Lipovec (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lipovec
Lipovec
municipo
Oficiala nomo: Lipovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Situo Lipovec
 - alteco 340 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 13″ N 15° 31′ 56″ O / 49.92028 °N, 15.53222 °O / 49.92028; 15.53222 (mapo)
Areo 5,38 km² (538 ha)
Loĝantaro 247 (01.01.2012)
Denseco 45,91 loĝ./km²
Unua skribmencio 1401
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 547875
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lipovec (Chrudim District)
Retpaĝo: www.lipovec-licomerice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Lipovec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en regiono okcidente sub montareto Železné hory, 4 km norde de urbo Ronov nad Doubravou, ĉe neĉefa ŝoseo inter Ronov nad Doubravou kaj Podhořany u Ronova. Dum la dua mondmilito la vilaĝanoj subtenadis partizanojn kaj estis pro tio persekuataj.

Vilaĝpartoj

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Lipovec
  • Licoměřice

Historio

Licoměřice estas rememorata jam en la jaro 1257. En la jaroj 1312 - 1341 estas ĉi tie rememorata fortikaĵeto.

En oktobro 1944 en la regiono koncentriĝis partizana taĉmento Magistro Jan Hus. La vilaĝanoj, ĉefe laborantoj en arbaroj, estis kun ĝi en kontaktoj kaj certigadis por ĝi provizadon per nutraĵoj. Bedaŭrinde la agado estis malkovrita, vilaĝoj Lipovec kaj Licoměřice estis la 19-an de decembro 1944 okupitaj kaj ĉiuj viroj aĝaj inter 16 kaj 70 jaroj, tute 106 homoj, estis arestitaj kaj forveturigitaj en koncentrejojn. Ne revenis kelkdekoj da civitanoj. La partizanoj ne estis kaptitaj.

En la jaroj 1968 - 1982 oni apud la vilaĝo minis uranian ercon, entute 480 tunojn. El la areo ĉiam defluas akvo, kiun oni devas dekontaminadi.

Vidindaĵoj

Monumentoj

Malantaŭ Licoměřice sub arbaro staras monumento rememoranta loĝantojn de ambaŭ vilaĝoj, kiuj estis forveturigitaj en koncentrejojn. Aŭtoro de la plastikaĵo estas akademia skulptisto Oldřich Tlustoš el Hradec Králové. Pli fore leviĝas monteto Skála (490 m s.m.), ĉe kies supro kun elsendoturo oni povas vidi restojn de partizana terkabano kaj memorplaton al partizana grupo Magistro Jan Hus.

Preĝejo

En centro de Licoměřice estas gotika preĝejo de Sankta Katarino el la 14-a jarcento, pli malfrue rearanĝita en malfrugotika stilo. Ĝi estas ununava kun ortangule fermita presbiterejo. Sur suda flanko estas pintarka portaleto. La presbiterejo estas volbita krucforme. La navo havas platan plafonon, la ĥorejo staras sur du ŝtonaj malfrugotikaj kolonoj. La ekipaĵo estas pseŭdogotika el la 19-a jarcento, la pasiona vojo devenas el la 18-a jarcento. Sur la tombejo staras kampanilo, origine el la 16-a jarcento, rekonstruita en la jaro 1907, kiam estis romantike aranĝita ligna dua etaĝo. En masonita teretaĝo estas pafbreĉoj.

Vidinda arbo

Sur vilaĝplaco kreskas arbo eleagno (Eleagnus). La arbo estas proksimume 60 jaroj aĝa, kies cirkonferenco estas preskaŭ 3 m kaj ĝia alteco estas 16 m.

Literaturo

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:KapoMunicipoNav Licoměřice | Lipovec Ŝablono:PiedoMunicipoNav