Trnava
- Tiu ĉi artikolo temas pri slovaka urbo. Aliaj signifoj estas indikitaj en artikolo Trnava (apartigilo).
Trnava | ||
hungare: Nagyszombat, germane: Tyrnau, latine: Tyrnavia | ||
urbo | ||
Strato de M. S. Trnavský
| ||
|
||
Oficiala nomo: Trnava | ||
Kromnomo: Malgranda Romo | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Trnava | |
Distrikto | Distrikto Trnava | |
Historia regiono | Hungara reĝlando | |
Parto de | Dolné Považie | |
Riveroj | Trnávka, Parná | |
Situo | Trnava | |
- alteco | 146 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 22′ 37″ N 17° 35′ 35″ O / 48.37694 °N, 17.59306 °O (mapo) | |
Areo | 71,535 km² (7 153,5 ha) | |
Loĝantaro | 67 726 (29.12.2008) | |
Denseco | 946,75 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1211 | |
Primatoro | Vladimír Butko (KDH) | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 917 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-33 | |
Aŭtokodoj | TT | |
NUTS | 506745 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Trnava
| ||
Vikimedia Komunejo: Trnava | ||
Retpaĝo: www.trnava.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Trnava hungare Nagyszombat [nadjsombat] estas distrikta urbo en okcidenta Slovakio enhavanta 71929 da enloĝantoj en jaro 2002. La ĉefurbo Bratislavo troviĝas nur 40 km sudokcidenten.
Historio
Béla la 4-a nomumis la komunumon libera reĝa urbo. Tie mortis Ludoviko la Granda en 1382. La husanoj dum mallonga tempo okupis la urbon en 1432. Inter 1543-1822 pro la turkoj episkopo de Esztergom translokiĝis tien. En 1615 okazis paco inter Gábor Bethlen kaj Rudolfo la 2-a (Sankta Romia Imperio). En 1621 armeo de Transilvanio venkis la Habsburgojn. Universitato, presejo kaj biblioteko fondiĝis en 1635, sekve la urbo tiutempe iĝis centro de hungara kulturo. Francisko Rákóczi la 2-a grave malvenkis de Habsburgoj en 1704. Slovaka scienca societo formiĝis en 1793. Fine de la 19-a jarcento konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Kassa-Poprád-Zsolna-Nagyszombat-Pozsony-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en Nagyszombat 15 163 da homoj (8032 slovakoj, 4593 hungaroj kaj 2280 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al Hungara reĝlando, poste al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.
Ekde 1978 la urbo estas ĉefepiskopejo de slovaka eklezio. En 1997 oni fondis universitaton pri Sankta Cirilo kaj Sankta Metodo.
Famuloj
- en la iama Nagyszombat naskiĝis:
- hungaraj akademianoj Zsigmond Benyovszky kaj Iván Télfy
- hungara astronomo Jusztinián Hollósy
- hungaraj episkopoj Ferenc Lénárd Szegedi, József Rudnyánszky, Ferenc Berchtholdt kaj József Vurum
- hungara kardinalo György Haulik
- hungara kuracisto Antal Genersich
- hungara literaturhistoriisto, akademiano Zsolt Alszeghy
- hungara primaso György Lippay
- en la iama Nagyszombat mortis:
- hungara reĝo Ludoviko la 1-a (Hungario)
- hungara ĉefepiskopo János Kutassy
- hungara primaso Imre Lósy
- hungara episkopo István Bosnyák
- hungara Imre Perényi (kanoniko)
Ĝemelurboj
Vidindaĵoj
- romkatolika pilgrimloka preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo el la 14-a jarcento
- ĉefepiskopa palaco el 1562
- gimnazio el 1648, tie abiturientis Zoltán Kodály
- baroka universitata templo el 1640
- universitato el 1773
- copfa urbodomo el 1793
- urboturo el 1574, 70 m-ojn longa
- gotika preĝejo kaj klostro el 1363
- gotika-renesanca preĝejo el la 17-a j.c.
- gotika-baroka preĝejo omaĝe al Sankta Helena
- baroka preĝejo kaj monaĥinejo el 1724
- baroka preĝejo kaj klostro el 1719
- preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo el 1671
- episkopa katedralo
- teatro el 1831
|