Natria metoksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria metoksido
natria metoksido
Kemia strukturo de la
Natria metoksido
natria metoksido
3D Kemia strukturo de la
Natria metoksido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Metoksido de natrio
  • Natria metanolato
  • Natria metilato
Kemia formulo
CH3NaO
CAS-numero-kodo 124-41-4
ChemSpider kodo 29033
PubChem-kodo 10942334
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka solido
Molmaso 54,02 g mol−1
Denseco 0,969 g/cm3
Fandopunkto 127 °C
Bolpunkto 350 °C[1]
Memsparka temperaturo Akvo:70-80 °C
Solvebleco
Mortiga dozo (LD50) 2037 mg/kg (muso, buŝa)
Ekflama temperaturo
Merck Index 15,8775
Sekurecaj Indikoj
Risko R10 R22 R11 R14 R23/24/25
R34 R36 R37 38 39[1]
Sekureco S7 S8 S16 S26 S36/37
S43 S45 S7/8 S36/37/39 [1]
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H228, H251, H290, H302, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P280, P305+351+338, P310, P378, P402, P404, P406
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria metoksido, metoksido de natrioCH3NaO estas kemia komponaĵo de natrio kaj metoksido aŭ metila oksido, senkolora aŭ blanka solidaĵo, kiu formiĝas per senprotonigo de metanolo, vaste uzata kiel kemia reakcianto en industrio kaj laboratorio. Ĝi estas ekstreme kaŭstika bazo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

La reakcio estal tiel ekzoterma (varmoeliga) tiel ke sparkado eblas. La rezulta solvaĵo, kiu estas senkolora, ofte uzatas kiel fonto de natria metoksido, sed la pura substanco eblas izoli per vaporigado sekvata de varmigo por forigi la reziduan metanolon. La solido kaj specife ĝiaj solvaĵoj povas absorbi karbona duoksido en la aero, tiel malpliigante la efikecon de la bazo. En la solida formo, natria metoksido estas polimera, kun centraj natriaj jonoj po unu ligita al kvar oksigenatomoj.

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

  • Natria metoksido reakcias kun akvo:
  • Natria metoksido reakcias kun acidoj:[2]


  • Anhidra hidroksilamino plej bone estiĝas per aldonaĵo de solvaĵo da natria metoksido kaj metil-alkoholo:[4]

La precipitaĵo de natria klorido estas forfiltrita, kaj la filtraĵo estas distilita sub reduktita premo kie la metil-alkoholo distilas sekvata de la hidroksilamino.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Natria metoksido uzatas kiel komencanto por anjonaldona polimerigo kun etilena oksido, estigante polieteron kun alta molekula pezo. Biofuelo prepareblas ekde vegetalaj oleoj kaj bestaj grasaĵoj, tio estas, trigliceridoj de grasacidoj, per transesterigo kun metanolo por doni metilajn esterojn de grasacidoj. La transformado estas katalizita de natria metoksido.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]