 2020 (UTC) Komento Komento: Mi havas unu bonan kaj unu malbonan novaĵon, kiel ĉe filmoj. La bona estas, ke la kreinto de Raŭpa ŝtupiranto tute akceptas la ŝanĝon al Raŭpa ŝtupirilo. La malbona estas, ke tiu mem indikas la ekziston de alia artikolo kun preskaŭ simila enhavo, sed tute aparta nome Ŝtupargrimpilo, kreita de vikipediisto kiu ne venis al Vikipedio en la lasta jardeko. La unua menciita artikolo estas ligita nur al la hungara, dum tiu pli malnova nur al la ĉeĥa. Tio supozigas al mi, ke eble estas alia versio ĉu en Esperanto ĉu en aliaj lingvoj. Kaj tiam la problemo ne estas simple ŝanĝi Raŭpa ŝtupiranto al Raŭpa ŝtupirilo sed unue kunigu la enhavon kun Ŝtupargrimpilo, kaj kunigi la du fadenojn (tion mi povus kaj pretas fari) sed due serĉi (aŭ krei, ankaŭ tion mi povus kaj pretas fari) la perditan komunaĵon. Tamen mi ne scias kie serĉi tion. Mi ne scias kiel tiu afero nomiĝas eĉ en mia nacia hispana lingvo nek en iu alia, krom en la ĉeĥa kaj la hungara. Krome restas lasta detalo, kion oni preferas? Ĉu Raŭpa ŝtupiriloŜtupargrimpilo?--kani (diskuto) 09:59, 14 jun. 2020 (UTC) Komento Komento: Krome ekzistas Ŝtuparlifto, kiu estas tute alia afero, kvankam rilata, kreita de la sama vikipediisto de Ŝtupargrimpilo.--kani (diskuto) 10:05, 14 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: --Ŝajnas ke Ŝtuparlifto estas por seĝoj, dum Ŝtupargrimpilo kaj Raŭpa ŝtupirilo estas por rulseĝoj. Pro la artikolo pri ŝtupergrimpiloj indikas ke ili estas produktartaj kun radoj aŭ raŭpoj, Raŭpa ŝtupirilo estas aparta Ŝtupargrimpilo kaj povus esti inkludita en ties artikolo.DidCORN (diskuto) 08:57, 15 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Sinmasturbado --> Masturbado

Tiuj du artikoloj estis kreitaj de uzanto kiu ne agadas ekde antaŭ 16 jaroj, kaj ekde tiam eble la evoluo de aliaj lingvoj ŝanĝiĝis. Fakte Sinmasturbado devus esti Masturbado, kvankam la enhavo ja kongruas kun Sinmasturbado pro kio necesas nur aldonoj al la artikolo por ke estu plene Masturbado. Poste la artikolo Masturbado devus esti Senpenetra seksumado same por kongruo kun alilingvaj versioj.--kani (diskuto) 22:54, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Listo de grandurboj en Germanio per populacio

Mi ĵus trovis la artikolon Listo de grandurboj en Germanio per populacio, kies titolo estas lingve por mi stranga. Tial mi proponas ŝanĝon al "Listo de grandurboj en Germanio laŭ loĝantaro" aŭ "Listo de grandurboj en Germanio laŭ populacio". Mi ne scias, kial multaj esperantistoj ial evitas la prepozicion "laŭ". Do, kiu el la proponitaj titoloj estas preferinda? --Tlustulimu (diskuto) 17:00, 15 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Memkompreneble, ke la nomo de paĝo devas esti: Listo de grandurboj en Germanio laŭ loĝantaro. Ĉiam estas listo laŭ iu parametro. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:05, 15 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Listo de grandurboj en Germanio laŭ loĝantaro, konforme al jam ekzistanta Listo de landoj laŭ loĝantaro. DidCORN (diskuto) 20:32, 16 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 20:22, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Teatrejo --> Spektaklejo

Se mi devus kompari vorton "teatrejo" kun ekz. "lernejo" = "ejo, kie oni lernas", "teatrejo" devus esti "ejo, kie oni teatras". Tio ŝajnas al mi estis sensencaĵo. Kio estas "teatri"? Ĉar lernejo estas konstruaĵo, konstruaĵo, kie oni ludas spektaklojn (teatraĵojn), estas teatro. Spaco, kie homoj-teatraj aktoroj ludas (aŭ rolas), estas spektaklejo. Spaco, kie la spektantoj spektas (rigardas) la teatraĵon okazanta sur spektaklejo, estas spektantejo. Ĉu ne? Mi do proponas alinomi teatrejon al spektaklejo. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:35, 19 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La vorto ja estas iom stranga, ĉar normale tiajn konstruaĵojn oni nomas simple teatroj. Tamen, via motivo por la ŝanĝo estas nekonvinka. Ĉu en ĉevalejo oni ĉevalas aŭ en densejo densas? "Teatrejo" estas sufiĉe logika derivaĵo, sed pli bonaj titoloj certe estus ekz. "Teatro (arkitekturo)", "Teatro (konstruaĵo)" aŭ "Teatro (domo)".--Surfo 21:14, 19 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Fakte en PIV la unua signifo de teatro estas la konstruaĵo (ejo) dum la agado estas nur la kvara.--kani (diskuto) 20:12, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi preferas konservi la bonan vorton "teatrejo", eĉ por la kategorio (vidu supre). Taylor 49 (diskuto) 18:38, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Sterko → Sterkaĵo

La titolo de la artikolo ne kongruas kun la difino nek kun la enhavo. http://vortaro.net/#sterko Mi proponas alinomi la titolon al "sterkaĵo". http://vortaro.net/#sterka%C4%B5o

Por Por: --DidCORN (diskuto) 13:04, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen la dua signifo de sterko en NPIV estas fakte sterkaĵo.--kani (diskuto) 20:18, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

TuŝoTuŝado

La titolo de la artikolo ne kongruas kun la difino nek kun la enhavo, estos konforma al la aliaj sensoj kiuj estas: aŭdado, gustado, flarado kaj vidado. En NPIV: http://vortaro.net/#tuŝado .DidCORN (diskuto) 13:04, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 20:18, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:26, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --DidCORN (diskuto) 21:13, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: (vidu sube). Taylor 49 (diskuto) 13:39, 11 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: ~nmaia d 01:17, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

TuŝoTuŝsenso, Aŭdado -> Aŭdsenso ktp

..."ado" estas kion la senso faras dum onia vivo. Por la senso mem vorto finiĝanta per ..."senso" multe pli bonas. Taylor 49 (diskuto) 13:39, 11 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ciuj vortaroj (ekz. NPIV, ReVo) proponas la formon -ado por la kvin sensoj (kaj ne la formon -senso), ne estas loko ĉi-tie proponi neutilajn, nenecesajn neologismojn, kiuj implikas ne nur modifikojn de la kvin artikoloj, sed ankaŭ implikos ŝanĝojn de la termino en multajn aliajn artikolojn.--DidCORN (diskuto) 21:24, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi troigas. Ne temas pri "neutila, nenecesa neologismo", sed nur pri simpla logika kunmetitaĵo. Taylor 49 (diskuto) 12:30, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Malnova Reĝimo (Francio)Malnova Reĝimo

Malnova Reĝimo (Francio) devus esti Malnova ReĝimoAntikva Reĝimo por kongruo al la aliaj lingvoj, dum tiu nuna titolo estu alidirektilo por Reĝlando Francio same kongrue al la aliaj lingvoj.--kani (diskuto) 21:52, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 06:39, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

ToumaïSahelanthropus tchadensis

Kongrue kun la alilingvaj versioj (pli ol 50) dum neniu kun titolo simila al la nuna. Tiu titolo estis metita de anonimulo antaŭ pli ol dek jaroj.--kani (diskuto) 13:27, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Fakte la artikolo temas pri la kranio, kies nomo estas toumaï aŭ "tumajo", kaj ne pri la etno Sahelanthropus tchadensis, tamen menciata en la artikolo. Ŝanĝo de la titolo trudus la ŝanĝon de la teksto. Por mi sufiĉas ligi la artikolon al la aliaj jam ekzistantaj vikipedioj "Toumaï" (ekzemple la franca vikipedio. DidCORN (diskuto) 11:12, 14 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Krustoj → Kategorio:Skaloj

Ankoraŭ evidenta eraro, pro la kategorio tute ne temas pri krustoj sed pri skaloj. Sed necesos ŝanĝi ĉiujn kategoriojn en la rilatantaj artikoloj; ĉu administranto konas aŭtomatan metodon por fari tion? DidCORN (diskuto) 10:51, 14 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Senpaga TeritorioMaĥnovŝĉino kaj MaĥnovŝĉinoMaĥnovŝĉina armeo

La unua titolo estas neakceptebla traduko de la lingva free (libera, senpaga) kaj fakte la kongruo kun la enhavo kaj kun la alilingvaj ligitaj artikoloj postulas tiujn ŝanĝojn.--kani (diskuto) 19:37, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi proponas alinomi ĝin al la oficiala nomo de tiu ĉi armeo: Revolucia Ribelema Armeo de Ukrainio. RG72 (diskuto) 03:58, 27 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi dubas, ke estis "oficiala" nomo de tiu ĉi armeo tiom provizora kaj gerilema. Tamen mi ne kontraŭas arde la proponon de RG72. Mi serĉis en la hispana traduko de la libro de Arĉinof kaj ankaŭ li mem (aŭ liaj fakaj tradukistoj) ne havas klara tiun nomon; li mencias eblojn Maĥnovŝĉina armeo, Gerila Armeo, revolucia armeo, Armeo de Revoluciaj Gerilanoj, Kongresoj aŭ Konsilantaro de Kamparanoj, Laboristoj kaj Gerilanoj, Milita Revolucia Konsilantaro (stabanaro), eble plej ofte Maĥnovisma armeo.--kani (diskuto) 22:58, 27 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Nova EkijoNueva Ecija

Nueva Ecija (tagale) kaj Nueva Écija (hispane) estas alidirektiloj kaj la surlokaj nomoj, dum Ekijo [eKIjo] tute malsimilas al la originaj nomoj devenaj el la hispana Écija [Eziĥa]. Adapta esperantigo estus Nova Eziĥo, Nova Eziho, Nova Esiĥo aŭ Nova Esiho, laŭ la sudhispanaj prononcoj, sed antaŭ tiom da ebloj, mi preferus la oficialan Nueva Ecija. Mi tute scias neniom pri la surloka prononco.--kani (diskuto) 23:08, 27 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ĉiuj alilingvaj vikipedioj havas la nomon "Nueva Ecija" --Dominik (diskuto) 07:15, 31 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi trovis Nova Ekijo blue, tial mi uzas ĝin. Estas farendaj ekzeple CALABARZON, kie escepte la unuan ĉiuj provincoj estas aldirektitaj al CALABARZON, do fakte mankas aparta provinca artikolo. --Crosstor (diskuto) 07:54, 31 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:22, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Kviro Insurekto kaj Liberiga Armeo ➝ "La Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo" aŭ "La Kvira Popolribela kaj Liberiga Armeo".

La paĝo temas pri la en la angla nomata "The Queer Insurrection and Liberation Army". La proponita traduko "Kviro Insurekto kaj Liberiga Armeo" kompreneble malĝustas gramatike, sed ankaŭ strangas vorte. "insurekti" estas preskaŭ neuzata vorto. tekstaro.com nur montras kelkajn rezultojn el Le Monde diplomatique en Esperanto. "insurekcii" estas pli kutima formo, trovata en multaj tekstoj kaj fontoj (interalie ankaŭ pli ofte en la menciita Mondediplo). Alia sinonimo estas la pli facila kunmetita vorto "popolribeli".

Logikaj titoloj tial estus "La Kvira Insurekcia kaj Liberiga Armeo" kaj "La Kvira Popolribela kaj Liberiga Armeo". Bonvolu elekti vian preferitan titolon. — Warddekock 10:48, 1 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

MiliumMilio

Mi proponas alinomi el scienca nomo Milium al Milium milio kiu ekzistas en PIV Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:03, 3 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La propono ne estas klara, ĉu al milio ĉu al Milium. Krome, kiam ne estas klareco nek interkonsento, plej bone lasi tion.
Pardonu, mi jam korektis peton. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:07, 10 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La propono estas tute klara, kaj proponas alinomi la sciencan terminon Milium al la fundamenta termino Milio konforme al NPIV [7]. Finfine ne gravas se unu termino redirektas al alia, se la nuna artikolo Milio estas alinomata al Mileo (Vidu NPIV suben).--DidCORN (diskuto) 19:52, 15 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La propono estas klara, ankaŭ laŭ mi. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:13, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: El PIV, Milio - G. (Milium el poacoj) de 4 sp-oj de unu- k plur-jaraj herboj el la N-hemisfera mezvarma Malnova Mondo, i.a. la sterna milio. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:13, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Claviceps purpurea -> ergotfungo

Mi proponas alinomi el scienca nomo Claviceps purpurea al ergotfungo kiu ekzistas en PIV Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:28, 3 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 05:20, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:14, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Milio -> mileo

Mi proponas alinomi el milio al mileo ĉar [8] kaj [9] Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:18, 6 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ankaŭ estas kontraŭdiroj en PIV kion oni indikas kiel tialo. Oni markas "mileo" kiel evitinda. Estas pliaj fuŝoj: en Milio ne aperas alilingvaj ligiloj dum en en:Proso millet aperas ligo al Milio.--kani (diskuto) 18:09, 8 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Temis pri misligado. Tio estas jam solvita. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 15:24, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Temas pri tri malsamaj aferoj nome genro, specio kaj grupo de similaj plantoj. En PIV pere de esprimo milio oni montras genron Milium, sekve sub la esprimo mileo oni montas specion Panicum miliaceum, tamen samtempe iu decidis al la esprimo milio doni la duan signifon, kiu koncernas grupon de simil-specaj plantoj. Pro tio, kavankam ankaŭ mi vidas similecon inter ambaŭ esprimoj, mi proponis alinomi, ĉar la vikipedia priskribo estas erara.
  • specio: Panicum miliaceum - > mile/o (d:Q165196)
  • genro; Milium -> milio (d:Q164783)

Mi proponas mencii pri la dua signifo (grupo de simil-specaj plantoj) en artikolo mileo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:17, 10 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mileo estas specio, do per tia alinomado estos neniu konfuzo kun la genro MiliumMilio.--DidCORN (diskuto) 15:03, 13 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: sed ja ankaŭ la enhavo de la artikolo estas dubinda kaj klarigenda antaŭ eventuala nomŝanĝ o; "milio" estas Fundamenta vorto kun tre vasta senco, dum "mileo" estas reformpropono de PIV --Surfo 08:22, 14 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La titolo de tiu artikolo estas tute erara kaj la enhavo tute ne dubinda, ĉar ĝi koncernas la specion Panicum miliaceum konforme al NPIV kaj do devu esti Mileo [10], dum Milio laŭ la Fundamento ja rilatas al la genro (Milium) kiel ankaŭ skribita en NPIV [11].--DidCORN (diskuto) 16:05, 15 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La artikolo NE traktas nur pri Panicum miliaceum, ĝi havas bildojn pri aliaj specioj kaj evidente la verkintoj intencis pritrakti ĉiujn grenojn, kiujn povas celi la Fundamenta vorto "milio". Estas tute nova konfuza elpensaĵo de la plej novaj PIVoj, ke milio signifu la genron Milium. En PIV-1970 "milio" estis difinita kiel "P. miliaceum, kaj la Fundamenta signifo estas multe pli vasta. --Surfo 12:21, 16 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Oni povus konsideri la terminon milio kiel komuna nomo pri iu ajn poaco kaj verki apartan artikolon pri ĝi kiel ekzistas en aliaj Vikipedioj. Sed tie la artikolo estas ligata al aliaj la Vikipedioj, kiuj traktas la specion Panicum miliaceum el la genro panico, t.e. Mileo laŭ NPIV.--DidCORN (diskuto) 08:24, 17 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Temis pri misligado al Wikidata, manko de unu artikolo, kaj misnomado. Estas tri malsamaj konceptoj:
  1. Panicum miliaceum (d:Q165196): Nomo de specifa planto el genro Panico, ankaŭ nomita milia panicomileo.
  2. Mileo (d:Q259438): Netaksonomia termino por pluraj plantoj el malsamaj genroj de la familio Poacoj (i.a. Panicum, Setaria, Sorghum), kiuj havas la vorton mileo en siaj netaksonomiaj nomoj.
  3. Milio (d:Q164783): Genro Milium de la subfamilio Pooideoj (ekz. sterna milio).
La artikolo pri la planto Panicum miliaceum ne ekzistis en Esperanto, tial ties enhavo estis miksita kun tiu de la vastasenca netaksonomia termino mileo, en artikolo kiu havis la nomon de la genro Milio. Striktasence, la planto mileo estas mileo, sed ne Milio, ĉar ĝi estas Panico. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 13:20, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

«Hikikomorio» al «Hikikomoro»

Oni proponas alinomi la artikolon «Hikikomorio» al «Hikikomoro». Kialo: pro erara traduko.

Magneta resonanca bildigo => Magneta resonanca tomografio

Mi konsideras la duan version pli internacian kaj facile rekoneblan. Des pli ke respektiva artikolo pri la teknologio nomiĝas Tomografio. RG72 (diskuto) 05:18, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Fakte, la unua version estas multe pli komprenebla de ĉiuj esperantistoj, kaj multe pli uzata eĉ de fakuloj de pluraj lingvoj (angle, france,hispane...). Plie uzi la terminon tomografio en la titolo riskas konfuzigi la leganton inter la du terminoj Magneta resonanca bildigo (precipe uzata pri medicino) kaj Tomografio (termino rilatanta al ĝenerala principo).--DidCORN (diskuto) 11:21, 6 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Muskolĉelo => Miocito

Mi proponas alinomi ĝin al pli internacia, tuj komprenebla por 90% de la uzantoj nomo. RG72 (diskuto) 15:35, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Evidente mi apartenas al la aliaj 10%, ĉar por mi Muskolĉelo estas tuj komprenebla, sed Miocito tute ne. - Moldur (diskuto) 15:38, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Evidente jes, ĉar similaj artikoloj nomiĝas Limfocito, Leŭkocito, Granulocito, Eritrocito ktp. Necesas sekvi unu vortforman modelon en la enciklopedio kaj nun evidente dominas tiu latindevena. RG72 (diskuto) 15:56, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: tute male, necesas kritike pritrakti la alitipajn ĉelo-nomojn. La aserto pri 90 % estas ridinda propagandaĵo, ĉar ĉiuj alilingvaj artikoloj kun miocito-simila nomo kiujn mi legis, mencias alternativan nomon similan al "muskola ĉelo" aŭ "m. fibro". La (kvazaŭ)scienca nomo estas apenaŭ konata de 90 %, dum "muskolan ĉelon" aŭ "muskolĉelon" komprenas ĉiu. --Surfo 19:23, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Vi povas ridi, sed en reala Esperanto estas uzataj nome tiuj vortoj. Se vi deziras pritrakti ilin, unue pritraktu la lingvon mem. PIV: Eritrocito, Leŭkocito, Granulocito, Limfocito. Se tio estas propagando, do propagando de Esperanto. RG72 (diskuto) 01:50, 4 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Referencoj al kio? Mi donis ekzemplojn de la vortoj formitaj laŭ la sama modelo kaj vaste uzataj, inkluzive en PIV. RG72 (diskuto) 15:19, 6 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Estas malfacile trovi ekzemplojn pri uzo de la vorto "miocito" en serioza reala teksto. Jen kelkaj ekzemploj pri "muskolĉelo":

PIV ("miocito" tute ne aperas en PIV):
  • difino de acetilkolino: Ⓚ ⚥ ..., kiu rolas kiel nerva peranto i.a. en la transsendo de la nerva impulso inter nervoĉeloj k de nervoĉelo al muskolĉelo.
  • difino de malpolariĝo: ⚥ Inversiĝo de la elektra ŝargo de la membrano de eksciteblaj ĉeloj (precipe nervo- aŭ muskolĉeloj), post ekscitiĝo
Reta Vortaro ("miocito" tute ne aperas en ReVo):
  • difino de gimnoto: Angilosimila fiŝo el familio gimnotedoj, kun klingoforma konturo, ... kapabla produkti elektrajn malŝargojn per adaptitaj muskolĉeloj
Enkonduko en biologion, pretigita de Prof. D-ro Carl Støp-Bowitz kaj D-ro Mészáros Béla:
  • "Ĝiaj trajtoj komunaj kun la glata muskolhisto estas la sekvaj: en ĝi estas distingeblaj postrestaĵoj de muskolĉeloj, apartaj ĉelkernoj, tre maldikaj ĉelhaŭtetoj ktp., "
krome, sufiĉe facile oni trovas ekzemplojn en nefakaj tekstoj. --Surfo 10:46, 5 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Miocito alidirektita al Muskolĉelo.--DidCORN (diskuto) 18:08, 6 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Blanka narciso -> poeta narciso

Mi proponas alinomi el blanka narciso al poeta narciso kiu ekzistas en PIV. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:33, 3 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 15:50, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Nardus -> Nardo

Mi proponas alinomi el Nardus al Nardo (genro) kiu ekzistas en PIV Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:02, 4 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 15:40, 26 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite

De "kontaktingo" al "ŝtopilingo"

KontaktingoŜtopilingo

La artikolo uzas vortojn kiel "Kontaktingo", "konektingo", "kontaktskatolo" ktp. , Tiujn ne konas la PIV, nek la NPIV, nek PIV2020... Kial ne uzi la kutiman esprimon "ŝtopilingo", kiun tiuj vortaroj (kaj aliaj esperanto-nacilingvaj vortaroj) havas? Temas pri ege kutima hejmaĵo. Jes, la vorto "ŝtopilo" estas uzata plursence, sed "ŝtopilingo" estas la kutima nomo parolante pri tiu afero, ĝi estas la plej vaste uzata esprimo.

Laŭ la PIV2020 kaj la NPIV: ŝtopilingo ⏚ Kava kontakta organo, en kiun oni enigas ŝtopilon, por fermi cirkviton: ina, vira ŝtopilingo.

--87.92.1.154 12:28, 9 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --DidCORN (diskuto) 12:47, 21 sep. 2020 (UTC).--Finfine mi aliĝas al la sugesto de Filozofo, estas kial mi proponis la alinomendan terminon konektingo, kiu estas elektinda suben.--DidCORN (diskuto) 16:27, 15 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Surfo 05:42, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: tiu ĉi uzanto (diskuto) 01:17, 31 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Filozofo (diskuto) 17:38, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La proponata formo neniel montras, ke temas pri elektra konekto. Krome, la esenca funkcio ne estas ŝtopado kiel, ekzemple, por fermi botelon aŭ bankuvon, sed konekto (elektra kontakto) de cirkvito. Male, ekzemple, la (miasperte reale uzata) formo konektingo ne havas tiajn mankojn. -Filozofo (diskuto) 17:38, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Vorto "kontaktingo estas pli klara. La celo ne estas fermi truon aŭ obstrukci fluon, sed estigi kontakton. Taylor 49 (diskuto) 14:01, 11 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Oni devas plej firme rifuzi la radikon "konekt" por ĉi tiu tre konkreta afero. Konekti signifas Kunigi, interligi objektojn tiel, ke ili funkciu kiel partoj de unu tuto (de cirkvito, de komputila aŭ telefona reto ktp.).

Konekto ne bezonas fizikan kontakton, sed povas esti ŝaltita kaj malŝaltita ankaŭ, ekzemple, per elektromagnetaj ondoj aŭ per elektraj signaloj en integra cirkvito. Se oni uzas ŝtopilon por ligi lampon al la hejma elektra reto, oni devas havi viglan imagopovon por paroli pri tio kiel "funkciigo (de la lampo kaj la elektra reto) kiel unu tuto".

Ankaŭ kontaktiloj, iam nomataj kontaktoroj, povas esti plej diversaj kaj iliaj kontaktantaj partoj povas havi alispecajn "kontaktingojn", ne similajn al ŝtopataj truoj.

Ŝtopilo (ŝtopkontaktilo) esence funkcias per fizika kontakto, per intertuŝo de konduktantaj partoj, kaj "ŝtopi truo(j)n" estas okulfrape karakteriza eco de ĉi tia kontaktilo. Ne necesas provi krei kvazaŭsciencan anstataŭanton por teĥnikaĵo, kiu jam de longe havas nomon en nia vortostoko, bone registritan en la vortaroj. La nomo eĉ tuj elvokas ideon pri la maniero uzi la teĥnikaĵon. La titolo kaj la uzata vorto nepre estu ŝtopilingo. Ne malstabiligu la lingvon. --Surfo 11:27, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: la termino "ŝtopilingo" troviĝas kaj en NPIV 2020 (en la reta versio) kaj en PREVO. --Tlustulimu (diskuto) 16:59, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Origine, kiel mi trovis en mia Scienca kaj Teknika Vortaro de 1956 eldonita de la Japana Esperanto-Instituto, la terminoj "ŝtopilo" kaj "stopilingo" koncernis nur konekta organo, al kiu estas konektataj la konduktantoj de fleksibla ŝnureto, kies la fino devas esti "ŝtopita". Ŝajnas, per evoluo de la lingvo, tiuj signifoj estis etenditaj al organoj ĉe aparatoj kaj ĉe muroj (Vd "ŝtopilingo" en ReVo  sxtopi en ReVo ).DidCORN (diskuto) 18:56, 16 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

KontaktingoKonektingo

Kiel Filozofo proponis, mi malkovris la terminon konektingo en la Teknika Vortareto de Greziljono (bedaŭrinde ne plu atingebla rete) kun ĝiaj variantoj: elektra, komunika, telefona, televida...kaj ankaŭ murkonektingo. DidCORN (diskuto) 10:40, 4 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: La vorto funkciu por ĉiuj specoj de elektraj konektiloj kaj konektingoj (energiaj, telefonaj, retaj, aŭskutilaj, ...). Taylor 49 (diskuto) 12:34, 17 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: ĝuste tion faras la vorto ŝtopilingo --Surfo 08:19, 18 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pli faka kaj pli preciza termino.--DidCORN (diskuto) 18:49, 17 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: kio igas ĝin pli faka kaj kial ia "fakeco" havas signifon en por la vorto; preciza la vorto ne estas, tute male, tro vastasenca--Surfo 08:19, 18 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: --Surfo 08:19, 18 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Dum konektilo kaj konektingo estas fakaj terminoj nur pri elektro; ĉu ne trovas vi tro vastassenca ŝtopilo, kiu koncernas ankaŭ botelkorkon?--DidCORN (diskuto) 11:41, 18 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: De kie vi prenas la ideon, ke "konekt" fake rilatas nur al elektro kaj elektraj aparatoj? Cet ere, kiel vi nomas tiun parton de konektilo, kiu eniĝas en viatipan "konektingon"? Ĉu ĝi estas, ekzemple, "konekto"? --Surfo 08:51, 19 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi trovis referencojn de la radiko "konekt-" pri elektro en PIV, NPIV, ReVo kaj miaj teknikaj terminaroj de Greziliono kaj Japana Esperanto-Instituto. Se por vi "Ŝtopilingo" estas evidente, ke ĝi rilatas al mura "konekt"skatolo (trovita en miaj ĉi-lastaj terminaroj), por mi evidentas, ke "ŝtopilingo" estas la supra parto de botelo, kiu ricevas korkan "ŝtopilo"n. Pro sekureco, elektraj muraj skatoloj estas ĉiam inaj, ekde mia prefera termino konektingo por ricevi konekitilon. Sincere.--DidCORN (diskuto) 12:19, 19 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi renkontas (kaj mem uzas) la klaran, senpere kompreneblan kaj reale uzatan vorton konektingo jam dum jardekoj. La formo "kontaktingo" ŝajnas al mi malpli klara kaj malpli uzata. Aliflanke, la verbo "ŝtopi" kaj ĝiaj derivaĵoj precipe elvokas la ideon pri obstrukcado sed ne pri konektado. Amike, Filozofo (diskuto) 23:03, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]


Kategorio:Franca Gviano kaj ties subkategorioj al Kategorio:Franca Gujano

La kategorio pri Franca Gujano nomiĝas Franca Gviano. Ankaŭ, pluraj kategorioj sub tiu ĉi kategorio uzas la saman nomon kaj estas alinomendaj.

Laŭ la historio, la kategorio pasis de Franca Gvajanio al Franca Gviano en 2010.

Por Por: Ni jam diskutis en 2015 pri tio kaj konkludis, ke "Gujano" estas la pli taŭga termino, sed ni ne proponis la ŝanĝon de la kategorio, ĉar estas pli malfacile ŝanĝi ĝin pro la nombro da artikoloj ŝanĝendaj. Do jes ja, esperante trovi bonvenan voluntulon. DidCORN (diskuto) 15:00, 22 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Cairnkairno

Kairnoj (angle, skote, france cairn; skotgaele càrn; irlande carn; kimre carnedd; kornvale karn; vd en:cairn) estas artefarita ŝtona strukturo de la keltaj kulturoj de Eŭropo kaj de aliaj landoj. La vorto troviĝas en PIV 2020: kairno; la nuna artikolo cairn anakaŭ mencias la esperantigitan formon. Ŝajnas al mi, ke pro la vario de la nacilingvaj formoj kaj pro la uzo de la esperantigita formo en vortaroj, la formo kairno estas preferinda. Charp238 (diskuto) 21:50, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: La vorto estas uzata en eo-eldono de "Sendependaj homoj" de Halldór Kiljan Laxness. RG72 (diskuto) 11:07, 5 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: DidCORN (diskuto) 10:45, 28 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ankaŭ la apo PREVO konas la formon "kairno". --Tlustulimu (diskuto) 21:17, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kategorio:ManĝejojKategorio:Gastindustrio

Saluton. La iama titolo estas tute klare komprenebla, sed la kategorio estas nuntempe ligata al pli ol kvardek alilingvaj kategorioj, el kiuj mi komprenis preskaŭ duono kaj neniu el ili kongruas kun manĝejoj, sed kun la pli ĝenerala koncepto, por kiu mi ĵus kreis artikolon, nome Gastindustrio, pri kies titolo mi ne batalos, se oni proponas alian pli kongruan kun la enhavo kaj la ligitaj artikoloj: servoj por gastigado kaj nutrado, resume pri hoteloj kaj trinkejoj-restoracioj, kaj ne nur manĝejoj.--kani (diskuto) 01:18, 7 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Pastinako -> Pastinaca sativa

Mi proponas alinomi el pastinako al Pastinaca sativa ĉar ne ekzistas (mi ne trovis) referencojn kiuj konfirmas ke "pastinako" estas nomo de specio. Laŭ PIV "pastinako" estas genro. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 17:47, 8 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La plej aŭtoritata referenco estas la Fundamento de Esperanto, kies Universala Vortaro diras "pastinak' panais | parsnip | Pastinake | пастернакъ | pasternak". Bonvolu ne daŭrigi la konfuzadon de biologiaj terminoj komencitan de PIV-2002. Tio, ke komunlingva vorto esperanta por vaste konata specio similas al la scienca nomo de iu genro ne rajtigas iun ajn ŝanĝi la signifon. Se estas nepre bezonata aparta nomo por la genro, oni trovu novan nomon por tiu, ne falsu la lingvon akaparante konatan nomon de specio. PIV ne estas fidinda fonto por botanikaj kaj zoologiaj nomoj, kion konstatis jam eminentaj aŭtoroj. Pluraj artikoloj en Vikipedio konfuzas la legantaron per tiaj strangaĵoj. Lastatempe, la plej harstariga ekzemplo estis la katastrofa rearanĝo de la artikoloj "milio" kaj "mileo", efektivigita de iu "tiu ĉi uzanto" sekvinta vian proponon. --Surfo 08:21, 9 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
“La plej aŭtoritata referenco estas la Fundamento de Esperanto” mi konsentas. “Universala Vortaro diras "pastinak' panais | parsnip | Pastinake | пастернакъ | pasternak" ne klarigas, ĉu la vorto pastinak singnifas genron aŭ specion, aŭ eble tre konatan tiutempe legomon. Jes, mi konsentas, ke PIV ne estas la plej bona, sed nun tiu vortaro estas la plej granda, tradicia kaj sufiĉe estimata Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:24, 12 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La problemo inter la artikolo pri la specio kaj la genro solviĝis per la kreado de artikolo por la genro Pastinako. Por la artikolo pri la specio, ĝi restas kun la titolo pastinako, sed la nomo en Latino Pastinaca sativa kaj la taksonomia nomo kultiva pastinako estas nun ligitaj al ĝi. Nun, se estus nomŝanĝo, mi preferus la nomon en Esperanto kultiva pastinako ol la nomo en Latino. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 10:33, 10 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon Nosmetana ke vi kreis artikolon pri Pastinaca. Jes mi pensas ke artikolo pri genro oni povas Pastinako (genro) laŭ PIV. Sed laŭ kiu referenco, nomo de specio Pastinaca sativa estas Pastinako? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:18, 12 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
@Marek Mazurkiewicz: Kara Marek Mazurkiewicz, koran dankon al vi. Pri la specio, mi ne trovas referencon, sed por ne ĉagreni aliajn uzantojn, mi decidis ne tuŝi la titolon. Mi tamen estas por la alinomado al kultiva pastinako, do mi aldonos mian voĉdonon sube. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:28, 18 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi estas por la alinomado de la artikolo pri la specio al kultiva pastinako. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 16:28, 18 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ne ekzistas refernco. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:38, 19 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi konsentas. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 13:27, 24 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Surfo jam skribis ĉion pri tio. :-( --Tlustulimu (diskuto) 14:47, 17 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Semidoj => Ŝemidoj

Gravaj Esperanto-vortaroj rekomendas la formon "ŝemidoj" por tiu ĉi nocio. La paĝo mem agnoskas, ke la vorto estas derivita de la propra nomo "Ŝem", tamen senklarige insistas pri la nesistema kaj konfuza formo "semidoj". Krome, la nomoj de popoloj kaj popolanoj normale aperas en Esperanto kun minuskla komenclitero. Mi do ripetas mian rekomendon korekti ambaŭ difektojn, kaj ĉie ŝanĝi "Semido" al "ŝemido". Amike, Filozofo (diskuto) 09:08, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Farite en la teksto. Poste necesos alinomi la kapvorton. Filozofo (diskuto) 09:42, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Pri kiuj gravaj vortaroj temas? - La PIV mencias nur la jenan iomete strangan frazon "Rim. La formo ŝemido estus preferinda.", je la fino de la kapvorto "semido". Sed kiel aparta kapvorto "ŝemido" ĝi tie ne troveblas, eĉ en la aktuala reta versio. Krome mi ĵus rigardis en la dikegajn vortaregojn de p-ro Krause. Nek "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de 2018, nek "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", de 1999, enhavas la kapvorton "ŝemido". Ili konas nur la vorton "semido". Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 12:24, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rigardis la kapvorton "Semido" en la PIV de 1987. Tie la supre menciita rimarko eĉ forestas. Ĉu vi eble trovis la formon "Ŝemido" en la reta vortaro? Se jes, mi devas atentigi vin, ke ĝi ankaŭ konas la formon "Semido". --Tlustulimu (diskuto) 13:15, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi agis tiel, sekvante la nekontestitan proponon delonge afiŝitan, sed do nur ĵus efektivigitan. Mi retrovos la necesajn detalojn, rekontrolos kaj sciigos ilin ĉi tie. Amike, Filozofo (diskuto) 15:27, 29 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Jen la promesitaj klarigoj:
1. Mi trovis neniun vortaron (aŭ eĉ tekston), en kiu la koncerna biblia persono (kiu donis la nomon al sia idaro kaj la koncerna lingvaro) nomiĝas alie ol "Ŝem(-o)".
2. Tio, ke "ŝem-ido-j" estas derivaĵo de la koncerna nomo estas komuna scio (mi ne sukcesis trovi ian ajn fonton, kiu kontestas tion). Tiu formo estas do regula kaj uzenda laŭ la 15-a regulo en la Fundamento de Esperanto, malkiel "semido", kiu kun tiu regulo ne konformas, ĉar ĝi klare diktas, ke oni ne uzu malsaman radikon en dirivaĵoj (ĉu necesas pluklarigi tion ĉi?).
3. ReVo (Reta Vortaro, sub "Ŝem/o") ja mencias ankaŭ la formojn kun "s", sed la unua formo ĉie estas "ŝ":
ŝemido, semido
ŝemida, semida: ŝemidaj lingvoj; ŝemidaj mitoj
ŝemida lingvo, semida lingvo
4. NPIV enhavas la formon "Ŝem/o" kaj sub "semido" havas rimarkon: La formo ŝemido estus preferinda. Evidente temas pri rekomendo uzi regulan derivaĵon "ŝem-id-o".
5. ReVo skribas eĉ pli emfaze: NPIV prave rekomendas (ĉe „semido“): „La formo ŝemido estus preferinda“ (emfazo mia - Filozofo (diskuto) 19:57, 1 nov. 2020 (UTC))[Respondi]
6. Serĉo en tekstaro.com montras, ke la formo "ŝemido(j)" aperas kaj en malnovaj (1924) tekstoj, kaj en la Ondo de Esperanto (2001-2004), Monato (2012-2018) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto (2014-2016).
Amike, Filozofo (diskuto) 19:57, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Nu bone, Filozofo. Mi proponas, ke ni daŭrigu la diskuton sur Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Ne ĉiu trovas proponojn pri alinomado sur iu diskutopaĝo de artikolo aŭ rimarkas ĝin. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 21:10, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Bone! -Filozofo (diskuto) 21:18, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus rigardis al https://tekstaro.com/ kaj tie ne nur serĉis la vortojn "ŝemido" kaj "semido", sed ankaŭ la rilatajn adjektivojn "ŝemida" kaj "semida". Subite la ofteco ŝanĝiĝis kompare al via serĉo, tiel ke "semida" aperas tie 14-foje kaj "ŝemida" nur 8-foje. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 21:32, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se ŝemidoj prefereblas, antiŝemitismo prefereblus. Ŝajnas estu bone peti la konsilon de la Akademio de Esperanto. DidCORN (diskuto) 16:47, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]


Mi NE opinias, ke la ofteco estas grava faktoro en tiu ĉi kazo: la regulan "ŝem-id-" diktas la 15-a regulo de la Fundamento, kaj ĝi ne kreas ian ajn ŝancon de miskompreno. La neregula "derivaĵo" "Ŝem-o" -> "semid-o" atencas la 15-an regulon (bonvolu relegi ĝin!), kaj ekzistas nenia kialo enkonduki ekstran apartan radikon "semid-", kiu estas absoluta sinonimo de la regula (kaj tial neobĵetebla!) derivaĵo "ŝem-id-". Krome, "semid-" povas (almenaŭ en iuj kuntekstoj) konflikti kun (aŭ almenaŭ kaŭzi konfuzon kun) la regula radikalo "sem-id-", ja "sem-o" estas metafore aplikebla al homoj: vidu ekzemple la PIVan gloson sub "sem/o":
5 (f) Tiuj, kiuj devenis el tiu spermo; idaro, posteularo: la semo de David X; el la reĝa semo de Edom X; ilia semo estos ekstermita el inter la homidoj [Malnova Testamento]. ☞ sango
Amike, -Filozofo (diskuto) 18:50, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Koncerne la radikon "antisemit-":
Ĝi neniel estas derivaĵo, sed aparta internacia radiko. Siatempe la "termino" Antisemitismus estis enkondukita kiel "scienca" rimedo por kultivi malamon al hebreoj [eĉ en Vikipedio troviĝas informoj pri tio - prefere legu la koncernajn artikolojn en pluraj lingvoj por pli reliefa kompreno pri la afero]; (kun evidentaj morfologiaj modifoj) ĝi vaste internaciiĝis kaj iom post iom perdis sian eŭfemisman karakteron de "klerula" ruzo, tiel ke la nuntempaj antisemitoj ofte (denove ruze) penas NE uzi la vortojn "antisemito" kaj "antisemitismo" (ankaŭ pri tio eblas legi, eĉ en Vikipedio, en multaj lingvoj). Ĝi do organike enestas en Esperanta vort-trezoro laŭ la 15-a Fundamenta regulo kiel "vorto fremda".
Bonvolu noti, ke estus absurde (aŭ, se vi preferas, naive) identigi la radikon "antisemit-" kun la (principe ebla) derivaĵo "anti-ŝem-id-", ĉar tio identigus la bedaŭrinde realan kaj vaste konatan fenomenon de malamo al hebre-devenaj homoj kun nur teoria malamo al ŝemidoj - kategorio, kiu konsistas pejparte (preskaŭ ekskluzive, certe pli ol 90-procente) el ne-hebre-devenaj homoj. Krome, dum la kunmetaĵo "anti-ŝem-id-" enhavas neproduktivan kvazaŭprefikson "anti-", kiu ne estas uzebla kiel vera (produktiva) Esperanta prefikso (tia estas la tradicia senco de la vorto "Esperanta prefikso"). La derivaĵo "anti-ŝem-it-o" entute ne povas havi ian ajn sencon rilatan al la temo de tiu ĉi diskuto.
Koncerne la ideon konsulti la Akademion:
Mi estas membro de la Akademio de Esperanto, kaj eks-direktoro de ĝia Lingva Konsultejo, kiun mi estris dum ĉ. jardeko. Mi NE opinias bona ideo peti la Akademion okupiĝi pri tiu ĉi temo.
Amike kaj kolege, -Filozofo (diskuto) 18:50, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se mi rigardas sur aliaj Vikiprdioj, mi vidas, ke la formo semidoj estas tute internacia, eĉ pri Sem. DidCORN (diskuto) 20:31, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara DidCORN,
(A) La aserto, ke la formo Sem (por la koncerna biblia nomo) estas tute internacia en vikipedioj, estas tutsimple malĝusta. Mi ĵus rigardis vikipediojn hebrean (ne malgrava lingvo, se temas pri la Biblio, ĉu?) kaj la rusan: ili ne uzas formon "Sem".
(B) Sendepende, de la (mal)praveco de via aserto: Ĉu vi vere volas proponi alinomigon de ĝis nun nekontestita formo "Ŝem(o)"?!
Se jes, tio estas alia temo. Bonvolu inviti min al la diskuto pri via iniciato! Tamen, verdire, mi vidas tute nenian bazon por tia alinomigo.
Alie, ĉiuj miaj ĉi-supraj argumentoj plu validas.
Amike, -Filozofo (diskuto) 22:10, 2 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara Filozofo,
(A) En la rusa lingvo estas Сим, kies prononco estas [Sim], kaj ne Ŝim. Mi vidas, ke nur en la hebrea kaj la angla ni trovas la formon "Ŝem". Konsideri ke la anglaj formoj estas internaciaj estas tute erarema; mi ĉiam batalas por eviti, ke Esperanto estu "nazopinto" de la angla lingvo, kopiante ĝin; sekvos ke estus la morto de nia lingvo. Ĉu vi ne vidis, ke semido estas Zamenhofa vorto ? Kiu povus imagi sin pli sperta ol nia Moŝto ?
(B) Mi vidas, ke neniu kuraĝas voĉdoni Por Por: Kontraŭ Kontraŭ: la ŝanĝon de titolo.
Amike.DidCORN (diskuto) 10:12, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Kara DidCORN,
Mi reagis al via aserto, ke Sem estas tute internacia. Rapide kontrolinte, mi tuj trovis plurajn lingvojn, kiuj ne uzas tiun formon.
Mi ĵus denove rigardis, kaj tuj trovis pliajn kontraŭ-ekzemplojn: kroata kaj ĉeĥa.
Pri la rusa: mi ripetas, ke la nomo ne estas [sem], sed [sim] aŭ [ŝem], do mia aserto estis prava. Mi ne havas tempon por serioze esplori la detalojn, sed kelkminuta serĉado ŝajne montras, ke [сим] verŝajne venas el la antikva slavona biblia formo (kaj restas uzata pro la treega konservemo de la ortodoksa eklezio, kaj [ŝem] reflektas pli modernan tendencon pli zorge respekti la originajn praformojn. Se iu vere interesiĝas pri tio ĉi, ne estus malfacile esplori pli.
Konklude: Mi esperas, ke mi konvinke pravigis mian originan opinion (bv vidi ĉi-supre).
Por Por: Mi estas por la ŝanĝo de ĉiuj derivaĵoj de Ŝem al ŝem-formoj.
La plej gravaj argumentoj estas (a) la jama tradicio; (b) proksimeco al la origina biblia/hebrea formo [ŝem]; kaj (c) manko de homonimoj (dum [sem] havas homoniman radikon, kiu povas kaŭzi miskomprenon en derivaĵoj (ĉar semo havas figuran sencon aplikeblan al homoj).
-Filozofo (diskuto) 17:06, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝem => Sem

Ĝis nun ĉiuj vortoj, kiuj devenas de tiu biblia persono, uzas la radikon -sem-. Estas pli logike kaj pli simple nur ŝanĝi tiun titolon, anstataŭ ŝanĝi ĉiujn aliajn titolojn. Plie la formon Sem estas la pli internacia; nur en la hebrea kaj la angla lingvo troviĝas la formon "Ŝem". DidCORN (diskuto) 10:25, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi ne vidas seriozan kialon por tia arbitra ŝanĝo de reale uzata formo. Male, la proponata formo Sem estus almenaŭ konfuza, se ne rekte misgvida (speciale en derivaĵoj) pro la sinonima komunuza radiko "sem-". Bonvolu vidi detalajn klarigojn en la ĵusa diskuto pri la ŝanĝo "semid-" -> "ŝemid" tuj-supre, el kiu klaras, ke la premisa aserto de la propono ("Ĝis nun ĉiuj vortoj, kiuj devenas de tiu biblia persono, uzas la radikon -sem-") estas malĝusta kaj misgvida. Amike, -Filozofo (diskuto) 17:25, 3 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Tuvo => Tuvio kaj Tuvanoj => Tuvoj

Mi ĵus vidis ke tiuj du artikoloj estis alinomitaj sen antaŭa diskuto ĉi tie. Mi opinias la alinomon malĝusta pro jenaj kialoj.

  • Tuvoj estas nomo delonge kaj vaste uzata kiam oni parolas pri tiu etno. Ĝi estas en la oficiala listo de etnonomoj de Etnismo (revuo). Ĝin uzas Ĉina Radio Internacia ekzemple ĉi tie. Tuvoj estas etno dum tuvianoj estas ĉiuj loĝantoj de Tuvio. Same kiel rusoj estas etno dum rusianoj estas ĉiuj civitanoj de Rusio. Diferenco gravas, ja ne ĉiu tuvo loĝas en Tuvio (multaj loĝas en Mongolio kaj Ĉinio) kaj ne ĉiuj loĝantoj de Tuvio estas tuvoj (haveblas ankaŭ rusoj, ukrainoj, tataroj ktp).
  • Tuvio estas formita surbaze de etnonomo same kiel nomoj de ĉiuj aliaj respublikoj en Rusio: Ĉeĉenio (kie loĝas precipe ĉeĉenoj), Kabardio-Balkario (kie loĝas balkaroj kaj kabardoj), Tatario (kie loĝas tataroj), Baŝkirio (kie loĝas baŝkiroj) ktp. Por kio elpensi strangan nomon por tiu regiono, malkongruan al ĝenerala tradicio?

Do mi proponas alinomi ambaŭ artikolojn, restariginte iliajn antaŭajn nomojn. RG72 (diskuto) 04:39, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi konsentas kun viaj kialoj, mi estis misinformita pri la titolo de la respubliko. (Fakte ja estas alia respubliko de Rusio, kiu ne havas etnobazan nomon, nome Dagestano.) Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 08:39, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĝuste — ĉar tie loĝas kelkdek etnoj, do tio ne eblas. Dagestano estas ekzemplo de la plej komplika etna ekvilibro, kie unu etno tradicie kontrolas impostojn, alia komercon ktp. Tuvio tiurilate estas pli simpla kaj ankaŭ pli sovaĝa, ĉar ekstreme malriĉa kaj krimeca. RG72 (diskuto) 11:57, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite.--DidCORN (diskuto) 15:29, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

"Ĝŭanga lingvo" -> "Ĝuanga lingvo" (necesas administranto)

La litero "ŭ" aperu nur post "a" kaj "e" por eviti diftongon, "ŭ" post konsonanto estas evidenta eraro. Taylor 49 (diskuto) 17:31, 13 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: @Taylor 49: "Ĝŭango" estas en "Praktika Esperanto–Ĉina Vortaro Malneta Versio" sed mi nun trovis "Ĝuanga" en [12]. Parenteze estas ankaŭ aŭtonoma regiono "Gŭangŝjio" eĉ en PIV ([13]) sed Gvanŝio en la ligilo de Bertilo.--Salatonbv (diskuto) 05:18, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite ... sed ekzistas (almenaŭ) du paĝoj pri sama temo ... iu adminstranto bonvole kunpuŝu ilin: "Ĝuangaj lingvoj" kaj "Ĝuanga lingvo". Taylor 49 (diskuto) 23:55, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Korelativo -> Tabelvorto

"korelativo" estas obskura termino, "tabelvorto" estas logika kaj komprenebla. Taylor 49 (diskuto) 13:41, 17 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Parolparto -> Vortospeco

"parolparto" estas trompa termino kaj aĉa anglaĵo, "vortospeco" estas logika kaj komprenebla. Taylor 49 (diskuto) 13:41, 17 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --DidCORN (diskuto) 20:04, 18 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 20:51, 18 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
✔ Farite. Taylor 49 (diskuto) 14:46, 25 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝvebotrajno de Wuppertal -> Pendotrajno de Wuppertal

La veturilo en Wuppertal pendas, ne ŝvebas. Nur Maglevo ŝvebas. Diskuto:Maglevo Taylor 49 (diskuto) 12:28, 12 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Taylor 49 (diskuto) 17:43, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Militaj unuoj laŭ landoj

Estas ĉi tie kelkaj kategorioj nomitaj Kategorio:Militaj unuoj laŭ landoj kaj pluaj simile nomitaj kategorioj. Mi proponas alinomi ilin, ĉar ne temas pri "militaj" unuoj aŭ unuoj de milito, sed soldataj unuoj (trupoj, taĉmentoj...). La proponita nomo do estas Kategorio:Soldataj taĉmentoj laŭ landoj kaj pluaj kategorioj Kategorio:Milita historio, kiu devus esti nomita ekz. Kategorio:Historio de armeaferojKategorio:Historio de militistaro. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:27, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ekzistas malnova tradicio de uzado de tiu ĉi vorto kaj tio kreis neniujn problemojn. Ekzistas militaj fortoj, milita buĝeto ktp. Soldato estas "ordinara ano de armeo", do oni ne povas nomi tiel oficirojn. Ne necesas serĉi solvon, se problemo ne ekzistas. RG72 (diskuto) 06:48, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Alilingvaj versioj ne rilatas al "milito", sed al "militistaro", "armeaj aferoj". Bv kompari ekz. en:Category:Military history - ne estas "Category:War history". Petr Tomasovsky (diskuto) 06:56, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tio ne ŝanĝas la aferon. Elpensante "armeajn aferojn" aŭ "soldatajn trupojn" ni solvos problemon ne ekzistantan (ĝis nun neniu plendis pri ĝi), sed kreos novajn. Mi aldonu ke fakte ne eblas klare distingi, ĉu armeaj trupoj troviĝas en milita stato aŭ ne. Ekzemple usona armeo batalas senhalte tra la mondo, sed ekde la Dua mondmilito Usono oficiale partoprenis eĉ ne unu militon — ĉiam okazas nur operacoj. Armeo estas destinita por milito kaj ne gravas, ĉu iu trupo militas nun aŭ ne. Alikaze necesos krei apartajn kategoriojn por trupoj dum milito kaj dum paca tempo ktp. Tio estas sakvojo sen elirejo kaj — plej grave — sen ajna senco. RG72 (diskuto) 08:06, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Kultivatoro --> Kulturmaŝino

Laŭ NPIV Kultivatoro estas evitinda[14] kaj estas elektita kulturmaŝino anstataŭe. Efektive "kulturi" signifas prilabori teron aŭ akvon, dum "kultivi" signfas kreskigi plantojn; la aŭtoro de l'artikolo konsideras li mem que la vorto kultivatoro estas neologismo, sed estas misuzo de la vortfarado, ĉar la aparato celas prilabori grundon, do kulturas, la nova termino indus esti kulturatoro, same kiel la aparato, kiu transformas altan tension al malalta tensio, estas "transformatoro". Do kulturmaŝino de NPIV estas pli preciza kaj plifacile komprenebla al kultivatoro.--DidCORN (diskuto) 12:07, 20 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Phalaris -> Falarido

Mi proponas alinomigi artikolon el Phalaris al Falarido ĉar "falarido" estas en PIV Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:21, 26 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Artefarita perlo -> Bido

Termino "Artefarita perlo" estas konfuzema: Cultured_pearl. Taylor 49 (diskuto) 13:39, 29 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Artefarita perlo estas ĝenerala termino pri iu ajn artefarita perlo (ekz. sen truo), dum bidoj estas traboritaj.--DidCORN (diskuto) 14:14, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: La termino "Bido" troveblas en NPIV, eĉ en la reta versio: https://vortaro.net/#bido_kd --Tlustulimu (diskuto) 14:22, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 11:30, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Vetarmado -> Armilkonkurso Armilkonkurado

Temas ja pri konkurado (longdaŭra klopodo superi la kontraŭulon), ne pri vetado (hazardludo, ludo per klopodo antaŭdiri hazardan aŭ pli malpli neantaŭdireblan estontan okazaĵon). Taylor 49 (diskuto) 15:07, 29 dec. 2020 (UTC) Taylor 49 (diskuto) 10:46, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 23:12, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Aktivaj (de 2021)

Filmmuziko --> filma muziko --> filmomuziko

Mi proponas alinomi ĉiujn kategoriojn kun duobla "mm" en Kategorio:Komponistoj de filmmuziko laŭ landoj kaj aliaj kategorioj. Prononcado de la "filmmuziko" estas terura. Pli bela estas "filma muziko". Petr Tomasovsky (diskuto) 15:26, 3 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kial laŭ NPIV ne estu "filmomuziko"? Tio evitus la duoblan m kaj konservus la kunmetaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 15:33, 3 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi donis nur proponon por eviti la duoblan "mm". Filmomuziko memkompreneble ankaŭ povus esti. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:40, 3 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉar estas Kategorio:Italaj filmaj komponistoj, estu Kategorio:Komponistoj de filma muziko. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:11, 3 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Filmomuziko, kiu fakte estas en NPIV [15].--DidCORN (diskuto) 14:22, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Filmomuziko, kiel DidCorn jam anoncis. --Tlustulimu (diskuto) 14:26, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--Salatonbv (diskuto) 11:33, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kronvirusa pandemio de 2019-2020 => KOVIM-19 => KOVIM-19 pandemio => Pandemio KOVIM-19 => Kronvirusa pandemio de 2019-2021

Mi proponas doni al la artikolo alian nomon, ne ligitan al dato, ĉar jam evidentas ke la pandemio daŭros longe. Ĉiuj alilingvaj vikioj jam faris tion. RG72 (diskuto) 05:46, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

:Por Por: .--DidCORN (diskuto) 14:25, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: KOVIM-19 rilatas al la Kronvirusa malsano de 2019, ne al la pandemio mem. Estas kial mi proponas alinomi al KOVIM-19 pandemio.--DidCORN (diskuto) 17:28, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi proponas nomon "Pandemio KOVIM-19". Taylor 49 (diskuto) 21:25, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi proponas simple nomi ĝin "Kronvirusa pandemio de 2019-2021". Tiu formo ŝajnas la plej klara al mi. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:38, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi preferas Pandemio KOVIM-19 — ne nur pro tio, ke la saman modelon sekvas aliaj vikioj, sed ankaŭ pro terminaj konsideroj. Temas pri la pandemio de Kovim-19, ne iu ajn el multnombraj kronvirusoj. Kaj aldoni 2021 certe ne helpos, ĉar ĝi ne finiĝos ĉi-jare. RG72 (diskuto) 03:47, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu oni komencu novan voĉdonadon pri Pandemio KOVIM-19 sube? Taylor 49 (diskuto) 18:51, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jes Taylor, bona ideo.--DidCORN (diskuto) 20:51, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Sankta Korono => Sankta Korona

Laŭ PIV Korono estas nur Ekstera parto de la suna atmosfero, supre de la kromosfero kaj pli varmega ol tiu; plie kutime en nia Vikipedio inaj personaj nomoj uzas la finaĵon -a. DidCORN (diskuto) 17:28, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Estas "korono" (sen majuskligo) = ekstera parto de la suna atmosfero. Hispanaj reguloj pri sekso ne bonas por Esperanto. Taylor 49 (diskuto) 21:28, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Nek "Korona" nek "Korono" aperas en tiu listo-artikolo, do mi proponas simple lasi la artikolon kun la nomo elektita de la kreinto. PMEG rekomendas uzi -o kiel finaĵon por esperantigitaj nomoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:32, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Eble vi foje legu en NPIV la ĉapitron pri Propraj nomoj sur la paĝoj 22-24. Ĉefe sur paĝo 23 tie legeblas iom da kritiko de la praktiko pri la finaĵo -a. - Krome en la Fundamento en la ekzercaro en la paragrafo 36 troviĝas la inaj nomoj "Anno" kaj "Elizabeto" kun fina -o, kiuj do bone kaj facile estas uzeblaj kiel tute normalaj substantivoj. --Tlustulimu (diskuto) 23:26, 6 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Korona estas la alternativa nomo de la sanktulino en la germana Vikipedio, el kiu originas la artikolon. La -a finaĵo estas tre utila por tuj sciigi se la persono estas ina aŭ vira; ekzemple la plej fuŝa okazo estas pri la egiptaj di(in)oj. La propono konformas al la terminoj de multaj aliaj sanktulinoj de nia Vikipedio: Sankta Ĝenoveva, Sankta Maria, Sankta Tereza ktp.--DidCORN (diskuto) 14:04, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi konfuzas Esperanton kun la hispana. La finaĵo "-a" indikas adjektivon. Mi ne komprenas kion vi aludas per la "plej fuŝa okazo". Jen la esperanta hispana fuŝo Taylor 49 (diskuto) 23:38, 7 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Vi tute komprenis pro tio ke vi trovis (krom en la artikolo egiptaj dioj) en la artikolo personaj nomoj en Esperanto miksaĵojn de -a finaĵoj pri inaj kaj -o finaĵoj pri viraj. Bonan ŝancon al vi kaj viaj samideanoj por korekti en nia Esperanta Vikipedio ĉiujn titolojn kaj ĉiujn enhavojn, kiu ne plaĉas al vi. Kiel nia moŝto Zamenhof skribis: liaj reguloj estas proponoj, kaj li estis malfernita al evoluoj de la lingvo (okazis ezemple pri ĥemiaj prefiksoj: bi- anstataŭ du-, tetra- anstataŭ kvar-,ktp), la finaĵo -a pri inaj personoj ŝajnas al mi (kaj ankaŭ al la nombraj vikipediistoj kiuj verkis tiajn artikolojn) ]]kaj kongruas al la internacieco de nia lingvo (via ekzemplo pri la hispana lingvo pruvas tion, kaj ni povos trovi multaj aliajn lingvojn kiuj uzas tiun facilecon kaj klarigon).--DidCORN (diskuto) 15:52, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Seksismo en la lingvo kaŭzas nur problemojn. Ju pli "konsekvenceme" oni enkondukas seksismon, des pli neuzebla fariĝas la lingvo. Jen: Novialo#Substantivo. Taylor 49 (diskuto) 18:55, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Homoj kaj ĉiuj mamuloj nature ekzistas kun du malsamaj seksoj, kiel ankaŭ ovonaskuloj kaj eĉ plantoj. Nia moŝto Zamenhof kreis la sufikson -ino por precize distingi inter ina kaj vira seksoj. Estas tute logike kaj konforme al la vortfaro de Esperanto distingi (kiel farita en nia Vikipedio ekde ĝia origino en 2001 sen iu ajn kontraŭdiro) inajn kaj virajn personajn nomojn, per uzo de la -a finaĵo pri inaj sanktulinoj. Malrespektante tiun uzadon, Esperanto estus la nura lingvo kiu estus tiel malriĉa por ne plu kapablas klarigi kaj distingi tiujn fundamentajn diferencojn.--DidCORN (diskuto) 13:47, 11 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ekzistas pli ol du seksoj. Aldone, tute ne estas logike kaj konforme al la esperanta gramatiko distingi tiel inter personaj nomoj. La Fundamento prezentas inajn nomojn kun la finaĵo -o, kaj PMEG ankaŭ diras, ke estas stranga rompo de nia simpla gramatiko, se oni uzus -a por vorto, kiu esence estas substantivo. Ankaŭ legu miajn sekvajn citaĵojn. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 23:24, 11 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jen citaĵo el la ekzercaro de la Fundamento: "li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto". La Fundamento jam donas bonan modelon por inaj nomoj. Kaj jen citaĵoj el PMEG: "Multaj pensas, ke virinaj nomoj sonas strange kun O-finaĵo pro influo de diversaj lingvoj, en kiuj O estas vira finaĵo, kaj A estas ina.", "Sed uzi Esperantan A-finaĵon en vorto, kiu el ĉiuj vidpunktoj estas O-vorto, estas stranga rompo de la simpla Esperanta gramatiko.", "La Fundamento uzas virinajn nomojn kun O-finaĵo. Tion oni rigardu kiel modelon.". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:10, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi tute volas sekvi la fundamentajn gramatikajn regulojn, t.e. la dua por finaĵo -o pri substantivo, la tria por finaĵo -a pri adjektivo; sed personaj nomoj ne estas ordinaraj substantivoj kaj ne strikte sekvas la dua regulo. La plej bona ekzemplo estas tiu de nia moŝto, li neniam proponis sian propran nomon Zamenhofo sed Zamenhof sen la -o finaĵo. Imagu vi, ke ni ŝanĝus en nia Vikipedio Sankta Maria al Sankta Mario, kiu estas vira svisa sanktulo, tio kreus multajn konfuzojn; laŭ ReVo "Mario" povas esti kaj vira kaj persona nomo [16]; tio kreus alia konfzon per aluzio al Supermario. Iuj deigas la Suno, pro la fakto ke korono rilatas al la aŭreolo de Suno, ĉi-tie Sankta Korono konfuziĝus pri Sankta Sunkorono kaj ankaŭ Sankta Korono(viruso), anĝelo de la nuna Demono! Pli serioze laŭ la 15a regulo de la fundamento, eblas konservi sen ŝanĝo la nomon de la koncernita parsono, rigardante la Vikipediojn al kiuj estas ligita la artikolo, temo de nia diskuto ĉi-tie, Korona estas la termino, kiu aperas en ĈIUJ ligitaj Vikipedioj, do Sankta Korona ŝajnas nature bona elekto por la titolo. Plie en la etimologia vortaro de la propraj nomoj, de André Cherpillod (iama membro de la Akademio de Esperanto), estas agnoskata la uzon de -a finaĵo pri tiaj kazoj.--DidCORN (diskuto) 11:25, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sub la kapvorto "-nj", paĝo 196, do en la UV, aperas tri inaj nomoj, eĉ "Mari'". Sed kiel kutime en la UV, kiel parto de la Fundamento, la finaĵo -o ne estas aparte indikita. Mi ĵus trovis sub la kapvorto "Maria" en NPIV sagon al la Fundamenta formo "Mario". - Kiu do asertas, ke nomoj ne estas ordinaraj substantivoj, se en la Fundamento eĉ aperas kelkaj nomoj, traktataj substantive? --Tlustulimu (diskuto) 11:46, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Aktinoido => Aktiniido

En NPIV oni trovas nur Aktiniidoj-n [17], kiu estas ankaŭ en la vortaro de la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS, San Marino) [18].--DidCORN (diskuto) 15:17, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Sed vi ne menciis, ke en la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro" troveblas la termino "Aktinojdoj", sur la paĝo -iv-. Kion fari nun? --Tlustulimu (diskuto) 16:29, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Vidu miajn argumentojn suben ce Lantanido.--DidCORN (diskuto) 13:45, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:12, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Lantanoido => Lantanido

En NPIV oni trovas nur Lantanido-n [19], kiu estas ankaŭ en la vortaro de la Akademio Internacia de Sciencoj (AIS, San Marino) [20].--DidCORN (diskuto) 15:17, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Sed vi ne menciis, ke en la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro" troveblas la termino "Lantanojdoj", sur la paĝo -iv-. Kion fari nun? --Tlustulimu (diskuto) 16:28, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La vortfarado de Lantanoido kaj Lantanojdo rilatas al neniu. Dum Lantanido estas iu ĥemia elemento de aro da elementoj, la lantan-idoj, kies nomo originas de lantano; tiuj elementoj estas sekvaj idoj (parolmaniere) en la vico de la perioda tabelo.--DidCORN (diskuto) 18:24, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Lantanoidoj ne estas idoj de lantano same kiel aktinoidoj ne estas idoj de aktinio. Eble elipsoido etas ido de elipso. Ĉu vi volas entute forigi afikson "-oid-"? Post ke vi eble sukcesos fari tion la lingvo ne estos perfekte pura, jam atendas multegaj pliaj "forigendaj" afiksoj ("-ologi-", "-or-", ...). Taylor 49 (diskuto) 18:47, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Jes Lantanidoj estas idoj de lantanolaŭ la difino de ido, kiu signifas posteulon, kaj lantanido kaj aktiniido estas posteuloj en la respektivaj vicoj de la tabelo de Mendelejev. Kie vidis vi, ke mi volis forigi la afikson "-oid-"? Kontraŭe, mi volas uzi kaj la afikson "-id-" kaj afikson "-oid-" sed kun iliaj plej taŭgaj signifoj. La afikson "-oid-" signifas havantan aspekton, formon de ~o (kio rilatas nek al aktiniido, nek al lantanido) rilatas al "elipsoido", "ovoido", "metaloido" ktp, pri kiuj mi tute bone akceptas kaj konformas al NPIV. Memorigu ke Lantanido kaj Aktiniido konformas al NPIV kaj al la pureco de nia lingvo. Sincere.--DidCORN (diskuto) 14:55, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:12, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:19, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 08:35, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Hemerokalo -> Hemerokalido

Hemerokalo al Hemerokalido – La titolo de la artikolo nepre estu ”hemerokalido” kaj ne ”hemerokalo”. La PIV2020 preferas formon ”hemerokalido” jene ([21], [22]):

———

hemerokalid/o 🍁 G. (Hemerocallis el hemerokalidacoj) de plurjaraj herboj kun multaj liniformaj, elbazaj folioj k kun grandaj funelformaj floroj maldaŭraj, en maldensa helicoida ...

hemerokal/o = hemerokalido.

———

Kiam oni uzas esperantan sufikson -ac/, oni devas uzi ĝin kun radikoj kiuj kongruas kun scienclatinaj ekvivalentoj (PMEG 2020). La PIVa difino de -ac/ estas fakte la scienclatina sufikso (-aceae). Nur per radikoj kiuj kongruas kun internaciaj scienclatinaĵoj oni povas uzi sufikson -ac- en Esperanto: hemerokalid/acoj = Hemerocallid/aceae, do hemerocallid + aceae, esperante hemerokalid/ + /acoj Se oni uzas eraran esperantigon de la vorto (hemerokal/o), oni devas krei malinternaciaj vortoj kiel ”hemerokal/ac/o”, kiel ”fiŝologio”.

Hemerokalid/ac/o/j rekte estas Hemerocallid/aceae, kaj ekzistas strikta regulo ke oni nur uzu -ac- laŭ la scienclatina nomaro:

Laŭ PMEG 2020 de Bertilo https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/sufiksoj/ac.html ”Oni uzu AC nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. AC respondas al la latina sufikso “-aceae”.” KAJ ĉi tial la PIV gvidas la lingvouzanton: diru ”hemerokalid/o, ne hemerokal/o”. -ac- estas laŭvorte difinita laŭ la scienclatina ekvivalento, aceae kaj oni ĝin uzu nur kun aliaj scienclatinaj vortoj, Tiuj estas kreitaj el scienclatinaj nomoj, foje oni kreas ilin erare, formo ”hemerokal/o” erare forlasas parton -id-. Ankaŭ komparu la similajn PIVajn ekzemplojn:

Rekte el PIV: amarilidacoj. Fam. (Amaryllidaceae) – IDACOJ, IDACEAE – amarilid/o - amarilidacoj Rekte el PIV: orkidacoj 🍁 Fam. (Orchidaceae) – IDACOJ, IDACEAE – orkid/o - orkidacoj hemerokalid/o 🍁 G. (Hemerocallis) – hemerokalid/ac/oj Hemerocallidaceae IDACOJ, IDACEAE ...Ĉi tiel, ĝuste pruntite.

Oni ne povas diri ke ”hemerokalo” simple estas popollingvaĵo: Oni mise kaj erare jam kreas regulrompantajn sciencajn kunmetaĵojn per ”hemerokalo” plus ”-ac”: Jen vikipedia ekzemplo: ”La familio de la Xanthorrhoeaceae DUM. estis plivastigita de la iama familio Asfodelacoj (Asphodelaceae) kaj Hemerokalacoj (Hemerocallidaceae)" 87.92.250.131 21:48, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: PIV preferas "hemerokalido", kaj tiu formo ankaŭ estas pli kongrua kun la formo hemerokalidaco. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:13, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 15:19, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:14, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 08:37, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

ĤanukaĤanukoKanuko

En PIV troviĝas la vorto Ĥanuko. Indas laŭ mi plene esperantigi la nomon de la artikolo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 19:15, 11 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: . Eĉ pli bone "Kanuko". Taylor 49 (diskuto) 13:18, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ne. Tiu formo donas nur 14 rezultojn per Google, kaj neniu temas pri Esperanto. Ni sekvu la referencon, PIV, kiu havas nur "Ĥanuko". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj)
Por Por: Ĥanuko. Ne estas iu ajn kialo eviti ĥ. --Tlustulimu (diskuto) 14:50, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĥanuko.--DidCORN (diskuto) 17:27, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĥanuko.--kani (diskuto) 23:09, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĥanuko. RG72 (diskuto) 04:12, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĥanuko. -Filozofo (diskuto) 07:42, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 08:28, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Aptiano, Cenomaniano, Koniaciano, Turoniano, ValanginianoAptio, Cenomanio, Koniacio, Turonio, Valanginio

Temas pri terminoj pri geologia temposkalo, kaj mi kredas, ke la nunaj titoloj estas eraraj esperantigoj de la angla sufikso -ian (en artikoloj verkitaj de nur du uzantoj, sen iuj ajn esperantlingvaj referencoj).

Aptio en kelkaj aliaj lingvoj: en: aptian; fr: aptien; de: Aptium; pt: aptiano; pl: apt (en tiuj lingvoj estas la samaj sufiksoj - aŭ manko de sufikso - por ĉiuj terminoj menciitaj supre en la titolo)

Komparu tion kun la PIV-aj vortoj:

  • Permio (en: Permian; fr: Permien; de: Perm; pt: Permiano; pl: Perm)
  • Devonio (en: Devonian; fr: Dévonien; de: Devon; pt: Devoniano; pl: Devon)
  • Ordovicio (en: Ordovician; fr: Ordovicien; de: Ordovizium; pt: Ordoviciano; pl: Ordowik)
  • Kambrio (en: Cambrian; fr: Cambrien; de: Kambrium; pt: Cambriano; pl: Kambr)

La sufiksoj inter la du grupoj ne kongruas en ĉiuj lingvoj (ekzemple en la hispana miaj PIV-aj ekzemploj ricevas -ico, kaj la grupo pri kiu temas la ŝanĝpropono ricevas -iense), sed laŭ mi sufiĉe klaras, ke ĉe ĉi tiuj terminoj uzado de -iano en Esperanto estus anglismo, kaj uzado de -io kongrue al "permio", "devonio", ktp estus pli senchava. - Rajzin (diskuto) 01:22, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: Tute logika kaj bona ideo. Ni koherigu la titolojn. Verŝajne ne ekzistas referencoj por tio, sed same ne ekzistas referencoj por la nunaj esperantigoj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:25, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: La nunaj nomoj estas simple miskompreno pri la finaĵo -(i)an, kiun havas la vortoj en kelkaj aliaj lingvoj kaj kiu estas simpla adjektiva vortfino. Eblus plena adjektivigo de la nomoj ankaŭ en Esperanto, subkomprenante aŭ aldonante vortojn kiel (geokronologiaj) etaĝoaĝo. Sed ĉar, laŭ mia scio, ne ekzistas faka literaturo ĉi-tema en Esperanto, estas plej bone sekvi la nemultajn ekzemplojn el la ĝisnunaj terminoj. --Surfo 15:24, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 15:30, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi kreis tiujn ĉi paĝojn. Mi memoras ke mi longe cerbumadis kaj esploradis antaŭ elekti tiun formon kaj ŝajne trovis ĝin ie, sed mi ne estas fakulo tiukampe, nek lingvisto, do necesas ĝustigi ĉion laŭregule.RG72 (diskuto) 08:30, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Daimonodajmono

Laŭ PIV,

demon/o: malbonvola, malbonfara diaĵo; (kristanismo) defalinta anĝelo, malbonfara spirito. [23]
dajmon/o: malsupera dio, ĝenio, kiu bone aŭ malbone influis la sorton de homo, de gento, de civito; ekz. “la intima dajmono de Sokrato”. [24]

La unua vorto temas pri la fiaj diaĵoj de kristanismo kaj aliaj religioj; la dua vorto temas pri la helena koncepto.

La artikolo demono ĉefe temas pri la unua; la artikolo daimono, la dua. Charp238 (diskuto) 18:04, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: .--DidCORN (diskuto) 19:47, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Sed krome "dajmono" devus esti forprenata el la enkonduka teksto de demono. Alie leganto povus konfuziĝi. Ambaŭ vortoj ja etimologie estas "ĝemelaj" vortoj. Ĉu ne? --Tlustulimu (diskuto) 22:52, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi konsentas kun Tlustulimu. - Moldur (diskuto) 19:19, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

"Kategorio:Kontinentaj filozofoj" → "Kategorio:Eŭropaj filozofoj" → "Kategorio:Kontinenteŭropaj filozofoj" kaj "Kategorio:Orientaj filozofoj‎" → "Kategorio:Aziaj filozofoj"

Kategorio:Kontinentaj filozofoj → Kategorio:Eŭropaj filozofoj. Tiu uzo de "kontinento" estas nur angla kutimo. La ceteraj popoloj de la tuta mondo se aŭdas aŭ legas "kontinenta", dubas, pri kio temas? Ĉu Azio, ĉu Afriko? Angloj komprenas "eŭropaj" sen kalkuli "britinsulajn", sed kio pri islandaj, korsaj, maltaj, kretaj ktp.? Ĉu ili esta kontinentaj? --kani (diskuto) 23:17, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Tio estas ne merdo, sed historie kreiĝinta termino, same uzata en la rusa, franca, portugala, serba kaj aliaj lingvoj. Ĝi celas distingi inter la anglo-usona (ankaŭ nomata analitika) filozofio kaj tiu de la kontinenta Eŭropo. Ne eblas alinomi ĝin al Eŭropaj filozofoj, ĉar ankaŭ anglaj filozofoj estas eŭropanoj, tamen ne apartenas al tiu ĉi grupo. Ĉiuj homoj, interesiĝantaj pri filozofio, konas tiun terminon. Ĉu ĝi estas eŭropeca? Kompreneble — same kiel multaj aliaj, inkluzive difinon de Eŭropo mem. Same kiel Proksima Oriento aŭ Fora Oriento (al kiu proksima kaj de kiu fora?) kaj multaj aliaj. Sed se ni komencos inventi terminojn konatajn al neniu, do nekompreneblajn, ni nur ridindigos Esperanton pli ol ĝi estas mokata nun. Apenaŭ farinda afero. RG72 (diskuto) 03:43, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: pro la kialoj menciitaj de RG72. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 10:18, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi proponas nomon "Kategorio:Kontinenteŭropaj filozofoj". La kategorion "Kategorio:Britlandaj filozofoj" kiel kontrasto de "Kategorio:Kontinenteŭropaj filozofoj" mi parenteze ne trovis. Kaj "Kategorio:Orientaj filozofoj‎" estas alinomenda al "Kategorio:Aziaj filozofoj" ĉar Eŭropo ne estas centro de la universo. Taylor 49 (diskuto) 18:37, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Damne, kaj "Kategorio:Eŭropaj filozofoj" kaj "Kategorio:Aziaj filozofoj" jam ekzistas. La filozofaro nepre bezonas purigon. Taylor 49 (diskuto) 18:39, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kategorio:Filozofio estas nun aranĝita laŭe al la internacie agnoskita klasifiko. Aziaj filozofoj ne egalas al Orientaj filozofoj. Ne kreu pli da ĥaoso ol jam ekzistas en Vikipedio. Multe da vere plibonigindaj aferoj haveblas, do ne necesas malŝpari tempon por tiaj ludoj. Memoru ke Vikipedio spegulas opiniojn de la sciencistaro, ne kreas propran sistemon surbaze de vidpunktoj de vikipediistoj. Se vi ne kontentiĝas pri tiu rolo, sekvu pli ambician vojon de originalaj esploroj — ekster Vikipedio. RG72 (diskuto) 03:39, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Forte kontraŭ Forte kontraŭ: (via kondutmaniero). Estas vi kiu forlasis la diskutadon pri alinomigoj kaj kategoria strukturo, kaj komecis ellasi privatajn insultojn kontraŭ mi. Taylor 49 (diskuto) 16:52, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi povus prezenti almenaŭ ekzemplon de tiuj "privataj insultoj"? RG72 (diskuto) 06:53, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Kronvirusa pandemio de 2019-2020 => Pandemio KOVIM-19

Surbaze de supra diskuto mi denove proponas alinomon, nun al "Pandemio KOVIM-19". Taylor 49 (diskuto) 21:36, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kio preferindas, ĉu Pandemio KOVIM-19Pandemio de KOVIM-19? RG72 (diskuto) 04:20, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Pandemio KOVIM-19Pandemio de KOVIM-19. Taylor 49 (diskuto) 16:52, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kio preferindas, ĉu Pandemio de KOVIM-19Pandemio de la KOVIM-19? Fakte ne estas iu ajn Pandemio de KOVIM, sed LA aparta Pandemio de la KOVIM-19.--DidCORN (diskuto) 17:44, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Amike, -Filozofo (diskuto)
Komento Komento: Klarigo pri la prefero:
Unue, la nomo de la koncerna malsano ankoraŭ ne stabiliĝis: ekzemple, Monato iom post iom transiris al libera uzado de la formo kovimo. Komparu tion kun la jam tute tradicia "gripo" kaj tute kutima "aidoso".
Due, "gripa pandemio de 1918" sonas nature, ĉar la nomo de la koncerna malsano (gripo) estas pli kutima kaj konata ol la nomo de la viruso (dum tiu pandemio oni verŝajne eĉ ne sciis pri la ekzisto de virusoj). Simile pri "aidoso" kaj "sarso". Male pri kovimo: oni unue kaj tuj abunde aŭdis pri la nova formo de kronviruso, kaj la nomon de la malsano CoViM-19 muntis de la virus-nomo en la angla nur post monatoj - kaj paŭsis ("kovimo" laŭ la modelo de aidoso, sarso ks) en Esperanto eĉ pli poste.
Trie, ne estas klare ĉu okazos pluaj pandemioj pro kronvirusoj, dum kiuj oni nomos la koncernajn malsano-variojn "kovimo" en ordinara lingvaĵo. Se ne, tiam jarindiko estos balasta. Kial trudi tian konjekton nun?
Resume, mi ne vidas kialon por ŝanĝi la artikolo-titolon.
Amike, -Filozofo (diskuto) 20:05, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉio ĉi ne ŝanĝas la bazan problemon — nun la titolo estas ligita al la jaroj kiam la pandemio okazis. Dume ĝi plu okazas kaj neniu scias kiam ĝi finiĝos kaj ĉu tio tute okazos. Pro tio alilingvaj vikipedioj jam ŝanĝis la titolojn al neŭtralaj, sen datoj.RG72 (diskuto) 06:51, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Esence vi argumentas por forigo de jarindikoj. Mi ne kontraŭas tion. La jarindikoj en tiu ĉi artikol-titolo estas entute nenecesaj, ĉar ili portas nenian sencodistingan informon, dum ni havas nur unu pandemion kaŭzitan de kronviruso. Tiusence, ne gravas, ĉu oni nomu la artikolon Kronvirusa pandemioPandemio de kovimo. Iun ajn el tiuj formoj mi akceptus, kvankam mi preferus la unuan, ĉar la formo "kronviruso" estas pli kutima kaj rekonebla ol "kovimo". Amike, -Filozofo (diskuto) 23:50, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kiel ni traktu la ĵus kreitan artikolon Kronvirusa pandemio de 2019-2020-2021 en Benino‎‎, verŝajne kreita sen scio pri ĉi tiu diskuto? --Tlustulimu (diskuto) 17:09, 17 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Esprimo de Sentoj en Esperanto -> Esprimo de sentoj en Esperanto

Jen titolo de libro. Laŭ Vikipedio:Titoloj de artikoloj, ni ne majuskligu en librotitoloj (malsame al la tradicio en la angla lingvo). - Moldur (diskuto) 21:10, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Por Por: "sentoj". Iu administranto kunpuŝu la paĝojn (kaj same "Ĝuangaj lingvoj" kaj "Ĝuanga lingvo"). Taylor 49 (diskuto) 16:52, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Konforme al la titolo eldonita de la aŭtoro.--DidCORN (diskuto) 17:50, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi provis alinomi la paĝon mem, sed ne havas la rajtojn. - Moldur (diskuto) 19:43, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
La cela paĝo jam ekzistas kaj havas pli on unu version. Nur administranto povas. Taylor 49 (diskuto) 20:00, 16 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite RG72 (diskuto) 03:06, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Gvaranao -> Gvarano

Saluton. Novulo kreis la artikolon Gvaranao kun titolo, kiun mi ne povis trovi en miaj vortaroj. Sed mi trovis la formon "Gvarano" en NPIV. Tial mi proponas ekuzi tion. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 19:35, 18 jan. 2021 (UTC)[Respondi]