Fluoroformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fluoroformo
Fluoroform.svg
Plata kemia strukturo de la Fluoroformo
Fluoroform-3D-vdW.png
Tridimensia kemia strukturo de la Fluoroformo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Trifluoro-metano
  • Fluorokarbono
Kemia formulo
CHF3
CAS-numero-kodo 75-46-7
ChemSpider kodo 21106179
PubChem-kodo 6373
Merck Index 15,4205
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora gaso
Molmaso 70,014 g·mol-1
Denseco 1,44g cm−3
Fandpunkto -155,2 °C
Bolpunkto -82,1 °C
Solvebleco Akvo:1 g/L
Mortiga dozo (LD50) 712 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R22, R38, R40, R48/R20/R22
Sekureco S2 S36 S37 S38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
04 – Produkto sub premo
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H280
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P410+403[1]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

FluoroformoCHF3 estas organika kemia komponaĵo, senkolora kaj preskaŭ senodora gaso kun iomete dolceca gusto[2], larĝaskale produktata kiel flankmaterialo en la sintezo de la teflono. Ĝi same uzatas en farmakologio kaj kemiaj sintezoj, ĉefe en trifluorometiligaj reakcioj. Fluoroformo ankaŭ uzatas en la fabrikado de dolĉaj trinkaĵoj, materialoj por fajro-estingiloj kaj ŝaumoj. Ĝi estas forceja gaso kiu trovas malmulte da praktikaj uzoj malgraŭ la kreskanta graveco de la trifluorometila funkcieco en strukture pli ellaboritaj farmaciaĵoj, agrokemiaĵoj kaj aliaj materialoj. Senpera nukleofila trifluorometiligo uzanta fluoroformon estas senduba defio

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 3-a de aprilo 1890, artikolo en la revuo "Nature" elstarigis du dokumentojn pri la sama temo prezentata en la dek pli antaŭnelongaj kunvenoj de la Kemia Societo en Parizo. La topiko estis la izolo de la fluoroformo aŭ CHF3, la lasta membro de la halogenidoforma familio kiu ne estis malkovrita. La sciencistoj este C. Chabrié kaj Maurice Meslans (1862-1938) kiu preparis kaj izolis la fluoroformon ekde la eksplodemaj reakcioj de kloroformo kaj jodoformo kun arĝenta fluorido. [3]

Tiu reakcio estis plibonigita de la germana kemiisto Otto Ruff (1871-1939) anstataŭante la arĝentan fluoridon per hidrargan fluoridon kaj kalcian fluoridon. La interŝanga reakcio funkcias kun jodoformo kaj bromoformo, kaj la interŝanĝo de tiuj du halogenidoj je fluoro estas potenca. Albert Henne, en 1937, kreis la plej efikan sintezon per du-etapaj sintezoj:unu reakciigante trifluoridon de antimono kun bromoformo donante la bromodufluora metano kaj due elfinante la reakcion kun hidrarga fluorido.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

  • Jodoformo reakcias kun fluorido de hidrargo por estigi fluoroformon kaj jodidon de hidrargo.

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

  • Heksafluoro acetono estas alte aktiva gaso kiu reakcias kun akvo en alkala medio por doni fluoroformon kaj karbonan duoksidon:[4]

Hexafluoraceton.svg2 Fluoroform.svg

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

  • Fluoroformo reakcias kun etokso-natrio por doni trimetokso-metanon:[5]

Trimethoxymethane.svg

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de trifluoro-metil-sulfitaj derivaĵoj per interagado de la fluoroforomo kun tiocianatoj[6]:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]