Neratov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neratov
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita 1436
Poŝtkodo 533 41
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 145 (01,01,2012)
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°04′45″N 15°38′37″O  /  50.07917°N, 15.64361°O / 50.07917; 15.64361 (Neratov) (mapo) Koordinatoj: 50°04′45″N 15°38′37″O  /  50.07917°N, 15.64361°O / 50.07917; 15.64361 (Neratov) (mapo)
Alto 222 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 4,039857 km² (40 3.9 857 ha) [+]
Neratov (Ĉeĥio)
Neratov (Ĉeĥio)
DMS
Neratov
Neratov
Neratov
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neratov (Pardubice District) [+]
vdr


Vilaĝo Neratov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo ĉe la rivero Elbo, 3 km okcidente de la urbo Lázně Bohdaneč..

Historio

La plej malnova historio de Neratov estas ligita kun monaĥejo de Opatovice, fondita de ĉeĥa reĝo Vratislav la 1-a ĉirkaŭ la jaro 1086. Pri Neratov estas en historiaj dokumentoj unua mencio en la jaro 1436. Sed raporto el la jaro 1465 sciigas, ke en Neratov estis ankoraŭ dum ekzistado de monaĥejo Opatovice (antaŭ la jaro 1421) ĝia bieno, al kiu apartenis ankaŭ fiŝlago Neratovský. La bienon cedis reĝo Georgo el Poděbrady al Majnuš el Chvalkovice en tenuron. Vilaĝon Neratov kun plua havaĵo la reĝo transigis al sia filo Jindřich el Poděbrady kaj Minsterberk. En la jaro 1513 ambaŭ havaĵoj fariĝis partoj de perštejna senjorejo Pardubice. Dum tridekjara milito suferis ankaŭ Neratov, malmultiĝis loĝantaro kaj kelkaj bienoj restis forlasitaj.

En tempo de klerismo estis unu el la reformoj t.n. raabigo, de la jaro 1774 eksperimente efektivigata en bienego de Pardubice. Estis nuligataj aŭ malgrandigataj senjoraj kortegoj kaj sekigataj neproduktivaj fiŝlagoj. La grundo estis dividita inter sengrunduloj kaj bienetposedantoj. Sur loko de fiŝlago Neratovský ekestis vilaĝo Nerad kaj sur loko de proksima fiŝlago Dědek vilaĝo Dědek. Ĝis la jaro 1848 duobliĝis nombro da bienoj en Neratov el 9 je 18.

Nuntempe havas Neratov kaj domaro Novinsko 50 domojn kun 126 loĝantoj. Sur teritorio de Neratov estas tri ripoz-kabanaroj kun 67 objektoj.

Vidindaĵoj

Bibliografio

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.

Eksteraj ligiloj