Natria nitrito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: anstataŭigo de "Ŝablono:El" per "Ŝablono:EL" (laŭ VP:AA); kosmetikaj ŝanĝoj
e formato de la minuso
Linio 27: Linio 27:
|[[Aspekto]]||{{EL}}{{EL}}Blanka aŭ iomete flaveca solido
|[[Aspekto]]||{{EL}}{{EL}}Blanka aŭ iomete flaveca solido
|-
|-
|[[Mola maso]]||{{EL}}{{EL}}68,9953 g mol<sup>-1</sup>
|[[Mola maso]]||{{EL}}{{EL}}68,9953 g mol<sup>−1</sup>
|-
|-
|[[Simplified molecular-input line-entry system|Smiles]]||{{EL}}{{EL}}N(=O)[O-].[Na+]
|[[Simplified molecular-input line-entry system|Smiles]]||{{EL}}{{EL}}N(=O)[O-].[Na+]

Kiel registrite je 01:07, 15 jan. 2016

Natria nitrito
Kemia strukturo de la
Natria nitrito
3D Kemia strukturo de la
Natria nitrito
Blankaj kristaloj de
natria nitrito
Kemia formulo Ŝablono:EL
NaNO2
CAS-numero-kodo Ŝablono:ELŜablono:EL7632-00-0
ChemSpider kodo Ŝablono:ELŜablono:EL22689
PubChem-kodo Ŝablono:ELŜablono:EL24269 Ŝablono:EL23668193
Fizikaj proprecoj
Aspekto Ŝablono:ELŜablono:ELBlanka aŭ iomete flaveca solido
Mola maso Ŝablono:ELŜablono:EL68,9953 g mol−1
Smiles Ŝablono:ELŜablono:ELN(=O)[O-].[Na+]
Denseco Ŝablono:ELŜablono:EL2,168 g/cm3
Refrakta indico Ŝablono:EL 1,65
Fandopunkto Ŝablono:ELŜablono:EL271 °C (520 °F; 544 K)
(malkomponiĝas ĉe 320 °C)
Solvebleco Ŝablono:ELŜablono:ELAkvo:71.4 g/100 mL (0 °C)Ŝablono:EL84.8 g/100 mL (25 °C)Ŝablono:EL160 g/100 mL (100 °C)
Solvebleco Ŝablono:ELŜablono:ELMetanolo: solvebla Ŝablono:ELEtanolo: solvebla Ŝablono:ELEtero: malmulte solvebla
Acideco (pKa) Ŝablono:ELŜablono:ELMetanolo: solvebla Ŝablono:ELEtanolo: solvebla Ŝablono:ELEtero: malmulte solvebla
Mortiga dozo (LD50) Ŝablono:ELŜablono:EL180 mg/kg (muso, buŝa)Ŝablono:EL71 mg/kg (homoj, buŝa)
Sparka temperaturo Ŝablono:ELŜablono:EL489 °C (912 °F; 762 K)°C
Nutro-aldonaĵo Ŝablono:ELŜablono:ELE250
Sekurecaj Indikoj
Risko Ŝablono:ELŜablono:ELR8 R25 R50
Sekureco Ŝablono:ELŜablono:ELS(S1/2) S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero

Natria nitrito, nitrito de natrioNaNO2 estas neorganika komponaĵo de natrio kaj nitrita acido, blanka aŭ flaveca kristala pulvoro, tre solvebla en akvo kaj higroskopa. Ĝi uzatas kiel antaŭilo de variaĵo da organikaj kombinaĵoj, samkiel farmaciaĵoj, tinkturoj, pesticidoj, sed ĝi estas ĉefe konata kiel nutro-aldonaĵo por evitadi botulismon.

Sintezo

Ŝablono:ELEn laboratorio, natria nitrito prepareblas per traktado de natria hidroksido kun miksaĵoj da nitrogena duoksido kaj nitrata oksido:

Ŝablono:ELNitrito de natrio povas prepariĝi per reduktado de natria nitrato:

Ŝablono:ELAkva solvaĵo de natria karbonato reakcias kun gasmiksaĵo de nitrogena unuoksido kaj oksigeno:

Reakcioj

Ŝablono:ELEn laboratorio, natria nitrito uzatas por oksidigi natrian nitridon al nitrata oksido kaj nitrogena duoksido:

Ŝablono:ELSupra ol 330 °C natria nitrito malkomponiĝas (en la aero) al natria oksido, nitrogena oksido kaj nitrogena duoksido:

Ŝablono:ELNatria nitrito povas uzati en la produktado de nitrita acido pere de sulfata acido. Ĉi-reakcio produktas nitritan acidon kaj natrian sulfaton:

Ŝablono:ELLa nitrita acido tiam, sub normalaj kondiĉoj, malkomponiĝas:

Ŝablono:ELLa nitrogena duoksido povas deturniĝi al kondensilo aŭ aparato por frakcia distilado por reakcii kun akvo, estigante nitratan acidon:

Toksologio

Kvankam ĉi-kemiaĵo preventas bakteridiskreskon, ĝi povas esti toksa el altaj dozoj por bestoj kaj homoj. Mortiga dozo por ratoj kuŝas ĉirkaŭ 180 mg/kg kaj por homoj 71 mg/kg, signifante ke 65-kg homo konsumanta pli ol 4,6 g da natria nitrito povas rezulti en morto.

Por preventi toksecon, natria nitrito, (miksita kun salo) komerce trovebla kiel nutro-aldonaĵo, ricevas rozkoloran pigmenton por eviti konfuzon kun la kuirsalo aŭ sukero. Nitritoj okazas nature en vegetaloj laŭ signifoplenaj kvantoj.

Tamen, esploroj faritaj en Portugalio trovis reziduajn nitritajn nivelojn en 34 specimenoj de vegetaloj, inklude de malsamaj variaĵoj da brasikoj, laktuko, spinaco, petroselo kaj rapoj, en niveloj kiuj varias inter 1,1 kaj 57 mg/kg, ekzemple de blankaj florbrasikoj (3,49 mg/kg) kaj verdaj florbrasikoj (1,47 mg/kg). Bolado de vegetaloj malpliigas nitratojn, sed ne nitritojn.

Freŝa viando enhavas 0,4-0,5 mg/kg da nitritoj kaj 4-7 mg/kg da nitratoj (10-30 mg/kg da nitrato en viandoj peklitaj). La ĉeesto de nitritoj en bestohistoj estas metabola konsekvenco de nitrata oksido, kiu estas grava neŭrotransmisiilo. Nitrata oksido povas esti rekreita ekde nitrata-oksida sintazo per uzo de arginino aŭ ekde ingestita nitrato aŭ nitrito.

Kanceraj efektoj

La ĉefa prizorgo rilate al natria nitrito estas la formado de kancerogenaj nitrozaminoj kiam viandoj estas tro kuiritaj aŭ tro rostitaj. Tiaj kancerogenaj nitrozaminoj povas ankaŭ estiĝi pere de reakcio de nitrito kaj sekundaraj aminoj sub acidaj kondiĉoj (tiel kiel okazas en la homa stomako), kaj ankaŭ dum la peklaj procezoj uzataj por viandokonservado. Dietaj fontoj de nitrozaminoj inkludas viandojn peklitajn per natria nitrito samkiel sekigitajn saligitajn fiŝojn.

En 1920, iu signifoplena ŝanĝo en la praktikoj pri viandopeklado rezultis en malpliigo da 69% en la averaĝa nitrita enhavo. Ĉi-evento antaŭas la komencon de drasta malkresko[1] rilate al mortoj pri intestokancero en Usono. En 1970, oni malkovris ke askorbata acido, iu antioksidanto, inhibas nitrozaminan formiĝon. Konsekvence, aldono de minimume 550 ppm da askorbata acido necesas en viandoj manufakturitaj en Usono.

Kelkfoje, fabrikantoj uzas eritorbatan acidon, iu pli malaltkosta, sed tre efika izomero de la askorbata acido. Krom tio, kelkaj fabrikantoj inkludas alfa-tokoferolon por inhibi produktadon de nitrozamino. Alfa-tokoferolo, askorbata acido kaj eritorbata acido, ĉiuj inhibas nitrozaminan produktadon pro iliaj oksidiĝo-reduktiĝaj proprecoj.

Askorbata acido, ekzemple, estigas dehidroaskorbata acido, kiam oksidita, kiu, en ĉeesto de nitrozonio(N≡O+), iu potenca nitrozigagento formita ekde natria nitrito, malpliigas la nitrozonion al nitrata oksido. La nitrozonia jono estigita en acidaj nitritaj solvaĵoj ordinare misnomiĝas nitroza anhidrido, iu malstabila nitrogena oksido kiu ne ekzistas eksperimente.

Troa konsumo de natritoj asociiĝas al krizoj da seriozaj kapdoloroj al individuoj kiuj jam suferas pri tio. Iu esploro trovis rilaton inter ofta alta ingestado de peklitaj viandoj kun rozkolora salo[2] kaj la kronike obstrukciva pulma malsano. Esploristoj asertas ke altaj kvantoj da nitritoj en viandaĵoj respondecas, tamen, la teamo ne pruvis la nitritan teorion. Krom tio, la studoj ne elmontris ke la nitritoj aŭ peklitaj viandoj kaŭzas altajn nivelojn da pulmaj malsanoj, ili nur asocias. La esploristoj nur indikas multajn riskofaktorojn, sed ili komentis ke ili ne povas forigi ĉiujn nemezureblajn kaŭzojn rilate al la kronike obstrukciva pulma malsano.

Literaturo

Ŝablono:EL Sigma Aldrich Ŝablono:EL Meat Safety Ŝablono:EL Live Strong Ŝablono:EL Live Science Ŝablono:EL Healthy Eating Ŝablono:EL Healthy Eating Ŝablono:EL Healthy Child Ŝablono:EL The UK Food Guide Ŝablono:EL The International Pharmacopoeia, Volume 1, World Health Organization Ŝablono:EL Food Additive Toxicology, Maga

Referencoj