Natria piruvato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria piruvato
Kemia strukturo de la Natria piruvato
3D Kemia strukturo de la Natria piruvato
Kemia formulo
H3C3NaO3
CAS-numero-kodo 113-24-6
ChemSpider kodo 7931
PubChem-kodo 23662274
Fizikaj proprecoj
Molmaso 110.044 g mol−1
Smiles [Na+].[O-]C(=O)C(=O)C
Denseco 1,718 g/cm3 (25 °C)
Refrakta indico  1,42
Fandopunkto 220 °C (493 K)
Bolpunkto Malkomponiĝas
Solvebleco Akvo:100 mg/ml
Ekflama temperaturo Ne brulema
Sekurecaj Indikoj
Risko R36 R37 R38
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P280, P302+352, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria piruvato, piruvato de natrioH3C3NaO3 estas organika kombinaĵo, rezultanta el reakcio inter piruvata acido kaj natria hidroksido, peranto en la sukera metabolo kaj enzima karbohidrata degradiĝo (aŭ alkohola fermentigo) kie ĝi konvertiĝas al acetaldehido pere de karboksilazo. En la muskoloj, piruvata acido (derivata el glikogeno) reduktiĝas al laktata acido okaze de penego. Ĝi estas foriganto de liberradikaloj kaj elmontriĝas kiel protektanto kontraŭ apoptozo kaŭzata de hidrogena peroksido.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

La regenerigaj kaj energiigaj proprecoj de la natria piruvato igas ĝin ideala por uzo en la traktado de la vizaĝo kaj korpo. Ĝi stimulas ne nur la kolagenan sintezon, sed ankaŭ la aktivecojn de la fibroblastoj.[2] Kiam kombinita kun aliaj regenerigaj agentoj, tiel kiel organika siliko[3]Centella asiatica[4], la stimula solvaĵo de natria piruvato povas uzati en variaĵo da traktadoj inklude de haŭto-maljuniĝo, strioj kaj hararperdo. Ĝi ankaŭ montriĝas kiel lipidoliza akcelaganto, iu esenca propreco por multaj kokteloj kontraŭ oranĝohaŭto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PubChem
  2. Fibroblastoj estas ĉeltipo kiu sintezas eksterĉelan matricon kaj la kolagenon.
  3. Doctor's Relief
  4. Dermclarusa.com[rompita ligilo]