Natria laŭretera sulfato: Malsamoj inter versioj
Nova paĝo kun '{| border="1" cellpadding="4" cellspacing="4" align="right" |-style="background: green; color: white" |colspan="2" style="text-align: center;"|<big><big>'''Natria laŭretera sulf...' |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 21:14, 21 sep. 2015
Natria laŭretera sulfato | ||
Kemia strukturo de la Natria laŭretera sulfato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
grekegrekeNatria salo de laŭretera sulfato grekeLaŭretera sulfato de natriogrekeLaurila etokso-sulfato de natrio | ||
Kemia formulo | greke | |
CAS-numero-kodo | grekegreke9004-82-4 | |
ChemSpider kodo | grekegreke17316#23146 | |
PubChem-kodo | grekegreke23665884 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | grekegrekeBlanka pulvoro | |
Mola maso | grekegrekeĉirkaŭ 420 greke272.38 g mol-1 | |
Denseco | grekegreke1,05 g/cm3 | |
Mortiga dozo (LD50) | grekegreke1600 mg/kg (muso, buŝa) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | grekegrekeR38 R41 [1] | |
Sekureco | grekegrekeS26 S39 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
|
Natria laŭretera sulfato, laŭretera sulfato de natrio aŭ CH3(CH2)11(OCH2CH2)nOSO3Na estas organika nejona likva sapo kaj surfaktanto trovata en produktoj por personaj prizorgoj (tiel kiel tualetsapoj, ŝampuoj, dentokremoj, ktp). Laŭretera sulfato de natrio estas malaltkosta kaj tre efika ŝaŭmigagento[2]. Laŭretera sulfato de natrio, natria laŭrila sulfato kaj amonia laŭrila sulfato estas surfaktantoj kiuj uzatas en multaj kosmetikaĵoj[3] pro ilia purigaj kaj emulsiaj proprecoj. Ili kondutas simile al sapo.
Kemia strukturo
La kemia formulo estas CH3(CH2)11(OCH2CH2)nOSO3Na. Kelkfoje la numero reprezentita per "n" estas specifitaj en la nomo, ekzemple, laŭretera-2 sulfato. La produkto estas heterogena en la nombro de la etoksilaj grupoj, kie "n" estas meznombro. Por la komercaj produktoj ordinare n=3. Laŭretera sulfato de natrio prepareblas per etoksiliĝo de la dodekila alhoholo. La rezulta etoksilato konvertiĝas al duonestero de la sulfata acido, kiu estas neŭtraligita per konvertado al la natria salo. La rilata surfaktanto laŭrila sulfato de natrio, (ankaŭ konata kiel natria dodekila sulfato) produktiĝas laŭ simila maniero, tamen sen la etoksiliga etapo. Laŭrila sulfato de natrio kaj laŭrila sulfato de amonio estas ordinare alternativaj produktoj anstataŭ laŭretera sulfato de natrio.
Toksikologio
Laŭretera sulfato de natrio estas irita kiel multaj likvaj sapoj, en kiu irito pligrandiĝas laŭ la koncentriĝo. Esploroj elmontras ke laŭretera sulfato de natrio kaŭzas iriton al okuloj kaj haŭto, laŭ eksperimentoj faritaj kun bestoj kaj homoj. La rilata surfaktanto laŭrila sulfato de natrio same estas konata iritanto, kaj esploroj pruvas ke laŭretera sulfato de natrio povas kaŭzi iriton al kelkaj personoj pro longedaŭra ekspozicio.
Literaturo
greke Chemical Book greke United States Environmental Protection Agency greke EWG greke Paula's choice greke How Stuff works greke Dr. Frank Lipman greke Healthy communications
|
Referencoj
- ↑ Material Safety Data Sheet
- ↑ Hair in Toxicology: An Important Bio-monitor, Desmond John Tobin
- ↑ Environmental Investigation and Remediation: 1,4-Dioxane and other Solvent ..., Thomas K.G. Mohr, Julie A. Stickney, William H. DiGuiseppi