Kalia metoksido
Kalia metoksido | |||||
Plata kemia strukturo de Kalia metanoato | |||||
Tridimensia kemia strukturo de Kalia metoksido | |||||
Blankaj kristaloj de Kalia metoksido | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 865-33-8 | ||||
ChemSpider kodo | 141079 | ||||
PubChem-kodo | 23664618 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora aŭ flaveca higroskopa senodora aersensiva solidaĵo | ||||
Molmaso | 70,132 g·mol−1 | ||||
Denseco | 0,95g cm−3 | ||||
Fandpunkto | −20 °C[1] | ||||
Bolpunkto | 65 °C[2] | ||||
Refrakta indico | 1,3758 | ||||
Ekflama temperaturo | 7 °C | ||||
Solvebleco | Akvo:reakcias | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 879 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R11 R14 R34 R38 R63 R65 R67 R39/23/24/25 R48/20 | ||||
Sekureco | S8 S16 S25 S26 S29 S33 S36/37/39 S43 S45 S46 S62 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H251, H290, H314, H318 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P234, P235+410, P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P404, P405, P407, P413, P420, P501[3] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalia metoksido aŭ CH3KO estas organika alkoksido de metanolo kaj kalio senkolora aŭ flaveca, senodora, higroskopa solidaĵo kaj forta bazo uzata kiel katalizilo en transesterigaj reakcioj, ĉefe en la produktado de biodizeloleo. Metoksido de kalio eksplode reakcias kun akvo formante kalian hidroksidon kaj metanolon.
La akva solvaĵo estas forte baza kaj havas korodan efikon. La substanco estas konsiderata kiel solida brulaĵo kun spontanea sparkiga temperaturo je 70 °C. La homa tokseco kaj ekotokseco de la kalia metoksido baziĝas sur la proprecoj de malkomponiĝo-produktoj en akva medio.
Metanoato de kalio agas kiel katalizilo en la preparado de la metila formiato kaj kiel alkala katalizilo por la dumetila formiamido. Krom tio, ĝi estas multeuza reakcianto en kemiaj sintezoj tiaj kiaj kondensiĝoj, esterigoj, alkoksiligoj kaj eterigoj, kondensiĝoj de Claisen, reduktado de Wolf-Kishner kaj reakcio de Stobbe. En la medio, ĝi absorbas karbona duoksido el la aero kaj estas neakordigebla kun acidoj, fortaj oksidigagentoj, acidaj kloridoj kaj anhidridoj, kaj alkala metaloj.
Sintezoj
[redakti | redakti fonton]Sintezo 1
[redakti | redakti fonton]- Preparado de kalia metoksido estas efektivigebla en laboratorio pere de treege ekzoterma reakcio de metala kalio kaj metanolo kun liberigo de egalmoluma kvantoj de hidrogeno:
Sintezo 2
[redakti | redakti fonton]- Reakcio inter metalaj hidridoj kaj metanolo eblas sed ne gravas:
Sintezo 3
[redakti | redakti fonton]- La ekzoterma reakcio de kalia hidroksido kaj metanolo kondukas en ekvilibra reakcio al kalia metanolato kaj akvo. Laŭ sinsekva procezo la formanta akvo devas foriĝi konstante.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- GESTIS-Stoffdatenbank Arkivigite je 2018-10-09 per la retarkivo Wayback Machine
- ChemSrc
- Pharmaceutical Drug Analysis
- The Complete Book on Jatropha (Bio-Diesel) with Ashwagandha, Stevia, Brahmi & Jatamansi Herbs
- Practical Handbook on Biodiesel Production and Properties
- Biomass Processing Technologies
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|