Nitro
Nitra | ||
hungare: Nyitra, germane: Neutra | ||
urbo | ||
Vido al Nitra
| ||
|
||
Oficiala nomo: Nitra | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Nitra | |
Distrikto | Distrikto Nitra | |
Historiaj regionoj | 4
| |
Konata loko | Nitra burgo | |
Rivero | Nitra | |
Situo | Nitra | |
- alteco | 167 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 18′ 25″ N 18° 05′ 11″ O / 48.30694 °N, 18.08639 °O (mapo) | |
Areo | 108,0 km² (10 800 ha) | |
Loĝantaro | 82 661 (01.01.2010) | |
Denseco | 765,38 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 826 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 949 XX, 950 50 | |
Telefona antaŭkodo | +421-37 | |
Aŭtokodoj | NR | |
NUTS | 500011 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Nitra
| ||
Vikimedia Komunejo: Nitra | ||
Retpaĝo: www.nitra.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Nitra, hungare Nyitra, germane Neutra, esperante ankaŭ Nitro[1], estas urbo en Slovakio, ĉefurbo de samnomaj provinco kaj distrikto. Troviĝas 90 km nordokcidente de Bratislava. Ĝi havas areon de 108 km² kaj loĝantaron de ĉ. 87.000 (en 2002). Pro la situo ĉe monto Zobor la altodiferencoj en la urbo estas konsiderindaj; oni taksas ĝian mezan alton super maro jen per 190 m, jen per 250.
Historio
Nitra estas urbo kun granda historia signifo. Komenco de setlado atingas praepokon, kio dokumentas multaj arkeologiaj trovoj en la urba teritorio. Jam antaŭ 30 000 ĝi estis dense loĝata. Nitra estis centro de regno, kiu daŭris de la 8-a jarcento ĝis 1108. La unua skriba mencio devenas el 828, kiam Nitra estis episkopejo de Grandmoravia Regno. La hungaroj frakasis la Regnon kaj en la 11-a j.c. konstruis fortikaĵon. En 1074 imperiestro Henriko vane sieĝis ĝin. La komunumo denove iĝis episkopejo en 1113. La tataroj ne povis okupi ĝin en 1241, en 1248 ĝi ekhavis la rangon libera reĝa urbo. En 1271 Otokaro la 2-a, poste Mateo Csák (Ĉák) en 1317, fine la husanoj en 1440 okupis ĝin. Sekve Matiaso la 1-a reokupis la tutan regionon. En 1471 pola reĝo Kazimiro la Granda okupis ĝin, sed post unu jaro Matiaso reokupis. Stefano Bocskai en 1605, Gábor Bethlen en 1620, fine la turkoj en 1663 sukcese sieĝis la fortikaĵon. La urbo apartenis al Francisko Rákóczi la 2-a inter 1704-1708.
En 1910 loĝis en la urbo 16418 da homoj (9754 hungaroj, 4929 slovakoj, 1636 germanoj). La urbo estis longe distriktejo de Nyitra. En 1920 la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis en la urbo 87285 da homoj (83285 slovakoj, 1489 hungaroj, 807 ĉeĥoj, 323 ciganoj, 55 ukrainoj, 47 germanoj, 18 rutenoj).
Vidindaĵoj
- preĝejo omaĝe al Sankta Emmeram el 1158
- preĝejo omaĝe al Beata Damo el 1446, ankaŭ pilgrimloko
- mezepoka episkopa preĝejo
- franciskana preĝejo el 1630
- episkopa palaco el 1732
- departementa domo el 1784
- sinagogo el 1911
Proksime
Servoj
- Integra katolika lernejo en Nitra
- Gimnazio Nitra Golianova
- Slovaka agrikultura universitato en Nitra
- Universitato de Konstantino Filozofo en Nitra
Famuloj
- en Nitra vivis:
- Sankta Svorado - patrono de Nitra
- Sankta Gorazdo - pastro
- Pavol Strauss - kuracisto, verkisto, filozofo
- Andrej Bagar - aktoro, direktoro de teatro
- Karol Spišák - regxisoro, aktoro
- Maximilián Schurmann - pentristo, pedagogo
- Alica Sauberová-Nitrayová - klaviristino, pedagogo
- Július Stark - entreprenisto
- Ladislav Zrubec - verkisto, redaktoro
- Marián Robert Zmene - historiisto, pedagogo
- Július Bártfay - skulpturisto
- Ján Jesenský - poeto
- František Adolf Lang - apatekisto, natursciencisto
- Alexander Rudnaj - arciepiskopo, kardinalo
- Ján Tlegdy - episkopo
- en la iama Nyitra naskiĝis kaj mortis:
- en la urbo naskiĝis:
- hungara arkivisto Károly Tagányi
- hungara botanikisto Adolf Ferenc Láng
- hungara-germana fungosciencisto Jan Iván Lelley
- hungara kanoniko Lajos Crescens Dedek
- hungara pastro-verkisto Ottokár Prohászka
- en la urbo mortis:
- hungara reĝo Ladislao la 1-a (Hungario)
- hungara juristo Károly Kossovich
- hungaraj episkopoj Imre Gábor Esterházy, József Vurum, Ágoston Roskoványi, Pál Bornemisza kaj Imre Palugyay
Ĝemelurboj
|
Esperanto
En marto 1996 en Nitra okazis studkonferenco de AIS, la Slovaka Prov-SUS, per kiu AIS oficiale komencis sian agadon en Slovakio. Ankaŭ parto de la konferenco SUS 25 (en 2001) okazis en Nitra.
En la jaroj 2011,[2] 2012[3] kaj 2014[4] okazis en Nitra Somera Esperanto-Studado.
De la 8a ĝis la 15a de Aŭgusto 2015 okazos en Nitro la 88a SAT-Kongreso.[1] En la jaro 2016 en Nitro okazos la 101-a Universala Kongreso de Esperanto.[5][6]
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 http://satesperanto.org/-2015-Nitro-.html
- ↑ Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj Somera Esperanto-Studado. E@I. Arkivita el [ la originalo] je 2011-12-25. Alirita 2014-11-17.
- ↑ Somera Esperanto-Studado Loko. E@I. Alirita 2014-11-17.
- ↑ SES Loko. E@I. Alirita 2014-11-17.
- ↑ . La Universala Kongreso en 2016 okazos en Slovakio (2014-08-14). Alirita 2014-11-17.
- ↑ Universalaj Kongresoj de Esperanto. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2014-11-17.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|