Natria nitrito: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017 |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Parta anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017 |
||
Linio 17: | Linio 17: | ||
||[[Kemia formulo]]||{{EL}}<big><center>'''NaNO<sub>2</sub>'''</center></big> |
||[[Kemia formulo]]||{{EL}}<big><center>'''NaNO<sub>2</sub>'''</center></big> |
||
|- |
|- |
||
|[[CAS-numero|CAS-numero-kodo]]|| |
|[[CAS-numero|CAS-numero-kodo]]||{{EL}}[http://www.commonchemistry.org/ChemicalDetail.aspx?ref=7632-00-0 7632-00-0] |
||
|- |
|- |
||
|[[ChemSpider|ChemSpider kodo]]|| |
|[[ChemSpider|ChemSpider kodo]]||{{EL}}[http://www.chemspider.com/Chemical-Structure.22689.html 22689] |
||
|- |
|- |
||
|[[PubChem|PubChem-kodo]]|| |
|[[PubChem|PubChem-kodo]]||{{EL}}[https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/24269 24269] {{EL}}[https://pubchem.ncbi.nlm.nih.gov/compound/23668193 23668193] |
||
|- style="background: green; color: white" |
|- style="background: green; color: white" |
||
|colspan="2" style="text-align: center;" |'''Fizikaj proprecoj''' |
|colspan="2" style="text-align: center;" |'''Fizikaj proprecoj''' |
||
|- |
|- |
||
|[[Aspekto]]|| |
|[[Aspekto]]||{{EL}}Blanka aŭ iomete flaveca solido |
||
|- |
|- |
||
|[[Mola maso]]|| |
|[[Mola maso]]||{{EL}}68,9953 g mol<sup>−1</sup> |
||
|- |
|- |
||
|[[Simplified molecular-input line-entry system|Smiles]]|| |
|[[Simplified molecular-input line-entry system|Smiles]]||{{EL}}N(=O)[O-].[Na+] |
||
|- |
|- |
||
|[[Denseco]]|| |
|[[Denseco]]||{{EL}}2,168 g/cm<sup>3</sup> |
||
|- |
|- |
||
|[[Refrakta indico]]||{{EL}}{{refraktindico|T=20|λ=761|k=4.0|1.65}} |
|[[Refrakta indico]]||{{EL}}{{refraktindico|T=20|λ=761|k=4.0|1.65}} |
||
|- |
|- |
||
|[[Fandopunkto]]|| |
|[[Fandopunkto]]||{{EL}}271 °C (520 °F; 544 K)<br>(malkomponiĝas ĉe 320 °C) |
||
|- |
|- |
||
|[[Solvebleco]]|| |
|[[Solvebleco]]||{{EL}}[[Akvo]]:71.4 g/100 mL (0 °C){{EL}}84.8 g/100 mL (25 °C){{EL}}160 g/100 mL (100 °C) |
||
|- |
|- |
||
|[[Solvebleco]]|| |
|[[Solvebleco]]||{{EL}}[[Metanolo]]: solvebla {{EL}}[[Etanolo]]: solvebla {{EL}}[[Duetila etero|Etero]]: malmulte solvebla |
||
|- |
|- |
||
|[[Konstanto pri dissociigo de acidoj|Acideco (pKa)]]|| |
|[[Konstanto pri dissociigo de acidoj|Acideco (pKa)]]||{{EL}}[[Metanolo]]: solvebla {{EL}}[[Etanolo]]: solvebla {{EL}}[[Duetila etero|Etero]]: malmulte solvebla |
||
|- |
|- |
||
|[[Mortiga dozo (LD50)]]|| |
|[[Mortiga dozo (LD50)]]||{{EL}}180 mg/kg (muso, buŝa){{EL}}71 mg/kg (homoj, buŝa) |
||
|- |
|- |
||
|[[Sparka temperaturo]]|| |
|[[Sparka temperaturo]]||{{EL}}489 °C (912 °F; 762 K)°C |
||
|- |
|- |
||
|[[E-numero|Nutro-aldonaĵo]]|| |
|[[E-numero|Nutro-aldonaĵo]]||{{EL}}E250 |
||
|- style="background: yellow; color: black" |
|- style="background: yellow; color: black" |
||
|colspan="2" style="text-align: center;" |[[Deklaroj pri Risko kaj Sekureco|'''Sekurecaj Indikoj''']] |
|colspan="2" style="text-align: center;" |[[Deklaroj pri Risko kaj Sekureco|'''Sekurecaj Indikoj''']] |
||
|- |
|- |
||
|[[Listo da R-Deklaroj|Risko]]|| |
|[[Listo da R-Deklaroj|Risko]]||{{EL}}[[Listo da R-Deklaroj#R8|R8]] [[Listo da R-Deklaroj#R25|R25]] [[Listo da R-Deklaroj#R50|R50]] |
||
|- |
|- |
||
|[[Listo da S-Deklaroj|Sekureco]]|| |
|[[Listo da S-Deklaroj|Sekureco]]||{{EL}}[[Listo da S-Deklaroj#S(S1/2)|S(S1/2)]] [[Listo da S-Deklaroj#S45|S45]] |
||
|- style="background: yellow; color: black" |
|- style="background: yellow; color: black" |
||
|colspan="2" style="text-align: center;" |[[Ŝablono:Danĝerosimboloj|'''Pridanĝeraj indikoj''']] |
|colspan="2" style="text-align: center;" |[[Ŝablono:Danĝerosimboloj|'''Pridanĝeraj indikoj''']] |
Kiel registrite je 17:40, 2 mar. 2017
Natria nitrito, nitrito de natrio aŭ NaNO2 estas neorganika komponaĵo de natrio kaj nitrita acido, blanka aŭ flaveca kristala pulvoro, tre solvebla en akvo kaj higroskopa. Ĝi uzatas kiel antaŭilo de variaĵo da organikaj kombinaĵoj, samkiel farmaciaĵoj, tinkturoj, pesticidoj, sed ĝi estas ĉefe konata kiel nutro-aldonaĵo por evitadi botulismon.
Sintezo
- En laboratorio, natria nitrito prepareblas per traktado de natria hidroksido kun miksaĵoj da nitrogena duoksido kaj nitrata oksido:
- Nitrito de natrio povas prepariĝi per reduktado de natria nitrato:
- Akva solvaĵo de natria karbonato reakcias kun gasmiksaĵo de nitrogena unuoksido kaj oksigeno:
Reakcioj
- En laboratorio, natria nitrito uzatas por oksidigi natrian nitridon al nitrata oksido kaj nitrogena duoksido:
- Supra ol 330 °C natria nitrito malkomponiĝas (en la aero) al natria oksido, nitrogena oksido kaj nitrogena duoksido:
- Natria nitrito povas uzati en la produktado de nitrita acido pere de sulfata acido. Ĉi-reakcio produktas nitritan acidon kaj natrian sulfaton:
- La nitrita acido tiam, sub normalaj kondiĉoj, malkomponiĝas:
- La nitrogena duoksido povas deturniĝi al kondensilo aŭ aparato por frakcia distilado por reakcii kun akvo, estigante nitratan acidon:
Toksologio
Kvankam ĉi-kemiaĵo preventas bakteridiskreskon, ĝi povas esti toksa el altaj dozoj por bestoj kaj homoj. Mortiga dozo por ratoj kuŝas ĉirkaŭ 180 mg/kg kaj por homoj 71 mg/kg, signifante ke 65-kg homo konsumanta pli ol 4,6 g da natria nitrito povas rezulti en morto.
Por preventi toksecon, natria nitrito, (miksita kun salo) komerce trovebla kiel nutro-aldonaĵo, ricevas rozkoloran pigmenton por eviti konfuzon kun la kuirsalo aŭ sukero. Nitritoj okazas nature en vegetaloj laŭ signifoplenaj kvantoj.
Tamen, esploroj faritaj en Portugalio trovis reziduajn nitritajn nivelojn en 34 specimenoj de vegetaloj, inklude de malsamaj variaĵoj da brasikoj, laktuko, spinaco, petroselo kaj rapoj, en niveloj kiuj varias inter 1,1 kaj 57 mg/kg, ekzemple de blankaj florbrasikoj (3,49 mg/kg) kaj verdaj florbrasikoj (1,47 mg/kg). Bolado de vegetaloj malpliigas nitratojn, sed ne nitritojn.
Freŝa viando enhavas 0,4-0,5 mg/kg da nitritoj kaj 4-7 mg/kg da nitratoj (10-30 mg/kg da nitrato en viandoj peklitaj). La ĉeesto de nitritoj en bestohistoj estas metabola konsekvenco de nitrata oksido, kiu estas grava neŭrotransmisiilo. Nitrata oksido povas esti rekreita ekde nitrata-oksida sintazo per uzo de arginino aŭ ekde ingestita nitrato aŭ nitrito.
Kanceraj efektoj
La ĉefa prizorgo rilate al natria nitrito estas la formado de kancerogenaj nitrozaminoj kiam viandoj estas tro kuiritaj aŭ tro rostitaj. Tiaj kancerogenaj nitrozaminoj povas ankaŭ estiĝi pere de reakcio de nitrito kaj sekundaraj aminoj sub acidaj kondiĉoj (tiel kiel okazas en la homa stomako), kaj ankaŭ dum la peklaj procezoj uzataj por viandokonservado. Dietaj fontoj de nitrozaminoj inkludas viandojn peklitajn per natria nitrito samkiel sekigitajn saligitajn fiŝojn.
En 1920, iu signifoplena ŝanĝo en la praktikoj pri viandopeklado rezultis en malpliigo da 69% en la averaĝa nitrita enhavo. Ĉi-evento antaŭas la komencon de drasta malkresko[1] rilate al mortoj pri intestokancero en Usono. En 1970, oni malkovris ke askorbata acido, iu antioksidanto, inhibas nitrozaminan formiĝon. Konsekvence, aldono de minimume 550 ppm da askorbata acido necesas en viandoj manufakturitaj en Usono.
Kelkfoje, fabrikantoj uzas eritorbatan acidon, iu pli malaltkosta, sed tre efika izomero de la askorbata acido. Krom tio, kelkaj fabrikantoj inkludas alfa-tokoferolon por inhibi produktadon de nitrozamino. Alfa-tokoferolo, askorbata acido kaj eritorbata acido, ĉiuj inhibas nitrozaminan produktadon pro iliaj oksidiĝo-reduktiĝaj proprecoj.
Askorbata acido, ekzemple, estigas dehidroaskorbata acido, kiam oksidita, kiu, en ĉeesto de nitrozonio(N≡O+), iu potenca nitrozigagento formita ekde natria nitrito, malpliigas la nitrozonion al nitrata oksido. La nitrozonia jono estigita en acidaj nitritaj solvaĵoj ordinare misnomiĝas nitroza anhidrido, iu malstabila nitrogena oksido kiu ne ekzistas eksperimente.
Troa konsumo de natritoj asociiĝas al krizoj da seriozaj kapdoloroj al individuoj kiuj jam suferas pri tio. Iu esploro trovis rilaton inter ofta alta ingestado de peklitaj viandoj kun rozkolora salo[2] kaj la kronike obstrukciva pulma malsano. Esploristoj asertas ke altaj kvantoj da nitritoj en viandaĵoj respondecas, tamen, la teamo ne pruvis la nitritan teorion. Krom tio, la studoj ne elmontris ke la nitritoj aŭ peklitaj viandoj kaŭzas altajn nivelojn da pulmaj malsanoj, ili nur asocias. La esploristoj nur indikas multajn riskofaktorojn, sed ili komentis ke ili ne povas forigi ĉiujn nemezureblajn kaŭzojn rilate al la kronike obstrukciva pulma malsano.
Literaturo
- Sigma Aldrich
- Meat Safety
- Live Strong
- Live Science
- Healthy Eating
- Healthy Eating
- Healthy Child
- The UK Food Guide
- The International Pharmacopoeia, Volume 1, World Health Organization
- Food Additive Toxicology, Maga
|
|
Referencoj
- ↑ Oxford Journals
- ↑ Comprehensive Practical Organic Chemistry: Qualitative Analysis, V.K. Ahluwalia, S. Dhingra