Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria duuraniato, duuraniato de natrio aŭ Na2O (UO3)2 estas urania neorganika salo konata kiel flava oksido de uranio. Kune kun amonia duuraniato, ĝi estas unu el la komponaĵoj de la urania flava torto, iu miksaĵo da uraniaj oksidoj.
En la klasika metodo por ekstraktado de uranio, la uraninito (aŭ UO2) estas rompita per miksaĵo da sulfata kaj nitrata acidoj. La uranio dissolviĝas por formado de "uranila sulfato", kaj natria hidroksido aldoniĝas por precipitigi la uranion kiel natria duuraniato. Ĉi-antikva metodo por uraniekstraktado el ercoj de uraninito nuntempe estas anstataŭita procezoj tiel kiel persolvaĵa ekstraktado, jona interŝanĝo kaj metodoj pri volatileco.
En la pasinteco ĝi estis grande uzita por produktado de urania vitro aŭ vazelina vitro, pro tio ke la natria salo facile dissolviĝas en silika matrico dum la ekbrulado de la komenca fando.